Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo13/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   28

Ĉapitro naŭa
Luktoj por sin mem damaĝi


Iom post iom mia spirito sereniĝis kaj akceptis la novan situacion. Kontribuis al tio ankaŭ la nova etoso de la unua kurso pri teologio, tute absorbanta en la ĝojigan okupon de studado kaj diskutadoj pri teologiaj temoj antaŭe ne eĉ aŭditaj kvankam ekdisipiĝantaj en la batalo de la baldaŭaj politikaj balotoj, startigita per la ega moto “komunismo forbalaas religion”. Jam la katolika partio, sub influo de malsukcesoj en lokaj kaj regionaj balotoj kaj pro malkonsento de altprofilaj ekleziuloj, ekfendiĝis kaj baldaŭ preskaŭ malaperis el la politika areno, lasante la civilan ampleksan spacon al la partio de katolikoj, en kiu nome prefere asociiĝas katolikoj kaj nekatolikoj kaj alireligianoj, jam organizita kaj plenpove batalema, dum la religiaj aŭtoritatoj ĝin apogas kaj lasas travideti, ke Marksismo jam kondamnita kiel doktrino en la Enciklikoj de papo Pio la XI en Mit brennender Sorge kaj Redemptoris Divini, nun eĉ ĝiaj kompartiaj adeptoj estos ekskomunikitaj fare de la Romaj Sanktaj Kongregacioj. Efektive tia kondamno okazos, sed post la balotaj rezultoj. Al multaj el ni ŝajnis, ke tiu kondamno devintus esti enkanonigita antaŭ la balotoj, kvankam ĝi, laŭ nia opinio, ne multe efikintus por deteni la nemalgrandan parton de la kristana popolo el la voĉdonemo favora al la komunistoj aŭ al iliaj aliancanoj. Ĉiel ajn, ĝi aplikeblis, memevidente, nur al katolikaj kompartiaj dirigentoj kaj propagandistoj, neniel al nekredantoj komunistoj.

La nova etoso portis min mobiliziĝi en publikaj konkurdueloj kun studentoj de urbaj liceoj. La venko, se uzi tiun bataleman vorton, laŭ onidiroj, estis ĉiam mia, nivele de oratora argumentado kaj en prezenta artifikado de la bildigo pri la promesoj de la kristanaj partiaj idealoj kaj pri la danĝeroj de la perspektivoj de la kompartio-reĝimo, sed mia konvinkigarto kelkfoje ne sukcesis elirigi nemalvastan studentan frakcion el ĝiaj vidanguloj kaj ŝanceliĝo akrigante, eble, ilian ekoponadon, eble pro dialektika eksceso kaj io tro sinmontrema aŭ tribuneska. Mia malatuto, laŭ posta analizo, estis ĝuste verveco kun kul­tureca parado, kiu foje semis impreson de aroganteco pli konsona al la dekstrulaj partioj ol al demokratio de la frateco.

Kial la itala katolika eklezio batalis politike kontraŭ komunismo? - Por savogardi siajn ekonomiajn profitfontojn en koterio kun kapitalismo - aplombe saĝultonis ĉefkomunistoj. Por defendi la rajton al estiĝo de la religio - redonis ekleziemuloj. Kaj se ankoraŭ oni bezonus elspertan juĝiston, mi el la lukto-kampo povas atesti, ke preskaŭ nur tiu lasta celo movis krede kaj politike katolikojn.

Kun klerikoj kaj junaj laikuloj mi pasigadis noktojn muralgluante afiŝojn. La rezultojn oni vidis, semajnojn pliposte (la 18an de aprilo 1948), en la urnaj respondoj: tute favoraj al la partio de katolikoj; sed ankaŭ en mi atentaj okuloj povintus enrigardi flankajn efikojn: iun specon de malfortiĝo de miaj internaj tensioj, de miaj ekzistencialaj problemoj. Paralele, fakte, burĝonis, ke la lukto ĉirkaŭe de mi kovris aŭ modifis la luktojn ene de mi mem. Tiel ke okazoj de intensiĝoj en politikaj kaj humanitaraj kontaktoj subtile fariĝis spontanaj, sed konscie nekontraŭataj, devojiĝoj de miaj internaj konfliktoj.

Intertempe religiuloj ekspertaj pri juna animo min senvuale admonis, ke mi ne lasu kredi, eĉ senintence, ke la eklezio pretiĝas engaĝiĝi en praktikaj ekonomiaj planoj aŭ en la rekta estreco de politiko, kaj samtempe ke mi plivivigu, ene de mi, la religiajn antaŭenpelilojn por ne finiĝi en ĉarlatanan reklamon. Neniu, eble, suspektis, ke tia mia febra kirliĝo estis ankaŭ ŝirmo kontraŭ miaj dukapaj reciproke ekskludaj vokiĝoj.

Tiuj ĉi tamen latentadis en mi plektitaj kun la suspekto, ke la edukantaj juĝoj pri mia taŭgeco al la religiula vivo ankoraŭ restas en la duboj. Mi, certe, jam fariĝis problemo ĉe kelka el la plej proksimaj observantoj. Miaj pensoj, post la ebriiĝo pro la balota venko, ekvagadis sencelaj kaj dum la enĥorejaj brevieraj preĝoj kelkafoje mi preĝvoĉadis eksterunisone, voĉante en paŭzoj kaj paŭzante dum deklamado aŭ neatendite trotrenante voĉon dumkante: tio, krom revoki min al la estanteco, montradis al ĉiuj, ke mi estas mense aliloke “ensorbata kaj aliportata de figuroj skulptitaj en la ĥorejaj frontaj lignoj emanantaj la historion de la jarcentoj”, ŝerce rekantis kunuloj, sen tamen aliĝi, rilate tiujn eksterĥoraĵojn kaj unisono-rompaĵojn, al la superulaj juĝoj, malpli foraj el la situacio. Preskaŭ senpripense, preskaŭ liberiĝe mi nuligis jen la riskojn de voĉrompiĝoj jen la timon de sekvaj superulaj malfavoraj juĝoj, movante senvoĉajn lipojn, do reakirante mian malnovan arton de la kolegiaj tempoj. Kaj mi trovis ankaŭ momentojn de nemalironia miro pri simpatia manko, en miaj kunuloj, de miro antaŭ tiuj miaj voĉaj misakordoj.

