Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo17/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   28
. Kial? Eble tiu kontestata vivstilo tiom ennaturiĝis en mi, ke mi ne sukcesis min vidi kia mi alstrebis esti. La sekulariĝo, por mi jam kutima nivele de rezonadoj kaj nivele de rilatoj kun la komunumo eble aŭspicie atendanta tiun solvon, ne trovis okazon aŭ forton aŭ puŝon aŭ altiron sufiĉan. Stranga praktika nedecidemo kontraŭis la stentorecon de la ideo-proklamoj. Mi min vidis pli kontenta kiel kontestulo ol kiel liberiĝinta homo. Milfoje mi desegnis ene de mia menso la liberigan trairon, sed la plurrefojaj rezigno aŭ prokrasto ŝajnis min liberigi el sento de frakasiĝo aŭ de kulpo dum samtempe eventuala nova pasia okupo absorbis energiojn kaj tiklis atenton, kiel partopreni en publikaj manifestacioj ekzemple: ankaŭ tiu ĉi kontribuis vuali la horizonton.

Dume necesis plu daŭrigi en la agado. Kie, do, trovi la motiviĝojn, kaj ties fundamentojn, por aspiri, elekti, projekti, agi home? Sed eĉ tiu ĉi demando, iam opiniata esenca, nun duarangas al akcidenca valoro, eĉ seniĝas je senco pro tio ke ĝi mankus je konkreteco aŭ praktikaj rezultoj. Sed la vivelano nun postulas antaŭeniri.

Dume eliradis el mi pli kaj pli aŭ, se pli korekte esprimi, obstine formiĝadis en mi reagoj jam taksigantaj mian karakteron kiel tamenan kaj sedeman kaj spiteman ankaŭ kontraŭ si mem en ruza supleco. Ĉikanante ĉion, la fakta motoprincipo difinanta mian konduton fariĝis: “ne tiel aŭ tiel ĉi, sed aliel”. Kiel? La problemo estas alia!”. La nekontento transformiĝis al senklara ribelemo kontraŭ ĉio kon­venteca kaj sankteca kun grajno da io bohemieca, kvazaŭ turnante la dorson kun defia pozo kontraŭ desdegnita realo, sed la desdegnita realo estis ankaŭ mi mem. La alio alvokata neniam troviĝis. Ekis en mi duboj ke, eble, jam por mi la sola maniero eliri el izoleco estis rilati kontraŭdire.

Elstaris kiel nova alstrebo la prestiĝigita devizo: la rajto mastri sian liberon. Sed mi ĝin mastradis sen strategia celo. Iu, malicete kaj kun la sinteno de nekaprica travaganto en la homa animo, pri mi emfazis: li baraktas inter aspiroj al viringracioj kaj volus, ke ni legitimu kaj kuraĝigu lin elreligiuliĝi. Kiom da vero entenus tiu kruda esprimo eble li komplete ne komprenis, sed ĝi trafis la situacion. Funde ankaŭ veris, ke, sed prie mi certiĝis plimalfrue, al mi ne malplaĉus aprobo kaj eĉ kuraĝigo al elsklostriĝo. Estis, komplemente, iuj ekpensantaj, ke mi daŭrigas restadi inter ili por detrui la religiulan vivsistemon mem.

Por eviti al mi plian absorbon kaj al aliaj asimilon de revoluciaj ideoj, la superuloj aludi konvenecon, eĉ neprecon, ke mi devu ekdispensiĝi, eŭfemismo por forpeliĝi, el la tasko de la instruo ĉe liceanoj, pli kaj pli, laŭ iliaj opinioj, inspirantaj mian konduton (kvazaŭ ilia markoto) aŭ inspirataj de ĝi. Fakte, postnelonge, oni min eksigis el la profesora posteno.

Preskaŭ kunlime al tiu averto eksentiĝis tra mi nova psika stato, kiel sen­todevo konformigi vivelektojn al la novaj pensoj, kaj aperte mi ekpuŝis por ke superuloj prenu iniciaton de mia eksreligiuliĝo.

