Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La disvolviĝo de Bahaa Esperanto-Ligo

Elŝuti 50.39 Kb.

La disvolviĝo de Bahaa Esperanto-Ligo




Dato15.03.2017
Grandeco50.39 Kb.

Elŝuti 50.39 Kb.



La disvolviĝo

de

Bahaa Esperanto-Ligo
de ĝia fondo ĝis hodiaŭ


Enkonduke
La Bahaa Kredo estas monda religio fondita meze de deknaŭa jarcento de Bahá'u'lláh1, kiun liaj adeptoj, la bahaanoj, kredas esti la Promesito de ĉiuj epokoj. La kerna celo de Bahaismo estas la unueco de la tuta homaro, la kreo de tutmonda socio surbaze de unueco en diverseco. Bahá'u'lláh diras: «Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala religio, unu komuna Kredo. »2

Ja ĉiuj Kredoj kaj la tradicioj de preskaŭ ĉiuj popoloj promesas estontecon en kiu paco kaj harmonio regos surtere kaj la homaro vivos en prospero. Tiu promesita epoko, tiel kredas bahaanoj, kun la veno de Bahá'u'lláh komenciĝis kaj ke estas liaj instruoj kiuj ebligas al la homaro konstrui tiun novan mondon.

Unu el la principaj instruoj de Bahá’u’lláh koncernas la enkondukon de universala lingvo: «La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon... Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro... Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.»3

Surbaze de tio ne povas mirigi ke jam tre frue en la disvolviĝo de bahaa komunumo stariĝis intimaj ligoj al la Esperanto-movado. Estas fakte indikoj ke komence de la dudeka jarcento la tiutempaj bahaanoj estis grandparte konvinkitaj ke estas ĝuste Esperanto tiu internacia helpa lingvo, kies enkondukon profetas iliaj sanktaj skriboj. Lidia Zamenhof en letero de marto 1938 eĉ konsideris Esperanton «tiu lingvo, kiu – mi estas profunde konvinkita – estis kreita rekte sub la influo de Bahá'u'lláh, kvankam la aŭtoro de la lingvo tion ne sciis.»4 Siatempe almenaŭ en Eŭropo plejmulto el la bahaanoj estis ŝajne se ne aktivaj esperantistoj minimume apogantoj de la Lingvo Internacia.

Al tio ankaŭ forte kontribuis la favora sinteno de 'Abdu'l-Bahá5 elmontrita precipe dum liaj historiaj vojaĝoj al la Okcidento en 1911–1913 kiam ankaŭ plurfoje li parolis antaŭ esperantistoj, esprimis sian altan estimon pri la movado kaj rekte alvokis al plua disvastigo de la lingvo. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá en 1921, kiam la bahaan komunumon ekgvidis lia nepo Shoghi Effendi6, ankaŭ tiu plu kuraĝigis lerni kaj uzi la lingvon kaj i.a. mem plurfoje per plej estimaj kaj kuraĝigaj vortoj salutis Universalan Kongreson.

Tamen devas oni konscii ke ne povas la bahaanoj decidi pri la estonta monda helplingvo, sed ke tion devos efektivigi la politikaj gvidantoj de la homaro, ke «la registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon»7. Sekve la bahaanoj sin engaĝas por la ĝenerala principo enkonduki – iun ajn! – internacian helpan lingvon.

La nuntempan sintenon bone resumas la jena citaĵo: «La Universala Domo de Justeco8 sentas ke, se ĝi elektus iun lingvon por la bahaanoj uzota kiel internacia helpa lingvo, tio kaŭzus pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe. La amikoj [t.e. la bahaanoj], tamen, rememorante ke tio estas unu el la tre gravaj principoj de la Kredo, farus bone se ili subtenus la ideon ĉiam kiam eblas kaj preĝus ke la tempo ne plu foras kiam la registaroj de la nacioj adoptos unu solan lingvon por esti instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel helpa al la gepatra lingvo de la lernantoj.»9

Jen ankaŭ koncize la fokuso de la bahaaj esperantistoj, kiuj ek de la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento kolektiĝas en la Bahaa Esperanto-Ligo.



La fondo

Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam komence de la sesdekaj jaroj kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj estas ligitaj al la persono de Adelbert Mühlschlegel. Ili tamen restis sen konkretaj rezultoj.

Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971 estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe Roan Orloff-Stone, Usono, la ideo relative rapide realiĝis.

Per letero de julio 1971 Cardoso skribis – tiam nome de kaj kiel sekretario de la Loka Spirita Asembleo de la bahaanoj de Fortaleza, Brazilo –, ke «ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion». Li aldonis skizon de statuto, kiu difinis kiel celojn de la fondota asocio eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj.

Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj en Brazilo (8), Hindio (1), Hispanio (1), Irano (1), Portugalio (1) kaj Usono (6). La letero de Cardoso estis supozeble skribita al ĝuste tiuj personoj. Sed estis almetita krome ankoraŭ listo de pliaj 47 adresoj en 13 landoj, preskaŭ la duono el Usono, kompilita de Roan Orloff-Stone. Krome Cardoso komencis verki sub la nomo Komuna Bahaa Letero cirkuleron, kiu poste fariĝis la unua organo de la Ligo.

Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portland, Usono, ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. Post konsulto de Adelbert Mühlschlegel, kiu tiam estis jam «Mano de la Afero de Dio» kaj laŭ ĝi «entuziasma» pri tiu propono, la Universala Domo de Justeco donis sian aprobon per letero datita la 19-an de marto 1973 (18.19.129 de la Bahaa Epoko): jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo.

Per la 5-a n-ro (aprilo 1973) de la Komuna Bahaa Letero estis diskonigata al la kolektitaj adresoj de bahaanoj-esperantistoj la aprobo de la Universala Domo de Justeco. Ankaŭ jam estis dissendataj aliĝiloj kaj balotiloj por la elekto de unua estraro.

Tiu elekto sekvis la modelon de la bahaaj spiritaj asembleoj (ĉiu membro voĉdonis por naŭ nomoj el ĉiuj membroj; sen kandidatigoj). Per aparta letero de la 30-a de julio (kiu tamen portas nur la daton laŭ la bahaa kalendaro: 18-an de Kalemat' 130) estis diskonigata la rezulto de tiu elekto en kiu voĉdonis 30 personoj. Elektitaj estis s-ro Paŭlo Amorim Cardoso (Brazilo), s-ino Roan Orloff-Stone (Usono), s-ro Habib Taherzadeh (Israelo [Bahaa Mondcentro]), d-ro Adelbert Mühlschlegel (Svisio), s-ro Badiollah Samimy (Irano), s-ro Manuel de Freitas (Portugalio), s-ro S.C. Gupta (Hindio), s-ro Chagzin Kim (Koreio) kaj s-ino Leonora Stirling Armstrong (Brazilo). La oficperiodo de la estraro estis fiksita al tri jaroj.

Per n-ro 9 (novembro 1973) de la Komuna Bahaa Letero estis informata ke «BEL posedas 73 membrojn el 14 landoj: Argentinio 1, Aŭstrio 1, Brazilo 24, Germanio 1, Hispanio 3, Italio 2, Irano 4, Israelo 1, Kanado 4, Koreio 1, Nederlando 1, Portugalio 2, Svisio 1, Usono 27.»

Kaj en la sekva 10-a n-ro (januaro 1974) estis anoncata: «Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo: Kunordiganto: Adelbert Mühlschlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib Taherzadeh el Israelio, Sekretario: Paŭlo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino: Roan U. Orloff Stone el Usono, Kasisto: Manuel Freitas el Protugalio, Vickasisto: Leonora Stirling Armstrong el Brazilo.» Krome estis anoncata ke laŭ pli frua decido ĉiuj tiuj membriĝintaj ĝis la formiĝo de tiu unua estraro aŭtomate fariĝus fondaj membroj de BEL: estis 80 membroj el 17 landoj.



Unuaj aktivecoj
La unuaj aktivecoj de la Ligo estis, apud la kolekto de membroj, la eldono de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel ekz. la 19 monatonomoj de la bahaa kalendaro (aldone al la 15-a n-ro de Komuna Bahaa Letero de majo 1975 troviĝis kalendaro laŭ kiu eblis paralele uzi la bahaan kaj la gregorian kalendarojn). Ankaŭ estis komplete tradukita la Tutmonda Kvinjara Plano lanĉita de la Universala Domo de Justeco en printempo 1974. Kaj la Ligo submetis al UEA peton fariĝi kunlaboranta faka asocio, kio efektiviĝis la sekvan jaron, 1975, dum la UK.

