Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La elrevigxo

Elŝuti 163.48 Kb.

La elrevigxo




paĝo1/2
Dato17.03.2017
Grandeco163.48 Kb.

Elŝuti 163.48 Kb.
  1   2

LA ELREVIGXO

Multaj pasantoj promenadis laux longe de la 13a strato de la kvartalo de la revolucio tiu bela dimancxo. Cxiuj estas bele vestitaj cxar kiel kutime la tieaj longxantoj sin vestas elegante cxiudimancxe.

La vetero estas bela,la suno brilis iom forte ,sed gxiaj radioj estis karesemaj,la 13a strato de la kvartalo de la revolucio estas verda,do multaj arboj estas lauxlonge de tiu strato flanke cxe flanke de la strato ekde la komenco gxis la fino. Krom tio, kelkaj grandaj kaj imponaj konstruxajxoj faras baron al la sunradioj kaj iliaj ombroj kreas ian mildan sentecon, tie cxiam milde ventas dum tiu periodo de la jaro.

Maimona revenis el la pregxejo, kiel katoliko, cxeesti dimancxan liturgion estas por li ne devo sed kutimo. Hodiaux li ne estas bonhumora kiel kutime.

Li estas afabla, inteligenta scivolema, gxentila, respektema junulo. Cxiuj konatuloj lin admiras, li estas la ekzemplo de bonedukita knabo, cxiuj patrinoj de la kvartalo revas lin havi kiel infano.

Malgraux lia modesteco, li havas solidajn rilatojn en la burgxa medio de la cxivito kaj la socio en kiu li vivas pro liaj inteligenteco, vivmaniero kaj klereco.

Maimona diris al lia amiko Mata : mi ne bone fartas, mi ne scias kial.

Cxu vi havas febron aux kapdoloron ? Maimona kapneis.

Pri kio vi suferas mia kara amiko, auxskultu vi estas mia plej kara amiko,mi pretas cxion fari por vi mia kara Mai cxar vi estas la ununura amiko al kiu mi nenion povas rifuzi.

Mata estas filo de potenca burgxulo, liaj gepatroj estas tre ricxaj,li havas preskaux la saman agxon kiel Maimona ,ili ekde ilia infanagxo vivas sur la sama strato kaj iam frekventis la saman lernejon. Kvankam la gepatroj de Maimona ne estas monhavaj, ili cxiam klopodis por ke ilia infano studu en decaj kondicxoj.Li frekventis bonajn lernejojn cxe la katolikoj. Kiel Maimona estis vere inteligenta, li cxiam havis bonfarantojn aux mecenatojn kiuj finance lin subtenis por la studoj.

Kara amiko, mi fizike bone fartas sed…

Kion vi diras ? Mai mi estas via kunfidanto se al mi vi ne povas malkasxi viajn sekretojn, al kiu alia vi ilin diros?

Prave Mat, temas pri Karla la cxarmulino.

Kio okazis al sxi ? Cxu sxi malsanas ?

Ne, hodiaux post la eklezio mi profitis vidi iun samideanon kiu logxas proksime de la paroko sankta mario, por inforimigxi pri la konversacia rondo de nia espreranto klubo kiu devus okazi cxivespere sed oni gxin prokrastigis por la venonta dimancxo.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.


Mi tie iris por havi plidetalajn informojn rilate la prokrastigon de tiu evento, irante cxe mia amiko, mi survoje surprizis Karla en la najbara domo de tie kie logxas mia samideano sur la genuoj de iu futbalanto kies nomo estas Sele.

Ho jes, mi konas Sele, cxilastaj tempoj, li famigxas pro lia sporto li bone ludas kaj promesas fari bonan karieron, se li seriozas li povas ecx farigxi profesiulo.

Fermu vian busxon, mi ne volas scii cxu li estas fama pro mi ne scias kion, aux cxu li intencas farigxi Lionel Messi, cxu Drogba, cxu Christiano Ronaldo aux samuel etoo.

Mi ne bone vin komprenas, Mai kio okazas al vi ? La fakto ke vi vidis Karla sur la genuoj de Sele faras ke vi farigxu tiel malica kontraux mi ?

Mat, mi ne al vi diris ke mi vidis tiun stratvirinon sur aliulaj genuoj sed mi sxin surprizis. Vi do devas lerni tauxge uzi la vortojn, surprizi estas malsama de vidi, vi bone scias ke mi amas tiun cxarmulinon.

Mi nun komprenas, vi do estas jxaluza ?

Mat, vi ne scias kion vi diras, ni kun tiu junulino konatigxis antaux kelkaj monatoj kaj ni promesis la fidelecon unu la alian. Nu se tiu Pele, kion mi diras se tiu Sele ne estas sxia koramiko kial do sxi hontigxis min ekvidinte kaj ne kapablis min fikse rigardi ? Cxu vi ne vidas ke tio estas stranga ?

Mai, vi antaux nelonge sxin nomis cxarmulino, kial nun, vi tutsimple sxin nomas junulino, mi preferus ke vi dauxre sxin nomu cxarmulino.

Cxu sxi ne plu estas cxarma ? eble la genuoj de Sele sxin malcxarmigis.

Ni iru sub la ombro de tiu granda arbo, mi sxvitas, hodiaux la vetero ne estas bona kaj mi ekopinias ke ecx la cxielo estas kontraux mi.

Mai,vi estas bela,inteligenta kaj havas pli da kvalitoj ol Sele.

Li estas fama malgraux lia malbeleco, oni lin aplauxdas en la stadionoj kaj mi kiu atentas pri mi.

Mai, ne diru sensencxajxojn, ankau vi estis aplauxdita kiam vi gajnis la konkurson pri ortografio de cxiuj katolikaj lernejoj. Do ankaux vi estas fama en la gimnazia medio.

Sele estas granda amiko de Pref, la kuzo de Maimona, Pref kaj sele konatigxis sur la lerneja benko, ambaux ne finis la studojn la unua farigxis vendisto kaj la alia futblanto. Ili havis la reputacion esti la plej kuragxaj de ilia promocio.

Sub la granda arbo, Maimona sidis apud lia amiko Mata sur granda radiko kiu elterigxis pro la maljuneco de la arbo.

Karla min trompas, sxi povis tion fari kun alia persono sed ne kun Sele, Mat tiu fiulo havas ligon kun mia kuzo Pref, kiu nuntempe kiel vi scias logxas en Svislando, ili en la pasintaj jaroj frekventis la saman klasocxambron .Pref ofte sendadas pakajxetojn al Sele per la posxto, estas mi kiu al li alportas tiujn sendajxojn. Cxu mi dauxre akceptu ke tiuj pakajxetoj estu cxiam sendotaj per mia posxstadreso ? Se vi havas respondon al tiu mia preokupo, bonvolu gxin akusxi.

Kiam Maimona estis parolinta al li, Mata sidis auxskultante lian amikon mediteme kaj rigardante al la alia flanko kvazaux li estis rigardinta la pasantojn kiuj pasxis sur la strato ne for de ili.

Pref estas via kuzo, Sele estas lia plej granda amiko cxu ne ? Nenion faru, akceptu l’aferon tia kia gxi al vi prezentigxas kaj dauxre ricevu la pakajxojn, mi volonte ilin transdonos al Sele. Sed vi ne ankoraux vere diras al mi kio okazis.

Nu, Karla estas mia koramikino, jam estas tri monatoj ecx pli mi kasxe vivas kun sxi, mi kredas ke mi jxus diris al vi ke ni promesis la fidelecon unu al la alia. Vi estas mia amiko al kiu mi povas liveri miajn sekretojn ecx la plej elkoraj.

Kial vi ne tion faris kiam vi ekfreventis Karla ?

Mi iam decidis vin informi sed, sxi jugxis tion ne bona, laux sxi, ne ankoraux estis oportune ke mi vin informu pri tiu rilato, mi devus iomete atendi.

Mi komprenas, vi do scias kia knabino sxi estas, sxi ja sciis ke se mi estus informita antaux ol vi amikigxu, eble mi ne akceptus tiun rilaton cxar mi ege bone sxin konas.

Kion vi diras ? vi sxin ege bone konas ?

Jes, vi tion diras.

Mat bonvolu klarigi pli bone, ege bone koni iun ne estas ordinara afero, cxu vi komprenas la gravecon de la adverbo ege ?

Mi ne havas la tempon fari al vi multajn detalojn, sciu nur ke mi multfoje amindumis kun sxi.

Granda silento sekvis la parolon de Mata kaj Maimona kvazaux elektrizigita restis senmova post kelkaj senkundoj, kiam li ekrekonsciigxis, li denove demandis cxu vere ? Mi ne kredas, ne tio ne povis okazi.

Mai cxu ni sercxas aux ni serioze diskutas ? Kial do sxi malpermesis al vi min informi pri via rilato ? Mai, mi estas scivolema scii kiamaniere vi kunvidigxadis dume mi scias ke mi pasas multe da tempo kun vi.

Karla logxas apud la loko kie la tieaj esperantistoj kunvenas, do cxiam mi tie iras, post la esperantaj aferoj, mi profitas la okazon pasi bonajn momentojn kun sxi. Kiel vi ne iras al la esperanto centro, komprenu la sekvon.

Mai, ni entombigu tiun aferacxon, ne plu vizitu tiun fiknabinon.

Konsentinte,ni rehejmigxu.

Maimona kaj Mata havas preskaux la samajn okupojn ,preferojn k.t.p. krom, Esperanto .Mata opinias ke esperanto estas morta lingvo por li lerni la lingvon esperanto estas perdotempo,tial kiam temis pri esperantaj renkontigxoj,ili momente ne plu kunestis.

Mata kaj Maimona forlasis la 13an straton de la kvartalo de la revolucio por sin direkti al la granda avenuo Lumumba,alveninte cxe la vojkrucigxo,Maimona perdis la konscion malgraux ke li jam estis meze de la sxoseo.Kamiono kun granda rapideco subite bremsis,gxiaj pneuxoj ekmalbonodoris,cxiuj kriis.

Mata surloke urinis en lia pantalono kaj tremis el sia tuta korpo ,li ankoraux estis al la alia flanko de la sxoseo kaj de tie sekvis la tutan scenon.

La kondukisto elkamionigxis kaj kun tre granda furiozo donis tre fortan vangofrapon al Maimona dirante : vi volas ke mi iru en la prizono, kiu okupigxos pri mia familio ?

Mata alkuris kaj admonis la kamioniston.

Kompaton kara sinjoro, kompaton, tiu cxi knabo havas problemon, li ne estas trankvila, li estas mia amiko nur mi scias kio okazas al li.

Se li estas maltrakvila, li do devus resti hejme, mi kredas ke lia familio jxetis al li malbonan sorton, li volas ke mi forlasu mian familion, se mi lin mortigis, mi nepre estus enkarcerigota.

Kompaton kara sinjoro.

La vangofrapo vekis Maimona, li ekdemandis al Mata, kio okazas ? Kial cxiuj min tiel kurioze rigardas ? Mat bonvolu klarigi al mi.

Post kelkminuta diskuto kun la kamionisto, niaj de l’amikoj rehemigxis per alia vojo. Ili ne ankoraux faris cent metrojn ke Maimona cxifoje svenis kaj ekhavis fortan febron, oni rapide kunportis lin al malsanulejo.

La kuracisto sciigis al la gepatroj de Maimona ke ne estas dangxero, la knabo devus multe ripozi. Mata rakontis al la familio de Maimona cxion kio okazis komencante per la historio de karla gxis al la sveno.

La nomo de Karla farigxis kiel la plej sxatata kanzono sur la lipoj de Maimona dum lia tuta dormo. Sinjorino Berta la patrino de Maimona tre ege koleregxis kaj diris : Se io fatala okazis al mia ununura kaj plej amata knabo, mi forjxetus la biblion kaj vizitus sorcxiston por min vengxi. Mi ne povas perdi mian knabon pro tiu Karla. Mi pretas oferdoni la vivon de ecx kvar familianoj de tiu knabino por vengxi pri mia filo.

Sciavice sinjoro Gerardo, la patro de Maimona diris : karulino mia ne perdu vian fidon,ne peku,vi estas kristanino ni pregxu ke nia filo resanigxu kaj poste ni vidos kion fari por ke li ne plu revidu tiun knabinon.

