Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo16/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   28

Ĉapitro dekunua
Posedi la veron kaj ribele ŝanceliĝi tra ĝi


Je la komenco de la kvina priteologia lernojaro oni serioze ekpreparis sian animon al la dezirata celo: suriri per la eskalo de la subdiakona kaj diakona ordinoj la sacerdot-dignecon. Tiupunkte de l’ eskalado duboj pri sia vokiĝa elekto ne devus plu persisti, sed foje en mi pluokazas da tiaj: tiom pli, ke nun mi certas, ke, forlasante tiun vojon, mi ne restus senlabora, ĉar jam eniris la fratularestrojn, kvankam ne pale kaj ne konstante, la konvinko, ke oni devas helpi la forlasanton krei al si akceptindan salajritan pozicion, kvankam oni el la minaca fono ne malaperigas la dujaran soldatservon. Sufiĉus riveli dubojn pri sia vokiĝo, por esti blokita en prokrastiga pripensindejo aŭ akompanata al la sekulara mondo. Duboj foje en mia konscienco okulumas ĉar la sekulara vivo, ĉiam taksigita de la edukantoj valoro, foje akiras, kvankam blinkan, brilon, precipe rilate la priaman ne senadmirige ofte aludatan en oficialaj rezonadoj.

Ne necesis, ke tio malkaŝiĝu al la klerikedukaj respondeculoj rekte de mi ĉar kelkan semajnon antaŭ la ordinaddato malsekretiĝis, ke ĉe la superuloj anko­raŭ diskutatas mia taŭgeco por la sacerdotstato kaj tial mi atendu, ke iliaj ideoj klariĝu forvenante de la paraliza necerteco aŭ, ke mi donu pli senduobla­spektajn signojn. Oni oficiale invitis min peti mem prokraston kaj pripensadtempon, aspektigante al la kunkandidatoj mian momentan hezitstaton; mi elektis tiun solvon, montrante tamen ĝenon kaj doloron. Tiuj estis sinceraj, kvankam senŝancele mia eno trovis konscienca kaj prudenta la superulan decidon pri mi. Eble la kunuloj kredis ĝisfunde al mia ŝajnigo aŭ ili siavice pro kamaradeco elmontris kredi; sed jam estis akceptita la situacio kiun eble ankaŭ ili antaŭvidis.

Rilate tion notindas, ke min ne hantumis tiukaze, malkiel antaŭfojon, sento de humiliĝo kaj senvaloriĝo kiu tiom min sentigis malsupera kaj kompate rigardata, kaj plie mi certis, ke ne ekzistis humiligantoj: la sperto de la pasinta humiliĝo, pro ĝia manko de motivo, postlasis en mi spuron de maldeco aŭ neindeco neforstrekeblan, kaŭzitan sendube de reala aŭ imagita paliĝo de prikonsidero pri mi ĉe la kunularo. Eble, male, nun probable ŝvebis sur mia kapo duonaŭreolo el la sinteno de fiero pro mia iniciato peti prokraston de io tiom ŝatata, kvazaŭ la ordinotoj mankus je tiu kuraĝo. Sento de supera emancipado, foje ekperceptita senmotiva, travidiĝis el mi, kiu pludraŝadis studobjektojn dum miaj kunuloj spirite prepariĝis al la diversaj ordinadoj kiujn mi sekvis kun alternado de sentoj, unuj kontraŭ la aliaj; sed neniam min decidigis la ĝusta solvo: spontane sekulariĝi!

Por ke la tempo estu trezorata, aŭ eble por ke mi plifirmiĝu je serena mie­no, oni permesis, ke mi enskribiĝu kaj vizitu, ĉe PAS (Pontifika Ateneo Sale­sa) de Torino, la fakon pri pedagogio kaj eksperimenta psikologio, laŭ mia pe­to de monatoj antaŭe. Ankaŭ tia permeso estis taksata de la fratula komunumo kiel signo de konsiderindaj valoro kaj estimiteco; sed mi, malicete, dankis tiun flatecan juĝon al la konveneco enplekti en la paketon de la malglataĵoj ankaŭ ion agrablan.

Ĉe tiu fako novaj kunstudentoj, de diversaj religiulaj ordenoj kaj laikoj, in­ter kiuj magistriĝintoj pri fiziko kaj filozofio kaj ankaŭ juna virino, svelta kaj elegantmova en la korpo tiel kiel gratulita pro ŝia unikeco inter viroj kaj desplie en medio ĝistiam rigide destinita por solaj virreligiuloj, okazigis novajn interrilatojn.

Nur unu fojon al mi bonsortis sidi ĉe la juna studentino kaj interŝanĝi sen­signifajn vortojn. Sensignifaj, certe por ŝi, ne por mi kiu postkelke da tempo maĉadis la rekonstruon de la mallonga konversacio: ĉio en ŝi aspektis alloga sambone kiel cetere en aliaj junulinoj. El angulo de la aventureca instinkto, inkognita voĉo duonflustranta, ne nur mokete: “Kaj jen! Kion eble vi nekonscie deziris, tio estas alportita ĝis viaj tuŝantaj okuloj”, forsvagiĝis pro nova momenta reakiro de deviga memkontrolo. Nur momenta tamen.

La insista imagemo pri ŝia ĉeesto reeĥis, preskaŭ kiel gaja eltrovo, per noviga ne tute senmalica kompreno, en miaj pensoj kaj fantazio, iun frazon de la Alta Kanto (2, 6), en oportuna liturgia tempo preĝigita en breviera legado kaj meditado. La hemistika frazo recitigas al la amatino, en la dampita realismo de la latina: Leva ejus sub capite meo et dextra illius amplexabitur me (= Lia maldekstra mano sub mia kapo dum lia dekstra min brakumos). La hemistikon mi plurfoje recitadis al miaj oreloj kaj ju pli mi ĝin recitadis des pli ĝi koviĝis fantazia Galeoto, por parolturnigi Dante/n (Infero, 5).

Plimalfrue la studentinoj fariĝis du, poste tri; tiam la aventuro de ilia kubuta proksimeco, de mi serĉata, ripetiĝis ne mallasante en mi la impreson ke ili ne estas senkorpaj, sed fine, post kelkaj monatoj, eĉ tio ŝabloniĝis, miabonŝance. La kora krizeto ŝajnis rezigni sian tenon kaj tamen indulgis spacon por alia krizo: pliakutiĝis, kurtvoje, ankoraŭ unufojon la ĉiam pululanta problemo. Pri kio temas?

Jene. Kiu gustumis la belecon de la proksimeco kun Kristo Jesuo en la a­noncado de lia Evangelio, tiu ne povas forgesi la allogon kaj animplenecon kaj, malgraŭ ke la amo al Kristo ne koincidas kun sindediĉo al li en la sacer­dota senedzina vivo, malproksimiĝi el tiu idealo sen esti trapasata de sento de malfido aŭ regresiĝo el io vitala. El tio la ŝanceliĝo antaŭ la ne malpliforta emo unuigi sian vivon al tiu de iu virino. Al kiu flanko gravitos la decido? Des pli ĉar ne pretervidebla averto alvenis al mi, per la konfesprenanto: “Se ne vokita, faru, ke vi vokiĝu!”.

Esti kutime turnite al la kontemplado de vero kaj de bono trenas al la senkondiĉa elposedo pri ili ĝis kulpiĝo kiam necesas pliprecizigi kaj reinterpreti kaj akordigi tiujn veron kaj bonon kun aliaj veroj kaj bonoj de la travivita vivo.

Tiuj aposterioraj rezonadoj pledas por komprenigi kial etpaŝe kaj preskaŭ sensurprize mi decidos ensalti definitive en la ordenon por ordiniĝi porĉiam sacerdoto.

Nur vage, kaj maltuj, mi min ĝene perceptis menestrelo kiu sukcesas gitare kanti kaj ŝajnigi gajulo por distri la aliulojn kaj forĝi siajn penojn, kvazaŭ devigata forĵongli la realon; menestrelo kiu devas inventi kaj rebriligi amon al io konsista jes, sed devigata kapti la animon kune kun aliaj sampotencaj sed nesamdirektaj aspiroj. Menestrelo, mastrata de du kontraŭaj fortoj akorde/mi­se kunefikantaj: la belo de la sacerdoteco kaj la alloga vivo en la mondo

Marĝennote ne malmenciendas ke ekzakte en tiu tempo oni permesis ankaŭ, ke mi enskribiĝu ĉe Supera Instituto por Studoj pri la Psikologio de la Grafologio, unuatempe nur koresponde fine ankaŭ ĉeeste: du tagojn semajne, al Milano. La psikopedagogio ĉe Pas kongruis, ne sen faka riĉigo, kun la provo ekkoni la karakteron kaj individuan psikan identecon de unuopa homo per esploro de liaj ne afektaj aŭ intence modifitaj, do spontanaj, personaj skribsigneroj kaj skriboprocezoj. Se dekomence la nova studobjekto altiris nur mian scivolemon kiel io onidire kurioza, poste laŭ la sinsekvaj jaroj ĝi fariĝis ankaŭ pasio pro la konstato de ĝiaj ne malsciencaj konkludoj. Rilate tion mi anticipas epizodon kiu kontribuis por malkaŝi, por mi, eĉ plie, la kompleksecon de la homa animo.

El la bezono flegi miajn kaŝitajn konfliktojn per io ajn nova, iam portis ion belan, nome amikeco vera, naskita hazarde dum trajna veturado. Temas pri sinjoro, tiam mezaĝa, vidva kun filino bazlernejana, loĝanta najbare de la urbo en modesta sed komfortdona domo ĉirkaŭata de lia kamparo, kiun tamen li ne kultivis persone. Li vivis tute dediĉata al sia filino. Ni faris intensajn konversaciojn trempiĝante en diversajn temojn laŭ lia neokaza scivolemo, eĉ kun liaj amikoj, foje laŭcele invititaj por interparoli kun “speciala viro tute sindediĉa al Dio kaj al homoj”, ĉe lia hejmo, vintre ĉirkaŭ kameno je flamoj dancetantaj. Li ĝojegis min vidante kaj kutime altabligis altkvalitajn vinojn.

Post iuj jaroj, kiam lia filino jam frekventis universitaton, la prifizikan fakon, mi ekrimarkis humurŝanĝojn en la homo: silentema kun ĉiuj, iomete li ekscitiĝis nur kiam renkontiĝis ni du. Mi kredis kompreni la kaŭzon de tio: la konduto de la filino, kiu traktas aplombe kaj malestime la patron. Malgraŭ sia kutima malmilda eksplodeco kontraŭ la patro, ŝi sukcesas iom moderiĝi ĉeeste de eksterdomanoj kaj eĉ foje esprimas amon al li per tenerecaj gestoj, sed samokaze ŝi abrupte lasas flui nekontrolita kaj do ne regata agresemo tiom akra kiom la patro sin montras delikata kaj konsternita. Jen la kaŭzo de la anima kaj miena malĝojo de mia amiko, laŭ mi kaj laŭ komunaj amikoj, dum senutilis la komunaj klopodoj lin helpi.

Kaj, male, mia amiko neis ĉiam: ne estas tia la kaŭzo! Li ne sin sentas bagateligita aŭ ofendita aŭ malpliigita de la maldankemo de la filino. Se respekti liajn vortojn, “kiam ŝi eksplodas, mi preskaŭ eniras ŝian aminon kaj enmemiĝas en ŝiaj suferoj, pri kiuj ŝi nur vage konscias. Se ŝi reagas tiel, tio okazas pro ŝia bezono trovi ion distraĵan, ion malordinaran, ion kiu fordraŝu ŝian mempercepton pri ĝenerala psikorgana dolora misfunkcio. Min malĝojigas ne ŝiaj reagoj, sed ŝiaj suferoj, kiuj ekspansias pli kaj pli, pro stranga eble nedifinebla malsano”. Ne ofendita, do, sed impregnita de la suferoj de la ofendantino. Ne necesas diri, ke tiu popece iom deŝire eltirita konfeso ŝajnis al mi provo pravigi la filinon antaŭ li kaj precipe antaŭ la amikaj gastoj jam inkliniĝantaj ŝin klare malaprobi.