Malgraŭ ĉiaj atingoj la unuaj jaroj por la nova Ligo estis sufiĉe malfacilaj. Precipe pro la disĵetiteco tra la tuta mondo de ne nur la membraro sed ankaŭ la estraranoj la agado limiĝis al tiu de unuopuloj kaj multo koncentriĝis ĉe la sekretario. La unua estis P. A. Cardoso, Brazilo. Apud li plej grava por la disvolviĝo de la Ligo estis Roan Orloff-Stone, Usono, kiu partoprenis ĉiujn UK-ojn inter 1976 kaj 1988. La Ligo tiel povis helpe de tiuj ĝiaj motoroj kaj kelkaj kromaj membroj kutime almenaŭ reprezenti Bahaismon ĉe la UK-oj.

En 1976 BEL faris provon al revivigo de La Nova Tago. Kun la tempindiko «Splendoro 133» (marto 1976) aperis la unua, seppaĝa numero, en kiu klarigatas ke la BEL-anoj en Fortaleza lanĉis ĝin «en sia Nova Fazo» kiel oficialan organon de BEL direktitan ankaŭ al la ĝenerala esperantistaro. Pliaj numeroj tamen ne aperis. Sed daŭris iom ankoraŭ la komence unupaĝa kaj ek de la 12a numero dupaĝa Komuna Bahaa Letero, de kiu probable aperis entute 20 numeroj. Sekvis ĝin du numeroj de t.n. Bahaaj Noticoj, kiujn evidente ankaŭ Cardoso redaktis.

Per ties dua numero estis konigata la rezulto de la dua balotado en 1976. Antaŭ ĝi Cardoso atentigis pri tio ke laŭ la statuto «povas esti estrarano nur Bahaan(in)o scipovanta Esperanton» kaj ke en alia kazo la balotado ne validus. Kaj li permesis al si forigi el la membrolisto por la balotado tiujn pri «kiuj mi scias, ke ili ne parolas la lingvon internacian»!

Nove eniris la estraron – anstataŭ Kim kaj Armstrong – s-ro Ali Akbar Milani, Anglio, kaj s-ro John T. Dale Jr., Usono, kiu fariĝis ĝia nova sekretario («kundordiganto» restis Adelbert Mühlschlegel, «vickunordiganto» fariĝis Badiollah Samimy, Irano, kaj nova vickasisto la novelektita A. A. Milani; la ceteraj oficoj restis senŝanĝe).

Same kiel antaŭe Cardoso, nun la nova sekretario, John T. Dale, Usono, signife difinis la trajtojn de la Ligo. Per multa elano li kontribuis ideojn pri la plua evoluado de la Ligo kaj iniciatis kelkajn, ĉefe eldonajn projektojn. Ankaŭ li transprenis la redaktadon de la bulteno de la Ligo al kiu li donis la nomon BELmonda Letero (kiu ĝis hodiaŭ restas), sed konservis la nombradon de ties antaŭintoj tiel ke la unua numero fariĝis la 23a! Tiu aperis probable (klara indiko mankas) en aprilo 1978, do preskaŭ jaron post la lastaj Bahaaj Noticoj, kaj ambicie ĝia «redaktisto» skribis: «mi nun esperas, ke ne estos pli da obstakloj, kaj ke BELmonda Letero ... povos aperi monate»!

Aperis post tiu unua, kvarpaĝa numero tamen nur ankoraŭ du numeroj, ambaŭ sen tempindiko sed probable en 1979, sub la redaktado de Dale. N-ro 24 estis 16-paĝa kaj n-ro 25 eĉ 60-paĝa. Tiu ĉi lasta inkluzivis tradukojn de sciencaj novaĵ-artikoloj kaj pri la Unuiĝintaj Nacioj, originalajn kaj tradukitajn poemojn kaj prozaĵojn, tradukojn de preĝoj kaj meditaĵoj de Bahá'u'lláh, raportojn de diversaj personoj, radio-programan skripton pri la Kredo, artikolon pri la institucio de la Mashriqu'l-Adhkár (maŝrekol'-azkar' = bahaa templo), leterojn al la redaktisto, anoncojn pri novaj eldonaĵoj, kaj ilustraĵojn.

