Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Granda Moravio

Elŝuti 13.15 Kb.

La Granda Moravio




Dato24.11.2017
Grandeco13.15 Kb.

Elŝuti 13.15 Kb.
La Granda Moravio Marek BLAHUŠ kaj Dáša CHVÁTALOVÁ, Ĉeĥio La Grandmoravia regno estis ŝtato de okcidentaj slavoj, kiu ekzistis en la teritorio de la hodiaŭaj landoj Moravio (la orienta parto de Ĉeĥio) kaj Slovakio inter la jaro 833 kaj la komenco de la 10-a jarcento. Ĝi estis la unua konsiderinde granda slava regno kaj nuntempe ĝi estas komprenata kiel la antaŭanta ŝtato de la hodiaŭaj ŝtatoj kaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Kvankam relative baldaŭ disfalinta, ĝi tamen estis alte disvolviĝinta kaj iĝis la okazejo de multaj historiaj eventoj, kiuj tre klare enskribiĝis en la historion de la tuta slavaro kaj danke al kiuj la grandmoravia kultura heredaĵo speguliĝas eĉ hodiaŭ en la vivo de pluraj slavaj nacioj. Ekde la 5-a jarcento situis en la okcidenta parto de Eŭropo regno de la ĝermana gento de frankoj, famiĝinta per la agoj de ties regnestro Karolo la Granda (742-814). En la jaro 843 ĝi disfalis en tri partojn, de kiuj unu estis la Orientfranka regno. Ĝian teritorion en la oriento najbaris slavaj triboj, kiuj jam en tiu tempo estis organizitaj sub la rego de princoj. En la regiono de hodiaŭa sudorienta Moravio kaj plejokcidenta parto de Slovakio regis princo Mojmír, kies sidejo verŝajne estis la urbo Mikulčice. Pli oriente, en la okcidenta, meza kaj nordorienta Slovakio, troviĝis la regno de princo Pribina, kiu rezidis en la urbo Nitra. Princo Mojmír sukcesis en la jaro 833 elpeli Pribinon el Nitra, li aligis lian princlandon al la sia kaj tiu ĉi paŝo estas konsiderata kiel ekesto de la Grandmoravia regno. La nomo Moravio (nacilingve Morava) devenas de la samnoma granda ĉeĥa rivero, kiu trairas tiun regnon en ĝia mezo. Princo Mojmír fariĝis la unua grandmoravia reganto. Sur la trono lin poste sekvis lia nevo Rastislav, kiu pro kvereloj kun la reĝo de Orienta Frankujo eniris en la jaro 855 militan konflikton kun tiu ĉi lando. Lia nevo Svatopluk celis gajni favoron de la frankoj, kaj tial li Rastislav-on en la jaro 870 kaptis, fordonis al la frankoj kaj mem fariĝis regnestro en Granda Moravio. Malgraŭ tiu ĉi lia fiago, la franka armeo ankoraŭ en la sama jaro okupis lian regnon kaj li devis promesi al la Frankoj ekpagi regulan tributon kaj ĵuri fidelecon, por ke ili formarŝu. Post kiam Svatopluk en la jaro 894 mortis, ekkverelis liaj filoj Mojmír la 2-a kaj Svatopluk la 2-a pri la regado super la regno. Mojmír la 2-a fine venkis sian fraton en tiu ĉi disputo, sed li malsukcesis efektive protekti sian landon kontraŭ la fortiĝanta premo de la madjaraj (hungaraj) triboj, kiuj atakadis la regnon de sudoriento, en la jaro 904 detruis plejmulton de la slavaj fortikaĵoj kaj fine en la jaro 907 venkis apud Bratislavo eĉ la bavaran armeon, kiu estis la lasta espero de la grandmoravianoj. Tiel la grandmoravia ŝtato post unu jarcento de sia ekzisto malaperis. Pro la ekspansiema politiko de siaj estroj etendiĝis la influsfero de la Grandmoravia regno al vastaj areoj de meza Eŭropo. La princo Svatopluk regis en la 880-aj jaroj ne nur la historian kernon ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Morava, sed ankaŭ la plejmulton de la hodiaŭaj Slovakio kaj Ĉeĥio (do ankaŭ la landon de Bohemio, kiu senpere najbaris la ĝermanojn), sudan parton de Pollando (inkluzive de Krakovo), la slavajn tribojn vivantajn