Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La agoj de jesuo la venko de jesuo

Elŝuti 77.76 Kb.

La agoj de jesuo la venko de jesuo




Dato15.10.2017
Grandeco77.76 Kb.

Elŝuti 77.76 Kb.



ĈAPITRO 9
LA AGOJ DE JESUO



    1. LA VENKO DE JESUO

La antaûa ĉapitro montras, ke Jesuo havis nian homan naturon, kaj estis tentata de peko same, kiel ni. La diferenco inter li kaj ni estas en tio, ke Jesuo plene venkis pekon; kvankam li havis pekeman naturon, li ĉiam demonstris perfektan karakteron. Ni admiras pri tiu ĉi mirindaĵo kaj ĝi inspiras nin. La Nova Testamento multfoje emfazas la perfektecon de la karaktero de Kristo:


- Li estis “tentita en ĉio tiel same (kiel ni), tamen sen peko” (Heb 4:15).
- Li “ne konis pekon”. “Kaj peko ne estis en li” (2 Kor 5:21; Joh 3:5).
- “Pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo” (1 Pet 2:22).
- “Sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj” (Heb 7:26).
La Evangeliaj skriboj montras, ke samtempuloj de Jesuo agnoskis lian perfektecon, elmontritan en liaj vortoj kaj agoj. La edzino de Pilato rekonis, ke Jesuo estas “justulo” (Mt 27:19) kaj ke li ne devas esti punata. La Roma centestro, rigardanta al la torturoj de Kristo sur la kruco, diris: “Ĉi tiu estis ja justulo” (Lk 23:47). Pli frue Jesuo, turnante sin al la judoj, demandis: “Kiu el vi pruvas kontraû mi pekon? (Joh 8:46). Respondon li ne ricevis.

Pro sia perfekta karaktero Jesuo evidentigis Dion en la karno (1Tim 3:16); li agis kaj parolis, kiel Dio, se Dio estus homo. Li estis la perfekta respegulo de Dio – “bildo de nevidebla Dio” (Kol 1:15). Tial por homo ne necesas reale vidi Dion. Jesuo klarigis: “Tiu, kiu vidis min, vidis ankaû la Patron; kiel vi diras: Montru al ni (reale) la Patron?” (Joh 14:9). Ni havas pekeman naturon kaj vivas en peka mondo kaj estas malfacile por ni kompreni kaj aprezi en deca grado la tutan spiritan superecon de Kristo; kiel homo, havante nian naturon, povas per sia karaktero plene riveli la justecon de Dio. Por kompreni tion, necesas pli forta kredo, ol simple akcepti la teologian ideon, ke Kristo estas Dio Mem; tio, ke la falsa doktrino pri la Triunuo estas tiel populara, montras, ke ĝi estas pli facile akceptata.

Kristo mortis, ĉar li havis nian naturon. Li estis posteulo de Adam pere de Maria, kaj ĉiuj posteuloj de Adam estas mortemaj (1 Kor 15:22). Pro la peko de Adam ĉiuj liaj posteuloj devas esti mortemaj, eĉ la justuloj: “Morto reĝis de post Adam... per la eraro de unu (Adam) mortis la multaj... la juĝo venis el unu ĝis kondamno... kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj” (Rom 5:14-19, kmp. 6:23), sekve, ĉiuj devis morti. Kiel posteulo de Adam, Kristo ankaû “fariĝis pekulo” kaj sekve, ankaû devis morti, ĉar ĉiuj posteuloj estis klasifikitaj kiel pekuloj, meritantaj morton pro la peko de Adam.

Dio ne ŝanĝas tiun principon, Li aplikis ĝin ankaû rilate al Kristo. Dio “Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni” (2 Kor 5:21).

Krom Jesuo, ĉiuj posteuloj de Adam, meritas tiun ĉi punon, ĉar ni ciuj persone pekas. Jesuo mortis, ĉar li havis nian naturon, dividinte kun ni la malbenon, senditan al ĉiuj posteuloj de Adam. Tamen, pro tio, ke li persone faris nenion por meriti morton, “lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi” (Ag 2:24). Kristo estis “la difinita Filo de Dio en potenco laû la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj” (Rom 1:4). Tiele, pro sia perfekta karaktero, sia “spirito de sankteco” Jesuo estis relevigita kun gloro.