Konkretiĝis ankaŭ aliaĵoj, kiujn mi volus mencii. Mia amiko, kun kiu mi malprudente treniĝintis al fuĝo tra Karnio, glite kaj glate koheriĝis kun sia idealo por sin ligi definitive per solenaj votoj al la ordeno kaj procedis regulare laŭ la studotereno. La profunda amikeco, kvankam longe senvorta, suferigis lin okaze de mia ŝajnmaljuste altrudita prokrasto de votpromeso. Kelkajn monatojn post, iun tagon mi vidis lin senmova sur portebla liteto kaj impresanta per ŝaŭmaĵoj el la buŝo kaj la okuloj fiksitaj je io ne videble fora: evidentis, ke la suspektata epilepsio kun signoj pri mensa perturbo tiun fojon manifestiĝis imprese, pro kio la superuloj taksis plejprudente lin enhospitaligi en aparta malsanulejo. El kiu li revenis post kelkaj semajnoj; sed de tiam li ne plu kondukis firme: lia psika ekvilibro ŝanceliĝis malgraŭ kuraciloj kaj multespecaj prizorgoj. Lia pormomenta kaj ne komplete de li konsciiĝinta, por tion diri, konduto ekmanifestis trajtojn de obstina sinceleco. Kaj li restis ĉiam tia, duone memsufiĉa kaj duone asistbezona. Kaj mi, malplaĉe kvankam kun la klariĝanta sento de tiu kiu fine trovis eksplikon, devis taksi homo deliranta, do senkulpa, kiun mi iam taksis homo obstina kaj kulpa.

Ankaŭ tiujare, lernojaro finiĝis per akademio (eseetoj intermetitaj per beletraj recitaĵoj), kvankam prokrastita ĝis septembro, kies temo ĉifoje devis esti rigore priteologia. Gravuloj de la klerikaro enplektis mian nomon kiel preleganton aŭ referanton de la deviga temo. Eble ili tiel lanĉis por provi min fordeteni de la nigraj pensoj enŝtelitaj de la plua prokrasto de allasa votligo, aŭ eble pro mia jam montrata inklino al psikologiaj memesploroj, ĉar la temo estas ĝuste el tiuj kiuj kunpelas trasulki la meandrojn de la homa psiko: la religiaj kaj psikaj facetoj de la kristana pento. Je konfirmo de ilia intenco, kaj kontraŭstare al miaj pendoladoj inter jes kaj ne, el iu ŝerce eskapis: “Tio helpas vin elmemiĝi...”. Vere tio malhelpis, ke mi plireglitu al pesimismaj bildigoj pri mi.

Ĉu pro manko de pripenso ĉu pro manko de informoj pri la temo, mi akceptis je la kondiĉo tamen, ke mi povu kombini, kiel reĝisoro de sepmembra skipo, la obĵetojn kaj la obĵetantojn kiuj laŭkutime ensceniĝos por eksciti la intereson de la publiko. Oni konsentis kaj koncedis al mi du monatojn por priserĉi, esplori, legi, interkonsultiĝi kun profesoroj. Iomete mensleĝere, mi, kiu foris centmilo da miloj el la versaĵoj, kiuj, pli ŝerce ol flatece kombinitaj de kunuloj zorgantaj pri akademiaj pretigoj, refrenas “la aŭroraj radioj lin trovas inter la folioj kvatataj de okuloj sopirantaj al la sunlumo de ĉioscio” (aludante al miaj fieriĝantaj frumatenaj ellitiĝoj por nazumi inter libroj en la biblioteko), lasis, ke tiuj ĉi vortoj vere fine leviĝu super miajn hezitojn, trans la timataj superulaj juĝoj, kaj vere bildigu mian konduton.

Tro malfrue mi komprenis, ke la akceptado de tiu ĉi tasko ekmetis min en penaĉan ĉefrolon kaj devigis ke mi laboru aferkerne. Kaj, malgraŭ tio, pro ne komprenebla bezono komplezi, finfine mi surprenis ankaŭ la taskon de alia kunlabora kunulo, rezigninta montriĝi sursceneje.

En septembro de 1949 mi eldiris mian enprogramitan prelegon, jam legitan sed ne tute aprobitan de la profesora paro. Estis permesite uzi la italan lingvon pro tio, ke “jam ni devas ekuzi teĥnikan aŭ kompreneblan lingvaĵon ankaŭ en la itala lingvo ĉar igas pena kaj senefika pensi kaj akademii latine kaj paroli alilingve”. La latinan jam oni uzis nur pri religiaj teknikaĵoj aŭ en transigo de la taŭga senco de la dogmoj.

Jen mia kvarŝtupa tezaro, netimide proklamita en la scivolema prelegejo, kaj kerne konservita.

