Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La blanka malsano triakta dramo

Elŝuti 232.36 Kb.

La blanka malsano triakta dramo




paĝo1/6
Dato09.11.2017
Grandeco232.36 Kb.

Elŝuti 232.36 Kb.
  1   2   3   4   5   6

K A R E L Č A P E K.

LA BLANKA MALSANO

 

 



 

TRIAKTA DRAMO

EN 14 BILDOJ

El la ĉeĥa radukis

TH. KILIAN

 

Eldonis



MORAVIAJ ESPERANTO PIONIROJ,

OLOMOUC


 

1938.


 

PRESIS JAROSLAV STROJIL, PŘEROV

TIU ĈI

TRADUKO ESTAS DEDIĈITA



AL MEMORO DE

D-ro L. L. Z A M E N H O F,

LA ESTINTA KURACISTO

EN LA MALRIĈULA KVARTALO

DE VARSOVIO.

La rajton prezenti tiun ĉi teatraĵon kaj ĉiujn ceterajn rajtojn, precipe la rajtojn traduki ĝin, filmi k. t. p. donas por ĉiuj ŝtatoj kaj lingvoj de la mondo sole 1a teatra agentejo Universum, Boh. Perlík en Praha XII.,

Moravská 22, al kiu estas ĉiu prezentado antaŭ-anoncota.

Nepermesita prezentado estos juĝe persekutata.

Copyright 1937 by Boh. Perlík of Universum, Prague.

ANTAŬPAROLO DE LA AŬTORO.

La unuan instigon al tiu ĉi teatraĵo donis al mi antaŭ jaroj sugesto de amiko-kuracisto: doktoro, kiu malkovras novajn radiojn, kapablajn detrui pereigajn tumorojn, trovas inter ili radiojn de l' morto; iliahelpe la iĝas aŭtokrato kaj fatala savonto de la mondo. El tiu ĉi sugesto fiksiĝis en mia memoro bildo de kuracisto, kiu laŭ sia maniero havas la sorton de l' homaro en la manoj. Sed en la nuna tempo, estas tiom da homoj, kiuj havas aŭ volas havi en la manoj la sorton de popoloj aŭ de la homaro, ke nenio estus alloganta min aldoni al ili ankoraŭ unu ekzempleron, se ne efikus dua pli grava instigo: tio estas nia tempo mem.

Unu el la karakterizaj signoj de la postmilita homaro estas, ke ĝi forlasas tion, kion ona diversloke preskaŭ malŝate nomas humaneco; jen vorto ampleksanta pian estimon al homaj vivo kaj rajtoj, amon al libereco kaj paco, celadon al vero kaj justeco kaj al aliaj moralaj postuloj, kiuj estis ĝis nun rigardataj, konforme al la eŭropa tradicio, kiel senco de la homa evoluo. Kiel konate, ekregis kelkajn landojn kaj popolojn tute alia spirito; ne la homo, sed la klaso, ŝtato, popolo aŭ raso estas la portanto de ĉiuj rajtoj kaj la unusola objekto de estimo, sed ĝuste tial de estimo plej alta: nenio estas super ĝi, kio morale limigus ĝin en ĝiaj volo kaj rajtoj. La ŝtato, popolo, reĝimo havas ĉiopovan aŭtoritaton; la individuo kun sia libera spirito kaj konscienco estas fizike kaj morale absolute subigita al la tiel nomata kolektiva reĝimo, kiu esence estas tamen pure aŭtokratia kaj perforte altrudita. La spirito de la politika aŭtoritato en la nuna stato de l' mondo atakeme luktas kun la eŭropa tradicio de morala kaj demokratia humaneco; tiu ĉi konflikto ludas jaron post jaro pli timigan rolon en internaciaj okazaĵoj, sed ĝi estas samtempe interna problemo de ĉiu popolo. Ekstere ĝi plej klare manifestiĝas per daŭra militminaco en la nuna Eŭropo kaj per kreskanta emo al perforta kaj ruiniga solvo de politikaj problemoj.

Jes, la nunan mondkonflikton eblas difini ankaŭ per ekonomiaj kaj socialaj nocioj; oni povas klarigi ĝin ankaŭ per biologiaj terminoj kiel vivolukto; sed ĝia plej drama aspekto estas en la kolizio de du grandaj antagonismaj idealoj. Sur unu flanko estas la moralaj idealoj de tuthomara humaneco, demokratia libereco, tutmonda paco kaj estimo al ĉiu homa vivo kaj rajto. Sur la alia flanko estas la dinamismaj, kontraŭhumanecaj idealoj de povo, superrego kaj nacia aŭ alia ekspansio, por kiuj perforto estas bonvena rimedo kaj la homa vivo nura instrumento. Dirite per terminoj nun uzataj, ĝi estas konflikto de idealoj de demokratio kun idealoj de nelimigitaj kaj honoravidaj diktaturoj. Kaj ĝuste tiu ĉi konflikto en sia tragika aktualeco instigis min skribi la Blankan malsanon.

