Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo11/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   28

Kio vin opiniigas, ke liverado de ĉi tiuj viaj aventuroj valide min preparu al la renkonto kun Disinjoro? Se iam pri miaj mankoj mi devis raporti antaŭ mia konscienco, mi pri io alia ekraportas antaŭ Dio”.

Mi ne sciis kion, almenaŭ balbute, respondi kaj provis elstreĉiĝi el la sinsekva akuza silento per ridetoj kaj tuŝetoj. En lia voĉtono mi perceptis, eĉ sensis, ion predikecan similan al lia famo. Tiam, post kelkminuta silenta paŭzo, mi ekrajdis sur la temo de nova supoze konvena konversacio, ĝuste tiu de la predikantoj inter kiuj li rangiĝis kiel unu el la ĉefaj regionaj figuroj; jen, antaŭe timide poste emfaze ekradiis el miaj lipoj kio taŭgiĝus kaj kunsonus al la cirkonstancoj kaj favorus la interkonsentiĝon de la spiritoj. Mi al li adresiĝis, ne sensapuma akcentado, tiel: ”Ĝuste mi ekpensas al viaj predikoj per kiuj vi plikristanigis la popolon, ĝin instruante pri la kristana doktrino. La Sinjoro certe feliĉigos vin pro tiuj doktrinaj kaj ardaj predikoj”.

Li etendis brakon montre al io, kupumis la sekan manon ĉirkaŭ la naz-buŝo kaj, rigidigante la palpebrojn, per sammana fingro vertikale antaŭbuŝe trudis silenton kaj min aldirektis kvazaŭ invitante, ke mi ne malkaŝu ion malhonoran:

Diru subvoĉe. Se la Sinjoro pri tiuj miaj predikoj ne priparolos min, mi al li pri ili ne parolos certe!”. Post tio konvulsie ektusis.

Frato Vilhelmo, la okdekaĝulo, eligis sian animon kelkan semajnon poste, piece kronante admiratan vivon heroldiĝinta en la predikado. Ne plu al mi estis permesite intertempe revidi lin “ĉar vi, nebridebla babilanto anstataŭ levi la animon, vi lacigas ĝin per ekscesoj de vante spritaj vortoj. Eĉ en tia cirkonstanco vi pavis vian parademon”, digne komentis la superulo, kiu tamen tuj mallaŭtigis la tonon, certe pro tio ke ankaŭ mem komprenis, ke tiun lian riproĉon pri mia maladaptiĝo al la cirkonstanco-morto mi nedomaĝe interpretas kiel definitivan dispenson de tiu neamata tasko.

Tri jarojn poste oni denove metis min en asista zorgo ĉe fratulo mortanta, kiu tamen ankoraŭ ne konsciis tiun sian okazontaĵon. Li kredis sin kompreninta el miaj vortumoj, al kiuj tamen mi nenion riproĉendan imputis laŭ miaj postaj ekzameniĝoj, aŭ li abrupte kuraĝis ekkonscii ion jam subkonscie sciatan sed tamen konscinivele ankoraŭ ignoratan, nome ke liaj tagoj, eble horoj, senprokraste retiriĝas el l’ homa vivo. Li komprenis kaj, streĉante la okulojn kaj min gapante raŭkis kun voĉo mortiĝanta: “Mi finis feki, ĉu do?”, kaj torporiĝis kaj sin enfermis en nemalblokebla senvorto, dum mi ŝvebis enalte serĉante nedepriman rokdenton por rozkolorigi lian subitan konsciiĝon.

