Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo18/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   14   15   16   17   18   19   20   21   ...   28

Ĉapitro dekdua
Peripetioj kaj spertoj por eniri novan vivon


En la nova klubejo konversacioj splendaj, konfidencoj senlimaj, amikiĝoj fidelaj. La volontulaj kuiristinoj, du ne tro nejunaj bazlernejaj instruistinoj, subtenis la grupon eĉ agrege, eĉ unu el ili, senedza, insiste min invitis tagmanĝi ĉe si kaj jam pretis prizorgi mian loĝejeton. Nova konato, estonta amiko, ŝajntroece svatis, ke tiu tridekkvara virino povus fariĝi la virino por mi.

Se via koro diras jes, ŝi portos ankaŭ salajron malimplikantan el pluraj penoj!”.

Ŝi certe meritis mian atenton ĉar ŝia animo ŝajnis simpla same kiel la formoj de ŝia korpo, el kiu elstariĝis iu, gracia nekoketece, balanciĝo nivele de koksoj, en iom elstara postaĵo. Sed tiu ŝercaĵo, se sencela tamen, tiam fordrivis preter miaj urĝaj zorgoj: tiuj rilate neprecon trovi salajratan okupon, ĉar la mona konventa regalo estis elĉerpiĝanta dum la klopodoj de la iamaj superuloj, serioze engaĝiĝintaj por trovi firmaon pretan salajrigi preskaŭ kvindekjariĝanton trafis en rifuzojn pro mia troaĝo aŭ profesimanko ĝuste kiam firmaoj ekrezignas tiom da jam dungitoj pro t.n. nova restrukturado de taskoj de la okupitoj; kaj tio malkiel mi foje imagis kiam mi fantaziis pri la socia influo de la franciskanaj superuloj.

Ĉar la sugesto de l’ amiko, kun la duonsvateca kunlaboro de aliaj, ne havis sekvon, amikecaj komplimentoj enigis, ŝerce jes sed ne tro, ke mi estas nova kazo de pene dresebla ideologia ĉasto, ne povante paroli pri religiula ĉasteco: nome la ĉasteco de tiuj kiuj tiom enamiĝas je sia scienco (aŭ profesio, arto, karismo, aŭ eĉ postuloj de tagtaga vivo ktp), ke ili ne trovu rimedojn de tempo kaj intereso dediĉendajn al la seksa kaj senta kaj sentimentala vivo. Sed pri mi, pri kiu pasio temus? Amikoj flustris kuraĝige, ke mi ne jam digestis la inhibiciojn de la pastra ĉasto.

Tian timidecon vi venkis jam delonge, ĉu ne?”.

Sed ili ne timis montri, ke mem pretas min helpi transpasi tian psikan restrikton!

Ni, jam delonge sentoksiĝintaj, kuniĝas sen kulposento aŭ tradiciaj inhi­bicioj!”.

Iliaj virinoj traktis min kun la sentimide zorga ĝentileco de tiu kiu pretus okulfrape doni konsilojn se apenaŭ petatajn, kaj, opiniante, ke miaj supozitaj psikaj paneoj originas ankaŭ el io moraleca, iuj el inter ili ne disdegnis rakonti pri la komencoj de siaj amrilatoj ĉiu kun aparta ekspastra partnero kaj pri la luktoj por ke li sukcesu preterlasi tordigaĵojn kaj skrupolaĵojn, “rebrilojn” de la pastreca edukiteco sed, laŭ la nova vidpunkto, kontraŭreligiajn; kaj unu el tiuj virinoj allasis, ke ankoraŭ hodiaŭ ŝia edzo ne komplete superas restaĵojn de tia eduko kaj ke nur ŝia arto, ŝi eskapigis eble nur por amuzi la ĉeestantaron, igas lin vira viro. Ŝi, ekscitante ŝrikajn konsentojn de aliaj, kun tranĉa aplombo rafinis: ”Li inhibiciis al si, mi ne diras inspekti mian korpon, sed (oni min pardonu) eĉ ĝin nudan forkure rigardi”. Ŝrikoj de ĉeestantaj virinoj, eble, provis nuanci kaj dampi la krudecon de la bildecaj esprimoj, eldirataj senruĝiĝe dum eble ekruĝiĝis mi. En mi, fakte, penis malestiĝi, pri ŝi, impreso de juna edzino preta detale montri siajn amaferumaĵojn, dum ŝi, pli amuzige ol koketeme, afektadis nur por “senstreĉigi kaj malinhibicii vian ekviriĝon”.

Kaj alia similsituacia edzino, eble ne volante pritaksiĝi tro malsupera kaj sensperta, sin enlasis, ene de ridbruegaĵoj, per nur aspekte vantecaj vortoj: ”Ankaŭ mi konkeradis mian viron, liverante al li miajn intimaĵojn popece”.

Kaj fine kiel finiĝis?“, ŝajnaplombe ensteliĝis klubanino min okulrande fiksante kvazaŭ ŝi volus kredigi, ke ŝi estas divenanta mian sekretan scivolemon.

Nun li raviĝas ĉiuhore!”, estis ŝia ŝajne aplombe unusenca respondo. Kaj ĉiuj ridis min fiksante kvazaŭ ili dirus: “jen via fina feliĉa sorto!”.

Inaj ĉarmaĵoj sume estis aperte indikataj nova eduke liberiga celo por ekspastroj! Kiam la svateca “konspiro” de la grupo maturiĝis senrezulta, oni epitetis min “ĉasteca muariĝanto inter virinoj”.

