Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Laŭ Goes (2007: 35)

Elŝuti 276.46 Kb.

Laŭ Goes (2007: 35)




paĝo1/4
Dato16.03.2017
Grandeco276.46 Kb.

Elŝuti 276.46 Kb.
  1   2   3   4

ĉerpitajn el la “nigrega vivo kaj sorto de la nigra raso”, “ne vualante la maljustojn de la blanka kulturo” [emfazo en la originalo laŭ Goes, 2007:35]”. De Kock kiel referencita de Goes (2007:35) opinias ke tiuj informoj fontis el la realo de la malnova Sud-Afriko. Goes (2007) uzas klarajn multajn referencojn inkluzive de Libera Tribunalo 1946 1/1:1, EdE p.100 kaj Per unu voĉo 1946 3/6: [260] aldone al de Kock, 2004.
Pri la verkaĵoj de Dambe kiun de Kock konsideras la plej aktiva E-isto en Sudafriko en 1946, de Kock opinias:
Dambe estis vera aŭtoro, laŭ Hungara poeto Emba. Siajn rakontojn li ĉerpis el la nigrega vivo kaj sorto de la nigra raso. Kun granda lerto kaj observkapablo li pentras la vivon animstaton, pensmanieron de la subpremitaj negroj, kiuj sopiras la iaman liberon. “la rakontoj estas interesaj kaj la fakto, ke ili efikas per la forto de la realo, ne vualante la maljustojn de la blanka kulturo, altingas iliajn literaturajn kvalitojn”. Ĉi tie de Kock, pli bele kaj klare ol Goes (2007:33-35) klarigis la sorton de alirasuloj malblankaj.
La mondordo sen klasoj aŭ diskriminacio demandas la konsidero de E-o. Eugeno Lanti (Eugene Adam) opiniis.Same kiel Axel von Blottnitz, Dambe estis homarano kaj ateisto [nia emfazo].
La Stellenbosch Esperantan Asocio estis fondita de Nico J. van der Merwe, junfervora E-isto, en 1949. Van de Merwe estas ankaŭ la verkanto de la unua Afrikansan lernolibron “ ‘n Afrikaanse kursus in Esperanto” eldonita en 1954 (laŭ De Kock, 2004 referencita de Goes, 2007: 35).

Laŭ Goes (2007:35):