Franciska la malpliagxa kaj l’ununura fratino de Maimona diris : pacxjo estas dirite ke, donu al Cezaro tion kion al li apartenas, mi franciska aplikas la logikon de dento kontraux denton kaj okulo kontraux okulon.

Kiam li retrovis siajn statojn, Maimona rimarkis ke li estas en malsanulejo cxirkauxita de la tuta familio kaj de kelkaj el siaj proksimaj amikoj.

Kio okazis al mi ? Kial mi trovigxas en hospitala lito ?

Franciska ekploras dirante ; vi volas morti pro tiu stratvirino,ni nur estas du,mi ankoraux bezonas vin,mia ununura frato. Nia cxivito Mbanza Mona plenas je belulinoj vi povas sxangxi alian lauxplacxe.

Mi ne komprenas kion vi diras franciska.

Cxu vi ne povas forlasi tiun putinon ?

Frauxlino, diris iu flegistino ; via frato bezonas bonan ripozon, bonvolu eliri kaj la aliaj ankaux faru la samon, mia paciento devas multe ripozi.

Dum lia restado en la malsanulejo, la lernejaj amikoj de Maimona cxiutage iradis viziti ilian amikon, post du semanoj Maimona forlasis la malsanulejon kun ne tre bona mieno, li preskaux gxisoste maldikigxis. Por ke li facile forgesu la tragikan okazajxon, unu patrina onklino proponis al li ferii en Kinsxaso la cxefurbo. Kiel tio koincidis kun la periodo de la grandaj libertempoj Maimona senhezite akceptis la proponon de ties onklino.

Karla ne sciis ke sxi nur estis je la dua rango, cxar Sele havis alian knabinon kun kiu li jam faris pli ol kvar jaroj de amikeco.Sele havas grandajn estimon kaj konsideron por sxi. Li nur sin servis de karla por kontetigi sian seksan apetiton, por li Karla estas kiel plezurigilo kiu post gxis funda eluzo oni forgxetos.

Iam Karla surprizis Sele kun alia knabino en la lito en plena mangxado de la malpermesita frukto. Sxi svenis surloke spektante tiun epizodon tuj post kiam sxi rekonsciigxis, la pej apuda najbaro de Sele akompanis sxin gxis al la gepatra domo sed la novajxo pri sxia sveno jam alvenis hejmen tiel rapide kiel vento.

Sxin ekvidinte, iu pliagxa fratino sxia primokis sxin dirante : Vi nun komprenas kiom doloriga estas l’elrevigxo ? Mi pli ol unufoje diris al vi ke Sele amuzas sin de vi, ke li havas alian knabinon kun kiu li jam faras multaj jaroj. Sed vi neniam fidis je mi, cxu vi estis blindigita de la amo ?

Karla eniris en sxian cxambron kaj gxin sxlosis, sxi amare ploradis, sxi restis enfermita en la cxambro la tutan tagon.

Ekstere,la fratino kaj aliaj gekonatuloj diskutis pri la okazita evento,cxiuj bedauxris pro la malbona konduto de Karla,iu el ili diras : la knabino meritas tian sorton,sxi ne estas serioza,kiel sxi auxdacis ludi kun la fajro vivante kun du knaboj samtempe,sxi do rikoltu tion kion sxi semis.

Neniu sxin kompatu diras la fratino ; lasu sxin suferi eble sxi sxangxos, mi kredis ke sxi estus faronta familion kun Maimona, tiam ni havus bonkvalitan posteuxlaron. Mai estas eleganta, bela, inteligenta, klera, honesta. Ho ! Karla kian elekton sxi faris ? Sele estas malbela, malklera malgraux lia fameco.

La geknaboj kun kiuj sxi diskutis multe ridacxis, la fratino parolis lauxtvocxe por ke Karla auxskultu cxion el sxiaj diroj.

Alia knabino diras : Vila ne cxiam kulpigu vian fratinon estas sxi kiu vivas kun la du knaboj, ni ne scias kial sxi elektis Sele. Nur sxi kiu konas kion Sele faras al sxi aux por sxi.

Kara amikino, mi multe diskutas kun mia fratino pri multaj temoj, inter ni tabuo ne ekzistas. Sxi multe lauxdas Mai pri cxio kion knabino atendas de sxia koramiko.cxu vi komprenas kion mi volas diri ?

Jes mi bone komprenas.

Mai acxetas vestajxojn por sxi, lia kuzo Pref kiu estas en svislando kelkefoje al sxi sendas vestajxojn kaj aliajn donacojn.

Kial sxi kasxe vivis kun Sele ?

Eble pro kupideco.

Karla ne estas trankvila, cxiuj gekonatukoj sxiaj sxin ekmalamis, unu el ili nomita Tabora severe sxin grumblis.

Karla mi ne plu fieras pri vi, mi multe bedauxris pro via konduto, vi faris bonan paron kun Maimona, li estas la ideala knabo por vi sed nun…

Kara Tabora, provu konviki Mai min pardoni, eble li al mi oferos duan sxancon.

Mi ne certas, mi ne bone konas tiun knabon, li povas vin pardoni sed vi ja scias ke pardoni iun ne estas forgesi la malbonon kiun li faris al vi. Etulino, en la vivo oni cxiam devas atenti antaux ol fari ion ajn precipe en la amo. Estas bone havi rilaton kun knabo sed estas plibone scii bone prizorgi la jam akiritan rilaton.Maimona povas vin pardoni sed ne plu pensu pri eventuala geedzigxo cxar lia familio neniel vin pardonos. Ni estas afrikanoj, la kutimoj postulas ke regu harmonion inter la geamantoj kaj la gebopatraj familioj. Cxu vi komprenas ?

Karla nenion diras, sxi faris kvazaux Tabora ne parolis al sxi.

Mi multfoje kunvidigxas kun Franciska la fratino de via ekskoramiko, sxi vere vin malamegas. Mi bone scias kiom multe sxi vin flegis kaj amis ; vi cxion fusxigis.

Kara Tabora cxu Mai bone fartas ?

Nuntempe la kompatindulo bone fartas malgraux la maldikigxo, li multe suferis.

Kiel vi nun rilatas kun Sele ?

Ho, kara Tabora mi pravigas la proverbon kiu diras : Kiu mortigas per la glavo, tiu ankaux pereas per la glavo. Sele min trompis, mi malamegas lin kiel mi ne ankoraux malemegis. Mi preferus ke ni ne plu parolu pri tiu malbonulo, pardonu estu mia advokato apud Mai, mi cxiam lin amas.

Mensogulino, vi lin ne amas, cxar se vi lin amis kiel vi pretendas,vi ne amikigxus kun Sele.Multaj el viaj samagxaj knabinoj deziregas Maimona vi kiu havis la sxancon amikigxi kun li,anstataux ol bone prizorgi la rilaton,vi preferis fari stultajxojn. Kial vi frekventis Sele ? Maimona ne bone okupigxas pri vi ?

Karla neis per la kapo.

Cxu li ne bone vin koitas ? Aux tutsimple vi ne satigxas tial vi bezonis plian mangxajxon, mi komprenas vi estas obsedita de la sekso tial unu sola knabo ne povas vin kontetigi.

Karla amare ekploris, dum Tabora post tiu atako foriris klakante la pordon de la cxambro de Karla.

EN ATENEO KOLA (BOSTONO)

Cxiu estis en sia lito, estas vespere, cxiuj lernantoj ripozas post longa tagmeza lerneja laborado.

La dormejo estas je kvin dek metroj de la klasocxambroj kaj malantaux gxi, post kvindekpasxa distanco, verda herbejo etendigxas sur vastega ebenajxo. Kutime kiam la suno estas cxe la horizonto, la gelernantoj preferis promeni tra la herbejo, kelkiuj por amuzigxi kaj kelkaliaj por legi aux prepari la morgauxajn lecionojn. Okazis ke la lernantoj grimpu en arbon por tie elekti bonan lokon sub la foliaro kie ili kviete povas legi.

Ateneo Kola (Bostono) por ties gelernantoj estas geknaba lernejo kun multaj fakoj.

En la sesa klaso, do la lasta nivelo de la gimnazio, la plej agxaj el la gelernantoj havis cxiu sian koramikon cxu en la lernejo mem cxu en alia lernejo. La nova generacio, laux tiu junularo postulas ke cxiu junulo havu koramikinon, alie oni nomas vin mbakasa (timulo aux alisence malkuragxulo)

Iam, Kimba la samklasano kaj amiko de Maimona havis rendevuon kun lia koramikino Sila kiu kiel Kimba estis en la sesa klaso. Kiel en tia nivelo, fine de la jaro la gelernantoj trapasas la sxtatajn ekzamenojn do bakalauxro sub aliaj cxieloj, oni al ili donas ian liberecon por la studoj.Tial ili povas foriri el la lernejo kaj iri ecx al la cxivito aux en la herbejo for de cxiuj bruoj por trankvile studi.

Kimba dormis en la sama lito kun Maimona, en la mangxejo, ili kutime sidis cxe la sama tablo.

Kiel gelernantoj, Kimba kaj Sila ne rajtis pagi hotelcxambron por tie pasi bonajn momentojn. Granda kioncido, Pablo unu el la samklasano de Maimona kaj Kimba estis ankaux en la hebejo por tie studi en granda arbo kies foliaro estis ege densa kaj verda. Li en tiu arbo elektis bonan lokon cxe la krucigxo de kvar cxefaj grandaj brancxoj. Post longa legado, li iom lacigxis kaj ekhavis dormeton, lin vekis gxemkrietoj aux gxuploretoj de Kimba.

Nia paro elektis la ombron de tiu arbo por tie kviete amindumi, ili ne rimarkis ke estis tria persono en la cxirkauxajxo. Pablo plej diskrete ekrigardis suben, li ekmalkovris Sila kiu genuigxis kaj antaux sxi Kimba duonnuda staris kun la mikrofono en la busxo de Sila. Estas la unua fojo ke lia mikrofono eniru inan busxon, Kimba ploretis pro plezuro kaj diris al Sila ke li neniam kaj neniel povas disigxi de sxi.

Mi tutkore vin amegas kaj promesas cxiam vivi kun vi, li senkonscie tion diris sub la influo de la karesoj. Sila momente cxesis kanti en la mikrofono, sxi ekstaris kaj sercxis la busxon de Kimba kaj gxin avide kisis, eble sxi tiun geston faris por ke Kimba ne plu parolu.

Dum sxi kisadis nian amikon kiu apenaux eniris tiun mondon, sxia dekstra mano plej lerte kaj zorgeme karesis lian penison. Post momento, kimba estis je la sepa cxielo, li ecx diris : karulino mia mi neniam forgesos la hodiauxan tagon, mi faris grandan kaj gxuigan malkovron, mi konfesas ke tio cxi estas la unua fojo ke knabino sucxu mian penison.

Cxu tio estas bona ? Demandis Sila

Ho jes, mi ecx dirus bonega, mankas al mi vortojn por precize klarigi al vi tion kion mi jxus sentis nur mi sola scias kion mi sentis.

Kimba cxu mi povas al vi fari demandon ?

Ho jes ne nur demandojn vi rajtas fari ecx petojn, mi volonte plenumos ilin unu post la alian.

Ne mi nur havas demandojn ne petojn.

Mi estas je via dispono.

Temas pri via amiko Maimona, iu samklasanino mia informis min ke, iam sxi estis malantaux vi sur la eta vojo kiu kondukas al la rivereto, sxi spione vin sekvadis cxar sxi el via konversacio auxdis Maimona paroli kontraux mi, tial sxi decidis pli scii pri via konversacio.

Mi ne komprenas kion vi volas diri

Kimba Maimona diris al vi ke vi min forlasu cxar laux li, mi estas malserioza ke multfoje li vidis min al la cxivito kun aliaj knaboj.

Ho mi komprenas kion vi diras, mia amiko estas jxaluza, mi ne ecx kredis al unu vorto el liaj diroj.

Mai estas jxaluza, mi kun li parolas nur pri lernejaj aferoj nur tio kaj nenio pli, mia privata vivo estas netusxebla temo.

Trakviligxu mi amas vin pli ol iu ajn en la mondo, Dauxru vian laboron, mi ekkomprenas ke mi devas esti prudenta en mia rilato kun Mai.

Pablo en la arbo ne kredis al siaj oreloj, cxar li bone scias ke Kimba estas la plej amata el la samklasanoj de Maimona ke tiu lasta havas grandan konsideron kaj estimon por lia amiko Kimba.

