Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo10/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   28

Ĉapitro oka
Konventa kaj klerikeca travivado


Finfebruare 1945 do ni revenis, kiel dirite, el vagabondado, al la konventa studentejo. Rekomenciĝis la klerikstudenta vivo. Post festaĵoj, brakumoj, klarigoj, mi kaj mia amiko estis loĝigitaj ĉiu en laŭokaza ĉelo ĉe la alnorda parto de longa koridoro de la dua etaĝo. La vetero daŭrigis sereni, la frosto glaciigis ĉion likvan, la malvarmo malmoligis la korpon: la piedoj, nun senŝtrumpaj, pli ol aliaj eksteraj membroj, sentiĝis tiom malmole, ke el mi haste svagiĝis la fiereca rakontemo pri la ĵus pasintaj erarvagaĵoj: post du/tri tagoj la pasinto ne plu ekzistis ĉe ni kaj ĉe nia kunstudentaro. Pri piedoj, ĉesinte la kondiĉo de malfavoro pro ĝena vagado, ili, kiel aludite, ellasis la rajtojn surmeti ŝtrumpojn kaj devis konduti laŭregule: sin enŝovi en pezajn ŝuojn je dika poploligna plandumo kaj ledstrie kovritajn, por iom prokrasti la momenton de la plumba frosta malmoliĝo. Sub la piedoj finvintre, iom nunjare sed pli evidente en la venontaj vintroj, formiĝis haŭtaj malmolaĵoj kaj samtempe de la piedoj la ekfrostiĝo pinĉe transdoniĝis al la nazo kiel konstanta duonmalvarmumo, al la daŭre interfrotiĝantaj manoj kiel frostadabscesoj, al la oreloj kiel ruĝaj ŝvelaĵoj. La eksteraj pintoj de tiuj sentoorganoj ĝismedole degelis, oni observis, nur en la komuna salono aŭ en klasĉambro, la solaj varmigitaj, kiam en ilin estas allasata enrompo de la sangocirkulado puŝita ankaŭ de insista, kaj nesingarda, frotetado.

Bonŝance la klasĉambron, je nia dispono ankaŭ en la studadhoroj, oni stove hejtis. Tie mi ĉesadis piedmovi kaj salteti por daŭrigi senti la piedojn koneksaj al la cetera korpo.

"Penitenco pro siaj pekoj”, oni vortigis; kaj, ĉe mi, la memoro igis ĉeestaj tiujn fiajn dezirojn, ke milito venu pligrandigi mian patrujon kaj orgojlecajn patrujaĵojn; sed la malkomforta eventaro ĝenerale ne malpliigis mian dediĉon al la studo. Dio, male, en miaj juĝoj, konturiĝis al io nova: je teorinivelo li ekscitas ĉiam ĝojon, amikecon, certecon, sed je sentnivelo li daŭrigis esti, foje, perceptata kiel ebla, se ne kaduka, ĝojo, rezerva amikeco, eventuala apogilo dum momen­toj de necerteco. Kiu scias ĉu eĉ en miaj kunuloj sentiĝis tia animŝanĝiĝo? Aŭ ĉu tio ekdiferencigis min de ili?

Al mi agrablis ankaŭ, post malfrostiĝo kaj varmiĝo en la komunuma salono, plurtempe resti ĉele, tiel, ke la studadon interrompis, krom alarmosireno, ankaŭ la elstrata bruo, ĉar el mia ĉambro, ununura en la tuta klerikstudentejo, eblis vidi kaj observi travitre preterpaŝantojn kaj preskaŭ aŭdi iliajn babilaĵojn kaj la eĥon de iliaj paŝoj. El la tembro kaj laŭ takto de la paŝobruoj, perceptitaj antaŭ ol la preterirantoj eniros la areon de mia vido, mi provis diveni kaj imagi la individuan aĝon kaj fizikajn aspektojn de la personoj. Tiu libera spaco ebligis distriĝan veton laŭ miaj ekvekiĝantaj fantaziaĵoj: ĉu viro? ĉu virino? ĉu junulino aŭ infano? La malvarmo la irantaron tiom supervestigis, ke maleblis distingi junajn de maljunaj inecformoj, tamen la paŝmanieraj bruecoj iom min spertigis vete antaŭkompreni. Mi min perceptis scivolema kaj eĉ duonmalplezuriĝanta kiam la paŝbruaĵoj kun la sekvaj aperantaj figuroj rivelis maljunulinojn anstataŭ junulinojn. Ĉu mi recidive ne rezistas junulinecajn atakojn? Ĉu distriĝo aŭ nostalgiemo kun nekonscia sopiro?