Por eviti kromajn ŝercojn kaj mirigojn, mi devis rondigi la tuton intence suspektigante sekretan alforan simpation kun duonpromeso de geedza kunvivado. Estis vere, sed tiom emfazite de mia espero kaj de fragilaj konjunkturoj, ke ĉio povus malaperi senspure. Pri tio, tamen, pliposte, ne sen tuj informi, ke la elementlerneja instruistino al mi svate prezentita pasos al nuptoj kelkjaron poste kun alia ekspastriĝinto: ili nun plutenas kun mi kaj mia tiam naskiĝonta familio profundan amikecon kaj eĉ prizorgas disvastigi inter homoj la evangeliajn vidpunktojn pri la kristana para amo.

Ni havos okazon paroli pri tiuj ekspastriĝintoj, plejofte pro ilia geedzaj aferoj, kaj pri ilia ideologie kaj kondute buntaspekta spektro de tipuloj.

En tiaj improvizitaj etaj rondtabloj, dum kiuj la parolo estis rezervata pleje por la inaj partneroj, ankaŭ mi devis, kvankam etpaŝe, pro timo juĝiĝi ankoraŭ loĝanta inter la plumpaj subpremitoj, manifesti mian pasintaĵon kaj miajn esperojn. Mi ne povis montri mian estimon al virino lasante al ŝi parolvicon, komenton, finan juĝon, kaj kavalirecan sintenon, ĉar mi ankoraŭ solis. ”Vi ankoraŭ ne malkovris kiom virino meritas egaliĝi al viroj, eĉ en ekleziecaj medioj... ĝis nun la ekleziaj medioj neglektas la virinon... sen ŝi, eĉ en teologiaj aferoj, eklezio estas mankhava”, estis ĝisgurdaj sentencoj de ekspastraj edziĝintoj. Kiom da energio, kiom da fiero en tiuj ĉi virinoj, kaj kiom da fiero en iliaj edzoj pro ilia fiero. Ne estis malica la penso, ke en tiu ekzaltiĝo peris en eskpastroj io celanta pravigi kaj triumfe heroldi la logikan oportunon de ilia nova elekto: se ili elektis edziĝi, tion ili faris ankaŭ pro idealisma motivo, tio estas igi virinon plencivitana en la eklezio! “Sed tiuj juĝoj alvenas nur kiam ĉio estas, eĉ kuniĝe, kundividita kun la virino sense sentita. Je tiu ĉi sperto de pastra edzstato iel povas profiti la eklezio por ke mem sperte eksciu pri virino ion novan kaj ĉesu limigi la pastrecan ordinadon al viroj”.

Apenaŭ estis menciita mia konvinko ke eĉ por viroj ne estas rajto sacerdotiĝi. Tia tasko tanĝas Kriston mem, tial nur li alvokas kaj laŭvole. Praktike, en la eklezio nur la episkopo alvokas laŭsiajuĝe: ĝuste tia alvoko rajtigas.

Al aliaj sciemaj laikoj, ekstere de la klubo, pri miaj opinioj pri la laika vivmaniero mi manifestis mian ĝenon kaj surprizon, ne antaŭimagitan, nome la foresto, ĉe laikuloj, de iu ajn konversacio aŭ aludo aŭ okupiĝo rilate Dion kaj la vivocelajn aferojn. Preskaŭ subite, kaj abrupte, mi ekkonsciis, ke homoj estas ĉiam enmergitaj en okupoj kaj distraĵoj, el kies horizonto Dio lampas pro sia foresto. Ankaŭ estontece tiu miro sinkigis en senrespondan demandon: kiel povas estiĝi hominda ekzisto preterpasanta kaj mallumiganta la eternajn ekzisto-problemojn? Ankaŭ miaj malnovaj laikaj amikoj, kun kiuj kiel kutime mi konversaciadis pri tiuj temoj, eĉ konservante al mi amikecon kaj familiarecon, pri tiuj problemoj nun ne sin lasas senpuŝiĝe breĉi. Ĉu opiniendaj tro intimaj, eble trakteblaj nur kun instituciaj aŭ tre oficiale fidindaj personoj? aŭ ĉu problemoj nur forigataj pro tio ke al homo sufiĉas la feliĉa stato de tiu ĉi vivo?

Ankaŭ inter la ekspastriĝintoj la temo “Dio” riskas fariĝi asepsa aŭ nur objekto de rezonadoj: la korinklino kaj ama parolaro perdadis ĉiam pli la stilajn vortojn kaj konfidencan esprimiĝon.

