Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo12/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   28

“Mi havas iom da malfacilaĵo respondi pri tiu demando garbiganta historiajn kaj psikologiajn kaj politikajn traktojn de la problemo. Ĉiukaze, valoras la penon postuli, ke estu trabriligataj ĉiuj faktoroj rolantaj en la historia fenomeno. Certe, fenomeno tiom obscena kaj damaĝa ne naskiĝas sen kaŭzoj kaj pretekstoj, ruze pravigitaj aŭ almenaŭ ŝajneble pravigantaj”.

La nazia reĝimo persekutis ankaŭ katolikojn. Ankaŭ kontraŭ tiuj ĉi povas influinti eksteraj motivoj: kiel oni scias, laŭ la germanaj ĵurnaloj, tiam nur naziiĝantaj, kaj laŭ sennombraj dokumentoj ĉe diversaj militintaj kancelarioj, la Tria Regno enkalkulis la katolikan eklezion inter siaj malamikoj, aparte la Sanktan Ŝeĝon, kiun ĝi nesenmalŝate vidis kunglobita en Vatikano. Tiu persekuta sinteno povus esti provokita ankaŭ de la intervenoj, kondamnantaj naziismon, peritaj de la papa nuncio Pacelli en homilioj ĉe Lourdes, ĉe Lisieux, ĉe Budapeŝto, ĉe Parizo... Ĉu malprudentaĵo aŭ rebrilo de laŭdeva kuraĝo? Ĉu el tio ne eblis antaŭvidi la tipon de la naziaj reagoj?”.

Mi opinias, ke la nuncio devis konigi al la kristanaj popoloj kiom da kontraŭkristana enestis en naziismo. Pro tio papo Pio la XI forlasis, per forfuĝo al somerferia Castelgandolfo (Kastelgandolfo), Vatikanon kiam Hitler vizitis Romon, gasto de la itala registaro. Simbola gesto, ĝi similas centon da aliaj por sciigi kaj alertigi la kristanaron, ke la nazia soci- kaj viv-konceptado, malgraŭ kontraŭaj proklamoj, kontraŭkristanas kaj kontraŭhomas.

Kvankam persekutantaj kristanismon aŭ eksterkristane agadantaj, la naziistoj naskiĝis inter kristanaj popoloj. Do kristanoj, iusence, provis detrui la hebrean rason...

“Domaĝe ke tia apudiĝo de malsamo kaj kontraŭo tentos kaj konjekteble peze pastiĉos la kulturon kaj la estontajn publikajn kaj neeviteblajn rilatojn. Ne neglektendu tamen, ke nazioj sin prezentis, dekomence, al la kristanaj popoloj konsentdignaj kaj ke la kristanaj eklezioj ne ĉiam havis eblecon kaj teknikajn kaj monajn ilojn por alertigi siajn adeptojn. Je kompletigcele oni prikonsideru, ke ni katolikoj ĉiuloke kaj ĉiumaniere strebis kaj sukcesis kaŝigi kaj savi el neniigkoncentrejoj hebreojn... Kaj lastafine niaj religiaj aŭtoritatuloj ne sukcesis savi el sama aŭ simila sorto milojn eble milionojn da katolikoj. Se ekleziaj aŭtoritatuloj ne sukcesis malebligi la malaperon de miloj aŭ milionoj da katolikoj, kiel ili povus savi hebreojn? La vatikanaj protestoj kontraŭ senjuĝaj deportadoj estis por la defendo de ĉiuj, ne nur de la solaj hebreoj”.

Dume ni daŭrigis kanti, paske, Oremus pro “Perfidos Hebraeos”, implicite ilin akuzante pri Dimurdo, la plejkulpa krimo”.

“La vorto perfidos malagrabligis sian sencon laŭ jarcentoj. Kiel ajn estu, aktuale ni bezonas ĝin ŝanĝigi aŭ forigi tute. La aktualaj kontraŭjudaj persekutoj espereble konsciigos kristanojn montrante kien la konstanta reciproka polemiko transintence kondukis la popolojn. Bonŝance, katolikoj, je plej altaj instancoj, komprenis, je la unuaj rasismaj leĝoj, tion kaj, laŭ sia povo, engaĝiĝis savi kiom eble plej da hebreoj. Mi citu nun Monsinjoron Pietro Barbieri, la plej grandan falsiston de la mondo (tiel lin helpitoj), se ni eluzu detektivromanan lingvaĵon, kiu provizis kredeble 20.000 judojn je falsaj rekonkartoj. Krome nia kunfrato, patro Ceccacci en Asizo sin trovis plurfoje antaŭ ekzekuta roto pro kaŝgastigado de ĉasataj judoj kaj pro falsigo, laŭsugeste de la loka episkopo, de plurcentoj da rekonkartoj per kiuj sukcesis elmigrigi for de la teritorio okupata de germanoj plurcentojn da ili. Eble post tiaĵoj, oni de nun sekvigos la definitivan pacigan klarigon kaj glatigos vojon al la reciproka pardono. Por ke tio okazu, nepras, ke ambaŭ agnosku siajn kulpojn”.

Kial la katolikaj aŭtoritatuloj, la episkopoj kaj papo, ne malhelpis la inicadon de Italujo en la rasdiskriminaciajn leĝojn? Ni legas, ke eminentuloj de nia kulturo silentis aŭ kurbiĝadis por rekuperi justigojn pri tiu leĝo?”.

“Mankis io inter ni, kvankam la centraj organoj malaprobis (vidu en L’ Osservatore Romano) diversfontajn starpunktojn nemalkonsentemajn kun rasaj leĝoj. Oni kredis, naivege certe, ke tiuj leĝoj de 1938 ne atingus, laŭ nemalofta itala kutimo, la nivelon de efektiva aplikado, aŭ ke ili ne estus fakte reduktontaj hebreojn al la duonigita civitaneco, ankaŭ pro tio, ke multaj el ili iam publike kaj lojale asociiĝis kaj mone enrajdis la iam naskiĝantajn faŝismajn partion kaj reĝimon. Bedaŭrinde katolika intelektularo kaj elitaro dividiĝis kaj pritaksis malsame la aferon: estis iuj ne rifuzantaj la utilon limigi la financan kaj kulturkampan hebreajn refleksojn okupantaj la tutan nacion aŭ al ili imputis marksis­mon kaj freŭdismon kaj monkoncentrigajn ekscesojn kapitalismajn ktp. Ne mankis kiuj imagis, ke la itala kutima ruzeco evitu la leĝajn konsekvencojn, la naziisman ideologion kaj ŝajnrespektante triaregnajn premojn. Temas pri paĝo malglora. Bonŝance aliaj katolikaj instancoj, diversnivele, enkape la kardinalo de Milano, kiu aŭdacis sin deklari kontraŭa, kaj ĵurnaloj de katolikoj, alimaniere juĝis”.

Ni franciskanoj, en XIV-XV jarcentoj, por defendi la kristanajn civitanojn de la buĉado de la uzura prunto, kreis aŭ inspiris en preskaŭ ĉiuj eŭropaj urboj lomdardejojn. Se tio okazis pro la uzura pruntedono, ĉefe de hebreoj, ĉu tio ne povis influinti la kreskadon de la ĝenerala malsimpatio al hebreoj, ruliĝonta poste en la pogromojn kaj holokaŭston?”.

“Franciskanoj inventis, ne kaprice, la lombardejojn, kiuj, trapuntinte la eŭropan kontinenton, defendis kontraŭ la kaptilo de la uzura ĉiuflanka prunto, en epoko en kiu estis damaĝe malpermesate al la kristanaro monalprunti intereze. Kiom da tiuj originis el miskonduto de hebreaj medioj, al kiuj estis ĉiam permesite pruntedoni ĝis interezo de sep/ok procente laŭ ŝtataj leĝoj, estas historiista problemo. Franciskanaj arkivoj pretas malfermiĝi antaŭ ĉiu esploristo. Antaŭvideble, el tiuj arkivoj ne eliros la Komercisto de Venecio de Ŝespiro, nur provoj reekvilibrigi kaj repacigi la intersociajn rilatojn. Ĉiukaze oni nun scias, ke ĉiu tiama ŝtato perleĝe fiksis limojn trans kiuj oni kulpis je uzura prunto: en Venecio estis, ekzemple, ok procente… monate!”.

Eblas distingi kiom influis la akuzoj, kontraŭ hebreoj, de Lutero kaj de Voltero, kaj ties sekvantaro? Kio pli antisemita ol tiuj?”.

“Delikata kverelo. Laŭ mia impreso, nur impreso, mi ripetu, Lutero ne kontraŭsemitas, li kontraŭjudas pro religiaj motivoj, prave aŭ neprave. Voltero antaŭenigas ankaŭ rasisme odorajn motivojn. Certe ĉi du formis multon de la eŭropa kulturo, aparte Voltero kiu ne disdegnis akuzi, kvazaŭ nepardonebla kulpo, la katolikan eklezion akcepti pruntedonojn kaj amikiĝi kaj fripone akordiĝi kun hebreoj...”.

Kristanoj kaj Judoj dikredantaj povas trovi reciprokan toleron kaj akcepton: sed, laŭ mi, tiu akcepto estos ĉiam ekkriziĝanta ĉar hebreoj atendas, ke kristanoj rezignu sin koncepti la hereduloj de la mesiaj kaj profetaj promesoj kaj remetu la eventon-Jesuon en la sferon de nure homaj eventoj: nome, ke kristanismo rezignu esti kristana. Ĉu eblas tio kaj tio respektas la homan liberon?”.

