Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La akvoj de Ramlösa

Elŝuti 11.85 Kb.

La akvoj de Ramlösa




Dato21.11.2017
Grandeco11.85 Kb.

Elŝuti 11.85 Kb.



La akvoj de Ramlösa




La fera fonto


La unuaj gastoj kiuj trinkis la akvon el la fera fonto de Ramlösa estis la soldatoj de la reĝo

Karl XI kiam ili volis refreŝiĝi dum la skania milito. La fero en la akvo estas bona por

produkti freŝan sangon, kio necesas post komplikaj vundoj.
La famo disvastiĝis kaj Johan Jacob Döbelius, kiu estis gubernia kuracisto kaj profesoro pri

medicino ĉe la universitato de Lund, vojaĝis tien kaj zorge esploris la akvon. Li trovis ĝin

eksterordinare bona kaj diris ke la akvo estis ”vera donaco de Dio”, kiu povis kuraci la plej

multajn malsanojn troveblaj dum tiu tempo. La nura kondiĉo estis ke oni trinkis grandajn

kvantojn da fontakvo – prefere ok litrojn tage. La akvo enhavas ferozan oksidon, karbonacidon kaj multajn aliajn mineralojn.
Kun granda pompo la ferakva fonto estis inaŭgurita la 17-an de junio 1707, la 25-an

datrevenon de la naskiĝtago de reĝo Karl XII.


En 1708 Döbelius eldonis libron kun priskribo de la bonegaj efikoj de la fontakvo kaj kiom da

malsanoj ĝi povis kuraci. Pro tio la akvokuracejo fariĝis fama. La plej altranga societo utiligis

ĝin kaj akvokuracado floris.
La akvokuracejo evoluiĝis al kliniko kaj malsanulejo, kie multaj malsanaj homoj havis la

feliĉon resaniĝi.


Komence oni senpage povis alporti akvon de la fonto ĉe la ruĝa deklivo, sed en la komenco

de la 19-a jarcento la statutoj postulis, ke oni pagu por la akvo. Tamen estis escepto por mal-

riĉuloj.

La nova fonto


Fine de la 19-a jarcento oni boris por trovi karbon kaj argilon en la ĉirkaŭaĵo de la fonta

parko. Tiam oni trafis grandajn kvantojn de alia speco da akvo ol la pli frua ferenhava.


Esploroj montris ke la akvo estas tre pura kaj riĉa je diferencaj mineraloj, laŭ kvalito de la

sama klaso kiel la plej bonaj germanaj mineralakvaj fontoj.


Komence de la 20-a jarcento oni fondis fabrikon por enboteligi la mineralakvon. Unue la

enboteligo okazis en la iama banejo en la ravino. Jam post kelkaj jaroj la vendado kreskis.

Vera fabriko por enbotelado de la akvo estis starigita en 1915 kaj dufoje pligrandigita, ĝis

kiam en 1973 entrepreno estis translokita al Ättekulla kaj la malnova fabriko malkonstruita.


Ĉe aliaj boradoj oni trovis alian fonton kun eĉ pli bona akvo. La akvo filitriĝas dum 70 jaroj

tra 20 malsamaj tavoloj de argila tero, sablo, karbo kaj kalko. La alkala akvo estas prenita el

fonto 90 metrojn sub la tero kaj kondukita tra rustorezista tubo al la enboteliga fabriko en

Ättekulla. De tiu akvo oni ne rajtas forpreni iujn mineralojn, sed estas permesite aldoni

karboacidon kaj kelkajn aprobitajn aromojn, kiel ekzemple de citronoj kaj framboj.
La akvo, kiu vendiĝas sen karboacido, havas alian konsiston el mineraloj pro tio ke ĝi estas

prenita el alia fonto nur 50 metrojn sub la tero.



La akvo estas vendata internacie


Dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj la akvofonta vivo iom post iom malkreskis; la vendado de la enbotelita akvo tamen pligrandiĝis. Tiutempe oni pliigis sian vendosferon eksterlande. Ne nur al Danio, kie la akvo de Ramlösa jam longe estis konata, oni eksportis ĝin, sed ankaŭ al Anglio, Nederlando, Francio, Mezopotamo, Turkio, Sirio, Palestino kaj Egipto. Pro evidenta kialo, la vendado malpligrandiĝis dum la dua mondmilito. Do, pluraj de la konstruĵoj anstataŭe funkciis kiel domoj por rifuĝintoj. Kiam paco venis, la vendosumo forte altiĝis kaj oni dufoje devis pligrandigi la fabrikon. Finfine, oni devis translokiĝi al tute nova fabriko en la industria regiono de Ättekulla en la jaro 1973. Nuntempe la dana bierfarejo Carlsberg posedas la entreprenon Ramlösa Hälsobrunn AB.



Elŝuti 11.85 Kb.

  • La nova fonto
  • La akvo estas vendata internacie

  • Elŝuti 11.85 Kb.