En 1950 F.M. Woolf, UEA-fakdelegito pri komerco en Port Elizabeth, sukcesis tiom interesi por Esperanto la edukadan instacon de la teknika lernejo de sia urbo, ke ĝi permesis la E-instruadon, malgraŭ la fakto ke la tiea movado tiumomente estis konsiderata de UEA kiel malforta (JL de UEA 1950, unua parto, Esperanto 1950 43/6:84)”.
Nur informoj el la postmortaj lasaĵoj de Axel von Blottnitz indikas ke krom la “bonaj novaĵoj”, ekzistis multegaj problemoj en la PE klubo ĉe la teknikono. Problemo ke nek Goes nek de Kock aŭ ne vidis la gravecon ilin indiki aŭ preterlasis intencie kaj pro kiuj Zeelie sekvejare rezignis kiel redaktoro de BE. Tamen nia E-o RSA revizias sian landan historian por alfronti la defiojn kaj plibonigi la movadon plikonfidente[nia opinio].
Dum Goes (2007) liveras nur 6 kaj ½ paĝajn informojn pri E-o en Sudafriko, de Kock disertacias preskaŭ dekon da interesaj paĝoj pri la historio de S.E.A kaj EASA kaj aliaj antaŭuloj.
De kock (2007), nacipolitike indikas ke la apartismo komenciĝis en 1948, kvankam jam delonge oni apartigis la nigrulojn dis de la blankuloj pro diskriminacio.
Apartismo daŭris 40 jarojn laŭ fidindaj fontoj dum koloniismo fariĝis por 3 jarcentoj.
En 1945, d-ro Siegfried Liebeck (1887-1955) delegito de UEA, gvidanto de E-istoj tiam en la lando fondis E-o grupo en Kab-urbo: La societo “Bona Espero”.
En 1952 fondiĝis la “Johanesburga E-Societo” kaj aliaj kluboj en PE kaj Bloemfontein komenciĝis. (Afrika Esperantisto ½:1,4; De Kock, 2004 kiel referencitaj de Goes, 2007:35)
De Kock (2007) precizigas ke Nico J. van der Merwe (1931- ) lernis E-on memlerne. Li estis juna nepo de Marthinus Theunis Steyn (1857-1916), iama kaj lasta prezidento de la oranĝe Liberŝtato, iama Bura Respubliko progresema. Ĉi tiu defendis la rajton de sia lingvo kontraŭ la entrudiĝema influo angla, kiun siatempe alportis la enmigrintoj. Samjare kiel lia eklerno de E-o, li partoprenis oratoran konkurson kaj gajnis la unuan premion. Li ankaŭ indikas ke Merwe estis dekokjara kiam li verkis la Afrikansa lernolibron, ‘n Afrikaanse kursis in Esperanto ekde 1954. Pro amikiĝo kun d-ro Liebeck, ambaŭ sukcesis fondi la “STELLENBOSCH Esperanto Asocion”.
En intervjuo laŭraporte de de Kock, van der Merwe, 50 jarojn poste diris : “Sed mia unusola vera sukceso estis la kapto de la plej granda esperantista fiŝo de la jarcento, nome Edwin de Kock”. Certe, skribante pri tio, de Kock fieris [ nia emfazo].
Krom, Liebeck ankaŭ varbis sian kuzinon, Nerina Ferreira de kaburbo, kiu dum pli ol 4 jardekoj estis laboranta deĵore por UEA kiel delegito. Poste, li estis dumviva membro de S.E.A kaj EASA. De Kock, evangeliisto adventista, kiu pli ol ĉio ajn interesiĝas pri la faro de Diabono, unue, celis nur preni E-an Biblion de van der Merwe, fariĝis tuj poste E-isto, kaj plej poste akademiano, granda poeto kaj verkanto, kiun Sudafriko neniam produktis en sia tuta historio de E-o. De Kock eklernis E-on en 1955aj jaroj (de Kock, 2007). Poste li instruis E-on al la Nederlanda Bod Eduard Kok (1935.08.03-2005.03.29). Transprenanta la redaktoran laboron de la revuo “Afrika Esperantisto”, li diligente laboris. Poste, Afrika Esperantisto prenis la novnomon “Bona Espero”. Pro diligenteco, li nepre gajnis la duan prozpremion okaze de la Belarta konkurso en 1957 de UEA por la rakonto kiun li verkis “vekiĝo”. En Pietermaritzburgo estis agema Siem de Waal por E-o (Nederlandano).
Goes (2007:35) informas ke Edwin de kock lerninte unu jaron antaŭe, transprenis la redaktoran laboron de la revuo “Afrika Esperantisto” kaj poste gajnis premion duan proze de la Belarta Konkurso de UEA por “vekiĝo”, rakonto kiun li faris. Ankaŭ estas de Kock kiu kontribuis al la “Esperanta Antologio”: Poemoj 1887-1957, Goes aldonas. La fina frazo de la historio de E-o en Sudafriko konsistas el la aserto: “En Johanesburgo oni organizis grandan Esperanto-ekspozicion en 1960”. Goes, 2007: 35 referencanta RE 1960 53/6:104).
Aliaj Esperantistoj estis alilandanoj sed nepre esperantujanoj

Aliaj Esperantistoj estis alilandanoj, kiuj tamen, vivante en Sudafriko, agadis. Tio estas la samo por rifuĝintaj esperantistoj kaj novlernantoj. Ramadhani Katunda (Somalien sinnome), kiu eklernis en la Klubo KLUPAF, la klubo de la paco kaj frateco, klubo fondita de mi, en Nyarugusu tendaro, en Tanzanio, same kiel Yaye Hassan kiu samlernis de s-ro Elisée Byelongo Sangara Isheloke kompletnome, hodiaŭ vivas en Sudafriko. Anzuruni Msabah, mia biologia frato ankaŭ agadis en Klupaf kvankam, ni ambaŭ eklernis en Buĵumbura-Burundio, de s-ro Mateso Bilimba, kiu bedaŭrinde, hodiaŭ ne plu agadas por Esperanto en Dar-es-Salaamo. Esperantistojn estas enloĝantoj de la Esperantujo, kaj do ne vere alilandanoj ien ajn senŝerce. Por kompreni tiun ĉi koncepton, esperantistoj nepre vizitu Sudafrikon. Ĉi tie ne estas fremdofobio inter Esperantistoj, kvankam en unu aŭ du okazoj rifuĝintoj sentis sin “duaklasajn membrojn”.