apud la rivero Saale en hodiaŭa Germanio, partojn de Malsupra Aŭstrio (norde de Danubo) kaj Panonio (ĝis Balatono) kaj la Ruĝan Rusion (ĝis la urbo Uĵgorod en nuna Ukrainio). Per sia situo la ĉeĥaj gentoj, loĝantaj tuj apud Frankujo kaj najbaraj al bavaroj kaj saksoj, fakte baris la ĝermanan ekspansion en internon de la slava teritorio. La franka influo tamen penetradis de okcidento en la teritorion per disvastigado de la kristana ideologio, kiun la slavaj gentestroj favoris kiel helpantan al la feŭdiga procedo, sed samtempe estis por ili ĝena la fremdpotenca influo, kiun la frankaj pastroj alportadis. Ĉe la mala flanko, sudoriente de Granda Moravio, situis la Bizanca imperio, kies imperiestro estis la reprezentanto de la orienta branĉo de kristanismo. Tial la grandmoravia princo Rastislav en la jaro 863 petis la bizancan imperiestron Miĥaelon la 3-an, ke li sendu en Moravion taŭgajn disvastigantojn de la kristana ideologio, kiuj prediku en la lingvo komprenebla al la slava enloĝantaro kaj kiuj samtempe ne minacadu lian pozicion sammaniere, kiel tion faris la frankaj pastroj. Al la bizanca imperiestro plaĉis la ideo plifortigi sian influecon kaj tial li tuj reagis sendante en Moravion du misiistojn - instruitajn fratojn Konstantenon kaj Metodon, kiuj devenis de la slava ĉirkaŭaĵo de la urbo Saloniko en hodiaŭ Grekio. Ĉar la lingvoj de la unuopaj slavaj triboj jam tiam diferencis, por povi efike prediki kaj disvastigi la kredon oni ja bezonis unu difinitan lingvon. Tial Konstanteno “la filozofo” kreis laŭ la slavaj dialektoj de sia patrujo novan artefaritan lingvon, kies nomo estas “la malnova slava” (ĉeĥe staroslověnština). Tiu do jam en la 9-a jarcento fakte fariĝis “slava esperanto”, t.e. lingvo per kiu eblis prediki al ĉiuj grandmoraviaj slavoj, malgraŭ tio ke ili parolis diversajn dialektojn. Plie, ĉar la slavoj ankoraŭ neniun alfabeton havis kaj la greka skribsistemo ne tute taŭgis por la slava fonetika sistemo, la misiistoj kreis laŭ la minusklaj literoj de la greka alfabeto ankaŭ la unuan alfabeton por la slavoj – la glagolicon.
Glagolico (slavone «глаголица», laŭvorte «parolaĵo», de «глаголъ», «parolo») estas la pli antikva el la du ĉefaj alfabetoj slavonaj (la alia estas Kirilico) - fakte, la plej antikva el la konataj alfabetoj por lingvoj slavaj.
Poste, uzante la nove kreitajn lingvon kaj skribon, ili komencis traduki liturgiajn kaj aliajn tekstojn kaj tiel ili metis fundamentojn de la slava literaturo. Plej konata liturgia verko de tiu ĉi epoĥo estas la unua slava traduko de la Biblio kune kun ĝia versa antaŭparolo Proglas, kiu celis defendi antaŭ la latinlingva legantaro la neceson prediki al la paganaj slavoj pere de al ili komprenebla lingvo. Inter la tradukitaj civilaj tekstoj elstaras la unua slava leĝaro nomata Zakon sudnyj ljudem, verkita fare de Metodo “la juristo”. La slava misio en Granda Moravio floris, la liturgio pere de la nove kreita lingvo disvastiĝadis kaj la misiistoj ankaŭ rapide sukcesis varbi por si novajn disĉiplojn. Tiam jam post kvar jaroj la fratoj post interkonsento kun la princo Rastislav vojaĝis en Romon, por ke ili petu de la Papo oficialigon de sia agado kaj subtenon por la uzo de la malnova slava lingvo kiel liturgia lingvo. En la jaro 868 ili finfine sukcesis kaj la malnova slava fariĝis la kvara oficiale agnoskita liturgia lingvo, apud la latina, la greka kaj la hebrea (kies nombro ĝis la 20-a jarcento ne plu plialtiĝis). Atinginte