Senaverte, mia menso turniĝis al la mistereca Dio, duonkontraŭ li paŭte grumblante:

Kial, ho Dio, ne igi pli facila kaj malpli dolora nian disiĝon de l’ vivo? Kial Ijob, la biblia protestanto vizaĝe al Dio pro la homaj suferoj en senkulpulo, ne grumblis ankaŭ pri la morto, kiun li ŝajnas juĝi akceptebla se Dio distribuu laŭmerite ceteraĵojn?”. Kiel ajn, de nun morto, pri kies natureco antaŭe mi senprobleme konsentis, ekbildiĝis per la plej kontraŭhoma afero, kaj mi primiris, ke tion mi ne pripensis antaŭe kaj, ke mi travivis adaptiĝante al tiu fenomeno kvazaŭ ĝi neekzistus. Eble tiu konscia nesento enkalkuleblas inter la misfaroj de la milito, dum kiu la mortoj impresantaj estas nur tiuj pro militaj kaŭzoj: kvazaŭ se tiuj ĉesus, eĉ la morto malaperus!... Sed haste ĝi reprenis sian ĉeeston ekscitante angoron kaj problemon.

Tamen ĝenerale la travivo fluis gaje dum abundis reciprokaj ŝercoj kaj amuzaj spritgestoj. Sed la kostojn de tiu junula emo pagis iuj el la komunuma fratio. Ĉar la kristana karitato influis nin pardoni aŭ esti indulgemaj rilate la moralajn mankojn, pritraktotajn, eventuale, en kadro de frata korektado, la emaĉo klaĉe kritiki kaj flankenvipi, devenanta el ne malkovrita aŭ malpridiskutita agresenergio, forkonsumiĝis per la pliakcentigo kaj ne nur amuzveka pligrandigo kaj distordo de karakteraj strangaĵoj aŭ psikofizikaj mallertaĵoj de la kunvivantaro. Kaj el tiuj abundis la tagoj fierigante, en daŭra konkuro inter ni, niajn goliardajn eltrovaĵojn kiuj foje el apenaŭ malicetaj glitis al vere malicaj.

Nutris nian vortludemon la fratulo tabaksnufanta kun la brustvesto nefor­igeble flartabake makulita, pri kiu estis dirate, ke la fiaskego de snuftabako, plenplena kaj lokigita sublite, pli ol surogate anstataŭas la rezignitan edzinon. “kiel fartas via edzino? Vidu ne indulgi sternegojn por ke ne teruriĝu la sublita edzino... Vidu ne ŝin inviti supreniri inter littukoj!”.

Estis ankaŭ fratulo kiu tute absorbite sin forgesanta en nevizitita preĝeja angulo dum la aliaj tablemanĝas. Pri tiu ni inventis la amuzesprimon: “Vi trovis la manieron okupi la tutan Dian Diecon... Ni fine malkovris kial ni ne plu sukcesas konversacii kun Dio: tiun ĉi vi ostaĝe piratis!”.

Estis ankaŭ fratulo dandece eleganta kaj parfumita kun la haroj bele kombitaj aŭ arte taŭzitaj. Pri tiu ĉi ni, netute nur amuziĝe, taksis ke, kvankam elirinta senkunula, povus tamen okazi, ke li revenu edzine akompanata.

Estis ankaŭ fratulo indulgema al vino, al kiu ne malplaĉis viziti, kun ruze adaptita falsa ŝlosilo, la edzinon… kelan, kvankam ĉasteczone ŝirmitan per duobla seruro.

Virino, edzino, inecaj aludoj! Ĉio tio povus travidebligi sopiron kiu el io nevole konscinivele formetita fariĝas vorto, ŝerco, anstataŭiĝo, nome kamuflado vera kaj propra. “Ne estas skeptikulo senaspira al Dio kaj ne estas asketikulo neplutenanta funde de l’ koro iun nostalgion pri la bonaĵoj rezignitaj”, diradis la spirita akompananto, aldonante tamen: “Se la konscio pri tio fariĝas sopiro kaj bedaŭro, tio signifas, ke via vojo devas esti alia, tiu de la geedziĝo: la spritlingvaĵo povas helpi al vi vin pliprofunde koni. Vi pliinsistu en la sondado kaj inspektado de via eno, private kaj kun gvida konfidenculo, kaj ŝanĝante, se eblas, la lingvaĵon de viaj goliardaĵoj ”.