La kristana pento estas

a) nek sento de kulpo aŭ malagrabliĝo devenanta el konscio transgresinti la grupajn leĝojn al kiu la pentinto apartenas kaj suferas pro la rompo nun riparenda. Tio ĉi pli similas instigan tabuon ol moralan memkondamnon, similas pli honton pro la malbela impreso pri si travidigita ĉe la similuloj, aŭ pli timon pro la dia venĝo ol la memkondamnon pro la vundo al la konfesita moralo;

b) nek sento de bedaŭro, per kiu oni taksas la pasintajn pekajn agojn nur kiel erarajn kaj damaĝajn agojn. Tia sento estas senefika kaj do senutila krom devia, kaj deturnas la atenton el la vera kvalito de la ago plenumita;

c) nek sento de rimorso. Tiu ĉi turnigas la atenton al la pasinto lasante en la animo konscion de neelaĉetebliĝo el la kulpo. Se konscio pri kulpo kuniĝas al sento de neelaĉetebliĝo el kulpo, la rezulto estas manko de espero en la pardonanta mizerikordo: la orgojlo ne pardoni sin mem kvazaŭ estus pli noble, pli grandioze, pli elstare sin turmenti ol zorgi por ripari la kulpon kaj havi la pardonon de la ofenditulo;

ĉ) je kio esencas la kristana pento? Ĝi estas bedaŭro pro ofendo farita al Dio, malplezuro pro kulpa rompo de la amikeco kun Dio; ĝi koincidas ne eĉ kun la rompo de la morala normo ĉar la konscienco direktiĝas trans la morala normo, sed kun la malobeo aŭ malrespekto al Dio. Paradigma pri la tuta afero rezultas el la evangelia Luka parabolo pri la Erarinta Filo.

Mi provis devenigi miajn tezojn el versegoj Skribaj aŭ el patristikaj aŭ mistikulaj citaĵoj: ankaŭ por eviti, ke oni juĝu la tuton tro skema aŭ aferece senfundamenta. Krome, inspiriĝinte al pripentaj kaj pentofaraj kriterioj de la Sankta Jaro ĵus proklamita de Pio la XII, mi ekzemplis konkludan legon de mia, iom cerebra verŝajne, kvazaŭnovelo temanta pri la spirita disvolviĝo kaj maturiĝo, inter la sortimento de similaĵoj, de la pentaj sentoj en la klasika pekulo Donĵuano, eklaŭiranta modernajn vojojn de konvertiĝo, dum imagita lia pilgrimado al Jubileaj Lokoj. Jen:

La lasta aventuro de Donĵuano

El bedaŭro, el rimorso, el sento de kulpo kaj el similaĵoj, al la kristana pento

“Spertinte ĉiujn plezurojn el la vivo kaj orgojle suĉinte ĉiujn aplaŭdojn de la publika opinio, same kiel tiun konsideriĝi la ĉampiono kaj simbolo de la libera, pli precize liberecana, penso, nun antaŭ la nenio en kiun estas lin forpelanta la morto-proksimiĝo, Donĵuano repripensas la aferon kaj forveturas al la Jubileaj Lokoj de la milnaŭcenkvindekjaro. Kaj provas malfermi al Dio kaj manifesti al la homoj sian koron ensorbitan en la morala sinpuriĝo; kaj miras, ke li longatempe povis sin pensi senbezona je pento kaj pardoniĝo.

“Trajno, aviadilo, taksio kaj multege da pensoj. Herolde pensoj. Li perceptas, ke li mem nun sopiras al la iama kredo por ke Dio pluekzistu kaj, ke estu vere, ke li mem estas amata de Li. Aferoj tro belaj kaj iam tro tretitaj de li. Tia deziro, kompreneble, kuntrenas siajn sekvojn, same kiel iun eknaŭzon pri propra pasinta vivkonduto, tiom ŝatata sed senfrukta kaj senvalora, kaj bedaŭron ne povi plimultigi la malgrandajn okaze plenumitajn moralagadojn iam taksitajn subnivelaj. Tamen unu fojon pluan li provas pravigi sian iaman kon­duton per ekskuzoj kulpigante eksterajn cirkonstancojn: Se ne estintus tiel, se estintus tiel ĉi, se eventoj ne komplotintus... Sed li eksuspektas, ke tio ne solvas la problemon de bezono de konscienca repaciĝo kun Dio kaj ne kontentigas liajn novajn psikajn kaj spiritajn bezonojn kaj perdigas tempon. Tempo ne revenas per bedaŭriĝo aŭ malbedaŭriĝo!

“Forlasinte tiun senkulpigan vojon, li nun preferas enprofundiĝi en naŭzon pro sia pasinto bedaŭrinde fama, aspekte, kaj laŭdata kaj fetiĉigata kaj imitata ĉe homarparto. La kolero invadas lin kaj samokaze ia reteniĝemo perceptata kiel neeblo esti akceptata ĉe Dio: kaj se ne eblas, kvazaŭ suĉite en definitivan forĵetindecon, akceptiĝi ĉe Dio, konvenas pluiri laŭ la naŭza pasinto. Sed li samtempe ekkonscias, ke tiu rimorssento similas al provo sufokiĝi en la kulpo, al konscio de neriparebleco de la kulpo kvazaŭ el ĝi ne estus elaĉeto: tial li intuicias, ke per tiu sento li ne akordiĝas kun Dio, kiu estas apenaŭ ekster li kaj jam atendanta eniri en lin.