Pablo restis en la arbo senmove por bone spekti la tutan scenon

Kimba, vi jxus diris al mi ke vi pretas plenumi miajn petojn unu post la -alia

Jes, mi pretas tion fari nome de nia amo.

Konsentite, cxu vi bonvolas disigxi de Maimona por mi ?

Granda surprizo,Kimba restis silenta kaj diris post kelkaj sekundoj ; tio estas, auxskultu lasu al mi la tempon kaj mi vidos kiamaniere mi povas plenumi vian deziron.

Kiam sila faris al li tiun malican peton, la peniso de kimba malrigidigxis kaj prenis tempon por denove erektigxi.

Kial via mikrofono ne plu bone funkcias ? Gxi multe longdauxras por ree erektigxi.

Sila cxion faris por ekscitigi Kimba sed tiu lasta sxokita kaj vundita en lia interno ne plu havis envion, konsekvence lia mikrofono momente paneis.

Sila diris al Kimba : nun estas via vico fari al mi plezuron, por ke mi rapide gxuu,vi devas sucxi miajn mampintojn kaj samtempe karesi mian klitoron per via tria fingro Post tio ni rehejmigxos ,baldaux noktigxos.

Malgraux la malkuragxemo,Kimba faris kvazaux cxio bonas,li altiris Sila kaj ekkisadis sxin poste sucxadis tiel eble plej zorgeme la mampintojn dume lia dekstra mano ensxovigxis en sxia brazila tanga(string) li zorge sercxis la klitoron per lia tria fingro kaj post kelkaj minutoj,Sila mortis pro plezuro,laux la diroj de Pablo eble la knabino multfoje gxuis, sxiaj gxukrietoj tion pruvis Post delikata laboro,nia paro sin vestis kaj ekrehejmigxis Kiam ili estis iom for de la arbo,Pablo faris tri kriojn La paro haltis kaj sercxis por vidi kiu kriis post ili sed ili neniun vidis,kiam ili ekpasxis,Pablo denove faris ankoraux tri kriojn ili sercxadis sed ne trovis la krianton

La sama spektaklo ripetigxis trifoje post tio, Pablo malsuprenis kaj reiris hejmen kurante, li elektis la plej mallongan vojon, alveninte en la dormejon, li rakontis cxion kio okazis en la herbejo al liaj samklasanoj CXiuj miris, aliaj ridegis Maimona forestis de la dormejo,cxiuj bedauxris ke pro kantado en la mikrofono Kimba malfidis lian amikecon por Maimona

Iu el la lernantoj sciis kie li povis trovi Maimona, li sxtele eliris kaj iris rekonte al Maimona, tie li cxion klarigis al Maimona

Kiam siavice Kimba eniris la dormejon, cxiuj ridegis, li ne komprenis kial liaj amikoj ridegis,iu el ili kasxe elsendis gxukrietojn ho jes ho jes dauxru vi bone kantas en la mikrofono kia plezuro ! Mi pretas cxion fari por vi ecx mortigi mian plej karan amikon.

Kimba ekdivenis ke li nun estas ekstere ke eble la kriinto de la herbejo estas unu el liaj samklasanoj, unu el ili nome Lumbu Severain havis la kuragxon diri al Kimba pri la okazajxo de la herbejo.

Lumbu ne menciis la nomon de Pablo, cxiuj unuanime decidis nenion diri al Maimona ,ili devas tion gardi kiel sekreto.

Kiam ili reiris al la lernejo,Miamona kaj Diavova,la knabo kiu iris renkonte al Maimona por klarigi pri la herbejaj okazintajxoj,la aliaj lernantoj komprenis ke jam Maimona estas informita cxar cxiuj scias kia knabo estas Diavova Metikongo.

Karaj kamaradoj,ni venis tien cxi cxefe por la studoj,nur la studoj devas esti nia pli granda kaj cxefa prioritato.

Ni devas cxion fari por prizorgi nian unuigxon,tio nin fortigos

Ke nenio malarangxu nian unuigxon,baldaux ni trapasos la sxtatajn ekzamenojn,ni cxion faru ke tiuj ekzamenoj pasu en bona klimato,kun bona kaj trankvila moralo.

Cxio kio okazis en la herbejo,jam apartenas al la pasinteco,ni kunigu cxiu niajn fortojn talentojn,kaj tempon por la ekzamenoj.

Mai,diras Lumbu ;vi pravas nenio malarangxu nian unuigxon

Maimona dauxris dirante al Kimba : Al vi Kimba mia karulo,mi diras cxeeste de niaj kamaradoj,ke vi estas kaj restas tre kara al mi malgraux cxio kio okazis en la herbejo,Diav cxion al mi rankontis.

Moka rido auxdigxis en la fundo de la dormejo,oni ne scias kiu ridacxis.

Mi bone vin konas pli ol la aliaj cxi tie ,mi bone scias ke vi neniel malfidos nian amikecon ecx por la tuta oro de la mondo Tio kio okazis al vi povas okazi al iu ajn inter ni,ni estas junaj,por preskaux cxiu el ni la seksumado estas ankoraux io kio ni ne ankoraux spertis aux memregas

Do estas nature ke sub la influo kaj la emocio de io gxuiga ke oni diru sensencajxojn,eble ecx se mi trovigxus en tia situcio,mi agus same kiel vi,ne vin sentu kulpa,mi sincere diras antaux cxiuj ke ni estas kaj restas amikoj

Kaj Sila ? demandis Diavova kian rilaton vi havos kun sxi ?

Diav,Kimba pli valoras,sxi min ne interesas.

Lumbu diras : Cxio estas en ordo,ni enlitigxu,jam malfruxas,bonan dormon kaj gxis morgaux matene.

Unu tago antaux la sxtataj ekzamenoj,la lernantoj devas iri al la lernejoj kie ili dum kvar tagoj trapasos la koncernajn ekzamenojn.

Oni al cxiu lernanto rimetis du numerojn,la unua por retrovi la klasocxambron en kiu li trapasos la ekzamenojn kaj la dua indikas la sidlokon en la klasocxambro.

Cxiu preskaux senpene trovis sian sidlokon ekscepte Maimona kiu dauxre sercxas.

Nur katolikaj kaj protestantaj lernejoj estis elektitaj kiel centroj por la sxtataj ekzamenoj pro iliaj konforteco kaj bonaj kondicxoj La klasocxambroj estas vastaj kaj tre bone aerumitaj kun suficxa kvanto da benkoj.

La samklasanoj de Maimona sercxis la klasocxabron kiu havis la numeron dek kvar,tre granda ejo kun cento da benkoj ,cxiu el ili havis la numerojn de Maimona.

Diav,cxu vi trovis la sidlokon de Mai ?

Jes Lumbu,jen tie cxi la numero ses dek ok.

Mai venu,ni jam trovis vian sidlokon.

Bela knabino sidis apud la benko de Maimona,sxi estis kurioza scii kiu estos sxia najbaro dum tiu periodo.

Ho, kia bela knabo ! Mi estas Mado Taba kaj vi?

Mi estas Maimona.

Venu mia Maimona,sidigxu apud mi,vi estas mia najbaro ni devas konatigxi.

Mado afable bonvenigis Maimona kaj lin ackeptis kun dolcxa kiso al la vango.

Diavova kaj Lumbu estis surprizitaj kaj murmuris inter si ke vere Miamona estas bonsxanca, li cxiam estas admirinda de la junulinoj.

Post plenumigxo de ilia tasko,niaj amikoj Diavova kaj Lumbu auxdiauxis la paron kiu jxus ekkreigxas en la ekzamenaj cirkonstancoj.

Mi bone regas matematikon,hemion,biologion,ktp

Ho mi estas savita.

Alia kiso sur la alia vango por gajni la bonvolemon de Maimona.

Lumbu,Diavova,Pablo,Kimba,Ronsard kaj la aliaj sekvis la scenon de malproksime.

Morgaux temos pri la gxenerala kulturo

, cxu ne ?

Jes,Mado,mi parkere konas la programon.

Promesu al mi ke morgaux vi min helpos se eblos.

Mi vin helpos pro via cxarmo,vi parolas kaj ridetas kiel mi sxatas

Cxu vere ?

Ho jes al cxarma knabino kiel vi,mi neniam rifuzas servon ecx se mia vivo estas kompromisiita.

Mado ridegis,sxia rido vekis cxies atenton,cxiuj ilin rigardis kurioze.

Kion vi rigardas,cxu vi ne ankoraux vidis ridantan knabinon ? Demandis Maimona.

Ni eliru el tiu cxi loko Maimona ,ni iru sur la korto eble ni tie trovos bonan lokon kie ni povas trankvile babili cxi tie ni estas cxies scivoleco.

Kimba demandas : Kien vi iras ?

Ni nenien iras,ni estas en la cxirkauxajoj , mi vin avertos antaux ol rehejmigxi por ke ni kuniru.

Sur la korto,Mado acxetis du botelojn da suko kaj dolcxajn kukojn,ili babilis mangxante sub la ombro de granda arbo.

Mado acxetis ankaux lakton,buteron,biskvitojn,bovajxskatolon,kaj sukeritajn panojn kiujn sxi al Maimona rimetis por la morgauxan matenmangxon.

Jen tiu cxi pakajxon,gxi entenas vian morgauxan matenmangxon ,por ke vi havu la energion.

Min vin dankas pro tio,mi devas vin forlasi por retrovi miajn kamaradojn,eble la viaj ankaux vin deziras.

Mai,diru al ni kion vi faris por ke tiu knabino tiel falu en viajn brakojn tiel facile.

Diav,pasciencu ,mi nenion specialan faris.

Montru al mi la pakajxon,mi estas kurioza malkovri gxian enhavon.

Jen gxi,vidu kion gxi entenas

Ho mangxajxo,karaj kamaradoj venu vidi

Diav kion enhavas tiun faman pakajxon ?

Karaj kamaradoj,la mangxajxo ne nur estas abunda sed ankaux luksa.

Mado al mi diris bone mangxi morgaux matene por ke mi havu energion por la ekzamenoj Mi promesis helpon al sxi.

Kimba diras : Mai mi konas tiun knabinon,sxi estas la ununura filino de sinjoro Kapita Taba fama ricxulo.

Mi jam auxdis pri tiu potenca ricxulo sed,mi ne imagis ke Mado estas lia filino,sxi tion ne diris al mi.

Maimona elposxigis la bileton de dek dolaroj kaj gxin montris al liaj kamaradoj.

Mai,diras Lumbu kvazaux pablo intencas ion diri ;

Mi nur deziras diri ke vi devas ami tiun knabinon ,sxi estas bela saltu sur la okazon kiu al vi prezentigxas nun Tiam vi profitos de la mono de sinjoro Kapita

Pablo,mi ne povas tion fari ,vi ja scias ke mi estas kun Mina kiu min sincere amas,mi neniel malfidos sxian amon Mado estas nur kamaradino se iu el vi deziras ami tiun knabinon,mi pretas helpi kiel sxi nun havas mian estimon.

Mai,diras Lumbu ; estas vi kiu diras ke la knabino havas vian estimon,do profitu ke sxi farigxu via koramikino,tiam vi havos pli ol tiuj dek dolaroj kaj pakajxo.

Lasu min trankvila,mi preferas ke ni sxangxu alian temon Kial vi ne parolas pri la morgauxa ekzamenoj.

La postan tagon,mado alvenis tre fruxe kun iom peza sako,bele vestita kun la haroj bone frizitaj ,sxiaj vangoj estis iom rugxaj pro la malvarmeco.

Bonan tagon Mado

Ho Mai bonan tagon,vi malfruxas.

Mado,permesu ke mi diru al vi ke vi pli radias ol hieraux

Dankon Mai,kio nova ?

Nenio,mi nur pensas pri la ekzamenoj .

Ne pensu pri tio,se vi bone vin preparis vi sukcesos.

Ho jen miaj amikoj,ni ilin salutu karaj kamaradoj,mi prezentas al vi Mado taba mia amikino pri kiu mi al vi parolis hieraux nokte en la dormejo.

Saluton mado,Mai parolis al ni pri vi,mi estas Lumbu Severain,jen Diavova,Kimba,Ronsard Nsakala,Pablo Tulunda,Evariste Luzolo kaj Abazeka.