“Eble. La afero tuŝas pli teologion ol historion. Cetere, oni informiĝu, ke en porklerula kontraŭjuda rasismo de nazioj la hebreoj kulpas precipe pro tio ke el ilia sino naskiĝis kristanismo kiu, laŭ ili, senenergiigus kaj polucius la karakteron de la germanaj gentoj, malebligante, ke ĝi estu la vera homa purraso: detrui hebreojn por detrui kristanismon, kiu de jarcentoj celus debiligi la germanan rassuperecon, jen la kerno de ĉio”.

Kial la papo ne pezigis sur la nazioj antaŭ la tuta mondo sian moralan aŭtoritaton por ĉesigi la genocidon de hebreoj, se pri ĝi informiĝis?”.

“Laŭ mi, pro la sama motivo pro kiu li ne sukcesis malhelpi la militon kaj la mortigon de milionoj da katolikoj, aparte miloj da katolikaj sacerdotoj aŭ gereligiuloj... Ĉu oni povas lin kulpigi pri manko de obsediĝa strebado por la protektado al katolikoj?”.

Ĉu povis favori la persekutadon kontraŭ hebreoj la ne kontrastata konvinko, ke hebreo, fronte al kristanismo, ne sukcesas ne peni por ĝin ne malami kaj frape trakribi?”.

“Pri tia peno mi ne havas spertojn, kvankam iuj hebreoj ne simpatiis al kristanismo tiom kiom iuj kristanoj ne simpatiis al hebreismo. Kontraŭ ĝi, se ĝi estas, licas nur liberaj diskutadoj aŭ argumentadoj. Fakte mi konas kaj scias hebreojn kristanajn kiujn eventuale superis tiun, se vere enestas, penon”.

Mi legis ion de la du Talmudoj, kie la diaspora hebrearo longe kolektis tradiciojn, pensojn, meditojn. Inter tiuj ĉi vi trovus (se vi legus la integran libron), ke hebreoj sin konsideris popolo supera, gento destinita al superrego super aliaj popoloj, aparte super kristanoj, tiujn ĉi eventuale utiligante kaj ilin humiligante. Eĉ malmoralaĵoj, se plenumitaj kontraŭ kristanoj, fariĝus permesitaj kaj meritfontaj. Ĉu rasismo antaŭtempa?”

“Mi pri tio ne informitas. Sed tiaj elpensaĵoj kun similaj frazaroj malnoble flosas en multaj literaturoj”.

Sume, komentante la rezultojn de la diskutado kaj la ekscitiĝojn de la antaŭaj interparoloj, al mi liveriĝis la impreso, ke tiuj kiujn, dekojn postajn, oni difinis kliŝoj kaj sciaj kaj malsciaj antaŭjuĝoj, flosis pli tenace inter profesoroj ol inter la studentoj. Eble ni junuloj, laŭ okazaj interpretoj, kuŝis ankoraŭ sub la influo de legaĵoj ne ankoraŭ purigitaj aŭ kritike kribritaj; kio okazos baldaŭ ne sen ŝirantaj diskutoj kaj psikaj tamenoj ĉar la hebrea medio emas inertigi, socie kaj kulture kaj defende, la kristanajn mediojn per ĉiam pli ŝaŭmantaj kaj senhonorigantaj kulpigoj dum la katolikaj medioj hastemas, foje sendiskriminacie, pardonpeti por akiri plibonan akceptatecon ĉe hebreoj.

Je la unuaj de decembro 1945 mi devis alfronti penigan okazaĵon, kvankam kutiman kaj antaŭanoncitan: ĉiujarajn spiritajn ekzercojn. Dum ili oni plej intensigu sian adheron sentan kaj spiritan kaj mensan al Dio tra Jesuo, sed samtempe ekzamenu, akute kaj senmizerikorde kaj fore de mensogemoj instigitaj de satiĝemo de propra mio aŭ de psikaj, konsciaj aŭ nekonsciaj, tordaĵaj ruzaĵoj, kiom fidelis al la votoj: el la kvanto kaj kielo de la pasinta fideleco al la votoj oni, konjektante pri sia estonta ebla fideleco, elpensu spiritajn rimedojn por ĝin kreskigi.

Ekaperis antaŭ mi la endo diri al mi mem ion klaran pri mia ekstertipa vokiĝo. Kiun sencon havis miaj transsaltoj el ardaj decidoj al senardecaj eĉ filistrecaj sintenoj? Kies signaloj estas unu semajnon preĝi fervore kaj la alian preĝi nur aspekte? Ĉe okuloj de kapablulo psikesplori, kiu scias kiom da ercaĉoj malkovrus!

Sintonie kun la porokaza moto “lesivu la pasinton!” venis tra niaj manoj, eble lasita de la predikanto, libreto, eldonita en Trieste, nun forgesita rilate la titolon sed parkerigita rilate la enhavon. Ĝi prilumis la diversajn psikajn meĥanismojn de la homa nekonscio, laŭ freŭdismo: tiaĵoj, kvankam ne tute novaj por mi, tiklis mian atenton kaj kontribuis al memanaliza ekzameno.

Se insisti, parenteze, pri la kunpuŝiĝa malkovro aŭ teorio de nekonscio, disputo, tuj post la spiritaj ekzercoj, ekbrulis inter la konventuloj pri la realo aŭ ŝajnrealo ĝuste de io kiu staras trans la nomeblo kaj konscia sperteblo. Ĉu ĝi vere estas konstato kaj genia malkovro aŭ la psikaj fenomenoj pere de ĝi estas nur plisenmaskigitaj ĉar jam konitaj kaj, kvankam ne sisteme, jam pritraktitaj de la humanista tradicia psikologio?... Kaj defadeniĝis la pluroblaj interpretoj, sine mem de modernaj psikologiaj sciencoj, kaj diversaj difinoj de nekonscio. La diskutoj daŭris longe: ili nun servas al mia memoro por reelvoki la kulturan kaj edukan etoson de tiu medio, ne sendistre enŝaltitan ankaŭ de mi.

Kiel ajn, mi konvinkiĝis, ke miaj problemoj klarionis tute je nivelo de konscio: mi konis tre bone la pasintan kaj aktualan itinerojn de motiviĝo de miaj agoj. Mi ne rezonis pri tiaĵoj kun la pastro meditdiktanta ĉar antaŭvideblis liaj respondoj. Unu el tiuj, kaj eĉ la plej interesan kaj efikan, mi mem jam donis al mi: resti ĉe la fratularo ĝis la konkludo de la liceaj studoj forlasonte, se ankoraŭ mi tiel hezitemos, la fratularon kiam ĉesos mia trijara pervota ligiteco.

Tiu solvo (aŭ ĉu memabsolvo?), kaŝis subcelon, ne mavan el si mem sed interplektitan kun egoisma ruzaĵo: ĉe la fino de la liceo mi transiros kiel privatulo al la abiturienta ekzameno ĉe ŝtata komisio kaj akiros ŝtatan diplomon, necesan por aliri universitaton aŭ por eniri profitodonajn profesiojn. Kion dirus miaj superuloj se ili konus tian mian kalkulitan disponeblecon al kaptado de la oportunoj? Nepras sciigi, ke en tiu epoko, tia inklino diplomiĝi ĉe ŝtataj instancoj ĉiukaze suspektigis pri volo profiti de instruado kaj vivtenado por poste fariĝi libera birdo. Tion oni rakontis, kaj poste konstatis rekte ankaŭ mi ĉe miaj kunuloj, dum la transiro de liceo al teologiaj studoj. Se tio okazas pro ne enprogramita vivcela ŝanĝado, tio ĉe la konventularo taksiĝas okaza kaj honesta kaj, se ne konsideri ilian seniluziiĝon, laŭdebla eĉ justa elekto: se, male, intence celita, oni ĝin kondamnas kiel moralan misordigon, plejkulpan pro konstanta mensoga konduto kaj ekspluatado de la fidelulaj karitataj vivtenaj almozdonoj.

Endas eĉ al simplaĉa rakontado anticipi tuj, ke ankaŭ tiu solvo (la finlicea ĉeŝtata diplomiĝo kun la sekva forlaso de la ordeno) montris tuj, ke ankaŭ la tromparto kostas penadon kaj riskojn. Koncedite, ke mi, finlicee, flugos al la sekularaj liberecoj, jen la soldatservo preta min faŭke engluti por du jaroj. La birdvolo, el nesto al la mondo, kien kuŝiĝos aŭ frakasiĝos? Tamen mi bezonis koni sufiĉe la italajn leĝojn tiurilate. Mi tial decidis akiri precizajn informojn.

Ankaŭ tiu informakiro devis laŭiri sekretvoje ĉar tia preciza informpeto ĉe superuloj dubindigus ĉe ili mian sincerecon. Mi provis informiĝi sekrete, dum engrupaj promenadoj, ĉe la urba Milita Distrikto.

Ĝis kia aĝo oni estas devigita soldatservi?”.

“Ĝis tridekokjaraĝo”, estis la frostiga respondo. La abrupta konfuzego de mia kapo malordigis ankaŭ la ordon de la torditaĵoj diritaj al mia kunulo por ke li min akompanu sen ŝovi la nazon en la aferon. Mi pretekstis al li bezonon de tiuj informoj por plialarmigi mian malruzan kunfraton; mi ne sciis, ĉu mia ŝrumpa reago al la senentuziasmiga respondo plu lasis min kredata ĉe li.