Se tiu fenestro restis faktoro de tia ŝrumpiĝo, ĝi ĉesis influi apenaŭ kelkajn semajnojn poste. Belan posttagmezon, reveninte al la ĉelo kun miaj libroj subbrake, mi trovis surprizon: enrigardo al la surstrataj preterpasantoj ne plu eblas. La fratulo aranĝanta (panfaranto = ĉiofaranto, ni jam lin difinis), geniuleto ĉiam zorganta pri sennombraj loĝejaj riparendaĵoj neprigitaj de la eluzo de kvindeko da loĝigitoj, aferumaĉis ankaŭ en mia ĉambro por alkroĉi, inter la vitroj kaj ŝutroj, al la metala krado, alian fiksan mezaltan lignan ŝutron malebligantan transrigardi al la paŝantoj. Mi povis vidi nur tegmentojn, etendiĝantajn ĝis kie ili ne plu distingiĝis de la kamparo, same kiel el ĉeloj de miaj kunstudentoj. Ekŝvebis sur miaj okuloj, liberaltire, parta ĉielstrio el kiu, tiujn noktojn, tralumiĝis, kelkhora turniĝe fuĝanta pala luno kun minimuma stelporcio, kiun mi, eble, pli frue ne rimarkintis. Bonŝance la geniuleto forgesis obskurige enkradigi la tutan fenestran aperturon min apartigante komplete el la mondo!

En la porfratia salono oni sukcesis instali laŭokazan radioaparaton el kiu eblis aŭskulti nur informojn el la “Sociala Respubliketo” ĉar tiuj de aliaj radifontoj estis furioze brusible distordataj de la politika reĝimo kaj severe, pro timo de subita kontrolo, malasistataj de superuloj. Malprudentuloj loĝis ankaŭ inter ni: oni rakontis pri ne konjektitaj policaj vizitoj sekvitaj de severaj admonoj pro suspekto ke la konvento kaptus kaj buŝe disvastigus inter urbanoj aliancan propagandon. Kaj, krome, inter la fratularo plu restis, kelka fantaziulo esperanta je morala kaj milita releviĝo de la jam degenerinta kaj ŝrumpanta faŝisma reĝimo. Ĉiukaze kiam el la aparato eliris kanzonoj kantataj de virinaj voĉoj, la majstro de disciplino ektrovis pretekston por ĉion malŝalti. Sed kiam la fratio volis rapide informiĝi je kiu punkto de la duoninsulo nun vaĉas la amerikanoj diboĉe atendantaj ke italoj gerile buĉu la tutan germanan armeon, ĝi devis reiri, iom sekrete, al kaŝita aparato aŭ al la radigaleno ricevantaj nelokalizeblajn aliancajn elsendojn, ofte allogantaj per la Behetovena kvinsinfonia “ti.ti.ti.ta”. Prefereblis amerikana okupo ol amerikanaj bomboj!

Mian „galeneton“, kiam kunuloj kredis momente pli sekura ĉe mi, mi tenis ĉiam poŝe por eviti, ke superuloj estu devigitaj ĝin malkovri kaj konfiski.