Kaj ankaŭ tie ĉi mi mistrafis. Kiel jam dirite, mi frekventis ekde kelkaj jaroj la “Istituto di Indagini Piscologiche”/n, internacia studejo en Milano, kie oni specialistiĝas pri esploro de la rilatoj inter la psikaj nekonsciaj inklinoj kaj manskribitaj signeroj, kaj klopodas ĉion traduki al “sciencaj” leĝoj. Nun ĉiu lernanto devis finstudjare analizi manskribaĵon de persono profunde konata, per asidueco en kunvivado aŭ profesia intereso, por ekstrakti la hipotezan kunrilatigon de la manskribaĵaj signeroj kun la elstaraĵoj psikokarakteraj aŭ sanstataj, konataj aŭ nekonataj, de la neinformita manskribinto sur analizcela blanka paperfolio. Mi profitis por analizi skribitaĵon de la jam doktoriĝanta filino de mia mientrista amiko. Preterlasante la rezultojn de mia analizo, la korektanta profesoro, Marco Marchezan (Marko Markezàn) iniciatinto de la Istituto, trovis en ĝi spurojn de kaŝtrompa, por li tiam sennoma, denaska malsano, debiliganta, ilin suferigante, la muskolojn aparte je nivelo de la brakoj kaj kruroj, kaj perturbanta la humurstaton de la malsanulino.

Ankaŭ pri la konkludaro de la profesoro mi havis hezitojn, tiujn tenante tamen sekrete en mi. Fine la doktoriĝintino decidiĝis pliserioze sin klinike kontroligi ĉe kuracistoj: tiam ŝi, kaj ni, iĝis informitaj, ke ŝia sanstato estas plagata per nekuracebla gena anomalio, kies negativaĵoj povas nur kreski, neniam, laŭ la tiamaj sciencaj, malflusi. Skemoforme dirite, la tre rara malsano nomiĝas, per vortoj multe ĝenerala, imunologia sistemo en ribelstato kontraŭ sia organismo en progresinta fazo. Post kelkaj jaroj, ilin renkontante, mi kun mia kunulino konstatos, ke la patro foje devas enbuŝigi la filinon ĉar ŝiaj manoj ne plu kapablas kapti aŭ reteni la plej simplan manĝilaron, dum ŝi konservas tamen viglaj la intelektajn energiojn.

Miaj spontanaj konkludoj: la psikologio de la grafologio kreskigis en mi unubate la scion pri de la komplekseco de la homa animo, la estimon pri la intuiciaj kapabloj de mia amiko kaj pri lia sindediĉa adaptiĝo al la bezonoj de la filino, kaj miajn komprenon kaj ekskuzemon rilate la konduton de la filino de mia amiko... kaj la neprecon de plia mia singardemiĝo. Senvole, tiu ĉi sciencbranĉo fariĝis, eĉ sen profesiaj celoj, mia nova esplortereno. Kaj enmetiĝis, senintence sed tute prave, inter miaj konvinkoj, ke la evangelia proverbo “Ne juĝu kaj ne juĝatos” nun praktike apogiĝas ankaŭ sur sperto kaj konturiĝas sciencmorala sentenco: atendu scii antaŭ ol juĝi por ne esti taksata, almenaŭ ĉe vi, ne nur malprudenta kaj duonstulta, sed ankaŭ kulpa!

Tujpost mi decidis min ligi al la religiula vivo. En la jaro kaj duono de prokrasto la pastra idealo akiris novan allogan perspektivon transverŝante la konvinkon, ke ĝi eblas ankaŭ al la nesolidaj vokiĝoj kiel la mia. Mi preĝis intense kaj fine mi petis aŭ akceptis transdoni mian vivon definitive al la senprofita idealo kiu sin nutras nur je fido kaj amikiĝo kun Jesuo Kristo kaj amo al la homoj. Firme decidinta, mi komunikis mian elekton.



Dependas nur de vi, remetis la superuloj tiun ĉi fojon. Min oni ordinis pere de la mansurmeto de la urba episkopo, ĉirkaŭatan de la familianoj kaj parencoj fieraj pri tiu evento kiun mi vivis tre fervore kontaĝe allasante al ĉiuj impreson de plenĝojo. Tuj post oni destinis min por prizorgi ĉe paroĥo permes­ant­e, ke mi frekventu, jam diplomiĝinta pri esperimenta psikologio, la Superan Teologian Lernejon ĉe la klerika seminario de Venegono (Varese, Norditalujo) por akiri la licencion kaj magistriĝon pri teologio.

Postordiniĝon, ankaŭ por mi oni kreis solenaĵon en mia origina paroĥo, en kvinmilanima vilaĝo de la padova provinco (NordItalujo, sepdek kilometrojn okcidente de Venecio). La unuan dimanĉon de oktobro, proksimume dumil personoj, kun unuavice la municipestro, min ricevis antaŭ la preĝeja enirejo manbatante kaj kantante, helpe de amplifikiloj elmetantaj muzikajn akompanojn el la preĝeja orgeno ĝuste nune, per mia festo kaj sen mia scio, inaŭgurata, okazajn himnojn kaj recitante poeziaĵojn montrantajn pri mi orgojlecan kontentiĝon. Mi predikis la unuan fojon oficiale post la oficiala prezentado al la fidelularo kaj porokaza ekzaltiga gratulado fare de la tiama paroĥestro, posteulo de tiu kiu iam tiom originale ne kontraŭstaris mian membriĝon en la seminaria fratuleta internulejo. Ĉio disvolviĝis tute kiel programite por la tuta longa tago. Sed post la tago venis la nokto kun neantaŭvita... aĉa destino.

La nova paroĥestro estis profitinta de la solenaĵo por konvinki la paroĥanojn almoze financi la novan orgenon, kiun ĝuste kun la kantado kaj dummisa koncerto dum mia Unua Meso oni inaŭguris per la manoj de fama orgenisto, kies nomo legeblis sur muraj manifestoj kaj porfamiliaj prospektoj. Tio fierigis ankaŭ min, kiu ne antaŭvidis, bonŝance, la konkludon igantan la feston malplaĉa memoraĵo.

La konkludo aĉe impetis kontraŭ mi la sekvan matenon. Frumatene, je la kvina kaj duono, do kiam eĉ la plej vaga taglumo ankoraŭ ne alkroĉiĝas sur aĵoj el la milda aŭtuna suno, mi alproksimiĝis bicikle al la preĝejo kie oni min atendas por la dua mia meso kvazaŭ kontinua daŭrigo de la hieraŭa festo kaj kiam, laŭkutime, la respondeculoj omaĝas per konkretaj donacoj, simbola materia doto, la novan ekleziedzon. Subite al miaj okuloj ĉio tragediiĝas: se la placaj lumoj reflektiĝas sur la malseketa surplaca asfalto, el preĝejaj vitraloj ne videblas la kutima gajigeca brilado; mi pliapudiĝas al la flanka pordo, frapas kaj refrapas kaj senpacience puŝas la pordoklapon, kiu reziste malobeas; mi turnas la okulojn al la placo lumita tie kaj tie, neniu moviĝas neniu vidiĝas. Tiam mi kuras antaŭ la centran pordon: tiu ĉi kruele sin montras barita per dikaj sanktandree krucigitaj tabloj; kvatante ĉirkaŭe, miaj okuloj ĵetiĝas al la gran­da alta centra fenestro kiu sin montras, malkiel kutime, senigita je siaj brilaj vitramozaikoj; je dek metroj dista, kamioneto ruĝa parkas aludante al fajrobrigado. Kaj jen el la centra strato apudiĝas figureto, la sakristiano, kiu kru­de informas:

Ĉi matene oni mescelebras en la apuda vicpreĝeja sanktejo, ne en la paroĥa preĝejo, kaj de nun tiel ĉiam”.

Kial?


Ĉu vi ne scias? Nur vi ne scias, ĉu? Ĉu vi ne aŭdis la sonorilojn en la nokto senspere helppetantajn?”.

Kion?


Ke la preĝejo bruliĝis. Ni luktis la tutan nokton por limigi la damaĝojn. De malmulte oni iris momente ripozi...”.

Kaj mi pli malfiere ol scivoleme:

Kio misordiĝis? La kaŭzo de la incendio? Kio kaj kiom pereis el la enpreĝeja inventaro? la paroĥestro, la popolo...

Kurtcirkvito, oni konjektas, apud aŭ ene de la nova orgeno, tro haste pretigita por digne festi vian Unuan Meson. Naŭdeka procento de la orgeno kaj pentraj artaĵoj kun la preĝeja meblaro estas perdita”.

Kaj nun?...

Ne klariĝas al mi ĉu la sakristiano rakontas nur ion tristan aŭ ankaŭ ion imputeblan al kelka el la festantintoj kaj festitoj, kvankam jam de mi eksuspektata.

Mantrenante la biciklon, mi ekpaŝas ĝis la sanktejo de Maria Ĉielirinta kien jam kunvenis el la ĉirkaŭo paroĥestroj kaj aliaj sacerdotoj haste alvenintaj el siaj paroĥoj por montri sian suferon kaj solidarecon al la elprovita ilia najbarulo.

La “unuamesisto”, certe, ne plu ekzistas por ili kaj por la ĉeestantaro: celebrante mian duan publikan meson mi ne kapablas forpeli el la kapo la senton de humiliĝo kaj la senefikan penon detrui la antaŭvideblan impreson de misaŭguro ĉe la publika onidiro, kiu ne disdegnas provi eviti misfortunportistojn. Dum la matenmanĝo, ĉe apuda monaĥinejo, pastroj moroze parolas pri la novaj problemoj. Balbutas ankaŭ mi kelkajn frazojn, eble sensencaĵojn, iom ŝprucigitajn je vaga sento de kulpeco kaj pardonpeteco eble nur esprimata el mia vizaĝo, kiujn tamen neniu montras konsidere percepti.

En mia animo enŝoviĝas la dubo, ke oni ekpensas, ke kulpas mi, ke mi de­turnis la komunan prudenton, ke mi okazigis malatenton kaj buntan kaoson, el kio la incendio: tiom pli bedaŭrinde, ke, laŭ mi, meze de tiel emociaj frapvor­toj, neniu vidas mian embarason kaj eluzas okazon por adresi vorton aŭ komplimenti pro la “nova meso”. Fratulinoj, per kies iniciato oni estis lon­gatempe aranĝanta posttagmezan infanan spektakleton honorigan al la nova ordenito, alvenas kun humilmienaj esprimoj por komuniki la forstrekon de la vespera surscenigo sen ekkonscii mian ĉeeston en la hazarda grupo. Kio tegmentas la kapon de ĉiuj? Kiam mi foriras, malmultaj montras reagi al miaj salutoj.

Se hieraŭ mi konsente lasis, ke la festado min trenu al videbleco kaj al vervigado, nun mi min sentas trenata al silento kaj malaperiĝo.

Trapasante la vilaĝon por rehejmeniri eble mi apenaŭ travidetas kelkajn salutemulojn, eble oni deziras min ne rimarki, eble mi ekfariĝas celtabulo de mirrigardoj, eble oni taksas mian figuron malbonŝanciga. Hejme mi silente ploras dum miaj familianoj akuzas la paroĥestron pro la ambigua solenaĵo: ĉu festado pro la Unua Meso aŭ inaŭguro de la nova orgeno je tri klavaro kaj dekses oktavoj? ĉu monkontribuaĵoj por lia novpastra ekipaĵo aŭ por pagigi la novan orgenon? La Sinjoro punis tiun senskrupulan profitemon!