La lasta pastreca elpaŝo estis tiu kiun mi plenumis babilante apud kapkuseno de nekonata persono baraktanta kun la morto, pri kiu li tamen ne kons­ciiĝis ĉar sisteme impregnita de esperigaj prognozoj pri sia onta saniĝo. De mi petis tiun sakramentan servon mia laika amiko, multe ĉagreniĝinta pro la religia indiferento de sia amiko mortmalsana, kiu tamen iam ne disdegnis neopozicie ĉeesti prireligiajn prelegojn kaj diskutrondojn. Kiam tiu ĉi min vidis (porokaze mi remetis frokan vestaĵon) li stuporiĝis pro la aŭdaco de la amiko kiu venis lin viziti kun tia ulo. Mi provis babili, sed ne trovis vojon por ŝteliri en lian animon: je miaj aludoj al komuna reveno al la domo de la Patro, li reagis kolerete “ĉar tiuj aludoj taŭgas por mortantoj. Mi ankoraŭ ne bezonas mis­tiki­ĝon”. Miaj vortoj, sekve al lia rifuzo, ne riskis patosiĝi, male ili senvestiĝis el pseŭdotono de doloro kaj daŭrigis la konversacion pri aliaj aferoj kvazaŭ nenio mismarŝis sur lin. Ne estis ankoraŭ necesaj, por mi, cerbumigaj for­to­streĉoj por vidi en li nur unu vizaĝon, tiun de Kristo suferanta pro ĉiu homa iluzio. Rimorsoplena, eble senkulpa, mi retiriĝis. Kiam, la postan tagon li forpasis sen la lastaj religiaj helpoj; mia rimorso plilaŭtiĝis ĝis mi devis rakonti la okazintaĵon al aliaj pastraj religiuloj, kiuj tamen, surprizite de tia lingvaĵo, min konsolis dirante, ke funde ne temas pri morto ateista ĉar la ekmortonto ne sci­is, ke mem estas vivĉesanta. Li plejprobable ribelis kontraŭ sia mortiĝo, ne rifuzis la repaciĝon kun Dio, aŭ li estis nur kristanisto kun duondormanta nostalgio pri persona kontakto kun la ulo Kristo… ”. Estis mia lasta, iom kontraŭdira, publika enmetiĝo en alies konscienca intimo ĉar la superuloj prenis decidon interveni rekte inter miaj sendecidaj zigzagadoj.

Fakte la situacio abrupte, sed ne tro, fine supliĝis por mi. Mian ŝanceliĝemon oni ekinterpretis oportunismo aŭ firuzeco, je kiuj la fratularo devas sin liberigi por pluekzisti. Iuj ekmurmuradis, ke mia fino, tio estas ilia liberiĝo je mi, akceliĝas tro malrapide. La superuloj min kunvokis por propono: ĉu vi volas sekulariĝi portempe, unu aŭ du aŭ tri jarojn, por sentonde vidi tion kio nun igas vian kaj nian vivon tiel malrekta kaj malfeliĉa? Kaj post tio vi revenos por alfronti per nova energio la plenumon de la surprenitaj votoj? Kiu ajn konvento, de vi enirita ĝis nun, vin forpelas kaj ne eĉ provas alkutimiĝi al vi.

Tia surpriza duonsolvo rajtiĝis, oni pliposte diradis, pro miaj kontraŭdiraj sintenoj.

Dirite farite! Mi senfrokiĝis kaj dungiĝis kiel komercagento pri varo je larĝa konsumo. Nek amikoj, nek parencoj, nek kundungitoj informiĝis pri mia situacio, ne eĉ la pensiono ĉe kiu mi unuatempe loĝis. Samtempe por okupi la liberan tempon mi entreprenis ion aldonan: sendependa organizanto de spektakloj por infanoj pri kiuj mi jam akiris sperton. Profitante je mia, eĉ se eta, kapablo ludeti facilajn muzikaĵojn, kaj je miaj antaŭaj aliroj ĉe ĝustaj personoj, mi sukcesis malkovri kaj preskaŭ impresarie ludigi infanajn aktorojn kaj kantantojn kaj trovi spektaklejojn kaj ne disdegnis ankaŭ gajnojn: ne multe, tamen, pro la motivo speguligata en la jenaj vortoj de persono ekkonita en tiuj monatoj kies nomo plurfoje ekaperos en kelkaj el tiuj ĉi romaneroj: “vi havas tro emon al kompato... kiel funde apartenas al via persona historio”.

Tiu persono estis unu el la kelkaj informitaj pri mia efektiva situacio. Adresiĝante al tiu persono prizorganta inter infanoj de mia spektakloj, opiniiganta, ke mia dumtempa tramonda feriado jam sojlas ĉe definitiva sekulariĝo, mi lasis eliri el miaj lipoj tiun ĉi esprimon: “Se mi devus edzinigi virinon mi devus trovi tiun kiu vin similas”.

