Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La frazmelodio en internacia perspektivo John Wells, Londono

Elŝuti 59.15 Kb.

La frazmelodio en internacia perspektivo John Wells, Londono




Dato21.10.2017
Grandeco59.15 Kb.

Elŝuti 59.15 Kb.

Prelego por IKU/AIS, Roterdamo 2008

La frazmelodio en internacia perspektivo

John Wells, Londono



Dankojn al Ilona Koutny, Hartmut Traunmüller, kaj Bertilo Wennergren pro komentoj pri pli frua versio. — JCW


Enkonduko

Neniu lingvo estas parolata unutone, kun neŝanĝiĝanta voĉalteco.


En tonlingvoj (ne en Esperanto) oni uzas la voĉaltecon por vortmelodio, do leksike, por distingi vortojn. Sed en la ceteraj lingvoj (inluzive de Esperanto) la parolmelodio havas alian rolon, ĉar oni uzas voĉaltecon por frazmelodio (intonacio), do por aldoni neleksikan signifon al diraĵoj.
Jen ekzemplo de la leksika uzo de voĉalteco: la tonoj de la ĉina. La silabo [ma] havas diversajn signifojn laŭ la vortmelodio (tono).
媽/妈 mā ‘patrino’ 1-a tono: alta, ebena

麻 má ‘kanabo’ 2-a tono: leviĝanta

馬/马 mǎ ‘ĉevalo’ 3-a tono: malalta, falanta-leviĝanta

罵/骂 mà ‘admoni’ 4-a tono: alta, falanta

嗎/吗 ma ‘ĉu’ nenia tono: neŭtra
Ankaŭ la frazmelodio estas (almenaŭ parte, almenaŭ en iuj lingvoj) lingva: t.e. ĝi funkcias kiel lingva sistemaro iel simila al la gramatikaj sistemoj de nombro ĉe substantivoj, aŭ de tempo ĉe verboj.
Tiu signifo estas parto de pragmatiko, t.e. de la kapablo komuniki pli, ol oni esprimas sole per vortoj. La frazmelodio kunekzistas kun aliaj nelingvaj (do nesistemaj) elementoj de la parolo: laŭteco, voĉkvalito, parolrapido ktp.

Oni kutime nek instruas nek lernas eksplicite la frazmelodion de Esperanto; tamen en Esperanto oni sukcesas parole interkompreniĝi. Tio estas atesto, ke la principoj de frazmelodio estas iom universalaj (= komunaj al ĉiuj lingvoj). Nome, ili estas sufiĉe universalaj por ebligi interkomprenon inter diverslingvanoj.


