Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo14/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   28

Ĉapitro deka
Ĉu fuĝo al saviĝo?


Ŝrikoj, babiladoj apud la petrola lumilo, refreŝiĝo, sobra vespermanĝo kaj plonĝo en trivita sofo por forigi la riskon de sveno pro ekelĉerpiĝo de la energioj. Mia patro promesas min bicikle konduki al tiu trajnohaltejo, tiom ligita al sia vivo, dum la aliaj familianoj ricevas porveraj miajn informojn pri la ordono daŭrigi la studojn en Piemonto; ne eĉ sparkas miro kiam ili komprenas, ke mi bezonas monon por la trajnbileto: “Ne je viaj kostoj, ne timu, la mono revenos”. Mi laŭmomente min eksentis monelvringanto... dum miaj fratinoj graŭletas pro tia “tuŝo-fuĝo gajiga nur duone” kaj “opiniinterŝanĝo neantaŭvidita kaj tuj perdita”. Ĉu ili jam eksuspektis, ke mia sorto pasiiĝas por forendaĵoj ĉar hejme senperspektivas? La emocioj furioze sinsekvaj kaj la insistaj animŝanĝoj min faligas en la plej sensonĝan revatan kaj benatan dormon. Dum postvekaj salutoj mi, miakonsole, eksensis, ke la surprizo kaj ĝojo ĉe miaj familianoj bonŝance fakte baras pluan spacon al kromaj demandoj, tute cetere evitendaj.

Vekiĝinte, dum insista okulfrotado, mi preskaŭ duonkore akceptas esti atentigita pri hejmaj plibonigaĵoj tute ignoritaj hieraŭnokte pro la antaŭdorma morna kohorto de angoraj pensoj, kiuj tamen nun senpaŭze rekomencas maĉi frenezon, malkvietan urĝon kun agitiga timo preterlasi ĉeneron de plano ankoraŭ konfidita al hazardo.

Mi trovas mian patron, je la unuaj matenaj palaj aŭroraĵoj, kontrolanta kajerfoliojn kun fervoja horaro krajonsignita, ĉar, li pripensige diras, ke etaj duboj pri la ekzakteco de la informoj enŝteliĝis en liajn pensojn, dum zorgado pri la stala bredaro, kaj ĉar fervoja veturado ĉi-tempe penigas ankaŭ paciencan fratulon.

Rilate la familiecajn aferojn kun la kampara fruktado aŭ loĝejaj plibonigaĵoj, hejmrestado troflugas por ke ili kaptu atenton: tiom mi estas elĵetita antaŭen; nur unu novaĵo trafas miajn okulojn, sed pri ĝi mi konsciiĝos laŭvoje, nun la enhejma teretaĝa planko je batita grundo, kutima en ĉi-zonaj kampardomoj, pavimitas per ruĝaj brikaj kaheloj kaj la septo sur kiuj pendas prenprete obtuze senkoloraj uzoobjektoj nun rebrilas per ordo kaj blankeco malkiel la iama fumnigrigita plafono: miaj antaŭenfuĝoj tiel okupas kaj travagas mian menson, ke kutimaj observaj atentoj ne eĉ perceptas familianan deziron, ke mi rimarku kaj akcentu gratulajn komplimentojn pro la novaĵoj. La volo atingi la savan celon ensorbas ĉiujn miajn pasiojn kaj transformiĝas al nepreco de fuĝo, eĉ al deziro, ke neniu plu alparolu al mi, ke mi evitu krei novajn scivolajn demandojn, perceptitajn kiel malamikan sieĝon. Vage retuŝas miajn orelojn bedaŭro de mia patrino, ke mem ne aŭdacis praktiki la postmilitan nigran mer­katon same kiel multaj najbaraj terkultivistoj nun malpli malbonstataj: “Ni taksiĝas riĉiĝintoj per kaŝmerkatigo de niaj kamparaj produktoj, dum al ni oni raziis preskaŭ ĉion. Provojn de nigra aŭ kontrabanda merkato de via frato ĉesigis polico kun monaj perdoj kaj enkarcerigaj minacoj”.

Kun mia patro lastamomente estis akordite, ke mi envagoniĝu, plibone mi forŝteliru, el la fervoja stacio de la najbara vilaĝo por eviti konatojn kaj kompli­mentulojn. Tiel okazas, dum mia animo multklopode provas subpremi sig­nojn de pliiĝanta nepacienco pro la tempopasa malrapido. En la stacidomo la malmultaj personoj iom malas al mia espero inkognite forfuĝi ĉar iu konanto de mia patro volas min gratuli atentigante, senvole, scivolemon de aliaj geuloj. Mi, kun la animo diseca kaj celfiksa, apenaŭ plusukcesas reagi ridete kaj samtempe per silento provas digi la afablajn scivolemaĵojn de la pliiĝanta konataro. Ankaŭ tio bonŝance pasas.

Fine alvenis la trajno forveturigonta min al Verono, de Verono al Milano, de Milano al la alcelata piemonta urbo, tien albordiĝante je la unua nokthoro. Enirinte la stacidoman atendejon, mi min lasas fali en benkon kaj kapti de la dormo, kiun la bruegoj kaj fajfadoj kaj lokomotivaj malpurigaj fumblovaĵoj kapablas apenaŭ interrompi sed ne malebligi, ĝis la sepa matene. La sepa matena estas tro frua horo por renkontiĝi kun personoj kun kiuj pritrakti graviĝantajn problemojn, sed mi malpaciencas.

Lante paŝante tra sinkanta/malsinkanta nebuleto kaj apenaŭ intuiciigante la vastecon de la ĝardenaj aleoj, mi direktiĝas al la konvento sopirata. Je la unua pordtintilo venas juna domhelpanto kiu, pli geste ol vorte, indikas benkon sur kiu sidiĝinte mi atendu la alvenon de la regiona superulo, nun mescelebranta. Oni metas en miajn manojn tason da kafolakto, kiu trairas mian korpon kun reviviglanta dolĉeco. La restadĉambro tra larĝa pordo kondukas en dudekmetrojn longan koridoron, el kiu venas leĝera kaj insista bruo de ŝovadataj balailoj, akompanata de fajfata facila ario de la popolkanto, tiam vaste aŭdigata, “la cara zia Evelina” (kara onklino Evelìna), kaj jen la fajfado fariĝas samarie nedampita mezsoprana virineske simulita voĉo de unu koridora flanko kun baritona forta respondo de alia flanko, kies adaptitaj vortumoj sonas tiel:

“Kiam mi ekestis virineto



lasis flirti la leĝera vesteto.

Nun, ke mi estas pli grandeta



liberiĝas je la stofo kalsoneta.

Venu, venu min kisi



Venu, venu min karesi”.

Kaj post momenta paŭzo, la du reprenas sinkopatigante la arion.

Pormomente mi pridubas ĉu tiu loko vere estas konvento. Sed, ke mi tretas veran konventan ŝtonpalkon certigas miaj okuloj vidantaj la figuron de du junaj fratuloj en froko balaile antaŭenpuŝantaj segaĵerojn sur la koridora pavimo, kiuj gaje ripetas varistile la arion kvazaŭ ĝi pli enradikigus la emon al la vota ĉasteco. Mi, en tiu ĉi momento, ne persekutiĝas de neoportunaj seksamaj pensoj kaj ne bezonas specialan volan energion por ilin kvietigi: eĉ pro tio mi ne hastas juĝi translicaj tiujn ariitajn vortojn kaj mense praktiki iun ajn desupriĝon pri la kantantoj. Dume la du junaj fratuloj al mi apudiĝas demandante ĉu mi deziras alian tason da lakto kaj el kiu mondoparto mi venas tiuhore.

Mi povos koni tre funde tiujn du fratulojn ĉar mi kolegumos kun ili laŭlongo de tri jaroj spertante ilian seriozecon, ilian fidelecon, ilian ĝojan edziĝon al la idealoj de la franciskana vivo. Temas pri du ĝemeloj, solfiloj de bone dungita paro loĝanta ne malnajbare de la konvento.