En Italujo la popolo, post la falo de la diktaturo, estis laŭte eniranta en la demokratiajn sistemon kaj praktikon, eble faciligitan ankaŭ de la kulturaj elementoj jam inokulitaj de la propagando de la faŝista reĝimo kiu instigadis por ke la popolo plisociiĝu kaj unuformiĝu lingve kaj sente: se falis la reĝimo plurestis bonŝance la nova percepto de unueco.

Nun la balotoj trempiĝis per niaj socialaj pasioj kaj fariĝis efika politika konsciigilo ĉar politikaj partioj kaj ties programoj okupis ne nur nian distrotempon. La orientigo al demokratieco, en la ŝtataj administrado kaj regado, de la papo, kies ĉiu vorto enfalis nian disponon ĝin akcepti kaj realigi, altiris nin okulumi la eksterkonventan socion kaj disperdiĝi tra “Senfruktaj palavroj” kun damaĝo por nia koncentriĝo al la aferoj de spirito: fakte, tiu nova etoso estis taksata de iuj profesoroj danĝero por nia memformado, aliaj male juĝis natura, eĉ devontigeca kaj neevitebla, tiun enmergiĝon pro tio ke, en mondo konsciigita pri homaj rajtoj (kaj sociaj devoj) neprotagonistoj difektas ĝuste je nivelo de sia homa stato. Tiu nova inklino, iusense revolucia se ekscitita en religiuloj, ekmasonis siajn sloganojn: Religiulo ne de la mondo sed en la mondo! Aŭ: Modifi la mondon por ne asimiliĝi al ĝi!

Novaj pedagogiaj celoj, do novaj pedagogiaj atingoj, do novaj pedagogiaj metodoj estas postulataj kaj pristudataj en la vasta mondo”, resonis kiel subflustrita nova devizo. Kaj krome “ni devas defendi la kristanajn valorojn. Kiamaniere ilin defendi, se ni ne konas profunde la socion ene de kiu dissemendas ĝuste tiuj valoroj?”.

Ĉiukaze tiuj novaj zorgoj kaj perspektivoj pretiĝas al mi kiel azilo kaj ekzilo! Azilo al miaj aspiroj kaj ekzilo disde miaj ne facile forgesendaj personaj problemoj.

Ekestis videble praktika kontrasto inter la edukantoj pri la nova eduka sistemo. Dume mi ne povis atendi: neniam mi foruzis okazon kaŝe akirigi por mi ĵurnalojn kiujn, post avida legado, oni devis tute ĝisspure elimini ĉar estis malkonsilite eĉ malpermesite al klerikstudentoj perdi tempon kaj distriĝi pri tiaĵoj, detruantaj, oni zorgigis, la laŭdeve neanstataŭeblan konstantan memkoncentriĝon per medito kaj preĝo. Mi je tiuj akiradis prenante, kaŝe, el la profesorara salono kaj foje eĉ aĉetadis, sekrete, eluzante monerojn sekrete ricevitajn de parencoj aŭ donacantoj. Devis pasi ankoraŭ kelke da jaroj por ke oni permesu kaj kuraĝigu la legadon kaj interesiĝon pri gazetaro.

La nova demokratio altrudis al ni novan taskon: baraĵon kontraŭ marksismo, je kiu riveliĝis impregnita la kompartio, ni nin engaĝis krei: pro tio, preskaŭ spontane, la klerikoj komencis purige liberigi el marksismaj/komu­nismaj allogaĵoj siajn parencojn per propagande laŭgradaj aranĝoj kaj per oportunaj konversacioj kaj per leteroj kun alcelaj invitoj kaj instigoj. Nepris evidentigi, ke marksismo bataladas religion ĝis ties detruo kaj ke religio ne estis eltrovita kaj inokulita por profitigi gravulojn kaj riĉulojn. Estis granda lukto, foje kun dialektikaj ruzecoj. Por ke tiuj ĉi fondiĝu sur pravaj bazoj, la profesoroj pri filozofio anticipis diversajn studobjektojn por tuj alveni al la bezonata studo pri historia kaj dialektika materiismo, pri ĝiaj fundamentoj senfundamente supozigitaj sciencaj. Se al ni facilis repuŝi tiujn teoriojn, malfacilis, kaj suferigis, dispeli en la nenion la prematan krion de doloro de la proletoj, pro kies senhaltaj avantaĝoj oni inventis tian filozofion. Tiu dolorkrio ŝajnis modliĝe deveni el la Evangelio mem, el la parabolo de la bona Samariano helpanta la forlasitan vunditon. Jen la nova misio por la modernaj klerikoj, socie engaĝiĝantaj: grundigi medion taŭgan por superi tiujn maljustaĵojn kaj samtempe rifuzi la neadon pri la ekzisto de Dio kaj pri la dieco de Kristo.

Komenciĝis rapidaj studkursoj pri la Socialaj Enciklikoj, la “Rerum Novarum” de Leono la XIII liverita sojle de deknaŭa jarcento, kaj la “Quadragesimo anno” de Pio la XI kaj la radiomesaĝoj de Pio la XII. La problemo estis kiel transmeti tiujn doktrinojn al la laboristoj kaj kamparanoj. Pri tio, ĉiu serĉis sian vojon kaj nemalofte spertis sian... neĉiaman sukceson!

Aperis ĉiam pli klare, ke la laŭtradicie planitaj klerikaj kaĝstato kaj separateco el la mondo jam proponitaj kaj ankoraŭfoje duonaltruditaj de malfruantaj edukantoj, ludis kontraŭ al la novaj sociaj celoj. Stari, ĉirkaŭzonite la lumbojn per la devo kaj devontigo defendi la kristanajn valorojn, kaj klostre resti, okupite la menson nur per devotaĵoj, evidente kontrastas.

La devo/tasko interveni koliziis kun, fakte, ĉiuspecaj limoj kaj kuspiĝoj. Tial la inteligentaj energioj alfrontis tiujn baraĵojn.

En tiu etoso, ne pasis monato, ke kelka klerikeja gasto foriru al la retrovita mondo aŭ al la perdiĝo de sia vokiĝo, laŭ la plurobla vidpunktaro.

Tiu kunvivada kaj socialema klimato kondukis min refari pri mi novan juĝon. Kiam malaperis, kaj abrupte, en nenion kunulo kunvivinta ĝis tiam komunece kaj montrinta la samajn celojn kaj socipolitikan vidpunkton, al la surprizo plektiĝis, en mi, ankaŭ sento de ofendiĝo kaj stranga desaponto pli pro lia silento ol pro la definitiva forigo de amiko. Kial mia kunfratulo sin permesis min malfajne forlasi, malestimante mian eventualan konsilon? Kial ne konfidis al mi siajn animŝanĝiĝojn? Kial li min ne riĉigis je sia sperto, kiun mi multe bezonas? Ŝajnis, ke al mi forfuĝis mondoparto, kiun apenaŭ iom pliantaŭe mi povis profiti laŭ mia bezono.

Alifojon sin eklipsis por ĉiam iu kiu jam novicis kun mi, fratulo Tranquillino (=Trankvilino), kies trankvileco travideblis ĉiuokaze ĉar li komplezece akceptis fariĝi celobjekto de la neĉiama nenoca volo de kunuloj sin liberigi el misrege kontrolita kunnaska agresemo. Ĝis antaŭkelkjaro li strebis, sed ne ĉi­am sukcese, kaŝi sian plezuriĝon pisumi la liton. Pisiĝulo oni pensis pri li, sed la vorto antaŭ li neniam laŭtiĝis. Iujn matenojn, enprizonigita en la dormo ĝis la lasta momento, li ne trovis tempon por sin purigi el la restaĵoj de la neestetika nokta evento, tiam li moviĝadis lante kun la kruroj iom pli inklinaj dilatiĝi ol normalkaze. La apenaŭ konscia kunulara kruelo tiam havis preta la komentaĉon: “La litpisulo fariĝis enkotiĝinta paŝulo”. Certe al li ne ĉiam forfuĝis la eksceso da gajeco ekscitita de lia moviĝo en tia stato de enkaĉigito.

Ĉio tio jam estis pasinta forgesejen; nun oni ne sin detenis el la komentoj pri lia malapero. Ĝuste dum tiuj komentoj, mi perceptis en mi novan senton, senton kiu eble jam trakuris meandrojn de mia psiko, sed kiu en tiu momento manifestiĝis en sia insida miseco: ekĝermetas en mi, sub la aspekteca bedaŭro, io memkontenta: jes, al mi konkrete ne malplaĉis, ke mia amiko forlasis la kunularon, kvazaŭ se ni restus nur malmultaj, plivaloriĝus mia pozicio de konstantulo, kaj samtempe la evento trovus okazon por montri la bonegecon kaj taŭgecon de miaj komentoj kaj interpretoj pri la evento mem. La plezuro pro la oportuneco de miaj “glosoj” superis kaj estingis la domaĝon pro la perdiĝinto. Kio ajn estu, la konscienco min avertis, ke mia sentado kristana, elfareme kristana ankoraŭ ne fariĝis. Ĝoji kun ĝojantoj kaj suferi kun suferantoj, eĉ nur nivele de volo, restis foje pli kontemplado ol alstrebado. Kaj konscie mi devis kontraŭstari alian malamikon sendube pli feran ol la antaŭaj.