Kial ne min?”, ŝi rebatis min embarasante kaj ĉesigante sur miaj lipoj ĉiutipan sonon.

Ni ridis, meze de vortbataletoj, ĉion ruzete enmiksante inter la teatrumaj spritaĵoj. Male, tio ne malvekiĝis kaj fariĝis deirpunkto de belaj estontaĵoj, neantaŭviditaj sed arde deziritaj.

Temas pri virino sufiĉe religiema kvankam ne envolviĝinta en katolikaj movadoj. La memoro pri ŝi peris al mi, de tempo al tempo, kreadon de ŝanco eltrovi kompanulinon atendantan, ke la duondorma viro vekiĝu… kiu, en la faktoj, nepaseme preskaŭ sekularigita, daŭrigas odori je religiuleco unu mejlon for. Estis ŝia juĝo.

Mi vivis preskaŭ inkognite kun malmultaj vivŝanĝoj, kvazaŭ la pasintaj vivspertoj estus definitive stampitaj en mi. Kiam mi, post ne malplaĉaj spertoj kies eĥoj intensiĝos pliposte en mia animo, revenis al la konvento, kiel akordite, nenio el miaj sentoj kaj pensoj estis ŝanĝita kaj rekomenciĝis la vivo malkontentiĝa por mi kaj por aliaj. Io stranga, tamen, paralizadis min: deziri ŝanĝi kaj ne kuraĝi ŝanĝi! Vorte mi montradis grandan decidemon, fakte mi restis eterne sopiranta.

Tiuj ekkonfliktoj kun ĉiuj tiom multiĝis, ke la situacio postulis definitivan solvon. Kaj jen la providenca decida turno, avidata kaj samtempe timata. La superuloj min kiel akuzitulon procesigis antaŭ porokaza puntribunalo koncedante la beneficon de la advokata defendo kun aliro al la pruvoj, tratalpe enketis kaj pridemandis atestantojn pri miaj deklaroj kaj konduto, kaj konvinkiĝinte pri la negativa reputacio pri la Ordeno de mi “transmisiita” al eksteruloj kaj al fratuloj per disklaĉaĵoj aŭ publikaj misreputaciigoj kaj senkreditigoj (en gazetoj ktp) emantaj fakte al ĝia dissolvo kaj, ke jam min tute gratulas nur deeksteraj kaj mondumaj aproboj, deklaris elĉerpitaj ĉiujn provojn por breĉi mian kontraŭvokiĝan rifuzon kaj fine sentencis definitiva mian elpelon el la franciskana ordeno kaj min senigis je rajto mescelebri kaj administri sakramentojn kaj vesti franciskane; kaj antaŭ al miaj dialektikaj enŝovaĵoj la tribunalo min taksis “plorinda kunestaĵo de kontraŭdiraĵoj el kiuj eliras minaco de la ordena dissolvo”. Sed ĝi ne mankis ankaŭ substreki, ke seneble tiuj kondutaj bizaraĵoj kaj kontraŭdiroj eruptas nur de vivstato neakceptita, kunfluanta kaj riveliĝanta en avangardemo senkonkluda.

Kaj kvankam la ekzamenintoj de miaj ideoj pri katolika kredo juĝis, ke en tiuj ĉi nur ŝajne estas sammulte “hereza” ol en tiuj de la samnaturaj laikaj kontestuloj, iom akre plu aldonis la prokuroro, ke “tiu sinjoro ĵetas sur nin siajn malkontentiĝojn ĝis roli klaŭne siajn vokiĝajn taskojn. Ne aŭdacante kulpe forlasi la ordenon, li kontraŭdire laboras, age kaj vorte, por ĝin detrui”.

En la dekreta verdikto estis dirate: li arde revas kaj vivas kiel jam liberiĝinto el votoj, sed timas pasi al vivo ekskonventana kaj aŭtonoma. Li atendas, ke ni forpuŝu lin pro skandala konduto”. En la fina verdiktita dispozicio oni sin rajtigis prognozi la atingojn de mia sekulara vivo kvazaŭ aposteriora konfirmo pri forkonventigo: “Bedaŭrinde, li estos priklanta en sia ĉiuspeca kunigejo sian malkontentiĝon kun malteno de vorto”. Ili ĉiuj estis gratulitaj de la konventoj pro la kuraĝo min demeti.