Mado,nia Maimona estas tro timema,faru cxion por ke li sxangxu.

Lumbu kion vi diras ? kontrolu vian langon.

Post la disigxo kun la amikoj,Mado estis scivolema scii kion Maimona diris al liaj kamaradoj pri ilia konatigxo.

Mai promesu al mi diri la veron nur la veron, kion vi konkrete diris al viaj kamaradoj hieraux nokte en la dormejo ?

Nenion gravan,mi al ili diris ke la hazardo faris ke mi havu cxarman knabinon kiel najbaro dum la periodo de la ekzamenoj.

Mi ankaux diris al ili ke vi parolas kaj ridetas kiel mi sxatas kaj nenio pli.

Cxu vi diras la veron ?

Jes kial vin mensogi

Mado cxu ankaux vi permesas ke mi faru al vi demandon ?

Jes mi vonlonte respondos al via demando kara princo.

Kiu estas via patro ?

Kiu estas mia patro,cxu tio estas grava por vi ?

Jes iu el miaj kamaradoj sxajnas koni vian patron.

Kion li al vi diris pri mia patro ?

Li diris ke vi estas la ununura filino de sinjro Kapita Taba,cxu vere ?

Jes tio vin kontentigas ?

Mi nur volis scii cxu mia amiko diris la veron.

Mira,Niota,Titi,kaj lola jen Maimona la plej bela kaj inteligenta knabo de la ateneo kola

Ho Mado kia prezentado,diris Maimona

Saluton Mai,estas granda honoro por ni premi vian manon,ni cxiuj vin admiras kaj gratulas pro via venko pri la konkurso de ortografio

Cxu vi seriozas ?

Jes,tiu venko vin famigis dank,al vi bostono retrovis gxian reputacion en la koncerto de la plej famaj lernejoj.

Dankon,cxu vi estas pretaj por la ekzamenoj ?

Niota repondas,jes sed ni deziras ke vi parolu iom pri vi ne pri la ekzamenoj

Mi ne scias kion diri en tiu cxi cirkonstanco,ankaux estas granda honoro konatigxi kun tre cxarmaj junulinoj kiel vi.

Mira, Niota,Titi,kaj Lola estas infanoj de burgxuloj,cxiu knabo kiu alproksimigxas al ili estas cxampiono Tiuj knabinoj ne kutimas paroli al iu ajn knabo precipe al la malricxaj.

La amikoj de Maimona estis ege surprizitaj kiam ili vidis Maimona meze de tiuj burgxulidaro Niota proponis ke ili fotigxu kun Maimona,la ideo placxis al cxiuj

Mira volus scii cxu la amikeco de Maimona kaj Mado longe dauxros, cxu ili amikigxis nur por efemera tempo.

Maimona faris kvzaux la demando de Mira ne lin koncernis.

Mado diris al sxia amikino ; kia kuriozeco !

Maimona rigardis Mado kaj diris ; ne estas oportune ke ni parolu pri tio nuntempe,ni lasu la tempon al la tempo Tamen ni bone riltas kun Mado

Lola diras : Maimona mi ne plu vidas Mina cxu sxi ne plu logxas en tiu cxi cxivito ?

Maimona ne havis ion diri.

Mai,ni iru vidi se la inspektoro jam alvenis.

Jes Mado vi pravas ,ni devas certigxi cxu la inspektoro jam alvenis.

Mado,mi vidas ke ankaux vi multe parolis pri mi al viaj amikinoj.

Estas vi kiu multe parolis pri mi al viaj kamaradoj,ili tion diris kiam vi prezentis min al ili

Mado kion vi diris al Mira ?

Nenion,Mai kial vi estas tiom obstina ?

Mi obstina ? vi estas la sola kaj la unua persono kiu tion diras al mi.

Mai,vi ne volas paroli pri vi kaj vi ne volas malkasxi viajn sentojn,Vi cxiam eskape respondas al cxiuj demandoj kiuj tusxas al via intimeco.

Mai,vi havas la profilon de la knabo kiun mi cxiam revadas,vi estas serioza klera kaj…

Ho mado,mi vere vin dankas pro via sincereco,vi estas la plej bela knabino kiun mi ne ankoraux vidis.

Bonan tagon karaj geamikoj,Maimona Kaj Mado,vi faras bela paron

Mira,ne min provoku,kie estas la aliaj knabinoj ,cxu ili ankoraux ne finis la ekzamenojn ?

Mai,vi cxiam parolas pri la ekzamenoj,kvazaux vi nenion alian havas diri.

Mira proponis ke ili iru en trinkejon por iomete bierumi,tiamaniere cxirkaux la biero,ili havos pli da tempo konversacii,cxar estis malpermesite al tiuj kiuj jam finis siajn ekzamenojn atendi la amikojn sur la lerneja korto.

Se ni irus preni malvarman trinkajxon en la trinkejo kiu estas vidal vide de tiu lernejo.

Iru sen mi,mi vin sekvos cxar mi devas atendi miajn kamaradojn,kiel nia ateneo estas for de cxi tie,estas preferinde ke ni tie rehejmigxu grupe.

En la trinkejo la geknaboj parolis pri la morgauxa ekzameno cxirkaux la biero,ili multe bierumis kaj fumis cigaredojn,morgaux ili farigxos universitatanoj ,cxio estos al ili permesita,kompreneble ne la drogoj.

Dank,al Maimona ,Diavova,Ronsard ,Pablo,Lumbu kaj la aliaj samklasanoj iliaj ekpasxis al la burgxa medio ili restis pli ol unu horo kaj duono kun la amikinoj de Mado en tiu trinkejo.

Ili fotigxis kune,kaj diskutis pri multaj temoj kiuj koncernas la junularon kaj la socio en kiu ili ,vivas.

Lumbu malkovris ke li estis en la sama klasocxambro kun Niota,li ankaux siavice promesis al tiu lasta lian helpon se eblas.

En la dormejo,Maimona rakontis la okazajxojn de la tago al ties kamaradoj antaux ol enlitigxi Li al ili diris ke ecx li mem ne komprenas kial Mado devas interesigxi al li tiel varme kiel sxi tion pretendas.

Mai,cxiuj knabinoj vin envias pro via cxarmo kaj belaspekto.

Lumbu diris ke Maimona estas stulta,li preferas la malricxulinon Mina anstataux Mado la burgxulido.

Maimona diras al ties amikoj ; Mi preferas la klerecon kaj la belecon Mina havas tiujn du kvalitojn, kun sxi ni iam farigxos burgxaj Estas vere ke Mado estas ricxa sed sxi havas grandajn mankojn,sxi ne estas inteligenta kaj estas tro grasa mia Mina havas belan tajlon kaj estas tre inteligenta, inter ambaux knabinoj ne estas macxo.

Estas la homo kiu sercxas la monon ne la kontrauxo,kun Mina ni triumfe venkos.

La ekzamenoj bone finis ,la gelernantoj devas reiri en siaj respektivaj familioj,la lasta tago estas emociplena cxiu havas doloron en la koro,ili devas disigxi.

Oni ne plu kunvidigxas dum longa tempo eble por aliaj eventuala rekunvidigxo ne estas ebla.

Sur la korto,krioj auxdigxis de cxie post la efektiva fino de la ekzamenoj.

Mai, la patrino de Ronsard Nsakala venis antauxtagmeze,sxi postulas ke sxia filo iru kun sxi nur hodiaux vespere .

Kial tiu sinjorino ne volas ke sxia filo festu kun ni,Mado Diav kaj Ronsard estas nesepareblaj amikoj,ili havas cxion komunan krom…

Mai,kion vi volas diri,jes tio estas privata posedajxo gxi devas nepre aparteni al unu sola persono.

Diav, en la naturistaj medioj,gxi estas cxies posedajxo,iu ajn rajtas gxin uzi lauxvole kompreneble interkonsente kun la knabino.

Mai cxu vi diras la veron ?

Jes ,mi tion lernis de mia itala esperntisto kiu estas nudisto laux li,kiel la sekso ne konsumigxas ,do mi povas mangxi gxissate,alia presono faras la samon ,la sekso restas tia kia gxi estas,tria persono povas mangxi siavice gxis satigxo la malpermisita pomo dauxre restos tia kia oni gxin kreis Neniu mangxanto kapablas gxin forigi,kial do alpropigi gxin al si ?

Mai,cxe ni la afrikanoj tio estas abomeno.

Diav,vi diras cxe vi la afrikano sed por la aliaj ne,cetere cxe vi la afrikanoj la sekseco estas ankoraux tabuo.

Jen Titi kaj la aliaj kamaradinoj viaj, Mado

Mai kaj Mado,cxu vi faras la la programon pri la hodiauxa festo de la disigxo ?

Ni estas parolinta pri io alia.

Atendu min cxi tie,mi iras ekstere de la lernejo sercxi ion sur la granda avenuo.

Mado mi vin dankas pro via helpo kaj morala subteno por la ekzamenoj,vere vi min subtenis dum tiuj kvar neforgeseblaj tagoj,mi neniel vin forgesos,vi cxiam estos en mia memoro.

Ne dankinde tamen kisinde Mai mia,estas mi kiu devas vin danki pro ;

larmoj elfluis el la okuloj de Mado,Maimona elposxigis visxtukon,li zorge kaj delikate visxis la larmojn sur la vangoj de ties kunparolantino.

Ho jen la geamantoj diras Mira,mi ne havas tempon perdi mi sekvas la aliajn knabinojn,gxis baldaux.

Mai,mi preferus havi lokon en via koro sed ne en via memoro, kie vi festos hodiaux ?

Mi kaj miaj kamaradoj decidis festi en la konkordo,tie okazos grandan koncerton.

Cxu vi estos kun Mina ?

Kompreneble jes

Mi venos se eblos kun miaj gekuzoj,mi diras kondicxe ke ili akceptu,jen tiu bileto de cent dolaroj gxis revido Maimona.

Ne min forlasu tiel rapide,Mad mi ankoraux vin bezonas,restu gxis kiam miaj kamaradoj alvenos.



En la dormejo cxiu preparis sian valizon,la gelernantoj parolis pri la trapasitaj ekzamenoj, Diavova petas al ties amikoj ne plu paroli pri la ekzamenoj cxar ili nun apartenas al la pasitenco Lumbu preferis ke ili parolu pri la festo de la disigxo.

Lumbu,diras Diavova : jen tiu jako de Giani Versace( gxiani versacxe)  cxu gxi tauxgas kun mia nigra pantalono de Jean Paul Gautier ?

Mi ne scias,mi ne interesigxas pri la modo,demandu al Kimba le jeune premier ,li estas la plej indikita persono en tiaj aferoj.

Kimba estis cxe la pordo rigardante al direkto de la lerneja korto,li tie staris por iun atendi cxu Sila aux alia persono,auxdinte sian nomon el la interno de la dormejo,li tuj demandis : Kion vi diras ?

Cxu tiu cxi jako de Versacxe tauxgas kun tiu nigra pantalono de Jean Paul Gautier ?

Montru al mi cxion,atentu, la jako estas lauxmoda sed gxi ne tauxgas kun tiu nigra pantalono jen ekzemple,tiu gxinso de Valentino Uomo aux tiu alia de Calvin Klein estas bonaj.Lumbu diras : Diav vi vidas ke mi pravas kiel ano de la religio kitendi Kimba estas la plej indikita persono pri moda afero.

Kitendi signifas sxtofo do la religio kitendi estas la religio de la sxtofo aux tutsimple de la vestajxo ; ties adeptoj sin vestas elegante,lukse kaj ecx multekoste Ili estas en la du kongo respublikoj,gxia fondinto kaj unua papo estis Strevos Niarcos Lengatshi(legancxi) Post lia morto multaj el la kintedistoj sin proklamis papo.

La adeptoj de la religio kitendi havas la devon esti cxiam elegante vestitaj precipe en publikaj lokoj.

La kongolanda junularo estas modosxatema,du tendecoj ilin dividas la religio kitendi pri kiu ni supre parolis kaj la sape( société d,ambianceurs et de personnes élégantes) tio signifas societo de etoso sxantemuloj kaj elegantevestitaj personoj.

La sape havas kiel cxefrolulo Papa Wemba ,en la okdekaj kaj nauxdekaj jaroj Titi Levalois sin ankaux proklamis cxefrolulo de la sape sed Papa wemba estas la etandardoportanto de tiu komunumo.