Tiu epizodo naskis inter ni gajan amikiĝon kiun en sia pastreca funkcio ili ankoraŭ konservas al mi. Al mi vekiĝis ŝato de tempo al tempo ŝerce arii tiujn vortojn antaŭ ili, en kolektivaj distraj horoj aŭ promenadoj, kaj ĉiam renoviĝis la reciproka estimo; nur unu fojon la klerikmajstro skuis la kapon dirante ”nec nominetur in nobis sicut decet sanctos” (esprimo de sankta Paŭlo, Ef. 5,3, tradukebla tiel: “Tiaĵoj... ne eĉ estu nomataj inter ni, kiel decas por sanktuloj”. Tiu originala unua kontakto faciligis la akceptadon de nekonata kleriko en grupo da tridek “teologoj” kandidatiĝintoj por siatempa sacerdota ordinado.

Min mi prezentis al la regiona superulo, titolulo pri pedagogio ĉe la roma franciskana universitato, kaj fama kiel valoriganto de talentaj vokiĝoj: de vokiĝoj foje forĵetitaj de aliregionaj klerikejoj. Li ne volis informiĝi pri la kaŭzoj de mia forĵeto: li volis nur certiĝi pri mia sincera intenco repreni la franciskanan stilvivon, kondiĉe ke mi min lasu juĝi laŭ la metro de la edukantoj; kanonecaj kaj juraj burokrataĵoj necesigitaj de la regionŝanĝo kombiniĝu mem pere de lia interveno; kaj li min prezentis al la bonveniga fratio.

Ĉu li tion faris spite sian komprenon, ke mi estas luktanta por savi la saveblan kaj precipe por reakiri la psiksocian memfidon? Aŭ li kredis, ke el tia psika kaj morala malkombiniĝo sparkos, tra lia gvido, rezoluta unucela konscienco? Eble ambaŭ gvidlinioj lin konsilis. Se anticipi, iam kuros klaĉoj pri lia supraĵeco en la akceptado de aspirantoj.

La nova religiula komunumo tuj eknutris sentojn de simpatio al mi taksinte min plua velkinĝanta sproso de la venetia trodetaleme rigida disciplino kaj de la ekscesa fidmanko al la edukendaj kandidatoj, penstradicio kaj edukaj metodoj jam brue kritikitaj en religiulaj fakaj kunvenoj. Ne direndas, ke de tiu juĝo, tro severa laŭ mi, profitis mia lerteco kvankam perceptita kiel ne multe objektiva. Efektive, en tiu ĉi klerikejo oni rajtis kontakti kaj komuniki laŭvole kun eksterstudentejaj konventanoj kaj ankaŭ eksterkonventanoj, oni povis elekti kaj sekvi sian kulturan preferatan terenon partoprenante prelegojn, diskutojn, dramojn ludatajn ankaŭ en urbaj teatroj, eĉ se nur per supraĵa interesiĝo. La novaĵo min plenigis je korvibro kaj entreprenemo kaj de kulturriĉaj kontaktoj, kaj mi ne mankis eĉ sciigi, kun la triumfanta gajeco de prizonulo liberiĝinta spite siajn karcergardistojn, tion al la klerikoj de la venetiaj miaj, trudite forlasitaj, kunkovituloj. Sed tio kaŭzis plendojn ĉe la regiona superulo flanke de mia origina komunumo. Ties protestoj atingis la tegmentan generalan superulon en Romo, kiu rekomendis al miaj novaj edukantoj pli atentan observadon pri mi antaŭ ol mi enordeniĝu per la definitiva votpromeso, pro la manifesta neeta kvanto da kaŝita ribelemo kaj venĝemo. Sekve de tio, per oficiala kunvoko, la regiona superulo, iom “iritita” pro la rimarko el Romo, min admonis agi korekte kaj avertis, ke tiu malprudentaĵo kostos al mi ion. Pri kio li

Dume miaj simpatiaj kunstudantoj ekmontris siajn preferatajn majstrecojn... metiajn kaj manfarajn. Ĉiu praktikis metiistan arton, kiel radioriparanto aŭ muntisto, lignaĵisto, meĥanikisto aŭ ĉioriparanto. Kiajn tempojn ili dediĉas al la studoj postulitaj de ilia onta profesio? Estis mia nekonsenteca scivolo. Eĉ dumlecione kelkaj manlaboradis: mia proksimulo en dupersona benko, ekzemple, mane muntis/malmuntis komplikajn bobenojn por kondensiloj, funde de la klasĉambro, duone kovrita de la ŝutroj de antaŭaj kunuloj. Iu el studejanoj transformis sian ĉelon en farejon: instrumentoj kaj aparataĵoj embarasas ĉiel ajn pro ne nur aspekta malordo! En tiu etoso facilis por mi esti konsiderata, eĉ senvole, por la unika studemulo stimulanta la aliajn, kio tamen ne suferigis la plej altajn superulojn, ne tute kontentajn je tiu malengaĝiĝo kaj iele provantaj igi pli studema la klerikan grupon. El la maloftaj neakceptoj pri mia malengaĝiĝo en manservoj vorantaj studtempon ili poiomete kutimiĝis min ŝirmi agnoskante al mi la rajton pli ŝati studojn ol manlaborojn kaj sekvi mian plej fortan inklinon en la realiĝo de vokiĝo eĉ en tiu kampo.

Preskaŭ ĉiuj alklamis la saman... filozofion: ni ne rajtas disdegni la manlaborojn kaj krome por la misiista entreprenemo ege utilas ĉiofaremo. Se mi emis bedaŭri kaj plendi pri la studhoroj deprenitaj pro ĉiutage urĝaj farendaĵoj, ĝenerale ili kontentis pri tio, kaj elkore min lasis al mi mem, al miaj frenezigaj studoj. Ilia neprepariĝo, se komparata kun la mia konstanta engaĝo, konsekvence, elstariĝis, nemalofte, dum la enlernejaj verkotaskoj, aparte tiuj en klasĉambro; sed ili rapide ellernis superi ĉiun ĝenon. Kiamaniere?

Estis mia momento: fakte, multaj petadis helpon de mia “furioza atrakcio al la studoj” kaj mi sukcesis, foje, inspiri, fakte prepari, ankaŭ tri aŭ kvar komentojn pri la taskigitaj bibliaj tekstoj aŭ pri geneziĝo kaj signifo de moralaj principoj aŭ pri laŭjarcentaj ekleziaj dokumentoj. Krom estimo de suĉebla geniuleto kaj de nelaciĝa ĝisostulo en la serĉado “ene malene” de libroj kaj fakaj revuoj, mi lukris ankaŭ delikataĵojn, vestaĵojn, prifilozofiajn kaj priteologiajn librojn malfruantajn eniri, per la malalta buĝeta bazo, en la studentejan bibliotekon. Tiuj lastaj konstituis mian plej veran frandaĵon: miaj amikoj transformadis la malavarecon de siaj parencoj, proksimaj kaj malproksimaj havaĵe bonstataj, al mendoj pri indikitaj, neĉiam preze okulindulgaj, libroj, kiujn finfine legis preskaŭ nur mi montrante sekve, iom parade, al la profesoraro almenaŭ mian studpasion kun problem-sentemo. Entute, ene de mallonga tempo, mi estis gratulite taksata membro soleca de apenaŭ ekekzistanta kategorio de studemaj studentoj.