Vane, kaj sendube kontraŭdire, mi apelaciis, kvazaŭ por prioritatigi ĉioelaĉetan dignon, al la rajto statŝanĝi dum dramaj vivmomentoj aŭ al la rajto disponi je si ĉiumomente: mi volis liberiĝon ne forpuŝon. Ili neis la ekziston de tiu rajto ĉe religiulo kaj plenmane ekskludis min de la religiula vivo, dum mi ektimis albordiĝon al nekonata lando, kvankam jam spertita. Estis ordonite, ke ene de tri tagoj mi lasu la konventon. Kaj tiel mi min trovis laikigita sur la mondaj stratoj.

Samtempe la ordenestraro adresis min ĉe luiganton kiu pretigis por mi en urbo domicilon, kies luon mi pagis per la unuaelspeza mono ricevita de la konvento, kaj de tie ekis mia nova, post tridekjaro kaj aĝe pli proksima al la kvindeka ol al la kvardeka, sekulariĝo, kaj vere ekspertiĝis, de kiam mi ekvolegis reveni al la mondo, pri kompleta mondumiĝo, pli aspekta tamen ol reala.

Eta sed ĝena kverelo eksplodis kiam inter miaj personaĵoj mi inkluzivis tridek kontinuajn metrojn de mia vasta persona, pri filozofia/antropologia kaj teologia intertuŝiĝantaj kun diversbranĉaj sciencoj, libraro ĉar oni juĝis tiun mian pretendon pri longa vico da klerkulturaj libroj akiritaj per almozoj de bonfarantoj al la ordeno, maljusta kaj ŝteleca. Oportuna decido de pli alta instanco koncedis, ke mi ne perdu, almenaŭ parte, miajn intelektajn apogilojn, entute ĉirkaŭ mil, de mi ne nur ŝerce amatajn pli ol ĉion ajn. Sed kien ilin lokigi? Nova kompromiso permesis, ke ili restu provizore en la konventa ĉelo.

Puŝite sur la deziratajn kaj timatajn stratojn, anstataŭ bremsi la ĝojon mi devis elspezi energiojn por ne lasi, ke tristeco kresku aŭ greftiĝu sur mia vizaĝo kiu jam tro ekseveriĝis. Sento de malŝarĝiĝo kaj timo kunvagadis en mia spirito: la serĉata sendependo emas pluresti ankoraŭ vorta: kutimiĝinta ekzalti la imagitan liberon, nun antaŭ la reala ekmergiĝo en ĝin mi ĝin sentas fremdeca, eble pro tio ke la pasinta dumtempa laikiga sekulariĝo plu tenis umbilikan protektan ligon kun la konvento.

Ĝuste en tiuj tagoj, ironio de la sorto, eliris el la presejo mia enketo-eseeto, per kiu mi iam diplomiĝis ĉe la Instituto de Psikologio kaj Grafologio, pri la psikaj kaj karakteraj trajtoj, evidentigitaj de la spontana kaj nekontrolita manskribo, de vokiĝantoj al la pastreco. La verketo ĝuis je momenteto de atento ĉar la Istituto di Indagini Psicologiche siaelspeze eldonis la trasponon al diversaj lingvoj.

Pasante laŭvoje, facile min invadis momentaj blovoj de soleco. Fakte nun neniu min salutas, neniu min rigardas respekteme: iam la franciskana vesto min faris ne malplaĉa videbla kaj observebla, malgraŭ ke foje tio min senigis je spontaneco; nun mi survojas tute sole en neserĉata soleco. Direndus, ke tiuj solecaj paŝadoj inter sennombraj personoj inicis min al la laike sekulara vivo sed samtempe min plenplenigis je ridinda timo blokante ĉiun iniciatemon.

Estus facile eliri el soleco, almenaŭ el tiu kruda: sufiĉus, ke mi ekfrek­ventu parencojn, el kiuj pluraj delonge enurbiĝis ne diste de mi, aŭ al la nemalmultaj amikoj kaj konatoj; sed kiel ilin konigi kaj konvinki pri la seriozeco, kaj rajteco de mia nova socia elekto? Krom inter kontestuloj, malofte mi manifestiĝis tia al laikoj engaĝitaj ĝuste en la religia kontesto kaj foraj el miaj problemoj, al kiuj mi ĝis nun aperis homo serioze memengaĝita en aferoj de eklezio kaj religie kaj konscie konvinka. Kiel komprenigi, ke la elekto, kvankam ŝajne altrudita, laikiĝi ne nepre kompromitas la kredon? Kiel konservi ilian estimon, kiun mi bezonas? Kaj kun la parencoj, kies plejmulto iam ĝoje festis mian ordinan geedziĝon kun la eklezio? Tiuj pensoj, anstataŭ min eltiris de la soleco, entiris en novajn angorojn. Perdiĝsenton pliigis ankaŭ ekkonstato, ke mi nun vivas malcentre de la fidelularo.

