Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo15/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   ...   28
. Se almenaŭ en la antikva Biblio estus sentita tiu problemo. Sed pri ĝi tute malestas spuroj: la biblia homo aspekte rezonadis kvazaŭ la transtempa vivo ne estas espero aŭ deziro aŭ traserĉado, eĉ la klasika obĵetanto al Dio, la edifa bibliromana Ijob, ŝajnas ne protesti kontraŭ la morto aŭ peti pravigojn pri ĝia furoro. Al li ŝajnas relative kontentige ke tiu ĉi vivo prosperu kaj ke la adversuloj estu punataj.

Kompreninte la krudan metaforon (elĵeti homon), la ĉeestantoj lasis, ke la konversacio ektemis pri la morto, pri la kristana mortokonceptado. Dum ĝi, kaj pli dum posta analizo, mi konstatis la nekapablon, malgraŭ klopodoj, trovi la oportunajn vortojn, la taŭgan tonon, la ĝustajn emocistatojn por komuniki al la grupo la primortan kristanan vidpunkton: io tro afekcia malhelpis, ke la vortoj alvenu al la fidelula menso sen perturbi kaj bremsi la spontanan naturecon de la komuniko. La escepteco de la komunikaĵo (la resurekto) igas iom stranga la anoncanton. Poste mi konkludis, ke eĉ la certigaj kaj serenigaj Kristaj vortoj ne breĉas en la animon kiam tiu ĉi estas tro tratruata de, eĉ subkonsciigitaj, afekciaj distaŭzaĵoj: eĉ la kristana anonco postulas animon kaj menson liberaj!

Tiupunkte eliris el mi la kuraĝo kun la vervo nutrita je konsideroj farĉitaj per psikologiaĵoj. “Estas du manieroj reveni antaŭ la kreinto per morto: morti senkonscie kaj do sensufere, kaj morti konscie, eble sufere. Oni deziru la utilan laŭ la stato de sia animo, la plej taŭgan al plia alproksimiĝo al Dio”. Kaj preterportata de mia emo enmemiĝi kvazaŭ por ekzempli pli efike, mi aldonis:

Por mi, mi petas de Dio tiun pli taŭgan al mia repacigo kun Li, sendepende de sufero”. Fulme pasis tra mi ilia admiro kun mia momenta memkontentiĝo. Estus la piedistalo de vana gloro, se al tiu ĉi cedus mia inklino. Sed mi estis vere sincera kaj, subsube, petanta al Dio la forton por daŭre tion voli!

Preterlasigis tiun tonon de mistikulo la paralela sekva komunsenta finaĵo, spontane elaborita de iu virina voĉo: “oni povas ne murmuradi kontraŭ la doloroj kaŭzitaj de morto, sed ne povas preterforgesi la postmortan sorton de la forpasanto kiam li ne havis tempon nek mensajn fortojn por ĝin pripensi”. Klara eĥo de kristana prizorgo asisti ne nur korpe kaj psikologie la mortantojn, sed ĉefe spirite, tio estas meti ilin en eblon sin remeti en la ordon de siaj konvinkoj rilate Dion. Male ol tio, hodiaŭ per frape naiva humaneco oni elektas akompani al morto malkonsciigante la mortanton. Tiel fariĝas neperceptata la krista liberigo el timego de morto.

Kune, ni kun vizititoj kreis tiun rezonadkonkludon: se ne ekzistus transvivo kun resurekto, tio estas se la morto estus la lasta kaj fina stadio de la homa ekzistado, Dio estus nekomprenebla, surbaze ke li sin montrus senlime saĝa kreinte la homon, kaj samtempe senlime mallerta por savi ĉion, kion li kreis.

El taŭgeco de l’ kristanismo respondi al iliaj postuloj, vizititoj foje glitis al esprimo de bedaŭroj rilate la eklezion nemalfoje taksatan pli agentejon por bonstatigo ol renkontiĝejon kun Dio. Nemalofte, krome, ekestis deziro, ke kristanismo estu diversa, malpli misterplena, kvazaŭ tio dependus de la homa volo. Ĝuste prie mi rimarkis, ke la kritiko venis pli intensa el personoj malpli partoprenantaj en la eklezia vivo.

Mi renkontis ankaŭ, en du nemalkleraj personoj, subkuŝantan volon aŭ deziron ke kristanismo, sendepende de ĝiaj vereco aŭ racia/historia konsisto, estu forigata aŭ humiligata kvazaŭ lukto kontraŭ ĝi nenion povus ol nobligi. El kio tiu sinteno kontraŭkristanisma? malgraŭ subokulaj senfinaj, el kristana medio, ekzemploj de senprofitcelemo kaj altruismo al la proksimuloj en la tuta mondo? Restis mistero ĉe miaj konsideroj ĉar tiu fenomeno ŝajnas okazi nur ĉe la kristana medio. Laŭ iuj el ni, tiu kontraŭkristana tendenco fontas pli el malakcepto de la firmiteco kaj absoluteco de la kristanaj dogmoj ol el malaprobenda konduto de kristanoj.

Trafe maltrafe eliris ankaŭ jena eta rimarko: ĉar ni agis duope aŭ plurope, miaj kunvizitantoj flustris, eble sen kritika intenco, ke la parolo el miaj lipoj malofte spontane pasas al la lipoj de kunuloj. La aliaj, laŭ mia kritikata emo okupi la tutan scenon, nur ĉefhelpu!

La kutima akademio eventis ĉe la kvara priteologia finlernojaro. Prepare al tio ni povis dediĉi oportunan tempon. Kombiniĝis fakte kio alpaŝadis: la romaj superuloj dekretis, ke la teologia jarkvaro de nun fariĝu jarkvino kun novaj studotaj objektoj aŭ plilarĝiĝo de aliaj jam studitaj. Tio al mi ne malplaĉis.

Tiun ĉi fojon la akademio esprimu siajn enhavojn ne prelege sed dialoge aŭ surscenigante reciprokajn intervjuojn. Estis imagita rondtablo en montara konvento ĉirkaŭ brulanta kameneto kun ekstere vento kaj neĝo. La publiko konsistis el la studentaro kun profesoroj kaj laikaj eruditoj, persone invititaj kiuj alkuris multnombre.

La temo priparolenda estis tre tikla kaj atentokapta ene de la publiko: miraklo. Jen la vidpunktoj, aspekte tiam novigaj, pri kiuj mi estis la precipa, foje kaŝita, referanto, kiel tretanto de propra grundo, kun plena komuna ak­cepto pro tio ke mi jam estis taskita pretigi kaj koherigi la dialogojn laŭ drameca formo kaj trovi rolantojn de apartaj historiaj personuloj aŭ tiufakaj pensuloj, ĉi tie krokizitaj pli per konceptoj ol per kulisaj rolludoj.