Tamen, multaj rifuĝintaj esperantistoj estis helpitaj de samideanoj kiel AvB, Julian Cloete, Harro kaj Magali von Blottnitz, Oscar Sher, Colin Beckford kaj de mi. Mi miavice ricevis helpon de AvB, Johan Kohler ĉefe kaj de Julian Cloete. Aliaj fuĝintoj, kiuj ricevis konsideratajn helpojn de Sudafrikanoj estas Londono Runyerera kaj Joseph Apasa, Chibu infannome. Apasa eklernis Esperanton autodidakte per franclingvan lernolibron , sed eble influo de biologiaj patrinaj kuzoj iel instigis i.a. Anzuruni Msabah kaj la aŭtoro. Apasa kaj Runyerera foriris al okcidento. Ambaŭ, nun vivas en Usono kaj Polando respektive. La vizoakiro estis ebla kun la helpo de Sudafrikaj Esperantistoj. En la vortoj de Apasa jen kio okazis:
“Julian pagis monon por ke mi povu refoje uzi mian bileton. Li mem sukcesis ŝanĝigi la bileton al nova dato por mia vojaĝo. Li havigis nin la novan version de la bileto kaj ĝi utilis por akiri la Schengen-vizo” [sic]. Dum la kunveno de Gauteng-aj esperantistoj por adiaŭi min en Johanesburgo, Axel opiniis ke mi ne revenus al Sud-Afriko kaj mi klopodis kontraŭi lian opinion. Ĉu li pravis? mi ne jam scias. Mi venis al Pollando por studadi kaj kvankam aperis problemoj, mi esperas atingi mian celon. Mi intencas reiri al Afriko post la studado, eble eĉ al Sud-Afriko, sed mi ne plu vidos Axel. Eble pri tio li parolis (Apasa, 2011)”!
Ili ricevis aliajn helpojn inkluzive de monhelpo kiam bezono estis. Emile Malanda estis helpita siavice de Sudafrikaj samideanoj. Helpon ankaŭ de Elisée li ricevis en la formo de pruntomono.
Krom monhelpo, helpo al fuĝintaj samideanoj konsistis el veturado al/el flughaveno, flugpago, restoracio-pago, okulviltroj, pruntmono, kristnaskdonacoj, ĉelfonoj, vestaĵoj kaj imagu kion, psikologian helpon dum malfacilaĵoj! Fakte almenaŭ, ĉiuj ricevis helpon de ĉiu alia kaj reciproke kaj returnen. Alian okazon, fuĝintaj esperantistoj helpis sin reciproke. Kiam William Sampewi, kiu lernis de Luitela en Lugufu rifuĝint-tendaro en Kigoma, Tanzanio, alvenis en Durbano, li estis gastigita de esperantisto por kelka tempo, antaŭ ol translokiĝi al Pietermarizburgo. Bedaŭrinde, tie li silentis!
En Durbano ekzistas kelkaj novlernantoj kiuj ne bone lernis i.a. S-inoj Mado Limbali, Mauwa Mudekere, akademiano Richard, kiu eble rezignis pri Esperanto, d-ro Peter Krumm, amiko de AvB ktp. Richard kaj Krumm estas Sudadfrikanoj, dum la du inoj estas Kongolandaninoj. Alia Kongolandano, kuzo de Apasa, kiu eklernis E-on en Jozi (Johanesburgo) estas Odinga Mamba.
La vera malfacilaĵo kiun geesperantistoj spertis estas ekster esperanta. Dum ksenofobio en Sudafriko, pro timo kelkaj esperantistoj fuĝis siajn hejmojn en kvartalojn kiuj antaŭe estis nur por blankuloj kiel Mornigside kaj Berea en Durbano. Fakte, nigruloj en RSA ĝenerale sentas sin sekure, ne en “nigrulaj kvartaloj”, kie la krimo estas aĉa, kaj ksenofobio nekontrolebla, sed ĉefe en blankulaj kvartaloj.