Pri parencoj, al kiuj mi devis fine prezentiĝi, ili hezitis aŭ sin detenis, ĉekomence, el ĉiu aproba signo pro timo agadi favore al la senmoraliĝo de ordena religiulo kaj duonorganizis, dumkelke da tempo, kunsidojn por kune plekti ĉiun fortan argumentadon kiu min revenigu konventon; vidinte, ke ĉe mi ankoraŭ ne kunloĝas virino, ili konvinkiĝis, ke tiu reveno eblas kaj reemfazis admonecajn kaj plorecajn invitojn eluzante eĉ ekonomie depreciajn aŭ senlaborajn prognozojn; kiam ili vidis miaflanke virinon, unuapuŝe ili ne kaŝis malaprobon dum eĉ iu el ili iom timige minacis aŭgurante sur nin la “martirecon de la malsaĝo”, poste ili enfermiĝis en konfuza silento. El tio nova, eĉ eble kuriozeta, neantaŭvidita timo okupis miajn sensojn blokante aŭ malordigan­te ĉiujn miajn planojn, ŝpinitajn iel dum konventa vivo. La rimorso aŭ kulpo-sento malfortigis miajn iniciatojn aŭ ilin bildigis riskoplenaj.

Ke la soleco, pri kiu estontece mi multe meditos, ne povis ne eksuperŝvebi sur mi, aperos preskaŭ dedukta logikaĵo, ĉar tiam, malkiel iam, al mi neniu petadis konsilon kaj rakontadis siajn penojn kaj malfacilaĵojn, kaj neniu reiradis de mi homo konsolita, senpezigita kaj iel-tiel liberigita, lasante en mi haloojn de sia nova sereniĝo.

Ĝuste pro tia soleco, pliprecize solsento, kaj pro kreskanta bezono komuniki kaj paroli senĝene kaj eksterfantazie pri mia nova realo, post kelkaj semajnoj, mi decidiĝis iri entrepreni kion en miaj pensoj ĉiam repuŝis kvazaŭ putran aferon: eniri kaj enklubaniĝi en asocion kaj frekventi klubejon de ekspastriĝintoj. Tiam tia klubo al mi jam karakteriziĝis kiel evidentigilo de klerikeca pastra pasinto kies spuroj ne foriĝas nure per ribelaj proklamoj kontraŭ la katolika eklezio kaj per snobantaj marksismecaĵoj, aŭ konturiĝis kiel grupo da kulpigantoj, se ne nuligantoj, de la eklezio por ne aperigi propran senton de kulpiĝo.

Nemalproksime de mia strato, tri domblokojn iom transe, sidejas la ĉefa nacia sekcio de tiu transnacia klubo, pri kiu ofte interesiĝis, emfaze kaj mirige, gazetoj, kiun tamen mi juĝis sekteca kaj geteca kaj iel pludaŭriganta, senvole elspirante eklezieskajn etosojn, nian antaŭan kontestadan kondiĉon, kvankam ankoraŭ ne sufiĉe informita pri ĝiaj ideologiaj bazoj kaj idealoj. Oni bonvenigis min kun granda simpatio kvazaŭ mi estis delonge atendata, donacis al mi socian helpon kaj pripensindajn konsilojn. Iuj el tiuj fariĝos miaj plej karaj amikoj. Dum kelkaj monatoj mi vespermanĝis ĉe tiu kluba sidejo, altirita krom de la malalta kosto ankaŭ de la bunteco de okazaj konversacioj kaj afablaĵoj, kie preskaŭ ĉiuvespere kolektiĝis dek/dek-kvin ekspastriĝintoj, foje kun la respektiva edzino. Ŝtupon post ŝtupo naskiĝis, je kontakto kun asidue ĉeestantaj klubanoj, sento de kunaparteno kiu min ligos longatempe eĉ kun suferoj kaj kun familiaj malakordoj. Eĉ oni proponis al mi enhejmiĝi krom en la movado ankaŭ en la sideja domo.


1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.