Al niaj, foje respektmankaj, ŝercemaj sagoj ne forfuĝis nia kunulo Albino, tiom ekipita je grandaj videblaj aŭdorganoj, ke ni kromnomis lin “elefanto balaanta la aeron perorele”.

Frato Pacifico (Paĉìfiko), profesoro pri bibliaj sciencoj, emeritulo grandverva kaj iom pompe vizitante siafakajn konferencojn kaj simpoziojn, iun tagon tagmanĝe plumpe komunikis, ke fine granda disfamigita pli ol populara revuo destinis lin dungi kiel konsilisto-kontroliston pri temoj de la antikva mezoriento, semidaj lingvoj kaj arkeologio kaj historio, kaj svingis, tre aplaŭdita, la telegramon ĵus alvenintan. Telegramo false kombinita kaj liverita ĉeporde de iu el ni, poŝtiste kamuflita! Pri nia subkuŝanta krueleco, aŭ volo de agreso kiel interpretis profesoro pri historio, ni konsciiĝis, kelkajn tagojn poste, kiam frato Pacifico ektaksis la aferon mistifiko kaj estingiĝis longatempe el lia mie­no la kutima bonkora vizaĝo kiu, kiam reaperis, ne plu estis la sama. La limo inter ŝercarto kaj insulto kun kaŝcinika krueleco ne ĉiam tuj brilis dum la karikaturoj de komune homaj karakteroj; ĝi ne disdegnis, almenaŭ foje, kamufli agresemon sub vestoj de satira bonvolemo, foje kritike tolerata de edukantoj, kiuj avertis nin pri io ne enkadrigebla en laŭkristana stilo. Nur pli malfrue mi sukcesis, per spertoj kaj studoj, legi en la homa psiko la bezonon agresi kun, el tio, nepreco ĝin regi malkaŝante ĝian imperiemon pere de rezonadoj kaj pliagrabligaj idealoj.

Frato Marjo splendis je haŭto delikata kaj rozblanka kun fajnaj vizaĝaspektoj kaj iom afekta sed fascineska ĝentileco en parolado kaj gestado per ineca voĉo. Ĝuste tian voĉon preninte kiel pintmarkon de ineco, kun li ĉiuj komplimentadis kaj distrotempe aŭ kunlabore akompaniĝis: bunte gamiĝis dolĉaj gefianĉaj amaludoj: ho, mi vin kisus! Kiam vi rericevos mian edzinringon? Certe kun vi nur geedziĝo daŭre en ĉasteco! Kiu estos la preferito inter ni?… La ludo, observata de edukantoj, daŭris ĝis al Marjo, preskaŭ fulme, maskliĝis la voĉo, la apenaŭ lanugaj haroj disfloris al barbaj elkreskaĵoj aparte sur la mentono, la gestoj ekperdis rafinitecon. Kunuloj goliarde ne prisilentis sian seniluziiĝon, postkriis al perfido kaj deklaris sin senigitaj je kontemplado de inecaj ĉarmoj. Li, tamen, seninterrompe kaj feliĉe kaj senaverte maskliĝis ĝis la goliardaĵoj pro lia indiferento ĉesis.