“Superinte bonŝance tiun mornan naŭzon kaj spiton pri si, Donĵuano sin lasas okupi de nova sento, sento de kulpo, ia speca psikofizika ĝeno originanta el konscienco esti transgresinta la normojn de la saviga grupo, al kiu li devintus senti sin ligita. Kia la rolo de Dio en tiu sento de kulpo? Ĉu ĝi vere atingigas la kristanan penton? Kvankam tenajle kaptita de tiu tabuo en kiu ne aperas la dia vizaĝo, lin flugtuŝas diverssplita pentosento kojnanta kaj superanta kaj malaperiganta ĉiujn aliajn sentojn, li konsciiĝas ke mem estas baraktiganta Dion mem kvazaŭ tiu ĉi estus la normo aŭ la socio ofendita kaj kondamnanta; kaj li samtempe ĝojas ke mem ekkomprenas ke ankaŭ tio ne estas kristana pento. Fakte li estas eniranta en la alian plikorektan vojon de la kristana pento, kie la dia vizaĝo estas ame atendanta.

“Se en ĉiuj antaŭaj animstatoj Dio ŝvebis fore, preskaŭ seneĥa, preskaŭ sen patrecaj trajtoj, nun fulme prezentiĝas ĝuste tiu vizaĝo, ĝuste kiel li jam eksentis. Pentosento, fakte, estas alia afero, pli simpla, pli liberiga, pli mildiga, pli proksima al Dio, kaj fora el la egoismo de aliaj sentoj de rimorso aŭ de kulpo aŭ de naŭzo pri si. Nun li vere sin allasas al kontricio kaj el lia intimo eksplodas: “Deŝiriĝu ĉiu vanto kaj foriĝu la nekristanaj senfruktaj bedaŭro, rimorso, kulposento: foriĝu kaj lasu lokon al la kristana pento. Mi kontricias kaj falgenuiĝas por rekompenci Dion kaj proksimulojn kaj siblas: “Patro, pardonu al mi, mi faris antaŭ vi tion kio ne decas, kaj ne indas stari ĉe vi...”.

Pento do: bedaŭro pro ofendo al la Patro kun deziro esti pardonata por reakiri la filan konfidencon kun Li”.

El tiu noveleto devus elstari la diversaj maskadoj aŭ trompaj similaĵoj al la kristana pekosento; sed el la publiko venis peto, ke mi pli ekspliku ĉar tio ne senpere klaras kaj la konturo de la problemo perdiĝas laŭvoje. Kion mi faris distingigante la diversajn animstatojn pere de respondoj al akorde preparitaj demandoj de miaj kunlaborantaj kunuloj. La komuna multbranĉeco de la koncepto “pento” fine iel lasis grundiĝi la unikeco de la kristana pento, kiu facile konfuziĝas, ne ĉiam malruze, kun kulposento kuracebla per rezonado aŭ page sur la sofo de psikologo, dum la pekosento rilatas rekte kaj ekskluzive al Dio, kvankam foje ambaŭ kunvivas.

La prelegon verkovoste markis la studdojeno erudite resumante kaj rekonvorte distingigante la diversajn falsajn, pro nekristanaj motivoj, pentojn, kaj aldon­ante iom misterece: ”Klasikaj distingoj inter kiuj iam necesis maljuniĝi por saĝiĝi, nun tiun saĝon oni heredas el la kromozonoj!”. Kaj fini paroladon per: “Ankaŭ por studdojeno estas “Non sine labore carmina” (Ne sen peno la poemkantoj el Catullo)

Ĉu laŭdo, ĉu aludo al mia pretenda, kaj iom snobisma, novemo? Ĉu oblikva maniero por ne ellasi takson rilate la prelegon kaj respondaron? Mi decidis analizi pli poste ĉu tiuj vortoj havas kaj kian sencon. Ĉiukaze la ĉeestantaro aplaŭdis longe kaj ne malmultaj profesoroj konsentis kun mi; kaj famo pri tiu ĉioscianteto ekeĥiĝos tra la konventoj, sed kiam tio ne povos min plu ĝojigi. Kaj ŝerccele iuj, tuj post la prelego, min epitetis “la nova Donĵuano”.

Ne multajn horojn poste, la laŭdo subenglitis kaj estis de mi forgesita kaj nuligita ne pro la subtila akuzo de aplombeco, sed pro novaj drameroj ekfalantaj sur min. La klerikanmajstro, je la samvespera deknaŭa ĉirkaŭ, min kunvokas kaj delikate, laŭkaritate, laŭfratulece, preskaŭ balbutante klopodas ko­muniki, ke la juĝo de la responsuloj kontraŭas mian ĵusan manifestitan deziron, tio estas daŭrigi kaj spirite perfektiĝi en la franciskana vivo. Ili tion decidis kun bedaŭro kaj por mia persona feliĉo krom por la kvieto de la fratularo.

Tial, li konkludis, via vivo trovu alian taskon en la sekulara mondo: Dio nin alvokas el diferencaj vojoj al diferencaj taskoj... Vi montriĝas inteligenta kaj entreprenema, pozitivaj ecoj per kiuj vi fruktos al vi kaj al homoj... Ni restu ĉiam spirite kunigitaj... Leteru de tempo al tempo”.

Mi aŭskultis sen sukcesi orientigi la blokon de miaj pensoj, preskaŭ subjugita de tiu dolĉa/dolĉiganta parolo plenŝutita je karitata embarasiga ĝeno. Lia ĝeniĝo ekfariĝis ĉe mi inertiĝo, ŝoko, deziro neekzisti: kaj, page al tiu ne evitebla torturo, la majstro decide anoncis, ke mi morgaŭ matene foriru el la klerikejo kaj rikoltinte ĉion mian ekvartu, laŭ la nova vivperspektivo, zorgojn kaj aferojn en la konvento de Sankta Francisko de l’ Dezerto, en la plej interna insulo de la venecia laguno, kiu funkciis kiel solecega retiriĝejo. Estis la deknaŭa kaj duono nokte: tio signalas, ke mi ne povas plu kontaktiĝi kun miaj kunuloj, priparoli pri mia kazo aŭ sorto kun iu ajn. Ĉe matena vekiĝa sonoro oni notos, ke mia ĥorseĝo kaj tiu ĉe manĝotablo vakas, oni pridemandos dum la superuloj trakurigas la novaĵon, ke frato Alfredo elektis reveni al la mondo: li elektis fulme, fulme senadiaŭe forveturis, fulme dehakis ĉiujn longedaŭrajn homecajn ligojn; kaj tiuj sentoj de miro kaj defraŭdo, multfoje suferitaj inter kunuloj rilate okazajn malaperintojn, nun koncernos ĝuste min.