Tamen, povas esti, ke tiu interkompreniĝo ne estas perfekta. Povas esti, ke oni ne interkompreniĝas tiel bone, kiel oni supozas. Eble angla Esperanto-parolanto esprimas per la frazmelodio mesaĝerojn, kiujn rusa aŭ ĉina aŭ japana aŭskultanto ne kaptas; kaj inverse.
Ĝis kiu grado la frazmelodio estas universala, do sama por ĉiuj lingvoj? Evidente, la melodioj mem tre multe varias de unu lingvo al alia, eĉ de unu dialekto al alia. Sed ĉu la subkuŝantaj sistemoj samas? Tio, kio estas universala, devas validi ankaŭ por Esperanto.
Esperanto havas unu regulon, kiu rilatas al la frazmelodio. En Esperanto “la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo”. Tio estas, sur la antaŭlasta silabo de ĉiu vorto lokiĝas la ĉefa aŭ sola vortakcento.
(1) Tomaso, manĝis, kukon
Kiam oni aranĝas vortojn en frazo, en la frazo oni elektas iujn vortakcentojn por esti samtempe frazakcentoj — sed ofte ne ĉiujn.
(2) Tomaso manĝis la kukon.
Frazakcento povas lokiĝi nur je silabo, kiu portas vortakenton.
Oni povas dividi frazon aŭ frazaron en apartajn melodi-elementojn. En ĉiu melodielemento la lasta frazakcento rolas ankaŭ kiel la (fraza) ĉefakcento. (Ne estas certe, ke tiu lasta principo estas universala. Ĉu povus esti, ke tiun rolon en iuj lingvoj prenas la unua frazakcento, ne la lasta? Provizore, tamen, mi supozas, ke la ĉefakcento estas ĉiam la lasta.) Mi indikas la ĉefakcenton per substrekado.
(3) Tomaso manĝis la kukon | kaj poste foriris.
En la nuna diskuto mi ignoros neĉefajn frazakcentojn, kaj analizos la rolon nur de frazaj ĉefakcentoj..
En unu tradicio de frazmelodi-analizo oni rekonas tri sistemojn. Mi nomas ilin (i) dispartigo aŭ limindikado, (ii) tono, kaj (iii) frazakcentado aŭ fokuso.
Per dispartigo la parolanto indikas la dividon de la tuta fraza materialo en partojn (ekzemple subpropoziciojn, frazerojn, frazojn). Kie estas la limoj de ĉiu frazelemento? La frazmelodio rolas en la parola lingvo iel simile al helpsignoj (interpunkcio) en la skriba. Ŝajnas, ke la principoj de frazmelodia dispartigo estas plejparte universalaj. Per tono (= variado de la alteco de la voĉo), oni indikas ekzemple la (ne)kompletecon de listoj, aŭ faras gramatikajn distingojn (ekzemple inter demando kaj aserto), aŭ indikas la sintenon de la parolanto al tio, kion li diras (por esprimi ekzemple entuziasmon aŭ dubon). Estas klare, ke la principoj de tono estas almenaŭ parte lingvo-specifaj, t.e. ili malsamas en malsamaj lingvoj. Per frazakcentado la parolanto fokusigas la atenton de la aŭskultanto al la pli grava parto de la diraĵo, aŭ indikas ĉu informero estas estas nova aŭ jam konata. Tio estas sendube lingvo-specifa.
Ni konsideru tiujn tri sistemojn pli detale.

Dispartigo

Unue, la dispartigo. Kie ni metas la limojn inter frazelementoj?


Imagu, ke mi klarigas al vi la menuon por malgranda lunĉo. Konsiderante nur la konsonantojn kaj vokalojn, mi povus diri
(4) troviĝasfromaĝosalatokajkolbaso
Sed mi ne parolas kun neŝanĝiĝanta voĉalteco. Mi uzas frazmelodiojn. Povus esti, ke mi diras
(4’) Troviĝas fromaĝo, | salato, | kaj kolbaso.
Aŭ mi povus diri
(4’’) Troviĝas fromaĝosalato | kaj kolbaso.
La signifo de (4’) estas alia, ol la signifo de (4’’). Unu proponas elekton inter tri eblecoj, la alia proponas elekton inter nur du. Per la voĉmelodio ni indikas la diferencon inter la unuvorta fromaĝosalato kaj la duvorta fromaĝo, salato.
Do estas eble (kvankam ne devige) signali per uzo de konvenaj melodioj la du eblajn analizojn de la materialo. La rompoj inter la melodioj signalas la limojn inter la pecoj de la parola materialo. Ne estas necese, ke tiuj limoj estu paŭzoj, t.e. mallongaj silentoj; sufiĉas ke por ĉiu limo oni finas unu rekoneblan melodion kaj komencas alian.
Tiel la frazmelodio ludas rolon similan al la rolo, kiun ludas en la skribo la spacoj kaj la helposignoj. En la skribo, la vorto-limojn indikas la intervortaj spacoj. La komencon de la frazo indikas ĉeflitero (majusklo). La limojn de la frazelementoj indikas la komo, punkto kaj aliaj helposignoj.
Ni povas unusencigi dusencaĵojn same bone en la parolo, per frazmelodia dispartigo, kiel ni unusencigas ilin en la skribo, per helposignoj. Jen ekzemplo:
(5)(i) A: Mi volas eniri.

B: Ne! | Atentu la hundon!


(5)(ii) A: Mi volas eniri.

B: Ne atentu la hundon!