Tiu fenomeno estas stranga, sed necesa por kompreni la viveblecon de nigruloj, kiuj parolas esperanton en Sudafriko. Ĉar ili sentas sin sekuraj kun blankuloj, rifuĝintoj amikiĝas rapide kun blankuloj kaj tiel lernas rapide de ili. Aliflanke, estas stereotipo kaj antaŭjuĝo inter rasoj en Sudafriko. Nigruloj Sudafrikanaj vivas for de blankuloj aŭ apud, sed en malsamaj kvartaloj; kvankam pro Nelson Mandela kaj aliaj herooj, la situacio estas ŝanĝanta. Estas nigrulaj Sudafrikanoj, kiuj malamas nigrulojn el aliaj landoj plejparte! Tamen nur temas pri minoritato kaj, certe ne politikistoj kiuj protektas alilandanojn nigrulajn, almenaŭ per livero de permesilo por vivi en la lando kaj per ne forĵeto ekster la landlimoj. Estas bedaŭrinde, ke nigruloj estas uzitaj de kelkaj politikistoj aŭ pro naiveco por malami aliajn nigrulojn. Pro la sama Diablo, nigruloj minoritataj espereble, volas “reposedi” la teron elkultivitaj de blankuloj jam por pli ol tri jarcentoj. Dum estas grave, ke nigruloj akiru la teron paŝ-post-paŝen sed negoce, kaj post repago al la nunaj terposedantoj, ne kiel en Zimbabvo; estas same grava, ke Afrikaansoj kaj blankuloj ĝenerale vivu sekure. Neniu rajtas forpreni la vivon de iu alia! Nenio povas justigi la kanton : “mortigu la burojn”. Nenion, eĉ se tribunalo decidus favore al la kanto. Antaŭ kelkaj jardekoj, tribunalo decidis ke Mandela estis “teroristo”, sed tio pruvis esti mensongo! Afrikaansoj kun siaj lingvoj rajtas esti protektata kaj longan vivon ambaŭ rajtas. Same, indiĝenaj lingvoj rajtas egalan promocion laŭ la konstitucio de RSA.
Por ni esperantistoj en Sudafriko, Afrikaanso estas heredita lingvo ĉar plej parte 90% de niaj antaŭuloj estis afrikaansoj aŭ parolis tiun ĉi “trezoron” Afrikaanson, kaj Esperanto estas la Lingvo. Se vere ni volas scii la historion de S.E.A kaj EASA, la konatiĝo kun Afrikaanso povas esti avantaĝo. Multaj verkaĵoj de Axel estas en Afrikaanso. Tamen, ke multaj kursmaterialoj estis eldonitaj en Afrikaanso, estigas malegalecon inter la lingvoj. Eble la tempo venis, kiam oni bezonas privilegii eldonojn en multajn ankaŭ indiĝenajn lingvojn pri/por Esperanto. Eble por tion fari, oni unue lernigu multajn indiĝenojn la lingvon Esperanto.
Alia Esperantisto, en la komenco de 1990 venis al Sudafriko, EASA ricevis leteron el Pollando , ke juna Esperantisto venis al Sud-Afriko.  Julian Cloete renkontis lin che la flughaveno (tiam kun la nomo Jan Smuts).  Jen Cloete rakontas:
“Antau mi staris junulo kun la nomo Jan Kopytek.  Li tiam havis 18 jarojn.  Li loghis kun mi kaj mia familio kelkajn tagojn kaj devis kumunikigi per Esperanto, ĉar li ne povis paroli la lingvojn de Sud-Afriko.