Ĉiuj manlaboristoj, do, miaj amikoj! Estis la ĝenerala rekantado: Laboristoj de la tuta mondo, unuiĝu! La sono de tiuj vortoj igis rabotantaj kaj plibonigantaj kaj ĉiofarantaj iliajn manojn por pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke ne estas forpelitaj, ĉe religiuloj nerafinite akuzataj pri socidamaĝa mallaboremo (en mondo, bedaŭrinde, trafita de vasta procento de senlaboruloj), la laborpenado kaj la pano pene prilaborita. Al la obĵeto, ke en la mondo miloj da miloj scipovas realigi tiujn metiobjektojn, eĉ bedaŭrinde multaj senlaboras pro manko de laborfontoj mem, oni senafekte eĥis daŭrigante manlabori... kaj se mi aŭdacis enŝoveti, ke ni specife taskiĝas science koni la fundamentojn de Kristanismo por science ilin komuniki al homoj, ili supozigis, ke mem, kvankam etstude provizitaj aŭ eĉ preskaŭ pli efike ol studsofaj kuŝintoj, kapablos tiun faron. La ekscesa sofa komparo ekscitadis ridon sed bildigis preskaŭan priridon. Ankaŭ sekularaj amikoj, laŭokazaj babilantaj kun ni, kvitancis kaj admiris tiujn eksterstudajn pasiojn kiel laŭevangeliajn kondutojn por ekkontaktiĝi kun la laborista klaso pli kaj pli disiĝanta el la eklezio.

Estis la tempo de la kverelo: ĉu pastro limiĝu disvastigi la kristanan anoncon aŭ vivu inter la laboristoj por spertkoni iliajn kondiĉojn kaj partopreni en iliaj suferoj? Mi, iama kurbiĝinta en gravaj konfuzigaj penoj rilate religion pro manko de kompetentuloj por kune kribradi la validajn disde la nevalidaj fundamentoj, same raciaj kaj historiaj kaj humanismaj, de kristanismo, montris preferi la sacerdoton homo tute dediĉata al kompetenta transdono de religiaĵoj al socio, kiu jam abundas je laboristoj kaj sukcese strebas pliprodukti malgraŭ pliiĝanta maldungiĝo: la povrecon kaj solidarecon oni povas praktiki eĉ anoncante la singularecon de la evangelio. Koncerne komprenadon pri la laboristara mensoteniĝo kaj ekonomiaj mallarĝaĵoj, neniom ni distanciĝas ĉar ni pastroj aŭ religiuloj devenas ĝuste preskaŭ ĉiuj de laboristaj familioj kaj foje eĉ de uzinoj mem.

El studsistemo la atento formoviĝis al la eduksistemo kaj instrumetodiko, tiujn jarojn postmilitajn ĉie diskutita kiel urĝa socia postulo: el diversaj sciencbranĉoj la premo por renovigo kreskis kaj ĉe junularo foje baŭmadis ĝis eksplicitaj postuloj. Ĝenerale tiu etoso estis spirata eĉ de la konventularo. Kaj ĉar la regiona elektita superulo kulte kaj fake flegas ekzakte psikologion cele al pedagogio, kial ne profiti por aŭdigi ankaŭ ni la nian en tiu ĉi kampo?

Grupo da klerikaj studejanoj permespetis krei monatan dekpaĝan broŝuran revueton de formato A4 kaj notigi per ĝi siajn diskutojn pri komunaj problemoj kiel la funkcio de la libero en la eduka sistemoj de la novaj tempoj. Pasinte, la diskutoj rilate tiujn ĉi temojn, tie kaj tie, estis sufokitaj ĉar alarmantaj la fratulan plejaĝaron kaj “alicelantaj la spiriton”. Jen oportuno por aperte kaj konvinkige paroli, se ni kapablas profiti sendanĝere, des pli ĉar la revuo interŝanĝiĝas kun similaj aliregionaj, kvankam ne jam traktantaj pri tiuj temoj. Post malpli ol tri monatoj la akuratigado de la periodaĵo plene pasos en miajn manojn sukcesantajn akiri skribajn kontribuaĵojn de klerikoj de diversaj regionoj: ĉiuj kontribuaĵoj estis sume kontrolitaj de la respektivaj superuloj, krom tiu de la redaktoro aŭ de la stabo redakcia. Iu redaktora enkonduka noto, finfoje, subtenis idearon tiom aŭdacan, ke la novaĵo, je okuloj junaj kaj maljunaj, aspektis malreteneme revolucia riskiganta malfortigi, aŭ eĉ detrui laŭ iuj, la tradician komunuman kunvivadon, kaj senkriterie argumentanta per la neceso je preskaŭ individua sendependo en la eksterkonventa agado kaj je plia partoprenrajto en la elektoj koncernantaj la konventan vivon, duonkaŝe akuzitan tute nescii aŭ ignori la edukan forton de la libera opiniesprimo. “Revuaj trojaj ĉevaletoj” estis la malpli malfavora komento aŭ “inimici hominis domestici ejus”, kiu el la latina evangelio tradukiĝas per “la malamikoj de la homo kunloĝas kun li”, nome ĝuste en konvento, inter la fratuloj. Malamiko inter niaj muroj!

Se per tio oni aludis al la jam ĝuata libero de kontaktoj kaj informiĝo, oni respondis, ke kontrolanta okulo el si mem malpliigas la dignecon de la kontrolito!

La revuaj enŝtelaĵoj, fakte, je redaktoraj okuloj, proponis nur sobran malfermon kaj kontakton kun la ekstera mondo per aludoj al la rajto edukiĝi kaj instruiĝi laŭ novaj nedifinitaj sociaj postuloj kaj pri markita aserto, ke la personeco konstruiĝas ekzakte per tiaĵoj kaj, ke pri si mem la mastro “estas mi, ne la regulnormoj, nek la superuloj, nek la tradicioj”. “Nun tempas rigardi novajn sociajn postulojn kaj elveni de la arboj por marŝi tra la arbaro. Ne ŝajnu banale, ke klerikoj pretas poldere reokupi sian la tereno de la libero...”.

Ne ĉio fruktiĝis el konvinkoj; fakte ekscesoj, foje, estis serĉataj ankaŭ por pli reagige altigi la legantaran atenton. Sed en la artikoloj tio ne distingiĝis.

La revuo agitis la klerikojn de diversaj klerikejoj antaŭ ol altiri la atenton de superuloj, kiuj sin sentis devigataj impeti por la eksigo de la redaktoro kaj almenaŭ momenta repreno de la publikigo-permeso kaj sekvestro de la koncerna revua numero: sekvestro singarda, tamen, kaj duonkaŝa por ne plieksciti la scivolemon de alizorganta konventularo; kaj sekvis la publikigsuspendo per la simpla monsubtena ĉesado.

Sekve de iu, kaj ankaŭ pro favoraj komentoj de klerikoj, artikolo mi eksensis ion fremdecan ĉirkaŭ mi, malgraŭ mia intenco franciskane fratuliĝi tiam klare jam manifestite, laŭ mi, per gravaj miaj agaderoj kaj per sentadoj tralikiĝantaj el miaj konversacioj kaj publikaj deklaroj kaj konduto. Sed tia spirata harmonio inter mi kaj la idealoj de la klerikado nun riskis frakasiĝi ankoraŭfoje. Jen kial.

Kristnaskon 1950. La regiona superulo, ĝuste kiam mi opiniis esti jam ĉesojle de la publika kaj definitiva pervota ligiĝo, min kunvokas por, ja jes, supozis mi, komuniki, ke mi baldaŭ... Male, li komunikas la malon. Kial?

Li, antaŭe per vortaj ĉirkaŭvolvaĵoj poste per unusignifaj esprimoj, provis konvinki min serene kaj senproteste akcepti sesmonatan prokraston de mia definitiva pervota ligiĝo. “Nur sesmonata atendo en kompleza pripensado”. Dum li ekparoladis mi mense ripetadis preskaŭ meĥanike: “kaj kio pri miaj studpasio kaj animluktoj por kandidatiĝi?”. La vortoj “sesmonata” helpis, ke mi ne malesperu. Post momenta silento fine mi balbutas, la kapon tute klinita kaj la okulojn gapantaj al la liaj, la voĉon basa sed kun ironio sendecide bremsata: “Kiamaniere vi scios, ke mi post ses monatoj dignos franciskaniĝi?”. Post alia paŭzamense nepasiva memretiriĝo: “Se vi tion scias jam nun, kial ne min akcepti tuj?”. La respondo:

La kritikoj falintaj sur vin pro iuj spitemaj viaj nazbatoj kaj ankaŭ la nepreco montri al ĉiuj, ke mi ade agis kaj agas prudente en la kribrado de vokiĝoj, pliprudentigis min antaŭ la fratularo kaj fronte al la Generala Superulo. Do, cirkonstancoj konsilas, ke mi petu tiun prokraston fidante kaj antaŭfidante je via serena reago kaj via akceptemo almenaŭ pro respekto al mi kiu siatempe jam valorigis vin fuĝintan el Veneto”.