Anstataŭ la fikcia »blanka malsano« ĝi povus esti kancero aŭ alia malsano; sed la aŭtoro klopodis transloki en fikcian sferon kiom eble ĉiujn bildojn, ja eĉ la lokigon de sia teatraĵo por ke oni devu pensi nek pri efektiva malsano nek pri efektiva ŝtato aŭ reĝimo; krome li certagrade sentis la lepron simbole, kvazaŭ fantomon de profunda disfalo de la blanka raso; tia epidemio impresas la nunan homon kvazaŭ reveno al la pestepidemioj de l' mezepoko. La aŭtoro intence rilatigis la tutan draman situacion de sia konflikto kun la temo de eksterma epidemio, ĉar homo malsana kaj mizera necese estas tipa objekto de humaneco; lia dependeco de afabla, morala reĝimo estas la plej profunda. Du grandaj mondkonceptoj lukte kunpuŝiĝas ĉi tie kvazaŭ super la dolorolito de la lepra homaro kaj en ilia konflikto decidiĝas pri ĝiaj vivo kaj morto. Tiu, kiu reprezentas la volon al povo, ne lasas haltigi sin sur sia vojo per kompato al homaj doloro kaj teruro; kaj tiu, kiu luktas kun li en la nomo de humaneco kaj estimo al vivo, rifuzas sian helpon al suferantoj, ĉar li mem fatale akceptas la senkompatan moralon de l' batalo. Ankaŭ en la nomo de paco kaj humaneco oni mortigados kaj mortados po hekatomboj, se iam necesos decidi la konflikton per batalo. En la mondo de la milito eĉ la Paco devas esti kruda kaj necedema batalanto. Kaj male, la reprezentanto de povo kaj forto mem iĝas unu el tiuj, kiuj petegas homan helpon, dume la nehaltigebla meĥanismo de la masakro, kiun li ekfunkciigis, sensente ruliĝas trans li. Ĝuste en tio vidis la aŭtoro la senesperan pezon de la tutmonda konflikto, kiun ni travivas; en ĝi ne luktas simple nigro kun blanko, malbono kun bono, senrajto kun rajto; en ĝi kunpuŝiĝas sur ambaŭ flankoj grandaj valoroj sed ankaŭ nepacigeblaj krudecoj; sed kion la konflikto endanĝerigas, tio estas la tuto de bono kaj rajto kaj homa vivo. Fine ĝi estas la popolamaso sen grandeco kaj kunsento, kiu indiferente tretmortigas ambaŭ reprezentantojn de la malaj voloj. Jen homaro, kiun da humaneco volis savi, jen popolamasoj, kiujn la volo al povo volis gvidi al grandeco kaj gloro! Galén, jen vi havas viajn »ĉiujn homojn«, Marŝalo, jen vi havas vian popolon, kaj ni ĉiuj, jen ni havas niajn historiajn konfliktojn, en kiuj la fina sukceso estas necerta, kaj kie estas nedubebla nur tio: ke ilin pagos per sango kaj doloro la Homo. Kia ajn estu la rezulto de la milito, kiu uraganas ĉe la finiĝo de la Blanka malsano, tio estas certa, ke la Homo restos en sia suferado ne savita.

La aŭtoro konscias, ke tiu ĉi ne evitebla tragika finiĝo ne signifas solvon; sed ĉar temas pri efektiva lukto, kiu okazas en niaj tempo kaj spaco inter efektivaj homaj fortoj, ni ne povas solvi ĝin per vortoj kaj ni devas lasi la solvon al la historio. Eble ni povas fidi ankaŭ la venontajn homojn, kiaj estas la du honestaj kaj prudentaj junaj homoj ĉe la finiĝo de la teatraĵo; sed la fina solvo restas al la politika kaj spirita historioj, kiujn ni partoprenas ne kiel nuraj rigardantoj, sed kiel kunbatalantoj kiuj devas scii, sur kiu flanko de la tutmonda drama konflikto estas la tuta rajto kaj la tuta vivo de malgranda popolo.

 

 



--o0o-

P E R S O N O J

 

I. AKTO


LA KORTEGA KONSILANTO

 

LA KORTEGA KONSILANTO PROFESORO D-RO SIGELIUS.



DOKTORO GALÉN.

UNUA KLINIKA ASISTANTO.

DUA ASISTANTO.

UNUA PROFESORO.

DUA PROFESORO.

TRIA PROFESORO.

KVARA PROFESORO.

MARŜALO.


ADJUTANTO.

GENERALO.

MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIENO.

ALIA SINJORO.

OFICIALA SINJORO.

FLEGISTINO.

UNUA GAZETISTO.

DUA GAZETISTO.

KURACISTOJ, FLEGISTOJ, GAZETISTOJ, SEKVANTARO. UNUA LEPRULO.

DUA LEPRULO.

TRIA LEPRULO.

PATRO.


PATRINO.

FILINO.


FILO.

II. AKTO


BARONO KRÜG

LA KORTEGA KONSILANTO SIGELIUS.

BARONO KRÜG.

DOKTORO GALÉN.

LA MARŜALO.

LA ADJUTANTO.

LA UNUA LEPRULO.

LA DUA LEPRULO.