Elirante el tiu fatala superula pordo min renkontis fratulo, mezaĝa kaj kutime deteniĝema, kiu en la koridora duonombro susuras: “Mi profitas por vin komplimenti pro la distingoj, kun alarmo kontraŭ eblaj psiktrompiĝoj, inter kamuflitaj similaĵoj de la kristana pento. Kvankam iom parademaj viaj distingoj min pensigis. Mi ne vin flatas, mi konvinkitas pri braveco en via estonta oportuna religia agado”. Perdita en la akademiaj pensoj, li certe nur morgaŭ estos kompreninta kial el miaj lipoj venis senvorta rideto estingiĝanta dum miaj piedoj moviĝis aŭtome kaj nervoze.

Desur la bretoj mi elprenis senzorge iujn personaĵojn kaj la taglibron je fuŝitaj folioj, kaj atendis sendorman nokton. Sendorma vere, sed sensufera eble pro narkotsimilaj kaosaj enviciĝo kaj furioza sinsekvo de perspektivoj forruliĝantaj en mia stuporita menso sen, tamen, kritike delasi la apartaĵojn de la problemo.

Mi ne aŭdis tiun matenon de oktobro 1949 la senkompateman sonorilan tintadon ĉar ekzakte tiun momenton mi aspekte sencele jam marŝadis, portante laŭokazan valizeton kun miaj personaj posedaĵoj, akompanata de la frato ekonomo kiu aĉetis fervojbileton por mi, donis poŝmonon laŭinstrue, sed aldonante ion da tio meminiciate, el la kajo, alidirekte la okulojn, min ĝise mangestis kaj sin dehakis el la ĝeniĝoj de malamata farendaĵo, kaŝitaj sub troigita elkoreco. La trajno moviĝis dum mi en la koridoro gapadis en la vakuo senresponde al la respektaj kaj riverencaj salutoj al la religia vesto plu kovranta mian korpon.

Mi sidiĝis apud interbabilantaj personoj al kiuj mi allasis silenton ŝirmatan per pensoj sendirektaj, konturante eksteren eble nur duran mienon en sinteno tro rigida por simili al tiu de fratulo preĝanta; mia froko ŝajnis al mi dummomente io nenatura, dummomente altvalora rebrilo, ĝi fantazie kaj dezire saltetadis el miaj ŝultroj al la surplanka tretado kaj inverse. Min liberigis el tiaj imagaĵoj kaj raciumaĵoj la haladza fumo de cigarstumpo (tiam, en trajnoj, ankoraŭ ne estis malpermesite fumi) kiun min samkupeane fruntanta dika sinjoro, de mi apenaŭ rigardata el okulangulo, senpudore pasadis el la lipoj al la fingroj kaj inverse dum de tempo al tempo transigadis siajn krurojn sur la spacojn de la miaj, min fine devigante, kaj tial samtempe min forigante el la okuloj de apuduloj kaj el ties babilado pri tro ŝablonaj negravaĵoj, eliri al la koridoron, de kie bonŝance trafenestre travideblis laŭstrate la seninteresvekaj palaj figuroj, arbaj kaj homaj. Ho, ke la trajno paŭziĝu kaj lasu al mi la tempon por kompreni kaj decidi! Ŝajnas, ke ĝuste la trajnrapido malebligas solvan koncentriĝon!

Kiam la trajno haltis en la venecia stacidomo, sub brila suno flirtanta el duonvitraj fenestroj de la surkajaj altaj tegmentoj, kelkiu informis siajn kunveturantojn, ke jam sonoras la dekunua. Je defio al ĉio, aŭ eble por momente min distri el angoro, surakviĝis el miaj sensacoj, dum haltis la laguna vaporŝipo, ke la sunlumo estas bela kaj bele faltiganta kaj senfaltiganta la akvojn sur kies krispigaj ondoj, sian formon briligante, speguliĝas la bordaj palacoj. Pluenirinte, la vaporŝipo flagigis novajn vidaĵajn allogaĵojn aperantajn post kanalanguloj kaj trans pontoj kaj pontetoj dum daŭris tiu impreso de beleco kaj de plenpulma ŝaŭmado, eĉ ĝi obliĝis laŭ la kanaloj trafluantaj la Venecian koron, nome la kruckanalo inter Canal Grande (Granda Kanalo) kaj Baseno de Sankta Marko kaj antaŭ la fasado de la baziliko de Sankta Marko kun la transkanala frontranda Sankta Ĝiorĝio Majora: ĉio tio min elmemigis kaj tenis en, se tiel diri, lulanta vibro, kiun mi provis plu daŭrigi kiel plej eble, ĝis forgesigi al mi miajn afliktigajn kondiĉojn, ĝis min momente komike kredigi, ke funde valoris la penon elteni tiujn miajn animdisiĝojn se la kompensaĵo vidigas kaj gustumigas tiajn mirindaĵojn, spite ke, delikate kaj averte, io el interno ronĝetis tiujn sentojn kiel preskaŭcinikan pufaĵon.