Ekdezirante forgeson kun forgesiĝo kaj hastigante, plikorekte ignorante, la sinsekvojn de la planitaj festaj kontaktoj, mi, kun truda delikateco, ŝarĝis la miajn per la tasko saluti kaj danki al ĉiuj, kaj ŝtelforiras al miaj parencoj je distanco de dudek kilometroj. Sed mia humiliĝo min sekvas, eĉ renoviĝas ĉiufoje kiam mi ne povas eskapi el la invito por rerakonti la ĵusajn okazintaĵon. Observante, malgraŭ la klopodo ĉion malekzistigi, pli atente la fluon de miaj pensoj, mi trovas inter ili, retropuŝitan sed iom influantan, la timon esti imagita mavaŭgura persono signita per dia reĵeto, kaj ke tia penso subsube estrus ĉe aliulaj mensoj: eble tiu timo agitas ankaŭ miajn parencojn, eble tia estas la privataj konfidencaj komentoj de kelkaj. Mi certe ne kredas je tiu superstiĉo, sed ĝi plu vivas travilaĝe kaj viktimigas. Rapide pasante tra vilaĝaj vojoj mi devas peni por ke miaj duboj ne vidigas klaĉantojn ĉe ĉiu stratangulo ĉe kiuj jam ne plu eblas refari deca la misaŭspician bildon pri mi!

Impresiĝinta pri mia paŭto miena kaj vorta, mia patra onklo, ĉe kiu ĉiu mia gesto haloas je digneco kaj sakraleco, sugestas:

Mi ne ŝatus, ke vi suferu ian penkaŝintan grandan humiliĝon... Eventuale komparu ĝin tutunue kun tiu de Jesuo en kruco ol kun viaj elreviĝintaj atendoj. Misfortunon al la siaj portis ankaŭ li!”. Mi, tamen, en mia animo ne sukcesas malteni ion paŭtan, kun subtila kaj, eble, malfieca deziro izoliĝi kaj forgesiĝi, eĉ kun la Sinjoro-Dio min eksponanta al tia humiliĝo: al mia menso ek­briletas ideo eskapi alies okulojn, eble duonkompatemajn, duonmokemajn. Ĉu la katastrofo, apud mi, estu signo de dia neakcepto pro mia dubvokiĝa pastriĝo? Ĉu minaco, admono, puno, antaŭpriskribo de mia estonteco?

Kaj mi ekas ne insisti min konsideri eterne destinita kiel pastro, kaj do ial revanta regi la okazaĵojn en la mondo. Ja, ankaŭ en la inaŭgura prediko-pre­lego mi pufvange anoncis la nedifekteblecon kaj kadukiĝon de ĉio kristana, en kio mi, laŭvere enviciĝis nur por pli min senti anigita al io neniam senvaloriĝanta.

Reveninte al mia konvento, kvarcent kilometrojn fore, mi el konversacioj deduktis kun plezuro, ke la novaĵo de la fora preĝeja incendio aŭ ne flareblis aŭ ne kunligiĝis kun mia unua meso kaj certe el mi ne eskapis aludo pri la evento; ree frekventis la superan lernejon ĉe PAS. Konkludinte la unuajn gradojn de tiuj studoj kaj gajninte la titolon, per tezo je hasta supraĵa plektaĵo de eroj el diversaj verkoj kaj parencaj tezoj, de spertulo pri eksperimenta psikologio kaj esperante destiniĝi ĉe eduka strukturo por kontribui en pedagogiaj kaj edukaj kaj instruaj roloj; male mi min trovis ĉe paroĥo kiel unu el la vicparoĥestroj. Grava elreviĝo ekespansiis en mian animon jam kutimiĝintan kredi, pro studkariera prepariĝo kaj manifestitaj inklinoj, ke por ĉiu eduka posteno la persono ĝusta estis mi, eĉ mi pli ol aliaj. Pro montro de malkontento kaj disiĝo de la nova ŝarĝo, la taskoj snobe subtaksataj aŭ malakurate plenumitaj formetis min marĝene, se ne kontraŭ, de la fratulara kunvivado.

Tamen, dum kelka tempo, la kontakto kun personoj serĉantaj, ĉe sacerdoto ion nekomunan kaj malfermitan al la superaĵoj, ekliveris al mi travidon pri mi kontentan kaj utilan al la homoj kaj al la eklezio, kvankam miaj inklinoj/aspi­roj orientiĝis al la esploraj studoj aŭ instruado kaj edukado. Tamen la desaponto degeneris pojome al mishumuro, la mishumuro en disiĝon el la fratula komunumo kaj rapide disipiĝis la restaĵo de entuziasmo de la ĵusa ordinado: tiu spirita kaj psika ekvilibro kiu min konsilis akcepti ordinadon, senaverte, aŭ trairita de ignoritaj avertoj, ekŝanceliĝis. Kaj ree leviĝis la malnova demando:

Ĉu vere tiu estas la vojo por mi? Kaj kio min, kaj aliajn, pli surprizis estas, ke la demando transaltis la limojn de mia persono komunikiĝante, senhonte kaj senrezerve, al aliaj kunvivantoj.

Tial tutan jaron mi pasigis tra tiuj demandoj. La mezuro de miaj necertecoj montriĝis baldaŭ laŭ la suba neantaŭviditaĵo.

En granda urbo malfacilas hazarde interkruciĝi kun la sama persono, des pli kun loĝanta for kvindek stratojn. Tio, male, okazis ĉe mi kun la fraŭlino, jam kuracistino, iam mia okaza kaj serĉata benkkunulino jarojn antaŭe ĉe la pripsikologia fako, kaj kiu jam volis festi sian abiturientiĝon ankaŭ kun mia ĉeesto. Mi renkontiĝis kun ŝi kvar fojojn, fine ŝi akceptis min viziti ĉe mia kon­vento. Simpatio al ŝi mi havis tiom kiom oni havas por virino nemalbela kaj festema kaj kiu ridas sur via vizaĝo montrante tute malavare la blankajn dentojn malantaŭ karnoriĉaj lipoj. Ŝi venis la karnavalan vesperon, neantaŭanoncite. Mi facile komprenis kion la konversacio laŭtanime konfirmis, ke la ĝentilulino kun siaj tridek du jaroj en tiu momento estis travaganta en vakueco. Ŝia rakontado pri elreviĝoj amaj kaj simpatiaj fariĝis galeoto ĝis ankaŭ ni nin ekbrakumis dum lipoj kunpuŝiĝis kun lipoj en freneza kisado kaj scivolemaj manoj karese ektuŝis kaj unu sin forlasis je dispono de la alia, anime kaj korpe. Nek programite, nek antaŭvidite, amafero plonĝe konkretiĝis sur la naivecoj de mia unuafojo entute kaj havos neantaŭvidite suferigajn sekvojn.

Okazis. Kiam ŝi foriris, kaj mi restis tute sola kun mia surprizita pasio kontentigita, iu dubo ekenŝoviĝis inter miaj pensoj: tiu korpa intimeco kaj kompliceco, ĉu ankaŭ en ŝi naskiĝis el profundaj, eĉ se okazaj, sentoj? Ia dubo ekhumiligas min: eble, pli ol ŝia ekamo ludis iomgrandan rolon la kompato pro mia abstino el seksumado kiun mi, kun kreskanta pudormanko, estis aludanta, kaj al mi ne malplaĉis, ke ŝi ekdonus signojn je ŝia disponebleco akcepti, ke miaj aludoj fariĝu karesoj kaj vizaĝvizaĝaj kontaktoj. La parola dialogo tuj ĉesis kaj ni estis unu. Kaj jen ke, malmulte poste, la dubo, ke la ŝia estus pli fordoniĝo al bezono forgesi elreviĝojn ol amsento, ĝenetas mian spiriton. Analizante la unuopajn kunigajn momentojn mi kredas malkovri en ŝi partopreniĝon naskiĝantan pli ol el deziro komplezi ol el deziro sin amfordoni. Tio reziduas en mi, ankoraŭ nesperta pri la nuancoj de la ama koro, io humiliga kaj seniluzia kvazaŭ stratangulaj senamaj amoroj. Neniam mi povis klarigi tion ĉar mi ne plu ŝin revidis aŭ ial renkontis, kvankam foje, fantaziante ŝin rekontakti kaj repreni paroladon interrompitan, la humiliĝsento kredis resperti ion por sin malaperigi.

Tiu implikaĵo de sentoj, la postan tagon, tute perdis signifon kaj eĉ intereson kaj fariĝis malvarma duŝo, kiam la centra superulo min kunvenigas por urĝa komunikaĵo, oni al mi opiniigis. Mi aliris ĉe lin penante maski mienon vage espereca. Li, male, post kutimaj konvenaĵaj vortumoj, ne demande, sed aserte stiras la atenton al la hieraŭa vespera aferaĉo, parolante pri nia devo resti fidela ankaŭ al la ĉastecvoto. Mi deziris kunŝovi mian eston en neniejon kaj provis trovi ŝirmon en afektaj raŭkecaj, se ne gargaraj, raspaĵoj kiuj finfine de­vis ĉesi.

Kiel flareblis al li pri la malpudoraj fifaroj de tiu hazarda renkontiĝo? Konfuzigita de humiliĝo kaj urĝo aperte agnoski mian malordaĵon, kaj malpaciencigita de retenataj atendoj por enveni baldaŭ la timatajn konkludojn, mi eklucidis pri tio kio senvole enŝteliĝis en mian amelverŝiĝon. La fratula pordisto, rozariante promenanta irrevene laŭ la klostro al kiu kondukas la koridoro antaŭ la vizitsaloneto de ni okupita, certamomenton, altirite de la silento pro la ĉesita babilado, eniris malŝalti la lumon, sed, malferminte la pordon, li sin trovis fronte de la amora spektaklo: fakte, mi nun memoras, ke neoportunaj pordaj ŝrikoj tiam min avertis, ke la pordo neŝlosita povus meti min sub alies okuloj sed tiam “ol dolor’ pli povis la malsato”, dirus Dante, nome la pasio estis pli forta ol la singardeco, kiu en tia momento ne povis akcepti disduigon. Se tiaj la faktoj, kompreneblas kial la superulo parolis ankaŭ pri skandalo al aliaj fratuloj. Oni prave povis, ne eĉ sen ironiaj ridetoj, imagi, ke mi estis kaptita ĉe plena humado. Tial ruzaj verokasiĝoj kaj neadoj ne eĉ provis dubigi pri evidenta okazinteco.

Neniam mi miaene brulstampis tiun kunfratulon aŭ juĝis lin entrudulo; lin hazarde renkontinte, mi kondutis kvazaŭ nenio okazintus. Fakte, laŭ mia konscienco, li korekte agis raportante ĉe la distrikta superulo pri kio propraokule vidita kaj nur ĉe la superulo, kiu la postan tagon min kunvokos.