Tiu konkludo, vera premiso ne plu silenta, restigis min kiel balancoskuitan de du kontraŭaj impulsoj: ĉu akcepti por ne aflikti mian bonfaranton kaj samtempe konduti akorde por savi lian famon de prudenta kaj saĝa edukisto, aŭ lasi min enverŝi el sento de indigno pro la evidenta ekspluato pri mia persono por ke estu savata kaj bonfamigata la honoro de superulo kiu, jam taksita sperta en edukarto, nun timas kompromiti sian famon aŭ, eble, sian karieron? Mia komenca decido forĵeti ĉion laŭprefere ol submetiĝi al tiu trudaĵo, fine ekmoliĝis, preskaŭ pardonpetece pro la unua impulsa reaga rezisto.

Ĉar ankoraŭ mi hezitis plenkonsenti, li enscenejigis sian arton kiun la studentoj jam vortumis “bruege fridkoleregi”, tio estas kalkule afektante bruegan incitiĝon kaj tujposte resobriĝante por plisolidigi la efikon de la efekto. Daŭris, kelke da momentetoj kaj haste vaporiĝis tia aspekte nebridebla koleriĝo enkasigante al li mian jeson, kiu al li tamen jam fariĝis implicita. Li jam sukcesis min persvadi, ke mi estus rifuzanta, eble pro malutila sendankemo, valoran konsilon tute konforman al “nia komuna avantaĝo”.

La sinsekvajn tagojn, la dilemo, apenaŭ vorte superita, sed ene pluanta pro la tro kontrastaj efektoj, ekparalizis miajn spiriton kaj inteligenton kaj vivĝojon: mi akiris duran, kvankam nevolan, mienon, strabece rigardadis la grupon de la votiĝontoj, ĉiuj kelkjare pli junaj ol mi, kvazaŭ devenantajn el alia nes­cianta mondo, dum eĉ ili eble rigardadis min kiel ekzotikan estulon, embarasitaj pro mia aĉhumuro. Miaj pensoj spiralis en la vakuo ekscitiĝantaj nur pro iuj, maloftaj sed rimarkitaj, kontraŭdiraj miaj komentoj ŝprucigantaj ambiguecon: protesto kun pelmelo, akceptemo kun ribelemo, apartiĝo kun entreprenemo, senagemo kun mensa kirliĝado…

Tiuj superulaj vortoj sulkis en mi enpremaĵon tiom profundan, ke sufiĉis ilin rememori por malfortigi kaj estingi spitemon kaj grumblemon. Fakte post kelke da tempo mi rezignis treni miajn kunulojn al kritiko aŭ malaprobo en apogo al miaj supozigitaj surtretitaj rajtoj, arto al mi ne fremda; eĉ rezignis ŝajne malinstigi, ĉe ili, spontanajn ekmirojn kiuj, tial, rapide estingiĝis kun mia ŝaj­na grandanimeco.

Restis al mi nenio ol akcepti la kromajn vortojn, diratajn konsoligcele, de la superulo mem: “Kontraŭ malkuraĝiĝo, sciu ke cetere, la tajdoj de l’ rapida tempo forviŝas ĉion!”.

Enposteniĝis por la klerikaro nova majstro (nome pastro kiu kunvivas ĉiutage kune kun la aspiranta grupo por orienti kaj precipe por akiri pravigintan juĝon pri ĉiu kandidato), kiun mi tuj taksis misaŭgura por mi. Post nelonge fakte estis forĝita de klerikoj, ne sen mia komplico, tute taŭga kaj piktrafa difino pri li. Li pruviĝis samtempe kiel majstro de la klerikoj kaj kapelano de la enkarcerigitoj ĉe la urba karcero: nia ŝajne malmalica vortoludo ekflamis iel inversigante la funkciojn: edukanto de la enkarcerigitoj kaj reeduka enkarceriganto de la klerikoj. Fakte, kiel ĉe enkarcerigitoj, li cerbere malpermesis al ĉiuj kontaktiĝi kun eksterklerikejanoj kaj eliri por komisioj tra la urbo sen lia eksplicita permeso kaj nur pro grava motivo kaj rigore akompanate, elzonigis la ofendilon de la poŝtkontrolo, ĉiam police sentinelante en moŝteca aŭtoritateco. Koncerne miajn aferojn, li tenis konduton aspekte indiferentan, reale aktivante, per subtilaj entrudiĝoj, kvazaŭ substrekante ĝenon pro trolonge senrajte gastiĝanta gasto, por konvinkiĝi kaj konvinkigi, ke mi rezignu aliri ordinon, kaj sin rajtigante humiligi kaj eĉ elvoki miajn kaŝitajn domaĝojn. Unu lia frazo, ĉerpita el lia lingvaĵo de skiisto kia li emis taksiĝi, eble ne hazarde postkriita miadorse dum grupa promeno, bildigas lian sintenon rilate mian aferon: “zigzaganto eksterkureje skiu aliloke!”. Mi lin reciprokis, konsentite inter la kunuloj, agordante liajn tagordaĵojn al majstreskaĵoj kaj saĝulfrapaĵoj.

Tiusomere ni pasigis tuttagon inter la memoraĵoj de la verkisto-dramisto Vittorio Alfieri (eld: Vittòrio Alfièri) en Torino kaj en urbo Asti, ties patruja loko. Memprepariĝintaj, fine ni estis akompanataj de laika klera profesoro kiu nukleigis siajn ilustraĵojn komentante kaj deklamante selektitajn pecojn de Alfieraj grektemaj tragedioj tiklante por ke la klerikoj perceptu en ili spurojn de refleksoj de kristanismo. Heroldis mi, ne nure mi tamen, rimarkanta, ke Alfieraj personoj ne plu estas viktimoj de tiranaj dioj aŭ determinitaj propekaj kaproj, marionetoj movataj de obskuraj aŭ kruelaj superfortaj potencoj naturaj aŭ supernaturaj: la Alfieraj fakte agas libere serĉante en siaj animaj implikaĵoj la veron pri si kaj konsciiĝante pri sia libere elektita, ne nur fatala, kulpo. Laŭ Alfiera tragedieco, Agamemno, se ekzempli, oferante sian filinon, kulpas pro antaŭmeto de ŝtata prestiĝo al sia patra sento aŭ pro venĝo kontraŭ la perfido de sia edzino, Klitemnestro, kiu siavice kulpas pro sia kompliceco kun Egisto, la uzurpanto. En ĉiuj dramoj oni angoras pri konscio de siaj kulpoj poluciantaj konsciencon.

Tiu konsciiĝo, aŭ korelativeco de peno kun kulpo, konstituas kristanan konsistaĵon: puno eventuale nur el kulpo! (Kvankam, laŭ kristanismo, oni konkrete ne scias kiel Dio intervenas en tiu ĉi nuna konkreta mondo). Sume la dramverkisto, konscie aŭ nekonscie, inokulis en siajn dramverkojn sian kristanan vivkonceptadon. Alfieri, konklude, ĉiukaze ne povintus sincere aŭtori la klasi­kajn grekajn dramojn.

Tamen iuj taksis ekscesa tiun konkludon aŭ bezona je plua esploro.