Ĉar estis antaŭfiksita por ni kanditatoj al la pastreco ankaŭ la predikado, kial ne prepariĝi ek de nun montrante sian kvanton da dispozicio al la oratorarto, celo de la ĵuse enkondukita lerno-objekto retoriko? Ĉiusemajne unu el ni oratore prelegis antaŭ la fratularo pri sia elektita religia temo. Mi elektis “La devo anonci” (evangelia ordono al ĉiuj kristanoj, aparte al la ekleziaj regantoj) kaj provis kunesti kun la publiko dek kvin minutojn: mi parolis, pliekzakte mi predikis, plejprecize mi tondris kvazaŭ minacanta kontraŭ la rezignantoj de tiu devo. Mia prediko, kiel kredeble, muldiĝis el knedaĵo de frazoj jam aŭditaj el predikoj kaj el ŝablona stilo bombaste ŝvelparola. La fratula komunumo aŭskultis senpasie kaj sensigne de laŭkutimaj aprobo aŭ kuraĝigo, male kun reciprokaj kaŝridetoj kiam mia voĉtono atingis la finan klimakson. La unua komento, de mi pete eltirita de la pastro plej malzorgema en la vestoj kutime varimakulitaj, kaj malpli estimata en la oratoria kampo, sonis tiel: “vi faris venton senblovan per via krea elmontriĝo... Tiel oni predikis iam, en la baroka tempo... Kvazaŭ vi mem bezonus fortikigi vian propran konvinkon. Erudita parolado kaj potenca voĉo ne kovras malfacilecon de adaptiĝo kaj aktualiĝo”. Li parolis mallaŭte zorgante, ke lin ne aŭdu aliaj, nekutime sprita kaj neniom retenata de la evidenta persona malzorgeco kiu min kredigis lin ne kapabla tiom decide juĝi.

Estis vere. Min enkadriginte, poste, sub pli diskreta lumo, mi malkovris en mi inklinon emfazi ĝuste tion kio en mia pensrako allasas dubojn kvazaŭ tio povus kontribui forigi mian dubstaton: la emfazo kiel subtenilo kaj kaŝigilo de pruvo- kaj konvinko-manko! Ne ke la devo anonci ne ennestiĝis ĉe miaj konvinkoj, sed ne partopreniĝis klara aspiro oficiale ŝarĝiĝi je tiu tasko. Ĝuste tio, mi pliposte konkludis en mia humiliĝo, generis en mi tiom da aplombo kaj eksceso, ke foriĝis el mi natureco kaj konvinkiga forto.

Neniu min publike laŭdis, neniu min aperte kritikis, sed ekzakte tiu silento kostis al mi daŭran kaj neellaseblan humiliĝstaton ĉar aliaj antaŭe ĝuis favoran traktadon en la fratularaj babiladoj. Tiel mi debutis predikanto, sed tia mi memlaŭreatiĝos nur kiam mi eksukcesos kompreni la verajn problemojn de la homa animo kaj ilin eventuale ne miksi kun la miaj.

Sprinte, kiel fulmo en steloza ĉielo, venis la novaĵo pri delaso, pere de la usona milita aviofloto, sur Japanujo, de la unua militcela atombombo la sesan de aŭgusto ’45 sekvata de la dua la sekvan naŭan. Pri atombomboj, energio = maso multobligita per la dua potenco, izotopoj, nome materio konsistanta el diskretaj atomoj kaj atomoj el diskretaĵoj, fisio per nuklea fendiĝo (tiam nekonatis fuzio per kunfandiĝo de pezaj atomoj)… ne surface plenigis niajn intelektopovojn krom disputoj. La diskutado fokusiĝis, pli aspekte ol devige, al la morala taksado: ĉu licas mortigi homojn tiele? Du partioj kreiĝis inter la klerikoj: ĉu lasi mortigi proprajn soldatojn en longaj kaj sangaj bataladoj aŭ, eĉ per tia atombombado, devigi la malamikan ŝtaton senkondiĉe formeti la armilojn? Mi viciĝis inter la duaj partianoj dum la necertaj estis multaj. Sed subsube la mortintoj eniris angulojn marĝene de niaj konsideroj. Havis venkan ludon la scienca-teĥnika spektaklo kun la allogo de la novaĵo ĉiam pli postulanta enprofundiĝojn. Tion rimarkigis kvazaŭriproĉe la fakisto pri moralo. Konsentantoj aprobe treniĝis ankaŭ el konvinko, ke tiu politika teĥnika milita sistemo estus helponta por bloki la teruregan avancon de komunismo, kiu laŭ komunaj niaj informoj jam mortigis milionojn da kulakoj kaj nenocaj kristanoj pro la nursola motivo, ke ilia kredo malebligus sin lasi eduki al nova vivsistemo kaj rekreiĝi en la nova homo. Estis la unuaj antaŭsignoj de la malvarma milito naskiĝanta el la homaj timsentoj, kreskigitaj de la politikaj kondutoj. Fine ĝenerale oni konvenis, ke eĉ atombombado povas enkadrigi en la natura rajto sin defendi.