1) Malfacilas, verŝajne neeblas, unusenca difino pri miraklo. La malpli neperfekta, laŭ mi, limiĝas al tio: interveno de Dio favore al l’ homo, jen en aferoj eblaj ankaŭ al la homaj aŭ naturaj potencivoj, jen en aferoj superaj al la naturaj fortoj. Kaj ĉio tio en konteksto de tujeco kaj surmomenteco.

2) La kreiĝo kaj disvolviĝo de la prisciencaj teorioj jam alportas al la akcepto, ke jam ne eblas distingi kion kapablas aŭ ne kapablas plenumi la naturaj fortoj, nome ni ne povas pruvi ĉu iu ajn fenomeno estas laŭnatura aŭ eksternatura. Nune pliekzaktas la scienca metodo kaj la interpretoj pri la sciencaj malkovroj kiuj almetas scienculojn antaŭ novaj problemoj.

3) Nur la eklezio havas kriteriojn por dekreti ĉu iu okazintaĵo rajtas enkadriĝi en la kategorio de miraklo, sendepende de ĝia natureco aŭ supernatureco. Kaj tiu kiu havas la saman metron de la kredo povas konvinkiĝi, ke konkrete okazis miraklo.

4) La miraklo, tial, ne povas fariĝi argumento sufiĉa por alvenigi al la kredo. Ĝi povas esti maksimume indico, atentvekilo kaj orientilo al supernaturo kaj al Dio.

Al tiuj miaj, sed partoprenataj de preskaŭ ĉiuj kunkunantoj, principoj fokusiĝis la kvazaŭteatreca dialogo, en kiu ĉiu dialoganto ludis, laŭvice, sian konkludon ĉi-sube krokizitan, respondante pri tikligitaj demandoj. Katolika principo sendiskute antaŭmetita estas, ke inter miraklo kaj sciencaj akiraĵoj ne povas ekzisti malakordo, kaj, ke se ĝuste tio ĉi konstatiĝas, unu el la du, aŭ ambaŭ, protagonistoj (scienculo aŭ teologo) devas sin kritiki kaj rekontrole relaŭis siajn sciajn trairojn.

Pliaj klarigoj ekestis el la laŭvica resuma respondaro de la rolula teamo al la plej diversa demandaro de la akademianoj rolantaj publikon. Intervenis ankaŭ ne oficialaj scivolemuloj, el kies, eventuale embarasigaj, demandoj oni sciis esti ŝirmata de la intervenoj de la taskitoj “stiri” la demandantojn kaj malhelpi, eĉ el postkuliso aŭ inter la publiko, ke diskutaj disfluiĝoj rompu la konsekvencan vicon laŭorde jam difinitan. Venos la tempo kiu ridigos nin ĉe ni pro tiaj malpli akademiaj antaŭgardoj, kiuj tamen nur aspekte malvalorigas niajn argumentadojn.

(Kursivoj demandas, malkursivoj respondas dum la numerado indikas la diversajn starigantojn de demandoj aŭ respondoj. Mankantaj numeroj indikas ke la demando elbuŝiĝis el invitita laiko).



1. Ĉu eblas ilustri ĉion per ekzemplo? Ni konsideru la tujan vidakiron en persono kun la optika nervo atrofa. Se nur la eklezio posedas la kriteriojn por deklari laŭvera miraklon, tiu ĉi fariĝas nekonebla al iu ajn lokiĝanta ekster la kredo, eĉ al persono miraklita. Prefereblas, klare allasi, ke miraklo ne estas interveno de libera aganto, de libera kaŭzo, en la funkciado de naturaj leĝoj: miraklo estas en la natura leĝo mem!

2a. Tiu homo, la bonfarito, povas nur esti frapita de la eksterordinareco de la okazintaĵo kaj de nebremsebla altiro al dankemo al Dio, akompanata de profunda konvinko pri la mirakleco de tio al li okazinta. Sed neniam li povos sciencece pruvi, ke Dio, preternature, intervenis en la afero, ĝuste surbaze de tio, ke ni penetras ĉiujn potencivojn de la naturaj fortoj nur vage.



3. Tiam la miraklo iĝas senutila ĉar neniam ĝi liveros konvinkigpovan argumenton favoran al la religio.

1a. Certe, ĝi povas nur favori kaj fortikigi eventualajn aliajn argumentojn. Ĝi povas helpi tiun kiu jam inklinas al la kredo. Al la kredo per aliaj vojoj kaj risortoj.



4. Sed tio kontrastas kun la teologilernejaj tekstoj liverantaj, sendube, la koniĝeblecon de la miraklo.

1a. Vere. Tiuj libroj estis kompilitaj kaj presitaj kiam la plej influaj apartenantoj de scienca aŭ kultura mondo, precipe la senkreduloj aŭ skeptikuloj, superŝutiĝis je la konvinko, ke la konataj fizikaj leĝoj estus la preskaŭdefinitiva priskriba informo pri la universo kaj konsekvencigantaj distingon de sfero de eblo disde sfero de neeblo. En tiu etoso, miraklo festis: se ĝi efektiviĝas, oni ĝin povas permane tuŝi! Sed hodiaŭ la etoso rilate la sciencon ŝanĝiĝis: la koncepto mem de naturscienca leĝo kriziĝis: la distanco inter eblo kaj neeblo restriktiĝis. Dum la periodo de la klasika fiziko, malakordo povis naskiĝi rilate la realiĝon aŭ nerealiĝon de la miraklaĵo, nun malpli interesas la ekzisto pri ĝi tial ke, ĉiukaze, ne eblas scii ion certan pri ĝia obskura kaŭzo ĉar la limoj, rilate iun ajn eventon, inter naturo kaj nenaturo restas ne konataj kaj eble nekoneblaj.



5. Tiam, en tiu ĉi nova epoko, la Eklezio dekutimiĝas kaj seniĝas de apogilo je granda valoro ĉar la sciencaj kriterioj por certigi pri mirakleco jam perdas konvinkigan efikon. Eĉ sen emo al skeptiko, oni vidas la senutilecon de la miraklo. Kial do Dio ĝin farus kaj kial ni penus por certiĝi pri ĝia okaziĝo? Ni ekzerciĝas sur la nenio.

3a. Scienco povas nur diri ĉu hodiaŭ por hodiaŭ oni jam senvualigis ĉiujn meĥanismojn per kiuj la naturo povus fasoni la fenomenon opiniatan miraklon. Eĉ, ekstreme pensite, la resurekton mem oni ne rajtas ekskludi el tio eblo. Scienco suspektigas, eklezio decidas.



4. Kaj se la scienco, kun siaj ekkonoj kaj scioj, implicas, ke iu fenomeno, opiniata mirakla, ne estas science eksplikebla ĝis nun, la Eklezio devas resti necerta pri la mirakleco de tiu fenomeno ĉar morgaŭ oni povus malkovri naturan eksplikon kaj reprodukti la samnaturan fenomenon ĝis nun taksata miraklo.

3a. Vere, tiel estas! La Eklezio tamen havas aliajn vojojn por koni la eventualan miraklecon de iu fenomeno, aldone de la aktuala, eble nur ŝajna, esksternatureco de tiu ĉi lasta. Miraklo, kiel jam dirite, estas ĉiu dia interveno kontekste de religio favore al homo kiu humile petegas de Dio pri io.