La klubaninoj min instruis kiel iri tramonde sen ke mi plu montru la signojn de la longedaŭra fratula kaj konventeca ŝablono. Certmomente mi min perceptis ilia vartito kaj agordito sendita debuti en la mondon inter homoj nur trasorbitaj de la volupto sin elegantigi. Ili zorgoplene konkuris aspekte reordinarigi tiun netaŭgulon ekstertempan: enpaŝi tramonde, eluzi la arton konvene nodi kravaton, la piediradon kun la manoj enpoŝe, la staradon kun la dorso neklinita, kiel kaj kiam uzi la aromaĵojn kaj komunajn similaĵojn, kiel ŝampui la harojn kaj profiti je oportunaĵoj por travivi sen disverŝi ŝvitodoron, ne malefikan nur ĉe ravitaj virinoj..., mi ellernis el ili. Por iom pli konsenti kun iliaj gratuliĝantaj zorgoj, akceptataj kaj montre dankataj de mia ne tute spontana naiveco, mi ne malsekretigis miajn antaŭajn forfluajn sekularajn spertojn. Kaj fine ili fieris pri miaj nova portado de vestoj kaj memprezentado kaj memfido je kontakto kun la publiko. Ĉe unu afero ili limiĝis, ili rifuzis influi: kiel gladi ĉemizon, ŝarĝo de la venonta edzino kiun mem travidas jam feliĉe avancanta! Kaj fine dank’al ili mi sukcesis trovi pormomentan okupon duonsalajratan, kiu min serenigis ĝis meriti ilian jenan komenton “la dungiĝo sveltigas vian figuron kaj vi eksociumas pli spontane!”. Vere tio kvietigis la inertigan amasiĝon de miaj pensoj kaj ebligis, ke mi ekvidu farinda la viziton al la virino pri kiu mi ne aŭdacis aperte trapensi, ne eĉ en fidecaj momentoj, ke ŝi estas min atendanta de kiam mi revenis al konvento post mia portempa sekulariĝo.

Klariĝu ke pri mia sendunga dungo-serĉado mi ekmalsupris de ĝojo al deprimiĝo ĉar firmaoj, denove kaj pli intense persone pridemanditaj, ĝentile sed senkompate, hastas reliefi ekonomian nekonvenecon dungi transmezaĝulon aŭ delikate motivas pro buĝeta strikteco deviganta maldungi jam okupitojn: maldungo jam atingas pli ol dek procente. Ankaŭ ĉi rilate, miaj novaj amikoj helpis aranĝi serĉadplanon. Kio lasis min fali en tiom da malentuziasmiĝo? Estis la fakta rezigno de miaj ekssuperuloj pluserĉi por mi.

Dume mi havis la malagrablan surprizon esti salutata, laŭŝtupare de domegulo de mia luita loĝejo, per epiteto “pastro”. Eble, tiu persono kredis per tio montri sian respekton al mi, sed ĝi kaŭzis al mi ne antaŭviditan suferon ĉar mi klare perceptis, ke mi malsukcese klopodas konservi anonimecon. Utilas precizigi, ke kvankam mia emo korelverŝe interagadi kun aliaj, unu el miaj plej tujaj decidoj, post la demisio, estis ĝuste eviti esti konata kaj salutata laŭvoje. Tia kondiĉo baldaŭ finiĝis por esti ŝatata kvazaŭ ŝirmo kontraŭ neoportunaj scivolemuloj. Tial tiu saluto, tiele tute abrupte, unue min restigis senreaga kaj konvencie respondanta, poste ekjuĝigis min kiel eksterakvan fiŝon kaj bezonantan novan identecon. Kiom belas nekonateco!… kiu tamen kontraŭstaras mian naturon!

Paŝ-post-paŝe miaj parencoj ekregresis el sia rezisto al mia nova elekto. Ne nur laikiĝon iuj el ili akceptis, sed ankaŭ miajn novajn juĝon kaj konduton rilate religion, kiujn ili iam imagis ribelaj kaj detruemaj. Penante ne malmulte, dum postaj jaroj, kaj kun postdiskuta sukceso, mi devis eksplikadi, ke ne la religia kredo estas koncernata sed nur ĝiaj sekundaraj eksteraĵoj aspektaj.

Laŭ ili, devus okazi samkiel en lavango, kie falintaj la unuaj aspekte religiecaj neĝeroj, tiuj ĉi devus faligi ankaŭ la tutan religion kaj vivkonceptadon. Sed ne nuliĝis tiuj ĉi ĉar kio falis nur supraĵe rilatas al religio. Multaj el ili estis baptitaj de mi, multaj iam ricevis franciskanajn personajn nomojn, iuj volontule envolviĝas en katolikaj profesiece porsocialaj organizaĵoj; nur kelkaj konsentis kun mia laikiĝo, sed inter ili la konsento ekaŭdacis enŝovi, kun la ekscesoj de neofita naiveco, ke mi inteligente agis forigante la ekleziecajn troecaĵojn, ke ili jam antaŭe pri tiu neceso implice travidetis, ke ili jam suspektis pri io opresema en la eklezio.

Urĝe klopodante eviti, ke mi fariĝu ŝtono de falpuŝiĝo kaj penante ripari kaj moderigi troaĵojn de laŭmoda kontraŭeklezia kritiko, de mia ekspastriĝo rajtigita ĉe ili, pliakute mi konsciiĝis, ke la afero jam ne koncernas nur mian ekskategorion.

Pro subtilaj kaj insidaj similaj okazaĵoj, antaŭvideblaj aŭ eke apenaŭ antaŭ­viditaj, mia animo zigzage intensigis kaj malintensigis eĉ la iniciaton fantazie flugi kaj resti ĉe mia iam okulumita kaj vage menciita Albina, kies personecon mi ĝis nun, sed foje kun ekdubo ke eĉ por ŝi aplikeblas “for de la vido, for de la penso”, imagis multaspekte konsista en la svelta figuro kaj animforta en kordisponebleco kaj precipe mia.