Inter la edukantoj foje, eble en gravaj momentoj, oni ekanoncis la principon: nia junularo kontaktiĝu ankaŭ kun la reala vivo ĉar la forcejaj floroj, se tro zorge apartigitaj, vivas malmulte elmetitaj en aperta aero. Tiu principo nemalalte taksiĝis ĉe la klerikejaj studentoj. Kadre de tiu principo al mi estis, provizore kaj prove, destinita la kontaktiĝo kun personoj vizitantaj la sakristion, komisiantaj mesojn aŭ almoze bonfarantaj al la fratularo. Foje la konversacio kun vizitantoj plilarĝiĝis ĝis manifestiĝo de suferoj kaj penoj fare de konfidenculoj: mi tiaĵojn preferus ignori sed ili elrompis tiaj, ke mia koro pleniĝis de kompato. Fratulaj robo kaj bonkoreco al mi trapuŝis aŭskulti kaj trovi la ĝustajn vortojn kaj tonon. Foje la konfidencoj fariĝis tiom intimaj ke ili atingis prikorajn kaj priamajn aferojn. Estis precipe junulinoj kiuj rakontadis pri siaj foraj kaj malrekrutiĝe forfuĝintaj fianĉoj: ili malfermis animon, certe sekurigitaj el la sankta vesto kaj altiritaj ankaŭ de la juna aspekto de la konfidencricevanto kaj eble esperante igi malpli necerta la sorton de la amato. La edukistoj tamen malkonsilis eniri en tiujn koramajn aferojn aŭ sentimentalajn kontemplajn aludaĵojn pro tio ke ni apenaŭ eksuspektas la kompleksaĵojn de la homa koro, kaj mia konfesprenanto arde puŝis min pliesplori ĉu tiaj konversacioj estu ankaŭ kuraĝigitaj de nekonscia deziro boleti (estis lia vorto), nivele de emocioj, en la samaj koreventoj. Nekonscia protagonismo vivita en alia simpatia persono.

Ne manku informo ke tiujn tagojn en Gemona plenpleniĝis el militvidvinoj: komencis alveni, fakte, oficialaj noticoj pri itala torpedita ŝipo plenplena de Gemonaj “alpinoj”, sinkigita en la Egea Maro. Pereis plurcentoj da homoj.

Nova juĝo, samtempe, pri populara religieco, ekformiĝis en mi. Datiĝas tiutempe la ekpenso, tiam taksita sakrilegio, ke se ne estus suferoj eble homoj ignorus religion kaj Dion. Sufero ŝtupo al Dio: vere! Sed se ne estus sufero, kio homa en homo puŝus lin priserĉi Dion?

Ankaŭ en la tasko de la kvestado oni engaĝis nin por ke ni vidu per kia kosto la bonfaraĵoj de niaj bonhavuloj kontribuas al nia prepariĝo al la pastra misio. Mi akompaniĝis kun oficiala kvestisto plurfoje laŭ du sinsekvaj tagoj: antaŭ la ne ĉiam brila bonstato kaj antaŭ manpalpebla malavareco de bonfarantoj mi certe ne povis min riproĉi pro manko de seriozeco en la studaj sindevigoj, io riproĉebla tamen okulumis el mia neklarigita turmentita vokiĝstato, kies konsisto kaj aspektoj variis, de semajno al semajno, de fervora sintoniĝo kun la franciskanaj idealoj al snobeca distanciĝo, dum kiuj la mondumecaj ĝojoj spektiĝis dezireblaj kaj nefidindaj, nerezigneblaj kaj anstataŭeblaj per io pli konsista. Kaj tuje kontentiga.

Mi ne preteratentis la reagojn al tiuj spertoj ĉe miaj kunuloj. Ili ŝajnis pli amuzataj ol pensumigataj, pli ŝercemaj ol scivolemaj, pli engaĝiĝantaj en la enŝovado de religia pravigo en la profitemeca almozpetado ol en memanalizoj pri sia taŭgeco al la franciskana stilo. Eble tiu sereneco malsupreniris el ilia intencoklareco koncerne vokiĝon: naturan kuniĝon de animtravidebleco kun ĝojemo mi kredis konstati ne sen envio. Envio laŭ mia stilo, tio estas ke ili tion malhavu.