2. Tiam ankaŭ evento, faro-ago, ŝajne iom translime de normaleco, sed science eksplikebla, povas esti agnoskata de la Eklezio kiel miraklo.

1a. Certe, sed nur se kunkretiĝus la cirkonstancoj religiaj kiujn nur Eklezio povas konkrete difini. Certe, en tiu ĉi kazo la miraklo povas servi kiel argumento pruvanta la fundamenton de la kredo nur ĉe la kredantoj je tiuj religiaj kriterioj.



2. Konsekve, kiam la scienco inklinas al pormomenta neeksplikeco de la koncerna fenomeno, la miraklo fariĝas malpli utila por nekredanto.

3a. El si mem, certe.



6. Sed ĉi tio kontraŭas la tradician instruon. Mi diverskontakte kun ekleziuloj...

7a. Estas krizigitaj nur kelkaj skolaj instruaĵoj, ne la kredo. Hodiaŭ frontas kontraŭ nin la teorio de la principo de nedeterminismo, de Heisemberg specimene, kun la duboj, pravaj aŭ nepravaj, rilate la dimension de la kognopovoj de nia homa inteligento. Se verus, ke Dio “ne ŝakludas”, kiel rimarkigite de Albert Einstein, verus ankaŭ, ke la determinisma klasika fizikismo de Galilejo kaj Newton riskas nin senigi je libera arbitro. En la aktuala fizikscienco ŝajnas, ke vere Dio ŝakludas. Eĉ pri historiografio oni devas superi iun determinismon kiu transigas en socian determinismon. Ankaŭ en la interpretado de la psikaj influoj en la homaj liberelektoj.



7. Tamen por ni katolikoj, racio havas sufiĉajn potencivojn. Ni pledas por la homa racio. Ni diras, ke la homa racio kapablas, ekzemple, racie ekkoni la ekziston de Dio.

1a. Tute vere. Sed lastafine ni interrilatas kun homoj havantaj tian penskonceptadon. Por pruvi, ke Dio ekzistas tro redukte servas la sciencoj ĉar la taŭgaj pruvoj situas en la sfero de filozofiaj sciencoj; la neekzakteco de la sci­en­coj, same kiel la nuna tendenco malaltigi la sciencojn je nivelo de probableco, ne nocas la racian potencon. En la lastaj jardekoj alrigardiĝis stranga afero: hieraŭ el la plej granda fido je la scienco ĝis sciencismo, laŭ kiu la sciencaj ekkonoj estus ja ne nur funkciantaj priskriboj pri la realo ebligantaj prognozojn sed ankaŭ modeloj de la vero mem ĉar la scienco estus la unika kaj sufiĉa kaj neerariga vojo al la tuta vero, hodiaŭ oni dubas pri ekzakteco kaj legitimeco de ĉiuspeca scienca leĝo, eĉ en “malmolaj“ sciencoj. Kaj en tian movon kelkaj pretendas treni eĉ la ĝeneralan kapablon de la homaj menso kaj racio.

Marĝene, tamen, mi volas konfidi ion multe personan ĉirilate. Pluraj serĉas la kredon je Dio kaj racie ili serĉas antaŭ ĉio ĉiujn motivojn kaj pruvojn rajtigantajn tiun salton. Al mi, en la fazo de priserĉo, okazis observi, postevente, kiel en tia ago ŝanĝiĝas la rilato inter kaŭzo kaj rezulto, tio estas la salto en la kredon prezentiĝas, foje, investita antaŭ la eksplicita sinturno al la raciaj preamboloj kaj puŝas poste trovi la raciajn motivojn kiuj povus pravigi la salton; entute, ŝajnas ke okazas anticipe la efiko kaj poste la kaŭzo. Entute, se la kredago postulas sian pravigon, ĝi povas ekvivi sendepende de ĉiu motiviĝo.

8. Tiu ĉi difino de miraklo kaj ĝia koniĝebleco akordiĝas kun la nova etoso inter sciencistoj, laŭ kiuj ne ĉiam la leĝoj de la fiziko estas aplikeblaj al la tuta universo, kie iuj fenomenoj okazas pli laŭ la ritmoj de probableco ol laŭ la determinismaj kanaloj.

6a. Vere iuj scienculoj kaj sciencamantoj parolas pri malkongrueco, rilate la fizikajn leĝojn, inter la mondo de makrokosmo kaj tiu de mikrokosmo. Hodiaŭ matematikistoj kaj fizikistoj scias, ke la kompleksa naturo kaj ĝia subatoma porcio ne ebligas determinisman priskribon, eble pro ne sufiĉa homa esplorpovo aŭ eble pro “kapriceco” de la naturo. Kio ajn estu pri tiu teorio, vere nia koncepto pri la miraklo kaj ĝia koniĝebleco respektas la novan etoson spireblan inter scienculoj inter kiuj hodiaŭ multas la kredantoj malkiel en la du pasintaj jarcentoj.



8. Sume, la nova scienca teoriumado endanĝerigas fundamentojn de la religio. Kiun juĝon, antaŭ tiu nova teoriumarto, havas scienculoj je kristana orientiĝo?

1a. Ne endanĝerigas, sed helpas pliklare distingi. Rilate scienculojn je kristana pensmaniero iliaj juĝoj malsamas. Sed, sendepende de la objektiveco aŭ objektivecmanko de la aktualaj sciencteorimadoj, la Eklezio devas paroli tiun ĉi lingvaĵon kaj kapabliĝi respondi al novaj seriozaj ne senkonsekvencaj demandoj. Ne nepre divorcaj staru scienco kaj religio.



6 Sume, ankaŭ pri miraklo oni devas sinteni same kiel pri Dio: oni blinde kredu je kio nevidebla.

6a. Ankaŭ viaj pensoj ne videblas, sed laŭ vi ili ekzistas. Aŭ ĉu vi dubas pri ili pro la motivo, ke pri ilia esteco ni havas nur unu pruvon, t. e. via deklaro? Elstaras aliaj faktoj kaj argumentadoj inklinigantaj al la kredo: pri kiuj ne nun.

Se rezonadi pri blinde kredi aŭ kredi eĉ kiam la racio ne komprenas, tio referencas al iuj objektoj de la kredo aŭ de la revelacio; ne rilatas al la motivoj aŭ pruvoj sur kiuj sin fondas la racio ĝuste por kredi. Unu afero estas pruvi ke Dio parolis, alia afero estas penetri ĝisfunde la enhavojn de lia mesaĝo!

1. Marĝene de ĉio, kial niaj preĝoj restas neelaŭditaj se Dio servopretas agi miraklece je nia avantaĝo, laŭ ekleziecaj instruoj?

1a. Nur Dio scias la bezonojn de la homo rilate ties finan savon. Cetere laŭ Sankta Paŭlo ni ne eĉ scias pri kio vere bona peti Dion. Ni devas peti precipe tion je kio laŭ Li ni bezonas.