Nun mi estas atendanta la superulan verdikton, stare sed kapkline: “konvenas, ke vi elektu alskribiĝi al alia fratula komunumo... por forpeli de vi pluajn okazojn kaj la tenton karamboli kaj ankaŭ por eviti viajn malprudentajn reagojn pro la implicita humiliĝo. Memevidente, la efiko de tia preventilo dependas nur de vi”, li elĵetas min alstrebante kun miena bonuleco. Elektu alskribiĝi, en la superulecaj nuancdiraĵoj inklinaj al semantikaj transferoj, signifas esti dekrete alskribata kaj devigata. Tiu invito-ordono rilate alian, eble foran, konventon alarmis min pro la timo perdi, ne la virinan amikecon, sed la eblon daŭrigi miajn studajn kontaktojn ĉe la du universitataj studentejoj, neniam vere interrompitajn kaj intertempe pliintensigitajn; kaj pro la aĉa perspektivo ĉesigi la rilatojn al mondo jam enirinta en mian mondon. Kaj pormomente mi ekenviis sukcesantojn formeti sekson ekster moralajn normojn kvazaŭ temus pri instinkta senregulinda afero: se tio solidiĝus vera, kiun malbonon mi agus? Oh, se ankaŭ mi konvinkiĝe kapablus tion enmensigi!

Kia veo se mi suspektigis, ke tiun virinon mi amikigis ĝuste en tiuj lernejaj lokoj!

Dum mi estis perdiĝanta en la penso pri la katastrofo, mi aŭdis, ke la sankcia ekzilo limiĝos al la distancigo de tridek kilometroj disde la loko de miaj interesoj. Malgraŭ mia naiva malobservo de la malnova goliardeca devizo “se ne caste, caute” (= se ne kaste, kaŭte = se ne ĉaste, almenaŭ singarde), bonŝance mi eltiriĝis el la embarasa situacio per malmulte da elspezoj kaj precipe malŝarĝiĝis pri la risko esti devigata prokrasti aŭ suspendi miajn studprojektojn. Tial fine mi min konsolis, se licas ignori kaj sufoki riproĉojn de la konscienco serĉanta kulpajn dekalkulojn, kaj eltenis la superulan finan esprimon: ”ke ankaŭ la nova konvento ne fariĝu aferaĉa okazejo!”.

Sed amara surprizo atendis min, naive neantaŭvidita! Pri tio estu okazo paroli iomete.

Ke ĉiuj estis informitaj, en la nova konvento, pri mia punstato, kvankam en obskuro pri la motivo, kreis al mi kroman okazon de humiliĝo ĉar, laŭ komuna opinio, subita eksigo kun formovo el loko okazas nur pro koramaj mismarŝoj. Marĝenigita de miaj pensoj kaj de la senoficiĝo, kaj certigita ke la aferaĉo jam ĉesis esti nur konfidenca, mi komencis sendependiĝi el la devo “engaĝe kaj kunlaboreme” konduti; eĉ rimede aŭtonomiiĝis, kaj por tion fari ekserĉis kaj interkaptis monon destinitan al la fratularo, elĉerpante ĝin el leteroj de bonfarantoj aŭ tiujn ĉi mem kontaktante per diversaj pretekstoj kun la fina celo peti mo­non. Malgraŭ suspetakta pri tia monkvestado (interpretata ĉe mi kiel ruzaĵo por min subteni en la alstrebataj studoj), mi sukcesis obteni, ne sen suspektigi gra­vajn danĝerojn por ĉiuj, denove la eksplicitan permeson, kun relativa financado, frekventi studlokojn, kiujn unuamomente strikta klaŭzurpuno malhelpis aliri.

En tiu nova konvento miaj pastraj restartiĝoj preskaŭ senrezulte provis peni por reakiri la originan staton, tiun de la ordina cirkonstanco kiam ili fontis el la konvinko, ke en tiu stato oni povas kaj devas agadi por kaj kun Kristo. Ankaŭ miaj tiamaj entuziasmiĝoj estis de mi taksataj impregnitaj per tiu prerogativo. Nun, male, povis okazi, ke ili, de hodiaŭ al morgaŭ kaj senrimorse, min forlasadis ne pro laciĝo aŭ bezono ŝanĝi objekton travagantan la menson: ili malaperadis, almenaŭ laŭŝajne, senkiale.

Unu el tiaj animaj vakuiĝoj min tute okupis en tragika, kvankam ne malkutima, cirkonstanco. Cirkonstanco kiu, eĥiĝante en la memoro, faligas min en refleksan tikon aŭ subitan nebremseblan strangaĵon kaj duonvolitan gestaĵon aŭ esprimaĉaĵon insulte al io aŭ al sanktaĵoj: kaj tio ĉio por forigi la kulpigan memoraĵon de antaŭ mi kaj por min elturni el la embaraso kaj forfuĝigi el nevinkeblaj enaj persekutantoj. Alifoje por min liberigi mi laŭtvoĉe disŝprucigas sensencajn frazojn, mirigantajn eventualan ĉeestantaron, kiujn tamen mi ĉiam sukcesas senmirigi per akcepteble mirŝtopaj kromaj vortaj aldonoj: reputacisavaj aposterioraĵoj pri kiuj mi lertas. Nur post pacigaj rezonadoj kun mi mem, dum la enveno en tiajn memoraĵojn, mi sukcesas ne plu bezoni komplikajn taktikojn por reteni emon al tikaj movoj.

La komplican fonon okazigis la popola patronfesto en la kvinmilanima urbeto de miaj patraj geavoj, kie onkloj kun onklinoj kaj kuzoj kun kuzinoj atendas, ke mi, la plej honora parencmembro, pasigu ĉe ili iujn tagojn, dum kiuj ili povu min honorfesti kaj, eble, publike fieriĝi pri mi antaŭ si kaj la urbanoj. Mi atingis ilin kun la animo envolviĝinta en la antaŭvido kaj deziro je ĉiu kosto distriĝi, eble por forgesi konventanecon. Sed jen ne antaŭviditaĵo: mia patra avo enlitiĝis, kelkajn tagojn antaŭe pro grave pliakriĝinta malsano kaj ĉiuj restis kondiĉitaj de tiu ĉi ĝenanta evento.

Mi trovis lin pene spiranta kaj alvokanta mian alvenon kaj postulanta mian kontinuan ĉeeston apud si. Apenaŭ malapudiĝante el li, mi devis aŭskulti petegojn kaj plorojn kun ekduonaludoj al mia travidebla seniluzia, por mi kaj por li, rezigno pri la partopreniĝo en la vilaĝeca patrona festo pro lia alproksimiĝo al morto. “Post tiuj ĉi suferoj, li kompatopete pen- kaj plen-spire singultas, mi mortos kaj vi liberiĝos je malhelpo festi kun la aliaj”. Kaj tiupunkte sparkis evidentiĝe, sed senhorore, mia egoismo: mi akceptis, mi aprobis, al mi plaĉis, ke la anoncita okazontaĵo realiĝu baldaŭ por ke ne misiĝu miaj tempo kaj libero: lia postmorta alproksimiĝo aŭ malproksimiĝo al Dio min interesis neniom! Postkelhore al la homo, jam ekstertoranta kaj vizaĝe ekspasmiĝanta, vere forfuĝis la vivo kun penaj spiroj kaj miaj supraĵe partoprenaj sanktaj vortoj, kiujn li kun delikata konsterno montris percepti senpartoprenaj, eble malpaciencaj.

La patronfestaĵoj, intense flegitaj ankaŭ de mia parencoj, absorbis min, fone kaj publike, kun miaj gekuzoj, ĉar ĉiuj absorbis, el mia ne sufiĉe kaŝita mon­dumeca festemo, neantaŭvideblan sintenon. Kreiĝis stranga etoso: mi tuj eksnobliĝis je ilia fiero prezentanta min esceptaĵo honorpleniganta la familian nomon, kaj samtempe enmiksiĝis en iliajn cirkonstancajn pens- kaj agad-mon­dumecaĵojn; mi estis orgojle prezentata fratulo al amikoj de parencoj kaj samtempe laŭdata ĉar “li ne estas tute pie animvarbanta”, kaj puŝita, ne sen mia komplico, de ili engolfiĝi en senkompatajn festaĵojn. Ni do, malgraŭ la protestoj de la avino, ĉe amuziĝejo kaj allogiĝejo, la kadavra avo forgesita en lito, kie, laŭ mia posta fulma matena konstato, liaj vizaĝaj trajtoj jam perdis la malmolan troecon de la lastaj antaŭmortaj momentoj, kiujn mi eĉ nun vidas kvazaŭ ĉeeste; pormomente mi restis mirigita, ke liaj okuloj ne malfermiĝu por min gvati suferplene.

Inertiga silento ĉiujn invadis la sekvan tagon, eble pro ekremaĉiĝa kulposento.

Se eblus forskrapi la memoron pri mia tiama devojiĝo, kaj se eblus certiĝi, ke la min adoranta avo ne kaptis la etoson de mi intensigitan, se el mia homa kaj tiam pastra maldignosento ankoraŭ ne tralikiĝus honto, mi pretus pagi per ĉiu ajn sufero. Pagi ja, kondiĉe tamen ke tiu memoro kaj abomena bildo kaj la honto mem ne forgesiĝu pro neniigo de kulpo. Eble, la punpago konsistas ĝuste el la hontiga memoro pri tiu morala kraŝo per la fia konduto.

Bonŝance tiuj momentoj de blindeco, blindigaj ankaŭ por la ĉeestantoj, estis raraj, sendube tiu ĉi estis la plej translima, taksebla ja kiel struktura velkaĵo el la idealoj konstituantaj kristanan personecon.

Jen malgrandaj jen grandaj, tiuj sentoŝanĝiĝoj invade dispartiĝis al multaj aktivadaj kaj pensadaj branĉoj. Ankaŭ la rilatoj kun la kunfratuloj, ne povintaj ne bridi tiujn seneksplikajn velkaĵojn, baraktis en la malfacila serĉado de la taŭga maniero min trakti. Eĉ oni persvadiĝis, ke mi uzas mian plejeblon por ne eviti miskomprenojn, nome mia intenco naski kunvivadajn disiĝojn.

Etaj opiniecaj diverĝoj konturiĝis kiel konfliktoj gravaj kaj rankornutraj. Miaj sentoj kaj juĝoj estis tiom ŝanĝemaj, ke la konventularo ne plu sciis kiel al mi alproksimiĝi. Se post kontraŭfratulaj eksplodoj mi sen rankoraj spuroj facile emis pardonpeti, fine ne maloftis, ke al la pardonpete etendiĝanta mano la ofendita fratulo refutis per gesto de forpuŝo kaj rifuzo, min kun ŝultrolevo rigardante aŭ kun aspekta impono, montrante juĝon de senespera perspektivo. Klara signo de ne plu eltenebla malaprobo pri mia konduto. Ankaŭ el etaj fidkomisiaj taskoj oni min komencis ekskludi aŭ distanciĝi el tiuj de mi entreprenitaj.

Mia dialektika vervo fariĝis kermeso de la “ĉio iom vera kaj iom falsa”. Fakte, ĉiu juĝo aŭ opinio aŭ sentenco estis de mi dekonstruata kaj samtempe advokatata. La pacienco de fratuloj ekĉerpiĝis kaj ekpensis, ke por mi estas bone ke, por ke ne kontuziĝu la komuna fratula kunvivado, mi ekvivu eksterkonvente, ke mi provu vivi solece. Tia ilia, hazarde aŭdita, juĝo pri mi: “li certe ne fobias jen perdi ligon kun la franciskana stilvivo jen ĝin respekti, kaj samtempe freneze blufas pri volo foren eskapi dum, reale, li pretendas, ke ni solvu liajn personajn kontraŭdirajn problemojn!”.

Nun ekcertis, ke kio ravis iam min al ekstazo kaj al sindoneco jam senreve ekfariĝas indiferento kaj enuo.