LA TRIA LEPRULO.

LA PATRO.

LA PATRINO.

 

III. AKTO



LA MARŜALO

LA MARŜALO.

LIA FILINO.

LA JUNA KRÜG.

LA MINISTRO POR PROPAGANDO.

LA ADJUTANTO.

DOKTORO GALÉN.

LA FILO.


POPOLAMASO.

VIRO EL LA POPOLAMASO.

UNUA AKTO.

LA KORTEGA KONSILANTO.

Unua bildo.

Tri lepruloj en bandaĝoj.

LA UNUA LEPRULO: La pesto ĝi estas, la pesto. En nia strato estas jam en ĉiu domo kelkaj pestuloj. Najbaro, mi diris, ankaŭ vi havas ja sur la mentono la blankan makulon; kaj li, ke tio ne gravas, ke li eĉ ne sentas ĝin. Kaj hodiaŭ jam falas karno-pecoj de li same kiel de mi. La pesto ĝi estas.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, la lepro ĝi estas. Oni nomas ĝin la blanka malsano, sed oni devus nomi ĝin puno - Tia malsano ja ne povas ekesti per si mem; jen Dio punas nin.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jezuo Kristo - Dio Jezuo Kristo - Dio Jezuo Kristo -

LA UNUA LEPRULO: Puno! puno! Mi scivolus, pro kio mi estu punata. Karulo, la vivo donis al mi ne tro multe da ĝuo. Da mizero jes! Tio estus stranga Dio, se li punus malriĉulojn, ĉu ne?

LA DUA LEPRULO: Atendu, vi vidos ja. Komence vi havas ĝin nur sur la haŭto, sed kiam ĝi ekmanĝegos vin interne kiel ĉi tiun, vi diros al vi, tio ne eblas, ke ĝi estas pro nenio, ĝi devas esti puno, ĝi devas havi iun kaŭzon -

LA TRIA LEPRULO: Jezuo. . . Jezuo Dio en la ĉielo. . .

LA UNUA LEPRULO: Nature, ke ĝi havas. Estis jam tro multe da homoj en la mondo, kaj tial duono de ni devas formortaĉi, por ke estu loko por la aliaj. Tiel ĝi estas. Vi estas bakisto kaj faros lokon al alia bakistaĉo. Kaj mi estas malriĉulo kaj faros lokon al alia malriĉulo, por ke iu alia mizeru kaj malsatu anstataŭ mi. Tial devis veni la pesto inter la homojn.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, la lepro. Ĉe la pesto vi nigriĝus, karulo, sed ĉe la lepro vi estas blanka kiel. . . nu, kiel kreto.

LA UNUA LEPRULO: Ĉu blanka, ĉu nigra, tio nun ne gravas; nur se mi ne tiom fiodorus.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jezuo Kristo. . . Jezuo mia. . . Jezuo Kristo, kompatu min. . .

LA DUA LEPRULO: Vi ne plendu; vi estas bonŝanca, ĉar vi estas sola; sed kiam oni naŭzas siajn proprajn edzinon kaj infanojn - La kompatinduloj, kiel ili eltenu kun mi! Kaj sur la mamo de la edzino aperis nun blanka makulo - Najbare al ni loĝas tapetisto, kaj tiu veas tage kaj nokte, tage kaj nokte!-

LA TRIA LEPRULO: Jezuo - Jezuo - Jezuo. .

LA UNUA LEPRULO: Silentaĉu! Kiu aŭskultu tion senĉese, vi - leprulo!

Kurteno.

 

 



Dua bildo.

Laborĉambro de la kortega konsilanto profesoro doktoro Sigelius.

LA KORTEGA KONSILANTO: ... mi petas, sinjoro redaktoro; sed mi havas nur tri minutojn da tempo - vi scias ja, miaj pacientoj! Do kion vi havas sur la koro?

LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, nia gazeto dezirus informi la publikon el la plej kompetenta buŝo -

LA KORTEGA KONSILANTO: - pri la tiel nomata blanka malsano aŭ Peipinga lepro, mi scias. Bedaŭrinde oni skribas pri ĝi troege. Kaj tro laike, sinjoro. Laŭ mia opinio oni devas lasi la malsanojn al la kuracistoj. Skribu pri ili en la gazeto, kaj la plejparto de la legantaro tuj ekserĉos sur si la koncernajn simptomojn, ĉu ne?

LA GAZETISTO: Jes, sed nia gazeto ĝuste volus trankviligi la publikon -

LA KORTEGA KONSILANTO: Trankviligi? Homo, per kio vi volas trankviligi ĝin? - Rigardu, ĝi estas. . . danĝera malsano, kaj disvastiĝas kvazaŭ lavango - Nu vere, oni febre laboras pri ĝi en ĉiuj klinikoj de l' mondo, sed - li levas la ŝultrojn. Dume nia scienco estas senpova. Skribu, ke ĉe la unuaj simptomoj oni plenfide turnu sin al sia kuracisto, kaj jen ĉio.

LA GAZETISTO: Kaj ilia kuracisto -

LA KORTEGA KONSILANTO: - preskribos al ili ŝmiraĵon: al la malpli riĉaj kalian permanganaton kaj al la pli bonhavaj Peruan balzamon.