Jan tre bone parolis Esperanton, kiel naskiĝparolanto.  Li ĉeestis kelkaj n Esperantajn kunvenojn, kaj povis bone partopreni.  Dum sia loĝado en Sud-Afriko li ne nur iĝis bonan amikon de mi, sed ankaŭ de la aliaj Esperantistoj.


Axel (kiu tiam loĝis en KZN) aranĝis laboron por Jan en nia lando, kaj Jan laboris por Mossgas en Mossel Bay.  Li restis tie por du jaroj Se mi bone memoras Mossgas serĉis por natura gaso en la maro kaj la projekto daŭris nur du jarojn). Lia Angla estis sufiĉe forta en du jaroj , ke li trapasis abiturientan ekzamenon en Sud-Afriko.

Kopytek decidis reiri al Eŭropo post du jaroj.  Li loĝis en Germanujo, kie li renkontis virinon el Nov-Zelando.  Ili edziĝis kaj ili havas du infanojn.  La plej aĝa filo havas la Kristannomon Julian” (Paragrafoj verkitaj de Cloete (2011) sed korektitaj gramatike de Oscar Sher).



Nekrologo

Kiel indikite antaŭe, Axel von Blottnitz forpasis en 2010 septembre la 25an en Pretorio post mallonga malsano (letero de d-ro Harro von Blottnitz; Revuo Esperanto n-ro….). Kiam oldulo forpasas, tio estas tuta biblioteko kiu bruliĝas, onidire. Do, grandega perdo por la komunumo. Tiu ĉi kuntekste esperanta.


Antaŭ AvB, forpasis same granduloj. Stephen Andrew forpasis en 1953 novembre la 14an kaj d-ro Liebeck +- 1 kaj ½ jaron poste. Por Sudafrika Esperanto Movado, tio ankaŭ estis granda perdo.
Pro la forpaso de d-ro Liebeck, kiam Adelheid (Adèle) Malan -poste Fouché – trejnis de Kock per E-a konversacio, ŝi trovis lin tre malĝoja. Bod Eduard Kok esperantistiĝis, sed ne plu estas(1935.08.03-2005.03.29), laŭ la sama de Kock-fonto.

Bob Eduard Kok, la unua redaktoro de Bona Espero, forpasis en 2005.3.29 naskiĝinte en 1935.8.3 do kvin monatojn antaŭ li fariĝis 70 jara. Ĉe la forpaso de Kok, la pli granda poeto de la historio de Esperanto en Suda Afriko, Profesoro Edwin de Kock, trovis oportunon por deklami poemon:


Kiel okazis,

Ke mi vin daŭre vidas

Trans kvardek jaroj

Dum ridentata juno

Sub la Afrika suno?
2005.04.03, Edinburg, Teksaso
Fonto: Bona Espero (2005: 3)
Ankaŭ nekrologo pri Gilbert Harris Rowe, AvB verkis. Tiu J.E.S-ano forpasis kiam li estis 80 jara, naskiĝinte la 21an de majo 1906 li grandigis en kristana familio kaj tio influis sian vivon. Li konstruis pregejon en PE kaj iam li elmetodistigis por farigi membro de “Plymouth”. Li estis bonkora homo kiu ciameble helpis malriculoj en nesekuraj antauurboj post labortempo kaj pro tio li kelkfoje estis atakitaj kaj vunditaj de rabistoj. Edziginte por 55 jaroj li aktivis por E-o kaj ensendis religiajn poemojn por BE. Li estis amiko ankau de la infanoj. AvB nomis lin “nian fidelan amikon”.
Politika aktivismo

Axel kontaktis politikistojn propagandinte por E-o. Li eĉ skribis al ministro en la registaro de P.W. Botha, la ministro Barend du Plessis pri Esperanto, ĝuste post lia dungo kiel ministro de financo de la tiama Sudafriko(Boodeport Record/Jurgen van Pletsen, 1983 novembre la 25an; Manskribita letero de Axel von Blottnitz, 1984). Li diris afrikanslingve: “Daar bestaan ‘n wereldwye interparlamenta Esperanto-grupo. Daar bestaan ‘n Britse Parlament-Esperanto group met 153 lede uit alle portye”. Axel aldonis: “My niggie, undine von Blottnitz, is in junie 1984 as lid van du Europa Parlament gekies”. Informojn pri la kreo de Esperanto de d-ro L.L. Zamenhof kaj pri S.E.A kaj pri la Universala Esperanto Asocio (UEA) okazonta en Peking en 1986 sekvis en tiu pionira, propaganda kaj informriĉa letero. Nepre li uzis stampon kun enskribo: “sennaciigu la sciencon”.