La devon travivi povrece, por signifi al si kaj al la aliaj, ke la propra bezono poziciiĝas nur ĉe Dio, konkretiĝanta en la rezigno posedi kaj teni ĉe si kaj preterpermese uzadi monon kian ajn bezonatan, diverspretekste mi, malgraŭ konscienca riproĉo, ignoradis; kaj kiam oni, prave, suspektis, ke mi sekrete akumulas monon, la reagoj miaflanke estis aspekte akraj, kvazaŭ la suspekto turpigus mian personon, sed ruze mastrataj por havigi pli da ŝancoj daŭrigi en mia profitcela arto. Iom post iom al mi ŝajnis logike, ke la perspektivo de sekulara vivo sugestu kaj rajtigu la akumulan apartigon de mono: estis momentoj dum kiuj por mi viviĝis nur kio tintis mone: preni kaj ruze pensigi al la bonfarantoj mian disiĝon de la mono! Kien fine finiĝos tiu sekrete akumulita, se ne elvringita, mono?

Ofte mi helpis, en iliaj gravaj aferoj, miajn gefratojn: parte provizis je doto miajn fratinojn okaze de ilia geedziĝo. Malegoisma nepotismo per mono tute ne propra, oni dirus; sed sekreta penso laboris en mi: la bonfaritoj certe pretos min helpi kiam mi decidos enveni la sekularan vivon. Se anticipi ion pri tio, diratu tuj, ke ili rapidege forgesis helpaĵojn ricevitajn aŭ tiujn ĉi minimumigis ĝis ilin preskaŭ nuligi; kaj preskaŭ neniu redonis, kaj se iu redonis ion tiu ne rezignis akre grumbli kaj malintensigis rilatojn kun mi: enveriĝis la proverbo “amikeco pro profito kiel akvo en kribrilo”. Kiam venos la momento de la konsciiĝo pri la redondevo, tion ĉi nur mi devis prizorgi ĉar eĉ la mono pergajnita pere mia laboro (predikado, verkado, instruado, liberaj donacoj, kaj eĉ mon­avidaj sintrudoj...), funde jam apartenis al la religiula komunumo. Kiamaniere reakiri kaj redoni? Ĉu redoni informinte aŭ sekrete? Estos morala problemo estonta, kiu certe min ne agitis dum tiaj alicelaj furoraĵoj.

Ne malkaŝendu, je mia ne tute perdita honoro, ke plurfoje rimorso kun deziro reprovi la votobservadon kunpelis min honeste liberigi el tiu ŝtelita mono kaj ĝin kaŝe aŭ malkaŝe redoni al la komuna kaso.

Ankaŭ mia eksterkonventa vagado, pro neniam klarigitaj motivoj se ignori tiun de la ofendige deklarita psika sufokiĝo, malkvietigis. Iuj miaj kunfratoj, ne volante trapensi pri konsciaj devioj el votaj devoj, limiĝis alskribi tian konduton kiel mian karakteran strangecon; aliaj ne nur ironie konsilis al mi psikiatran viziton nur pro tio ke mi ekmontris taksi iliajn objektivisme motivitajn kritikojn artifikaj psikmaĥinaĵoj, kiuj certe ne ekzistis.

Ĉio tio provokis, tamen, post kelka tempo, la intervenon de la centra superulo, kiu dispoziciis, por ke ne estu minata ĉe eksterkonventanoj la estiman trezoron, ke mi transloĝiĝu ĉe alian konventon, poste ĉe alian, poste plue ĉe alian: ene de tri jaroj oni min devontigis adapti vivadon ĉe dek diversaj sinsekvaj kunvivadoj kaj por malebligi, ke instaliĝu per ligaj suspektindaj kontak­toj pluaj malordoj, kaj por kvietigi konventulojn kolerajn pro mia malpaciganta ĉeesto: tial, kie ajn mi gastus, ĉe la novaj kunfratuloj mi flaris, kiel vetite, jam superŝvebiĝanta mian fiecan famon kaj do jam vaporiĝintaj for la fidon kaj konfidon bezonajn por ekkunvivi. Pri tiu ĉi etoso mi havis trejnitan orelon ĉar la longa trakonventa vagado fatale trejnis min por distingi la plej etajn klaĉajn flustrojn. Estis dum tiu vagado, ke mi perdis la zorgon elpurigi je ĉiu ŝoka spi­co mian lingvaĵon, jam ne nur miaene konformiĝinta al la prudaĉo de la studentoj kaj kontestuloj aŭ al apudvulgarejaj lingvaĵoj; kaj tio kreskigis la komunuman malplaĉon koncerne min, rajtigitan de la nova publika etoso pliŝrumpanta kun provokaĵoj. Kaj pro mia nemalofta plendo pri malfida traktado aŭ gurdado de miajuĝe senmotivaj malvalorigaj malamikaj resentoj, konventanoj ellasis, ke la “renverŝulo” afektas grandecmanion kaj viktimecan persekutiĝemon pro tio ke li ne kuraĝas eniri la vivon kiun mem montras tiom admiri. Tiu tensio ŝvebigis min inter kaŝita timo kaj malprudentaj reagoj. Kelkaj konsilis, ke mi, sendifina nebonfartulo aŭ, plivere, psika deviemulo, psikotera­piiĝu "eventuale ĉe samfakaj viaj amikoj".

Sume mi akiris novan eksterigitan memkonscion, kies efikoj tamen min malmulte helpis en la plenumenda entrepreno kiun mi ne kuraĝis plenumi: ju pli kreskas tiu kondamna juĝo pri mi inter la fratularo des pli haste mi ricevos la puŝon por eksfratuliĝi, oni antaŭvidus! Male, tio provokis en mi reagan reziston ŝtopantan ekajn provojn al ekskonventiĝo. Ankoraŭ mi ne suspektis, ke ne eta fratularparto, tedita pro mia ne plu eltenebla kunvivado, mem estas ekpensanta sin definitive liberigi je mi.

Eble mi jam aludis pri mia inklino al detrua envio, tio estas al la sufero pro alies altkvalitoj kaj ecoj moralaj, kaj al la deziro, ke ili estu perdataj, inklino kiun mi preskaŭ ĉiam klopodas kontroli kaj konvertigi en ĝian kontraŭon (instinkta enviado transformita al vola kontentiĝo pri alies ecoj kaj virtoj taksitaj konkurantaj kaj konkurencaj kun mia prestiĝo). Rilate tiun temon oni scias, ke, ĉe la katolika instruitaĵaro atingas moralan egalkulpecon la konsci-vola detrua deziro kaj la respektiva plenumiĝo: malbeni, antaŭ Dio, koincidas kun efektiva damaĝo al la malbenito, kaj inverse: la fakta plenumo malmulte pli gravas ol la simpla volo plenumi. Kiom, do, da mortigantoj en la mondo? Ne nur la plenumantoj de mortigo! Bonŝance validas ankaŭ, tia distingo, rilate la bonon: la sincera emo beni kaj bonfari samvaloras bonfaraĵojn!

Se profiti de tia mia nuna inklino malkovri mian envio-inklinon, kompletigu ties gamon jeno: foje ekburĝonis al mia menso admiron por la nekredantoj je Dio. Abrupte ili revestiĝis je inteligento pli granda ol la mia kun bezonoj pli profundaj ol la miaj; ilia duboj - kun okazaj deklaroj pri sia nekredo - kroniĝis je nobleco ĉe si kaj estimo ĉe aliaj. Estimo je kiu mi ne povis disponi. Ŝajnis, ke mia dikredemo perdigus al mi ion legitime envieblan. Por forpasi trans tiun senton, mi devis, foje ne nur superrigarde, rekonsidere reiri al la fundamentoj de mia dikredemo.

Mia enviemo nun ne plu direktiĝas al moralaj virtoj aŭ religiulaj reputaciaj sukcesoj; nun mi envias mondumajn sukcesojn kaj materiajn komfortojn. Ofte la envisento direktiĝas al konatoj edziĝintaj, sed tiu envio ne intencis rabi ilian feliĉon kiun mi imagis kaj bondeziris granda: nur ĝi trapenetrigis en min haloon en kiu la seksemo pli kaj pli apudigis mian fantazian scivolemon al ilia kruda kuniĝa forto.

La centra kaj loka superuloj akordiĝis demeti la sintenon de truda devigo por lasi min agi libere, provante, eble, eltrovi la fontojn de miaj malkontentiĝoj; sed miaj kontentiĝoj jam estis foraj, aleksteraj, en revata familivivo, en imagitaj tenerecoj, kaj tradraŝitaj de la sociaj renversaj skuadoj. Dume kreiĝis, krome, ne sen ŝajnaj fundamentoj, interkonventana konvinko, ke mi havas ne senamajn amikecojn aŭ eĉ kaŝan kunulinon. Estis suspekto ankoraŭ ekscesa, sed mia konduto pravigis tiujn konkludojn, kiuj fakte similis al miaj revataj perspektivoj.

Superuloj tial inventis, strebante por akordiĝema miksaĵo inter miaj flagre revolucionta idearo kaj la severaj juĝoj pri mi de la kunfratoj, por mi novan taskon, pli laŭan al mia temperamento, oni persvadige provis novan strategion, kun la intenco, min denove enplekti en la religiulan kunvivadon: oni min igis akompananto de pilgrimuloj al la sanktejo de Lourdes. La novaĵo, pormomente, min logis ĉar perspektive multobliĝus la kontaktoj kaj la opiniŝanĝoj utilaj ankaŭ rilate la oficialan evangelizadon kiun mi ankoraŭ ne intencis tute preterflui. Tiel taskite, paŝpostpaŝe mi larĝigis la sferon de miaj movoj kreante por mi, krom malproksimiĝo el la “pensokosmo de seniniciataj kaj sataj konventanoj”, sennombrajn okazojn kapreoli tra tuta Eŭropo tanĝante aliajn kontinentojn kaj kontaktante plej diversspecajn homojn. Kaj naskiĝis intensaj rilatoj kiuj liveris ŝajnan vivplenecon.

Kaj ankaŭ via instrua emo, amsprite diros plimalfrue simpatia persono, povis sin ellasi...”.

Vere, eĉ tia emo, kontentigita, ŝajnis malekzistigi aŭ ignorigi miajn nesolvitajn problemojn. Aspekte sed ne reale.

Mi pri Lourdes kaj tieaj Aperoj kaj miraklecaj eventoj, jam nesupraĵe kaj detale mi informiĝis pro la neceso distingi kion historie kaj teologie certigitan de la eklezio disde kio emfazita de pieco kaj de onia deziro renkontiĝi kun supernaturaĵoj; pro tio mi min provizis per bona literaturo kaj jam dum antaŭa persona pilgrimo haltadis en la loko plurajn tagojn. Pli ol pilgrimo oni dirus feriado, kvazaŭ anstataŭo de montara aŭ marborda pasado de libertempo. Mia certeco pri la objektiveco de la mariala evento, nome Mariaj Aperoj, fundiĝis precipe sur la kohereco inter la deklaroj de la absolute nekulturita viziulino Bernardette (la elvida informantino pri la Aperoj de Maria kaj ties mesaĝoj), kaj la evangelio: laŭ mi, oni povas diri, ke ŝi plastikigis, unue priskribante la cirkonstancaron de la mesaĝanta Apero kaj poste pervive, alian evangelion kvankam sciante preskaŭ nenion pri la singularecoj de la skriba evangelio.