Sur la disondo de tiu konceptoj al ni plaĉis trovi analogiojn kaj similaĵojn inter klasikaĵoj la bibliaĵoj kaj protagonistoj de ambaŭ flankoj: Kaino kaj Abelo = Eteoklo kaj Poliniko; Abrahamo kaj Isaako = Ifigenia kaj Agamemno; Jiobo = Filoteto; Josuo = Odiseo; Judita kaj Holoferno = Klitemnestra kaj Agamemno; Davido kaj Jonatano = Oresto kaj Pilado; Jozefo kaj la edzino de Putifaro = Hipolito kaj Fedra; Ester = Antigona; Kristo = Prometeo… Kiam la listo finiĝis kun la konkludo, ke la arketipoj kuŝas samaj en la homa subkonscio, ni ekdubis, ke ni iom kaprice procedis.

Ni iris ankaŭ viziti, plifoje, la egiptan muzeon en Torino. Ankaŭ ĉi tie, se ĉiu objekto estis majstraĵo kun nekalkulebla valoro, la atento estis konkerita de la signifo de la sfinkso kiu troniĝas statue aŭ bilde tie kaj tie en skulptaĵoj: tiu ĉi, por ni, elĉerpantaj el la kristana kulturo, figuras la vivon demandantan pri ekzistoenigmoj kaj plaste tipigas la homan racion postulantan kaj atendantan esencajn respondojn: kaj jen Kristo respondas aŭ helpas trovi respondon! Sed ne mankis iuj opiniantaj ke tiu antropologia aŭ religia interpreto superŝaŭmantas kaj ne konvinkas: Kristo, jes, respondas, sed sfinkso kion pri­demandas aŭ vere pridemandis laŭ figura mito de antikvaj egiptoj? Ĉu ne temas pri senrajta alproprigo?… Tamen en diversaj kristanaj liturgiaj objektoj kaj pentraĵoj lokiĝas sfinksoj apud Kristo. Tiukaze, laŭ fakkleristaro, sfinkso kune kun Kristo, mem invitantaj vidi la vivo-enigmon, tiun ĉi simbolas kaj, bonŝance, krom vidi, eĉ solve forviŝas.

Estetikaj kaj intelektaj kaj problemvekaj tempopasigoj kontentigantaj mian ĝisostan inklinon al intelektulaĵoj, eble iom vante ambiciaj, se oni volas. Juna sacerdoto malzorgete amike alertis min: “Ĉio tio, nome tia via pasio, bonas kaj belas, escepte ke vi rolu homon de penso nur por kompensi imagitan marĝeniĝon”. Se la fratulo scius, ke mi ne multe ŝatas intelektulon, tiun figuron kiu ekde la deksepa jarcento ĉiokompetentece furiozas en okcidento, ĉu li ne profitus je la de mi preferata esprimo “homo ema al kulturo”? Aŭ ĉu eble li vidis en mi latentaĵojn de kaŝita ambicio, baŭmantajn por kompensi memmalkontenton pro miaj vokiĝa fluktuado kaj publika subklasado? Konkrete, kaj bonŝance, tiu ”malŝvelo” efikis enfuneligi min en pli kritikajn sinobservojn.

Kio ajn estus, apenaŭ ĉesis la spektaklo de la kulturaĵoj, mi faladis en la samajn psikajn lacige diskurantajn konfliktojn, kiujn enirunto mian enon juĝus dissplitiĝo de personeco.

Se unuavide tiu ordinprokrastado donis okazon pri lasta kaj definitiva pripenso pri mia elektota sorto, direndus ke, fakte, tio agis male. Mi elpensis, pli­malfrue, tiun similaĵon ilustrantan pri mia situacio, elĉerpitan el sporteroj kaj rakontitaj spertoj de la majstro: oni imagu ĉene ligitan rokgrimpanton, en grupo ĉene ligitan, ektimantan kaj ekdubantan, grimpadmeze, pri sia kapablo pluiri. Se la sekvanta ŝnurkunulo, perceptinte tiun heziton kaj ĝin juĝinte danĝera por la tuta grupo, kaptus lian piedon provante, per malsupratiro, lin helpi en la malgrimpiĝo, ĉu la hezitanto sin sentus pli sekura aŭ pli riskiĝanta? Ĉu li reagus per forlaso de ŝnurapogiloj aŭ per pli tenaca alkroĉiĝo al rokdentoj? Tielsame estis mia situacio tiujn monatojn: nun la religiula vivo estas vidata kaj kiel vividealo kaj iela defendilo kontraŭ la malfacilaĵoj de la vivlukto. La minaco perdi tiun lastan mobilizis ĉiujn rezistajn kapablojn kiel en batalanto al kiu estas ordonite kuratingi kaj vivkoste teni la pozicion minacatan de obskuraj malamikoj. Tiom remaĉiĝis en mia menso, tiu zorga komparo ke per ĝi mi trovis momentajn fantaziripozojn.

Certe, tiu situacio, eble al neniu imputebla, pli difektis al serena pripensado ol pli iluminis pri mi la responsulojn. Fakte mi vidas miajn kunulojn pervotpromesintojn gajaj en ĉiuj cirkonstancoj dum mi min ekperceptis kiel homon tristan: la franciskana gajo sub la patra dia rigardo konturiĝis pli kiel fora seninflua beleco ol konstato trapasanta la animon! Ĉiu klopodo reakiri serenecon por normale kontaktiĝi kun kunuloj subtile konfliktis kun ilia evidenta stato de memakceptiĝo kaj do memkontentiĝo.

Laŭlonge de iuj monatoj mi moviĝis blindumite, kiel fantomo. Ne tiom, tamen, ke mi ne rezignu verki okazan artikolon. Eble por dolĉigi mian punon alvenis permeso kun invito, ke rekomenciĝu la publikigo de la jam ŝrum­pigita interstudenteja revueto sendota al ĉiuj klerikejoj de Italujo. Okaze ĝi nobliĝis per la nova titolo “La Corda” (La Korda = La Ŝnuro, La Ligilo), sur kies fronto bilde ĉirkaŭvolviĝis interplektitaj ŝnuraj nodoj simbolantaj unueciĝon de la animoj, dum mi savis mian funkcion de redaktoro, malgraŭ duonigitan ĉar ĉe mi estis oficiale starigita kunredaktoro, plej verŝajne fina responde­culo, kun stabo, tamen, tute sur miaj pensoj kun kiu eblis akuratigi kaj plivigligi la revuon. Malgraŭ tio mi pri ĝi revis, eĉ dum tajpado sur vaksa stencilo, pres­tiĝan kaj talentecan kaj kvazaŭan porintelektulan, (kiu mia fakulto tiam kapablus moderigi la humiligkompensajn revflugojn?), revuon en kiu ĉiuj ideoj sencenzure transdoniĝadu kaj impulsu renkontiĝojn; kaj tio altiris el proksimaj regionoj novajn kunlaborantojn intelekte motivitajn, kaj varbis konstantajn raportistojn; dume mi profitis, do, por verki frontartikolon, kies titolo sonis “Kiam la animaj afekcioj malfranciskane inklinas al malbelo...”, kie malbelo anstataŭas malĝojon kaj afekcioj juĝojn; kaj denove mi riskis translimi la komunan prudenton.

Se mi rezistis la tenton aludi al la origino de tiuj, facile kondukeblaj al la aŭtoro, afekcioj, tamen oni emfazis, ke se tiuj animstatoj juĝiĝas celkaptaj ĉar sekvantaj el la spertoj de la aŭtoro, la parto priskribanta la motivojn kaj la sperton de ĝojo, la kristana kaj franciskana ĝojo, aspektis iom afekta kaj tordita. Tamen al mi ne mankis konvinko kaj honesteco traktante pri ili. Releginte, plimalfrue, tiun artikolon, mi devis konsenti, ke miaj kritikantoj prave juĝis. Evidente, kiam la animo tristas, eĉ la plejbonaj intencoj koloriĝas je tiuj spiritaj kondiĉoj.