Iun tagon ĉio skuiĝis: la aviadiloj trapasantaj sur la ĉielo en la direkton, unuajuĝe, de la germanaj teritorioj, faligis siajn mortigajn ŝarĝojn sur la stacidomon de urbo Ĝemona, detruante laŭ centmetra radiuso kaj mortigante plurajn homojn. Kiam la krakaĵoj abrupte atingis niajn orelojn, ni estis amase protektataj en la subroka rifuĝejo. Kelkaj forvenas kaj senŝirme kuras meze de la fumo, tra muraj ruinaĵoj, por helpi al eventualaj vunditoj ĉar oni scias, ke multaj rezignadis la rifuĝejon fidante je la neglektebla strategia situo de la urbo. Kie ili estas? Ni sukcesas altrudi silenton al pluraj kriantaj bonvolaj okazaj sukuristoj pri siaj karuloj kaj ekaŭdas helpalvokojn el kelkaj punktoj kaj komencas fosi permane, dum el apudaj lokoj kelkaj voĉbruas kaj brake strekas por averti, ke inter ruinaĵoj kuŝas ŝrapnelaĵoj ne jam bruligitaj kaj do pretaj por incendicele eksplodo. Vivdanĝere vunditojn, kies fina sorto restos por mi nesciata, ni provis flegi ĝis la alveno de oficialaj ŝarĝitoj.

Mi mismemoras kiom estis la mortigitoj kaj la vunditoj: mi menciu tamen, ke postajn tagojn, dum novaj alarmoj, kuraĝuloj daŭrigis elfosi por liberigi el sub ruinaĵoj mankantajn personojn certe jam kadavriĝintajn.

Kial tiu bombado, se la fervojo estis jam plurloke interrompita najbare de Venzone kaj Ospedaletto, vilaĝoj proksimaj? Ĝemonanoj fasonis la moton: “pagitaj je tunoj” insinuante ke aviadilistoj ju pli monrekompensataj des pli da bomboj sendiskrimine plonĝigitaj sur loĝataj lokoj. Al la kvalito, tamen, aŭ juĝekvilibro de la protesto oni povis almezuri ĝian latentan humanecon kiam, postnelonge, flugfortreso revenanta, aerkaravane kun aliaj, el Germanujo, do de­ŝarĝita, devis difektkaŭze sin lasi vrakiĝi en kampara teritorio najbare de Ĝemona: homoj alkuris por helpi kaj ankaŭ embuskigi eventualajn supervivantojn. Neniu bezonis tion ĉar la okupantoj jam mortis. Tiam la alkurintoj limiĝis liberigi ilin el felaj vestoj kaj botoj kaj aliaj utilaĵoj jam senutilaj por la mortintoj. Ankaŭ fratuloj piece altiriĝis, vidante tamen ekaperi piedoj senŝuaj kaj brustoj senjakaj. Kune homoj obtenis el la loka germana komando permeson entombigi la korpajn restaĵojn en tombejoj post religia hasteca propeto, al kiu partoprenis ankaŭ mi, penante tamen sperti, je nivelo de sentoj, kompaton por… malamikoj! Ja, ĉu malamikoj aŭ aliancanoj ankaŭ por norditaloj?

Tra eventoplena kaj seka ekprintempo venis aprilo-majo. Radiogaleno fiere disvastigadis, ke la germana fronto “Sigfrido”, ekallasis signojn de cedo. Ĉirkaŭ la dudeka de aprilo sur la ŝtata fora strato komenciĝis la retiriĝo de disbatitaj Wermach-aj germanaj senblenditaj konvojoj al Aŭstrio, nome al Germanujo: la soldatoj kiujn mi imagis artikigitaj nur por sturmi! Kelka germana duonmotorizata trupkonvojo estis sekvata de lante procesiantaj soldatoj, lace kaj senformacie defilantaj malmulte germane: mi sentis kompaton kaj deziron doni helpon ankaŭ al ili ĉar, funde, ili devintus esti la kolaborantoj de la glorigo, de mi revita, de Italujo. Samtempe grupoj veturis ankaŭ fervoje, sed tiom malrapide, ke eblis kalkuli la senarmile retiriĝantojn.