Rimarku, ke la reguloj de skriba helposignado estas iom malsamaj, ol la reguloj de parola dispartigo per frazmelodioj.
(6) “Saluton!” li diris. — povas esti unu sola melodielemento, do sen interna limo
(7) La ĉefurbo de Francujo | estas Parizo. —povas esti du melodielementoj
Mi lasas al la leganto esplori la manierojn laŭ kiuj ni parole distingas aŭ ne distingas inter
(8)(i) tri dekkvinonoj (3 / 15)

(8)(ii) tridek kvinonoj (30 / 5)

(8)(iii) tridek kvin onoj (35 onoj)

Tono

La dua sistemo estas la tono, la variado en la alteco de la voĉo. (‘Alteco’ de la voĉo ne estas laŭteco. Ĝi estas tiu muzikeca kvalito, kiu dependas de la frekvenco de la vibrado de la voĉkordoj.)


Tono povas esti ekzemple alta aŭ malalta, leviĝanta (altiĝanta) aŭ falanta (malaltiĝanta), kun gamamplekso larĝa aŭ mallarĝa. Evidente, la eblecoj tre varias inter unu lingvo kaj alia, eĉ inter unu dialekto kaj alia. Ofte per trajtoj ĝuste de tono oni povas rekoni la nacian aŭ dialektan apartenon de la parolanto. Sed ĉu ekzistas komunaj trajtoj pli abstraktaj (‘subkuŝantaj’)?
Por simpligi mi rekonas nun nur du tonojn: falanta (t.e. kun fino malalta, ‘basa’) kaj leviĝanta (t.e. kun fino alta, ‘soprana’).
Oni foje aŭdas la opinion, ke la tono dependas de la gramatika funkcio de la frazo: ke asertoj ĉiam havas falan tonon, demandoj levan.
Unue, jen asertoj dirataj en falanta tono. (La falo aŭ leviĝo lokiĝas, aŭ komenciĝas, ĉe la fraza ĉefakcento. Mi ignoras la parolmelodion de eventualaj neĉefakcentoj.)
(9) Mi finis la la\boron.

(10) Ni troviĝas en Roter\damo.


Ĉu estas en ordo diri tiujn frazojn en leviĝanta tono?


(9’) Mi finis la la/boron.

(10’) Ni troviĝas en Roter/damo.


Certe jes (almenaŭ en iuj cirkonstancoj):
(9’’) Mi finis la la/boron | kaj nun mi iras \hejmen.

(10’’) Ni troviĝas en Roter/damo, | kiu situas en Neder\lando.


Due, jen demandoj dirataj en leviĝanta tono.
(11) Ĉu vi deziras /kafon?

(12) Kie vi /loĝas?


Ĉu estas en ordo diri tiujn demandojn en falanta tono?
(11’) Ĉu vi deziras \kafon?

(12’) Kie vi \loĝas?


Ŝajnas al mi, ke falo estas ne nur ebla por ambaŭ, sed por (12) pli neŭtra, pli ordinara, ol leviĝo. Necesas distingi du specojn de demando: (i) ĉu-demando, demando respondebla per jesne, kaj (ii) ki-demando, demando postulanta respondon en la formo de frazelemento (subjekto, objekto, adverbo ktp).
Mi kredas, ke minimume la citita opinio devus esti ke neŭtrala aŭ senemfaza ĉu-demando havas leviĝantan tonon, aliaj neŭtralaj aŭ senemfazaj fraztipoj falantan. Tamen ni devas ankaŭ fronti la fakton, ke ekzistas lingvoj aŭ dialektoj, en kiuj neŭtralaj asertoj havas leviĝon. (Mi pensas ekzemple pri iuj dialektoj de la angla aŭ de la norvega.)
Eble estus pli ĝuste opinii, ke ĉiu frazotipo povas havi ĉiun tonon. Siavice, tamen, laŭ mi ankaŭ tiu opinio povus esti tro ekstrema.
Ĉu oni povas sole per frazmelodio fidinde distingi inter aserto kaj ĉu-demando? Por multaj el ni estus klare, ke (13) estas aserto, sed ke (14) estas demando.
(13) Petro trinkas bi\eron.

(14) Ĉu Petro trinkas bi/eron?


En Esperanto tamen la diferencon montras unuavice la demandovorto ĉu. Sed kiel pri (15), demando en kiu mankas ĉu?
(15) Petro trinkas bi/eron?
Ĉu tiu frazo estas nepre erara? Aŭ ĉu en Esperanto, same kiel en la hispana kaj diversaj aliaj lingvoj, oni povas indiki per nura voĉtono, ke oni demandas? Laŭ mi, estas danĝere supozi, ke oni povas libervole ellasi ĉu.
(16)(i) A: Iu frapas ĉe la \pordo.

