Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Akademio kaj la landonomoj

Elŝuti 26.39 Kb.

La Akademio kaj la landonomoj




Dato21.03.2017
Grandeco26.39 Kb.

Elŝuti 26.39 Kb.

La Akademio kaj la landonomoj


La Akademio de Esperanto faris diversajn rekomendojn pri landnomoj en Esperanto. Tiuj decidoj celas helpi al pli unueca uzado. Ĉi tie aperas la esencaj tekstoj en la Studado pri landnomoj, kiu estis publikigita en Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11), kaj ankaŭ parto de la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.

Kiam la landnomaj decidoj estis unue publikigitaj, okazis kelkaj bedaŭrindaj miskomprenoj pro puraj mislegoj de la teksto. Por pli bona kompreno atentu la enkondukan tekston pri toleremo kaj la enkondukan tekston de la Listo de Normaj Landnomoj.


La Akademio invitu al toleremo


Kiam oni legas "La Faraonon" sub la agrabla plumo de Kabe, oni ja bone komprenas, ke Egipto estas lando kaj Egiptanoj ĝiaj loĝantoj, nacianoj kun ĉiuj rajtoj aŭ ne, eĉ se oni kutimis aliloke legi Egiptoj kaj Egiptujo / Egiptio. Eblas facile transiri de unu sistemo al alia kaj reciproke. Tial pli ol unu negis la ekziston de ĉia problemo: la kompreno ne estas endanĝerigita; maksimume tio povas naski agacon aŭ elvoki polemikon inter defendantoj de ambaŭ sistemoj.

Tio estas la tuta problemo, antaŭ kiu frontas la Akademio: uzado de la samaj radikoj kun malsamaj signifoj. Apud tio, minoraj estas la problemeco de malsamaj sufiksoj, de malsama formo de kelkaj radikoj aŭ eĉ de iom duba signifo de derivaĵoj per -anoj ... Apud tio, la problemo de enuziĝo de pli internaciaj formoj ankaŭ devas esti relokita en sian ĝustan lokon.

Oni tiel alvenas al la ideo, ke estus granda eraro flanke de la Akademio naski novan kampanjon de inkvizicio, kiel sub Cart, sub preteksto, ke la dua povus kompensi la unuan ... Male, ni kore akceptu la uzadon, eĉ se tre malsaman, de la diversaj Esperantistaj grupiĝoj kaj ni fidu ja la estontecon por glatigi la situacion. Intertempe ni ja studos laŭ kiuj mekanismoj estiĝis la diversaj formoj kaj tiel ni klarigos la nunan ĥaoson. Espereble ni ankaŭ povos interkonsenti pri iu rekomendota listo de tamen neoficialigotaj nomoj, kiujn ni diros normaj. La normajn nomojn ni proponos al tiuj, kiuj bezonas uzi formojn severe unuecajn; ekz-e, en juraj aŭ diplomatiaj tekstoj. Ĝuste kiel oni norme diras miozoto (Myosotis), sed tamen plu povas libere diri neforgesumino, tiel same oni norme diros Koreo (se tiel ni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) Koreujo / Koreio.

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4

Rekomendoj pri Landnomoj *


  1. Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.

  2. En okazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.

  3. La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io -- Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o -- Nederland-anoj.

  4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia "sufikso" aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

  5. Por la Akademio, ties Prezidanto
    D-ro André ALBAULT

Rimarkoj de la Prezidanto:


1. Per tiuj rekomendoj la Akademio esperas marki la finon de la diseriga tendenco en la landnomoj. Devus instaliĝi tendenco al unuecigo farita sur sana bazo tradicia kaj Fundamenta.

2. Ni memorigas, ke la Akademio jam publikigis liston de 32 landnomoj kaj de 15 landano-nomoj en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Aktoj de la Akademio, II, p. 13-14). Tiuj nomoj aldoniĝas al la kelkaj nomoj troveblaj en la Fundamento. Ĉiu disciplinema Esperantisto severe atentos tiujn listojn.

3. La Akademio ne intencas oficialigi pliajn nomojn. Sed ĉar oni diversflanke petis tian paŝon, ĝi decidiĝis anstataŭe starigi liston de "normaj" landaj kaj landanaj nomoj, kiu povos subiĝi al revizio, kiam necesos.

A.A.


*) C. 149, Ald. F. Oficialaj Informoj de la AdE, n-ro 4, Novembro 1985.



El "Aktoj de la Akademio, II, 1968 - 1974 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 10)"

OKA OFICIALA ALDONO AL LA UNIVERSALA VORTARO


[...]

C/ Landnomoj


Konsciante, ke la landnomoj, tiuj tre apartaj propraj nomoj plej ofte jam monde internaciaj, apartenas al du kategorioj de formiĝado: Lando/landanoj kaj homoj/homujo, la Akademio decidis oficialigi kiel ekzemplojn malgrandan liston de radikoj, kiuj estas sendube internaciaj, tradiciaj en nia lingvo, jam akceptitaj de la granda plimulto. De la unua kategorio oni derivas la nomon de landano per la sufikso ano; de la dua kategorio oni derivas la nomon de la lando per diversaj rimedoj laŭ la monda internacieco (sufikso -io, vorto lando, ktp.) aŭ per la Fundamenta sufikso -ujo.

1. Oficialigitaj landnomoj


Alĝerio

Irako

Liberio

Paragvajo

Aŭstralio

Irano

Libio

Peruo

Birmo

Irlando

Maroko

Polinezio

Bolivio

Islando

Meksiko

Sirio

Brazilo

Kanado

Nederlando

Sudano

Ekvadoro

Kostariko

Nikaragvo

Tunizio

Gvatemalo

Kubo

Pakistano

Urugvajo

Gvineo

Libano

Panamo

Venezuelo

1. Oficialigitaj landano-nomoj


albano

belgo

estono

hungaro

norvego

arabo

bulgaro

etiopo

italo

rumano

armeno

dano

greko

latvo

svedo

3. La sufikso -io


La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ĝi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;

konstatante, ke nuntempe, malgraŭ tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastiĝis;

memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antaŭparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;

opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta - ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;



kaj, nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.

RIM. Pri tiu teksto, el 43 membroj de la Akademio voĉdonis 41; ne voĉdonis 2; la demandon pri -io jesis 33 kolegoj, neis 5, sin detenis 3.




Elŝuti 26.39 Kb.

  • La Akademio invitu al toleremo
  • Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4 Rekomendoj pri Landnomoj *
  • Rimarkoj de la Prezidanto
  • OKA OFICIALA ALDONO AL LA UNIVERSALA VORTARO
  • 1. Oficialigitaj landnomoj
  • 1. Oficialigitaj landano-nomoj
  • 3. La sufikso -io

  • Elŝuti 26.39 Kb.