Iuj partizanoj, transpaŝante la konjektitajn ordonojn, kredis sian heroaĵon kugle ataki germanajn soldatojn, preskaŭ senarmajn malmilite retiriĝantajn laŭ reciprokaj konsentoj kun partizanĉefoj, eble ankaŭ kun avangardaj aliancaj komandoj: marĝene de krucvojo restis vunditaj soldatoj, unu eble mortigito. Post kvaronhoro du germanaj kirasveturiloj revenis venĝe pafante, iom hazarde, oni atestis: sur la grundo restis mortinto, eble partizano aŭ civilulo, kun diversaj vunditoj. Ĉu estis paktoj aŭ ne estis? Popolo koleregis parte kontraŭ partizanoj parte kontraŭ germanaj armeanoj. En la kirasveturiloj oni ŝarĝis germanajn vunditojn kun eble mortinto.

Ĉiu trajno el Udine esperigis, ke almenaŭ la vostaj vagonoj transportu usonajn avangardojn de novaj okupantoj eĉ leĝere armitaj ĉar komunakorde la germanoj jam ĵetis ĉion militan. Ili fine vere flagris survoje, ĉe la monatfino. Kian feston kun manklakadoj kaj mansvingoj kaj dancoj ili ricevis kaj kiom dankeblaj ili prezentiĝis, malgraŭ ne sen foje ironiaj aludaĵoj al la sendiskriminaciaj bombadoj: ironioj kiuj intensiĝis kiam oni vidis la enmarŝon de anglaj regimentoj al nia zono kiu, do, estos garnizonita de Angloj anstataŭ de Amerikanoj. Nu, ĉie, al kelkaj, indikante fingre la ruinaĵojn, protestantaj kontraŭ ili pro la terorisme sendiskriminaciaj bomdadoj, venis respondo, ke tiujn ĉi praktikis unuaj la asanoj sur aliancaj teritorioj. Tamen la trikolora flagsvingado invadis, kvazaŭ per magio, fenestrojn kaj placojn, aparte kiam aperis novaj taĉmentoj de venkintoj.

Kelkan tagon antaŭe, trapasante la urbon, mi revidis la faŝistajn garnizonantojn, eble jam forlasitajn al la antaŭvidita destino. En tiuj senbarbaj junuletoj, kiujn mi jam vidis kvin monatojn antaŭe, restis la tuta kruda naiveco: ili ŝajnis ankoraŭ nekonsciaj pri la drama okazantaĵo kiu estus signonta ilian vivon, se por ili sukcesiĝos pluvivo. Ili staris, aspekte senpripensaj, rande de la stratoj kvazaŭ gaje ripozantaj kunordigantoj de neekzistanta trafiko. Kial partizanoj ne alfrontis ilin? Ĉu kalkulita prudento kun sendanĝera kompato, kiel mi suspektis, lasis ilin krisoliĝi en la konscio pri sia krimula kondiĉo kaj spontane foriri el la kazerno?

Mi suspektis, ke tiuj gejunuletoj estas filoj de patroj militfalĉitaj aŭ forfuĝintaj por eviti la unuan popolan senprocesan reagon.

Dum la liberigantoj prokrastas la alvenon, kaj dum laŭ la ŝtata strato maloftiĝas la longa nigrabruna strio de germanaj soldatoj, transvivintaj el cento malvenkoj kaj forlasintaj la pezajn armilojn, kaj piedsuprenirantaj al aŭstriaj alpaj pasejoj, sur la sama strato, el landlima montpasejo de Tarvisio, alia homfluo de uloj magregaj, vestitaj el ĉifonaĵoj ope aŭ plurope treniĝas al Italio. Fuĝinte el jam ne plu garditaj germanaj koncentrejoj, aspekte kaj energie elĉerpitaj, italaj eksprizonuloj koncentriĝas ĉe la stacidomo de Ĝemona esperante, ke trajno forveturos al la ĉefprovinca urbo Udine; el tiuj kelkan oni sukcesis rekunmeti, el diversaj difektitaj vagonoj, kaj reale funkciigi. Sed la restantaj aŭ malfruantaj revenantoj komencis frapi ĉe la konventa pordistejo almozante pri io por manĝi kaj sin vesti. La superulo malplenigis la provizejojn por satigeti la plej bonŝanculojn, pretajn je ĉiu servo kondiĉe de panpeco. Apudaj loĝantoj kunlaboris per ĉiuspecaj helpaĵoj.