La pordisciplina majstro, kiu prezidis al la operacoj de deaĥigo aŭ softa forigado de la jam taksitaj “nevokitoj”, komunikis dumpromene, ke nia Tranquillino, post seriozaj pripensoj, konsciiĝis, ke li alstrebas belan edzinon kaj multajn gefiletojn. Mi, tamen, ŝatus scii ankaŭ alion, ekzemple, ĉu li povos daŭrigi studadon hejme? Ĉu li sukcesos dungiĝi malgraŭ la vasta maldungiĝo (30%)? Ĉu li evitos la englutiĝon en militservon je dudekkvara monata? Kaj, plie, kio aŭ kiu konsentis aŭ malhelpis, ke li haadiaŭu, almenaŭ forfuĝe, delongatempajn samsortanojn?

Je la fino de 1947 nin vizitis nia kunfratulo, jam sacerdoto, patro Andreo. Tiu renkonto gravuris signon sur nia menso. Sana kaj karnaosta tiom kiom sufiĉas por apenaŭ sin movi kaj asistite vojaĝi, kaj barbablankiĝanta kvankam tridekkvinjara, lia persona historio estis jam konata kaj priparolata kaj admirata. Jen ĝi: li kapelanis en bataliono kiu amase rifuzis (tuj post la armistico de la septembro 1943 kiam Italio rompis aliancon kun Germanujo) subiĝi al germanaj armeanoj en Greklando, pro tio li estis sendita, kune kun postvivantoj kaptitaj en montara rastado, al Germanujo, precize al la lagera koncentrejo de Dachau (liaj kompanuloj al Mauthausen kaj Gusen) kie li sin trovis enkadre de centoj da aliaj katolikaj sacerdotoj. Tie li restis 10 monatojn. Kun voĉo lace sordinita en anhelanta spiro, li rakontis kiel pasigis la tagojn, kiel tieaj prizonuloj kune brevieris nur parkere, kiel ili reciproke kuraĝiĝis, kiel kiel... La atesto plifirmiĝis sur la konduto de sacerdotoj: dekomence subtenitaj de la propra kredo kaj spirita alkroĉiĝo al la kruco de Kristo, poste, kiam malsato kaj frosto kaj altrudita laboro kaj malsanoj febligis iliajn korpon kaj psikon, la vivinstinkto nerezisteble premegis forgesigante, ĉe iuj, eĉ la kristanan fratan amon. Li vidis pastrojn, en la ĝenerala tensio de la rilatoj inter kaptitoj, forŝtelintaj panpecetojn de aliaj malsatantoj, ne nur nigran kaj segalecan panon sed eĉ ŝimajn panpecojn hazarde finitajn tramane de sammisfortunulo momente malpli misfortuna, li propraokule kun hororo konstatis, ke iuj atendis nepaci­ence, ke la apuda mortanto forpasu por profiti je ties drelikaj vestoj kaj ĉifonaj kovrilaĵoj. “Kelkajn personojn suferoj transformis al ekspersonoj”.

La kondiĉaro fermigis, paŝon post paŝo, la febligitan menson kaj la koron devigante homojn tutegoisme konduti, perdigante kulposenton antaŭ Dio kaj homoj. En kontakto kun ĉio tio mi ekkomprenis, ke la kruco por ni, ĝis tiu mo­mento, peziĝis senpersonigite: ĝi estis aĵo, afero, instrumento, ne estis Li, Jesuo, Persono. Mi ekkomencis vidi plireale en mia kunfrato Jesuon kiu suferas ĝis la perdo de memkontrolo”.

Kompreneble, li konstatis super ĉio senkondiĉan fratan amon similan al tiu, ni nun povas ekzempligi, de la rektoro de la universitato de Nimega (pastro Tito Brandsma), kiu finis siajn tagojn ĝuste en Dachau, sed nin interesis kaj malĝojigis tiuj nesuspekteblaj malbelecoj de la homa psiko, eĉ en plej profunde edukitoj kaj entreniĝintoj en la mediton. Ĉiukaze li vidis centojn da pastroj, malsaniĝintaj pro punlaboro kaj malsato, enŝarĝataj en kamionoj. Kien ili treniĝas? Ili iras pliagrabligi sian sorton!, venis respondo, eble senvole, ironia. Ĉar neniu el la malsanuloj iam ajn revenis al la lagero, embriis la suspekto pri sekrete planita eliminado. Pro tio naskiĝis komuna fakta engaĝo kaŝi ĝiseble la malsanulojn, ne ĉiam sukcese tamen.

Inter ĉiuj jam fariĝis konscio definitiva ke, kune kun la hebreoj, nazioj alstrebas neniigi eĉ ĉion devenantan de tiuj: nazia antisemitismo signifas ek­stermon de hebreoj kaj kristanoj: la unua kaj la dua etapoj jam ekmarŝis kune!

La forportitoj sin lasis treni, kuraĝigante unu la aliajn kaj esprimante, pervorte aŭ perkondute, sentojn de pardono al la perfortuloj, el kies vizaĝoj nur malofte pulsis io malkvieteca.

Amuzis nin la epizodo, el lia rakontado, pri pastro kiu, ricevinte akran frapon pro sia flegado de rilatoj kun diversaj realaĵoj, kaj, precipe, pro donaco de fromaĝpeco al alia pastro kaŝe vizitata en pungardejo, vorte, kaj geste, aludis la viran priseksan potencon de la lin batanta ĝendarmo, ĝin deklarante manka kaj jam loziĝinta. “Tiu ĉi, eble latindevena kaj, spicigite de pugninvitoj de la germana pastro, demetis la fusilon kaj, tute apud la lima pikildrato, nevidate de werhmachtaj soldatoj kaj iom malantaŭe de la porprizonula barakego, ekakceptis sin reciproke defii per pugnoj: ili interboksis stare tere piede mane kubute ĝis la pastro, kunstreĉante sian lastajn fortojn, per kelkaj luktartaj movoj sukcesis disbati la soldaton kiu, fine, malproksimiĝis kontuzita ĉe la nazo kaj brakoj. Ni ne aplaŭdis nur por ne plireagigi la ĝendarmon kaj restis atendantaj la punreagon por ĉiuj barakanoj. Nenio reage mornis; ni vidis, male, postajn tagojn, tiun ĝendarmon enorde en sia vica taska posteno. Dume la boksanto famiĝis kiel la pastro pugnisto. Mi memoras pri li la prizorgan atenton al ĉiuj bezonuloj; sed, bedaŭrinde nenion mi ĝis nun scias pri lia fina sorto, same kiel cetere pri tiu de aliaj multaj, kiujn mi certe vidos en la resurekta tago”.

Pri gasĉambroj por gasadi vivajn homojn, li nemulte sciis kaj malpli vidis, sed post la liberigo fare de aliancanoj kaj dum la reveno al Italujo klare eksciis pri tio. Supozinde lia suspekto estis dampita el la fakto, ke ĝuste en diversaj deĵoradoj, ĉe aliaj koncentrejoj, ŝajnis (sed longatempe tio taksiĝis kalumnio) tiam prizorgantaj judaj prizonuloj mem, laŭ onidiroj: ankaŭ tiuj lastaj onidiroj nun havas pli ol versimilecon. Veras, ke pluraj malaperadis ĉiutage, sed pro morto aŭ alia destinado, kvankam obskura. Nun en li reziduas nur unu havindaĵo: ke estu memorigitaj ankaŭ tiuj suferoj kaj ke li sukcesu reiri al tiuj koncentrejoj por ”spiri almenaŭ la polvon de tiuj kunfratulaj korpoj bruligitaj certe, eble mortigitaj per gasado, kaj tio antaŭ ol mi perdas rajton fidi mian memoron”.

Male, li transloĝiĝos ĉe sian Sinjoron post malpli ol tri monatoj.

Mi malkovris en mi esplorindan fenomenon. Ju pli en mi nestas la ŝanceli­ĝoj rilate mian definitivan adheron al tio kion oni nomas vokiĝo, des pli mi fariĝas ortodoksema kaj fidelema al la doktrino, tio estas preta akcepti kaj defendi la tradiciajn dogmojn de katolikismo: tia sinteno surakviĝis dum diskutoj kaj interamikaj kaj lernejaj, kaj dum interparoladoj kun laikuloj aŭ politikistoj aŭ kun familianoj. Pri tia paralelismo mi konsciiĝis pograde. Ĉar mia atento al freŭdismo min pelis favori mian inklinon al memanalizoj por eventuale malkovri ĉu unu generis la alian, mi faris rezonadojn por esplori kiom koheras la valoroj de miaj tezoj kaj de mia argumentaro kun la kristana doktrino, kaj kontroli vekiĝantan novan dubon, nome ĉu mi la samon asertus se mi estus sekulara samkvante klerigita; fakte ion da dubo, eĉ se surfaciĝanta precipe en postaj repripensoj pri mia sinteno, tiu enketo de mi pri mi ŝprucigetis.