LA GAZETISTO: Ĉu tio helpas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, kontraŭ la fiodoro, kiam la vundoj malfermiĝis. Tio estas la dua stadio de la malsano.

LA GAZETISTO: Kaj la tria stadio?

LA KORTEGA KONSILANTO: Morfino, junulo. Nenio krom morfino. Kaj sufiĉe pri tio, ĉu ne? Ĝi estas aĉa malsano.

LA GAZETISTO: Kaj ĉu ĝi estas. . . tre infekta?

LA KORTEGA KONSILANTO per tono de preleganta profesoro: Kiel oni ĝin prenas. Nome ni ne konas la mikrobon, kiu komunikas nian malsanon; ni scias nur, ke ĝi eksterordinare rapide disvastiĝas; plue ke ĝi ne estas komunikebla al kiu ajn besto kaj ke ĝi ne estas inokulebla eĉ al homo - almenaŭ ne al juna homo; tiun belan eksperimenton faris sur si mem doktoro Hirota en Tokio. Ni batalas, amiko, ni batalas, sed kontraŭ nekonata malamiko. Vi povas skribi, ke en nia kliniko oni laboras pri la afero jam la trian jaron; pri nia malsano ni publikigis jam respektindan vicon de sciencaj artikoloj, kiuj estas ofte kaj laŭde citataj en la faka literaturo - Li sonorigas. Ĝis nun oni nerefuteble konstatis - bedaŭrinde mi havas nur tri minutojn da tempo.

LA FLEGISTINO eniras: Kion ordonas, sinjoro kortega konsilanto?

LA KORTEGA KONSILANTO: Preparu por la sinjoro redaktoro la sciencajn publikaĵojn de nia kliniko.

LA FLEGISTINO: Jes!

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas mencii ilin, juna amiko. Tio trankviligos la publikon, kiam ĝi vidos, kiel streĉe oni batalas ĉe ni kontraŭ la tiel nomata Peipinga lepro. Ni kompreneble ne nomas ĝin lepro. La lepro estas haŭtmalsano, dume nia malsano estas pure interna. La sinjoroj kolegoj el la kliniko por haŭtmalsanoj ja ankaŭ pretendas la rajton prelegi pri ĝi, sed - nu, ni lasu tion. N i a malsano, sinjoro, ne estas ia skabio. Vi povas trankviligi la publikon, ke ne temas pri lepro. Kia aroga penso kompari tian lepron kun n i a malsano!

LA GAZETISTO: Ĉu ĝi. . . estas pli danĝera malsano ol la lepro?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu nature. Multe pli danĝera kaj multe pli interesa. Nur la unuaj simptomoj rememorigas la ordinaran lepron: malgranda blanka makuleto ie sur la surfaco de la korpo, malvarmeta kiel marmoro kaj tute sensentiĝinta - tiel nomata macula marmorea; tial oni nomas ĝin la blanka malsano; sed ĝia plua evoluo estas tute karakteriza kaj diferenca de la ordinara leprosis maculosa. Ni nomas ĝin simple la malsano de Ĉeng aŭ Morbus Tshengi. Doktoro Ĉeng, disĉiplo de Charcot kaj kompreneble ankaŭ internisto la unua priskribis kelkajn ĝiajn kazojn en la Peipinga malsanulejo. Tre bela publikaĵo, sinjoro; mi raportis pri ĝi jam en la jaro dudektri, kiam ankoraŭ neniu eĉ scietis, ke la malsano de Ĉeng foje iĝos pandemio.

LA GAZETISTO: Kio, mi petas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Pandemio. Tio estas malsano, kiu ekkaptas kvazaŭ lavango la tutan mondon. En Ĉinujo, sinjoro, ekaperas preskaŭ ĉiujare nova interesa malsano - tion kaŭzas la mizero; sed neniu havis ĝis nun tian sukceson kiel la malsano de Ĉeng. Ĝi estas simple la malsano de la hodiaŭo. Ĝis nun ĝi pereigis supraĵe kalkulite kvin milionojn da homoj, proksimume dekdu milionoj akute malsanas kaj minimume la triobla nombro kuras en la mondo kaj eĉ ne scias, ke ie sur la korpo ili jam havas marmorecan kaj ne sentokapablan makulon grandan apenaŭ kiel lento - Kaj eĉ ne tri jaroj pasis, kiam la malsano aperis ĉe ni! Vi povas skribi, ke la unua kazo en Eŭropo estis diagnozita ĝuste en mia kliniko. Pri tio ni povas fieri, kamarado. Unu bela simptomo de la Ĉeng-malsano ricevis eĉ la nomon simptomo de Sigelius.

LA GAZETISTO skribas: Simptomo - de la sinjoro kortega konsilanto - profesoro doktoro Sigelius.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, simptomo de Sigelius. Kiel vi vidas, ni laboras plenvapore. Ĝis nun oni konstatis, ke la Ĉeng-malsano atakas nur personojn proksimume kvardek-kvin ĝis kvindekjarajn aŭ pli aĝajn. La normalaj ŝanĝoj en la organismo, kiujn oni nomas maljuniĝado, supozeble prezentas al ĝi favoran grundon -

LA GAZETISTO: Tio estas eksterordinare interesa.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi opinias? - Kiom vi aĝas?