Alia aktivista dokumento estas raporto pri vizito al Undine von Blottnitz, germana politikisto kies edzo Fritz estas kuzo de Axel, raporto skribita de AvB al la eŭropa parlamentaro en 1984 decembre la 29an, raporto adresita ankaŭ al la Eŭropa Esperanto Unio (EEU). La paro Fritz kaj Undine von Blottnitz apartenas al la politika partio “die grünen” (la verduloj). Undine elektiĝis al la Eŭropa Parlamento unuafoje en 1984 junie la 17an. En intervjuo kun Axel, Undine indikis ke ŝi trovis multajn esperantaĵojn en siaj poŝtlkestoj verŝajne pri E-o, sed ke ŝi tuj forĵetis la “aĉaron”. Certe Fritz ŝia edzo sufiĉe sciis pri E-o. Por allogi sin AVB informis ke E-o estas alianca forto por si ĉar: Ni (Esperantistoj) ankaŭ estas Verduloj;ni ankaŭ estas paradigma [sic]; ni ankaŭ estas kontraŭmilita[sic].
Sekve Axel konsilis al la esperantistaro kiu interesiĝus por ligi kontakton kun Undine, nepre utiligi virinojn tiucele; ĉar Undine estis feministo, kaj do “ne ŝitas multe diskuti kun viroj”, “sendu la virinojn al ŝi, tion ŝi mem petis”, Axel aldonis! Ŝi ankaŭ estis kontrau ŝovinista, kaj pensis ke “la regantoj ĉe Eŭropa Parlamento (EP) devas esti ordinaraj homoj kiuj nur dumtempe alprenas la funkciojn de reprezentado”. La bona novaĵo estas ke Undine promesis serioze studi Esperanton kondiĉe ke kolegino, tiucele, venu al ŝi el EP aŭ simila institucio.
Karto sendita al Axel en 1979 aprile la 20an pruvas ke AvB havis la politikon en siaj arterioj [nia emfazo].
Nekompreneble do estas, ke kiam Brazilo rifuzis al li vizon, li taksis negative UEA-n pri la enmiksiĝo en politikajn aferojn de la mondo, kaj li opiniis ke ni bezonas neŭtralan organizaĵon, kvazaŭ UEA kulpas pro lia vizorifuzo! En letero skribita de AvB en 1979 aprile la 8an, pri propono subteni liajn agojn kadre de EP, UEA ligis AvB-n kun Eŭropa Parlamento-centro en Bruselo en Belgujo. Nun estas kompreneble ke tia homo subtenus senkondiĉe klopodojn por enkonduki E-on en DRKongo tra UDPS (Union pour la democratie et le Progrès Social), 29 jarojn post la similaj klopodoj al verduloj kiuj venis el orienta Germanujo kaj ĉe EP kaj en Sudafriko. Letero adresita al UDPS gvidantaro, unue en 2009 decembre la 14an, kaj denove en 2011 marte la 12an, proponis la enkondukon de Esperanto en la eduksistemo en DRKongo kunlabore inter esperantistoj kaj UDPS, se tiu partio gajnas la porprezidentajn elektadojn en novembro 2011 en Kongo-Kinŝaso. Tiu letero estas strategio por politika lobio favore al UDPS kaj Esperanto reciproken iniciita de la aŭtoro kaj kunpionirinta de Julian Cloete, Axel vBlottnitz kaj Oscar Sher.
Jen detale la pionira letero por Esperanto en la Konga eduksistemo:
Al nacia Sekretario de Unio por Demokratio kaj Progreso Socia (UDPS);
Pri propono por Alpreno de Esperanto en la Eduka Programon de UDPS;
Ni konsilas la alprenon de la lingvo Esperanto en la statan lernprogramon de la DRK [Demokrata Respubliko de Kongo]. Esperanto estas proponata, funkcianta Internacia Helplingvo. Oni povas lerni gin en 2-10% de tempo, peno kaj kosto bezonuta por lerni iun alian lingvon. Oni aktivis pri Esperanto jam en la tiama Etat Independent du Congo [E.I.C]. En 1922 la Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉefoficeje en Nederlando nomis sian unuan reprezentanton [“Delegiton”] en la Kongo. Ekde 1933 kaj 1938 troviĝis esperantistoj en ekzemple Banalia, Bandundu, Matadi, Panga, Stanleyville [Kisangani], kaj Bukavu. En Elizabethville [Lubumbasi] en la Athenée Royale, Esperanto estis instruita post la oficiala programo. Sub la diktatorecaj reĝimoj i.a. de Mobutu Sese Seko, Laŭrento Kabila kaj sub la oportunista registaro de Joseph Kabila, Esperanto progresis tre malrapide en DRK. Estante propedeŭta, Esperanto, se instruota en lernejo, faciligos la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto ne povus igi imperia-mortiga-lingvo. Esperanto estis tial rekomendata al ĉiuj registaroj per UNESCO ekde 1954 kiel nova lingva ordo por la mondo. La nova lingva ordo bazita sur Esperanto estas tute egaliga, demokrata, justa kaj multe pli efika kaj tauga kompare al la hodiaŭa dependo de altruditaj fremdaj lingvoj.