Somero senaverte sojlis aŭtunon, dum la preskaŭ ĉiutagaj enĉiele pasantaj bombavioj definitive jam silentis, la preĝejo plenpleniĝis je homoj, la tagoj alproksimigis la celpunkton de la solena religiula votpromeso kiam la konvinkiteco, se pritaksita sufiĉa de la edukistoj, pri la definitiva ligo al la ordena vivo, promesas per votoj resti fidele ligita por ĉiam. Ne nur por tri jaroj, kiel en la simpla (portempa) de la finnovica periodo. Nun la edukistoj, spite aŭ malspite rektanimajn sekretajn intencojn, devas plicertiĝi pri la spirita karaktera taŭgeco de unuopulo. Kion mi elektu?

En septembro el Venecio venis la ordono, ke la plurklasaj klerikoj traveturu al Verono, en kies konvento-studentejo ni daŭrigu la studojn kaj preparon al la vivo modliĝonta ne nur sur tiu de la sankta fondinto, kiu taksadis sin “senklera kaj idiota”, sed tiukaze ankaŭ sur tiu de lia posteulo en Venetia zono, nome Sankta Antono difinita ĝuste de li “doktoro kaj majstro”.

Antaŭ ol forveturi al Verono ni volis, enkadre de la meditado pri la morto, viziti, ĉe najbara vilaĝo, la famajn mumiojn, kadavrojn sekigitajn de la mortersimila grundo en kiuj ili estis enterigitaj. Ili montris ĉion, eĉ la okulojn, apenaŭ senkolorajn kaj gapantajn aliloken kvazaŭ hontplenajn, eĉ barbfadenojn el la naztruoj. La scenejo min tuŝis profunde ĉar ĝi montris kiel krevas nia realo. Vere la morto, kun la korpa malfariĝo, ŝvebas superrege kaj senkore ankaŭ kiam la meditado enfokusigas la resurekton jam okazintan en Kristo. Se establiĝis tempo dum kiu la morto ŝajnis kaŭzata, malgraŭ kontraŭaj konstatoj, nur de la perforto de la militaj eventoj, nun ĝi, male kaj senpudore profiliĝas impregnanta ĉion sendepende de ĉio.

La Veronan monumentan konventon, merite enlistigitan inter la artaĵoj de nacia kaj protektmerita valoro, bombis la aliancanoj ĉe la fino de la antaŭa jaro: nun sur ĝiaj stumpaj muroj oni legas la ironiajn vortojn: ”Verko de la liberigintoj”. La alianculoj nin certe liberigis el diktatoro, sed ne necesis sendiskriminacie bombadi ĉion, en urbo ne defendata de aviado kaj preskaŭ sen efika kontraŭaviadila artilerio ĉar senstrategiaj perspektivoj laŭ publikaj komentoj, eble pro ekdisfaliĝo kaj misorganiziĝo de la okupantoj: sufiĉus frakasigi du/tri surfervojajn pontojn por bloki la tutan militan trafikon. Ankoraŭfojon, aperte oni akuzis, ke Usono kutimis rekompensi bombantajn aviadistojn laŭ la kvanto da bomboj allasitaj al hazardaj objektivoj, kaj, ke fakte ili cinike disbombadis kvazaŭ ĵetante konfitaĵojn aŭ karnavalajn konfetaĵojn. Plejeble angloamerikanaj politikistoj planis ribeligi, por ŝpari vivojn de sia armeo, kontraŭ la okupantoj italajn gentojn tiujn ĉi terurante kaj mortigante: aŭ ribeluligitoj aŭ teruritoj! Ĉu licas pretendi tiaĵojn de popolo senarma kaj sennutraĵa kontraŭ laŭregula kaj milite ekipita armeo same kiel tiu germana kolaborata de faŝistoj?