Mi supozas, ke mi timis, ke aplikeblas al mi la leĝo de la interkomunikiĝantaj vazoj: se likvon el tiuj unu perdas, tiu ĉi tuj je ĝi ricevas de aliaj, tial ke la nivelo de la likvo en la malsamplenaj vazoj ĉiam egalniveliĝu: se la nivelo de la vazo de l’ honesteco malleviĝas, aŭtomate helpas la vazo de la sendiskuta akceptemo pri la dogmoj eĉ de tiuj senfundamente enkrustiĝintaj laŭjarcente pro devotecaj ekscesoj kaj ne instruataj oficiale. Tial pli obsede en mi adas jena demando: ĉu honestas plialkroĉiĝi al la kredo kaj sin teni al ĝi kupleme nur por mildigi la senton de kulpoĝemo devenantan el la propra malseriozeco? Elĵetiĝis, kun silenta krio, demando subintencanta negativan respondon. Kom­preneble, ĉi tie mi uzas la terminon dogmo miksante la dogmojn oficiale difinitajn kun nedifinitaj, do la konstituantojn de la kredo mem kun tiuj ankoraŭ diskutataj aŭ enkondukitaj de la pieco de fideluloj aŭ spekulativado de filozofoj kaj teologoj de la kristanara medio, pri kiuj neniam la eklezio sin prononcis. Ne envicigendas, tamen, en tiu listo la moroj kaj ordenaj kaj fratulaj kutimoj aŭ liturgiaj gestoj ktp. Mi ilustros, okaze, kaj ekzempligos tion en eventuala diskutado pri doktrino.

Ĉe la lerneja jarfino oni sin engaĝas demonstri kiom kaj kiel oni spilis la profesoraran instruadon, per akademio, pumpa vorto por iuspeca, foje plurtaga, plurprelega turnirado en kiu la diskutado kaj prezentado koncernas specifan temon. Volonte la studentoj elektas po unu priparolendan temon, kiu poste estos ilustrita se la juĝa komisiono ĝin aprobis, kio okazas ĉiam. La akademioj, oni diris, taksiĝas talentorivelaj kaj foje eĉ talentonaskaj, almenaŭ interesnivele. Kaj an­kaŭ okazo de mispaŝoj ĉar oni permesis prelegi eĉ sen la ŝirmado de profesoroj.

Tiujare (junio 1947), mia adlibitume elektita temo - taksata kvazaŭ oficiala finlerneja prelego - koncernis Nominalismon. Kiel sciate, tiu pensokonceptado, influinta la filozofion de la dekkvara kaj sekvantaj jarcentoj, subtenas, ke ne eĥas en nia menso ideoj pri objektoj ĉar niaj konceptoj estas nur vortoj, nur voĉaj sonoj (latine flatus vocis = son’ kaj fum’, laŭ tiuepoka goliarda difino) ne difinantaj do la realon ekzistantan. Se tiel estus, ĉu eblas ankoraŭ ekkoni ion pri Dio, pri ties esteco kaj esencaj specifoj? El prifilozofia kaj priteologia historio oni plagiĝis per grandaj bataloj ankaŭ rilate tiun penssistemon kun politikaj kaj militaj sekvaĵoj ĉar iuj el tiuskolaj teologoj partianiĝis kun imperiestro kontraŭ la papo okaze de politike seriozaj kaj milite perfortaj kontraŭaĵoj.

Tia elstariĝis la demando, pri kiu la kultura verviganto devis katedre respon­di per siaj rezonadoj kaj refaroj, eventuale kun kritikoj, de la argumentadaro de granduloj pri filozofiscienco, kaj eventuale oportune rezisti obĵetojn de la kontraŭuloj realaj aŭ rolludantaj.

Se pravus ekstremaj nominalistoj, nia koncepto pri ekzisto estus nerajta kaj se ĝin ni aplikus al Dio, neprave tio estus farata, do ni ne povas diri ĉu Dio reale ekzistas, reale kreas, reale amas, reale generas filon ktp. Vere, eĉ la tuta homa sciaro kriziĝus.

Ĉar la bazo de nia kristana kredo establiĝas sur la kapablo de la homa racio koni ion precizan kaj sendubecan pri Dio, kaj homare komunan, ni devas rifuzi tiun pensmanieron, kaj defendi la kognokapablon de la homa inteligento. Tia mia konkludo. Sed el la partero tuj kelkaj kontraŭsentencis, ke la konkludo larĝiĝas neglektante, ke renomaj nominalistoj, en filozofio aŭ teologio, ĝuis estimon de sinceraj kristanoj persiste engaĝiĝantaj en la anonco de la Bonsciigo. “Se nominalismo enfosiĝas en tiun vian konkludon, ni bezonas konkludadi, ke multaj kristanaj filozofoj vivis aŭ vivas kontraŭdire”, iu obĵetis.

Ĉi tie mia respondo ne fluktuis: “jes, tiuj kristanaj filozofoj pensadis sen alveni al la konsekvencoj de sia pensado. Ni povas paroli pri feliĉa nekonsekvencaĵo, se ne diri, ke ilia nominalismo sonis pli vorte ol pense. Eble mankis eĉ tiuepoke la kuraĝo derivi la logikajn konsekvencojn de tiuj premisoj”.

Ĉar la rezistanto al mia tezumado insistis uzante, laŭ mi, argumentojn insidajn kaj artifikajn, mi ne limiĝis al la asertoj de mia tezo sed ankaŭ ironiis pri la kontraŭulaj enŝovante kaj uzante, eble preterportata de trofaremo konfuziĝinta pro la neceso rezisti al rezisto, la romajn kongregaciajn dokumentojn rilate kredismon aŭ fideismon, ilin amplekse traktante. Tiujn nefilozofiajn apogajn alvokojn oni kritikis pro tio ke mi provis savi la koneblecon pri Dio nur baziĝante sur la trajarcenta aŭtoritata tradicio, kaj pro ne sufiĉe konvinka perracia argumentado en la refuto de la certe erara nominalisma eble senvola konsekvenco laŭ kiu la homa intelekto nenion povas koni pri Dio.

La diskutado pliakriĝis kiam la lernejestro, bilancante ĉion, intervenis aljuĝante malavaran poentaron al mia prelego, malgrandan poentaron al la respondoj al la obĵetoj, nulpoentaron al la aŭtoritataj finaj ilustradoj ne malkiel al malutila redundeco. Svarmis laŭdoj por ĉiuj. Por mi, krome, oni rekonfirmis la famon de konsekvenculo, rigida konsekvenculo, kaj eble de petolemulo en la sindefendo. Ankaŭ pri tio ardis kaj pasiis la diskuto, se ne podie kaj konferenceje, certe koridore. Eble mia prezentado konfuzis senĝenon kun manko de flekseblo kaj kun trointelektumado.

Ankaŭ alia emo kerne de mi mem ekburĝis pli klare ol antaŭe, ofte bonŝance akompanata de oportuna memjuĝo, iu nedifinita sento de ĝojo kiam miaj kolegoj ŝrumpas aŭ estas perdantaj estimon ĉe eminentuloj. Mi devis min elnestigi elinter memplaĉoj pro miaj supozitaj sukcesoj, kaj pridiskuti kun tia sento multe natura sed ne multe kristana. Ĝi, kaj pri ĝi kontroloj, min akompanos por ĉiam, mi opiniis. Ne malofte, fakte, tiu sento rivalecas kun la kristana devontiĝo al senrezerva amo por homo kiu ajn, almenaŭ dezirante ĉion bonan por li. Pro tio naskiĝos bataletoj kontraŭ mi mem.

Intertempe oni estis alproksimiĝantaj al la balotoj de la solida plifirmiĝo de la demokratia politika kunvivado, kun la samspeca sed pli intensa akreco ol kiam disvolviĝis la politikaj balotoj selektantaj urbajn kaj provincajn estrarojn kaj precipe la delegitojn de la konstitucianta asembleo. Nun oni devas aprobi aŭ malaprobi la preparitan konstitucion. La tuta klerika studentaro estis invitita malestimigi la katolikan partion, kiu ĵus renaskiĝis kaj energie gajnadis grundon tiujn tagojn, kaj male voĉdoni por la partio de katolikoj, eble pliĝustadire, por la partio en kiu, sente kaj agade, kuniĝas la plejmulto de ne nur katolikoj kaj kiu samtempe garantias observi kaj realigi la doktrinon de la Socialaj Enciklikoj proponantaj la socian ordon laŭ la homa racio prilumita de la revelacio. Nu tia partio kampanjas por la nova konstitucio same kiel la plejparto de la partioj.

Mi konstatis, tiukaze, kiom altiras kaj fascinas la kompartia programo: pene apenaŭ konvinkiĝintaj, eble nur fideisme konsentemaj, eĉ miaj parencoj akceptis voĉdoni laŭ miaj sugestoj.

Komunistoj akuzis la klerikularon partianiĝi por la riĉuloj kaj precipe propagandi pagante kaj afiŝante surmurajn manifestojn. Rilate la pagon por la manifestoj, mi ne kredis, rilate tamen la afiŝadon ĉio veras ĉar ĝuste ankaŭ mi estis protagoniste paperfarbanto de placoj kaj domfasadoj kaj arboj kaj palacaj balustradoj, laŭ komuna kutimo tiutempe. Komunistoj pretekste akuzis eklezion alstrebante, ĉefe, al forigo de katolikoj el la politika areno same kiel jam faris, alicele, la Non expedit (= Ne licas), la malrajtigo, starigita en 1868 de Pio la IX por la katolikoj, partopreni en la politika agono kaj, do, kandidatiĝi en politikaj balotoj. Tempon kaj perdojn kaj penojn kostis la malefikiĝo de tiu dekreto!