Se rediri ion pri ŝi, mi ŝin konis dum la porinfana kanta spektaklo de mi aranĝita ĉe paroĥa teatrejo, kien ŝi estis kondukinta siajn bazlernantojn instruotajn pri kantoj baldaŭ ludotaj el scenejo antaŭ publiko. Kiel jam notite, la vesperon de la fina spektaklo ŝi hazarde sidiĝis apud mi kaj, post frazoj de la teatraspektakleja etoso, sin sentis, dum ŝiaj zorgoj tutalien direktas, flustrata de jenaj vortoj kun aspekta aplombeco prononcataj:

Se mi devus edzinigi virinon mi devus trovi tiun kiu vin similas”.

Kial ne min?”, ŝi flagris, certe enkadrigante la espriman voĉtonon en la ŝerca etoso postteatra. Sed post kelkaj minutoj:

Fraŭlino, mi povus perdi tiun ĉi frokon se mi trovus virinon kiel vin”.

Ŝi, intuiciante ion seriozan kaj daŭrigante manaplaŭdi kaj observi sian gelernantaron, senhezite elbuŝigis: “sed vi ne konas min!”; kaj aldonis aliajn espri­mojn markitajn je surprizo kaj retenemo.

Via paŝo kaj via voĉo, viaj teniĝoj implicas ĉion, manifestas ĉion”, mi ŝosigis hazarde. Post momenta repartopreniĝo en ŝrikridoj kaj komplimentoj kun la publiko, ŝi revenis al la temo jene:

“Du vivoj planas eventuale ligiĝi nur post sufiĉe da renkontiĝoj, da rezonadoj, ĉu ne”.

Kaj precipe se vi kornivele nun senas je alia amo”.

“Kaj se ni reciproke meritas la amon unu de la alia!”.

Ĉu ni interkomunikiĝu? Kiu via adreso?”.

Ŝi devis malproksimiĝi por silentigi la trobrue babilantajn gelernantojn. Kaj mi, kvazaŭ min feliĉigante je mia propraĵo, algapis ŝian korpon moviĝantan konsiste kaj leĝere kaj aperantan simila al ina figuro kaj paŝmaniero de mi imagitaj. Iom antaŭ ol la fina publika saluto, ŝi, postkurata de miaj okuloj kaj de miaj paŝoj, transdonis al mi jam uzitan koverteton adresitan al la firmao de siaj familianoj el kiu eblas rekonstrui ŝian adreson; pri ŝia persona nomo, jam mi plukis el babiladoj de ŝiaj gelernantoj.

Al ŝi mi skribis, al ŝi telefonis ricevante nur kelkajn limakhastajn neallogajn poŝtkartojn, kiuj observataj el ĉiuj flankoj, eĉ el tiu de la skribsimboloj, duonvidigis esperajn fadenojn. Al ŝi, certe, ne povis forfuĝi la plensimpatio per kiu mi permesis al miaj okuloj trakuri, kvazaŭ posede ĝin envolvante, ŝian figuron, pli bone ŝian personon, ĝis fariĝi kun ŝi ideala ligo definitiva. Tia estis ankaŭ ŝia impreso, ŝi senstreĉe rakontos kiam oni certos, ke la sentoj ne fuŝiĝas per la rakontado.

Nun la unua duonsalajro mobilizis mian spiriton min metante ĝuste sur la vojon al Albina por nuligi la skeptikan parton de mia suspekto kaj konstati kion de mia revo ŝi reigas reala. Ŝi jesis je mia telefona kontakto, sed kun jeso je duonsurpriza kaj duonretenata kuraĝigo. Tial mi trajne veturis duhorojn ŝanceliĝante inter espero kaj certeco ŝin trovi ĉe la rendevuejo. Eble ŝi min ne plu rekonos, eble ŝi komunikos, ke ŝia koro alidirektas; aldone, se ŝi venos, ĉu revekiĝos la sentoj kiuj certe iam abrupte kaj potence ekscitiĝis en ŝi?

Vidinte la lastan pasaĝeron gape serĉantan antaŭ si el la vagonstuparo, ŝi, el stacidoma kajo, preterlasante la kutimajn aŭ cirkonstancajn ĝentilaĵojn, ekridas preskaŭ nereteneble, kiel antaŭ pajaca koboldo. Elveturigante per du saltoj mi elĵetis min apud ŝian ridplenan vizaĝon, tuj tamen konfuzite ĉesig­an­te miajn, ektrankviliĝintajn apenaŭ retenitajn, simpatimontrojn. Kaj tia rido, tia vole redunda rido, pro kio?

Vi havas neatenditan aspekton, mi imagis iomnove ŝprucanta vian teniĝon en definitiva burĝa-civila vesto”, ŝi komentas ankoraŭ amuziĝdezira, kaj profitante de momenta vojaĝanta malamasiĝo, kredas oportuna reguligon de mia kravato, eble iom elcentra.

Tro okulfrapaj la koloroj de tiu ĉifoneto.

Vi okulfrate vestas iom tro loze. Tiaĵoj jam eksmodas.

Vi kondutas kvazaŭ sepdekjaraĝulo, plie ĝenata. Mi volas promeni kun viro eĉ aspekte egala al sia inteligento kaj kulturo.

Kaj tia rigida enkravatiĝo?

Kia maljunuleto kun... juna virino!”.