Bonŝance la aera bombado ne sukcesis faligi la konventon en ĉiuj ĝiaj partoj: la monumenta artisma verko konservis integra unu flankon kaj apudaĵojn kun du longaj murfreskitaj koridoroj flankitaj de dudeko da ĉeloj kaj de salono grandioze freskita kaj iam ofte vizitita; kaj nun, ĉe nia alveno, ŝtatelspeze, kaj eble kontribue de la usona registaro, fervoris la laboroj por refari/ripa­ri/re­kuperi la aliajn damaĝitajn flankojn kaj iujn reunigotajn pentraĵajn fragmentojn de freskoj de kvincenta pentristo Francisko Morone, kies dediĉa kapelo kun fama Krucumo bezonis urĝajn protektajn ŝirmilojn.

Nia loĝeja sistemado estis iom laciga pro neceso rekunmeti ĉambrajn meblojn kaj litojn kaj reordigi ĉelojn kaj igi funkciantaj fenestrajn komponantojn, kaj elimini ruinaĵojn.

Fine, kiel antaŭvidite, la klerikoj multenombris pli ol la unupersonaj ĉeloj, en kies spaco vere nur unu persona povas vivi. Mankis unu ĉelo. Kuris propono: kiu akceptu dormi, nur dormi, en la unuaetaĝa klostro, kelkemonate, ĝis la masonistoj pretigos novan ĉelon en la rekonstruota flanko? Temis pri klostreto trimetra larĝa kaj okmetra longa, kie oblikva pluvo foje lasas flaketojn. Akceptis mi, pli pro aventurspirito ol pro bonvolemo kaj tial la klostro je la kvara flanko duonĉielaperta fariĝis por mi preskaŭ ĉiela loĝejo, ja ne nur tio sed ankaŭ okazo de pliestimo pri miaj supozitaj altruismemaj virtoj ĉe la fratula komunumo. Tion ĉi vere mi ne dancigis kaj ne antaŭvidis ĉar tro dista el la vero kaj, almenaŭ intence se ne aspekte, fremda al miaj ambicioj. Bonŝance la malvarmo ĉi-jare ankoraŭ ne senbridiĝis kaj ne eksignis mian korpon, malkiel en la pasintaj vintroj, per ŝveloj kaj abscesoj ĝenantaj figuron kaj movojn.

Ĉiuvespere, miaj samkursanoj min vizitis kaj plikovris per ledaj litkovriloj. La finseptembra/oktobra/novembra/decembra ekfrostiĝo ne timigis min ĉar la nokton mi pasigis tiom endorminte kaj lankovrite, ke ĉiumatene oni devis veni min perskue veki. Findecembro inde plonĝis en la novan ĉelon.

Sed en tiaj kondiĉoj de separateco el la grupo, la emo al diskutado iom malfajriĝis je naskiĝo. Okazo nova elstarigis, tamen, urĝan scivolon nepermesantan prokrastiĝi: rotogazetoj kaj filmaj dokumentigaj reporteraĵoj plenplenis, tiujn tagojn, je naziaj lageroj kaj amasoj da kadavroj de gasitaj, aŭ alimaniere mortigitaj, judoj. Ĉu vere, ĉu ne vere? La kondukanto de najbara paroĥa kinejo rikoltis plurajn de tiaj dokumentigaj filmoj kaj invitis la fratularon spekti ilin. La obscene terura spektaklo, inspektigita plurfoje kun la espero senvualigi artifikojn kaj trukojn, pruviĝis nekredeble kredebla kaj hontinda por ĉiuj. La sekva nia silento estis trudita de la embaraso kaj neeblo trovi pseŭdoraciajn eksplikojn almenaŭ aspekte pravigantajn, malgraŭ tio, ke, eĉ ĉe persekutantoj, el tiaj ne povis manki.