B: Ĉu Jo/hano?


(16)(ii) A: Iu frapas ĉe la \pordo.

B: Jo/hano?


En (16)(i) la diraĵo de B nepre estas demando. Sed ŝajnas al mi, ke en (16)(ii) la diraĵo de B povus (eble eĉ devus) esti, ekzemple, alvoko (‘Johano! Kie vi estas? Bonvolu atenti al la afero.’)
Tamen ne ĉiuj samopinias. Jen citaĵo el Ĉu vi kuiras ĉine? de Claude Piron.
“Io okazis al Paŭlo,” li prononcis malrapide, duondemandante, duonaserte.

“Jes, sinjoro,” Jano diris per voĉo malalte, “kaj mi ŝatus pridemandi vin, ĉar…”

“Akcidento?” la murŝmiristo interrompis.

“La afero ne estas klara … ”


Se vi diras ion ‘duondemandante, duonaserte’, vi riskas rikolti reagon “Ĉu vi asertas aŭ demandas?”. Kaj tiu reago estas ne malofta en la reala Esperanto. Kaj ĉu nepre leviĝantan tonon havis la diraĵo "Akcidento?"?
Kio do estas certa en la elekto de tono? Mi proponas al vi du kandidatojn: ke (i) ekkriaj frazoj devas havi falon, kaj (ii) kontrol-demandoj devas havi leviĝon.
Jen ekzemploj de ekkrioj. Ĉu estas lingva universalaĵo, ke ilia tono devas esti falo?
(17) Estas mi\rinde!

Kia bela \tago!

Ĉu ne estis te\rure?!

Ho \Dio, | kion vi \faras?


Rimarku, ke ekkrio povas esti laŭ sia gramatika formo ne nur aserto sed ankaŭ demando.
Per ‘kontrol-demando’ mi celas demandon, kiu petas ripeton, ĉar oni eble misaŭdis. (La ripetopeto povas esti ankaŭ ironia.) Ŝajnas, ke en Esperanto ni ne havas vorteton specife por kontroldemandi, kvankam eble oni povas diri /Ha? Ĉu estas lingva universalaĵo, ke la tono de kontroldemando devas esti leviĝo?
(18) [La alia persono diras ion neklaran.] — /Ha?

— Mi /petas?

— /Kion vi diris?
(19) A: Mi prenis mil.

B: /Kiom?!


(20) A: Mi ĝumetis.

B: Vi faris /kion?


Rimarku, ke en tiaj kontroldemandoj la ki-vorto ne nepre komencas la frazon, kiel en ordinaraj ki-demandoj. Kontroldemandoj estas uzataj nur en la parola lingvo aŭ en skribita dialogo, sed ne en prozo. Tamen ili povas esti iom ofta fenomeno en ordinara interpersona konversacio.
Konsideru jenan tre mallongan dialogon.
(21) A: Morgaŭ mi flugos al Eŭropo.

B: Kien?
En skriba formo tiu dialogo estas dusenca. La demando de B povus esti kontroldemando, ‘Bonvolu ripeti. Mi ne kaptis, kion vi diris’. Aŭ ĝi povus esti ordinara demando, ‘Bonvolu detaligi. Al kiu parto de Eŭropo vi flugis?’. La unua havas leviĝantan tonon, la dua falantan. Tiu tondistingo ŝajnas eble esti universala. Oni trovis, ekzemple, ke tiun distingon en angla konversacio komprenas ĉinlingvanoj.


Ni jam konstatis, ke ĝenerale la neŭtrala tono por ĉu-demandoj estas leviĝo, sed por ĉiuj aliaj frazotipoj estas falo. Tamen tio ne validas por multaj asertaj subfrazoj. Ekzistas aliaj faktoroj. Certagrade oni povas per elekto de tono indiki, ĉu la diraĵo estas nekompleta aŭ kompleta.
Ĝenerale, tamen eble ne universale, leviĝanta tono indikas nekompletecon, kaj falanta tono indikas kompletecon.
(22) Miaj kolegoj kaj /mi | de/ziras | vin kore gra\tuli.
La leviĝoj ĉe mi kaj deziras montras, ke oni ankoraŭ ne atingis la finon de la diraĵo. La falo ĉe gratuli montras, ke jes oni atingis la finon.
Ŝanĝante la ordon de du frazopartoj ni povas samtempe ŝanĝi la frazmelodion por ke restu klare, kiam oni atingis la finon.
(23)(i) Estas dan/ĝere | resti kun le\ono.