La Ligo en tiu periodo daŭre plusuferis pro la disĵetiteco de la membraro kaj tio ke eĉ la estraranoj la plej multajn anojn tute ne konis persone. Tiutempe, en 1979, oni devis ankaŭ ĉesigi kontakton kun la bahaaj esperantistoj en Irano (sur la balotlisto en 1976 estis 16 irananoj), kiuj, post la t.n. «islama revolucio» en tiu jaro, estus endanĝerigitaj per korespondado kun la Okcidento.

Unu el la ĉefaj taskoj, kiujn donis al si John Dale kiel sekretario de BEL, «estis korekti la oftegajn miskomprenojn inter la bahaanoj mem pri Esperanto». Li trovis ke la plej multaj bahaanoj favoras aŭ la anglan kiel estontan mondlingvon aŭ, malgraŭ ke eble favoraj al Esperanto, ne emas ĝin lerni kaj uzi antaŭ ol la Universala Domo de Justeco rekte petus tion. «Por alfronti tiajn miskomprenojn kaj malhelpojn al la laboro de la BELanoj, mi komencis krei diversajn aferojn: (1) Kompilaĵon de la Bahaaj Skribaĵoj pri Esperanto kaj la lingva problemo. ... (2) Kolekti diversajn historiajn bahaajn esperantajn dokumentojn kaj tradukojn en Esperanto de diversaj bahaaj tekstoj. ... (3) Krei informfoliojn kaj bazajn dokumentojn en la angla kaj la esperanta lingvoj, kiuj estus helpaj al la disvastiĝo de BEL inter la bahaanoj kaj esperantistoj. Ekzemploj de tiaj aferoj inkluzivis How to Become a Linguistic World Citizen, The Baha'i Esperanto League: A Forum for Teaching the Faith and Learning the International Language kaj novaĵ-elsendojn pri la ĝisdatigita traduko de Baha'u'llah kaj la Nova Epoko...». La reeldono en 1978 de la reviziita, ampleksigita kaj apendicita, jam de Martha Root iniciatita kaj de Lidia Zamenhof plenumita traduko de Bahá'u'lláh kaj la nova epoko de John E. Esslemont, la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko al Bahaismo, estis certe unu el la plej grandaj atingoj de tiu periodo.

Krome estis eldonitaj en 1976 trilingve (portugale, hispane kaj esperante; ĝi ankaŭ aperis en sia angla originalo) la broŝuro Unueco kaj universala lingvo verkita de Dale, en 1977 la broŝuro Bahaaj Respondoj kaj en 1981 La Kaŝitaj Vortoj, unu el la centraj verkoj de Bahá'u'lláh.

En 1979 Dale sendis leteron kun ekzemplero de la BELmonda Letero al ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj (tiam 130; hodiaŭ estas pli ol 180) por anonci al tiuj la ekziston de BEL kaj komenci kunlaboron kun naciaj grupoj. Dale ankaŭ turniĝis al la Universala Domo de Justeco petante ke ĝi «konsideru la dumtempan, eksperimentan adopton de Esperanto en iu maniero por pli forte instigi al la Bahaanoj lerni la lingvon.»

Similon jam pli frue estis farinta Cardoso. Sed tiuj klopodoj restis senfruktaj. La Universala Domo de Justeco konservis sian politikon kaj ne emis entrepreni ian oficialan, eĉ se nur eksperimentan enkondukon de Esperanto ene de la bahaanaro. Cardoso evidente iom post iom tiel seniluziiĝis per la vaneco de siaj tiurilataj esperoj ke kelkajn jarojn poste li forlasis la Kredon (la trian estraron de 1980 li tamen servis ankoraŭ kiel prezidanto; gia sekretariino fariĝis Roan Orloff-Stone, vic-prezidanto Manuel de Freitas kaj kasisto Ali Milani).