LA GAZETISTO: Tridek, mi petas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu tial. Se vi estus pli aĝa, certe ĝi ne ŝajnus al vi. . . tiom interesa. Plue ni scias nepre certe, ke post la unua simptomo de la malsano estas prognosis infaustissima; la morto sekvas post tri ĝis kvin monatoj, ordinare pro ĝenerala sepso - Laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de mia skolo, kiu ankoraŭ nun fieras pri tio, ke ĝi estas la kliniko de la granda Lilienthal, de mia mortinta bopatro, tion vi povus mencii, - do laŭ la opinio de la klasika skolo de Lilienthal estas Morbus Tshengi infekta malsano, kiun komunikas ĝis nun nekonata aganto; la inklino al ĝi koincidas kun la unuaj signoj de la korpa maljuniĝado; la simptomoj kaj la evoluo de la malsano - tion ni povus preterlasi, ĉu ne? Homo, tio estas nenio bela. Kio koncernas la kuracadon - sedativa tantum praescribere opportet.

LA GAZETISTO: Kiel, mi petas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ellasu tion, junulo, tio estas nur por doktoroj. Klasika recepto de la granda Lilienthal. Tio estis kuracisto, amiko! Se ni havus lin hodiaŭ! - Ĉu vi havas ankoraŭ ian demandon? Restas al mi nome nur tri minutoj da tempo.

LA GAZETISTO: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus. . . nian legantaron certe plej multe interesus, kiel eblas gardi sin kontraŭ tiu malsano -

LA KORTEGA KONSILANTO: Kio - kio? Gardi sin? Neniel! Entute neniel! Li eksaltas. Homo, ĝi pereigos ja nin ĉiujn! Ĉiu, kiu aĝas pli ol kvardek jarojn, estas antaŭkondamnita - al vi tio estas indiferenta, vi, vi kun viaj stultaj tridek jaroj! Sed ni, ni homoj ĉe la apogeo de l' vivo - Venu ĉi tien! Ĉu vi vidas nenion sur mi? Ĉu mi ne havas ie en la vizaĝo blankan makulon? Kion? Ĉu ne ankoraŭ? Nu jen, ĉiutage, dekfoje ĉiutage mi rigardas en la spegulon - Ho, jen v i a j n legantojn interesus do, kiel ili povus gardi sin kontraŭ putrado ĉe l' viva korpo! Tion mi kredas, sinjoro; min ĝi ankaŭ interesus. Li eksidas, la kapon en la manplatoj. Dio, kiel vana estas la homa scienco!

LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉe la fino vi povus eble diri kelkajn esperigajn vortojn -

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes. Skribu. . . skribu en la gazeton. . . ke ni devas akcepti ĝin kiel faton.

Sonoras telefono.

LA KORTEGA KONSILANTO levas la aŭskultilon: Halo. . . Jes. - Kion? - Vi scias ja, ke mi neniun akceptas. - Kuracisto? Kiel li nomiĝas? - Hm, doktoro Galén. Ĉu li havas ian rekomendon? Ne? Kion do li volas ĉe mi? - Mi petas vin, en la intereso de la scienco! Li ĝenu per tio mian duan asistanton; mi ne havas tempon por ia duba scienco. - Nu do sendu lin al mi, se jam kvinfoje li serĉis min; sed diru al li, ke mi havas nur tri minutojn da tempo. Jes. Li pendigas la aŭskultilon kaj ekstaras. Jen vi vidas, mia juna amiko. En tiaj cirkonstancoj oni koncentriĝu por scienca laboro!

LA GAZETISTO: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto, ke mi rabis al vi tiom de multvalora tempo -

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne domaĝas, kamarado, ne domaĝas. La scienco kaj la publiko devas reciproke servi sin. Se vi ion bezonus, turnu vin nur al mi. Donas al li la manon.

LA GAZETISTO: Respektan riverencon, sinjoro kortega konsilanto! Konstante riverencante li foriras.

LA KORTEGA KONSILANTO: Adiaŭ! Li eksidas ĉe la skribotablo.



Ekfrapo sur la pordon.

LA KORTEGA KONSILANTO prenas la plumon kaj skribas; post eta tempo: Eniru!

D-RO GALÉN eniras kaj embarasite haltas ĉe la pordo.

LA KORTEGA KONSILANTO skribas ne levinte la kapon. Post ioma tempo: Vi igas min atendi, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN konfuziĝante balbutas: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto. . . mi ne volis ĝeni. . . Mia nomo estas doktoro Galén. . .

LA KORTEGA KONSILANTO skribante: Tion mi scias. Kion vi deziras, sinjoro doktoro Galén?