Aliajn fojojn mi iam vizitis Venecion, sed nur nun mi, mirfrapita, plonĝas en ekstazon gapante ĉie kvazaŭ, ho ve, tio estus la vera vivo en kiu ne penseblas malperfektaĵo kaj deformaĵo. Ĉu vera kontemplado aŭ ĉu nekonscia sagaca aranĝo por eliri el mi mem? Tio estos dubo de la postaj memanalizoj, nun trapasate de nova lulanta vibrado mi forgesis, laŭ longaj momentoj, la afliktiĝon pretan ekŝoveliĝi el la psikmeandroj.

Kiam mi vekiĝis el tiu allogiĝo kaj plaĉa enpremiĝo inter la bunta laguna ondomodluranta ŝipanaro, la vaporŝipo jam navigis en la direkto de Burano. Dum elŝipiĝo, el kelka flanko al miaj oreloj alvenis informo, ke jam el preĝejturo estas batanta tagmezo, ĉar mi tion ne aŭdis estante gape admiranta. Kion signifas tiu malatento al la ĉirkaŭaj okazaĵoj? ke la plejmalbelo jam ekrevenas al la animo aŭ ke, bonŝance, la sensensiĝo plu daŭras? Nepovante forigi la demandon, ĝi flosetis duonkaŝite en mia animo allasante la timon ke ekrepululas la konscio pri mia vera stato. Elstariĝas tamen la mirdeziro.

Elire el vaporŝipo en Burano, jen mi piedmovas tra placeto: kvar striktaj vojoj kun domoj kaŭriĝantaj unu sur la aliajn, monumenta preĝejo, kampanilo maldika kaj alta kaj iom pendanta (tia al mi ĝi momente aperis), ĉehejmaj vendejoj de splendaj puntoj kaj broditaj vestoj, turistoj en admiraj eksklamacioj. Trans malfermitaj fenestroj, puntistinoj kun fadenoj, kudriloj kaj ŝpinitiloj. Jen la fama Burano de “Merletti”, nome Burano de Puntoj! Stablistoj alvokas komunan atenton montrante siajn manlaboraĵojn aŭ kioskanoj ofertante broŝurojn pri lokaj historio kaj monumentoj. La mia atento, tamen, senindulge, konsciiĝinte denove pri reala situacio, nun ekforigas historion kaj poezion, kaj mi petas informojn preskaŭ sen rigardi la petaton:

Kie la enŝipiĝejo al la insuleto Sankta Francisko de l’ Dezerto?”.

“Ducent metrojn antaŭen. Vi povas ankaŭ profiti de vaporŝipo kiu tamen plenumas tiun servon nur du fojojn semajne; sed, post telefona voko, la konventa deĵoranto remas ŝipeton ĝis tie ĉi por enboatigi la urĝiĝantojn. Unuhora remado sur senkrispa maro”. Ĝentilaj informantoj eble rimarkas miajn malspontanajn senvortajn dankagnoskajn gestojn.

Por min liberigi el la traangora stuporo, alproksimiĝinte al gazetbudo, mi senparole indikas libron pri veneciaj turismaĵoj. Eble la lasta iluziiĝo, ke mi kondutas ordinara turisto nemalkiel multaj bruvoĉantaj je ĝojo inter laŭte reklamantoj de siaj varoj. La suvenirvendisto enkasigas la monon: la libro kostas tro por mia poŝo, sed mi trovas nur forton por reagi kun rezigno, kaj aĉetas kaj ĝin ektrafoliumas afektante scivolemon, eble nur por forigi aliulajn rigardojn el mia persono, kiun, male, eble neniu rimarkas.

Nervfranĝita de furiozaj emocioj kaj laciga inertigado de miaj pensoj, mi decidis manĝi ion por ke la malsato ne pligravigu mian laŭtiĝantan deiĝon el la realo kaj eniĝon pli tristan transrealon. Sidiĝanta sub rapidmanĝeja ombrelego, mi ne ĉesis rigardi ĉirkaŭe kvazaŭ tiuj ĉi estus la lastaj momentoj de mortkondamnito deziranta, malgraŭ urĝigita de viciĝantaj klientoj, ke la agoj malhaste sin sekvu kaj samtempe ke la tempo atingu la finon. Ĉe la finmanĝo, el la duonmemserva restoracio mi telefonis al konvento ricevante respondon, ke mi atendu almenaŭ unu horon. Paginte la konton, mi amuzafekte mokante min mem konstatis, ke en mia poŝo revenis la franciskana malriĉeco ĉar mia mono estas finiĝanta.

Ekmarŝante senzorge kaj flankelasante tipajn dometojn sur buntaj muroj kaj falantaj kalkaĵoj, kaj ĝardenetojn, mi paŝas tra la insuleto ĝisatingi la aliflankan marbordon, kie kvar palisetoj, elĉerpitaj de la akvomovoj kaj oblikvigitaj de la insistaj fluktuoj svenantaj sur strandsablo, signas la punkton kien la konventanoj de la Insulo Dezerto albordiĝas preskaŭ ĉiutage laŭ siaj bezonaj kontaktoj kun la ekstera mondo, kiujn ili emas maldensigi ĝis, se eblus, malaperiĝo. Preskaŭ meĥanike alflosas, pli por min deturni el obtuzeco ol por konsciiĝi, el mia eno demando scie sed ne tutkonscie jam respondita: kial mi al Insulo Dezerto?