Kaj tie ĉi ŝi hezitas momente, eble atendante mian surpriziĝon antaŭ tiu juna virino, sed agrable reprenas la afablan skoldaĵon:

Vi ligatas en eleganteco… trampeca! Mi iam vidis homon svelta kaj rapidmova…”

Ŝi evidente ne entuziasmiĝas pri mia ekstera figuro, kiun ŝi iam konis, aŭ imagis, verva kaj senĝena aŭ eble ŝi kredas, ke tio mankumanta estas certe rekuperebla. Kaj ekmoviĝis en mia memoro, ke mi eble jam telefonsciigis al ŝi kiel la klubaj virinoj estis min instruantaj pri stilo sin vestadi kaj prezenti al virinoj. Ĉu mi tiam ekĵaluzigis ŝin?

Kiam ŝi permesis, ke ankaŭ mi malpaku min, ni duhorojn promenis tra vojetoj nekonataj de ambaŭ. Ŝi ankoraŭ, sed serioze kaj senbombaste, trude invitis, ke mi rearanĝu la kravaton, moderu la hirtigon de kapharoj kaj aliajn krudaĵojn: “Finfine, viaj eksteraĵoj similu al via intimaĵoj!”, ŝi radiis kun ŝajne flatema akcento. Eble ankaŭ ŝi, precipe ŝi, volis influi en mian novastilan vivon, ne lasante spacon al aliaj virinoj diligentiĝantaj ĉe mi por mi, pri kies zorgoj, ŝi diras afable riproĉtone, estis fierete aludate en pertelefonaj kurtesprimoj kaj nun decide emas igi marĝenaj aliajn influojn; kaj mentoras kun la gaja grimaco de tiu kiu ne plu timas:

Ho, ne fuŝiĝu la ĉefverko de viaj enklubaj virinoj!... Kion diros viaj vartantinoj?...”.

Nek kafejo, nek temperaturo, nek lokaj novaĵoj, nek pasantoj kaj similaĵoj, nur mia aventureca aspekte altrudita liberiĝo el votoj estas nia temo. Kaj ĉar ŝi ĝentile aprobas, ke necesas ke mi pli lertiĝu pri mia persona teniĝo, mi ekgustumas ŝian reagon al miaj vortoj:

“Tion mi ne bezonus se mi havus iun… malokazan vivkunulinon”, kaj mi ekŝpinas la nemalallogajn avancojn de tiu ĉeklubeja volontule mastrumanta instruistino. “Sed mi okulumas alian instruistinon”, mi aldonis ŝin ne tro kaŝe okulumante. Ŝi tamen aspektas sensente. Mi alitone ripetas la similajn frazojn, kiujn ŝi aŭskultas eble plezuriĝante pro la nepra redundo. Ankaŭ al mi plaĉas tia ŝia plezuriĝo kondiĉe, tamen, ke la respondo estu je la sama naturo.

Poste, en ŝia aŭto, mi reprenas jam pli klare: “Se mi havus pli profitigan okupon, mi pli konvinkige pretus ŝanĝi la dolĉan ĵus komencitan fraŭlan liberon en la pli dolĉan jugon... Mi min proponus kiel edza kunulo...”. Ŝi reagas:

La laborposteno gravas, sed aliaj aferoj plej gravas, kiel la sendubeca inklino de siaj sentoj, la korsento akompaniĝi, pare kaj porĉiame, kun persono ekspastriĝinta...”.

“Ja, kuraĝo! Heroeca kuraĝo! Kuraĝo kiu trudas tro da sufero!… Tiam mi sensaviĝas”.

Ne, vi havas multe da savaj ŝancoj”.

“Ĉe vi, ĉu? Ĉu vi havas tiun certecon, tiun kuraĝon?”.

Mi atendas respondon dum la tempo disdividiĝas en milojn da subsekunderoj dum kiuj la ĝojo kaj afliktiĝo infanece alternas. Ŝi interrompas la konversacion per silento apenaŭ klinante sian kapon sur mian ŝultron kaj flugtuŝante spire mian vangon. Kion silento ludas en ŝia koro?

Ni revenu! Mi venos baldaŭ vidi vian loĝejeton kaj disciplinigi viajn grandvalorajn fatrasaĵerojn... kaj refari homon el amaseto da intelektulaĵoj!”.

Ni tagmanĝis en restoracio.

“Pagas mi”, mi malimplicas.

Jes, estas via tasko”. Sed dume ŝi provas enmanigi al mi paperan monon, kiun mi unue ekrifuzas sed tuj taksas bonvena por min rajtigi al la jena komento:

“Justege, ĉar inter ni ĉio komunas de nun...”.

Ja, vi devas ŝpari por elfari nupta-reĝan loĝejon!”.

Al la lastaj paŝoj flanke de la trajno ŝi mallaŭtigas la adiaŭan tension interplektante sian brakon kun la mia kaj ankoraŭ flustrante ion, eble decide eble timide: “Pri dungiĝo, kial ne reveni al la antaŭa parenteza okupo, kiel komercagento, ĉe la iama firmao?”.

Ne estas tempo por respondi, ke mi hontas prezentiĝi post abrupta preskaŭ cinika forlaso de la posteno kiam la firmaoestroj kredis, ke mem jam profite elspezis monon por la preparo de la ĝusta komercagento. Tiam ili akuzis min je maljusta maltaskiĝo kaj proteste rezistis antaŭ ol pagi la servofinan promesitan kuraĝigan sumeton.