3. Kaj se la miraklo estus frukto de sugestiiĝo aŭ de deziro sperti ion diversan?

2a. Tio kadras la plej antikvan suspekton. Apenaŭ tiu suspekto okulumas, la esplorendan fenomenon oni forbalaas: laŭ jarcentoj la Eklezio akumulis sper­tojn sufiĉajn por trakribi eĉ tion. Ĉiukaze la baraĵo devas esti superita ĉe scienculoj, se oni volas, ke la prikonsiderita, eble mirakleca, okazintaĵo fariĝu digna je publika rekono en eklezio.

El la postpodiaj diskutoj, kiam oni cedis la scenejon ankaŭ al pacience retenema publiko por preskaŭ pluaj prelegaj eksplikaĵoj, rezultis, ke la deirpunktoj de tiuj tezoj taksiĝis nenovaj ĉe iuj, novaĵvehiklantaj ĉe aliaj, danĝeraj aŭ priridindaj ĉe kelkaj; fine, laŭŝajne, la komentoj gradiĝis de la samopiniiĝo ĝis la nesilenta dubstato. Ĉiukaze ili, estontece, ĉionkonsidere prave tendencis pivoti ĉirkaŭ aliaj pensadoj pri miraklo. Se la akademio okazus niajn tagojn certe oni eluzus ankaŭ novajn konceptojn de novaj prifizikaj teorioj, kiel la kaŝita materio kaj kaŝita energio

Ie kaj tie oni petis bibliografiajn subtenojn, kiujn ni plenkomplete ne havis ĉar la tezoj estis, laŭ nia sento, frukto de nia, eble precipe mia, rezonado plejparte fundiĝinta sur derivaĵoj de antaŭaj studaj esploroj. Se rikolti laŭrojn estintus nia celo, ĉikaze mi konstatintus kiom da peno estas devigataj elspezi la ambiciuloj kaj eĉ la simplaj dialogantoj kiam temas pri plurtavolaj konceptaj aferoj.

La plej dezirata komento, tiu de la kapskuanta studdojeno, sibile retuŝis tiel: “Vi prelegis kun la kandidanimeco de tiu kiu, enamiĝinte al siaj tezoj, ardas pro la deziro ilin anonci plej eble rapide kvazaŭ por patentigi sian invent­aĵon”. Ankaŭ jeno gravuriĝis en memoro: ”Vi artifikas problemojn por vin plezurigi per la solvo kaj sciencigas senutile”.

Alia komento de mia spiritgvidanto: “Ĉu vi certas, ke via kvazaŭa disertacio ne estis ruze muntita por ke vi eminentiĝu? Ĉu vi emas pli prestiĝi antaŭ Dio ol antaŭ homoj?”. Sed tio ne estis kritiko, sed asketa invito agi por Dio, ne por propra gloro. Ne mankis kiu reliefigis, ke eventuala dua prezentado de tiu akademiaĵo devos enteni ankaŭ sfereton de nuanco kaj senpersoneciĝa pliekvilibro. Sed la dua stagnis en la deziroj kaj tial mi neglektis okazon pli insisti pri niaj opinioj kaj nuance rezonadi.

Post iuj tagoj la atentoj kaj babilaĵoj ekpasiis pri alia novaĵo, pri kiu ĵus konfliktis opinioj en ĵurnaloj.

Iujn jarojn antaŭ la nun rakontenda evento, la Sanktaseĝaj aŭtoritatuloj alŝutis dekreton kondamnantan - tio estis jam dirita sed nun pli eksplikendas - kiel eksterekleziajn, do ekskomunikitajn, la katolikojn militantajn en marksistaj partioj. Oni emis puni, certe, nur la sciantajn aliĝantojn al la kontraŭreligiaj marksismaj tezoj. Multaj elinter ni juĝis tiun dekreton senutila, se ne malutila, ĉar la sciantoj certe jam rezignis la kredon dum la nesciantoj akceptis nur la priekonomiajn soci-justecajn promesojn de la kompartioj. Ĉiel ajn, tiu dekreto kontribuis, laŭ iuj, malprave plikredigi, ke la Eklezio kondamnas komunismajn sistemojn pro tio ke mem subtenus kaj apogus kapitalismon. Kreiĝis subsube etoso konfuza oscilanta inter entuziasma aprobo kaj aperta malaprobo ĉe iuj. Sed pri justeco de la kondamno neniu dubis inter ni. En tia opinia kunteksto okazis jeno:

Jen klera pastra fratulo, nesenfama ĵurnalisto kaj oratoreca prelegisto, ekpredikis el pupitroj kaj ekverkis en ĵurnaloj, kie li estis pale dorlotita, aŭ perintervjue, ke la eklezianoj devus lobiumi la kompartiajn politikajn programojn. Tuj superuloj senigis lin je rajtigilo prediki aŭ publice publikigi pri tiu temo. Li unuakomence obeis kaj akceptis retiriĝi en ermitan konventon por reprikonsideri sian doktrinan pozicion. Estis ĝuste en tiu lia rekonsidercela periodo, ke la tuta klerikaro fericele gastiĝis ĝuste en tiu ermitejo. Ne povis certe manki okazo paroli kaj aŭskulti, des pli ĉar mi ĉe table manĝis kubute kun li, lian penson malgraŭ ke dekomence nia edukresponsulo timis, ke nia, eĉ okaze renovigita, instruiteco inokuliĝus je lia pensorientiĝo.

En pluva tago, malebliganta la kutiman promenadon laŭmontetare, estis al la klerikaro permesite konversacii kun li ĝuste pri tiuj tezoj tiom diverĝantaj disde oniaj konvinkoj de la eklezianoj.

Per verva sed trankvila sinprezento, el kio senteblis liaj kutimaj agemo kaj decidemo, kaj samtempe spontane enirigante aŭskultantaron en empation kun li kaj elradiante memcertecon, kun maskla brodkasteca tono envoĉiĝanta en la cititajn personojn laŭ ties pensaj karakterizaĵoj, profunda kaj fidela al vortoj prononcataj, iom vualeciĝinta kaj malglatumiĝanta pro ne malmultaj cigaredoj, kun la flankkapaj haroj disflugantaj liberpensule (laŭ ne plibone klarigita esprimo en la grupo) sub tonsuro natura pro ronde kapcentra kalveco, li sin montris asertanto de la ĉi sube registritaj tezoj, de ni jam konitaj kaj kontraŭargumentitaj kaj dumstude kaj okaze de interbabila rafinado de nia propaganda aktivado. Li el senimpeta komenco malrapide akceliĝis al vere ekscita pledo, bildige uzante freŝajn metaforojn kaptantajn admiron kaj konsenton, ĝuste laŭ nia nekaŝita prefero ke tuj en li malkovriĝu pli ol la sentencumanto la politika verdiktanto: vere, liaj sentencoj tiel ekkonturiĝis kiam lia incitiĝo fariĝis ekscitiĝo: ĝuste tiam li haltadis momentetojn por admiri kaj gustumi la konsentajn efektojn el la publiko. Kiam eblis, inter siaj jam torentaj vortaj elverŝadoj, bonvenigi paŭzojn, tiel evoluiĝis la konversacio:

1) Mi estis, li reeĥis, dum pluraj jaroj ĉe la mizero de la popolanoj, kaj konvinkiĝis post longaj pripensadoj, ke tiu ekstrema malriĉeco estas altrudita de ĉioinvadanta kapitalismo, certe ne de komunismo. La eklezio bedaŭrinde tion ankoraŭ ne komprenis.