Ja, kial al Dezerto? Kaj jen ekmoviĝas en mia memoro la tuta vero kaj la tuta fabelado pri tiu insulo: la kleriko eksklerikiĝonta aŭ eksklerikigota estas invitita, konvinkita, devigita, pelita translokiĝi en tiun insulan ermitejon el kiu la ajnloka komunikado maleblas kaj ankaŭ fuĝo restas nur fantazio; ĉiuspeca alvoko al eksterkonventuloj, kiel helppeta reago, senbrue rompiĝus sur malaltaj ondoj tajdantaj dolĉe sed senkompate. Oni atendas, en rezoluta silento, en la fama silento de ermitejo en kiu ĉiu kunfratulo remaĉas siajn pensojn nur kun Dio, la konsumiĝon de la burokrataj tempoj kaj tiuj de la tajloro aŭ vestovendisto.

Kaj en tiu soleco, ne plu amata, eĉ malamata, prizonulo triste impresigas sian menson je la lastaj memoroj de religiula kanditatiĝo. Iu frato reakompanos la revenigoton al la civila mondo ĝis Burano kun malmultaj adiaŭoj. Kaj en la malbonŝanculo restas nur frakasita inerta frenezumo de sentoj kaj pensoj. Ĉu sento de perdiĝo aŭ sento de malŝarĝiĝo? Aŭ ĉu liberiĝo post tro da perdoj? Kaj kiel min sentos en tiuj momentoj?

Sed mi estas ankoraŭ iranta, ne irinta al Dezerto. Iom malproksimiĝinte el marbordo, mi irrevene promenas kaj fine sidiĝas sur eta terelsteraĵo kaj tuj leviĝas kvazaŭ inertigita de nekontrolitaj, tial misregataj, pensoj malorde surmetiĝantaj kiel ondoj puŝitaj de nebremseblaj fortoj, mi denove atingas la marbordon laŭ alia vojeto larĝa dupersone. La marondetoj, plaŭdas preskaŭ senrumoraj kaj apenaŭ irreire moviĝantaj, tuŝas la blankajn ŝtonetojn kaj konkopecetojn de la malmulta sablo; malantaŭe de miaj ŝultroj, malmultaj arboj kun maloftaj preskaŭ senfoliaj branĉoj rektalinie torditaj, kaj diafanaj kvazaŭ ili timus ekzisti; iliaj trunkoj en la brila suna lumo sugestiis pasivan atendon. La senmoveco de la aĵoj igas ankoraŭ pli sencele fiksa mian kvatadon al la morna insulo, trans kies foraj altaj pinoj travideblas blanka alta muraĵo, certe la konventmuro, la prizonomuraĵo, min atendanta kaj transgrimpebla nur por desperuloj. Nenia mistikema aero spiras en tiu vidaĵo. Kiel, fakte, ignori, ke en ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi konsumiĝis dramoj kiel la mia?

Malantaŭe kaj ene de tiu muro mi atendos, nun tio elstariĝas eĉ pli plage kaj obsede ripetiĝas, la plenumon de iuj burokrataĵoj, unu civilveston, poŝ­monon sufiĉan por la trajnbileto por esti forglitigita al la patra vilaĝa hejmo, kie mi ne estas atendata, male pensata feliĉa kaj jam liberigita de la penoj pro vivrimeda havigado, kiu male entenajlas la preskaŭ senhavajn miajn familianojn esperantajn, kvankam sendire, je mia estonta helpo. Hejme mi trovos solidaron senpotencan kaj amon senreviĝan kaj senrevigan en ŝuldoŝarĝita bieno, mi kaŭzos ilian ĝenon ĉe najbaroj kaj konatuloj, mi serĉos laborlokon kiu ne ekzistas por iu kiu havas neniajn profesion aŭ metipreparon, kaj postnemulte senindulge min englutos la rekrutordono.

La mensa trakuriĝo de la estontaj eventoj ŝajnas halti kiam defore sur la marsurfaco io travidiĝas, nigra punkto moviĝanta sur la marbranĉo el la insulo Dezerto, eble la boateto rempuŝita de la kvazaŭfamilia konventa servanto, kiu, konvinka servi fratulon ermitejan solecon serĉantan, reale kunportos senesperulon kiu ne scias kiel kaj kian helpon peti. Ne! bonŝance, ne estas la timata boateto, eble ĝi estas nur kunamasiĝo de ekbriliĝoj saltetantaj el la suna lumo sur la mara surfaco. Tiuj ĉi, modifiĝante, ekmovigas en mi, kiel sparkoj en nokto, nekontraŭatajn impresojn kaj penskirlajn lernitaĵojn inter kiuj, hazarde kaj kvazaŭ per komika ludo de mortkondamnito mokrikane ŝajniganta plu ĝui je la vivo, spontane saltas sur miajn lipojn, kvazaŭ inspiritaj el la etoso, versaĵoj el “Meriggiare pallido e assorto” (meriĝiare pàllido e asorto = sub meztaga suno pala kaj penspleniga) de itala poeto Nobel-premiito Eŭgeno Montale:

E andando nel sole che abbaglia

sentire con triste meraviglia.

com’ è tutta la vita e il suo travaglio

in questo seguitare una muraglia

che ha in cima cocci aguzzi di bottiglia.

Kaj lantirante sub blindiga sun’

senti kun trista mir’

kiel statas la viv’ kaj ĝia pen’

daŭrigante flankepaŝi laŭ mur’

kun vitraj botelsplitoj por tegment’.

Recititaj de lipoj apenaŭ movitaj, ili supraĵe surmetiĝas sur la etosan kaj psikan situacion, kaj alŝutas al la animo ion devojigan el ties tristeco. Sed tuj tia distriĝo ekaspektas nenature kaj fuĝo el la problemo. Fakte, mia terurita soleco repopoliĝas je la antaŭaj pensoj kaj imagaĵoj: jam en senmoveco de l’ aĵoj, pigre skurĝataj de l’ suno, kaj de la menso halucinata, rajtas ekzisti nur ili! Mi nun, pli realisme, ne scias ĉu la kreitaĵoj havas kolorojn aŭ ĉio griziĝas, ĉu regas la silento aŭ la bruo.