Altrudiĝis, ke ni devis dilui lakton per akvo por havigi al ĉiuj po unu glaseton kun unu hektograma panpeco. La konventa superulo estis, se tiel diri, la ununura aŭtoritato en la urbo, el kiu jam eklipsiĝis politikistoj kaj publikaj agantoj: li igis la kvestistojn karuseli ĉe nutraĵvendejoj, ĉe la nigra merkato, ĉe bonfarantoj. Eksprizonuloj bivake atendis kaj dume, sterniĝinte sur la ŝtonaj klostraj benkoj kaj sur la herbo de la interklostra ĝardeno, sin lasis fordoni al delaciga dormo.

Ĉe la fino de la alfluo, jen prezentiĝis sicilia ĵus liberiĝinta prizonulo akompanata de pola junulino, kun kiu li sukcesis kaŝite kunvivi iujn semajnojn najbare de koncentrejo, Li intencis ŝin konduki kun si, cele geedziĝi feste, ĝis Sicilio, sed nun li kaj ŝi, eble graveda laŭsiadire, mankas je ĉio, eĉ urĝadis nin oficiale geedze unuigi ilin. Sen iu ajn definitiva solvo, ili malaperis post kelkaj tagoj, eble piede renkonten al trupoj aliancaj el kiuj eblis, laŭ onidiro spertita plifrue vera, rimedi almenaŭ ion manĝotan.

Mi travivis tiujn neforviŝeblajn tagojn tra ekzaltiĝoj kaj deprimiĝoj: kiam oni kredis, ke la nutraĵoj sufiĉos, jen aliaj kompatekscitaj petantoj; eĉ perdiĝintaj germanaj soldatoj, eble militkrimuloj, helppetis. Postevente, pritaksafaze, oni suspektis, ke iu el tiuj lastaj estis oficira estranto ĉe la rizlaborejo de San Saba (Sankta Saba) apud Triesto, kie la nazioj estis pretigintaj kaj eble funkciigintaj la solan eksterman lageron en Italujo.

Bonŝance la nemalproksima milita provianto-magazeno kun kantino, ankoraŭ provizita je nutraĵoj kaj aliaj necesaĵoj, forlasita de la faŝista gardistaro kaj zorgantaro, antaŭ ol esti komplete senbalastigita de malsataj popolanoj, ricevis ankaŭ la viziton de niaj kvestantoj.

Hejmenanhelantoj dankemaj, satiĝintaj kaj refaritaj je okazaj vestaĵoj, reprenadis sian preskaŭ nudpiede stratpistadon tra ruinoj kaj lokanoj tentataj tute okupiĝi pri siaj malcertaj aferoj. Ili ne sciis, same kiel ni, ke la venonta Italio forgesos laŭlongatempe tiujn ulojn difinitajn en Germanio «militaj internigitoj » do senprotektaj de internaciaj konvencioj, kalkulitajn je 700.000 homoj, ĉar la tuta atento kaj admiro devos orientiĝi al la landaj rezistintoj, el kiuj venos la iluzio, ke Italujo la militon ne perdis sed venkis pere de la rezistula gerilo, kiun nun ero da historiistoj taksas intercivitana milito. Nur post dekoj da jaroj tiuj internigitoj, pri kiuj la publika memoro jam estis preskaŭ malaktualiĝinta, estis egaltaksitaj kiel la rezistintoj por la libero: efektive ili suferis pro sia rifuzo aniĝi al la faŝista armeo kaj pro tio, nur pro tio, ili estis deportitaj, enlagerigitaj, amasigitaj kiel bestoj kaj, kontraŭ la statuto de milita pri prizonula konvencio, laborigitaj por la germana armeo. Krome kaj pro tio, el ili almenaŭ 50.000 perdis la vivon.

La tragedio daŭris kvin/ses tagojn ĝis la okupantoj decidis interveni per nutraĵoj kaj transportiloj.