Kristo mortis sur la kruco ne nur pro tio, ke li havis homan naturon. Li propravole fordonis sian perfektan vivon, kiel donacon al ni, montrinte sian amon al ni; li sciis, ke mortinte “pro niaj pekoj”, li savos nin de peko kaj morto (Ef 5:2,25; Ap 1:5; Gal 2:20). Pro tio, ke Jesuo havis perfektan karakteron, li sukcesis venki la rezulton de peko kaj fariĝis la unua persono, releviĝinta el la mortintoj kaj ricevinta eternan vivon. Ĉiuj tiuj, kiuj identigas sin kun Jesuo per baptiĝo kaj sekvas lian ekzemplon en sia vivo, havas esperon pri releviĝo kaj rekompenco. En tio estas la glora signifo de la releviĝo de Kristo. Tio estas garantio, ke ankaû ni estos relevigitaj kaj juĝitaj (Ag 17:31), kaj se ni estos vere similaj al li, ankaû ni ricevos rekompencon, eternan vivon, “sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaû kun Jesuo” (2 Kor 4:14; 1 Kor 6:14; Rom 6:3-5). Kiel pekuloj ni meritas eterman morton (Rom 6:23). Sed pro la perfekta vivo de Kristo, lia obeema morto, Dio povas donaci al ni eternan vivon, konforme kun ĉiuj Siaj principoj.

Por forigi la rezultojn de niaj pekoj, Dio “kalkulas virton” (Rom 4:6) por ni pro nia kredo al Liaj promesoj pri savo. Ni scias, ke pekon sekvas morto; se ni sincere kredas, ke Dio savos nin de tio, ni devas kredi, ke Li kalkulas nin justuloj, kvankam ni ne estas tiaj. Kriston, kiu ne konis pekon, “Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li” (2 Kor 5:21), t. e. esti en Kristo per baptiĝo kaj vivi laû la ekzemplo de Kristo. Por tiuj, kiuj estas “en Kristo Jesuo”, li “fariĝis... saĝeco... kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto” (1 Kor 1:30); la sekva verso kuraĝigas nin glori Kriston pro liaj grandaj agoj, kiujn li faris: “Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco” (Rom 1:17). Ĝusta kompreno de tiuj ĉi linioj estas necesa parto de scio pri la vera Evangelio.

Ĉio tio fariĝis ebla pro la releviĝo de Kristo. Li estis la unua frukto el la tuta rikolto de homaj estaĵoj, kiuj estos senmortaj dank’ al liaj agoj (1 Kor 15:20), “la unuenaskita” el nova spirita familio, al kiu estas donita la naturo de Dio (Kol 1:18, kmp. Ef 3:15). La releviĝo de Kristo el la mortintoj donis al Dio eblecon konsideri kredantojn en Kristo kiel justulojn, ĉar ili estas kovritaj per lia justeco. Kristo “estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo” (Rom 4:25).

Ĉio plisupredirita certigas nin, ke ni povas esti kalkulataj de Dio kiel justuloj. Kristo povas starigi nin ĉe la juĝa seĝo “senriproĉaj antaû sia gloro”, “sanktaj kaj senmakulaj kaj ne riproĉeblaj antaû li” (Judas, v. 24; Kol 1:22, kmp. Ef 5:27). Havante pekeman naturon kaj ĉiamajn spiritajn malsukcesojn, ni bezonas firman fidon por atingi al vera kredo pri tio. Vera kredo ne atingeblas nur per senpripensa akcepto de kelkaj doktrinoj.