Se mi entuziasme akceptis la novan proponon kaj ekakompanis grupojn vagonare, aŭtobuse kaj aviadile, pli turisme ol pilgrime, mi ne antaŭvidis novajn psikajn problemojn. Ĉio bela dum mi estis kune kun pilgrimuloj aŭ peris eksplikojn pri la fundamentoj de la kristana kredo kaj ĝia respekto pri la intelektaj postuloj de la homa racio; la afero komplikiĝis kiam mi devis haltadi aŭ surgenuiĝi antaŭ la Groto de l’ Aperoj, kie la pleja zorgo mia estis eviti, ke rekta preĝo fariĝu turmento. Mi devas konfesi, ke plurfoje mi restadis kun la okuloj mallevitaj kvazaŭ mi atendus de la sankta statuo riproĉojn aŭ malaprobajn signojn. La kontraŭstaron inter mia nova vivdirektiĝo kaj la alvoko de mia konscienco, kiun mi fortenis ĉe la Apera Groto, mi kurbiĝadis por sufoki per doktaj konversacioj kun pilgrimuloj aŭ per detala rekonstruo de la historio de la Aperoj, kaj per respondoj al ĉiuspecaj obĵetoj aŭ klarigpetoj, spontanaj aŭ arte inspiritaj. Pri tio mi akiris kompetenton kaj vervon tiajn ke mi kreu al mi ankaŭ maskon silentigantan la konsciencajn bruegojn.

La longajn preĝmomentojn mi ruze kaj ĉiupretekste evitadis por ŝpari al la pilgrimantoj seniluziiĝojn pro mia velkanta pieco. Tio minimume suferigis min ĉar la arton de simulado, ne nur instinktan, mi bone praktikadis jam de la kolegia vivo.

Meze de tiu mia tordita konduto, iun posttagmezon, sidante kun aliaj viroj por trinki kafon ĉe la baro de monaĥineja gastejo, tri junaj virinoj, certe ne suspektante, ke, sub miaj pli civilaspektaj ol ekleziecaj vestoj sin kaŝas sacerdoto, gaje sed malŝerce provis varbi pordancajn partnerojn inter uloj revenantaj el lokoj de la pilgrimaj devotaĵoj, kiujn devote partoprenis ankaŭ mem. “La fratulinoj de la apuda monaĥinejo-gastejo estis preparantaj dancfeston, kiun rajtas partopreni nur gefianĉaj, fianĉeskaj, paroj”.

Ravite mi aŭskultadis iliajn vortojn kaj observadis ilian entreprenemon ĉe okazaj kafejo-klientoj, ankaŭ akompanataj de propraj familianoj, kiam junulinoj adresiĝis, iom impete, al mi:

Ĉu vi povas konduki min?”, elbobelis unu konfidence. “Se vi havas amikojn, ili por miaj kunulinoj. Ni dancos: la monaĥinoj neniam scios, ke ni neniam intervidiĝis antaŭe kaj eble ni intervidiĝos estonte, ĉu ne?”, pliekspliskas alia. “Dancado, nur dancado... sen preĝoj”, aldonas malicete/dolĉige la tria.

Ĉu tio ne estas la okazo tiom dezirita kaj, eble, longe subpremata? Kial malplaĉi al ŝi kaj malhelpi al mi la ĝojon kiun mi tiom revis? Des pli ĉar el ŝia hispaneca prononco eliras tiom da sereneco kaj pureco dum el ŝiaj okuloj travideblas nekonata palpebla alloga mondo. Ignorante la disponeblecon de aliaj kunestadantoj, mi min montris pretiĝanta al harmoniemo.

Ŝajnigante heziton, plivere dubante pri mia taŭgeco al kavalira partnereco, mi varbiĝis kaj post la vespera torĉa procesio, movite de ĝojo kaj timo konfliktantaj, rendevuis ĉe la sama loko. Ŝi, min vidinte, feste mansvingetis kaj poste disetendis larĝe la brakojn ilin ekdisĵetante al mi, kaj, hispane parolante, kisis mian vandon kaj ŝia tuta disvolvita staturo apoge flugtuŝis kun hasteca plaĉeco plurpartojn de mia persono. Ĉu ŝi provas kredigi rutina nian interpartnerecon aŭ ŝi ĝuste tion celas? Ŝi ne montris tute malĝenon kiam mi reanticipis, ke la danco ne estas mia arto.

Tiupunkte mi intime certiĝis, ke mia timo je ridindigo estis superita dum ŝi glite/ŝove min trenis ĉe la pordon, kie alta fratulino nin ridete salutis, kaj ni, brakenbrake, eniris tuj la dancsalonegon. Neelpeteble, kun altira bruskeco, ŝi min trenis mezen inter la dancantoj kaj ĉar mi moviĝis rigide, ritme de malrapida valso, ŝi gracie skuetis mian figuron iom anticipante la sinkronajn movojn. Post ĉiu skueto, dum kiu ŝia vesto el ŝia korpo susuris al la mia, ŝi impetetis al mi kompense apogante sian vangon sur la mian: momentaj fordoniĝoj, eble, kiujn mi tamen ne povis elĝui ĉar tro absorbita de la zorgo ne surtreti ŝiajn piedojn. Malgraŭ tio, mi estis altire trarigardanta ŝiajn nigrajn okulojn, la leĝeran kolieron kies ornampendaĵo saltetis tie kie alloge imponas la mama disdividiĝo: pri mamoj, tiuj ĉi estis tiel rigide, malgraŭ en maldikeco, elstaraj, ke ŝajnis rostretoj protekte pintitaj kontraŭ miaj imageblaj ripoj aŭ kontraŭ miaj okuloj al kiuj ili sen ĝena pudoro sin paradis. Ŝiaj surŝultre ond­iĝantaj haroj tuŝetis mian vizaĝon, dum ŝia dekstra mano obeigis mian korpon, rigidan el si mem kaj foje malrapidiĝantan pro abrupta apero de nova alloga ŝia graciero.

La aspekte iom freneza danco estis de tempo el tempo, miabonŝance, interrompata de alta fratulino, preskaŭ juna, mangeste rondiriganta la parojn laŭ facila, sed intensa, skemo. Tiupunkte ŝi, eble pro manko de la senpera strikta kontakto kun la partnero, decidis elviciĝi trenante min al apudaj sidiloj; tiam mi profitis por konversacii kun ŝi, por elsuĉi pli da informoj pri ŝi; intuiciinte mian deziron, ŝi kun aspekta malzorgo elbuŝigis, momentpaŭze, sian nomon ne multe atenta al miaj reagoj, kiuj estis:

Via nomo komunas sed ĝi akiras splendon de vi”. Kaj ŝi ne inundiĝis je la deziro aŭdi la sonon de la mia, preta apenaŭ elbuŝiĝi.

Haltigante la rigardon sur min, ŝi ekridetis kvazaŭ antaŭ surpriza novaĵo; sed post cezura momento, malmulte zorgante babilaĵojn aŭ mian nomon ĵus fine miainiciate komunikitan, ŝi jam sin trovis meze en la salono min movigante, je nova muzika ritmo, kiel solidan apudaĵon, kaj, malgraŭ la apudaĵo, ekplek­tis dancajn movojn ĉe ĉiu ekmelodio. Tiom altiris ŝin la dancado ke eĉ sen peti mian konsenton neniam regresis antaŭ invitoj de aliaj partneroj, kun kiuj gracie impetante ĉe siaj kruroj kaj ŝajnfragilaj koksoj, kion ŝi eble ne okazigis dum kontakto kun miaj rigidaj manoj kaj brakoj de ŝi malmolete direktitaj. Certe nur por danci ŝi trenis min ĉi tien. Inter tiuj ne tute al mi plaĉaj sinkoncedoj al dancpartneroj kaj revenoj al la seĝo, mi observadis ŝian vizaĝon apenaŭ faltitan de la buŝangulaj komisuroj ĝis la nazbazo, kies angulecaĵoj tamen estis plaĉige preskaŭ malaperigitaj kaj pufigitaj de ŝia senreteneme renoviĝanta rido; rido, kiun ŝi disdonis sendiference al ĉiu partnero kvazaŭ ĉiu estus la kavaliro kiu ŝin rikoltis el la danĝera vojo kaj kiun ŝi longe atendadis. Ĉiun el tiuj disradiataj ridoj, malpliigantaj la miajn, certamomente mi perceptis ŝtelita de mi tiom, ke mi deziris, ke la danco finiĝu. Finiĝis meznokte kaj post mallonga kaj dispecigita konversacio ĉe bufedo kaj, interŝanĝinte la adresojn, ni reciproke kisis survande. Kaj ŝi estis jam fore kun sia ŝveba rideto. Se ŝi serĉadis partneron kun kiu fianĉinaspire rilati, kaj eble lin trovis inter la danculoj, certe tiu ĉi ne estis mi.

Neniam mi ricevis aŭ sendis leterajn aŭ alispecajn mesaĝojn. La tuta ĝojo kiun mi provis kun ŝi malkombiniĝis, en mia memoro, pro la sensa dubo, ke ŝi eble mallogiĝis pri mia danca partnereco; en ŝi mi neniam sukcesis imagi kelkajn el tiuj onidiraj koketaĵoj de la delogema virina arsenalo, krom eble la energia fragileco kun kiu ŝi movigis min. Sed de tiu momento, laŭlongatempe, kiam mi imagis virinon ĉe mia vivo, tiu ĉi devis havi la vizaĝon kaj ridon de ŝi, ĉar ŝia silueto nostalgiekscite ŝvebis en mia fiksiĝanta fantazio kiel la plej viziebla el la atenditaĵoj.

Tra tiuj oscilantaj ĝojoj, ellogis min ne malgrava incidento kuspe trakaresanta miajn suferantajn sentimentalajn aventurojn. El du interbabilantaj pilgrimulinoj mi kredis kapti tiun esprimon: “kia danda fratulo!”. Ĉu ili aludis min, ĉagreniĝante pro mia konduto? Ĉu ili legis en mia animo kion mi ekmalkaŝis nur al mi mem? Se ili min penetrus funde, ili malkaŝus, ke temas nur pri duonvolo ĉar la mia estis ankoraŭ platona amo al ĉiuj virinoj, ne jam al iu aparta. Se eble eĉ tion ili kredis, prave ili juĝis min dando ĉar tiu figuro, ankoraŭ nure idealigita, al mia fantazio profiliĝas kiel ulo tute ema allogi kaj allogiĝi. Senhorore mi ekkonsciis, ke jam ne plu eblas kaŝi al mi mem, ke la mia fariĝis afektece ŝajna ĉasto kaj, ke ĝi ne plu sukcesas malhelpi al si eksteriĝi skandalante kredantajn personojn. Ankaŭ tio ĉi kontribuis kreskigi en mi iun nerifuzitan sentumon de akceptita frivoleco kvankam kun la samtempa perce­pto, ke la antaŭa aventureca sorĉiĝo estas jam forviŝiĝanta.

Enkadre de tiuj duonseniluziĝoj, kio restis stabila estis la plia pereiĝo de la spirita orientiĝo de la idealoj de la fruaj pastrecaj tempoj, kaj kiam tiujn ĉi mi travidis pluvivantaj en aliaj pastraj fratuloj, tuj mi hastis tiujn ĉi taksi konformismemaj kaj liberrezignaj, kaj akuzi je juga formaleco. Min ekregis nur la penso ekflugi al la ĝardeno de l’ mondumo. En tiu ĉi malkombiniĝo de idealoj, oni pensus plani avancan strategion antaŭvide al realigado de la jam maturiĝintaj sopiratendoj; male mi daŭrigis resti inerta en la mano de tajdantaj sentumoj kaj timumoj kvazaŭ tiuj ĉi estus mem la revita senliga vivo. Akumuliĝo de sentoj kaj pensoj, kontraŭantaj unuj la aliajn, senlogike daŭrigis bloki min.

Kompense, mia aktivado fariĝis tiel intensa, ke ĝi povus aspekti la moviĝado de la planedoj, laŭ difino de konventanoj.

Estis fatale, ke la pilgrima akompananto alvenu ankaŭ ĉe la sanktejon de San Giovanni Rotondo (Centra Italio, Foggia) kie aktivadis tiu persono de Dio leganta en la koroj eĉ eksterkonfesprenejo, laŭ komune konataj diroj kiujn mia suspektema atento juĝis laŭveraj ankaŭ se raportitaj ne sen troecoj.