Mi kun aliaj klerikoj, civilveste maskitaj, superkovris noktatempe vastajn ĉirkaŭaĵojn de la konvento, kaj aliloke, per manifestoj invitantaj voĉdoni por la DC (= Kristana Demokratio): en unu el ili homa figuro enpensiĝanta kvatas skribaĵon: “en balotejo min vidas Dio, ne Stalino”. Ĝuste tiu ĉi elvokis plej akrajn protestojn ĉar Dio aspektis hoko por naivuloj. Al la eventualaj anatemuloj ni digne sinpraviĝis, ke la eklezio ne enmiksiĝas en tiujn aferojn kaj ke ĝi partianiĝas senpartie (!) kaj ke neniu partio prioritatas ĉe ni. Se tiaj asertoj lasis dubojn, bonŝance, jen pli korekta refuĝa defendo: ekleziuloj, kiaj civitanoj, estas rajtigitaj de sia civitaneco esprimi sian penson kaj por ĝi kampanji. El tiu ĉi sperto restis en mia animo precipe la ĝuo esti vestita je civilaj vestoj kaj spiri per la tuta sensaro spontanan liberigan etoson, preskaŭ emancipiĝon el klaŭstra opresado. Partopreni en antaŭbalotaj mitingoj aŭ politikaj konvenoj ne estis permesite sen speciala superula konsento, sed mia protagonistemo, oratora kaj publikdebata, intense rafiniĝis tra, ene de mi mem, fantaziaĵaj diskutoj, kaj babiladoj inter ni ĝis venis la permeso, eĉ la sprono tion fari publike. Oni rimarkis, tiam, ke en tiu akvo mi padelis kun feliĉo. Kun feliĉo ja, escepte kiam mi devis, en mitingoj, superkrii mian kontraŭulon obstinkape necedantan parolspacon al miaj laŭakordaj intervenoj, kaj klakantoj el la placo min epitetis per ”reakciulo!”.

Ĉe apogeo de la balota kampanjo ni ekpratikis ankaŭ ekscite profiti la faman individuismon de la italoj kaj morteris sloganon: “Kun komunistoj ĉio al la ŝtato kaj al vi la senutiliĝo de viaj virtoj”. Ĉi-tiun mi uzis antaŭ areto da studentoj kiuj, preskaŭ amuzige, komentis inter si: “Tiu fratvestito krom teologion komprenas nenion". Tiufojon ridis ankaŭ mi.

La balotan rezulton, kiu akirigis al la DC absolutan majoritaton kaj registaran potencon, lasis kreski, iom naivece eble, en mi la konvinko pri mia nemalgrava kontribuo por la loka venko. Sendube naiveca estis la malkaŝa vanto pri tia konvinko.

Meze de tiu propagando, fratina morto venis varbadi kunstudenton, fratulon Kosma. Okazaĵo antaŭvidita sed same suferita. Frato Kosma jam afekciiĝis je grava malsano jam de kvar jaroj: lia malsano lin devigis nutriĝi, laŭ kuracistaj aŭ tradiciaj konsiloj, preskaŭ nure per kaprina lakto; ĉar dum­milite ne ĉiam facilis akiri freŝan kaprinan lakton, la konventa ekonomo proponis kaj aĉetis kaprinon pretan melkiĝi. Juna kleriko Kosma, transloĝiĝante de unu al alia konvento-studentejo, rendevuis ĉiam ankaŭ kun kaprino kiun, ĵusakuŝinta, oni senigis je la naskaĵo por ke la lakto restu tute al li.

En la Verona konvento la kaprino estis provizore (provizore por la tuta korta brutaro, destinita forlasi la urbon freŝordone de la urbestro) enstaligita apud la porkejo, jam evakuita de kiam la aviada bombado igis liberaj promenantoj tra la urbaj stratoj la porkojn. El tie venis de tempo al tempo amuzaj beadoj. Foje, ni iris kun li kooperi al la melkado kiun mem faris: kaj ne estu preteratentitaj la ŝercoj kaj amuzaĵoj ŝprucantaj el buŝoj de klerikoj! La kaprino laŭ niaj amuziĝdiroj enpersoniĝis je rolo de edzino: kiel fartas via edzino, nigra kaj ĉarma? Ĝiaj bleketoj... ĉu per ili ĝi ne ĝeme protestas, ke vi ne fidelas? dum ŝi fidelas ĝis la donado de sia lakto, de sia vivo?

Okazis, ke marĝene de melkado ĝi foje elmetis fekaĵboletojn kun furzetoj. Senlace la ŝablona fenomeno ekscitis la fantazion de ĉeestantaj klerikoj: ili metaforigis ĝin al la ĉasteco: Ho ve, via edzino pudorofendas! Ĉu via edzino daŭrigas publike malĉasti? Ĉu vi konscias, ke via edzino ne kontentas je vi? Vetu, ke via senidigita kaprino igos vin patro. Kial vi ne ekloĝas kun ŝi?

Li montris la simplanimecon de homo kiu vivas kun Dio, kaj sin sentas akceptata kaj amata de Jesuo Kristo kaj de la kunfratuloj ĉiam zorgantaj pri li. Morto lin surprizis partoprenanta al la porfratia Meso: sidiĝinte en sia ĥoreja seĝo, de la revenantoj el komuniiĝo li estis trovita senspira, kvazaŭ dormanta.

Nia doloro estis pli ceremonia ol kora: nia senrezerva estimo al li etosigis nin en plicertecon, ke li estas nia kristale pura kaj senpeka stafeto al la ĉielo ĉe Jesuo Kristo.

Ĝisĉiloka leganto, se ne jam tedeĝinta, certe rimarkis la abundon da repetiĝantaj metaforoj je seksaj aŭ geedzaj realaĵoj ekflorantaj el la buŝoj de klerikoj. Ĉu tiu lingvaĵo travidebligas bedaŭron aŭ nekonscian deziron? aŭ altruditan rezignon pri la seksa kuniĝo? Demandoj konstante rekonceptitaj sed kiuj tiam postulis pli taŭgan respondon.

Tiu lingvaĵo oftiĝis nur ĉe eta parto de ni, sed ne rifuzitis de aliaj kiuj konsente partoprenis per aproba ridado samkiel en komunaj goliardaĵoj. Ĉu tio devus alarmi la edukantojn? Ĉu nur mia inklino al psikanalizo vidis iun translokiĝon de ankoraŭ pli esprimita ol konsentita deteno el edziĝa perspektivo kaj amoraj rilatoj, kaj nereteneble kaŝitan deziron en tiu lingvaĵo malpli surprizanta ol ĝenanta? Eblas, certe. Sed eĉ tion edukantoj kuraĝis suspektigi al ni kaj... maltrikadi, senmetafore, en la kaŝitaĵoj de la metaforoj.

Viaj metaforoj, foje belaj eĉ poeziaj, reliefas la potencon kaj neelimineblecon de la emo kaj bezono ĝui je la tenereco de kompanulino... barakti por nuligi ĝin kreus psikan tordaĵon: tiu de la anstataŭiĝo per malpli rompanta objekto kovranta la unuan...

Kvankam ne ekskluzive, tiu via provizo de figuroj-imagaĵoj amaj-nuptaj-geedzaj povus riveli tiun ĉi nekonscian virtuozon. Tiu emo natura ĉar kunnaska, ŝajne nevenkebla, povas esti superita nur per nova emo, per alia memkreita amo, ne trudita elekstere, sed libere elektita: en nia kazo, la persona rilato kun Jesuo kaj ties idealoj.

El si mem, tiu via elana metaforigemo povas funkcii kiel spiontruo por ĝuste observi ene de vi mem kaj transiri la baraĵojn inter konscio kaj nekonscio. La preĝo al la Sankta Spirito kaj la animmalfermiĝo kun la spiritgvidanto dotigas je plej efikaj sondiloj por riveligi ĉu vi anstataŭas per tiaj figurplenaj kreaĵoj kaŝitan preferon. Oni vidu ĉu tia seksa metaforigemo estas anstataŭiĝo”.

Se la pastro majstro sciintus, ke tiuj vortoj estos originantaj la reciprokeblan esprimon inter ni: “Per kio vi anstataŭas?... Ve! vi estas anstataŭanto!... Ĉu vi malimplike traktas la sekretaĵojn de via psika eno per vi mem aŭ ĉu vi bezonas anstataŭoarton?”, eble li hezitintus paroli tiom senvuale. Ekstere li rivelis nur kelke da kontraŭeco fronte al nia ada kaj ada nova lingvaĵo, sed ne provis ĝin bridi. Pograde, ĉiukaze, el tiaj metaforoj restis preskaŭ nenio; restis, male, la emo ĉion ŝajne spritindigi por fine ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, kribre kaj ekvilibre juĝi. Kun la morto de frato Kosma ĉesis, aŭ ĉu ĝi transigis sian urĝon aliloken?, ankaŭ tia metaforigemo.

Por iom savi nian ameman kaj seksan esprimaron, krom kaj paralele kun la tiklaĵoj kaj admonoj, oni prikonsideru la lingvaĵon de mistikuloj, kiuj, rezignante al ama unuiĝo kun unika persono, inventis la lingvaĵon de la geedzeca amo kun Dio mem, kie la sekseco estas certe forto kaj motoro kaj puŝo al kreado de nova lingvaĵo, sed ne celo: la biologia-psika energio agadis, senkamufle, kiel spirita inklino al Dio, al Kristo por energiiĝi kiel amo al ĉiuj. Nia lingvaĵo, deveninta el farĉo el ŝercemo aŭ kaŝita sopiro, fariĝas fonto de kom­prenado de la scioplena lingvaĵo de mistikuloj, en kiu brilas pli ol detenoj la tenoj, tenoj de amikeco kaj familiareco kaj sindoneco al Dio.