Nur per baptiĝo en Kriston ni povas esti “en Kristo” kaj, sekve, esti kovritaj de lia justeco. Per baptiĝo ni kuniĝas al lia morto kaj resurekto (Rom 6:3-5), liberiĝas de niaj pekoj per “nia pravigo” (Rom 4:25). Ĉion tion, kion ni priskribis, povas esti malfacile komprenebla por nebaptita persono, ĉar nur per baptiĝo ni fariĝas kunligitaj kun la sango de Kristo, verŝita sur la kruco; kredantoj “lavis siajn robojn, kaj blankigas ilin en la sango de la Ŝafido” (Ap 7:14). Ni metafore surmetas blankajn robojn, reprezentantajn la justecon de Kristo (Ap 19:8). Povas esti, ke tiuj blankaj roboj denove fariĝos malpuraj pro niaj pekoj (Judas, v. 23); se tio okazos post nia baptiĝo, ni devas denove lavi ilin per la sango de Kristo kaj blankigi ilin, petante Dion pardoni nin je la nomo de Kristo.

El tio sekvas, ke post baptiĝo ni devas strebi resti en tiu benita stato, en kiun ni eniris. Necesas regule, ĉiutage dum kelkaj minutoj pripensi niajn agojn, ĉiame preĝante kaj petante pardonon. Agante tiel, ni havos certecon, ke dank’ al la justeco de Kristo, kovranta nin, ni reale estos en la Regno de Dio. Ni devas strebi por esti en Kristo en la tago de nia morto aû ĉe la reveno de Kristo, “ne havante mian (nian) justecon... sed la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon” (Fil 3:9).

La ripetata emfazo de la vorto “fido” montras, ke ni ne povas akiri savon nur pro niaj agoj, ĉar “per graco vi saviĝis per fido, ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; ne el faroj” (Ef 2:8,9). Kiel pravigo kaj justeco estas “donacoj” (Rom 5:17), tiel same ankaû savo estas donaco. Niaj agoj en kristana servo devas respeguli nian dankon al Dio pro Liaj faroj por ni, ke Li kalkulas nin justuloj kaj per tio montras al ni la vojon al savo. Opinii, ke savon oni povas ricevi nur pro siaj agoj, estas grava eraro. Niaj faroj nur montras nian amon kaj dankon. Savo estas donaco, kiun ni povas akiri pro nia fido, kaj vera fido neeviteble montros sin en agoj (Jak 2:17).




    1. LA SANGO DE JESUO

En la Nova Testamento ofte oni povas renkonti menciojn, ke nia pravigo kaj savo estas rezulto de la verŝita sango de Kristo sur la kruco. Ekzemple, 1Joh 1:7; Ap 5:9; 12:11; Rom 5:9). Por taksi la signifon de la verŝita sango de Kristo ni devas kompreni la Biblian principon, ke “la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango” (Lev 17:14). Korpo ne povas vivi sen sango; ĝi estas simbolo de vivo. En tio estas klarigo de la vortoj de Kristo: “Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon” (Joh 6:53).

Pekon sekvas morto (Rom 6:23), t. e. perdo de la sango, kiu subtenas la vivon. Pro tio la Izraelidoj devis sangverŝi ĉiufoje, kiam ili pekis. “Laû la leĝo (de Moseo), preskaû ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangverŝado ne fariĝas absolvo” de pekoj (Heb 9:22). Tial Dio ne akceptis la agon de Adam kaj Eva, kiuj kovris sian pekon per folioj de figarbo; anstataû folioj por kovri ilian pekon, Dio donis al ili felon de ŝafido (Gen 3:7,21). Laû la sama kialo Dio akceptis la donacoferon de Habel, alportinta al Li bestojn, kaj rifuzis la donacoferon de Kain el la fruktoj de la tero. Habel komprenis, ke sen sangverŝo ne estas eble ricevi absolvon de peko kaj akiri vojon al Dio (Gen 4:3-5).