Se UDPS pioniros la alprenon de Esperanto en edukan programon de la DRK post akiro de influo en la Registaro, la Esperanto-Asocio de Suda Afriko [EASA] senkoste kunligos mondvaste specialist-edukajn kaj pedagogiajn fortojn kun UDPS kaj la Konga edukministerio. Tiel la introduko de la nova fako okazos glate kaj sengene tra la tuta lando. La kostoj de la introduko de Esperanto estas multege pli malgrandaj ol la introduko de la alia lingvo kuntrenus.
En Togolo jam kelkajn jarojn, privata lernejo, Instituto Zamenhof (IZo) sukcese instruas Esperanton al ĉiuj klasoj. En Britio, 2 ŝtataj lernejoj same: www.springboard2languages.org
Agonte same UDPS kaj DRK povus esti vojmontra pri la alpreno de Esperanto en nacian eduksistemon en Afriko kaj la mondo. Aliaj politikaj partioj [E-D-E en Francio kaj Germanio, Radikala Partio en Italio, Esperanto party en Skotlando, la Internaciaro de Verdaj partioj kaj de la Sociaj partioj, kaj la Ĉina Registaro] jam havas Esperanton poziciatan en siajn programojn. La ttt-ejo de Prezidento Obama entenas Esperanto-sekcion.
Pro la supra, ni petas vin konsideri la introdukon de Esperanto en vian edukan programon. EASA kaj MAS [Monda Asembleo Socia] kunligus UDPS kun porsociaj kaj porEsperantaj movadoj kiel strategio por internacia akceptigo de UDPS. Se vi pretas subskribi kunlaborprotokolon [protocol d’accord] post pridiskutado en via kongreso, bonvolu alvoki nin. Ni deziras al vi ĝojon dum la festa sezono kaj sukceson en la president-elektoj en 2011 en la DRK. Alte estimante, Julian Cloete –Prezidanto de EASA (en Johanesburgo), Elisee Byelongo –EASA komitatano kaj vicprezidanto de la sekcio Durbana de UDPS kaj Wilhelm Luthermann –Prezidanto de MAS (Kubo).
Tiu letero, kiun franclingve mi komponis kaj poste Oscar Sher kaj Axel von Blottnitz korektis anglelingven, estis tradukita esperanten, kiel ĝi aperas supre, de AvB. Bedaurinde la projekto versajne ne estis diskutita dum la unua kongreso de UDPS okazinta en 2010 decembre pro kialoj nekompreneblaj. Tamen kiam la nova Generala Sekretario de tiu partio vizitis Sudafrikon en 2011 marte la 12an, mi denove prenante la parolon sugestis Esperanton al la kunvenaro kiel indan lingvoprojekton por la Kongo kaj ilon por lobia strategio favore al UDPS en la internacia komunumo. En tiu vespermang-debato, 42 homojn ĉeestis i.a. religiestroj, politikistoj, profesiuloj kaj delegitoj de partioj. Tiam denove kopion la historia supra letero estis donita al la nova ĜS. Do se io, la propagando diskonigis E-on al kadroj. Tio estas semo kiu tutcerte iam produktos bonegajn fruktojn en la estontencon.
Kiam mi pripensis enketon por plibonigi la laboron de E.A.S.A1 en Suda Afriko en 2009, malmulton mi sciis ke en 1979 junie, Axel ankaŭ administris poresperantan enketon au nur enpartoprenis pri antaŭvidkapablo (divenkapablo) kiun solvus la lingvan problemon ĉe la Eŭropa Parlamento (EP). Tiu enketo kies partoprenantoj estis +- 27 personojn eltrovis ke 2/27 homojn (do 7.4%) pensas ke la lingva rajtegaleco kontribuus al la solvo, dum 5-6/27 (22.2% aŭ eble pliĝuste nur 18.5%) personojn proponis Esperanton, kiel solvilon por eŭropaj lingvaj defioj. Inter tiuj kiuj sinesprimis favore al Esperanto estas A. Phillipsen, F. von Blottnitz, L.V. Blottnitz kaj Axel von Blottnitz mem. Alia Esperanto-favoranta elekto ne estas videbla ĉar la pareraĵo estis disŝirita kvazaŭ rato formanĝis pecon. Tamen povas okazi ke erare homo tranĉetis la paperon! Nek la loko de la enketo nek la ciblo estas vidataj sur la manskribita paperaĵo.

