Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo1/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28

Armando Zecchin



LA HOMO KIU NE SUKCESIS

TROMPI SIN MEM

(materialoj por romano)

UECI




Logobildo el publikaĵoj de la “Istituto di Indagini Psicologiche” de Milano ĉe kiu la aŭtoro magistriĝis pri Psikologio de la Skribo. Ĉar la bildo efike esprimas la simplecon kaj multifarecon de Esperanto, al la rakontinto estis permesite ĝin reprodukti ĉi tie.


ANTAŬLEGE


La prefacanto, ĉi-kaze, antaŭe legas la tekston, poste konversacias kun la verkisto; plibone kun la verkistoj. Kaj esprimas opiniojn celantajn alproksimigi la leganton al la senco de la verko.

Kiu verkas estas ofte bridata pro la timo fali en ŝablonan senoriginalecan ripetadon de la jam dirita kaj aŭdita. Por gajni plialtan verŝajnecon forveni el tiu timo damaĝanta verkanton kaj leganton, oportunas, kiel okazis ĉi-kaze, sekvi la konsilon de tiu granda verkisto, kiu diris: “mi verkas nur pri tio kion mi sentas aŭ ekspertas, per la unuaj vortoj kiuj el menso svarmas al la plumo. Post tio, la romano ne bezonas alian elementon krom ke la leganto ekzistu, ke li ekzistu ja, ĉar neniun la legota teksto povas allogi krom legamanto. La tensio al la enhavo forgesigu eĉ la aspekton de la vortoj sur la papero… Se originaleco efektiviĝas, temu pri originaleco origina, ne serĉata”.

Ĉu signifas ion la diversaj proponoj pli respektantaj la romanan enhavon? Ĉu stumbliganto aŭ ĝojiganto? kaj materialoj por la romano: Ĉu stumbliganto aŭ ĝojiganto? (tia estis la unua propono); ĉu Romano eseanta (estas la nelasta). Ja kiu la precipa karakterizo de tiu ĉi verko? Sendube, krome, la leganto trovos, ke pli taŭgas, eble pli alproksimiĝas al la vero, la distingo inter materialoj por romano kaj materialoj por eseo pri la viv- kaj mond-konceptado subkuŝanta kaj ĉirkaŭanta la verkisto-diktanton. Ĉu materialoj por romano aŭ por taglibro aŭ materialoj por eta esea sumo? Ĉiukaze eĉ en eroj aspekte eseecaj kaj deklaraj senteblas vereco kaj versimileco de ĉiu rakontero. Fine estis preferita la homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Preskaŭ en la tuta rakontaĵo oni devige uzas la impertinentecan formon de sennoma “mi”, sed la nefortenebla eventuala narcisismo estas kovrita de la gvida taglibreco kaj de fona membiografieco. La romanformo naskiĝis preskaŭ hazarde: el amikecaj babiladoj dum kiuj la gasto rakontanta senvole ekscitis la intereson kaj plumon de kelkaj, kiuj fine sukcesis lin konvinki reordigi kaj dikti. La rakontanto, se anticipi, supreniradis la supran loĝejon de la sama domego je la deka ĝis la dekkvara ĉiumatene por itallingve dikti al la amiko klavumanta sur komputilo, dum posttagmeze la registranto reordigadis kaj netigadis la provizore esperantigitajn tekstojn. Reaŭskultante, la postan matenon, la esperantigon de la diktita materialo, la rakontanto ekkonis kaj ekkomprenis kaj simpatiis esperanton ĝis poste ĝin ellerni kaj uzeti, pli ol diletantece, kiel sian lingvon por la fina relegado de ĉi rakonto. La plaĉa ludo daŭris pli ol du jarojn, antaŭe kiel malstreĉa konversacio, poste kiel asidua tasko, fine kun preciza celo: atingigi al la rakontaĵo la romanan formon en esperanto, kun bedaŭro tamen ke en ĝi, pro la ĉiam malfruanta aŭtora lingva kompetentiĝo, ne arte moderniĝas la lingvo. Tia alveno al la lingvo komprenigas stilajn “preferojn”, preskaŭ ĉiam la plej ortodoksajn, kaj eble iam igos pli indulgaj legantojn kaj preskaŭ malpli oficialajn lingvo-gardistojn, kiuj tamen nun membriĝas en medio jam konscia kaj matura por rigardi ankaŭ trans lingvaj ŝatoj kaj simpatie respekti ankaŭ eltrovan esperanton… kiu vere nur ŝajne aspektas eltrova.

Ĉu protagonistoj el pura fantazio aŭ el vera vivo? Eblas, ke la rakontanto ilin profilis ĉerpante ne nur el siaj membiografiaj eroj, por pli klare interpreti sin mem; sed la personoj substance estas ellaboritaj varte de elvivaj protagonistoj, neniam, do, arte ŝovitaj aŭ tempe transigitaj; ili karakteriziĝas precipe funkciante kiel okazo kaj stimulo por sinforlaso al obstina introspektado ene de si mem ĉe la aŭtoro, en kiu luktas unuflanke la morala konscienco kaj aliflanke la fina persona volo, kun kontraŭdiraj rezultoj. La tuta romano, fakte, estas senpieca memanalizado de konsciencstato de la protagonisto, foje senindulga kaj nur ŝajne senutile ripeta, dum kiu psikaj konsciencaj tavoloj estas tradraŝataj ĝis aperigo de kontraŭdiroj, okulvide nekredeblaj: kredeblaj, male, nur ĉar reale travivitaj! Kaj rezultis “Homo plenplena je kontraŭdiroj kiuj, kunmuelitaj, dissolviĝas en homo komuna.

Oni imagu, nu, ke la tradukanto-verkanto, sidanta ĉe komputilo, aŭskultas la rakontanton pri propra vivo kaj dum la paŭzoj de la emocioj perfektigas la improvizitan esperantigon. Ŝajna, nur ŝajna, malordo kun nenecesaj ripetaĵoj alŝuldiĝu al tiu ĉi procezo: la sentoj kaj la esprimoj elfluas mem ŝajneble malorde, foje pro la intima apudiĝo kaj miksiĝo de faroj kun kunnatura eseado pri kristanaĵoj, foje pro nekaŝebla sensacio de manko de oportuna distanco inter la du tendencoj; ĉe la fino, tamen, la ŝajne diserigitaj eroj de la procedo unueciĝas, unuavide iel arbitre, ververe ne sen planita projekto. Kaj el tio elvenas multfaceta romano rekte en esperanto, fluanta el miksaĵoj de malmulta fantazia kaj multa propra, kiuj kune, laŭ la implicaj konvinkoj de la prefacanto, priskribas homajn ombrojn de malvirtoj miksitaj al mirindaj virtoj.

Jen la rakontanto - forpasinta jam meze de la lastaj rakontaroj- jen la kunordiganto hastas dumromane flustri ĉeorele de la legemulo, ke mem perceptis certapunkte, ke estas, kvankam neplanite, realiĝantaj pli engaĝiĝo ol arto, pli tujeco ol vorta lukso, pli la sperta versimileco ol la formalo. La leganto indulgu eĉ tiun sindifinon, kiu kaŝas nur hezitigan humilecon.

2009 – Settimo Torinese Silvia Garnero


  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.