Ni ĝisis sen elĵeti al la kolo unu de la alia la brakojn, kvankam la miaj kaj la ŝiaj sopiris sin allasi al tensio, eble pro timo ke ties intenso mirigus voj­aĝantojn, eble pro tio ke unu jam certas pri la sentoj de la alia. El la pasaĝerkajo laŭmomente ŝi mansvingis larĝe kaj malĝenate kvazaŭ estus malfatala forveturo kaj poste, malleviĝinte la manojn, paŝetis flanke de la ekmoviĝanta trajno kvazaŭ ŝi provus kunvojaĝi kun mi; kaj ĉesante paŝi, kiel senmova statuo, fikse rigardis al mia direkto, eble okupita de penso kiun mi laŭ tuta revenvojaĝo centofoje provis, ĉiam pli glatigite, diveni.

Ĉio laŭprograme kaj laŭdezire; nur unu afereto restis ne plenumita: ni ne haltadis por vidi, almenaŭ elekstere, ŝian gepatran hejmon kun ĝia korta verda laŭbo kun tablo kaj benko ĉirkaŭata de arboj, laŭ ŝia priskribo, rande de ri­vereto kunliganta la du precipajn lagojn de la Varesa regiono. Estis ĝuste tiu ŝia priskribo kiu reemfazis mian deziron kaj ĝin miksis kun la espero esti pre­zentata al ŝiaj familianoj. Mi apenaŭ senvualis tiun deziratan interprezentiĝon sed ŝi ne igis invito la aluditaĵon: antaŭ ŝia domo, duonkaŝita funde de interna korto, ni aŭte pasos estontece sen viziti tamen ŝiajn familianojn.

Mi returne vojaĝis kun la certeco, ke ŝi min akceptas kaj pretas ame kunpartigi ĉion kun mi kaj en mia memoro mi trairis ŝiajn gestojn, kiujn mi interpretas pli esprimaj ol ŝiaj vortoj. En mia eno la ĵusaj okazintaĵoj certe aspektis seriozaj kaj laŭtege aplaŭdotaj, sed sur mi ekaperumetis la okuloj de eksteraj observantoj igantaj pliretenataj miajn pensojn ekesprimiĝantajn per vizaĝmovoj; ĉio ekkonturiĝis brila ene de mi mem kaj merita eĉ sursceniĝi eksteren: preskaŭ apenaŭ mi sukcesis eviti ridindigon kaj mokon! Kiom naiva tia enamiĝo!

Kaj rekonsciiĝis ankoraŭfoje, ke mi ne trovis okazon por elmeti la demandon, ĉiam marĝenigitan de io nova: “Kial nun via hararo malligita al la ŝultroj? Ĉu por min pli allogi?”.

Se tio estis forgesita, alio estis vole ignorita. Al ŝi mi ne malkaŝis pri mia unua gajncela okupiĝo, estiĝinta en la pord-al-porda vendado de libroj per kontanta mono (unuvolumaj enciklopedioj, kaj altkulturaj libroj de malvasta konsumo): mi devis kontakti personojn kaj ilin konvinki aĉeti; mi persvadis nur mian fraton kaj iun religiulan fratulinon, al kiuj tamen estis dekalkulita la duono de mia procentaĵo. Nun pri tiu silento mi provas praviĝi kaj dispeli eksentojn de senmotiva malfido ofenda.

En tiu afero, de la ofertado de pordo al pordo, al mi mankis io, eble devenanta el la duboj pri mia sukceskapablo: ĉiu instigo konsideri kaj ekuzi la teĥnikajn sugestojn de merkatiko frakasiĝis kontraŭ la muro de mia negajeco: fakte, hontosento ekvagis en mia spirito ĝis la spontana kaj nekonscia aspekto de tristmienulo. Kaj tio min lacigis ĝis igi min, per subtila deziro ĉion malfari, ne tute sennostalgianta, se ekstreme dirite, pri realbordiĝo al la malnova stato, operacio tamen neebla ĉar la religia ordeno ne rajtas reakcepti elpeliton pro kontraŭordena transleĝiĝo aŭ pro dispenso. Foje, fronte al la sama monotona konstanta rifuzo por la miaj ofertaĵoj, laŭmomente la deprimo fariĝis perdo de la kapablo montri intereson pri kio ajn.

Kelkajn semanojn poste, eĉ perdante iom da mono, kuraĝe mi akceptis la insistajn konsilojn de klubanaro kaj liberiĝis je tiu ĉi deprima laboro komencante, pere de ĝia interesiĝo, aktivadon de provizora magazenisto kun iom pli da memfido. Tiun finan “provizoran” atingon mi ne kaŝis al Albina por eviti al mi la fendon de la dubo esti kompatata kaj juĝata tute nekapabla alfronti la vivon. Pliposte, okaze de nova salajritiĝo, mi ŝin informis per letero ankaŭ pri tiu elreviga okupo dirante, ke la lasta nevendita enciklopedio restos, kiel atestilo de miaj baraktaĵoj inter fonaj allogaj esperoj kaj malallogaj seniluziiĝoj, ĉe ni. Ĝuste “ĉe ni” mi substrekis por rekapti el ekreagoj de ŝia animo la deziratan persiston de aspiroj de mi, eble nevole, emfazitaj.

Ĵus reveninte, kaj havante ankoraŭ la tempon por renkontiĝi kun la klubaj amikoj, mi envenis klubejon por saluti aŭ, pliverŝajne, por ĝoje petoli, intencante tamen ne motivi la ĝojfonton. Sed post malpli ol minuto, klubano:

Kial fartas via instruistino? Via ridanta vizaĝo implicas “bonege!”.

Kaj alia: “io sorĉiteca agas en viaj okuloj!”.

Mi eĉ ne balbutis dampante ankaŭ spiradon.