Ludis teme la franciskana distiko:

Tiom brilas la bon’ kiun mi spektas

ke ĉiu malglataĵo bon’ aspektas”,

versaĵoj kiujn, same kiel por ĉiuj siaj verkoj, la jam kavalirece aspiranta juna Francisko ĉerpis el amkanzonoj de la stilnova epoko, prefere temantaj pri idealigita virino (krom pri la virtus aŭ moralaj kaj politikaj aspiroj); ilin, kvankam plenigitajn per kristanaj sencoj, mi tiam konfrontigis kun la insida vivrealo, for de la literatura aŭ hagiografieca ekzaltado.

Ne mankis aliaj novaĵoj deturnantaj, almenaŭ pormomente, el mia kutima duonmorneca stato.

Venis, konventa gasto, fama maldekstrema elitulo, invitita, por publika tuttaga kunveno, de la Franciskana Katedro, kultura asocio kun porintelektulaj kaj altsociaj aspiroj, ĵus establita de fratula mensularo kune kun eruditaj laikoj. La kulturaj temoj, certe naskiĝantaj el aktualaj sociaj situacioj, devis esti trempitaj en la viv-interpreto de sankta Francisko kaj de li inspiritaj kulturaj kaj popolaj movadoj laŭjarcentaj. Ĉi-foje ĝia celo sidis en montrado, ke la ekleziaj kondamnoj pri marksismo ne etendiĝas al ĉiuj sociaj kaj politikaj postulatoj de tiu doktrino kaj ke, ĉiel ajn, ili admone kaj kurace marĝenigas el eklezio nur kredantojn: nekredantoj jam siainiciate foriĝintaj el ĝi. Ekzakta legado! klerikoj komentis.

La Katedro emfazis kiel sian okazan moton: Francisko en la Eklezio kun la Eklezio!

Kial socialismo necesus? Estis la stimula ĵeto de la eminenta, kaj vaste dorlotita, publicisto al la publiko. La preleganto per nekutima vervo kaj virtuoza elokventeco dehiskigis jenon:

Socialismo (ĉiuj socialismoj, aparte tiu inspirita de marksismo) estiĝas la nova respondo al la neplenumitaj promesoj de kristanismo. Kristanismo dekomence konsciiĝis pri la bezonoj de la popoloj sed fakte rapidiĝis ilin ignori.

Kompreneble, tiu respondo generis en ni alian demandon: kiujn promesojn faris kristanismo? La religiula pastraro kaj profesoraro rondete diskutis, pli frue inter si, pli malfrue kun la preleganto, ĉiuj provante trovi kaj difini tiujn promesojn. Malgraŭ ke la priteologia studentaro estis nur spektanta aŭ eble klakfunkcianta, mi aŭdacis diri miajn opiniojn koncizigitajn en ĉi-subaj resumitaj principaj asertoj:



1) Kristanismo postulas konsentan adaptiĝon al Dio tra Jesuo Kristo, kies predikita Dia Regno resumiĝas en la akcepto de la kredo je Jesuo mem kaj vivo laŭ li en la amo al la proksimuloj. La unua eksplicita tasko-celo de la Krista anonco koncernas la savon totalan, tio estas definitive transviva, de homo;

2) la esperoj, rilate sociorganizon kaj socialan justecon kaj ekonomian sistemon ktp, estas stimulitaj de la precepto de amo al proksimuloj, antaŭ kiu tamen homo libere kondutas, tio estas konservante ĉiam la eblon respondece akcepti aŭ repuŝi tiun amon, subnome eterna vivo;

3) konduti laŭ Jesuo Kristo favoras certe ankaŭ la emon al sociala justeco, produktado, respekto de homo al homo. Tiuj avantaĝoj iamaniere konturiĝas certe kristanaj promesoj. Sed ili evoluiĝas subkondiĉitaj de la libera akcepto fare de homoj kiu ne estas garantiata kaj kiu, laŭ historio, foje ĉesis;

4) krei socian kaj ekonomian justecon estas tasko de la homo, moviĝanta en la medio de la Jesuaj preceptoj. Spiti tiujn preceptojn egalas riski noci ĉiujn rilatojn inter la homoj. Sume, ĉio dependas de la liberaj elektoj de homo, kiuj povas koincidi aŭ malkoincidi kun la evangeliaj principoj.

Se tiel marŝas la aferoj, kiu rajtas diri, ke la promesoj de Kristo ne realiĝis? Ili realiĝas nur kiam la homaro amase kaj diversnivele akceptas la evangeliajn preceptojn, kion kristanismo tutepraktike aŭspicias sed ne antaŭvidas, eĉ se iuj kristanaj pensuloj inklinas antaŭvidi la malon. La Dia Regno koincidas precipe kun la individua kaj publika akcepto pri Kristo.

Ankaŭ mi vidis, kaj vidigis, malkorektan legadon pri la eknaskiĝanta kristana komunumo: ne veras ke ĝin komponis sklavaro kaj malriĉiularo kaj ne veras ke kiel alloga forto funkciis promesoj kaj esperoj de liberiĝo el katenoj kaj malriĉeco.

La preleganto tamen daŭrigis akuzi, disrakontante, intermiksite kun pardonpetoj kaj afablemaj ĝentilecoj pliakrigantaj fakte la akuzojn, la kristanajn ekleziojn pro ilia neinfluo aŭ senefika kaj nure memflata influo, se ne kontraŭinfluo, rilate la socialan justecon, kaj en tio trovis nemalkonsenton inter la publiko. Kiel ajn estus, li sukcesis, ĉe profanaj okuloj, argumenti la neprecon kaj efikon de la marksismaj tezoj por liberigi la homaron de opresado; kaj plifortikigis, evidente kaj cele, la certecon de samkulturanoj kiuj samkvante de la antagonistoj partoprenis aplaŭdante.

La diskutoj daŭris ankaŭ postprelege, kiam, fore de maldiskretaj uloj, oni agnoskis, ke niaj respondoj, eĉ se doktrine ekzaktaj, mankis je sufiĉa spineco parte pro troakceptema koncedo de afablaj spacoj al la elokventeco de la preleganto nehezitanta tordi katolikajn doktrinojn, parte pro doktrineksceso en la subporto de niaj vidpunktoj. Eble la invitita preleganto venis pli por, eĉ koste de tiom da ruzaĵoj, venki en ĉeesto de sia publiko ol por komuna klerigo. La konkludo saĝe konciziĝis: “La franciskana katedrestro trejnu ankaŭ al tiu ĉi risko, enkalkulante senreviĝojn... turneblajn espereble al fruktodono”.

Kaj la klerika studentaro, eble ne senvenĝeme, spegulos la intelektulon intelekteca ludanto.

Kaj pasis ankaŭ tiu ĉagreno de la votoprokrasto.

Januare 1951 superuloj akceptis mian votpromeson de obeo, malriĉeco kaj ĉasteco. Miaj parencoj loĝis tre foraj kaj tre senmonaj, kaj ankaŭ ne multe stimulitaj de mi, por veturi de Padova ĝis la Piemonta urbo. Mi, kvankam sola votpromesanto, estis festita: miaj kunuloj, eble por min kompensi de la pasinta mia plurfoja maltrafo de la votpromesa rendevuo, montris grandan koron konstatigante, interalie kaj spontane, ke sur miaj lipoj ekrevenis la rido. Fakte mi min sentis feliĉa kaj sekura, eble pli sekura ol feliĉa. En tiu feliĉo efikis ankaŭ la memcerteco, ke mia sorto, nun, dependas ne plu de aliuloj, nur de mi. Aktualis erara juĝo, sed ĝi tiam kontribuis por ne malstabiligi la ĝojojn kaj min normale rilatigi al la aliaj.