En la 1980aj kaj 1990aj jaroj
En 1981 la Ligo donis al si novan statuton, kiu i.a. reduktis la nombron de estraranoj al kvin kaj difinis la taskojn de la kvar oficistoj (estrarestro, vic-estrarestro, sekretario kaj kasisto). La nova estraro anoncita en la n-ro «Printempo-Somero, 1983» de la BELmonda Letero konsistis el: John T. Dale, Usono (estrarestro), Pierre Parini, Luksemburgio (vic-estrarestro), Roan Orloff-Stone, Usono (sekretariino), Ali Akbar Milani, Usono (kasisto), kaj Janet Bixby, Usono. La sekvan, kvinan en 1986 elektitan estraron eniris – anstataŭ John T. Dale kaj Janet Bixby – Piero Bellebone, Italio, kaj Heinz-Dieter Maas, Germanio, kiu fariĝis ĝia nova estrarestro (la ceteraj oficoj restis senŝanĝaj).

Tiuperiode, ek de la dua duono de la okdekaj jaroj kiam la agadcentra torĉo pli kaj pli transiris de Ameriko al okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, la Ligo spertis signifan antaŭenpuŝon. Tion multe helpis ke tiutempe Esperanto ene de la bahaa komunumo akiris la reputacion de «enirbileto» al la landoj malantaŭ la t.n. «fera kurteno», kien la Kredo dum la pasintaj jardekoj ne povis penetri. Tiurilate grave rolis la UK 1986 en Pekino, kiun partoprenis pli ol deko da BELanoj el preskaŭ sammulte da landoj, kaj la jubilea UK 1987 en Varsovio, kiun partoprenis la probable plej multaj bahaanoj iam ĉeestintaj Universalan Kongreson: ĉirkaŭ kvindek el preskaŭ dudek landoj.

Apud la centra Ligo funkciis – kaj parte funkcias ĝis hodiaŭ – bahaaj Esperanto-komitatoj resp. BEL-sekcioj en Germanio, Usono, Britio kaj Svisio (en 1993 aldoniĝis Bulgario). Post la IJK en Krakovo 1987 dum kelkaj jaroj la Ligo eĉ povis starigi junularan sekcion, JuBEL, kiu sukcesis dum manpleno da sinsekvaj Internaciaj Junularaj Kongresoj kaj aliaj porjunularaj eventoj certigi partoprenon de kelkaj junaj esperantistoj bahaanoj kaj kontribui la ties programoj.

Kaj BEL mem povis fine de la okdekaj kaj komence de la naŭdekaj jaroj organizi serion da t.n. BELaj Tagoj, plurtagaj seminarioj en Esperanto pri la Kredo, de kiuj tri okazis en Pollando kaj po unu en Slovakio kaj Bulgario.

En 1992 la pola redaktoro kaj tiama vicprezidanto de UEA, Roman Dobrzynski, prezentis dum la UK en Vieno la esperantan version de sia filmo pri Bahaismo kaj ĝia mondcentro en Haifa, Israelo, sub la titolo «La ŝafejo de la naŭa Profeto» – filmo je kies realigo lin subtenis ankaŭ BELanoj.

Prosperis ankaŭ la eldonado: Aperis la du belaj, multkoloraj broŝuroj La Vojo al Paco kaj La Bahaa Kredo kaj traduko de la tre grava La Promeso de Monda Paco, mesaĝo de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo okaze de la Internacia Jaro de Paco 1986. En 1989 BEL kunrealigis la esperantan eldonon de la konata kompilaĵo de O. P. Ghai Unueco en diverseco. La unusola vero en la skriboj de ĉiuj religioj. En 1992 estis krome eldonata mezampleksa kolekto de bahaaj preĝoj kaj en 1994 60-paĝa kompilaĵo el la skriboj de Bahá'u'lláh sub la titolo Perloj de l' Saĝo.

BEL en 1988 dum la Roterdama UK denove ŝanĝis sian statuton kaj i.a. reampleksigis la nombron da estraranoj al naŭ kaj komencis proceduron de nomumado kaj aprobado por certigi funkcikapablan estraron.

Noveniris la estraron elektitan en 1988 Pierre Daoust (Belgio), Bijan Ghaznavi (Svisio), Paul Friedman (Novzelando), Roberta McFarland (Usono), June K. Fritz (Usono), Lynda Hill (Britio) kaj Bernhard Westerhoff (Germanio); restis Heinz-Dieter Maas kaj Pierre Parini (kiu fariĝis sekretario). Jam unu jaron poste dum la UK en Brajtono eniris ĝin Cynthia Libby (Usono) kaj prof. Ingo Hofmann (Germanio) kaj la BELmonda Letero donas ankaŭ la nomon de John Dale; mankas tiu de June K. Fritz (la tiutempa redaktorino de la BELmonda Letero) kaj de Bernhard Westerhoff.