Instruistino! Ĉu jam ili scias?...

Ili male pensis al la kluba instruistino, nun pormomente forsideja; mi pensis al mia pli ol duonpromesitino. Tiom promesita, ke mi anoncis, bombaste kaj fanfarontone por igi min ne tute kredebla, ke baldaŭ finiĝos mia fraŭleco.

Mi ne volis plion aldoni al ilia scivolemo, kvankam prie mi havis ĉiumove pene retenitan emon. Mi dirintus, ke ŝi apenaŭ aĝe, sed ne aspekte, eksjunas, sveltas, maldikas, vestas (ja, kiel ŝi vestas?), hartuberas nigrajn buklitaĵojn, senŝminkas kaj apenaŭ lipruĝas, aliregionas kaj enurbiĝos kun mi... dume ŝi instruistas. Ne, tiun ĉi informan lastaĵon mi ne transdonintus por ne reaŭskulti ilian gurdaĵon: “Bazlernejaj instruistinoj ludas por ekspastriĝintoj nemalrimarkeblan parton!”. Kial? Pro tio ke inter la virinaj dotoj ili kunportas ankaŭ salajritan dungiĝon kiu ne marĝene kuraĝigas stabiligi kaj pli solidigi la familion kaj efike muldas al la ekonomia indeco. Mi konstatos, poste, ke tio veras; sed pri mi, mi dirus, ke Albina (jes, ankaŭ ŝian nomon mi ne jam publike prononcas!) floris en mia horizonto kiam ankoraŭ la familiaj ekonomiaj problemoj ne estis sufoke pripensigaj.

Kiom aĝas?”, iu hazarde ĵetis, sed la respondo ŝajnis tro persona kiel tro aroga la demando kaj mi haste transpasis malsamaĵojn.

Kelkajn semajnojn poste, grupanoj kredis vidi en mi ion trovervan se ne ebriecan kaj, tial, tiom insistis, ke mia aspekta nesinĝeno, ekruĝiĝante ĉar mi estis konfesonta la plej intiman trezorejon, eklasis ŝprucigi erojn de mia plej gardata sekreto: al mi ŝajnis iom profani amon, kiu tamen samtempe premis por sin feliĉe rakonti, milde ekfloritan preskaŭ senkontakte, plenume disflo­rantan precipe en mia fantazio, ankoraŭ timide flosantan nur en miaj intuaj certecoj; la glasoj plenpleniĝis el trinkaĵoj kaj la buŝoj el bondeziraj gratuloj. Tamen io fenda trakuris mian spiriton: inter la feliĉaj kuntostantoj distingiĝis la rido kaj aplaŭdoj de la kuiristino/instruistino sur kiu, por mi, metintis la okulojn klubanoj tiom publike svatece proklamantaj nian brilan parkuindecon. Tro viglaj ŝiaj bondeziroj por ke min ne trapasu la dubo: Ĉu ŝi nur ŝajne ne montras signojn de seniluziiĝo? Kiel malestigi ŝian suferon?

Ĉiukaze, se ŝi devis alfronti elrevigan ĝenon, nemulte post tiu ĉi tute sva­giĝis kiam al ŝia amhorizonto leviĝis viro inda je ŝi. Nature ĵusdate ekspastri­ĝinta, rifuĝinta ĉe klubejo.

“Almenaŭ ŝia nomo!”, iuj simpatie pretendis. Kaj, la unuafojon publike mi laŭtdiris “Albina!”. Kaj startis invito, tuj akceptita miahonore, al plua gemu­tiĝo kiu daŭris plurhore.

Albina fidelis al la promeso kaj iun sabaton mi vidis ŝin elvagoniĝanta kaj marŝanta senhezite kvazaŭ ŝi rendevuus al la longe sopirata kaj definitive kon­tentiga renkonto. Sur ŝia rondkombita kapo disradias io altira dum el frunto harereto, aspekte ribela, oscilas al nigraj okuloj trakaŝante kaj travidigante la aviditajn vizaĝajn formojn. Ridetante, ŝi min randas marŝaleske inspektante, kvazaŭ mi estus ŝia reordigota propraĵo, de la alto ĝis la subo, ĉar, laŭ ŝiaj postaj vortoj, oni devas prizorgi por ke mi civiliziĝu; dum mi provas ŝin rapide informi, ke la firmao ĉe kiu mi magazeniste deĵoras nun min “rangaltigas” per la tasko de vojaĝagento havigante al mi socialajn leĝajn asekurojn.

Mi komprenas, ke per tiu sinteno ŝi spertas kaŝi kaj regcele kontroli sian emocion same kiel mi kovras la mian min submetigante al ŝia inspekto. Ŝia decidmieno esprimiĝas per io inter energio kaj feeca gracio, kiuj el ŝi min alblovas. La unua ŝia elbuŝaĵo, preskaŭ depostulita de miaj demandantaj okuloj, agrablige ridetis: “mi nun estas taskita instrui pri la maniero korpe sin teni kaj vesti, ĉu ne?”.

Miaj reagoj, per tiuj vortoj, tiel agrablis, ke ŝi sin sentis solicitita daŭrigi: “Jes, ja mi devos vin dekutimigi de ia gestado kaj eĉ ia parolado”, kaj iom amuzironie, “mi devos vin refari laŭ mia stilo!... Ke vi ne estu en povo de fremdulinoj!”.