Neniu obĵetis ĉar tio juĝiĝis opinio libera, kvankam la ekleziaj pensuloj neniam laŭdis aŭ aprobis tian kapitalismon: estas laŭdata nur la libera entreprenemo kaj la industria iniciatemo kun libera merkato enkadre, tamen, de reguloj strikte aplikataj ŝtate kaj interŝtate. Oni bezonas krei, laŭsugeste de la socialaj papaj enciklikoj, strukturojn kontrolantajn kaj devontigantajn kaj rigore obeigatajn.

2) Ni povas facile, tre facile, spikumi inter komunismo kaj marksismo: oni povas forpuŝi tiun ĉi por akcepti tiun. Eĉ se la estroj de la kompartioj marksismus, ili neniam sukcesus elradikigi el la animo de la popolo la kredon je Dio kaj je Kristo laŭ kristana tradicio same kiel okazas en la komunistaj landoj.

Iuj el ni, kun komuna aprobo, obĵetis, ke mankas pruvoj, ke la konstanta ateismiga plurforma instruado, insista en kulturaj kaj komunikilaj esprimoj kaj en la lernejoj kaj en la armeo kaj en centroj de penso kaj en universitatoj ktp, finfine ne sukcesos krei kontraŭreligian sistemon de pensado, kiu intertempe senigas eklezion je libero kaj je rimedoj por transdoni la evangelian mesaĝon. Male, historiaj spertoj, eĉ se en malsamaj kuntekstoj, persvadigas pri la kontraŭo. Komunismo reale detruas ankaŭ la sociajn strukturojn de la eklezio. Ĉiukaze ne licas meti en danĝeron la kredon de multaj pro iu distingo kies realiĝo eventuale ekefikos tromalfrue kiam la kredo mem estos, ĉe multaj, jam detruita pro ateismiga enkulturado. Pri tio ni bedaŭrinde havas terurajn kaj instruajn ekzemplojn. Fine certas, ke, laŭ marksismo, religio, per ĝiaj transcendaj celoj kaj kor- kaj pens-orientiĝoj, el si mem obstaklas la evoluon al nova sociala homo: kaj do ĝi forigcele draŝendas ĉiumaniere kaj ĉiutaktike. Cetere, en la tuta mondo nur la katolika eklezio eksplicite oponas al kompartiaj reĝimoj pro religiaj motivoj.

3) Por krei egalecon en la dispono de porvivaj bonaĵoj, certe bone funkcias la ŝtata koncentriĝo de la entreprenoj kun la prohibo, ke ili restu aŭ pasu en privatajn manojn. Senfinaj filozofoj kaj komentariistoj kaj spertaj konstatoj evidentige montras ke tiu estas la socia vojo trakurenda por eviti ekscesojn de riĉeco fronte al ekscesoj de malriĉeco.

Ni, male, asertis, ke la eklezio ne kondamnas la sistemon de la privata proprieto, eĉ, ene de difinitaj limoj, ĝin kuraĝigas, kaj ke, laŭ ni, spertoj kaj travivaĵoj malkonsilas eksproprietigon pro la konsekvenca konstatata malinteresiĝo kaj malemiĝo pri la komunaj aĵoj. Necesus nova homo, kiun ni ankoraŭ ne scias ĉu eblas ekzistigi. Ĉiukaze, laŭ la kristana penso, proprietulo estas nur administranto de siaj propraĵoj: enfokusiĝas klara doktrino konstante asertita en la Instruoj de la Sanktaj Patroj.

4) Komunismo venkos! - li akcente stertoris -. Ne bonas por la eklezio esti venkita malamike; konvenas, ke tiu ĉi kunvenkas kun tiu por forgliti el eventualaj persekutoj kontraŭ almetintoj bastonojn interrade. Ne malindas cedi kontraŭ pli favoraj prezoj. Kaj intertempe la eklezio helpu la popolojn liberiĝi el kapitalisma monstro kiu sin paŝtas je militoj provokitaj kaj dissemitaj ĝuste de ĝi. Ne partopreni tiun entreprenon egalvaloras memvole fortiriĝi el la historiscenejo ĉar la popola liberiĝo estos senmanka.

Tiu lasta realpolitika argumento iom breĉis la animon ĉar al neniu plaĉas esti persekutata kaj ĉar la monda aŭ internacia venko de komunismo estis timige antaŭvidita de multaj. Ĝi impresis ankaŭ per la fizika kunteksto de tuja tikla oratora vortinundo, kies eldira stilo jam estis inter ni laŭdata kaj enviata kaj kiel eble plej imitata. La suba fina lia aserto estis subtila, kvankam laŭsistema kontraŭekleziula, sago kontraŭ la kredespero.

5) Eklezio pli ol je Kristo prizorgu konigi la ideojn de Kristo, nun ĝi kondutas filistrece pro timo de la burĝaro!

Ni ne konstatas tian filistrecon, estis nia komuna reago. Ne filistriĝas kiu, pro fideleco al siaj idealoj, alfrontas ĉie martiriĝon eĉ sciante, ke pri sia martiriĝo eĉ la memoro perdiĝos!…

La ribelema fratulo neniam perdis sian memkontrolon, kvankam enŝovante, ke eble ni, restantaj ĉe nia opinio, estus porokaze preparitaj aŭ antaŭjuĝe endoktrinigitaj, se ne karapace fipersvadigitaj. Preparitaj, certe jes; endoktrinigitaj, certe ne, ĉar en ni pligrandiĝis la konvinko, ke ni kapablas eviti, per jam akirita kutimo libere naĝi supren kaj malsupren tra la koncernaj kulturfontoj, pergurdadan endoktriniĝon por savi doktrinon. Kontraŭ tia konvinko saltis la argumentadoj de la kontestulo kiu, kun intelektula vesto ne sen ŝprucoj de ekkoleriĝo, ĉi-foje rekonas vanaj siajn streĉojn persvadi. Je la fino, tamen, de sia interaktiva prelego - aŭ babilado -, li rezignis pluinviti lobii por siaj tezoj dum iuj el ni al li esprimis deziron, ke li demetu sian mesianisman arogantecon kaj“revenu al la ordinara estado”.

