Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La fervoja muzeo – stacidomo campo marzio

Elŝuti 4.96 Kb.

La fervoja muzeo – stacidomo campo marzio




Dato23.03.2017
Grandeco4.96 Kb.

Elŝuti 4.96 Kb.

LA FERVOJA MUZEO – STACIDOMO CAMPO MARZIO

Dum la jaroj 1901 kaj 1906, samtempe al konstruado de la trafiklinio Transalpina (germane, Wocheinerbahn), por realigi la duan fervojan kunligon inter la triesta haveno kaj aŭstro-hungara imperio, oni starigis novan urban stacidomon.

Tiel naskiĝis eleganta kaj impona konstruaĵo, inaŭgurita la 19an de julio 1906 samtempe al Transalpina (Trieste-Gorizia-Piedicolle-Jesenice-Rosenbach). Poste ĝi fariĝis startpunkto ankaŭ por la linioj Istriana (Trieste-Erpelle-Pola), aktiva ekde la jaro 1887, kaj Parenzana (Trieste-Buie-Parenzo), ekde 1902.

Oni potencigis ĝin ankaŭ por vartrajnoj venintaj de la malnova haveno, pere de kunligo al la Suda Stacidomo (la nun ekzistanta) trans rivabahn aŭ marborda linio.

Post la jaro 1918, la stacidomo estis plene utiligata ĝis 1935, kiam oni nuligis la Parenzana-n. Dum la dua mondmilito oni forprenis la kovritan parton de la relreto pro militaj uzoj kaj, bedaŭrinde, neniam eblis restarigi ĝin.

Sekve de la militsortoj, la trafiklinioj Transalpina kaj Istriana estis destinitaj al la tiama Jugoslavio, kaj Trieste Campo Marzio dekadencis kaj servis nur por iri ĝis Draga Sant’Elia (landlimo kun la najbaro). Tiu servo definitive ĉesis en 1958 kaj la stacidomo estis utiligata nur por bezonoj de la nova haveno.

La ĉefa konstruaĵo, Muzea sidejo ekde la 8a de marto 1984, danke al agado de Libertempa Organizo Fervojista, estis renovigita de la Itala Ŝtata Fervojo: mankas nur la vitra-metala tegmento por protekti la maŝinojn. Volontuloj zorgeme flegas la antikvajn ekipaĵojn, lokomotivojn, dokumentojn, fotojn kaj aliajn objektojn; eblas ankaŭ konsulti la bibliotekon, riĉan je ĉirkaŭ 1 500 libroj, dediĉitaj al transporta historio. La ekspozicio konsistas el kvar sekcioj: historio, konstrulaboroj, modeloj, elektraj instalaĵoj, kaj ankaŭ pri la tramista servo en Triesto kaj ĝia regiono, kaj Istrio.





Elŝuti 4.96 Kb.


Elŝuti 4.96 Kb.