Ĵus enirinte mian loĝejeton, ni allasas eksplodiĝi la ĝisnunaj retenitaj ĉir­kaŭprenoj kiuj daŭris senfine.

Ŝi restis ĉe mi ĝis dimanĉvespere. Kaj mi certiĝis, ke ŝi fine venkis hezitojn kaj, ke nun ŝi prepariĝas informi sian denaskan familion pri sia proksima nova stato. La forveturo de la trajno malfajrigis la vidan tension de unu al la alia kaj ekflorigis en mi dolĉan eĥon de apenaŭ aluditaj farendaĵoj kaj farindaĵoj por prepari aferojn pri kiuj ŝi ellasis, senĝene:

Ni prizorgu kune. Ĉio enkadriĝu inter niaj aferoj!”.

Ene de du monatoj ŝi sukcesis kombini sian instruistinan transposteniĝon al lernejo de mia urbo kaj geedziĝon ĉe samurba Komunumo. La ceremonio civila ne naskiĝis el repuŝo de religia geedziĝo, sed nur el la malfruo havigi al mi la sopiratan dispenson el voto de ĉasteco (la juĝsentenca demisio ne kon­cernas la rajton edziĝi), kiu venis post tri monatoj: kaj tiam ni kompletigis geedziĝon ankaŭ per religia ligo. La konkretiĝo de tiuj eventoj formiĝis jene.

Planinte tion kaj antaŭ ĝia realiĝo, ni decidis, ke fine venis la tempo oficiale prezentiĝi al miaj gepatroj, kiuj laŭ rakontado de miaj gefratoj, ankoraŭ ne superis la ŝokan staton pro mia forkonventiĝo. Miaj gefratoj lasis rondiri flustron, ke eble mi, frue aŭ malfrue, edziĝos. Kiam ni kune aperis antaŭ ili, mia patrino salutis kaj tenis longe la manon de Albina kaj tuj ili intense ekbabilis kvazaŭ delongatempaj amikinoj dum al mi estis rezervataj hastecaj kaj monosilabaj esprimoj: aspektis, ke ili du estis kunaranĝantaj gravan aferon min koncernantan, el kiu mi tamen meritus esti disigita kaj raspe traktita: ĉe Albina, mi pliposte opinios, ŝi serĉadis komplicon pretan rimarkigi miajn mankojn kaj malperfektaĵojn. Mi kaŝe komplicas kaj oblikve duonridetas al Albina, ke ŝi aprobu kaj favoru la konversaciaĵojn akceptante, ke mi estas homo konfuziganta kaj disrompanta kaj plenrajte juĝata malfidebla. Fine ŝi, forpermesante, salutas min kaj kisas Albinan, ripetas salutojn kun la okuloj alrigardantaj Albinan kaj min ignorantaj, dum mia patro forviŝetas larmetojn.

Krom la elreviĝo kaj neamike konsentserĉa rankoro rilate min, mi ekrimar­kis en mia patrino, malantaŭ daŭre streĉita vizaĝo, fendojn de tempopaso kaj kutimiĝon al doloro tro pezigante eĉ la premojn de la komunaj ĉiutagaj vivdevoj. En tiu ĉi momento montriĝis, ke ŝi jam kutimiĝis aldoni tiun de mia laikiĝo al la elcentraĵoj kiuj deĉiam morale kaj psike pezas sur ŝin. Kulposento, subtile ĝenanta, min disfendis igante min sendefenda kaj senprava. Ĉiuj miaj diskutaj defendoj pretigitaj, kvankam ne antaŭvide al io ajn preciza, por min pravigi, spontane vanigis sian valoron. Ŝiaj vortoj, se laŭvere raportitaj, laŭ kiuj ŝi sin unufojon bedaŭris pro sia eraro ne esti, je mia naskiĝhoro, min forlasinta, aperis senkulpaj, kompatindaj ĉar fruktoj de seninterrompa ĉeno de suferoj.

Mi pri tia mia embaraso nenion aludis al Albina, kiu tamen montris ŝati mian konduton.

La sekvajn semajnojn renkontiĝoj kaj babiladoj kun mi kaj kun Albina pli agrabliĝis ĝis promeso, ke ŝi partoprenu nian geedziĝon, kiel okazos.

Se rakonti kelkajn el la cirkonstancoj de la geedziĝnupto, celebrata preskaŭ solece, sed tuj post la ceremonio festata de multaj amikoj, sekrete informitaj kaj kunvenigitaj ĉe la restoracio kie ili ordonis kromajn ĉetablajn lokojn aldonante dankovekajn kaj senkompare ĝojdonajn donacojn, jen la, ofte rememorita de amikoj, spontana, eble nun eksteretose sensprita, ĉebankeda dialogo inter mi kaj Albnjo dumdeserte. Ĉe la fino mi adresiĝis al Albnjo:

Mi vin amas!

Tion mi diras al vi hodiaŭ,

mi tion diris al vi hieraŭ.

Ĉu tion mi diros al vi morgaŭ?”.

Kaj risorte tuj grimacis ŝi

Ĉiukaze tion al vi trafe elingigos mi!”.

Je tiu rezoluta respondo, ŝajnpompa kaj ŝajnaplomba, oni rajtiĝis komenti: “via Albnjo, eĉ vole, estas virino ĝisoste, de flanko al flanko!”.

Ni daŭrigis loĝi en mia luita apartamento, aspirante al alia kun pli da ĉambroj kaj komfortoj.

1   ...   14   15   16   17   18   19   20   21   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.