Tiu mensula sinteno kun laŭdata simpatikapta oratoreco trenis lin, kelkan jaron poste, forlasi kontraŭobee la ordenon. Sed je tiupaŝo ni pri tio ne plu miris, esperante tamen, ke en li ne forlasiĝu ankaŭ la kredo. Io de nia ironio tamen akompanis, jarojn poste, al famvelkiĝo tiun kiu je unua vido kondutis kiel nova revelacianto. Nia senvaloriĝo pri li, tamen, ne malpermesis, ke lia evidenta malprofitemo miksita kun asketaj teniĝoj, tiom pli admirataj kiom pli li tiaĵojn ne evidentigis spite sian stelulemiĝon en gravaj gazetoj, kunigitaj al spicoj de popolflateco, misorientigu tie kaj tie erojn de malaltaklasa popolo. Ankaŭ ni tion en li aprezis kaj esperigis faktoro de malakceliĝo el la obstino. Onidiraĵo kuris inter ni laŭ kiu lin precipe magiigis, akompane kun sincera konvinko, la subita simpatia populariĝo inter proletaraj klasoj lin taksantaj ĉampiono de religio sendependa de kapitalismo, de rezistanto al la eklezio kiu, laŭ gaja marksista moto, pivotus ĉirkaŭ kapitalismo. Oni cirkunligis ankaŭ, eble indulgeme, ke en li mise kunefikis emo, kvankam foje trahezitema, sin montrofenestri kaj aspiro al malkovro de vojo elirigi el mizero la popolon

La mildaj montetoj ĉirkaŭantaj la ermitan lokon kaj la trankvileco de la fe­rianta animo favoris nian sciemon pri la kvanto kaj kvalito de la sento-kon­­vinkoj movantaj la pilgrimulojn. Preskaŭ ĉiutage, precipe dimanĉe kaj sabate, personoj, solece aŭ grupe, vizitis la Maria-sanktejon de Crea (Krea), mon­tetara loko ĉe Alessandria (Alesandrja. piemonta urbo), en Norda Italujo; ĉiun dimanĉon la homoj fariĝas amaso de mateno ĝis vespero: la sanktejeton plenplenigas, eĉ dum eksteroficialaj ceremonioj, personoj je absorbita medito kaj preĝoj kun kantoj antaŭ la Maria nigra statuo, nigrigita el la vaksokandelaj fumoj jam de plurjarcentoj bruligitaj antaŭ ĝi. Ankaŭ turismocelaj grupoj antaŭ tiu statuo haltadas silente, se ne preĝe. Kaj post tiu vizito, en la placo kaj ho­telaj enirkoridoroj kaj ĉe vendo-benkoj aŭ dumpiknikaj renkontiĝoj ronronas granda gajeco. Kio movas tiujn personojn? Kiel enpenetri kaj pliesplo­ri ilian animan fundon? Pri la religiemo de praktikantoj kutime etnologoj kaj sociologoj parolas per varispecaj, kaj iom spitemaj, interpretadoj, pravigitaj pli per impresoj originitaj el eksteraj aspektoj ol per sciencaj esploroj.

Ni kunaranĝis, por ebligi la kontentiĝon de tiu scivolemo, enketan rivelilon, parte parolan parte skriban, kaj por konstati ĉu la respondaĵoj rajtigus kaj konfirmas la ekirajn hipotezojn pri la korelativeco inter religiaj gestoj kaj intima religiemo. La konversaciojn kun unuopuloj kaj grupoj, zorgis duopoj de teologilernantoj nur laŭ jena linio, malgraŭ devojiĝantaj rezistoj de enketitoj:

Kial vi alfluis al la sanktejo?

Kion vi venis por peti?

Ĉu alifoje vi venis? Kontentiĝe kaj elaŭdite aŭ ne?

Dek kvar duopoj enketis ĉe preskaŭ cent personoj. Ĉar la demandantoj vestas franciskane ŝajnis, ke estas prave forigata la ĝeno elvojiga kaj malpuriganta la konkludaron. La unuopaj konversacioj ne devis superi po kvin minutojn. La ordigitaj respondaĵoj, skribe notitaj tujpost ĉiu unuopa enketado, liveris al ni la jenan kadron: 91% pilgrimas por peti ion de Maria: ion rilate la sanon aŭ/kaj familiajn aferojn aŭ/ kaj pri la stato en laboro ktp.

La konkludo envenas la ne novan tezon, ke la popola psikologio havas vere malmulte komplikan apercepton: oni sindiras klarvorte. La peto pri io elstare konkreta tenas la unuan lokon. Oni atentu pri tiu punkto: la deziro ricevi favoron trenas la devotulon. Estas ĝuste tio kio apercepte trenas la impresojn de la komuna dokta opiniaro, aparte kritike alarmita pro la materialeco kaj utilecismo de la aspiroj de devotuloj: sanktuloj kiaj distribuantoj de favoroj kaj nenio plu, religio do almenaŭ supraĵa.

La sekvan dimanĉon, laŭ programo, ni disdonas al pli ol sescent personoj paperfolion kun la jena teksto, studita kaj taŭgigita por riveli ion sensimilan kaj konkretan pri la devota animo, kaj komparebla kun la rezultoj de la unua enketo:



Kial vi vizitas la Marian Sanktejon?

1) Por peti ion materian?

2) Por danki pro difavoro jam ricevita?

3) Nur por kunesti kun io sankteca aŭ kun Maria kaj Jesuo?

4) Por aliaj motivoj?

(Substreku la plej veran por vi).

Resendiĝis 432 responditaj enketiloj, trovitaj en du enteniloj manportataj de du infanoj.

Oni atendus konfirmon de la parola, surstrata kaj surplaca kaj laŭbutika, enketo. Male, la jesaj respondoj al tria enketilero estis 59%, kvankam 10% el ili same reliefis ankaŭ unu el la du antaŭaj; dum malmultaj substrekis la kvaran. La unua kaj la dua enketileroj honoriĝis kune je 40%. Do, se, oni pilgrimas por danki aŭ kunesti kun io sankteca aŭ kun Maria kaj Jesuo, ĉu pilgrimuloj, eĉ la turisme flugtuŝantaj, posedas pli profundajn endopsikajn tavolojn pri kiuj ili ne tute spontane parolas? Fakte el la unua, tiu parola, enketo pri tiu dimensio oni malmulte deduktis. Ŝajnis tiam, ke la motivo de la peto de io konkreta kaj sentebla estas la preskaŭ sola motivo de la pilgrimado. (La nombroj estas rondigitaj iom supre okaze de decimala frakcio).

Kiel interpreti tiun diverĝon de la buŝa enketo disde la skriba? Ĉu personoj sin detenas diri ion intiman kaj delikatan kaj ne senbare vorttradukeblan? La hipotezo, nur laŭvoja, apenaŭ skizita, valorus la penon esti plikonfirmita.

Ni decidas krei alian enketilon, kiel kontraŭpruvon, apenaŭ modifitan kompare kun la dua, sed strukturitan tiamaniere, ke la pridemandito rivelu sian intimon, kaj utiligotan la sekvan dimanĉon. Jen ĝi koncize:



Se via preĝo al Maria aŭ al Dio maltrafas, ĉu vi konkludas, ke:

1) ne valoras la penon preĝi, kaj pilgrimi?