(ii) Resti kun le/ono | estas dan\ĝere.


Ĉu tio estas universala? Kredeble ne, ĉar ne ĉiuj lingvoj havas finindikan tonon (kvankam se ĝi ekzistas, finindika tono estas kredeble ĉiam falanta). Do almenaŭ tio estas ja tre ĝenerala.
Ni povas ekspluati la saman principon en listoj, por montri ĉu la listo estas kompleta.
(24) /Unu, | /du, | \tri.
Leviĝo = nekompleta; falo = kompleta.
(25)(i) Vi povas elekti /kafon | aŭ /teon | (aŭ….)

(ii) Vi povas elekti /kafon | aŭ \teon.


Laŭ (25)(i) restas la ebleco, ke oni povus elekti lakton aŭ bieron aŭ aliajn trinkaĵojn. Laŭ (25)(ii) estas nur du eblecoj: aŭ kafo, aŭ teo.
(26)(i) Ĉu vi prenos la /ruĝan | aŭ la /verdan?

(ii) Ĉu vi prenos la /ruĝan | aŭ la \verdan?


En (26)(i) la demando estas, ĉu vi ion prenos, ekzemple la ruĝan aŭ la verdan aŭ eventuale iun alian. En (26)(ii) oni petas, ke vi prenu aŭ unu aŭ la alian.
Ĉu universale?
Cetere estas klare, ke en la (denaska) angla lingvo oni faras per tono multajn distingojn, kiujn alilingvanoj ne perceptas. Ekzemple, en la angla oni uzas falantan-leviĝantan tonon por indiki interalie implicon, partan aserton, ĝentilan ĝustigon, ktp. Kredeble tiuj kiuj ne parolas la anglan denaske simple ne kaptas tiun parton de la mesaĝo.
(27) Well I know her \/face. (pensigas: … sed mi ne memoras ŝian nomon)

?? Nu mi konas ŝian vi\/zaĝon.


(28) There were \two. — No, \/three. (mola efiko; komparu \three.)

?? Ili estis \du. — Ne, \/tri.


Tiuj nuancoj evidente ne estas universale perceptataj; aŭ, se oni perceptas ilin, oni supozas ke ili estas parto de la ‘nelingvaj elementoj’ de la parolo (paralingvo) .
Eĉ inter la angla kaj la germana, parencaj lingvoj kies frazmelodioj estas tre similaj, ekzistas klaraj diferencoj en la frazmelodiaj eblecoj.
(29) This /evening | I’m returning to \London.

Heute /abend | fahre ich nach \London zurück.

Hodiaŭ ve/spere | mi reiros al Lon\dono.
(30) I’m returning to \London | this /evening.

?? Ich fahre nach \London zurück | heute /abend.

?? Mi reiros al Lon\dono | hodiaŭ ve/spere.
(29) estas tute bona en ĉiuj tri lingvoj: la angla, la germana kaj Esperanto. (30) estas bona en la angla, sed ne en la germana kaj supozeble ankaŭ ne en Esperanto.

Frazakcentado

La parolanto povas indiki kiuj partoj de la diraĵo estas fonaj kaj kiuj partoj estas malfonaj (‘en la unua plano’). Tiel li fokusas al la nova parto de la diraĵo (la malfono), kaj malfokusas al la nova aŭ jam konata parto (la fono). Tio estas sendube lingvo-specifa, ĉar ekzistas aliaj rimedoj por indiki lingvan fokuson, ne nur per frazmelodio.


Multaj, sed eble ne ĉiuj, Esperanto-parolantoj distingas jenajn eblecojn.
(31) (i) Ŝi provas fariĝi malpli dika.

(ii) Ŝi provas fariĝi malpli dika.

(iii) Ŝi provas fariĝi malpli dika.

(iv) Ŝi provas fariĝi malpli dika.