La pliaĝaj klerikoj, tiuj de la tria liceo kaj teologiejo, junie lernojarfine, promeseldiris siajn definitivajn votojn, per kiuj ili sin ligis por ĉiam al la franciskana vivstilo. Al tiu paŝo ili sin preparis per plurtaga preĝado kaj meditado, per spiritaj ekzercoj, laŭ religiula lingvaĵo. Al mi estas rezervita la honoro permane teni la liturgiajn librojn dum ĉiu kandidato, tenante siajn manojn en tiuj de la celebranto, laŭtvoĉe igas sia la formulon en la ĝenerala silento. Tra religia silento la voĉo trakuras la preĝejajn volbojn por finiĝi sur la atentaj oreloj de la parencaro kaj fidelularo admire ĉeestaj. Mi bone konis la votkonfesantojn kaj pretis veti, je mia inteligento, pri ilia fideleco al la votoj, tio estas al Jesuo Kristo laŭ la franciskana stilo. Per tiu sendubeco, inundanta je sankta fiero mian animon, mi stompis kaj konfuzis mian tiufojan senton de eksterlokeco, el kiu mi ĵus eksupreniris, kun penso: mi havas bonŝance ankoraŭ unu jaron antaŭ mi! Kaj tial povas veni al mi la volo vokiĝi!

Tri el tiuj solene pervote promesintoj, kelkajn tagojn poste, ellandiĝis al Palestino, al Jerusalemo, en kies Bìblicum ili specialiĝu, elektante iun el la diversaj fakoj, pri la Biblio krom lerneje frekventi la aliajn kvarjarajn normalajn teologiajn fakojn, kaj sin ekpreparu al la instruadarto kie ajn. Ĉar unu el ili jam famiĝis pro la menciita emo al geedza metaforado, mi lin ĝisis per klarvide freŝa aludo: “Vi nun kunvivos nur kun via amata edzino!”. La sankta Biblio.

Ili, trapasinte al Sud-Italio, ŝipe forveturis kaj mi ne plu ilin renkontos.

Finiĝis la licea periodo kaj finiĝis ankaŭ la trijara periodo de simplaj votoj (simplaj = leĝerligaj, portempligaj, solenaj = porĉiamligaj). Nun ĉiu decidiĝu aŭ por la solenaj votoj, tio estas por ĉiam, aŭ por la forlaso de la ordeno. Ke mi estas dubema, momente favora momente malfavora, mi kredis scii nur mi kaj, kvankam ne sufiĉe klarigite, mia spiritgvidanto. Prie neŝanceleble mi evitis akurate travidigi al li ion suspektigan. Nu, malgraŭ tio, superuloj kaj iuj profesoroj voĉdonis por ke al mi estu prokrastita la momento de la solena ligiĝo antaŭ Dio kaj antaŭ homoj. Ankoraŭ unu jaron mi restu senvota, atendanta pli senhezitecan komprenon pri mi fare de la edukantoj. Se temus nur pri tio mi devus dankĝoji, en mi mem, pro la tempo koncedita, kvankam mi jam konas tre bone min mem. Sed ĉe la aliaj kandidatigitoj, kio? Kia ilia juĝo pri mi? Ĉu eblos plusinteniĝi kun ili spontane kaj estimate? Ĉu vere mi lasus enpaŝi en min la okuloj de la edukantoj kaj mi povus estonte traaperigi pli vokitecan kadron pri mi?

La surprizo ĉe miaj kunuloj egalis mian psikan vundon. Eble ili imagis, ke la juĝistoj misjuĝis aŭ ke mem kapablas dresi la vundon, kaj plutenis al mi la antaŭan estimon; sed estis ĉe mi, ke ilia estimo pri mi estis juĝata jam stompita, pliklare jam laŭjuste modifiĝanta. Ek de tiam miaj agoj komencis manki je spontaneco kaj memfido kvazaŭ nun jam neeblus forskui el mi la trasenton de malpufiĝanta estimo pri mi ĉe ilia ekruziĝanta juĝo. La inklino al deprimiĝo trovis komplicon en mia konscienco flustranta, ke finfine ili pravus se vere ili ekdubus pri mia morala kohereco. Ekzakte sur tiun juĝon kroĉiĝis mia grumbla protesto ĉar mi ankoraŭ al la religiula vivo ne eldiris la definitivan neon.

Dume kiel lama anaso mi restis ekstere de la konversacioj de miaj kunuloj jam elĵetiĝantaj alien. Vere ankaŭ fratulo Saturnino, mia samaĝulo, ricevis la saman malfavoran voĉdonadon pri sia taŭgeco, de mi iam tute liafavore vetita, al la religiula vivo, sed li montris ne suferi pli ol ordinare konsentite pro tia negativa juĝo pri si mem. Post kelkaj tagoj li spritgestis salutojn mansvingante el fenestro al ni trakorte distre rondirantaj kaj forlasis kaj studentejon kaj vokitecon kun vokiĝemo. La majstro diros poste, ke fratulo Saturnino sentragike akceptis la inviton elekti alian starejon en la mondo. Mi perdis amikon je plaĉa babilado pri la tuta mondo kaj pli precipe pri filozofio kaj teologio, kiu en diskutadoj, veraj aŭ akademiaj, fidele lobiadis por mia partio, foje “elprove blankigante” miajn ŝajne tronovigajn opiniojn, kaj neniam regresis el la streĉo plifajnigi mian aŭ sian penson. Prie, tamen, li ne plu memoros aŭ tute tion senvalorigos kiam mi lin revidos ses jarojn poste; tiam li estos jam doktoriĝinta ĉe la padova universitato kaj, malkiel ol li, mi baraktos jam definitive implikiĝinta inter la spiraloj de vivvojo ne tute response elektita. Ne suspektante mian ŝanceliĝadon, li rakontis, ke mem daŭre sin kredis vokita al la sacerdoteca estado ĝis preskaŭ sia eksiĝo, kiam liaj spiritgvidanto kaj la klerikmajstro konvinkis lin rezigni. “La motivoj restas ne jam malkovritaj”, li suplementis kun vola senpripenso kvazaŭ por sufoki mian ekscivolemon.

Informiĝinte pri li, cele helppeti dum miaj unuaj sekularigitaj paŝoj en la mondo, mi scios, ke li jam profesoras habilititan doktoron de historio ĉe universitato kie jam magistriĝis pri historiaj sciencoj. Ne povi helpopeti al senskrape taksita amiko, pro ties indiferento, kreskigos mian dubemon rilate nian konstantecon en amikiĝsentoj, kiujn mi iam kredis sinceraj malgraŭ mia konstanta enviemo kaj malĝojo pro lia sukcesoj. Mia kaŝa superegoo reflektiĝis nun ankaŭ el lia sinteno: pro tio mi lasos ke li perdiĝu el mia vido.

Dume miaj kunuloj votpromesontoj ensorbiĝis en la preparojn, kaj retiriĝis en spiritajn fonojn, el kiuj min mi sentis ekskludata. Ili enkadriĝis ĉe mi entuziasmaj, senartifikemaj, senkompleksaj, korriĉaj, tute sindonitaj al Dio, kvankam malpli persistemaj en la kribrado de problemoj aŭ enproblemiĝo en eventualaĵoj, kaj malpli inklinaj al filozofiado ol mi.

Mi pri mia sorto pritraktis en konfidenca konversacio kun la disciplinomajstro kiu ne timis senrezerve informi: “Iuj responsuloj, se verdire, ankoraŭ ne vidas en vi unusencajn signojn de taŭgeco al la franciskana vivo: vi havas el unu flanko ion tre rigida, el alia ion tre mola; io grincetas en via agoj taŭgiĝantaj al via intenco resti kun ni... Pasos tiu momento, kaj per tiuj provo kaj humiliĝo ni vidos pli klare en vi. Por savi la propran vokiĝon, se veran vokiĝon, neniam prokrasto estas humiliĝo. Prefere provu pliscii kio altiras vin al servado en la eklezio. Kaj lasu, ke ni helpu al vi la sinkomprenadon”.

Mi min detenis el montrado de miaj hezitoj ĉar entute pri tio estas ankoraŭ tempo. Kiom da tempo? “Eble ses monatojn, eble unu jaron. Finfine tio nenion ŝanĝas ĉar vi dume elpaŝas tra la studkursoj kun la aliaj”. Lia senkaŝa opinio pri mi min certigis, ke li inter la voĉdonanta konsilantaro subtenis mian definitivan forigon, kiun nun prudente apenaŭ vualas

Mi min detenis ankaŭ pro la motivo, ke en tiuj tagoj mi decidis deziri la vokiĝon kaj ĝin peti de Dio kaj de Sankta Francisko.

Sed tra tia deziro mia animo ruliĝis tute sola. Mi ne pridubis mian sincerecon en ĉi peto, sed pro kio tiu silento kun konsilantoj? Certe pro tio ke helpopeti egalvalorus malfermi mian animon kaj krei novajn interhomajn problemojn. La deziro, cetere, pri la religia vokiĝo orbitas ĉirkaŭ signo de vokiĝo, kiel oni intuicias. Sed deziro kun perioda ŝanceliĝo, kiel en mi, alarmus la responsulojn kaj malkonverĝigus la probabligajn faktorojn de vokiĝo. Mi tamen memoris la kliŝon: “Bonaĵo kiun elprenis de vi ŝtelisto estas optimuma bonaĵo”. Eksterproverbe, la bonaĵoj, ne multe aprecitaj antaŭe, se minacataj je perdiĝo, fariĝas eĉ pasiigaj kaj vivesencaj. Efektive nun mi min efikigis por ke oni ne forŝiru de mi kion mi antaŭe rigardis disece.