2) oni bezonas esperi, ke estonte okazos pli kontentiga atingo en sociala-ekonomia-laboraj aferoj?

3) aŭ vi petis, samtempe aŭ ekskluzive, spiritajn Difavorojn, kiel fidelecon en la kredo, helpon por superi la malfacilaĵojn en la morala konduto aŭ vi nur kunestas por ĝoji je la ĉeesto de Dio kaj Maria?

4) aŭ vi nenion pensis?

(Substreku nur unu).

Respondon metis en du kestojn 401 enketitoj. La plejparto el ili substrekis samtempe la duan kaj la trian demandojn, nome: 2. oni bezonas esperi, ke estonte marŝos pli kontentiga atingo en ama-ekonomia-laboraj aferoj? 3. aŭ vi petis, samtempe aŭ ekskluzive la spiritajn Difavorojn, kiel fidelecon en la kredo, por superi la malfacilaĵojn de la kredvivo, aŭ vi nur kunestas por ĝoji pri la ĉeesto de Dio kaj Maria?

Nur 2% substrekis la unuan demandon, dum nure la trian substrekis pli ol 30%.

En niaj postenketaj analizoj prenis forton la tezo, ke personoj aspektas malpli religiemaj ol ili ene vivas, kaj revestas siajn profundajn simpatiajn sentojn al Dio kaj al Maria per io utila, per io ŝirmanta ilian intimon movitan, ma­le, de vaga bezono doni, al aliaj, pli konkretan kaj materie tuŝeblan motiviĝon de sia preĝo.

Ni tiel klasifikis religiemon: a) unua baza grado - peti ion de Dio aŭ Sanktuloj, b) dua pli supera grado - peti, sed samtempe esti preparita akcepti la Dian decidon, c) tria la plej alta grado - harmoniigi sian pensadon kun la Dia kaj ĝoji esti ĉe Li. El la skrib-respondoj oni rajtas konkludi, ke la aludoj, tuŝ­antaj la duan kaj la trian demandpunktojn, estas konstateblaj ene de la sekretaj respondoj multe pli evidente, ol el la respondoj parolaj, antaŭ publiko.

Plifacilus publike elmontri, en publikaj deklaroj, sian inklinon al Dio per la preteksto de petpreĝo ol per la preteksto de simpla laŭdpreĝo dum ekzakte tiu ĉi okupas ne malofte la unuan lokon funde de la koro, kvankam konfuze. Io pudora, do intima kaj delikata kaj identiĝanta kun la persono mem, reflekse sindefende kovras per io pli modesta kaj humila.

Tamen, aŭ fakte, 39% substrekis nur la trian.

Ĉu tute prave oni rajtus diri, ke inter la sanktejaj devotuloj aŭ ekzercantoj de prisanktula preĝa admiro oni snufas lezon al la unikeco kaj adorableco de Dio? Kvankam ŝajne nomata pli ameme ol Dio, Maria aperas ĉiam tiu kiu kondukas al Dio! Ĉu oni rajtas insisti (kion faras etnologoj nepsikologaj aŭ hastemaj sociologoj), ke la amasa religiemo estas frukto de subalterneco kiu igas peti al Dio kio estas rifuzata de opresema socio? Rondcifere, almenaŭ 90% sukcesas pensigi al neprofita sinteno.

El postaj hazardaj konversacioj kun enketitoj, nemalprovizita je pruvkapa­bloj, trabriliĝis konvinko resumebla tiel: se homoj havas konstantan emon helpi siajn amatojn kaj tion faras en ĉi tiu vivo, kial tia homa impulso povas esti malfarigita en la tramonda vivo? Ĉio valora faras humanisman koniston tie kie jam Kristo kontinuas propeti por homoj. Kristo igas Sanktulojn paŭs­antaj lin mem!

Ĉu daŭrigi enketi, per novaj demandiloj, kvaran dimanĉon? Superuloj ne permesis, ĉar por ni, laŭ ili, tiuj taskoj postulas teknikan preparon kiu ankoraŭ al ni fremdas, stimulante tamen ke ni dume daŭrigu perfektigi la enketilojn kaj teĥnike rafinu la kontaktojn kun la publiko, kaj precipe pliprofundigu la hipotezon, ke en neengaĝitaj paroladoj pri siaj religiaj sentoj, kredantoj liveras malpli da religiemo ol ili sentas aŭ religiecon malsaman ol tiun reale vivatan.

Kial ne transpasi al la profesiaj preparo kaj uzo de tiuspecaj enketiloj? La tasko, pro eble la neprofesia preparo, postulintus tro da tempo por eltiri el nia acerbeco la tutan rimedaron por igi malpli improvizita nian laboron kaj pli tonditaj ankaŭ laŭaĝe la mezumojn: tempo dediĉinda al aliaj pli urĝaj aŭ instituciaj taskoj. La postan jaron ni, en nia klerikejo, el tiuj enketaj materialoj surscenigis plurvoĉan prelegon antaŭ multnombra publiko, kiu montris, ĉe kelkaj pli kleraj ĉeestantoj, deziron pri pli ampleksa, kun pli da variabloj, re­faro kaj kun paralelaj pruvaj kontroliloj.

Ni sukcesis ankaŭ eksciti atenton de iom fakeca revuo, redaktata socia faka de religiisto, kiu akceptis publikigi tiujn provizorajn konkludojn, bedaŭrante, ke la enketo blokiĝis meze de traironta vojo, malgraŭ ke la studenta netiga komisiono jam ellaboris novan enketilaron pli taŭgan ol la antaŭan por enirigi la enketon en pli profesian studaĵon. Sed kvietiĝinte momenta eksplodemo, neniu el la enketistoj pluiris en la enketarton pro manko de profesia intereso. Ni fakte apenaŭ miris pro la perdiĝo de ĉiu resonanco de sociologiesploro eble mankanta, almenaŭ startmomente, de propra psikologia instrumento (necesa ĉar tie ĉi la esploro koncernas nemateriajn aferojn kaj ĉar sociologiaj faktoroj sociumas influataj de psikaj faktoroj) kaj de teoria konceptaro sur kiuj laŭirigi la empiriajn esplorojn, kaj certe de sperta validigo de la enketilo; sed rilate la samplon kaj datentraktadon ne malestis io kultin­da kaj serioza laŭ juĝoj de malpli nespertaj uloj intertempe de ni interesitaj.

La okaza hipotezo kaj la pravigita konkludo ne malafable paralelas. Ĉu e­blas, ke tio kion oni epitetas trafita pli de superstiĉo aŭ utilecismo ol de travi­debla sinallaso al Dio, reale kovras krudespriman tute kristanan religiemon? Tio, almenaŭ parte, kontraŭdirus ruze disvastiĝintan fantaziantan konceptaron pri la popola religiemo precipe de aparta intelektula kategorio.