Jen kiel okazis. Kvardek samfirmaaj okupitoj estis farantaj rondvojaĝon tra Italujo kaj unu el la vojaĝceloj estis ĝuste ankaŭ preterkura, kaj sen eksplicitaj devotecaj taskoj, vizito al Patro Pio; sed tiu celo pravigis, ĉe iliaj okuloj, mian ĉeeston inter ili. La turisma gvidisto obtenis, ke Patro Pio ricevu niajn salutojn per manpremo en la sakristio tuj post sia malhaste intense elparolata meso. Mi estis samtempe indiferenta kaj agitita, senĝena kaj nesentima.

Mi nutris pri la afero “Patro Pio” miajn personajn juĝojn. Ofte oni estis parolinta al mi pri la mirindaĵoj aŭ eble mirakloj koncerne tiun personon, kiujn mi emis eĉ kredi veraj, kvankam ne multe bezonataj. Pli klare, al mi malmulte interesis ĉu ili estas veraj, ili forstaris ekstere de miaj dezireblaj konstatoj: eble tiu ĉi sinteno iel defluis, krom el timo esti honte trafoliumata, el mia katolika edukiteco kiu nemulte aprecigas tiajn fenomenojn kaj eĉ ilin subtaksas kiel la plej malaltajn signojn de sankteco, kvankam ĝin foje rimarkanta.

Alia samtempa afero min malkvietigis. Mi jam aŭdis kaj konvinkiĝis, ke tiu ĉi homo kondutas kiel vera kredanto, homo kiu malkovris, ke la konsista ĝojo de homo koincidas kun ligiĝo al sindoninta Kristo, en kies amo li senrezerve servas la homojn por ke ili atingu la totalan saviĝon. Homo je supernatura kaj mistika vivo, kiel oni dirus en kristana lingvaĵo.

Mi timis tiun homon ĉar mi, kvankam kredanto kaj zorganto por solidigi aliulan kredon, nun aperte deziris, ke Dio iel forestu de mi por ke miaj revitaj komfortaĵoj, malgraŭ ilia ĉiam prokrastita plenumiĝo, ne risku perdiĝi. Dum la atendaj paŭzoj mi obskure ektimis, ke tiu ulo povu min breĉi kaj treni al kelka stranga direkto.

Kaj jen ni antaŭ Patro Pio tuj post lia mescelebro. Ĉiu el ni povis, laŭdezire, kisi lian manon, kvankam li nur pro obeo al siaj superuloj kaj rezignacie tion akceptadis. Ĉiu el ni iom ĝenite estis gratulita je lia parolo, nemalofte gaje ŝerca.

Jen mia vico ĉe la Patro, en la sakristio. Mi klopodis anticipi, ridete mien­ante, ke mi ne havas komplikajn spiritajn problemojn subigendajn al lia analizo, kaj intense esperis, ke lia atento rapide pasu sur la sekvantan vizitanton. La Patro haste apenaŭ tuŝis per la dekstra, okulrande min rigardante en la okuloj, mian hezitantan dekstran manon dum samtempe frapetis per sia maldekstra mano mian dekstran tempion dirante duonŝerce/duonserioze: “Ha! vi venis nur por ŝanĝi aeron!”, kaj tuj adresis siajn manon kaj parolon al la sekvanto.

Mi min sentis feliĉa pro la evitita lia entrudiĝo en min: certe mi bonŝancis min teni for de miaj ĉiam pli komplikiĝantaj psik-spiritaj problemoj!

Sed iom post iom min ekokupis dubo kiu fariĝis preskaŭ certeco: “Tiu ĉi homo komprenis ĉion pri mi... Li kaptis, ke mi kultas aliajn idealojn!... Ja, ŝanĝi aeron, ne vivon!”.

Mi lin ne plu renkontis. Sed tiu vangofrapeto kaj tiuj vortoj, se dekomence mi sukcese deturnis el memoro, jarojn poste surmetiĝis al mia preskaŭ nostalgia analizo kun la espero trovi en ili ion pozitivan. Ĉu juĝo definitive negativa pri mi?

Inter la personoj renkontitaj, iuj restas malplej longe en la memoro dum a­liaj eble neniam forgesiĝos samkiel la juna paro, brila laŭ diversaj starpunktoj aparte en ĝia iremado tramonda kaj kvazaŭ aktoraj en la afabloplena rakontadarto. Precizaj en konversacioj kaj preskaŭ naivaj en fidemo al la proksimuloj, ili simpatiiĝis al mi ĝis min viziti ĉiusemajne kaj eĉ pli, kiam ni ripoze gastis en mia konvento. Mi opinias, ke funkciis kiel altirilo ĉe ili miaj interesoj pri la psikologio kaj psikanalizo, ŝprucigitaj de teologiaj ŝuteroj, kaj la de mi emfazitaj intuicioj-malkovroj de la psikologio de la grafologio, kiujn mi rakontadis verve kaj pasie. Certamomente ili decidis manifesti al mi sian familian amrilatan situacion: ĝuste tion mi provis eviti preferante esplori kaj pridiskuti facetaĵojn de vero rilate religion, pri kiuj mi nutris kvazaŭan voluptemon, ol problemojn de konduta kohero kun la kredo kaj de praktikaj komplikaĵoj.

Estis li kiu insiste petegis, ke mi aŭskultu lian dramon: li neniam havis kaj havas seksajn rilatojn kun sia edzino ĉar por ŝi li ne sentas iun ajn seksal­logon, sammaniere cetere rilate ĉiujn virinojn kiujn li rigardas kvazaŭ sensensigite kaj sensentigite, malgraŭ vola klopodo cedi al iliaj graciecoj. Altirforto al li nure el viraj korpaj, kvankam al tio li ne indulgas, eĉ ĝin volas kontrasti.

Senvole, mi min gardis el naivaĵoj aŭ malprudentaĵoj: iam alia samseksulo unue parolis al mi pri sia ŝajne malakcepta kondiĉo kaj ne multeposte ekpretendis, ke mi fariĝu lia partnero, eventuale eĉ kun rekompenso. Ne estis tia ĉi-kazo ĉar la viro manifestis rimarkindan, neniel afektan, religian sintenon kun kohera morala konduto. La problemo lin kirlanta estis lia edzino kiun li, iam, estis esperinta, kun nesufiĉe fundamenta bazo, edze feliĉigi, dum nun male konstateblas ŝia malfeliĉo sub ridmieno kaj tramondaj vojaĝoj. Iujn semajnojn poste, ankaŭ ŝi venis konfirmi kion konfiditan de la edzo kaj plori. Ili jam estis traktitaj kuracile kaj psikologie de fakuloj; sed kun neniu rezulto, ankaŭ de sacerdotoj ili ricevis nur kuraĝigojn kaj invitojn al pacienco kun klarigoj, ke samseksema impulso el si mem ne estas peko, male estus sensenca decido indulgi al ĝia inklinforto, kaj ke estiĝis grava peko esti krediginta al la edzinigota partnero normalan atenton pri ŝiaj seksaj ĉarmaĵoj. “Sed, li plipreciziĝis, tiam mi kredis, ke kunhejmiĝo kun virino kapablas modifi miajn inklinojn”.

Ŝi ankaŭ jam aŭdis, ĉe pastro pri kanonika juro instruisto, ke se vere kaj demonstreble la edzo ne antaŭinformis pri sia samseksemo la edzinigotan partnerinon, la geedziĝo konkretiĝis nur ceremonie do nevalide. Sed kiel pruvi tion? Niaj konversacioj daŭris tra monatoj. Kun neniu rezulto, se ne ekskludante tiun de la ripetado de la propono kaj enkadrigo de la kristana moralo: samseksemo ne estas malbono, malbono estas nur sekvi ĝian impulson. Aplikeblas ĉiam la sama principo: seksa plenumado eksteredziĝa kontraŭas la dian volon: samseksemo estas eksteredziĝa vira/virina kuniĝo, tial... Cetere samseksemo ne malebligas la voton de virgeco kaj ankaŭ, en ĉeesto de apartaj psik-volaj cirkonstancoj, la senedzinan sacerdotan vokiĝon samkiel historio demonstras: dependas ĉiam de la orientiĝo kiun iu volas doni al sia vivo. En sekvanto de la sacerdota vokiteco, la seksa inklino se ne direktiĝas al unu sekso emas al la alia. Ambaŭkaze la sama rezigno ne tro malsimilas unu al la alia, aŭ, plibone, ambaŭkaze persiste agadas la sama kroma sindoniĝo al Dio kaj al homoj anstataŭ al partnero ankaŭ rilate la sentajn kaj familiajn plezurojn kaj zorgojn. Tiam mi ne konis centrojn de reorientado de la samseksemo, kiuj per plurpsikologiaj metodoj sukcesas, kun ne neglekteblaj rezultoj, redoni interseksajn rilatojn en la paro.

Preskaŭ abrupte niaj rilatoj ruiniĝe fuŝiĝis. Eble pro tio ke trediĝis ankaŭ alia fadeno, eble nur perturbe, tiu de miaj problemoj. Fakte, la virino komencis manifesti al mi tiajn simpation kaj raviĝon ĝis aliigi min en sian idolon, kion mi maltuj reage komprenis, ĝuste al mi inspirante pli ol elkorajn renkontiĝojn kaj krome ne kaŝante tion al la okuloj kaj oreloj de sia edzo, eble por eksciti ĵaluzon de la „fridiĝinto“, mi ĉekomence opiniis. Por ŝi, vere, li nutris nekaŝitan ĵaluzon, kiu en tiuj ĉi okazoj akiris ion fascinece pasian. Surprizis tiu ĵaluzo ĉar koncernanta virinon unuavide ne lian, de li neniam sekse serĉatan; duavide vidiĝis psika monstraĵo: ŝin sekse eviti por ŝin alinivele posedi aŭ ŝin posedi alinivele por obstakli al ŝi seksajn rilatojn alipartnerajn.

Necesas aldoni, ke tiu virino estis ĉarme subtila sed energia, modesta sed kutimiĝinta al moviĝoj kiajn edzino elpensas por formovi edzon ŝtoniĝintan; tamen ŝiaj graciesprimaj moviĝoj, jam faritaj eĉ kutima konduto, neniam taŭ­zis la belan ekvilibron de proporcioj. La malakordo unue eksplodis en ilia kunvivado, poste ankaŭ antaŭ mi en konventaj renkontiĝejaj lokaloj, tiom brue kaj krie, ke la konventa superulo, post vanaj provoj ilin kvietigi, sendis ĉiujn eksteren.

Bonŝance mi ne mankis je invitoj pledantaj memori kion la psikologio, moderna kaj humanisma, jam delonge malkovris: la konfidenculo emas enamiĝi je sia konfidito kaj kelkfoje tiu ĉi emas cedi al tiu emo. Tiu situacio kostas en la konfidito, krom la peno por ne dispeli la moralan sintenon, prudenton kaj memkontrolon por ne plagi sin mem kune kun la konfidenculo per facila sed abomeninda kulpo. La malpaciĝaĵo inter ili kaj kun mi sensolve daŭris ĝis devigi min ilin forlasi al ilia destino, tiom pli, ke iliaj konfidencoj ankaŭ al mi ekperdigis serenecon.

Postkelkjare mi estis invitita de la dioceza tribunalo de la geedzaj aferoj atesti, laŭ iliaj antaŭaj konfidencaj konigoj ĉe mi, pri kies sekreteco la geedzoj estis lasinta allasigan dokumenton, pri ilia stato de seksuma geedza plenumo: mi rakontis kion ili iam, eksterkonfese, plurfoje kune kaj unuope konfidis al mi kaj kion ili nun deziras, nome ke mi manifestu al la tribunalo: ke ili unuopule kaj kune rakontis, ke ili mem neniam sekse sin konis!