Tamen samtempe, la atendotempo ne malpaciencigas, ĝi male senteblas, en amino kondamnita, kiel malfruigo kaj baraĵo kontraŭ la neeviteblo falanta sur min: bremso, malhasteco favorantaj al la ebleco alertiĝi kontraŭ la neevitebleco, ĝin observi, ĝin trakribri, preskaŭ pritrakti kun ĝi. Fakte mi ĝin ekpritraktas dum nova penso min retenas: mia sorto, unue malrapide, poste rapide, ekakiras ekesperon kiu invadas tutan mian animon kaj refalas sur miajn membrojn subite fariĝantajn, el plumbecaj leĝerajn, el senmoveblaj viglajn: fulmrapide gapis, ke mia destino povas reveni en miajn manojn!

Mi saltleviĝas dum vortoj novaj nerezisteble kaj inspire ekallogas miajn lipojn: “For tiun muron kun botelsplitoj por tegmento malhelpanta transpasi al pli vasta horizonto”. Kaj: “Nun vi peklu vin mem por viaj propraj dentoj!” kaj: “For eĉ tiun mian penspenadon kvazaŭ la absurdo mankus je eksplikoj! Mi trovis! Mi trovis!”.

Mi ne scias ĉu mi reale kriis, sed la ardo kaj aplombo estis tiapotencaj. Preskaŭ fizike alkroĉita al mia ekpenso, mi elstariĝis dirante al mi: “Mi ne enkarceriĝos en la dezerta insulo, mi revenos al Venecio ĉar mi inventis savan planon”. Kaj subita sento de senpeziĝo flagris en mia animo.

Miaj hororaj vartataj pensoj forfalas ĝis lasi lokon al perceptado, ke en la ĉielo, kontraŭ nuancaj nuboj similaj al strioj de malpurigita stofo rande orborderitaj, iuj birdoj flugas klakante. Trakurante hastece kaj leĝere la revenvojon, inter la etaj puntofarejoj nun senfascinaj, al porvenecia vaporŝipejo kaj turnigante la okulojn al la evitata porprizona ermitejo, eniras en mian vidkampon, sur ondoj rebrile muarantaj, la nigra fora punkto de l’ Dezerta boateto jam sentimige minacanta el la eta lazura mara etendiĝo. Samtempe antaŭ mi ridetas kaj feste alruliĝas vaporŝipo al Venecio-centro.

Kaj kio pri la mono, la enirbileto ĝis la fervoja kapstacio? La malmultaj apuntoj poŝperdiĝantaj ne sufiĉas. Kuraĝe, kun la fiereco de tiu al kiu neniu rajtas rifuzi la retrovitan savilon, per altrudiĝantaj humilaj vortoj mi almozpetas moneron de enloĝanto sidanta antaŭ sia hejmpordo: mi devas urĝe reveni al la fervoja stacidomo, morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi redonos al vi egalvaloran monon. La viro min rigardas skeptike sed donacas. Kure sur la vaporŝipon suririnte, nun mi povas kohere kun animstato rerigardi la urbajn mirindaĵojn kiuj tamen ne plu min enirigas en revon kiel antaŭe, eĉ ekperceptas. ke la odoro el la kanala akvo estas mucida: nun la mirindo direktiĝas al perspektivoj de nova vivo.

Kiun vivon? Tie, antaŭ la malgaja Dezerta maro, trafulmis, ĉu nur prohazarde?, mian memoron, ke en la ekstrema uesto de la pada ebeno, nome Piemonto, alia mia pliaĝa aliklasa studkunulo, jam je sojlo de ordinado, revenigita al la sekulareco, estis akceptita de la tieaj superuloj por ke li repripensu sian vokiĝon kaj reelprovu sian taŭgecon al la franciskana vivo, kaj nun eble jam obtenis la ordinadon kaj baldaŭ renkontiĝos kun siaj iamaj samklasanoj. Tia efektiviĝu ankaŭ mia nova vojo! Fulme mia menso elpripensis planon: per aŭtostopo mi plonĝos al la patreca hejmo kaj morgaŭ matene forveturos al Piemonto. Miaj familianoj facile konvinkiĝos, ke la obeo (= obeenda ordono) destinis min al nova enlandiĝo.

Nun mi elvaporŝipiĝas antaŭ la stacidomo, traponte transiras iujn kanalojn kaj iujn stratetojn, kaj jen la longa ponto al antaŭurbo Mestre; la unua aŭtomobilo estu petveture mia! Fakte, tio okazas: mia mano svingiĝas sekure kaj la stiristo haltas, ĝentile invitas, ke mi sidiĝu apud li. En Mestre alia aŭto ĵete min ŝoforas al Pàdova, sekve ŝarĝaŭto ĝis Monselice, fine alia en la direkton de mia setleteja forforejo. Jam eknoktas: la hejmvilaĝa centro montras nur la vivon de malmultaj lumoj filtriĝantaj tra riglitaj ŝutroj, mi piedtrakuras la finajn tri kilometrojn tanĝante senbruajn dometojn sur kampaj tervojaj stratoj kaj padoj apenaŭ piedtretitaj, kaj kiam la nokto jam identiĝas kun la kompleta kvieto mi senvole provokas hundbojadon: la hundo, senfende grumblanta kaj min sentimige prisnufanta, vekas kaj elhejmenigas miajn ĵusenlitiĝintajn familianojn. Mi fine estas kun ili, kun personoj kiuj min amas.


1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.