Kelkaj Esperantaĵoj eldonitaj en Sudafriko


Kategorio

Revuo/Bulteno/ĵurnalo/dokumento

Redaktoro/Eldonanto

Ekde-ĝis

Revueto

The South African Esperantist

J. Dusart

1911-?

sendependa revuo

Libera Tribunalo

David Dambe

1946 Julie




Per unu voĉo

Laborista E-o kunularo?/David Dambe

1946

Lernolibro

n Afrikaanse kursus in Esperanto

Nico J. van der Merwe

1954 en Jo’burgo

Revuo

Afrikan Stelon

d-ro Siegfried Liebeck

1950 en Kaburbo

Revuo

Afrika Esperantisto

Leif Heilberg

1950-1956 en Rodezio (Zimbabvo)

Revuo

Afrika Esperantisto

Edwin de Kock

1956/1957

Revuo

Bona Espero

Harro von Blottnitz

Julian Cloete

Johano N. Köhler

Ĝis 2004


Ekde 2005













Rimarko: Tabelo elpensita de la aŭtoro.


Estas en Afrika Esperantisto ke Edwin de Kock debutis kiel originala poeto en Esperanto (noto manskribe de Axel, n.d)
Bona ekzemplo de Esperanto kiel laborlingvo de profesiaj firmaoj estas montrata de samideano Gunter Schroeder kun sia firmao “Dokumentoj-ŝirmo internacia (DŜI). Schroeder kontaktis “SEA” por oferti kunlaboron. DŜI volis malfermi sian branĉon en Sud-Afriko. Tra AvB Schroeder prezentis la planon proponis la salajron kaj la kontrakteblaĵojn. En letero versaĵne skribita en 1980 aprile la 27an, Axel respondis ke la Sudafrika Esperanto-Asocio (SEA) kunvenos por pridiskuti la aferon. Krom Axel kaj verŝajne helpe de aliaj kontaktis mikrofilmajn organizaĵojn kiujn ili ligis al DŜI. La Dokumentoj-ŝirmo Internacia (DŜI) okupiĝis pri “ komerco, metio, industrio, institutoj por laboristoj, mastroj, liberaj profesioj, lernantoj, studentoj, pensiuloj, rentuloj, do por ciuj en la mondo”. La firmao fakte okupiĝis pri ĉies dokumentoj. Bonega ekzemplo estas tiu de “document-kopioj de naskiĝo, edziĝo, lernejo, universitato, notatestoj, diplomoj, profesioj, posedaĵo, pension, rento, asekuratestoj, komerc-paperoj ktp” (letero de Gunter Schroeder el Germanio al SEA, 1979-07-11an). En tiu letero, Schroeder liveras informon ke UEA kaj SAT estis informita pri la firmao kies laborlingvo estas Esperanto kaj ili ricevus salajron, se la du kaj la membroj subtenas la DŜI-projekton.
AvB ankaŭ propagandis por Esperanto ĉe ne-esperantistoj. S-ro Frances ekzemple pretis fari artajon (art work) por la Esperanto Societo kaj pridonis formaton en 1987-10-13an al AvB.
La advokato J.P. Cloete kaj la agrikulturisto A.v. Blottnitz estis ne nur kolego sed ankaŭ longtempaj amikoj. Ambaŭ estis gvidmembroj de la Johannesburg Council for Adult Education (J.C.A.E) kiel montras raporto de la “board of control” en 1987-10-12an. AvB havis kontaktojn kun la Humanist Association of South Africa (H.A.S.A) (indikas letero de la 27an de oktobro 1987 el tiu asocio). Aliaj Esperantistoj kiuj agadis kadre de J.C.A.E estas H.W. Appel de Johannesburg Esperanto Society (J.E.S). AvB regule pagis membrokotizojn por la H.A.S.A.
A.W. von Blottnitz, sur paperaĵo, indikas ke dum la kunveno de J.C.A.E, la vicprezidanto d-ro C.B. Jeppe permesis nur al li (Axel) paroli pri Esperanto al la kunvenaro (1982-06-21an laŭ noto de AvB). Axel verŝajne ne ŝatis uzi sian internomon “w” kiel kruco montras sur raporto en 1986/87. En 1987/88 A.v. Blottnitz kaj J. Cloete estis nomataj kiel reprezentantojn de J.C.A.E.


  1   2   3   4


Elŝuti 276.46 Kb.

  • Aliaj Esperantistoj estis alilandanoj sed nepre esperantujanoj
  • Politika aktivismo
  • Kelkaj Esperantaĵoj eldonitaj en Sudafriko

  • Elŝuti 276.46 Kb.