Kiel timite, kiam la milito malhisis sian flagon tuj komenciĝis la purigcelaj kriminalaj procesoj. Pro vaporiĝo de laŭleĝaj aŭtoritatuloj foje la purigcelaj forigenduloj trovis kriantan popolon kiel juĝiston: en Ĝemona ne okazis kontraŭleĝaj krimpunoj pro tio, ke ankaŭ tiakaze entrudiĝemaj kaj estimataj konventanoj tre engaĝiĝis, per ia humaneca entrudiĝo en politikajn aferojn, por konvinki aresti, nur aresti, kolaborantojn transdonotajn al oficialaj tribunaloj. Kvar monatojn (tiom daŭris la transiro al la normala civilvivo) oni pasigis timante akuzon kaj trenadon al placo. Kiel malfiksiĝi el la memoro pri la sorto de tiuj junulinoj kiuj, kiel ajn faŝistigitaj veste kaj geste, iam movis miajn kompatemajn sentojn? Ili estis ĉiuj arestitaj, post kelkaj tagoj de malliberejo la plejparto suferis punon per kapa ĝishaŭta razo dum la plej aĝaj estis publike humiligitaj antaŭ pli amuzata ol venĝopostula publiko: por malgravigo de ilia kulpo ludis la fakto ke ili neniam portis ofendajn armilojn. Plej grava puno aliuĝita, oni diris, estis, ke ili restu pune apartigitaj el popolaj daŭraj dancadoj. Dancadoj ĉiuspecaj, fakte, kaj ĉiuloke svarmis kvazaŭ tensio kaj suferoj fine merite trovus kompenson. La vortoj novaj “Boogie-Woogie, blues, swing ktp” kun sia ekzotikeco diseligis ion misterece allogan.

Semajnojn poste, tri el tiuj junaj faŝistinoj kaj “helpantinoj”, la malpli junaj kaj plej influaj, abrupte ĉesis cirkuli, eĉ forsinkis de siaj hejmoj. Pro honto, oni suspektis kvankam iliaj familianoj senĉese ilin serĉadis. Jarojn poste, oni malkovros iliajn kadavrojn emerĝintajn el riverborda subgrundo!

Kiel starto kaj urĝo al tiuj eventoj agis novaĵo, la timata novaĵo: la mortigo de B. Mussolini, senprocese pafekzekutita kaj poste nudigita kaj venĝe pendigita en Milano. Inter la fratularo, post kelkaj silentaj konsterniĝoj ekfalis diverspecaj komentoj dum la juĝoj diversmotive akriĝis: la fratula plejparto lin respektis pro iuj iamaj nemalbonaj sociaj kaj politikaj agadoj, kelkaj lin malrespektis ĝis aprobo aŭ aplaŭdo pri la ekzekuto, unu, iam inkliniĝanta al faŝis­mo, sin senkulpigis dirante ke mem estis nur ĉe faŝistoj . Se por li mi esprimis pli da respekto kun kompato ol da indiferento, ankoraŭ mi ne suspektis, ke instruitaj religiuloj povas, pro tiuj aferoj, perdi sinregon, tiel ke la konventestro sin sentis devigita premi ĉiujn por ke la publikaj konversacioj tranĉu for komentojn pri tiu evento.

La senprocesa ekzekuto de Mussolini ekigis aŭ plifajrigis, en tuta Alta Italujo, la kontraŭfaŝistan elpurigon, kredigitan necesa por adekvate puni la dum­militajn krimojn. Montriĝis de tuj du inklinoj, unu emis puni nur post normala juĝa verdikto aŭ prokrasti la penon kaj ĝin kongruigi al humanecaj, kvankam miksitaj al venĝovolo, kriterioj, alia senmizerikorde emis mortpuni apenaŭ la faŝista kulpulo falas en la manojn de la partizanaj milicanoj, nun politikregantaj. Ŝtupon post ŝtupo elkerniĝis la veraj motivoj de tiom da elpuriga ardo; ĝi fakte baziĝis ankaŭ sur aliaj antaŭvidoj kaj celoj: oni antaŭvide supozis, ke faŝistoj kaj ties simpatiantoj neniam enviciĝus komunistaj kaj certe ili enirus reemfazi kaj plifortigi la moderajn partiojn kun kiuj certe la komunistoj devos, en venontaj balotoj kaj klasluktoj, rivale dueli. Tial urĝis elimini tiujn ulojn antaŭ ilia apero en la proksima postliberiga socipolitika scenejo. La justicvolo de la ekstrema maldekstrularo trenis la popolon al konsento aŭ al sendecida apartado. Kaj oni elvivigis, en la tuta Italujo, 30.000 homojn ĉirkaŭ, kulpulojn kun duonkulpuloj kaj dubkulpuloj kaj senkulpuloj: ĉiuj certe antikomunistaj.