La diskutadoj rekomenĉiĝis la postan tagon, dum kiuj ĉiuj opinioj, eĉ la plej bizaraj, havis civitanecon. Ok tagoj pasis dum ni atendadis la lernejaran inaŭguron. Ĝuste por tiu tago oni anoncis prelegan debaton pri la historio de la diaspora hebrearo kaj la ĵusaj persekutoj kontraŭ ili. La studentoj estis invititaj starigi demandojn aŭ opiniojn kaj rakonti spertiĝon.

Patro Aleksio, sufiĉe konata inter ni pro sia studentrestado kaj instruiĝo ĉe la Studium Biblicum Franciscanum de Jerusalemo kaj doktoriĝo pri eklezia historio ĉe Antonianum, la franciskana superagrada studumo en Romo, deklaris inaŭgurita la novan studjaron kaj ekscitis grandan indignon rilate lagerojn kiuj jam estis sufiĉe dokumentitaj, kaj instige ekigis la demandaron de studentoj, apogita, li aldonis, sur la sekuriga ĉeesto de la profesoroj, kies laŭsciencaj studmetodoj kaj erudicio ne nur en sia faka scienco, garantias, krom objektiveco, kompetentecon. Jen vicas la demandoj, parte jam zorge pripensitaj parte spontanaj kvankam nekonvenciaj:

Se naziistoj punis tiel tremende hebreojn, ĉu tio ne povas signali, ke tiuj ĉi vere, je nacia aŭ internacia nivelo, politike aŭ finance aŭ diversmaniere, komplotis kontraŭ Germanujo?”.

“Pri tiu komploto mi ne kompetentas. Ni atendu la esplorojn de historiistoj. Dume ni diru, ke en tiuj kazoj la supozitajn malamikojn oni rajtas nur koncentrigi en politikaj izolejoj, kiel faris Usono rilate italojn dummilite”.

Ĉu povas esti, ke hebreoj fine pagis adan sian lukton kontraŭ Kristo kaj kristanoj?”.

“Laŭ kristanismo kulpo estas individua, persona. Cetere multaj hebreoj akceptis kristanismon, eĉ hodiaŭ. Eĉ koncedite, ke ili kulpis, neniam ni povas scii la kialojn de la diaj permesadoj. Tion pretendante, ni rondigas Dion laŭ niaj homaj niveloj, je servo de niaj vidpunktoj. Tio egalvalorus nuligi Dion. Kaj fine iu povas rifuzi kristanismon pensante tion sia devo: se homoj konvinkiĝas, ke Kristo eraris, mem devas lin rifuzi aŭ formeti. La Nova Testamento revus la okazaĵon sen distingi bonintencon el malbonintenco. Veras tamen ke tiu kontraŭ Kristo misfaro de iuj tiutempuloj hodiaŭ najligas posteulojn en kontinuigita sindefendo en kiu foje, kun ŝajnaj pravoj kaj malpravoj, enŝteliĝas kondamnaj interpretoj de ĉio kristana”.

Ĉu ne okazis, ke niaj akuzoj al hebreoj piloriintaj Jesuon kaj kristanojn, aŭ erare, laŭ ni, interpretantaj la Sanktajn Skribojn, povis kuraĝiginti kontraŭjudajn elpaŝojn kaj persekutojn?”.

“Eblas. Sed necesas distingi polemikojn disde malsamaj interpretadoj pri Skriberoj aŭ deirantaj el malsamaj prihistoriaj filozofioj. Tiuj lastaj ne devus influi en la afero. Ĉiukaze, se kristanoj akuzis hebreojn, hebreoj akuzis kristanojn. En kiu kvanto la akuzoj el kristana medio akcentis persekutojn kontraŭ hebreoj, kaj laŭ kiu kvanto la akuzoj el hebrea medio kontraŭ kristanoj incitis al persekutoj kontraŭ kristanoj? La demando turniĝu al la estontaj historiistoj liberiĝintaj el pasioj, kvankam kiu ajn respondo misuzus alies konfidon se oni subgrunde debatus pri rajto aŭ malrajto de judoj pluekzisti kaj daŭrigi ne nur pastiĉe trapenetri la etnajn kulturojn.