Kelkajn tagojn poste oni solenis ankaŭ la eniron inter klerikoj de nova disciplino-majstro. Dio scias kiom ĝoje mi lin festis ĉar tio signifis repreni vivi sen la krabaj enmiksaĵoj de edukpretekstaj ruzecoj praktikitaj de la antaŭa provosa majstro. Ĉu li indignafekte min traktis pro sia inklino aŭ ĉu li opiniis sian devon tiu konduto por reprovi min senvuali? Kial mi ĝin interpretis nur kiel malamikaĵo? Post miaj venontaj peripetioj lin al mi repacigos lia susurata eldiro: “ke vokiĝo honeste fariĝas ankaŭ el memvokiĝo!”. La morto, kiu jam semis vakuon ankaŭ inter la iama superularo, ankoraŭ lasas lin vivi naŭdekjar­ulo. La tempopaso mildigas memoraĵojn. Hodiaŭ ni estas amikoj!

Denove ni reŝutiĝis en la studobjektojn de la trijara priteologia lernado, kun kulturaj promenoj kaj diskutaj kolokvoj: tiuj lastaj, tiujn monatojn, koncernis la rilaton inter scienco kaj teologio, kio ne povas ne unuaviciĝi se la problemsentemuloj estas studentoj dediĉataj al plentempa studo. Foje mi pensis, ke niaj klerikstudentejoj kuiras, kiam la altiro al la studo ne anstataŭiĝas per altiro al praktikaĵoj aŭ manfaritaĵoj, estontajn homojn de penso... malgraŭ mia, iom pozeca, malestimo al la intelektularo!

Sed antaŭ ol paroli pri niaj enmerĝiĝoj en la studojn, atentendu pri du pensvekaj okazaĵoj: frato Antono, do laŭnoma heredanto de famkonata kaj sankta kaj franciskana imitenda persono, jam solene votpromesinta, petis de la papo la dispenson de la votpromesoj kaj forlasis la grupon por hejmeniri (pli religiule, mondeniri) por ĉiam. Kvankam babilema kun ekscespintaĵoj kiuj foje lin ridindigis, pri motivoj de tiu ĉi decido nenion li malkaŝis lasante malsata nian scivolemon. Pli grave kaj pli dolore suferigis la eksiĝo de alia iama kunteologiano, kiu jam akceptis la sacerdotan ordinon du jarojn antaŭe. Abrupte venis la nova, ke li senfrokiĝe forlasis la konventon eskapante la obeon kaj, fakte, regresante ĝis sekulariga laikiĝo.

Gregoro li religiule nomiĝis: pri siaj pasintaj personaj travivitaĵoj li multe rakontis pro tio ke mem jam estis, tuj post la armistico, en Greklando kaptita kaj, kiel oficiro prizonulo, sendita al Germanujo dum longaj 19 monatoj ĉiam kun unu piedo en la tombo pro malsan- kaj labor-penoj. Lia enkonventiĝo fierigis la superularon opiniantan trovinti personon taŭgan al la direktado de fratulaj komunumoj kaj eventuale de malglataj farendaĵoj, en kiu al la pastra saĝo oni devas aldoni la administran kaj mastruman majstrecon. Al li la superuloj ne malfruis fidkomisii delikatajn taskojn, koncedante ampleksan agadliberon. Kvankam serioze senprofitema kaj zorgema, li tamen elspezis monon ne je sia dispono; por kovri la deficiton, kaŭzitan de propradecida plua konstruaĵo kun kaŝitaj perdoj, li prunteprenis monon ĉe bankoj kaj privatuloj kiun ne plu kapablis redoni; la pruntedonantoj petis intervenon de la centraj superuloj kiuj “falis el la nuboj”: fakte Gregoro iam sukcesis ilin kvietigi montrante ke la malavaraj bonfarantoj jam mondonacis.

Unuaaspekte li trajtiĝis akuzebla je maskita moneldevigo pro ruzaj artifikoj por havigi al si la necesan rimedojn por ambicia verko. Frato Gregoro certe riproĉendis pro la senpermesa enŝuldiĝo, kaj pro konstruaĵo senutila, pliposte subkoste disvendita, ne pro manko de kompetenteco, kvankam endanĝerigita de ambicio estariĝi sur la aliaj. Estu kio estu, li por eviti honton ĉe la kunularo forfuĝis neniam konigante siajn sorton aŭ volon. Jarojn poste zumis voĉo, certigita vera, ke li edziĝis kaj dungiĝis ĉe banko kaj, ke neniam akceptus viziton aŭ iun ajn kontakton kun iamaj samideanoj aŭ kun superuloj por laŭkanonike jure reordigi sian novan pozicion. Eble li treniĝis de konsekvencoj de malhomeca kaptiteco, eble la multaj problemoj, kunvivaj kaj sentaj, sedimentis sur lian menson samtempe, eble eble... Kiom da paroladetoj, kiom da scivolo pri dekliniĝo de siaj devoj kiu en la venontaj jaroj paŭsiĝos centoj da fojoj!

Multeposte, tamen, ni ion eksciis pri liaj novaj vivelektoj. Pri unu el tiuj ni trovis, ke li havis bonan palaton sin diferencigante de aliaj similaj kazoj de pastroj edziĝantaj: nia ne nur amuza observado maldelikate flustris, ke tiuj ĉi, kiam decidas sin allasi al amkuniĝoj, alrigardas kaj ŝtormas sur la unuan virinon disponeblan, senkonsidere pri belo aŭ estetiko same kiel endemia malsatanto manĝaĉas sendistinge tion kio aspektas nutraĵo. Por difini tiujn ĉi ni uzis la Dantan parolturnon “Pli ol honor’ povis la malsato” (Dia Komedio, Infero 33, 75). Nu patro Gregoro, oni diradis, en tio esceptis pro tio ke li elektis respektante ankaŭ la postulojn de la okuloj kaj de la kanonoj pri ina beleco. En tiuj admiro kaj laŭdo al li certe miksiĝis ankaŭ moko al aliaj, sed ĉu vere nur admiro kaj moko aŭ tiuj senpudoraj enrigardoj filtriĝas el envio kaj bedaŭro pri io flagiĝanta en subkonscio? Tia estontos ironia demando, ne nur preterpa­sa, de iuj ekspastriĝintoj edze vivantaj, eble eta venĝo kontraŭ neaprezantoj pri fajnecoj de iliaj virinoj!

Ankaŭ alia simila fakto, sed jure malpli grava, trafis mian duonkvietan travivon. La kleriko okupanta la ĉelon najbarantan kun la mia, iuvespere frapis, subbrue, mian pordon kaj min salutis rapide kaj singarde anoncante, ke li ekforlasas la franciskanan vivon.

“Kial? Vi antaŭnelonge solene votpromesis...”.

Li, per serioza ŝerco, jene malembarasiĝis el la neevitebla demando:

Mi transrulis tutan mian amon super Dio, sed mi malkovris, ke amon mi en mi ne trovas, do mi nenion promesis... Mi petis dispenson de la papo ĝin obtenante. Salutu por mi ĉiujn”. Kaj demetante la ŝercan tonon aldonis forpermesante: “Mi malsagace estis lasanta aŭkcii mian estontecon. Enludiĝas la destino de mia vivo”. Li montris serenecon kaj feliĉon kiujn mi ne sciis, ĉu eksplicite envii aŭ ĉu klopodi ilin taksi lardumitaj.

Ni eksciis, poste, ke lia amo tute transruliĝis super lia kuzino kiun li edzinigis kun la benanta partopreno de nia patro majstro. Kaj el la Valtellina valo la paro adresis, per la sama persono, al ni salutojn.

Antaŭ tiuj salutoj ni diskutis, eble sciencofone, pri la du ammanieroj: la afekcia-senta aŭ sentema amo kaj la vola aŭ sensentema amo: konkludante, ke al Dio prefereblas aliri per la vola amo: afekciaj amsentoj al Dio eblas kaj helpas sed ili emas svagiĝi laŭ la lunŝanĝiĝoj, do al Dio oni donu la volan amon, kvankam Dio kapablas plenplenigi eĉ la koron. Oni prie revua dokumente pri Sanktuloj kiuj pasigis la tutan vivon ne spertante amikiĝajn sentojn pri Dio. Ili lin amis nur volnivele!