(v) Ŝi provas fariĝi malpli dika.
La ĉefa frazakcento, indikita ĉi tie per substrekado, indikas la fokusan parton de la frazo.
Por kompreni la sencodiferencojn inter la kvin versioj de (31), ni devas unue distingi inter larĝa kaj mallarĝa fokuso. En larĝa fokuso la tuta frazo, aŭ preskaŭ la tuto, estas fokusata. Ekzemple, se iu demandas, Kio okazis?, kaj vi respondas per kelkvorta frazo, via tuta respondo estas fokusata. Simile, jena konversacieto elvokus larĝfokusan respondon.
(32) A: Kial ŝi ne prenis glaciaĵon?

B: Ŝi provas fariĝi malpli dika.


Mi indikas per dikigo la fokusaĵon. En tre multaj lingvoj ĉe larĝa fokuso la ĉefakcento lokiĝas ĉe la fino.
En mallarĝa fokuso ni koncentras nian atenton al unu parto de la frazo, la parto kiu alportas novan informon.
(32) A: Kia ŝi provas fariĝi?

B: Ŝi provas fariĝi malpli dika.

En ordinara konversacio ni ofte forigas la jam konatan parton. Do en (32) B povus diri simple
(32’) A: Kia ŝi provas fariĝi?

B: Malpli dika.

Poste povus veni jeno:
(33) A: Malpli kia?

B: Malpli dika!


En (33) la fokuso estas tute mallarĝa, nome al la unuopa vorto dika. Notu, ke (31)(i) povas indiki aŭ larĝan fokuson, aŭ mallarĝan fokuson je dika.
Unu speciala tipo de mallarĝa fokuso estas kontrasta fokuso, en kiu la parolanto kontrastigas du eblecojn. Tiu kontrastigo povas esti eksplicita aŭ maleksplicita.
(34) (Ŝi ne provas fariĝi pli riĉa, ) | ŝi provas fariĝi malpli dika.
Tie la celata kontrasto estas inter pli riĉa kaj malpli dika. Povus sekvi:
(35) A: Malpli ŝika?

B: Ne, | malpli dika!

Ankaŭ nelastan parton de la frazo oni povas meti en mallarĝan fokuson.

(36) A: Ĉu pli dika?

B: Ne, malpli dika!
Tiel per la fraza ĉefakcento la parolanto montras la celatan fokuson.
Jen ankoraŭ aliaj ekzemploj de mallarĝa fokuso.

(37)(i) Ŝi provas fariĝi malpli dika. (sed ne sukcesas.)

(ii) Ŝi provas fariĝi malpli dika. (ne mi!)
Similan efikon oni povas atingi per ŝanĝo de la vortordo, metante la fokusaĵon en la fino de la diraĵo (t.e. en la loko neŭtrala de la ĉefakcento).
(37)(ii’) Fariĝi malpli dika provas ŝi. (ne mi!)
Tiel ni povas klarigi la diversajn versiojn de (31). Ne estas klare, ĉu tiu funkcio de la frazmelodio estas universala, aŭ se jes ĝis kiu grado.
Foje oni volas doni kontrastan fokuson ne al vorto, sed al io pli abstrakta. Ekzemple, oni povas fokusi la tempon de la verbo (ekzemple os-tempo kontraste al as-tempo). Jenaj du devas esti samsencaj.
(38) (i) Ŝi provos fariĝi malpli dika. (sed ankoraŭ ne provas)

?(ii) Ŝi provos fariĝi …


Tie la fokusaĵo estas nur parto de la vorto provos, parto kiu ne portas la vortakcenton. Do estas ia konflikto inter vortakcento kaj frazakcento, kaj oni povas aŭdi en Esperanto ne nur (38)(i) sed ankaŭ (38)(ii), kiu tamen malobeas la principon, ke frazakcento devas ankaŭ esti vortakcento.
Simile estas, se oni volas fokusi la polarecon de la verbo, t.e. la jesecon (pozitivecon) aŭ neecon (negativecon).
(39) (i) Ŝi provas fariĝi malpli dika! (ja provas, malgraŭ via aserto)

??(ii) Ŝi provas fariĝi …!


Ŝajnas, ke tiu maniero fokusi tempon aŭ polarecon ne estas universala. En iuj lingvoj, fokuso estas montrata prefere per specialaj vortetoj (pensu pri la japanaj wa kaj ga), aŭ per vortordo.
(40) A: Vi devus aĉeti kombilon.