tion, Metodo revenis en Moravion, dum Konstanteno restis en Romo, kie li eniris monaĥejon, akceptis la nomon Kirilo kaj baldaŭ poste mortis. Lia frato plu aktivis en Granda Moravio, sed pro daŭraj konfliktoj inter la slava kaj la latina liturgioj kaj ankaŭ ĝenerale inter la orienta kaj okcidenta branĉoj de la kristana eklezio, li devis denove vojaĝi en Romon por defendi sin antaŭ la Papo. Tiu denove esprimis sin favore kaj en la jaro 880 eldonis signifan buleon Industriae Tuae. Per tiu ĉi dokumento la Papa seĝo agnoskis la signifon de slavaj misioj por la disvastigado de sia propra influo, aprezis la specialan pozicion de Metodo kaj nomumis lin estro de nove starigata sendependa Grandmoravia ĉefepiskopejo. Multnombraj, senĉese malkaŝataj novaj arĥeologiaj trovaĵoj sur la Grandmoravia teritorio plu atestas pri alta nivelo de la antikvaj moravianoj. La malkovraĵoj konatigas al ni, ke ili mem kapablis produkti instrumentojn, ilaron bezonatan por plugado kaj metioj, hejmajn uzaĵojn kaj ankaŭ armilojn kaj batalvestojn. Ĉio atestas pri iliaj belgusto kaj kultureco en sinvestado, hararanĝado kaj elekto de juvelo. La negocistoj kaj metiistoj utiligadis sekurecon de vastaj kastelaroj ĉirkaŭitaj pere de sistemo de fortikaĵoj. En tiuj ĉi urboj koncentriĝis la politika kaj ekonomia potenco de la regno. Verŝajne ekzistis pluraj dekoj da tiaj urboj, sed la solaj skribe menciitaj grandmoraviaj urboj estas tiuj en Staré Město (apud nuna urbo Uherské Hradiště), Nitra, Devín (apud Bratislavo), Bratislavo kaj Uĵgorod. Ne multe estas konate pri la detaloj de la disfalo de Granda Moravio kaj pri la evoluo en ĝia teritorio en la 10-a jarcento. Tamen komence de la 11-a jarcento, post kelkjara regado de la pola regnestro Boleslao la 1-a, la okcidenta parto de la kerna teritorio (hodiaŭa Moravio) fine aldoniĝis al Bohemio kaj iĝis por jarcentoj regita fare de la gento de Přemyslidoj (kies unua pruvita reprezentanto Bořijov foje iĝis baptita fare de Metodo), dum la orienta parto de la landokerno (hodiaŭa Slovakio) estis konkerita fare de la hungaroj. Tio fakte signifis venkon de la okcidenta latina influo kaj pro tio la hodiaŭaj ĉeĥoj, slovakoj kaj poloj, kvankam slavoj, uzas la latinan alfabeton kaj apartenas al la katolika eklezio.
La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia Imperio ĝin heredis la ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiado tiu alfabeto disvastiĝis al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro.
Post la venko de la latina liturgio, la malnovslavlingvaj monaĥoj estis aŭ bruligitaj, aŭ elpelitaj. Iliaj disĉiploj transloĝiĝis en hodiaŭan Bulgarion kaj evoluigis tie laŭ glagolico kaj la majusklaj grekaj literoj la “cirilan alfabeton” (azbukon), kiun hodiaŭ uzas ses slavaj lingvoj (la bjelorusa, la bulgara, la macedona, la rusa, la serba kaj la ukraina) kaj multaj aliaj lingvoj de la eksa Sovetio.
Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento - la Nigra maro, en la sudo - surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento - la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Makedonio.
Pro siaj meritoj, Konstanteno kaj Metodo fariĝis patronoj de Eŭropo kaj sanktuloj en ambaŭ la katolika kaj la ortodoksa eklezio, al kies disvolvigo ili grave kontribuis. Rememore al ili, la 5-a de julio estas hodiaŭ en ambaŭ Ĉeĥa kaj Slovaka respublikoj festita kiel nacia ferio – la tago de Konstanteno kaj Metodo.


Elŝuti 13.15 Kb.


Elŝuti 13.15 Kb.