Sed la vivvolo venkis super ĉio: dancadoj, festoj ĉiuspecaj.

Tamen, se la potenco de la homaj aspiroj al vivo forgesigis la ĵusajn hororojn, jen nova fonto de suferoj: nun amase alvenas forfuĝintoj el Istrio, ekstremelasta itala aneksita teritorio limiĝanta kun Jugoslavio, praktike jam aneksita al Jugoslavio: ĉi tie la etna purigado procesis por elimini italan etnon: aŭ eksterlandigo aŭ enfojbigo (profundaj fosaĵoj en regiono Karsto). Dekomence oni emis kredi, ke la rifuĝintoj estis faŝistoj punotaj pro krimoj, poste la loĝantoj komencis ilin gastigi kaj satigi kiel persekutatojn: ankaŭ la konvento faris hospico la lokalojn destinitajn al vizitantoj kaj senhejmuloj. Eble, nun en tiuj fojboj kuŝas du/tridek miloj da senkulpaj italaj civitanoj, kies teritorio, por pli definitive esti aneksita al Jugoslavio, devis purige liberiĝi el ĉiuj italaj civilizaj signoj.

Post la agitiĝo de tiuj tagoj, la klerikeja vivo reprenis sian kutiman disvolviĝon; sed io nova ĝin ektrakuris. Kiel jam dirite, nova gnomo eksonis. “Nepras, ke junaj fratuloj kontaktiĝu kun la vivo reala”, oni frapfrazis kaj ekrenoviĝis io, kvankam konfuze. Ene de tiu ema projekto edukantoj enirigis klerikojn ankaŭ en la taskon de asistado al mortantoj. Ke mortantaj homoj okupu larĝan spacon de nia sperto, ĉu dubinde? Certe ne, ĉar en granda fratula komunumo la evento-morto estas ĉiam alestiĝanta. Okazis fakte, ke frato Vilhelmo, maljunulo tamen ĉionzorganta, post fervora kaj krianta prediko, kolapse svenis. Transportita al sia ĉambro (la loka malsanulejo tiam ankoraŭ mankis je elementaj necesaĵoj forestigitaj de militistoj), li estis flegata laŭ kuracistaj preskriboj, sed ankaŭ estis diagnozita la baldaŭa morto. La fratuloj ame lin diurne asistis, kaj kiam endis mildigi la penon de la oficialaj flegistoj, oni pensis al junaj klerikoj; kaj la tasko falis ĉi-foje sur min. “Vi certe kapablas partoprene ĉei kaj eventuale paroli delikate kaj laŭ kristana karitato kaj flegi laŭbezone”. Mi konsentis kaj plenumis mian taskon laŭ maniero, oni poste senapelacie mezvoĉe deklaris,... mallaŭdebla!

Sed priskribiĝu laŭsinsekve la faktoj. Kiam mi aliris la ĉelon de la malsanulo, tiu ĉi estis ĝuanta efemeran revigliĝon, kaj montranta deziron interparoli, tial ke la flegado fariĝis nemalagrabla, kaj mi, por ĝin plifaciligi, glitigis la konversacion ankaŭ al miaj ankoraŭ atentovekaj ĵuspasintaj vagabondaĵoj: la malsanulo aspekte aŭskultis atente miajn, antaŭe delikate kaj senemfaze diratajn sed pojome pli viglige, rakontaĵojn. Certan momenton, mia asistato, spite sian senvivecan korpon kaj senkarnan ostan framon, rompis la fluon de miaj vortoj per ne plu retenebla kutima tenora voĉo:

1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.