B: (i) Sed mi jam havas kombilon!

(ii) Sed kombilon mi jam havas!
Ŝajnas al mi, ke anglalingvaj Esperanto-parolantoj forte preferas (i), hungarlingvaj kaj ruslingvaj (ii). En ambaŭ kazoj oni sekvas la fokusmanieron de la gepatra lingvo. Restas la demando, ĉu anglalingvanoj perceptas aŭ komprenas vortordan fokusadon (t.e. (ii)), kaj ĉu hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj perceptas aŭ komprenas fokusadon frazakcentan. Povas esti, ke ne, kaj ke foje en Esperanto-konversacioj oni malbone perceptas fokusadon.
Kredeble nur (ii) estas bonstile formita. Bedaŭrinde niaj lernolibroj apenaŭ instruas kiel utiligi la vortordan liberecon de Esperanto. Rezulte, ĝenerale ekspluatas ĝin nur tiuj, kies propra lingvo donas samgrandan liberecon.
Troviĝas multaj interesaj diferencoj en la fokusreguloj de diversaj la naciaj lingvoj. La angla havas aparte severajn regulojn pri lokigo de la neŭtrala frazakcento. Konsideru la diraĵon
(41) (Mi alportos al vi kafon.) | Ĉu ĝi estu kun sukero aŭ sen sukero?
En la angla samsignifaĵo, la frazakcentoj devas lokiĝi ĉe la prepozicioj (rolvortetoj).
(41’) … with sugar | or without sugar?
Sed en la hispana samsignifaĵo, la frazakcentoj lokiĝas ĉe la o-vorto sukero.
(41’’) …con acar | o sin acar?
Supozeble la Esperanto-parolantoj ne samopinias inter si, ĉu meti la ĉefakcentojn je kun kaj sen aŭ je sukero.
(41’’’) (i) …ĉu kun sukero | aŭ sen sukero?

(ii) …ĉu kun sukero | aŭ sen sukero?


La reguloj pri fraza ĉefakcento ne estas universalaj.
Alia demando estas jeno: ordinare (t.e. se ne estas kontrasta fokuso), kiuj vortoj ne ricevas frazakcenton? Por parolantoj de la plimulto de lingvoj, estas evidente, ke oni ne akcentas gramatikilojn, ekzemple la artikolon (la), pronomojn (mi, li, ni, vi ktp) kaj prepoziciojn (= rolvortetojn, ekzemple al, de, por). Tio signifas interalie ke se tia gramatikilo lokiĝas en la fino de frazo, ĝi ne ricevas la frazan ĉefakcenton.
(42) Hodiaŭ mi parolas al vi | (pri la problemo | de fraza akcentado).
En la unua parto, la plimulto el ni malakcentas al vi. Tamen estas frape, ke ekzemple franclingvanoj ofte ne malakcentas:
(42’) ? Hodiaŭ mi parolas al vi | (pri…)
Do evidente la malakcentado de gramatikiloj ne povas esti universala.
Alia kategorio de vortoj, kiujn oni kutime malakcentas, estas vortoj ripetitaj kaj vortoj, kiuj donas informon nur jam konatan, malnovan. Tio estas ligita al la demando de fokusado, kiunl ni jam esploris.
(43) A: Mi venos je la tria kaj tridek.

B: Ne. | Prefere venu je la kvara kaj tridek.


Tamen ne ĉiuj sentas tiun bezonon malakcenti la duafojan kaj tridek.
Kiel ni vidis, estas almenaŭ du manieroj malemfazi malnovajn informojn, nome per fraza malakcentado aŭ per vortordo.
(44)(i) A: Prenu pecon da kuko!

B: Dankon, | sed mi ne manĝas kukon.


(44)(ii) A: Preni pecon da kuko!

B: Dankon, | sed kukon mi ne manĝas.


En (i) la rimedo por malemfazi la jam donitan nocion kuko estas malakcentado; en (ii) la rimedo estas vortorda ŝanĝo, nome ŝovi la donitan materialon al nefina parto de la diraĵo.
Gramatikilojn oni tamen akcentas, se temas pri kontrasta fokuso; sed ankaŭ tiuokaze oni povas emfazi per vortordo.
(45)(i) Vi diris, | kion li volas: | sed kion vi volas?