Lauxmodaj vestajxoj estas multe kostaj,la popolo precipe la junularo estas malricxa kaj nepagipova sed ne estas kontrasto Multaj kongolandanoj elmigrigxis en okcidento,precipe en okcidenta euxropo,tiuj elmigriintoj kiel kutime ne forgesas siajn devenajn landojn

Eluzitaj sed bone funkciantaj veturiloj,cxiaspecaj elktrnonikajxoj kaj vestajxoj estas sendataj por kovri la bezonoj de la familianoj kiuj restis en la devenaj landoj

Oni rimarkas ke la junuloj el familioj kies elmigranto sendas vestajxojn,sxatas frekventi diskotekojn kaj aliajn publikajn lokojn por vidigi la jxus akiritajn kolektojn

La adeptoj de la sape sin nomas sapeur, tio estas, elegante vestita persono kaj etososxantanto,ni diris ke ili havas kiel modelo Papa wemba granda kaj fama kantisto kiu valorigas la afrikan kulturon,li estas la refenco kaj la etandardoportanto de la sape.

Por konviki la sapeur aux la kitendisto devas nepre havi vestajxojn subskribitaj de fame konata kudristo kiel :Giani Versace,Claude Montana,Dolce ,Massa tomo ,Gabana,Hugo Boss,Issey Miyake,Jean Paul Gautier,Kassa moto,Yves Saint Laurent,Roberto Cavali,Guy La roche,Giogio Armani,Yoji Yamamoto,Kenzo ktp

La persono kiu vestas sin je unu el la suprecititaj etikedoj estas fiera cxar li allogas kaj havas ian konsideron en la medio de la kitendistoj kaj la sapeur

Alia fakto estas menciinda,ecx se la tajlo de la vestajxo ne kongruas kun tiu de la portanto,tio ne gravas kondicxe ke la vestajxo estu subskribita de fame konata kudristo (pecipe por la kitendistoj)

Diavova alportis aliajn pantalonojn al Kimba kiu sciavice ilin longe rigardis ,li rigardis la pantalojn,la jakon kaj la sxuparon kaj fine li diris :

La pantalonoj estas bonaj sed…

Kion vi diras,ne diru al mi ke ankaux vi estas ambarasita elekti la plej tauxgan.

Viaj pantalonoj ne harmonias kun la jako,jen tiu cxi jako estas bluazura kaj tiu pantalono estas blua sed gxi estas tre malhela,tiu alia estas dukolora blua kaj blanka. Vi havas nigran sxuparon,vi devas scii harmoniigi la kolorojn.

Vi tamen pravas sed mi ne havas alian pantalonon kiu oni povas anstatauxigi.

Monka kapasa,iu el ilia samklasano diras al Kimba : Mi havas bluazuran pantalonon kiu tauxge harmonios kun via jako,mi gxin metas je via dispono.

Montru gxin por ke ni certigxu,cxu gxi tauxgas aux ne.

Ho Diav,vi estas savita,cxio estas en ordo por vi,tiu cxi pantalono estas tauxga,gxi estas subskribita Thierry Mugler. Kara mia vi estas la plej felicxa de la hodiauxa vespero.

Maimona ne havis problemon por la vestajxoj,lia kuzo Pref kiu logxas en Neuchatel(Svislando),ofte al li sendas belajn kaj famekonatajn kolektojn. Lia valizo plenas je novaj vestajxoj.

Por la hodiauxa festo,li elektis tute blankan kompleton de Giani Versace nigra sxuparo de Weston kun bela nigra zono de Hugo Boss. Mina sin vestos je blanka robo de Yves Saint Lauerent kun nigra sxuparo de Stephane Verdino komplete kun la mansako kiu ankaux estis subskribita Stephane Verdino.Cxio estis sendita de Pref,krom tio sxi ankaux havis okulvitrojn kaj orajn juvelojn de Pascal Morabito.

Sisi la koramikino de Diavova sin vestos je la kompleton de Gucci cxio blanka kun bluaj mansako, sxuparo de Salvatore Fergamo kaj la zono de Emilio Pucci

La paro Lumbu kaj Dona estos en Louis Vuiton,LUmbu havas lian propran fraton en parizo la cxefurbo de la sape,la frato de lumbu estas tre granda kitendisto,kiel kutime la kitendisto ne forgesas sian devenon,li ofte sendas al lia ununura frato multajn vestajxojn.

Por tiuj kies fratoj aux proksimuloj ne vivas en europo,la sola solvo estas prunti la vestajxon al la konatuloj kontraux iom da mono.

Ne cxeesti la festo de la disigxo estas granda manko,gxi estas evento dum kiu cxiuj lernantoj montras la elegantecon kaj la forton de la mono.

La kongolanda junularo estas festema malagraux gxia malricxeco. Cxiu lernanto kotizis cxiumonate po eta monsumo profite de la festo de la disigxo. Tial,fine de la jaro ecx se oni ne havas monon la tago mem de la festo,oni mangxas,trinkas kaj amuzas sin senproblemo cxar cxio estis antauxpagita.

Granda etoso regis en la konkordo,bona muziko sonoris ne tro lauxte kaj multkoloraj lumradioj plenigis la tutan ejon,homaj vocxoj kaj ridoj auxdigxis el cxie . Cxiuj estis bele vestitaj,la orkestro kiu devis tie ludi ne ankoraux komencis la koncerton,cxu por iom pasigi la tempon aux cxu por atendi ke la konkordo plenigxu.

La samklasnaoj de Maimona elektis bonan lokon kie ili instaligis ilian gxeneralan kavartalon,la sep apudaj tabloj elektitaj de ili trovigxis proksimume de la estrado. Kiel ili alvenis fruxe ,ili havis bonan lokon,tie cxi la tabloj ne estas antauxmenditaj,la akurateco estis la ununura fakto por havi bonan sidlokon.

Kimba venis sola en nigra pantalon el super 150 teksajxo de Jean claude Jitrois,cxemizo de Canali kun Kenzo sxuparo. Li vere belaspektis kiel li estas altkreska. Kie diable estas Sila ?

Diavova kaj lia kutima koramikino,Pablo kaj lia koramikino sidis cxe la sama tablo. Maimona,Mina kun Lumbu kaj ties amikino sidis cxe la sama tablo,preskaux cxiuj venis kun ties koramikinoj.

La biero kaj la viskio abundis,la fumantoj estis bonsxancaj cxar iu tabakkompanio estis faranta reklamon pri iu nova produkto kiun ili bonapreze vendis. Unu senpaga pakajxeton estis aldonita al cxiu acxetinto kiu acxetis unu pakajxeton da tiu nova cigaredo.

La konkordo plenis je fumo,tio eble malhelpis al la atsmuloj .

Jen kiu alvenas el la maldekstra flanko,Diav turnu vin diskrete ne movigxu

Ho Lumbu,vi … kio okazas ?

Io tre grava,rigardu kiu alvenas je la alia flanko.

Diavova faris etan movon kaj turnis la kapon maldekstren. Kia surprizo !

Sila tre elegante vestista faris sian eniron mane en mane kun Zobi fame konata knabo,filo de la pacxo,lia patro estas unu el plej pontenca ricxulo de la cxivito de Mbanza Mona.

Diavova restis silenta dum kelkaj sekundoj kun la okuloj grande malfermitaj rigardante la enirantan paron.

Sila kaj Zobi estis tre elegante kaj lukse vestistaj,ili eniris tuj kiam la orkestro ekludis,iu dejxoranto,kelnero eble de la konkordo,iris renkonte al niaj novalvenintoj. Li flustris ion en la orelo de Zobi kaj poste, li malaperis sin direktante en la fundo de la ejo,post kelke da tempo,alia kelnero petis al la paro lin sekvi gxis la bordo de la estrado en la maldekstra flanko. Felicxe por la amikoj de Kimba,la gicxeto ne estas for de la tablo kie sidis nian paron.

Diavova vokis Maimona kies tablo estsi apude : Kara Mai cxu vi spektis la filmon ?

Ho jes mi sekvis la tutan epizodon ekde la komenco.

Mai,vi pravis sencxese dirante al Kimba ke Sila estas stratvirino,hundino kiu pretas respondi al cxies alvoko kondicxe ke sxi trovu oston aux viandajxon.

Dum Diavova estis parolinta kun Maimona la aliaj knaboj iris al Kimba kies tablo ne permesis al la okupantoj vidi al la flanko kie sidis Sila kaj Zobi. La fakto ke cxiuj iris sammomente al tiu tablo,vekis ion en la kapo de Kimba,liaj malsamaj demandoj tion pruvas.

Kio okazas ? vi cxiuj aspektas strangaj,vi cxiuj samtempe venas al mi kvazaux … cxu io dangxera okazis al la patrino de Sila ?

Diavova kiu sekvis la aliajn knabojn montris per busxa gesto al direkto kie sidis nian faman paron

Mi volas krei skandalon karaj kamaradoj,cxu vere tiu knabino estas Sila ? Mi ne kredas al miaj okuloj,kial sxi tion faris al mi ?

Sxi min telefonvokis dirante ke sxia patrino faras tre fortan febron,mi intencis sxin viziti sed sxi tion malebligis al mi,laux sxiaj diroj, noktaj vizitoj estas malpermesitaj en la kliniko kie estas sxia patrino.

Kimba volis ekstarigxi sed la fortaj manoj de Lumbu lin malhelpis,Lumbu tre forte lin tenis sur la sxultroj.

Ni ne al vi permesos fari sultatajxojn ,estu kuragxa,tio ne estas la fino de la mondo. Se vi ne povas elteni rehejmigxu,diris Lumbu.

Maimona diras al Kimba kun malsevera vocxo,Lumbu pravas,nenion faru,alie vi humiligos vin.

Kimba estas sperta pri taikondo,li ankaux estas Pomba(fortulo),eble sila tion sciante havis la devon diri al zobi ke kimba ne estas iu ajn knabo. Tial Zobi dungis soldaton kiel korpogardisto dum tiu nokto . li pagis monsumon al tiu soldatacxo ,kiu ne dece pagita de la sxtato akceptis la aferon kiel li ne dejxoris tiu nokto.

Mina ne multe sxatas la solecon,sxi al Maimona diras : Vi al mi mankas mia bebo,mi ekenuigxas pro via foresto,vi ja scias ke mi malamas la solecon,venu apud mi ke mi sentu vian parfumon kaj sentu la varmecon de via korpo.

Atendu,ni estas arangxanta ionkun la amikoj,mi tuj venos.

Diavova lauxtvocxe diris : la amo estas bona kiam oni kunestas kun la persono kiun oni amas.

Kimba tiel kolerigxis ke li rompis botelon kaj tuj ekstaris kun la cetera parto de la botelo en la mano,li faris strangan subitan movon por liberigxi el manoj de Lumbu. Li intencis sin direkti al la direkto kie estis la tablo de Sila kaj Zobi sed cxiuj amikoj liaj tion malpemesis.

Maimona diris : Kimba cxu vi ne hontas,rigardu cxiuj amikoj viaj ne akceptas ke io malbona okazu. Tranviligxu,tio ne estas la fino de la mondo.

Diavova ridis ,la liaj knaboj koleris kontraux li

Post longa diskuton Kimba forlasis l akonkordon helpe de cxiuj samklasnoj lia ekscepte Diavova . La koramikino de Diavova ne toleris la acxan konduton de ties kavaliro.

Diav,kial vi tiel agis kontraux via kamarado ? vi ne estas gxentila,cxu ne estas vi kiu al mi diris ke Kimba vin helpis por ke vi belaspektu hodiaux ? Vi estas la unua lin primoki. Vi devas sxangxi vian konduton.

El NOTOJ DE MAIMONA

Nia unua rekontigxo kun mina estis por mi vera tondrobato ,mi promenadis en la kvartalo cinq maison (kvin domoj),mia atento estis kaptita de ia blanka mercedes 500,tre pura sen makulo,gxi veturis tre malrapide. Alveninte apud iu granda pordo,gxi haltigxis,bela knabino eliris el gxi. La veturilo denove ekveturis sed cxifoje iom rapide.

Post la foriro de la veturilo,la knabino arangxis sxian hararon kaj pretigxis ekpasxi al la direkto de la cxefa pordo,kiel mi rapide marsxis sxiadirekte,sxi hezitis fari plian pasxon .