D-RO GALÉN: Mi. . . mi havas nome malsanul-asekurejan klientaron, sinjoro kortega konsilanto. . . kiel oni kutimas diri, malriĉulan klientaron, ĉu ne. . . kaj pro tio mi havas okazon. . . vidi amason da kazoj, ĉu ne. . ĉar. . . en la malriĉaj tavoloj. . . abundas malsanoj. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel? Abundas?

D-RO GALÉN: Jes, disvastiĝas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho tiel! Kuracisto neniam parolu en metaforoj, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Precipe en la lasta tempo. . . kiam la blanka malsano tiom disvastiĝas -

LA KORTEGA KONSILANTO: Morbus Tshengi, sinjoro kolego: Sciencisto esprimiĝas precize kaj mallonge.

D-RO GALÉN: Kaj kiam oni vidas la mizeron. . . kiel la lepruloj putras ĉe l' viva korpo. . . meze de la familio. . . la terura fiodoro, ĉu ne?. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Uzu rimedojn, kiuj forigas la fiodoron, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Jes, sed oni volus savi la homojn! Mi havis centojn da kazoj. . . terurajn kazojn, sinjoro kortega konsilanto; kaj kiam mi tiel staris super ili. . . kun manoj senpovaj. . . preskaŭ malesperanta. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas manko, sinjoro kolego. Kuracisto neniam malesperu.

D-RO GALÉN: Sed kiam ĝi estas tia teruraĵo, sinjoro kortega konsilanto! Kaj mi diris do al mi, ke io devas okazi. . . ke mi devas provi ion; por ke mi ne staru ĉi tie tute senutila. Mi kolektis do la tutan literaturon pri tiu malsano, sed la sinjoro kortega konsilanto pardonos. . tie ĝi ne estas trovebla. . . tie, mi petas, ne. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kio ne estas trovebla?

D-RO GALÉN: La ĝusta vojo, mi petas.

LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Kaj vi konas ĝin, ĉu?

D-R,O GALÉN: Jes. Nome mi opinias, ke mi konas ĝin.

 

LA KORTEGA KONSILANTO: Tiel do! Vi opinias! Supozeble vi havas pri la Ĉeng-malsano vian propran teorion, ĉu?



D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Mian propran teorion. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Do tio sufiĉas al mi, sinjoro kolego Galén. Kiam oni ne scias kiel kuraci iun malsanon, oni elpensas almenaŭ teorion pri ĝi. Tion oni kutimas fari. Sed praktika kuracisto devas laŭ mia opinio prefere uzi elprovitajn rimedojn. Kial toleru viaj klientoj, ke vi elprovadu ĉe ili viajn dubindajn ideojn? Tiucele ekzistas klinikoj, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Sed ĝuste pro tio mi -

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne finparolis ankoraŭ, sinjoro doktoro Galén. Mi diris al vi, ke bedaŭrinde mi havas nur tri minutojn da tempo. Koncerne la Ĉengmalsanon mi rekomendus al vi diligente uzi rimedojn, kiuj forigas la fiodoron - kaj poste uzu morfinon, sinjoro kolego, precipe morfinon; finfine ni estas ĉi tie por mildigi suferojn - almenaŭ al la pagantaj klientoj. Jen ĉio, sinjoro kolego. Via vizito min ĝojigis. Li ekprenas la plumon.

D-RO GALÉN: Sed mi. . . sinjoro kortega konsilanto. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi deziras eble ankoraŭ ion?

D-RO GALÉN: Jes. Mi nome kapablas sukcese kuraci la blankan malsanon.

LA KORTEGA KONSILANTO skribas: Vi estas proksimume jam la dekdua homo, kiu venis kun tiu ĉi aserto al mi. Eĉ kelkaj kuracistoj estis inter ili.

D-RO GALÉN: Sed mi elprovis jam praktike mian metodon. . . en kelkcent kazoj, ĉu ne, kaj - montriĝis certaj rezultoj -

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiom da procentoj de resaniĝoj?

D-RO GALÉN: Proksimume sesdek. Ĉe aliaj dudek mi ankoraŭ ne estas certa -

LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Homo, se vi estus dirinta cent procentoj, mi tuj ordonus forkonduki vin kiel frenezulon aŭ ĉarlatanon. Kion mi faru kun vi? - Rigardu, sinjoro kolego, mi komprenas tion; trovi kuracilon kontraŭ la Ĉeng-malsano, tiu imago estas alloga. Tio signifus famon, fabelan klientaron, la Nobel-premion kaj eble eĉ universitatan katedron, ĉu ne? Tiuokaze vi estus pli ol Pasteur, pli ol Koch, pli ol Lilienthal - Vere, tio kapablas konfuzi al homo la kapon; domaĝe nur, ke similaj seniluziiĝoj estis jam multaj -

D-RO GALÉN: Mi elprovus mian metodon en via kliniko, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu en mia kliniko? Tio estas ja infaneca ideo. Vi estas - laŭdevene fremdulo, ĉu ne?

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Laŭdevene mi estas Greko el Pergamo.

LA KORTEGA KONSILANTO: Vidu do! Mi ne povas ja enlasi fremdulon en la ŝtatan klinikon de Lilienthal!

D-RO GALÉN: Sed mi estas ĉi-ŝtatano. . . jam de la infanaĝo...