Ĉu la inspiro estos ĉerpita de aliaj, por serioze elirigi sentenculojn, aŭ eĉ seriozajn komentariistojn, el supraĵaj malestimoj pri la psikologia kaj spiri­ta sinteno de vizitantoj de sanktejoj?

Reveninte al la studentejo, post la statistikema parentezo, pli sensurprize ol sensufere por la grupo, kandidato por la ordiniĝo salutis la grupon kaj haste kaj senbedaŭre reiris al la sekulara mondo. Ni provis diveni la motivon: fine, li sin juĝis ne taŭgiĝinta al la konventa vivo pro sia plua kaj plia emo al sam­sekseco. Ni jam sciis, ĝuste de li, ke pri lia kazo la superuloj, helpe de fakuloj, iam diskutadis: ne estas kulpo tiu emo, nek mem malebligas la akceptiĝon en pastrecaj aktivadoj ĉar por samseksemulo aplikeblas la sama religiula komuna idealo (doni sian vivon al Jesuo Kristo) kaj la sama orientiĝo, kaj superado, de la seksa inklino ĝin konscie kaj evangelie sublimigante avantaĝe de la fratoj en kredo ankaŭ en homeco. Tamen la timo, ke la tendenco tratranĉu la moralajn limojn, antaŭ fideluloj nefacile instrueblaj prie, do malpli konsciaj pri diferen­caj psikaj interrilatoj, kaj iu dozo da neracia instinkta rifuzo de diversulo, kreanta foje etoson de antaŭjuĝo, ĝenis ankaŭ lin. Spuroj de antaŭjuĝoj inter ni aŭ eksmodaj kritikoj aŭ ĝeno antaŭ li jam muldis distingon inter natura tendenco kaj libera konsento al tendenco. Lia ĉeesto inter ni jam faligis la fokusiĝon de la problemo kun relativaj solvoj de la kristana moralo. Fine klariĝis, ke ne pro tio li forlasis la klerikalan vojon, sed pro malsama situacia maniero vivi sian kristanismon. Ne tamen, espereble, geedziĝe, se ne post sufiĉa informo al la part­nerino.

Alia ne minimuma evento. Ni estis engaĝiĝintaj en la lernojarfinaj taskoj kiam la profesoro de kompara religiscienco kaj sociaj novareligiaj movadoj montris gravan malgajan mienon akompanatan de silenta apartiĝo. Stimulita, fine li parolis kaj rakontis pri sia malsukceso rilate fore zorgigitan personon, pri kiu ni neniam antaŭe aŭdis.

Okaze de hazarda malsaneto, lia eksterobee sekularigita patrina onklo, iam franciskana pastro, preskaŭ abrupte formigris el ĉi tiu mondo. Nemal­kutima sufero, oni pensis; sed tiufoje, por li kaj por ni, la okazintaĵo konturiĝas per aparta cirkonstanco ĉar la mortinto “ne akceptis konsiliĝi kaj repaciĝi nek kun superuloj nek per sakramentoj”. Popece la historio riveliĝis renovigante kaj samtempe mildigante la doloron de la amika profesoro.

Lia onklo iam funkciis pastre inter konventanoj, eĉ profesore pri komparaj religioj, sed pro malgraŭoj de ne klarigita sed prikonjektebla naturo certamo­mente eskapis el la konvento kaj neniam akceptis konfrontiĝe klariĝi kun la superuloj, eĉ li montris, ke la katolika kredo ne multe valoras por li. La nevo konservis silentan esperon, dum la memoro pri li kadukiĝis ĉe la fratuloj, ke li revenu al la kredo kaj al la konvento. Male, li mortis ekstere de ĉiuj reli­giaj kontaktoj. Morto senpenta, oni dirus. Kia lia eterna sorto ĉe Dio?

Eble en la lastaj momentoj, kiam ĉiuj vivsignoj retiriĝas, eble li sin remetis en la manojn de Dio”. Estis komuna esprimo, akompanata certe de propeto por li.

Necesas scii, ke nia konstanta preĝo propetas al Dio morton konscian por havi la tempon revidi siajn eventualajn misagojn kaj pentofari. Tia morto, konscia, estis opiniata dezirebla dia donaco. Impresis skandale, fakte kiel jam aludite, la nova ekmodo morti senscie: la mortanto eniĝas en sian finan lukton sen scii, ke tio estas la finfara vivevento, kaj por eviti al li suferon oni lin plenple­nigas je drogokuraciloj: li mortas sendolora kaj senkonscia aŭ malklariĝinte konscia, tio estas sen reinspekti sian vivon sub la dia lumo.

La konsidero ne finiĝis tie ĉi, ĉar la pastro profesoro pruntis okazon, el siaj fakaj esploroj, por diri, ke “de nun morti sen percepti la morton fariĝos modo, kaj okazos, ke ĉiu malaperos kvazaŭabrupte pro memkonsciomanko”, kaj rafinis: “Aŭ Dio scenejiĝas sur la horizonto de la tuta vivo aŭ homo riskas Lin perdi por ĉiam ĉar la morto, perdanta sian sakralajn specifecojn, forĵetas ankaŭ la okazon konscie estri la eternan futuron”. Tiam liaj vortoj taksiĝis troaĵoj.

Dum, krome, sekvaj lecionoj, la konsidero plivastiĝis sur la historio de la homo kaj sur la historio de la civilizo, kie la morto evidentigas, samtempe, la malsamecon de la du: “Civilizo elpaŝas pograde kaj ĝiaj malvenkoj estas juĝataj nur paŭzoj; homo, male, atingas sian kulminan personan civilizon, nome ĉio koncerne siajn tempan celon kaj transan sorton, en la unika ekzisto: per la libervola decido li response elektas aŭ kunloĝi kun Dio aŭ resti ekstere, se ne kontraŭ, de la transcenda sfero, ekde tuj li rajdas sian sorton ĉar la morto nur malkaŝos tiun neŝanĝeblan elekton. La homa civilizo, tio estas la spuroj de la mortintoj, daŭrigas, sendepende de la individua sorto, pli aŭ malpli sin plibonigi. Moralvidpunkte, male, la homo ne povas ne atingi, pro la nepra libera decido, sian kulminon”.

Dume lerneje oni permesis, foje eĉ invitis, uzi la italan anstataŭ la latinan lingvon por ke la estontaj predikantoj kaj konversaciantoj pri religio inter la popolo sin provizu je la lingvaĵo reale uzota inter la landaj homoj. La transpaso al la nova sistemo montris ja jes, kiom oni gajnas je lerteco kaj komunikarto en la prezentado de sia penso kaj al la popoloj kaj en la fakagado sed samtempe oni evidentigis kiom da precizeco kaj sinteziteco kaj kerneco perdis la prezentado, aparte tiu de la fako pri oficialaj trajarcentaj ekleziaj instruaĵoj. Dum nemallonga tempo la du lingvoj paralele kunestadis.


1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.