Sxi min kurioze rigardis,ankaux mi havis la okulojn fiksitaj al sxi.

Kion vi volas de mi kara sinjoro ?

Nenion malbonan kara cxarmulino,mi logxas ne for de cxi tie,kaj okazas ke mi promenu en tiu bela strato. Mia nomo estas Maimona ,Mai por la intimuloj.

Kion vi atendas de mi ? Mi venas el la lernejo kaj havas la kapon sxargxita,mi ne havas tempon diskuti kara sinjro.

Mi paciencas kara cxarmulino,cxu mi al vi povas proponi rendevuon ?

La knabino ne ankoraux respondis kiam ina vocxo auxdigxis malantaux ni.

Mina venu,min ekvidinte,la knabino demandis : kiu estas tiu junulo ?

Kvartalonajbaro,respondis Mina.

La knabino denove vokis Mina sed tiu cxi diris ke sxi tuj iros.

Mi demandis al mia cxarmulino kiu estas la knabino kiu deziras ke sxi agu jxus dirite tuj farite. Mia pliagxa fratino,ni multe amas unu la alian.

Vi havas grandan familion,mi opnias ke vi ankaux havas pliagxaj fratoj kiuj vin protektas kontraux la knaboj.

Ni estas tri,du knabinoj kaj unu malpliagxa frato kiu lernas en la sama ateneo kun vi.

Mi miris kiam mina al mi informis ke sxia frato estas bostonano,estas prestigxo lerni en la ateneo kola.

Mi al sxi diris ke mi cxion faros por ke mi kun sxia malpliagxa konatigxu eble mi iel povas lin helpi.

Kiam mi al sxi diris ke sxi havas beletan nomon sxi,al mi demandis cxu mi estis sincera. Mi jese respondis kaj demandis kio estas la nomo de sxia frato.

Sxi al mi diris ke , vi estas tro scivolema junulo. Mi post sxia rimarko lauxdis la belecon de sxia fratino kaj aldonis ke felicxa estas la patrino kiu naskis tiel belajn knabinojn.

Sxi ridis kaj mi povis vidi sxiajn belajn kaj tre blankajn dentojn. Sxi al mi diris ke sxia fratino nomigxas Bin Lopez. Poste tio,sxi demandis al mi cxu sxi kontentige respondis al mia preokupo.

Mia respondo estis ; ne ankoraux,estas mia rendevuo pri kiu vi ne ankoraux respondis. La cxarmulino deziris scii kial mi deziris ke sxi respondu al mia rendevuo. Mia respondo estis jena : La rendevuo estos okazon tre favora kiu al ni permesos babili iom longe por pli bone kontatigxi.

Sxi momente min rigardis kaj fine direktigxis al la cxefa pordo,antaux ol gxin malfermu,sxi al mi diris, venu min atendi al la liceo kiu situas apud la granda hospitalo .

Sxia fratino revenis kaj kiel mina ne ankoraux eniris, Bin Lopez demandis al sxi,kion vi rakontas al tiu nekonatulo ?

Mina, min cxifoje forlasis kaj sekvis sxian fratinon Bin Lopez,mi ilin atente rigardis ,iliaj korpopartoj,precipe la sidvangoj aspektis bele. Mi dauxre ilin rigardis gxis kiam ili malaperis el mia vido,mia korpo tremis pro emocio,mi jxus malkovris maloftan perlon.

En mia lito,miaj pensoj flugis al la radianta Mina,mi revidis kiel en filmo nian renkontigxon,la konversacion,sxian parolmanieron kaj sxian cxarman rideton.

La postan tagon,mi iris antaux la granda pordo de la liceo sed mi ne vidis mian cxarmulinon. Mi rehejmigxis kun tre granda malgxojo. Mi iris promeni en la cxirkauxajxoj de la domo kie ni renkontigxis ,tie ankaux sxi estis ne trovebla.

Du monatoj pasis Mina estis netrovebla nek al la liceo nek al la domo.

Iam,posttagmeze,mi decidis promeni lauxlonge de la oceano por admiri la belecon de la naturo. Post longa promenado,mi lacigxis kaj ekdormetis sur la sablo por iom ripozi. Pro troa marsxado kaj laceco,mi finfine dormis.

Dolcxa mano min tusxis sur la vango kaj mi subite vekigxis,granda estis mia surprizo. Mina staris antaux mi kun la la gamboj strecxitaj,cxar mia korpo estis inter sxiaj belaj gamboj. Sxi estis en bikino,Kia beleco !

Mi al sxi diris ke mi sincere sxin dankas

Kial min danki,mi ,nenion gravan faris por vi

Mi al sxi diris,mi provis sxin sercxi dum pli ol du monatoj sed,mi ne sxin trovis nek al lernejo nek al la domo.

Mi ankaux aldonis ,estis devige ke mi dormu sur la sablo de la plagxo por ke mi vin retrovu. La cxarmulino demandis,cxu vere mi sercxis sxin,sxi ankaux pliafoje demandis kial mi cxiam deziras ke ni ofte kunvidigxu.

Mia respondo estis cxar vi placxas al mi,vi estas la knabino kiu tauxgas al mi.

Kiam mi respondis al sxia demando,sxi min rigardis kun admiro kaj rideto sur la lipoj,poste sxi diris vi nun scias kie min trovi. Mi devas vin forlasi,miaj gefratoj min akompanis eble ili senpaciencas pro mia necxeesto.Mi de malproksime vin vidis,tial mi decidis vin saluti.Mi al sxi promesis ke ni kunvidigxu la postmmorgauxan tagon.

La 27a de julio de la jaro de la amo,nia unua sekskontakto kun Mina,mi tion nomas legado,kiel kutime la unua legado ne povas esti farebla senokulvitroj,oni devas sin protekti kontraux venenaj malsanoj.

Mi prenis la tempon klarigi al Mina pri la uzo de la okulvitroj(kondomo)por la legado. La knabino al mi konfesis ke tiu cxi estas sxia unua kontakto kun alia sekso,sxi estis virga.

Vespere de la sama tago,mia amantino min forlasis nian cxiviton Mbanza Mona por Namibio por tie pasigi longan libertempon. Dum preskaux tri monatoj ni restis sen kontakto nek telefone nek letere. Tiu periodo farigxis por mi kiel eterneco.

La 9a de novembro mia cxarmulino rehejmigxis,du tagoj poste,la dua legado cxiam kun okulvitroj,tio ne placxis al Mina ,ni decidis konsulti kuraciston por ke ni sciu nian streologian staton.

Mi fidis je sxi sed mia pasitenco estas malluma,precipe kiam mi pensas al Karla kies amanto Sele estas ne serioza.

La 15a de la sama monato ,Mina alportis al mi bongustan mangxajxon ,kiujn mi mangxis kun miaj gekuzoj Male kaj Kadi. Ni cxiuj gratulis la kiuristinon pro sxia talento.

Sabate,la 26a de novembro,granda vespero kun Mina,la unua legado sen okulvitroj,la rezultatoj rivelis ke ni estis negativaj je aidoso.

Mi ripozis en mia lito,dolcxa mano min vekis,estis mia plej amata cxarmulino kiu venis min viziti.Sxi alportis al mi mangxajxon kaj viskiobotelon,ni antauxe mangxis ,post duonhora ripozo,ni enlitigxis. Mi trinkis mian viskion iom post iom,mia karulino min karesis sur la brusto,cxe la kolo,en la oreloj,ni kisadis nin dum bona tempo. Mi senvestigis sxin kaj formetis sxian kalesoneton,strecxis sxiajn belajn gambojn,sucxis sxian klitoron kun granda delikateco.

Post la legado,Mina demandis al mi cxu mi vere sxin amas,tiu demando ne min arangxis,mi ege amas tiun knabinon,ne sxin vidi ecx nur dum un tago estas por mi kiel eterneco.Mi opiniis ke tiu demando ne havas sencon sed mi estas deviga respondi. Tial mi jene respondis : Mi ne scias kion fari por pruvi al vi ke mi amas vin kiel mi ne ankoraux amis antauxe.

Posxt sxia foriro,mi diris al mi ke mi devas cxion fari por bone rilatu kun sxi kaj mi al mi promesis neniam mi sxin elrevigos.

La 28a de la sama monato,mi pasigis frenezan tagon kun mia plej amata cxarmulino,ni restis kune dum preskaux kvin horoj aux ekde la 10a gxis la 15a kaj 20 minutoj.

Mia amiko Pofili ankaux min vizitis,post lia foriro,mi kusxis en la lito por iom ripozi.

Post la foriro de Pofili,Mina dancis antaux mi tute nuda,la movoj de sxia korpo estis vere provoka kaj min ekscitigis ,mi ne plu povis elteni dum longa tempo,rigardi movantan fresxan kaj dolcxan mangxajxon antaux miaj okuloj.

Mi volis altiri sxin kontraux mia korpo,sed sxi ne akceptis,sxi dauxre dancis por pli min ekscitigi poste sxi prenis mian penison en sxiaj manoj,gxin karesis kun ia dolcxeco,post kelkaj minutoj mi estis je la sepa cxielo. Mina faris ke mi al sxia brusto elversxu mian tutan sxargxon.

La 1a de decembro de la jaro de la amo,la vetero estis bela,karesa klimato kronita de bona fresxeco. Mi ne havas envion matenmangxi antaux ol mi vidu mian koramikon. Cxirkaux la 9a mi legis krimromanon kelkaj minutoj poste,mi denove dormis kaj vekigxis pro pasxobruxo . Estis Mina kiu eniris en la domon,kelkaj minutoj post sxia alveno,Pofili siavice venis por min viziti,li restis kun ni gxis la cxirkauxajxo de la 13a horo.

Mina kaj mi mangxis en la lito kaj post kelkminuta ripozo,ni amuzis nin rakontante historiojn kaj nin kisadis.

La 1a de decembro restos gravurita en mia memoro,gxi estas unu el la pli grandaj tagoj de nia amo,cxiu el ni provis doni la plej bonon el si ,estis la unua fojo ke Mina kantis en la mikrofono. Kiel sxi antaux kelkaj monatoj estis virga,sucxi knaban penison sxajnis stranga al sxi,sxi nur tion vidis tra pornografio. Nun sxi akiris grandan sperton pri la sekseco.

Mi plezurigis sxin tro multe karesante sxiajn intimajn korpopartojn lekante sxian klitoron kun tiom da dalikateco. Sxi ploretis kaj gxemetis pro plezuro. Sxi al mi diris ke sxi komprenas kial sxia fratino Bin Lopez diras ke nenio maloportunas la vivon krom la plezuro.

Je la 18a Mina estis deviga min forlasi,sxi antaux ol foriri diris ke cxiu tago oferas al ni la certecon,la sperton kaj la esperon ke cxiuj el ni devas konvikigxi ke iam ni faros familion. Oni faris al si cxiajn promesojn. Sxi foriris kaj mi restis en mia lito por iom ripozi post troa plezuriga laboro,granda estis mia surprizo kiam mi ellitigxis,mia telefono sonoris,mi akceptis la alvokon,ina vocxo min demandis cxu mi legis la mesagxon kiu estas sur mia tablo.Mi rapide iris al la salono por vidi cxu vere estis mesagxo sur la tablo.

(Karulo mia sciu ke la amo estas ion kion oni ne povas esprimi se oni ne gxin vivas kun la persono kiun oni amas kaj se gxi estas forta kaj sincera,neniu havas la povon gxin kontrauxi gxis revido,via cxarmulino).





La persono kiu vendas drogojn tie cxi nomigxas sinjoro Amin,li estas soldato,kiel la tieaj soldatoj ne estas dece pagitaj,kelkiuj el ili faras ne legxajn merkatojn,ili sin donis al drogvendado por ilia vivteno. Oni ilin nomas mogroso.

S-ro Amin estas suboficiro,leuxtenanto,sur la publika vojo,li estas respektata de cxiuj. Li estas altkreska dikulo kun longaj lipharoj kaj ia malhela nigreco. Edzino kaj geinfanoj liaj estas tre afablaj,cxu por ke ilia aferacxo bone prosperu ili devas esti tiel afablaj ?