En la sekva numero Dale denove mankas kaj ankaŭ Hill, sed aperas Janet Rawling-Keitel (Germanio). Tiu konsisto restis ĝis la UK 1992 en Vieno kiam noveniris d-ro Stanislav Koncebovski (Germanio), Luc Feidangai (Centrafrika Respubliko) kaj Michele Gregory (Israelo/Bahaa Mondcentro) kaj reeniris Bernhard Westerhoff, kiu fariĝis sekretario/kasisto (restis Heinz-Dieter Maas, kiel prezidanto, Janet Rawling-Keitel, kiu fariĝis vicprezidantino, Pierre Parini kaj Paul Friedman; komence vakis «reprezentanto por Ameriko», kiu poste fariĝis Cynthia Libby).

La okan, en 1995 formitan estraron konsistigis: Heinz-Dieter Maas (Germanio), prezidanto, Heide Martha Otto (Germanio, poste Albanio), vicprezidantino, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario/kasisto, Irene Bennett (Britio), Michele Gregory (Israelo, poste Usono), d-ro Stanislav Koncebovski (Pollando, poste Germanio), Cynthia Libby (Usono), John MacLeod (Ĉinio) kaj Janet Rawling-Keitel (Germanio).


La sekvaj ĝisnunaj estraroj havis la jenan konsiston:

La naŭa de 1998: Michele Gregory (Usono), prezidantino, d-ro Eric B. Coffinet (Francio), vicprezidanto, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, Ciprian Jauca (Kanado), Heinz-Dieter Maas (Germanio), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Heide Martha Otto (Albanio), Maria Taŝeva (Bulgario).

La deka de 2001: d-ro Eric B. Coffinet (Francio), prezidanto, Heide Martha Otto (Albanio), vicprezidantino, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, Evgeniev Delcov (Rusio), Bradley McDonald (Novzelando), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Andrea Ottrok (Hungario), Maria Taŝeva (Bulgario).

La dekunua de 2004: Heide Martha Otto (Israelo / Bahaa Mondcentro), prezidantino, Maria Taŝeva (Bulgario), vicprezidantino, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, d-ro Eric B. Coffinet (Francio), Evgeniev Delcov (Rusio), Bradley McDonald (Novzelando), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Andrea Ottrok (Hungario).

La dekdua de 2007: Heide Martha Otto (Israelo / Bahaa Mondcentro), prezidantino, d-ro Eric B. Coffinet (Francio), vicprezidanto, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, Nicholas Bridgewater (Britio), Bradley McDonald (Novzelando), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Andrea Ottrok (Hungario), Alina Ŝlajĥova (Ukrainio).

La administran responson por BEL la Universala Domo de Justeco estis asignitia al tiu Nacia Spirita Asembleo (NSA) en kies lando vivas ĝia sekretario; tiel ĝi migris de Brazilo (Cardoso) tra Usono (Orloff-Stone) kaj Luksemburgio (Parini) al Germanio (Westerhoff), kie ĝi restas ekde 1992.



Atingoj kaj perspektivoj
Dum la lastaj jardekoj la agadon de la BEL karakterizas sufiĉa konstanteco je relative malalta agadnivelo. La BELmonda Letero baldaŭ post la ambiciaj provoj de John T. Dale ĝin pli vaste utiligi kaj pluevoluigi ree ŝrumpis al modesta du- ĝis sespaĝa bulteno. Mallonge ĝi havis du diversajn usonajn redaktistinojn antaŭ ol ĝian redaktadon ek de probable n-ro 9 (klara indiko mankas) transprenis la tiutempa sekretariino Roan Orloff-Stone, kiu ĝin redaktis ĝis n-ro 20. Ek de la n-ro «januaro-marto 1987» ĝi estis redaktata de June K. Fritz, Usono, kaj aperis tre regule kvarfoje jare, ampleksante inter kvar kaj, plej ofte, ses tre dense skribitajn paĝojn. Tiel daŭris ankaŭ ek de kiam en 1994 la redaktado transiris al Bernhard Westerhoff, Germanio, kiu komencis indiki numerojn, komencante la nombradon je la unua BELmonda Letero redaktita de Dale (tiel ke li komencis redaktadon de n-ro 51, vintro 1994-95, 151 BE / 4) kaj kiu precipe ekkomencis fari la laboron komputile, kio donis tute novan aspekton al la bulteno, kiu tamen ĝis hodiaŭ restas relative modesta, ekz. senkolora, malgraŭ ke nuntempe pli kaj pli aperas fotoj en ĝi kiuj en la elektronike dissendata versio estas plejparte koloraj dum la presita versia restas nigra-blanka. Post kiam aperis kelkaj duobloj numeroj ek de 2001 ĝi definitive aperas nur ankoraŭ dufoje jare en printempo kaj aŭtuno – nun tamen kun ofte pli ol ses, ĝis foje 12 paĝoj.