Ĉar de kelke da tempo edukantoj ekkonjektis, ke kontaktoj kun eksterkonventanoj, cele al rafinado kaj pritraktado de religiaj aŭ kulturaj problemoj, povus prudente trovi aprobon se mastrumataj sub sincera sinrego, mi sukcesis konvinki, ke mia mastrumado estas kontroleble prudenta, kaj ekpasigis vesperajn babiladojn en porrenkontaj lokaloj kun gejunuloj de diversaj asocioj. Tiuj kontaktoj facile randis kulturo aŭ religio kaj fokusis politiko kaj precipe temoj de “koro”aŭ aludoj al “sentimento”: kion antaŭvidis kaj timis la edukantoj.

Oportunas priparoli tiajn temojn, eble pro iu nova konstato en mia menso, cetere jam duonevidentigita: babilante, certe pro konvinko, kaj argumentante kiel eble plej favore, kaj efike, pri religiaĵoj, mi observis, ke la disvolviĝo de tiu plaĉa tasko pliigas la forton de miaj religiaj konvinkoj. Statas simile pri la atleto kiu ju pli ekzercadas des pli alproksimiĝas al la bona formo. Tamen, mia emo al memstudado kaj memkritikado lasis en mi spurojn de duboj: ĉu vera pliiĝo de konvinko aŭ bezono sin konvinki por konvinki aliajn? Temas pri ekspluatecaj konvinkiĝoj, kies kaŭzo kaj valoro bezonis daŭran ekzameniĝon.

Ĉi-koncerne, al mi okazadis, periode, vekiĝo de reziduaĵoj de duboj pri Dio mem, tiel enplektitaj: la unuaj studoj pri la harmonio de la universo, en fiziko kaj astronomio, kunhelpis konfirmi mian kredon. Ekzemple, min mirigis pri Dio la konstato ke la transviveblo mem de la homa raso ligiĝas nemaligeble ĉe akumuliĝo de eventoserioj pravigataj de neniu interna neceso: homo eksaltis en la ekziston kaj daŭrigas vivi malgraŭ ĉirkaŭe de li ĉio aspektas hazarda: la distanco de la tero al la suno (kiu povus esti nek pli granda nek pli malgranda, alie la vivo nek enŝaltus nek rezistus), la teraksa kliniĝo kun siaj rivoluoj (kiu ebligas la sezonalternon kaj pluan loĝeblan spacon de tera areo), la ĉeesto de atmosfero ktp. Ĉu tio, tial, ne postulas ordiganton?

Sed enirante, plibone perdiĝante en la komplekseco de la astronomio kaj de la fizikaj leĝoj, ĝuste tia komplekseco ekŝajnis al mi troa, neregulebla eĉ por Dio mem! Nun por la harmonio de la universo ŝajnas sufiĉi la nuraj naturaj fortoj! Ia obstina rezisto, eble kaŭzita de la malfacileco ĉe iuj scienculoj vidi la ĝeneralan celismon en naturo, kontraŭmetis antaŭjuĝajn raci-sciencajn konkludojn rilate la universan harmonion.

Ironie pri mi kelkfoje mi konkludis:ĝis la harmoniigo koncernis etajn(!) aferojn la harmoniiganto estis postulita, nun kiam la fenomenoj malsimpliĝas ĉe la homa menso, Dio ne plu bezonatus!

Kelkiom da peno, instigante mian menson per la principo, ke se kaŭzo estas bezonata en minimumaĵoj, eĉ pli tio estas postulata en maksimumaĵoj, mi elspezis por kvietigi ankaŭ mian animon. Je studa kontakto kun kelkaj filozofoj engaĝiĝintaj kontraŭ la ekzisto de Dio, mi provis repuŝon miksitan kun io da fascino: la ateismemuloj kuraĝaj kaj subtilaj disertaciantoj!

Subtile ronĝetis el angulo de la memkonscio ironieca demando: ĉu vi montrus tiun intereson kaj mordemon koncerne la ekziston kaj ĉeeston de Dio, se vi ne renkontus personojn dubemajn aŭ fascinitajn de nekredantoj aŭ profesie enviciĝantajn por la demonstro, ke Dio ne ekzistas?

Entute: ĉu mia sindoniĝo al Dio vera konkludo de mia racio aŭ nura partopreniĝo en profesia memkontenta tasko? La respondo ne lasis dubojn pri mia konvinko kaj pri la prezentebleco de la motivoj altirantaj al la kredo, sed, fortikigita de persona postulo ke, en la kredo-afero, la volo kredi postvenas la raciajn konkludojn de la racio, mi devis plurfoje retrakuri la argumentajn trairojn pravigantajn kaj postulantajn ke Dio ekzistas.

Alia subtileco ne malpli insida konsistis el tio: sendepende de lia ekzisto, ĉu vin intervenigas, en la defendo de la Dia afero, via porreligia profesio aŭ iu vera amo al li kaj al la homoj laŭ lia ordono?

La prikonsciencaj kaj prianimaj ekzameniĝoj neniam feriis!

La lasta tasko de tiu periodo rilatis al gvidata esplora serĉo pri la plej aspekte kontentiga kaj, do, plej facila inter la antikvaj kaj vivaj religioj. Post longa analizo, la klerikoj estis taskitaj esprimi sian opinion pri la origino kaj kaŭzo de la ekdisvastiĝo de orientaj religioj kiel hinduismo kaj budhismo kaj naturismo kun iliaj buntaj franĝaĵoj ktp, kaj kiom pravas aŭ malpravas ilia pretendo sin prezenti akordiĝeblaj, intime kaj esence, kun kristanismo. Kiel interpreti tiun socian kaj kulturan fenomenon? Kiujn spiritajn postulojn ili kontentigas aŭ kiuj kulturaj vakuoj per ili saturiĝas?

Jen sinteze la ekaj interpretoj de la studentaro malmultelinee kompendiita:

a) Tiuj religioj punktumas la novan modan memfaremon: ankaŭ religion oni sin rajtigas krei laŭ siaj gusto kaj aspiroj: proprauze eltrovita religio!

b) Kutime oni konfekcias al si religion kontentigantan la supraĵe perceptitajn aspirojn kaj la dezirojn de l’ koro. Pro tio, Dio perdas la karakterizon de absoluteco kaj sendependo aŭ transcendo kaj de unika konanto de tio kio kuŝas en la homo. Dio tia pleje adaptiĝas al la homa, plej pufigita ĉe postmodernuloj, aŭtonomiiĝemo.

c) Estas preferata pli Dio konfluiĝejo de beleco kaj harmonio de la naturaj fortoj ol Dio-persono: pli Dio juĝata ol Dio juĝanta!

ĉ) Homoj kutime alproksimiĝas al la religio pere de la koro anstataŭ pere de intelekto. La koraj aspiroj kontentigitaj tiklas eĉ la intelekton kaj inteligenton, kiu tiam sencele riskas distanciĝi el la vero.

Kristanismo antaŭe respondas al ĉiuj postuloj de la racio, poste alstrebas al Dio kun la tuta koro. La aspiroj de l’ koro povas ekstartigi la ekserĉadon pri Dio, sed tuj ili devas flankemetiĝi por ne influi la rigore sendependan itineron de la racio.

Vero estas apanaĝo de la racio, ne de inundo de deziroj aŭ koraj bezonoj.

Ne kredendas tamen. ke la etoso de intelektaj problemoj absorbis ene de mi mem la tutan partoprenvolon en komunaj aferoj. Komunaj sed foje ŝarĝitaj je eluzitaj antaŭjuĝoj. Jen unu.

Antaŭ kelkaj monatoj eniris, provcele, ordenon liceano de urba klerigejo: li vivis kun ni laŭ preskaŭ ses monatojn tuj post sia diplomitiĝo. Kiam li decidis resti inter la religiularo kaj eniri en la longan ĉenon de studoj kaj novicejo, impete sin ofertiĝis kverelo, momente prokrastita: ĉu konvenas akcepti junulon trafitan korpe, kvankam anime kaj intelekte brilan? Fakte, tiu kandidatiĝanto provizore akceptita nur provcele, okultire lamas je la dekstra kruro dum la samdekstre la mano sin montris mallerta en la movoj kun la fingroj apenaŭ nedistingeblaj unu de la alia. Tiam, dum la unuaj postmilitaj jaroj, bedaŭrinde oni apenaŭ aŭdis pri tekniko aplikata al protezarto.

Laŭ la kanonjuro, pastro devas esti ankaŭ korpe... sendifekta!

La junulo estis invitita loĝi ĉe konvento en sia urbo nur kiel kunlaboranta gasto. Lia sorto ĉe la ordeno foriris el miaj atentoj, restis tamen memoro pri tuja, preskaŭ instinkta, protesto de la klerikoj fronte al la perspektivo ke junulo estus forigita pro tia kaŭzo: la normon oni taksis antikva kaj diskriminacia kaj iom racieca.

Hodiaŭ, ne sen influo de la malplimultiĝo de pastroj kaj religiuloj, tiaj leĝoj malenŝteliĝis kaj jam ekfariĝas alia kutimo.

1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.