Je la foresto de la patro,estas la geinfanoj kiuj vendas la kanabon,tiu familio amin luis grandan domon en malmulte logxata kvartalo,la domo estis cxirkauxita de tre longaj muroj,kaj malantaux gxi,oni preparis bonan lokon kun longaj tabloj kaj multaj segxoj el ligno tie la gefumantoj fumadas kviete ekde la tagigxo gxis la pej malfruxaj horoj de la nokto.

S-ino Amin vendis kuiritajn mangxajxojn,legomajxojn ,fisxajxojn,kaj diversajn viandajxojn,sxiaj infaninoj vendis kuketojn kaj la knaboj lokajn alkoholajn trikajxojn ( lotoko kaj supu na tolo).

Do tiu familio cxiam ion havas meti sub la dento,neniam ili pasigis tutan tagon sen kuiri mangxajxon kiel en aliaj domoj.la krizo pli kaj pli akrigas la vivon tago post tagon, aliaj malricxaj familioj malfacile trovas la mangxajxojn,konsekvence,multaj gejunuloj farigxas sxtelistoj,prostituinoj k.t.p

La nova generacio havas grandan problemon por gxia edukiteco instrukcio kaj disvolvigxo. Tial oni parolas pri fenomeno sxege kaj kuluna,la unua estas vagabonda stratbubacxo,li vivas per almozpeto kaj sxtelado en publikaj lokoj,la dua estas malbonfaranto,krimulo,li teruras la popolon kun trancxilego kaj cxiaspecaj blankaj armiloj kaj perforte forprenas cxiujn valorajxojn de ties viktimoj. li ne hezitas mortigi kiam li renkontas reziston.

Maimona estas serioza knabo sed gxia seriozeco ne al li malpermesas foje frekventi kelkajn stratbubacxojn kaj aliajn margxinulojn. Li povas helpi tiun tavolon de la socio de ties cxivito nur alproksimigxante al gxi. Tiamiere li havas la facilecon plifunde scii pri la margxinuloj.

Iam,iu kanabofumanto nome Mobi,proponis al maimona lin akompani al nganda(kanabofumejo),nia amiko volonte akceptis,ili ambaux iris al la domo de la familio Amin. S-ino Amin kun sxiaj geinfanoj afable ilin bonvenigis ,unu el la knabino tuj rekonis Maimona.

Jen la knabo pri kiu mi al vi parolis,la plej klera kaj inteligenta lernanto de ateneo kola,li venkinto de la konkurson pri ortografio.

Saluton karaj kamaradoj,mi estas Maimona la plej stulta knabo de ateneo kola .

Cxu vi venas por fumi aux vi nur akompanis Mobi ?

Vi do konas mian kamaradon ?

Jes li estas nia kutima kliento ,tiu cxi estas lia familio sed vi oni ne ankoraux vin vidis cxi tie.

Mobi mendis du buletojn da kanabo,oni tuj alportis al li,s-ino Amin petis al niaj novalvenintoj iri malantaux la domo. Kia surprizo por Maimona kiu por la unua fojo eniras tiun lokon,multaj gejunuloj sidis cxirkaux longaj tabloj,ili estis fumantaj kiam niaj du amikoj alvenis.

Bonan tagon gekamaradoj, preskaux cxiuj respondis bonan tagon,kelkaliaj ne povis respondi,ili dormegis pro troa fumado. Maimona rimarkis ke preskaux cxiuj havis rauxkan vocxon.

Iu el la fumantoj diras,cxiu kiu venas en tiu cxi loko devas nepre fumi,ni ne toleras spektantoj,ni cxiuj estas aktoroj.Ve al tiu kiu ne respektas tiun legxon,tre severa puno estas rezervita al li.

Mobi,cxu via kunulo ankaux mortas ? (tio estas cxu via kunulo fumas kanabon ?). Por ne kolerigi lian demandinton,Mobi estis devigata jese respondi,sed la knabo ne estis konvikita li ecx diris al Mobi : Via amiko ne aspektas kiel mortanto,cxu li povas al mi montri siajn fingrojn por ke mi certigxu cxu li mortas aux ne.

Kara amiko,mi ja scias ke restas spurojn sur la fingroj de la mortanto sed mia kunulo,kiel lernanto evitas tion,tial li nur fumas per cigaringo.

Cxu gxin li havas cxi tie ?

Maimona spiris malfacile kvazaux li trovigxis en ne aerumita cxambro. Post kelksekunda sercxado en la posxo,Mobi elposxigis novan kaj belan cigaringon.

Mobi cxu via kunulo estas filo de burgxulo ?

Kial vi al mi faras tiom da demandoj kvazaux ni estis en tribunalo,ni estas en kanabo fumejo.

Mobi,tie cxi estas alia mondo ,kiel cxiuj regnoj havas legxojn,la nia ankaux havas gxiajn. Ne sxajnigu vin fremdulon vi konas la legxojn kamarado Mobi.

Bonvolu montri al mi vian cigaringon por ke mi gxin admiru iomete,sxajnas ke gxi belaspektas. Karaj gekamaradoj cxu vi ne vidas ke kun tiu ilo oni ne faras perdon ? Kun tio vi fumas gxis la lasta fumo. La blankulo kiu inventis tiun objekton faris lauxdindan laboron,cxu ne ?

Iu el la grupo diras,ne nur blankuloj inventas,niaj praavoj ankaux faris multajn inventajxojn.

Mobi diras,mia avo fumas pipon farita el sia mano kaj kun la tiea materialo.Maimona diras ke tio estas interesa temo,eble li tion diris por plue paroligi la mortantojn kiuj pro troa morto diras ion ajn.

Iu alia knabo diras nia kamarado pravas,mi apogas lian ideon,niajn praavojn faris multajn inventajxojn.

Maimona moke diris mi ne kredas je tio,niaj praavoj sin kontentigxis de la produktoj importitaj el okcidento kaj oriento.

Jen tiu stultulo,diris alia mortanto,kiu al vi donis la permeson malfermi vian malbonodoran busxon ? Vi devas pagi kanabobuleton antaux ol partopreni niajn diskutojn,alie ni vin punos.

Mobi defendas Maimona dirante al la jxus parolinta knabo : Kontrolu vian langon,mi ne toleras ke vi insultu mian kuzon ke tio estu la lasta fojo alie vi sentos kiel mi aliigxas.

Mobi,ne gravas mi havas iom da mono,bonvolu mendi dek buletojn.

Cxiuj gefumantoj kvazaux auxtomate kriadis mopao,mopao(ricxulo),la pliagxa el la grupo diras : Mi ja sciis ekde via alveno ke tiu cxi knabo estas ricxulido.

Okazas foje ke fumanto mankas monon por mem acxeti ecx unu buleton,sed kiel tiu substanco kreas dependigxon,malgraux la manko,la fumanto kiam li havas envion iras en ngada(kanabofumejo),tie li trovos kion kontentigi ties mankon. Li fumados tiom kiom li deziros. Estas strikte malpermesite al mortanto rifuzi helpi lian kunulon kiu mankas la eblecon mem acxeti kanabon,ekzistas grandan solidarecon inter la kanabofumantoj.

Iu alia knabo diras ke Mopao pravas cxu niaj praavoj malkovris aliajn kontinentojn kiel faris la euxropaj praavoj ? Tio volas diri ke ekde cxiam la okcidentanoj estas pli kreema,ekzemple en la deksesaj aux dekokaj jarcentoj esploristo kiel Kolombo,livingston,Magelan faris gravajn ekspediciojn por malkovri fremdajn kontinentojn dume niaj praavoj vivis en la arbaroj kaj sin vestis je bestoauxtoj kaj arbofolioj.

Mobi tion subtenis aldonante : Kamarado vi pravas tiam,niaj praavoj ne povis tiam movigxi tiel facile kiel la okcidentaj praavoj.

Knabino kies nomo estas Nina diras ke Diego kao la portugala esploristo kiam li atingis la regxolandon kongo,li miris pri gxia admnistra organizo,kongo estis vastega regxolando kun multaj provincoj,iuj en la nuna angolo,en la du kongoj kaj en gabono. La tiama regxo Nzinga nkuvu kiu farigxis Alfonso la unua post kristana baptigxo,estis granda genio,li dispeigis sian regxolandon en potencaj federacioj.

Mi konklude diras ke ne estas la blankuloj kiuj lernigis al nia regxo kiel regi tiun vastegan landon.ni ne suferu pri komplekson.

La malica knabo kiu demandis al Maimona cxu li havis la permeson paroli ,denove montris kiom li estas malica.

Vi stultulino,regi landon estas io,fari inventajxojn estas io alia,ni cxi tie estas parolantaj pri sciencaj kaj teknikaj progresoj . Jen mi volas vin venki en via propra tereno,vi kiu sxajnas koni la historion de la regxolando kongo devas ne ignori ke en la deksepa jarcento okazis grandan militon inter la portugaloj kaj la konganoj, la batalo de Ambuila . La portugaloj triumfe venkis cxar ili havis pafarmilojn,niaj praavoj havis lancojn,komprenu ke ni ne povas fari komparon inter lanco kaj pafarmilo. Tio suficxe pruvas ke ekde tiam la okcidento cxiam superas.

Mobi diras Kia rezonado,la pliagxa el cxiuj diras : mi kredas ke la volo de Dio estas ke blankulo superu cxar li estas frato de jesuo kristo,la filo de la sankta virgulino.

La knabino ne konsentas ,sxi diras, ne mi ne vin pravigas,la blankuloj estas malbenitaj,estas ili kiuj mortigis Jesuo kristo.

Mobi kiu ne havas veran pozicion diras al la knabino,vi ne pravas cxar se vi bone vidas estas la malbenitoj kiuj faras teknikajn kaj sciencajn progresojn dum ni kiuj nenion malbonan faris al Jesuo kristo pli kaj pli malprogresas,Kia malujusteco !

La pliagxulo diras al Maimona : nun estas via vico fumi,mi rimarkis ke ekde via alveno,vi ne ankoraux tusxis la kanabon. Nia amiko ne kuragxis rifuzi,li faris kvazaux li estas vera mo-rtanto ,li prenis la kanabon,gxin fumis sed li tusegis dum la fumado. Oni al li alportis glason da akvo,de iu filino de sro Amin.

La pliagxulo demandis al Maimonan cxu liaj okuloj malfermegxis,sed tiu lasta ne povis tiuminute tuj respondi cxar li dauxre tusegis.

Mobi petis ke oni alportu plian glason da akvo,Miamona ne plu deziris trinki. La frauxlino kiu al li alporits la akvon demandis al Maimona cxu li bone fartas . Mobi diris al tiu frauxlino ke tio ne koncernas sxin.

Post kelkmunuta ripozo,oni denove petis al nia amiko pliafoje fumi,li neis per la kapo eble la unua fumita kvanto suficxas al li.

Mobi petis cxu ili povas rehemigxi,sed Maimona rifuzis dirante ke li nenion specialan havas kiel okupo.

Mopao,mopao,cxiuj diras vi estas bonulo,tion auxdinte,la knabo mendis ankoraux dek buletojn. La knabino kiu jxus parolis pri la regxolando kongo petis monon al Maimona por ke sxi acxetu kuketojn. La knabo al sxi donis iom da mono.

Reveninte el la antauxa flanko de la domo kie sxi iris por acxeti la kuketojn,la knabino vidis sxian sidlokon okupita de nova alvenanto. Sxi reklamis dezirante ke tiu novvenanto starigxu. Maimona petis al sxi esti gxentila,li proponis alian disponeblan sidlokon tute apud kie li sidis.

Maimona estas tre cxarma knabo,,inteligenta,klera,bone edukita,li h avas pli da kvalitoj ol da malvirtoj.

Li estas la revo de preskaux cxiuj nepostulemaj junulinoj.Li havas neriprocxeblan konduton,cxu li havas du vivojn,oni ne scias. Li estas memfida kaj li cxion faras por valorigi sian personecon. Kiel esperantisto,li havas amikojn tra la tuta mondo.

Maimona havis kuriozan agmanieron kun la knabinoj,neniu el liaj malnovaj koramikinoj,cxu pasantinoj,cxu tiuj kun kiuj li vivis dum longa aux efemera tempo iris kun malbona memorajxo en la koro.oni ne scias kial li havas tiun privilegion,cxu pro lia socialemo aux cxu pro lia sperto aux cxu tutsimple pro lia vireco,la naturo lin benis tiurilate,krom lia vireco,la knabo havas tauxgan anatomion(peniso)preskaux cxiuj seksemaj junulinoj sxatas tian anatomion. Manipuli la knabinojn estas lia plej sxatata ludo.