Niaj afekciaj amsentoj, kiam ili venas, povas spontane kaj medite trempiĝi en la homaj travivaĵo de Jesuo, vera homo. Nia korsentemeco havas, tial, personan objekton, kies travivaĵoj povas allogi ankaŭ sentnivele.

La ŝerceca esprimaro kaj la sinsekva elekto de tiu kunulo kirlis ankaŭ alian diskuton, nemalhaveblan, inter klerikoj: Ĉu eblas, ke, por ni, virino-edzino kaj Dio kolizius? Ĉu decas kaj morale licas preferi la virinan amon al la Dia amo? Kial la du amobjektoj kontraŭas? Ĉu kontraŭstaro nepra aŭ ĉu erara fantazia ŝaŭmaĵo? En la kazo de nia eksklerikiĝinta kunulo tio sin montris okazinta, ĉu ne? Ĉu komparo respektema pri Dio?

Fine tamen la problemo riveliĝis pli abstrakta ol konkreta ĉar la kontrasto malaperas se apenaŭ oni konsideras ke du estas la vojoj por alveni al Dio: tra geedziĝa amo aŭ pere de rezigno je tiu natura pleniĝo por sin plenigi je alia supera amo: temas pri du vojoj en kiuj la konkurentoj estas du statbonaĵoj, kies kaŭzo kaj celo estas ĉiukaze Dio. Nia ekskunulo ne anstataŭigis Dion per virino, nur elektis unu el la du alternativoj por alveni tutkore al Dio, kiu restas, tial, amcelo nekomparebla kun la aliaj.

Tiuj eventoj ne ĝenis la normalan sinsekvon de la programitaj okazontaĵoj. La unua el tiuj estis la lernojara finiĝo. Ĝi finiĝis per grava nekutima tasko: montri al si kaj al aliaj kiel la lernejo nin grundigi por la evangelia anonco, krom per la studoj, ankaŭ profitante de paroladoj kaj kontaktoj kun diverssituaciaj personoj por plistudi jen iliajn reagojn jen nian psikologian adaptiĝon en kadro de la katolika ortodoksio. Estis kvazaŭ antaŭplonĝo en la estonta realo.

En urbeto najbara al la metropolo, kie loĝantoj lante pasadis el agrikulturo al okupiĝo ĉe industrio, dek franciskanaj pastroj engaĝiĝis misie prediki al la popolo en preĝejoj, kie oni estis invitita viziti por aŭskulti iliajn meditaĵojn. Tasko de la klerikoj, nepovantaj laŭ la kanona leĝo prediki aŭ konfespreni aŭ mescelebri, konsistis el la vizito al familioj aŭ grupoj da familioj por dialogi kun ili por ke ni konu iliajn malfacilaĵojn rilate la kredon kaj provu pliriĉiĝi, per la praktiko, je konvinkigaj respondoj. La strukturo de la dialogoj, laŭ la planintencoj, devis eksciti la intervenon de la fideluloj por ke ili rakontu pri sia kredago kaj kion ili atendas kaj ricevas de kristanismo, aŭ kiel ili interpretas la ekleziajn pastoralajn agojn.

La kontakto kun homoj, post duonĝenaj komenciĝoj, tiom min kontentigis, ke refreŝiĝis kaj pufiĝis, en mia volo, la flanko inkliniĝanta al la religiula vokiĝo kaj akceptado de la evangeliaj konsiloj. Ion da kunpuŝiĝo kun la realo mi trovis kiam mi komparis la demandojn de la vizititoj kaj la temojn kaj pritraktmanieron de la enpreĝejaj predikantoj: mi kredis malkovri en tiuj ĉi ion refluan, ion eksterproblemajn. En postaj grupaj rondtable koordinaj raportoj kun la samaj predikantoj mi provis ekspliki tion resumante jene: jam ankaŭ popolanoj havas ekan novan kritikan emon rilate la instruojn ricevitajn de la predikoj: fidelulflanko nur aspekte amas emfazaĵojn aŭ baŭmaĵojn je kiuj ofte nutriĝas la ordinaraj predikoj, dum iuj hagiografiaĵoj indulgas al anedoktaroj ne pruvitaj aŭ malpli probablaj laŭ la onia sento: tiuj ĉi similas la mezepokajn exemplaria (ekzemplària = kolektaĵoj de ekzemplaj edifaĵoj, tro sendenpende de ilia historia okazinteco). Prediko pli ol movi la animojn devus plialtniveligi, en tiu epoko de distraĵoj kaj misinformoj, lajn pri la konsisto de la fundamentoj de kristanismo.

Kelkfoje, mi kuraĝis balbute difini, predikanto aspektas kiel figuro de sur afiŝo aŭ kiel heroo de antikvaj tempoj”. Kaj alia kleriko aldonis: “Foje ŝajnas, ke, povra kaj en argumentoj kaj en argumentado, la prediko ĵongletas per krietoj kaj teatraj gestoj. Ili impresas apenaŭ rudimente, preskaŭ kriple. Mi antaŭvidas, ke inter la kaŭzoj de malĉeestemo al predikoj, ĉi tio pli kaj pli influos”. Sentencoj sennuancaj kaj iom arogantecaj kiuj tamen ne ŝokis la predikantojn jam, eble, pli mirigitaj ol ŝokitaj pro nearda popola partopreno.

Repreninte mian, sendube aplombecan, analizon, mi finis per jena konkludo: “Foje la predikantoj preparas, senvole certe, la vojojn al la duboj pri la kredo, ĉar personoj etendas, per instinkta logiko, la nekredeblecon de viaj rakontaĵoj al la kredo mem. La dubo restas kaŝita por misevolui kaj strasige reaperi en oportuna tempo”.

Miaj observoj obtenis konsenton, almenaŭ ŝajnan, sed mi ne vidis, en tiuj predikantoj, en la venontaj jaroj, aliiĝojn notindajn. Anstataŭe, de kelkaflanke mi estis klasita inter la “malkuraĝige senpardonaj logikuloj”.

Plie, plejgrave, mi rimarkis, ke la argumentadoj de la prelegantoj, depruntitaj de la inerta tradicio, mankis je percepto pri la veraj kredaj malfacilaĵoj de fideluloj. Mi ankoraŭ havas nekaŝeblajn memoraĵojn pri la miaj de la kolegiaj jaroj, kiam la duboj defiladis sur unu strato kaj la respondoj sur alia, validaj, eble, por aliaj tempoj. Tiamaj predikoj pasadis de miraklo al miraklo en epoko kiu postulas pli da demonstro. Demonstro pri ebleco kaj historieco de la miraklo mem.

Min savis el la suspekto de aroganteco instrui naĝon al maristoj la, antaŭe duonaj, poste plenaj, konsentoj de miaj kunvizitantoj, kvankam pli prudentaj samjuĝemuloj.

Pri la afero rilate la miraklojn oni montris miron kaj intereson. Kaj pri tiuj oportunas nun paroli, sed post priskribo de mia embaraso antaŭ esprimoj kaj sintenoj de niaj vizitatoj. En hejmo, ĉe kiu kunvenis ankaŭ diversaj najbaroj, rimarkindas spleneca etoso: tuj ni kaptintis de la plej grava el familianoj, ke ili ĉiuj estas revenantaj el “elĵeti homon. Ni ĵetis lin al malkomponiĝo, al la malhelo”.

Kial tia “elĵeti”?

Per terpugno kun senutila pieco, ni tute perdigis porĉiam homon, fraton!”. Ĉu dubo pri la transtera pluvivo aŭ simplisma rifuzo transestiĝi en alian ekzistejon? Ĉu malplaĉo pri la perdo de frato aŭ malplaĉo pri la transtomba destino? Ĉu definitiva nuligo aŭ protesto pro transvivo atingata nur per la disiganta morto aŭ pro ne konvinkiga respondo de la eklezio? Necesus pli atenta esploro pri tia situacio de la homa animo

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.