La BELmonda Letero daŭre funkcias sole kiel interna informilo entenanta internajn informojn, gravajn adresojn, estrarajn komunikojn, novaĵojn pri membraj aktivecoj en unuopaj landoj kaj tradukitajn erojn el la bahaaj skriboj; krome ĝi raportas pri gravaj evoluoj en la Esperanto-movado. Ĝin ricevas aŭtomate ĉiuj BELanoj kaj ĝi ne aboneblas. Per ĝi BEL sukcesis krei firman bazon de interna informado sed ankoraŭ ne reatingis la staton de la periodo de La Nova Tago, kiu estis organo, eble eĉ ĉefe, ankaŭ por ekstera informado kaj por propagando de la Kredo.

En la jubilea jaro 1987 la Universala Domo de Justeco estis kontribuinta 10.000 nederlandajn guldenojn al la starigo de la tiam planita Centro Zamenhof en Bjalistoko. Kiam evidentiĝis ke tiu ne realiĝos BEL nome de la Universala Domo de Justeco interkonsentis kun la Fondumo Zamenhof donaci tiun sumon al la Porinfana Klinika Hospitalo Doktoro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko por ke tiu povu ekipi unu sian salonon kaj donu al ĝi la nomon de Lidia Zamenhof. La kontrakto pri tio estis solene subskribata surloke la 29-an de majo 1993 – koincide la datreveno de la forpaso de Bahá’u’lláh.

Je la organizado de la UK 1997 en Adelajdo, Aŭstralio, aparte amplekse kontribuis per diversaj servoj la surloka bahaa komunumo. Kaj konekte kun la UK en Tel-Aviv en 2000 dekduo da BEL-anoj faris antaŭe tritagan pilgrimadon al la bahaa mondcentro en Haifa, kiu estis ankaŭ celo de unu el la oficialaj kongresoj ekskursoj, kaj poste forte subtenis la LKK-n je la organiza laboro precipe dum la unua kongresa tago. Tiun kongreson formale salutis dum la inaŭguro oficiala reprezentanto de la Universala Domo de Justeco; kaj estraranoj de UEA faris viziton al la sidejo de la Universala Domo de Justeco kaj estis tie akceptita de unu el ĝiaj membroj.

Jaron pli frue, en 1998 dum la UK en Montpeliero, Francio, BEL festis sian 25-jariĝon kaj okaze de tiu jam en somero 1997 eldonis festlibran broŝuron Bahaismo kaj Esperanto, kiu amplekse traktas la rilatojn inter Bahaismo kaj Esperanto kaj la disvolviĝon de BEL.

En 2002 plia grava iniciato de la Universala Domo de Justeco, nome alvoko al interreligia toleremo kaj dialogo, direktita al la gvidantoj de la religioj, estis subtenata de BEL per traduko de la alvoko kaj ĝia dissemado en esperantaj rondoj, precipe religiaj.

Kiel jam dum al la unua Nitobe-Simpozio 1996 in Prago ankaŭ al tiu en Pekino 2004 estis invitita kaj kontribuis oficiala reprezentanto de la Bahaa Internacia Komunumo, la NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron ĉe UNO. Okaze de la 100-a UK BEL transdonis al UEA la gratulojn de la Universala Domo de Justeco, same kiel tri jarojn poste okaze de la 100-jariĝo de UEA mem.