Mia beleco,kio estas via nomo kaj kion vi faras en la vivo ?

Mia nomo estas Nina,por la dua parto de via demando,mi kredas ke mi ne havas repondon. Permesu ke mi al vi demandu pro kio vi deziras scii tion kion mi faras.

Tio ne gravas ,mi nur estas kurioza scii kion vi faras en la vivo,se tio vin gxenas pardonu al mi.Mi estas tusxita pro via jxusa interveno en la diskuto ;mi diris al mi eble vi faras bonajn studojn.

Mi studis antaux jaroj sed mi ne plu studas nuntempe.

Kial vi ne plu studas,vi sxajnas tre juna

Tio estas longa historio . Maimona rimarkigis al la knabino ke sxi tamen estas klera malgraux ke sxi ne plu studas. Kiel la knabo dauxre tusis,la knabino petis al li sxin sekvi ekstere la domo.

Cxu vi havas mian kutiman trinkajxon ? kara kelnero.

Jes frauxlino ni havas iom da via kutima trinkajxo,cxu oni gxin alportu al vi ?

Bonvolu alporti du botelojn.

Post kvin minuta atendo dum kiu Maimona tre bone rigardis la cxirkauxajxon,kiel granda leganto de sas kaj oss 117,li cxiam agas kiel detektivo en fremdaj lokoj.

Kiu pagos,mi ne plu havas monon en mia posxo.

Trankviligxu kara cxarmulo,mi havas suficxe da mono por pagi la fakturon.

Jen vian plej sxtatan trinkajxon,kara frauxlino. Kaj jen la via kara cxarmulo.

Dankon

Post la foriro de la kelnero,Maimona diras ; tiu servanto estas humuristo li diris jen la via kara cxarmulo.

Nina estas bela nomo,cxu vi ofte venas cxi tie ? sxajnas al mi ke vi estas bone konata en tiu cxi loko.

Maimona prenu iom da tiu cxi trinkajxo,gxi al vi faros bonon.

Kia trinkajxo gxi estas ? Gustumu kaj vi malkovros ,gxi estas…

Kiel la trinkajxo estis en kolorita botelo kiu ne surhavis skribojn,estis malfacile al Maimona scii precize pri kiu trinkajxo temis.

La knabino malsxtopis la botelon kaj trinkis iom da tiu trinkajxo el la botelo mem sen elversxi en la glaso kiujn la kelnero al ili alportis. Sxi al Maimona diris : trinku gxi al vi faros bonon.

Maimona elversxis en la glaso kaj poste trinkis tiun fresxan ne suficxe sukeritan sojalakton,la botelo enhavis 750cl.

Nina diras ; tio vin protektas kontraux kelkaj malsanoj,mi tion prenas en suficxa kvanto.

Cxu cxiuj fumantoj faras la samon,

Bedauxrinde ne cxiuj havas la eblecon acxeti ecx duonlitron da tiu lakto unu foje semajne.

Nina mendis ankaux sandvicxojn kaj sxinkojn kaj lardojn.

Vi devas malsategi,tio estas via unua fojo tusxi al la kanabo cxu ne ? ankaux mia unua fojo, estis… Tiam mi vivis sur la strato,estas iu pliagxa amikino mia kiu por la unua fojo donis al mi kanabon. Post la fumado,mi eksentis grandan malsaton.

Krom la kanabo,vi jam gustumis aliajn drogojn ?

Trankviligxu belulo mi nenion alian prenas krom kanabo,ecx bieron mi ne trinkas,mi ankoraux ne fumas cigaredon.

Do laux mia kompreno nur kanabo placxas al vi,

Jes nur tio,nenio alia.

Vi al mi jxus diris ke via unua sperto kun la kanabo okazis en la strato,mi ne bone komprenas. Cxu vi faras stratan vivon ?

Ne nun,mi vivis en la strato,dum preskaux tri jaroj,mi perdis miajn gepatrojn pro aidoso tio okazis kiam mi ankoraux estis dekkvarjargxa. Post la morto de niaj gepatroj,mi kaj miaj gxemelaj gefratoj iris vivi en la domo de nia patra onklo,tie ni vivis veran kalveron. Kiel nia onklo cxiam forestis de la domo,ties edzino kaj geinfanoj malbone kondutis kontraux ni,ni multe suferis dum du jaroj,oni al ni donis mangxon malfruxe kaj unu foje tage,ni ne parolu pri la kvanto. Ili nin taksis de sorcxistoj dirante ke ilia hejmo ne plu pace vivis ekde nia alveno.

Ni cxion faras por remomori la tiamajn travivajxojn.

Mi komprenas ,mi jam havas ideon de via pasinta vivo,ni povas sxangxi la temon de nia konversacio.

Nina postsekvas ; ne plu povante elteni la humiligitan traktadon imponita la ni de niaj gekuzoj kun ties patrino,ni decidis foriri de la domo por vivi en la strato.Nuntempen mi luas etan domon kie mi vivas kun miaj gefratoj,ili studas kaj mi okupigxas pri iliaj studoj.

Kion vi konkrete faras por havi monon por la mangxo,la studoj de la gefratoj kaj la lupago de la domo.

Mi estas prostituino.

Cxu vere ?

Jes,kial vin mensogi,tio estas la vero mi prostituas por nia vivtenado.

Cxu viaj gxemelaj gefratoj tion scias ?

Kompreneble jes,sed ili ne min vidas sub la prostitua kostumo,mi eliras je la dudekdua horo dece vestita, alvenante en mia labormedio ,mi sxangxas la aspekton kaj rehejmigxas frumatene je la kvina.

Jen kial mi havas malfacilecon akcepti ke vi estas prostituino.

Hejme,mi mastrumas kiel vera patrino,mi zorgas pri la eduko de miaj gefratoj,kontrolas iliajn notojn kaj havas raportojn el la lernejo por ke mi certigxu ke ili bone sin kondutas.Mi kuiras kaj faras lesivon por ili kiel patrino.

Tio ne estas facila,cxu ne ?

Mi jam alkutimigxis,tamen vi pravas tio ne estas facila laboro.

Cxu okazas ke vi revenu kun la posxoj malplenaj ?

Kompreneble jes,ne cxiuj tagoj estas dimancxo.

Kion vi faras tiam kiam,vi revenas malplenmane ?

La strato,lernigis al mi la sxparemon,mi limigas la elspezojn kaj mi bone scias ke mi devas sxpari por la morgauxa tago.Kiam mi havas suficxe da mono,mi acxetas valorajxojn kiel juvelojn k.t.p mi povas ilin revendi bonapreze aux prunti monon dank,al tiuj valorajxoj. Cxu vi komprenas ?

Viaj gefratoj scias ke vi prostituas por ilia vivtenado ?

Mi kredas ke mi jam respondis al tiu demando kaj mi precize al vi diris ke hejme mi dece min kondutas po ilia eduko.

Se via malpliagxa fratino ekdeziras farigxi kiel vi kio estos via opinio ?

Mi ne al sxi permesos fari tiun laboron,gxi estas malfacila kaj plenas je cxiaspecaj riskoj.

Vi tamen dauxre tion faras.

Mi eble tuj forlasos kaj min dedicxos al io alia,mi sincere al vi diras ke mi estas pensanta pri tio,tiu vivo ne estas facila.

Ho,mia kunulo Mobi certe senpaciencas,pro mia foresto,mi tie reiras ,ni devas kune rehejmigxi. Dankon pro via boneco.

Nedankinde,estas mi kiu devas vin danki,vi disponigis iom da tempo,mi bezonis ke cxarma knabo estu momente en mia apudeco.

Cxu vi cxi tie restas ?

Ne ankaux mi tuj iros al la domo sed mi iomete ripozas.

Gxis revido,Nina mi estos felicxa vin revidi.

Mi ne sxatas ke viroj venu en mia hejmo,mi ne ankoraux invitis viron sed,mi vin invitas ,bonvolu veni sabate je la 16a sur baudouin strato numero 7.

Konsentite kara belulino.

La domo de Nina estas konforta,gxi situas je la centro de la urbo,baudouin estas unu el la cxefaj stratoj de la kvartalo omba. Tiu domo konsistas el unu salono,du dormocxambroj kaj unu tre bela kuirejo. En la salono estas du divanoj,la unua havas du sidlokojn kaj la dua tri,unu tablo el vitro kaj multkolora tapisxo kovras la tutan plankon. Televido trovigxas cxe la angulo de la salono,granda radio-aparato ludas kizomba(angola zukmuziko), cxu Nina informigxis pri la plej sxatata muziko de sxia invitanto aux tio estas nur simpla koincido. Maimona pli sxatas angolan muzikon,ecx se dum promenado,li auxdas tiun muzikon survoje,li haltas por bone auxskulti gxis kontetigxo.

Maimona ne venis sola, Pofili lin akompanis al tiu rendevuo,tiu lasta diris mallauxtevocxe al ties amiko antaux ol eniri en la domon ; mi ne hejme mangxis antaux ol veni cxi tie,mi kredas ke via amikino kuiris por ni.

Maimona ne retenis lian ridon,la knabino plej afable ilin bonvenigis.

Kiel Nina estis abonanto de canal sat,sxi al la vizitantoj demandis kian kanalon ili preferas sekvi.

La du knaboj diris ke ili pli sxatas France 24,Tf6,13eme rue precipe Tv5. Nina al ili diris : faru kiel cxe vi.

Du geknaboj eliris el la cxambro,ili gxentile salutis niajn vizitantojn,Nina prezentis sxiajn gxemalajn gefratojn ; jen Betti Kaj Pat miaj gefratoj kun kiuj mi vivas.Betti kaj Pat jen Maimona kaj Pofili. Post la prezentado,Nina petis al sxiaj gefratoj reiri en la cxambron.

Mi havas viskion,bieron kaj brandon,la elekto esats via.

Maimona preferas viskion,Pofili estas vinosxatanto,la knabino ilin servis laux ilia gusto,sxi alportis pladon en kiu estis kokidajxo,fisxajxo,fritoj kaj grandan jxus bakitan bongustan kukon en alia plado.

Pofili flustris al la orelo de lia amiko,hodiaux estas kiel festo.mi ne ecx imagis ke prostuino povas vivi en tia komforteco,Maimona lin interompis dirante,ni priparolos hejme.

Nina jxus senkulpigxis al sxiaj gastoj,sxi direktigxis al la koridoro,tie estas alia pordo tra kiu oni iras malantaux la domo. La banejo trovigxis malantaux la domo.

Post preskaux kvindekminuta foresto,Nina reaperas en la salono en rugxa robo el silko,sxia tuta korpo travideblis en tiu robo. Sxi estis nudpeida,sxia hararo estis bone kombitaj kaj sxi sentis ian ekscitigan parfumon.

Pofili ne povis sin reteni,li kriis kia beleco ! Nina lin dankis pro la lauxdo.

Vi estas rigarantaj Tv5,mi tre multe sxatas la elsendon Question pour un champion,bonvolu plialtigi la sonon.

La gxemeloj deziris eliri por partopreni datrevenan feston de iu samklasano ilia,ili venis al Nina por havi la permeson. Nina ni pretas,ni atendas la taksibileton.

Amuzu vin kiom vi povos,revenu je la dudekdua kaj duono,estu akurataj,gxis revido kaj bonan feston.

Ankaux mi devas foriri,mi havas ion fari en la urbo,Mai mi al vi telfonos tuj kiam mi finlaboros.

Kara pofili se vi prenas la direkton de la urbo,bonvolu kuniri kun la gxemeloj por ke vi ilin helpu,kiel hodiaux estas sabato,la transporto al la direkto de la urbo povas esti malfacile havebla.

Pofili,cxu vi povas reveni cxi tie post via laboro ?

Kara,Mai tio dependas de la okupo kiu min atendas,se okazas ke mi fruxe finu ,mi sen probleme revenos,ni gardu kontakton,mi jxus diris al vi ke mi telefonos. Gxis revido,amuzu vin tre bone.

Nina fermis la pordon tuj post la foriro de Pofili,Betti kaj Pat. Sxi metis pornagrafian
  1   2


Elŝuti 163.48 Kb.


Elŝuti 163.48 Kb.