Se komplete kredi je la Skriboj, en tiuj ĉi estis ankaŭ antaŭvidita la miskompreno de la popolo koncerne la Mesion”. Por kompreni ĉu tio okazis oni legu la pli ol biblian Talmudon per kiu estis kalumnie prezentataj Jesuo kaj kristanoj.

Kial naziistoj persekutis hebreojn? Ĉu pro rasaj motivoj aŭ tiuj estis nur efikaj pretekstoj? Ĉu kredeble, ke rasaj motivoj allogis ne malkulturitan popolon, ĉar bedaŭrinde popolo restis apenaŭ kunlaboranta se ne apenaŭ indiferenta?”.

“Jen nunmomente grava demando. Mi opinias, ke la rasismaj motivoj sidis ankaŭ en la bezono de kiraso sub kiu protektiĝe kaŝiĝis aliaj motivoj, specimene: la timo, prave aŭ neprave, esti jugata kaj dominata kaj intelektule kaj kulture kaj ekonomie, politike kaj finance, de eksterlanoj, anglosaksoj kaj francoj kaj slavoj, fakte traregataj de la internacia hebrea lobo.

Ne forgesendas, ke kiam kreiĝis la naziismaj teorioj, Germanujo estis forte impregnita de komunismo kaj komunismo signifis Sovetunion kaj Sovetunio havis tiuokaze en la registara skipo la plimulton de ministroj je hebrea origino same kiel en hebreaj manoj estis la plej altrangaj germanaj kompartiaj oficoj. Plie la precipajn kaj gangliajn universitatajn katedrojn en Germanujo okupis hebreaj profesoroj apude de la ĉionombranta figuro de hebreo Markso: antaŭ ĉio ĉi germanaj naziistoj kredis tion la kaŭzo de sia malsuperrego en la tiama mondo kaj malvenko en la antaŭa unua mondmilito. Aldonu, ke la enŝovaĵo facile enradikiĝis ĉar tradicie la kontraŭhebreaj polemikoj en religiaj movoj, aparte en tiu de Lutero, spertis longan serion. Ĉu kontraŭhebreismo originis ekskluzive el rasisma vizio aŭ ĉu ankaŭ el psikologia kaj mensa teruro pro sociaj malfavore juĝataj spertoj, laŭ mi estos temo diskutenda en socipsikologio. Solaj, la rasismaj teorioj premas sed konvinkas specife prematojn aŭ sintaksantajn tiaj”.

La purrasa doktrino kun la supereco de la arja purraso povas esti iu ŝirmilo, iu instrumento por altiri la germanajn gentojn. Pravigi la persekutadon kontraŭ hebreoj ankaŭ per tiu teorio pli malrezistigas malkonsentatojn kaj dubantojn, kaj fortikigas pli konkretajn pretekstajn motivojn kiel tiun, laŭ kiu la germana kompartia estrara establo de la jaroj antaŭ ol nazioj ekregadis, estis posedo de eminentaj hebreoj. Ne elglitu el memoro Levien kaj aliaj kiuj, ĉiuj judaj senkompromisaj ateistoj, devontiĝintaj en la detruo de ĉiuj religiaj institucioj, eĉ hebreaj ĉe kelkaj, de Germanujo. La hipotezo de persekuto pro simplaj purrasaj motivoj eble helpis duarangigi kaj samtempe plievidentigi socigrundojn rajte aŭ senrajte sentitajn premegaj. La purrasisma teorio estas, ja, pli hontiga ĉe ni, sed ankaŭ pli efika ol devi eventuale sin defendi de akuzo de senmotivaj aŭ senfundamentaj malamo kaj persekutado; kaj estis pli facile unuigi germanojn metante fronte al ili tiuspecan malamikon. Laŭ mi, la purrasismaj principoj estis precipe ekspluatcelaj, kvankam eĉ ili sekve provokis misfarojn. Ĉu licas tiel pensi?”.

1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.