Neniam plu pri ilia situacio mi interesiĝis; mi scios poste, multposte kaj hazarde, ke ŝi instruistiniĝis kaj feliĉe reedziniĝis kaj naskis filon; pri li, male, nenion, ĝis nun, mi scias malgraŭ serĉadoj kaj informpetoj ĉe liaj tiamaj kundungitoj kaj jamaj kunemeritiĝintoj.

Sociaj eventoj kaj lakmusaj cirkonstancoj jam estis vere tradraŝantaj mian menson, mian tutan eston. La ses- kaj sep-dekjaraj studentaj kontestadoj, eĉ se dekomence suspekte taksitaj unuanime ĉe la frataro, fintralikigis ion ankaŭ en konventojn. La religiula obeo, tiom haloita je sankteco, ekinvestiĝis je kriti­koj ĝis juĝiĝi rezigno pri memstareco kaj rifuĝo de nematuriĝintaj persono kaj socia apartiĝemoj: en mondo jam leviĝinta al la adolta staturo, religiuloj persistas resti bezonaj je patroneca ŝirmiĝo, kies ekstremoj horore eviden­tiĝus en la proceso kontraŭ nazioj de Nurenbergo, gurdaĵe citita laŭ tiutempa pasema modo, nome ne rimarkinta la ne senrimarkeblajn diferencojn, kie torturintoj kaj mortigintoj sin senkulpigis dirante, ke “ili obeis superajn ordo­nojn”. Je preteksto de obeo, iuj despotintoj de aliaj perdis sian respondecsenton.

Ĉiukaze, ankaŭ kiam la sloganoj restis en la fono, la obeo tratrempiĝis per senutileco kaj eĉ malutileco. Superuloj, kies aŭtoritateco estis ĉiam pli sapeita, meze de timoj kaj duboj kaj tentoj al unuavide malpli damaĝaj cedoj, foje rezignis ordoni dum regatoj interpretis laŭkaprice regulajn preskribojn. En tiu etoso la superulstato mem aspektis pli kaj pli nesentiva rilate al la konsciiĝo pri homaj rajtoj. Kiam oni aludis distingojn inter rajtoj kaj orelfrapaj rajtoj, eksaltis akuzo de senrespondeciga direktismo.

Danĝeraj sed nur pasemaj blovoj de moderna konsumada kulturo kaj momente kriantaj filozofioj flagflirtigantaj la novmodajn sloganojn”, esperiĝe vortigis pri mi la pacienculoj optimistaj; “jam estas atingita la apostatlimo”, refrenis senespere la ĝenatoj pesimistaj. Mia mondumiĝo, ekdatiĝinta delonge antaŭ, nun fakte pliintensiĝis kaj esprimiĝis per novaj sendiskutaj teoriuma­ĵoj, taŭgaj por revoluciulo plentempa, aŭ, laŭ iuj, revulo ekstertempa. Kondiĉe ke “li jam mense ne ekdifektiĝis”, sampensis ambaŭ flankoj.

Ankaŭ la malriĉecvoto, kies aparteco signas “sinallasi nur al Dio” kaj zor­ge uzadi rimedojn, malŝparis pecojn laŭvoje, ĉar la kontestadaj rotoj kredis malkovri, ke en mondo de ekspansianta riĉeco perspektive liveranta bonstaton al ĉiuj, la religiuloj per siaj rezignoj konvinkus la proletojn akcepti ekspluatiĝon kaj pravigus, subtile kaj per emociaj influoj, la ekspluaton fare de la labordonantoj. Sin senigi je komfortoj signifus ekpasi de virto al malvirto, el seniĝo al kunkulpiĝo. Kaj tial la serĉata malstabileco, en konstanta laborado kun homoj por homoj, por manifeste meti sian stabilecon nur en la Sinjoro kaj en la fiduloj por kiuj oni apostole laboras, jam manifestus sian fraŭdecan ruzecon. Kaj, krome, kial ne peni perlabori sian panon per produktiva laboro en uzinoj kaj oficejoj aŭ inter kamparanoj? Kunfrataj pastroj jam elektis manlaboron facile trafante la novajn modojn kaj laŭdojn en ĵurnaloj kaj publikan konsenton eĉ ĉe engaĝitaj laikaj katolikoj kaj kelkaj ekleziaj moŝtuloj.

La ĉastecvoton, kiu, laŭ evangelio, anticipas figure kaj reale la estontan kondiĉon de la resurektontoj ĉe Dio, oni ekvidigis kiel danĝeran separatecon el la mondo, kiel kontaktomankan izoliĝon malebligantan kompreni kaj kun­senti apud la realaj homoj. Plie, ĝi nun konsiderendus subtila ilo por, malŝarĝite je familiaj penoj, pli efike agi por ligi fidulojn al la ekleziaj strukturoj. Kaj pro tio ke ĉasteco, perdante sian motiviĝon, tuj serĉas sian kontraŭan objekton, malfacilis por la novmoliĝintoj malhelpi al si fantazii pri inecaj tenerecoj aŭ ne cedi al la tento kontakti, kiel limfo en osmozo, la inajn formojn de la plej apuda, se tion rimarki per ŝajnekscesaj vortoj, edziniĝebla virino, kaj fakte ĉiutage gazetoj informadis pri pastroj aŭ religiuloj, ajne malajne, dispense aŭ sendispense, edziĝantaj.

Certamomente oni aŭdis, ke la ribela nova interpreto de la religiula kristanismo eketendis, favoratajn de la inismaj ventoj, odorojn eĉ en virinaj komunumoj. Laŭ ondoj eĉ religiulinoj ekmalkovris, ke la antaŭa vivstilo nur litere respektus la evangelion kaj, ke nun oni ekkapablas rekuperi ties veran profundan signifon liberigan dum la ĉastecvoto estingus trezorojn de tenereco kaj altruismo. Malpeneme, kvazaŭ per elflua kompetenteco, oni strebis malkombini kaj apartigi, ankaŭ kulturnivele, la kristanan inismon disde evangelia ĉasteco, bildigita kiel eklezia ruzilo por krei al si senkostajn varbistojn.

Kiam la ideara ŝtormo silentiĝos kaj la homoj ree penetriĝos per la kvieto necesa por rekuperi la kritikajn distingkapablojn, ambaŭseksaj religiulejoj estos perdintaj pli ol triono de sia homa konsisto.

Se la forto de tiuj konkludoj plu kaj pli modladis mian konduton, ĝi ankaŭ lasadis, en mi, necertecon ĝuste pro sia tro unuflanka favoro al la instinktaj inklinoj. Ne malfacilas kompreni, ke en jam franciskaniĝinto kaj aginto pastre, sed nun ĉesanta pensi franciskane aŭ pastre, ne tuj komplete eliminiĝas interna disiĝo. La distanco kuŝanta inter agi kaj esti dilatiĝis pli kaj pli ĝis fariĝi mem argumento kontraŭ la persisto en religiula vivo: ĉu honestas daŭrigi en tiu personecduiĝo? esti aspekte por Dio kaj fideluloj, reale nur por si mem? Ĉu ne estas devo sin forpeli el okazoj agi tiel duiĝe, forlasi la medion okazigantan tiajn disiĝojn? La medio, la religiula vivo, do, kaŭzus psikan danĝeron per duiĝo de la personeco. Estis nova akuzo kontraŭ la religiula stato!

Kaj la nova abomeno helpis analizi tiun disiĝon: fari resendas simple al a­masoj da taskoj kaj roloj laŭvole disigeblaj disde sia propra intima difino pri si; esti antaŭpostulas volan adheron, identiĝon kun la farado. La analizo fariĝis fonto el kiu ĉerpi forton kaj justigon por plunutri la deziron liberigi la tutan socion el la koncepto mem de religiula stato, tion igante devontiĝo kaj porhoma celo. Nome koincidigi la esti al fari. Multaj atendis eĉ deziris tian koincidon. Sed la furioza kontestulo malaŭdacis fari la lastan liberigan paŝon!

Dum la maloftaj, ĉiam pli maloftaj, komunumaj meditadoj en ĥorejo, la sinsekvoj de tiaj pensoj akiris novan procedon, ĉe kies fundo kuŝis la pri­utili­sma demando: “Al kiu servas tio? Eĉ koncerne tiun demandon, kian utilon ĝi produktas?“. De mi poiome forfadis la emo kontempladi la bonon kaj la belon kaj la juston pro ties valoro, ĝoji pro ili mem kaj enmergiĝi en la viglan kaj esta­tikan stuporon naskiĝantan el ili, kvazaŭ fluo el la dia persono; kaj finju­ĝis tiun emon tempoperdaĉo aŭ ankaŭ dolĉa/trompa alieneciĝo. Utilismemo jam okupis ĉiujn miajn konsiderojn: ŝajnis logike, ke religio devus laŭutilece pravigi sian ekziston. Kaj Dio? Por kio servas Dio mem? La utilisma pensmaniero estis relativiganta Dion mem!

Tamen stranga forto preventas, ke mi foriru el la religiula stato.

Se la neperdita prudento min bremsas lime de la kaskado, en ĝi provis min faligi miaj studentoj (intertempe oni renomumis min, laŭ mia insista peto kaj eble por min reallogi al la ordinara konventa disciplino, eĉ se provizore sed laŭ ŝtata leĝo, instruanto de la malnovgreka kaj latina lingvoj en urba liceo), pli kaj pli ekstremismaj, kaj miaj rakontadoj pri ilia ekstremeco al la kunfratoj. La rakontado mem fariĝis fonto de konvinkiĝo.

Sur mia tablo, foje ankaŭ en mia sako, bele figuris “L’uomo a una dimensione (= la homo je unu dimensio)” de H. Marcuse, kiu sin engaĝas enmensigi, ke tiu de la plej evoluinta niatempa kapitalisma estas socio nur ŝajne tolerema; konkrete, male, ĝi plenumas funkcion komplete subpreman rilate individuecon kaj personan kreivon, tute nuligitajn de “majstra servutigo per trankviliga teknologia instrumentaro”. Kaj kiamaniere tio koncernas la eklezion? Ja jes, tio koncernas precipe ĝin, estante la katolika eklezio la cemento antikomunisma, antiproleta, do kapitalisma, tial la precipa responsulo! El tiu libro inspiriĝis miaj sloganoj. Eĉ la malordo hipia, videbla en televido kaj laŭstrate kaj superŝarĝe priparolata en gazetoj, stimulis ion admiran kaj foje aspektis sparkoj de la nova liberiĝo.

Ankaŭ mia emo al serioza scienca esploro ekflankelasiĝis kiel afero jam gajninta sian celon, kaj tiuspecaj sloganoj lasis indiferenton, kaj potencialaj eltroveblaĵoj gustas kvazaŭ jam trivialiĝintaj.

En oftaj predikoj al fideluloj mi plukonservadis singarde prudentan sintenadon: kun iom da fulgo kaj sango, neniam mankantaj en miaj oratoraĵoj, mi prizorgadis enmiksi la ĝustajn dozojn da katolika ortodokseco en mian pliiĝantan ne latentan kontestadon. Preskaŭ interna forto devigis min distingi kredan ortodoksecon disde argumentoj por kontesti, igante min tial ne deĉifrebla ĉe konventanoj. La nekredeblo sidis en tio: ke mi en ĉio tio estis sincera kaj samtempe nekredebla ĉe amikoj kaj malsimpatiantoj.

Tamen mi ne aŭdacis spontane eliri el religiula stato

1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.