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed la deveno, sinjoro kolego! La deveno!

D-RO GALÉN: Lilienthal estis ankaŭ. . . laŭdevene fremdulo, ĉu ne?. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, sinjoro, ke la kortega konsilanto orda profesoro doktoro Lilienthal estis mia bopatro. Cetere nun estas alia tempo. Tion eble vi mem scias. - Krome, sinjoro doktoro Galén, mi tre dubas, ĉu la granda Lilienthal permesus labori en sia scienca instituto. . . al iu asekureja kuracisto. Pardonu!

D-RO GALÉN: Al mi li permesus labori ĉi tie, sinjoro kortega konsilanto. Mi estis iam lia asistanto -

LA KORTEGA KONSILANTO eksaltas: Vi estis - Homo, kial vi ne diris tion tuj? Mi petas, kolego, sidiĝu! - Nur senceremonie, Galén. Jen kiel, vi estis do asistanto ĉe mia bopatro! Strange, mi ne memoras, ke li iam estus menciinta vin!

D-RO GALÉN sur la seĝo-rando: Li. . . li nome vokis min doktoro Infanulo.

LA KORTEGA KONSILANTO: Pro Dio, vi do estas doktoro Infanulo! Infanulo, jes - mia plej bona disĉiplo, diradis Lilienthal; kaj kia domaĝo pro la doktoro Infanulo! - Homo, kial vi ne restis ĉe li?

D-RO GALÉN: Estis diversaj kaŭzoj, sinjoro kortega konsilanto. . . la ĉefa. . . mi volis edziĝi. . . kaj kiel asistanto mi ne kapablus vivteni familion, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Erara decido. Mi ĉiam diradas al miaj disĉiploj: se vi volas science labori, ne edziĝu; kaj se tamen, do nur riĉe. Al la scienco oni devas oferi sian privatan vivon. - Ĉu vi fumas, Galén?

D-RO GALÉN: Ne, mi dankas, mi - nome mi havas anginon pectoris. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, nu, ĝi certe ne estas tiom grava! Montru, kamarado, mi rigardos!

D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro kortega konsilanto, sed nun. . . mi eĉ ne pensas pri tio. Mi petus, ke mi rajtu en via kliniko. . . apliki mian metodon. . . ĉe kelkaj lepruloj, kiujn vi opinias perditaj...

LA KORTEGA KONSILANTO: Tiaj ili estas ĉiuj, Galén. Sed tio, kion vi postulas, estas malfacila, kredu, tre malfacila. . . Oni ne volonte vidus tion, kolego. Sed ĉar tio estas vi, la plej ŝatata disĉiplo de mia bopatro - atendu, mi diros ion al vi: klarigu al ni la esencon de via metodo, kaj ni prikonsideros ĝin, ni eventuale elprovos ĝin klinike. Mi aranĝos nur, ke neniu nin ĝenu nun etendas la manon por preni la telefonon.

D-RO GALÉN: Pardonu, mi petas, sinjoro kortega konsilanto, tamen. . . antaŭ ol ĝi estos klinike elprovita. . . mi diros al neniu, kiel mi kuracas la blankan malsanon. Mi petas, mi efektive ne povas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu eĉ al mi ne?

D-RO GALÉN: Al neniu, mi petas. Tio efektive ne eblus.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi opinias tion serioze?

D-RO GALÉN: Tute serioze, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, oni do povas nenion fari. Pardonu, Galén, tio estus kontraŭ la klinikaj reguloj kaj kontraŭ - kiel mi diru tion

D-RO GALÉN: - kontraŭ via scienca respondeco, mi scias. Tamen, mi petas, mi havas miajn kialojn. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiujn?

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭras. . . tamen mi dirus ilin nur pli poste.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kiel vi volas. En tiuj ĉi cirkonstancoj ni faros do punkton post la afero, ĉu? Malgraŭ tio mi ĝojas, ke mi persone konatiĝis kun vi, doktoro Infanulo.

D-RO GALÉN : Aŭskultu, ne faru tion ! Vi devus enlasi min en la klinikon, sinjoro kortega konsilanto. Tion vi devus fari!

LA KORTEGA KONSILANTO: Kial?

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi garantias pri mia kuracilo! Mian honorvorton! Rigardu, eĉ unu recidivon mi ne havas. . . Kaj jen leteroj de kolegoj. . ili sendas al mi siajn leprulojn el la tuta kvartalo :. El tia malriĉa kvartalo la publiko eĉ ne sciiĝas pri tio. Mi petas, bonvolu rigardi, sinjoro kortega konsilanto. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne havas intereson.

D-RO GALÉN: Mia dio, kia domaĝo. . . Do mi iru, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: Jes. Mi bedaŭras.

D-RO GALÉN hezitas apud la pordo: Tia terura malsano. . . Sinjoro kortega konsilanto, eble vi mem iam. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion?

D-RO GALÉN: Nenion, mi nur. . . Eble eĉ la sinjoro kortega konsilanto povus iam bezoni tiun kuracilon.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion vi ne devis diri, Galén! Li iras tien kaj reen. Aĉa malsano, homo, tro aĉa malsano. Mi ne volus putri ĉe l' viva korpo.