Grava projekto, kiu origine devus pretiĝi jam ĉirkaŭ la 25-jariĝo de la Ligo sed bedaŭrinde ankoraŭ ne finrealiĝis, estas ampleksa kompilaĵo, iniciatita jam de John Dale, el la bahaaj skriboj kaj kelkaj kromaj fontoj pri la principo de internacia helpa lingvo kaj la uzo de la araba, la persa, la angla, Esperanto kaj aliaj planlingvoj kiel eblaj internaciaj helplingvoj.

La membraro de BEL dum la jaroj iom post iom kreskis ĝis super 400, sed post reviziado komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ duoniĝis – por tamen iom post iom realtiĝi ĝis aktuale denove preskaŭ 400 en ĉirkaŭ 60 landoj. Plej multnombras la anoj nun en Germanio kaj Bulgario (po pli ol 50), Britio, Rusio, Ukrainio kaj Usono (po pli ol 20), Aŭstralio, Hispanio kaj Pollando (po pli ol 10).

La Ligo dekomence sin financas per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ĝi ricevas foje subtenojn de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSA) – de pluraj jaroj jam la germana NSA ĝin regule subtenas – aŭ de aliaj bahaaj instancoj.

BEL dum la lastaj jaroj fokusis sian agadon je aktiva partopreno de la Universalaj Kongresoj, foja artikolado en la esperanta gazetaro kaj la eldonado de kelkaj gravaj dokumentoj, ĉu komplete kiel en 1986 La Promeso de Monda Paco, en 1992 Bahá'u'lláh kaj en 2008 Unu komuna Kredo, aŭ per resumaj faldfolioj, kiel en 1996 La prospero de la homaro kaj Turnopunkto por ĉiuj nacioj. Foje BEL ankaŭ informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere pri la lingvo kaj movado esperanta.

La novaj komunikaj teknologioj ankaŭ ne preterpasis Bahaan Esperanto-Ligon: Jam delonge ĝi havas sian propran hejmpaĝon (www.bel.bahai.de) kaj ankaŭ por la interna komunikado pli kaj pli utiligas perretan korespondadon, precipe ĝia estraro.











Bahaa

Esperanto-Ligo














Iniciatita en 1972 kaj fondita en 1973

Kunlaboranta kiel faka asocio kun



Universala Esperanto-Asocio ek de 1975










Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Eppsteiner Straße 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio

T +49-(0)6192-9929-16 • F +49-(0)6192-9929-99



bel@bahai.de – www.bel.bahai.de
© Bahaa Esperanto-Ligo, 2009 – 166BE







1Notoj:

 Arabe: «Gloro de Dio» (pr.: baha’-ulla’); titolo de Mírzá Husayn-'Alí (pr.: mirza husejn ali’), 1817-1892, la fondinto de Bahaismo; la skribojn de Bahá’u’lláh bahaanoj konsideras esti rekta revelacio de Dio

2 "Perloj de l'Saĝo - El la Skriboj de Bahá'u'lláh", p. 28 (BEL, Germanio, 1994)

3 Bahá'u'lláh, Tablets of Bahá’u’lláh revealed after the Kitab-I-Aqdas, 11:9 + 13

4 Isaj Dratwer, Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno - La Laguna, 1980, p. 60

5 Arabe: «servanto de Bahá» (pr.: abdul-baha'), titolo kiun donis al si 'Abbás Effendi, 1844-1921, plej aĝa filo kaj nomumita posteulo de Bahá’u’lláh

6 Pr.: ŝogi efendi; titolo de Shoghi Rabbani, 1897-1957, pranepo de Bahá’u’lláh kaj plej aĝa nepo de ‘Abdu’l-Bahá, nomumita de ‘Abdu’l-Bahá kiel «Gardanto» de la Bahaa Kredo, oficon kiun plenumis depost ties forpaso en 1921 ĝis sia propra morto en 1957

7 Kitáb-i-Aqdas, noto 193

8 La Universala Domo de Justeco estas la plej supera gvida kaj leĝdona organo de la tutmonda bahaa komunumo kun sia sidejo en Haifa, Isrealo; ĝi instaliĝis en 1963 laŭ la direktivoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá; ĝi estas elektata ĉiujn kvinan jaron de la membroj de ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj

9 El enkonduko al kompilaĵo preparita en januaro 1985 komisiite de la Universala Domo de Justeco


Elŝuti 50.39 Kb.

  • La fondo
  • Esperanto-Ligo

  • Elŝuti 50.39 Kb.