(45)(ii) Vi diris, | kion volas li: | sed kion volas vi?


Mi havas la impreson, ke (i) estas pli-malpli universala, kaj ke do ne necesas (ii); sed eble mi eraras.
Foje malemfazi per vortorda rimedo oni ne povas. La sola rimedo estas malakcenti la malemfazindajn vortojn.

.

(46) A: Mia patrino aĉetis hundon.



B: Kiun specon de hundo?
Mi mallonge menciu trian manieron fokusi, ŝatatan de iuj Esperantistoj sed laŭ mi nedezirinda ĉar neuniversala. Tiu estas sintaksa rimedo, nome enkonduka subfrazeto est- … ki… Ekzemple, Estis Petro, kiu venis (= venis Petro).
En (47) ni vidas tri manierojn fokusi la vorton milito, nome (i) per malakcentado, (ii) per vortordo, (iii) kaj per est-…ki-.
(47)(i) En 1939 | milito eksplodis.

(ii) En 1939 | eksplodis milito.

(iii) Estis milito | kiu eksplodis en 1939.
Kvara ebleco uzas antaŭenigon kaj samtempan ĉefakcentadon; ia flankakcento tamen povas troviĝi en la fino..
(48) Milito eksplodis en 1939.

(= angle \War broke out in 193/9.)


Vere, se mankas antaŭa dialogo, en Esperanto nur (ii) estas bonstila.
En la angla la vortordo estas ofte fiksita. Sekvas, ke por montri fokuson tiu lingvo multe ekspluatas malakcentadon. Sed ekzistas neanglalingvanoj, kiuj ne komprenas tiun parton de la parolata mesaĝo. Unu el miaj studentoj faris eksperimenton por esplori ĉu en la angla lingvo fokusado per malakcentado estas ĝuste perceptata de ĉinoj (parolantoj de la kantona). Ilia tasko estis decidi, kiu el la du versioj de (48) taŭgas kiel respondo al (a) kaj kiu taŭgas kiel respondo al (b). La eksperimento estis aŭda, ne skriba.
(48) (i) I don’t eat meat. (Mi ne manĝas viandon.)

(ii) I don’t eat meat. (Mi ne manĝas viandon.)


(a) Do you have any dietary requirements? (Ĉu vi bezonas specialan dieton?)

(b) Would you like beef or chicken? (Ĉu vi preferas bovaĵon aŭ kokidaĵon?)


Por angloj, denaskaj anglalingvanoj, estis tuj evidente, ke al (a) la respondo devas esti (i) kaj al (b), (ii). Sed por ĉinoj, ne.
Ŝajnas do, ke ankaŭ en Esperanto estas preferinde fidi je vortordo ol je (mal)akcentado. Responde al (b), se oni estas vegetarano, oni diru prefere
(iii) Viandon mi ne manĝas.

Konklude


Ni vidis, ke universale la frazmelodio bone indikas la dispartigon de la materialo. Ĝi verŝajne indikas klare ekkriojn kaj kontrol-demandojn. Certagrade ĝi indias la distingon inter ĉu-demandoj kaj aliaj fraztipoj, inter nefinaj kaj finaj frazpartoj, kaj inter nefermitaj kaj fermitaj listoj. Ĝia eventuala uzo por indiki fokuson estas neunueca, do nefidinda.
Tio gravas por Esperanto, ĉar ĝiaj parolantoj emas uzi la frazmelodion de la gepatra lingvo, supozante ke ĉiuj komprenos. Mia konsilo estas: ne supozu, ke viaj aŭskultantoj ĉiam kaptas ĉiun nuancon, kiun vi esprimas per la frazmelodio. Tiu konsilo aparte gravas por denaskaj parolantoj de la angla, kies frazmelodiaj reguloj ŝajnas esti aparte komplikaj.
_________
Por esplori la komplikaĵojn de la angla frazmelodio, vi povus konsulti mian libron English Intonation: an Introduction (Cambridge University Press, 2006).

2008 07 01, rev. 07 04



~4000 vortoj


Elŝuti 59.15 Kb.

  • Enkonduko
  • Dispartigo
  • Frazakcentado
  • Konklude

  • Elŝuti 59.15 Kb.