D-RO GALÉN: Tiam la sinjoro kortega konsilanto povos uzi sur si mem la rimedojn forigantajn la fiodoron.

LA KORTEGA KONSILANTO: Dankon! Montru la leterojn!

D-RO GALÉN: Jen, sinjoro kortega konsilanto -

LA KORTEGA KONSILANTO legas la leterojn: Hm. Li ektusas. Ho jen - Doktoro Stradella, li estas mia disĉiplo, ĉu ne? Tia longulo, ĉu ne?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Ega longulo.

LA KORTEGA KONSILANTO legas plue: Jen kiel! Li balancas la kapon. Damnite, kolego - Kvankam ili estas nur praktikuloj, tamen - Homo, tiam vi havus ja fabelajn rezultojn! - Aŭskultu, Galén, mi havas ideon - Ĉar tio estas vi, mi mem provus vian metodon ĉe kelkaj kazoj. Pli vi ne povas ja postuli, ĉu?

D-RO GALÉN: Ne, sed. . . Mi scias, ke tio estus ega honoro por mi, sed. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed vi volas apliki vian metodon provizore mem, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Mi tre ŝatus. . . en la kliniko. . . praktiki ĝin mem.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj ĉu vi poste publikigos ĝin?

D-RO GALÉN: Jes, propre. . . sub certaj kondiĉoj, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Sub kiuj kondiĉoj?

D-RO GALÉN: - - Mi sciigus ilin pli poste, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO eksidas ĉe la tablo: Mi komprenas. Do vi volus, ke mia kliniko nur konfirmu vian metodon, sed ĝian pluan aplikadon vi rezervus por vi mem. Proksimume tiel vi imagas tion, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Nome. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Atendu. Tio estas senlima arogaĵo postuli ion similan de la kliniko de Lilienthal, sinjoro doktoro Galén, kaj mi emegas ĵeti vin propramane de sur la ŝtuparo. Mi komprenas ja, ke ĉiu kuracisto volas profiti ion per sia arto; sed fari el kuraca procedo sian negocan sekreton, tio ne estas agado inda al kuracisto, sed al surstrata marĉandistaĉo, ĉarlatano kaj fuŝkuracisto. Unue tio estas, sinjoro kolego, malhoma rilate la suferantan homaron, kaj due -

D-RO GALÉN: Sed mi, sinjoro kortega konsilanto -

LA KORTEGA KONSILANTO: Momenton, mi petas. Due tio estas ekstreme malkolegeca al la ceteraj kuracistoj. Ankaŭ ili volas sanigi siajn klientojn, sinjoro kolego; per tio ili sin ja vivtenas. Tiel statas la afero. Vi konsideras vian metodon kiel aferon de via privata profito; mi devas konsideri ĝin - bedaŭrinde -- kiel sciencisto kaj kiel kuracisto, kiu konscias pri sia devo al la homaro. Niaj vidpunktoj principe diverĝas, sinjoro doktoro Galén. Momenton. Li prenas la telefonon. Sendu al mi ĉi tien la unuan asistanton. Jes, tuj. Formetas la aŭskultilon. Tio estas ja skandalo, kiel profunde sinkis la kuracista moralo! Ĉiumomente aperas mirakla doktoro, kiu draŝas monon el sia dubinda sekreta metodo; sed la intenco krome fari al si reklamon en scienca kliniko, tian senhontaĵon, sinjoro kolego, mi ankoraŭ ne spertis.



Ekfrapo sur la pordon.

LA KORTEGA KONSILANTO: Eniru!

LA UNUA ASISTANTO eniras: La sinjoro kortega konsilanto vokis min. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien. En kiuj ĉambroj ni havas Morbus Tshengi?

LA UNUA ASISTANTO: En preskaŭ ĉiuj, sinjoro kortega konsilanto. En la numeroj du, kvar, kvin. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la nepagantojn -?

LA UNUA ASISTANTO: La malriĉaj blankmalsanuloj estas en la numero dektri.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj kiu deĵoras tie?

LA UNUA ASISTANTO: La dua asistanto, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Bone. Sinjoro unua asistanto, diru al la sinjoro dua asistanto, ke de hodiaŭ preskribos kaj faros ĉiujn kuracistajn intervenojn en la numero dektri jen kolego doktoro Galén. Tio estos liaj kazoj.

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto, sed -

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion? Kion vi volas diri?

LA UNUA ASISTANTO: Nenion, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu do! Mi opiniis, ke vi havas iajn kontraŭdirojn. Plue diru al la sinjoro dua asistanto, ke lin tute ne koncernos, kiel kaj per kio kuracos kolego Galén siajn kazojn. Tio estas mia persona deziro.

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri.



La asistanto foriras.

D-RO GALÉN: Mi eĉ ne scias. . . sinjoro kortega konsilanto. . . kiel mi danku al vi. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne necesas. Mi faras tion

  1   2   3   4   5   6


Elŝuti 232.36 Kb.


Elŝuti 232.36 Kb.