Precipe tion respegulas la evento, kiam la Izraelidoj por akiri savon de la morto, markis dum Pasko la pordojn de siaj domoj per sango de ŝafidoj. Tiuj ĉi eventoj montras la ekskluzivan gravecon de la sango de Kristo. La sango de ŝafido indikas al la sango de Kristo, per kiu ni devas kovri nin. Antaû la tempo de Jesuo, laû la ordono de Dio, donita pere de Moseo, la judoj devis oferdoni bestojn pro siaj pekoj. Tamen la verŝon de sango de bestoj oni okazigis nur por edukaj celoj. La salajro de peko estas morto (Rom 6:23), kaj pro tio la morto de bestoj ne absolvos homon de lia peko, ĉar la besto, kiun li oferas, estas senpeka, ĝi ne havas scion pri bono kaj malbono, ĝi ne povas tute reprezenti homon persone: “Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn” (Heb 10:4).

Aperas la demando: Kial la judoj devis oferi bestojn pro siaj pekoj? Paûlo resumas la diversajn respondojn al tiu ĉi demando tiele: “La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo” (Gal 3:24). La bestoj, kiujn oni oferdonis pro pekoj, devis esti senmakulaj, sen difektoj (El 12:5; Lev 1:3,10 kaj tiel plu). Tio indikas al Kristo - “Ŝafido senmakula kaj sendifekta” (1 Pet 1:19). La sango de tiuj bestoj reprezentis la sangon de Kristo; Dio sciis, ke Kristo faros tion. Kaj pro tio Dio povis pardoni la pekojn de Sia popolo, kiu vivis antaû la tempo de Kristo. La morto de Kristo estis “por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento (Heb 9:15), t. e. sub la leĝo de Moseo (Heb 8:5-9). Ĉiuj ordonoj, faritaj sub tiu leĝo, antaûdiris la alvenon de Kristo kaj lian perfektan sinoferdonon “por forigi la pekon per la ofero de si mem” (Heb 9:26; 13:11,12; Rom 8:3, kmp. 2 Kor 5:21).

En Ĉapitro 7.3 ni montris, ke la tuta Malnova Testamento, precipe la leĝo de Moseo, antaûindikis al Kristo. Laû la Leĝo la vojo al Dio ebliĝis pere de la Ĉefpastro; li estis la peranto inter Dio kaj homoj laû la Malnova interligo, kaj laû la Nova interligo la Ĉefpastro estas Kristo (Heb 9:15). “La leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro... nomas Filon, perfektigitan por ĉiam” (Heb 7:28). Pro tio, ke la ĉefpastroj mem estas pekemaj, ili ne povis doni veran pardonon al homoj. La bestoj, kiujn ili oferis pro (siaj) pekoj ne povis esti veraj respondecaj pro la pekoj. Necesis tiurilate perfekta homa estaĵo, kiu povus reprezenti pekeman homecon kaj sinoferdoni pro ĉies pekoj, por elaĉeti la pekojn de ĉiu homo. Ankaû necesis perfekta ĉefpastro, kompatema al suferoj de homoj, kiu estus same, kiel homoj, tentata de pekoj kaj kiu estos interulo inter Dio kaj homoj (Heb 2:14-18).

Jesuo perfekte konvenis al tiuj kondiĉoj – “Por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj” (Heb 7:26). Li ne bezonis oferi oferojn pro siaj propraj pekoj, ĉar li estis senpeka, li sinoferdonis nur pro la pekoj de la popolo. Ĝuste pro tio la Skribo nomas lin nia ĉefpastro: “Li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili” (Heb 7:25). Pro tio, ke Kristo havis homan naturon, li estas nia ideala Ĉefpastro, “povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaûata de malforteco” (Heb 5:2). Tion ankaû konfirmas Heb 2:14: “li ankaû mem egale partoprenis en ili”, t. e. havis homan naturon.

Kiel la judaj ĉefpastroj estis interuloj nur por la Dia popolo, la Izraelidoj, tiel ankaû Kristo estas Ĉefpastro nur por spirita Izraelo, por tiuj, kiuj estas baptitaj al Kristo, komprenante la Evangelion. Li estas: “granda pastro super la domo de Dio” (Heb 10:21), kiun konsistigas tiuj, kiuj denove naskiĝis per la baptiĝo (1 Pet 2:2-5), havante la veran esperon de la Evangelio (Heb 3:6). Kompreno pri la vera senco de la pastreco de Kristo, devas kuraĝigi nin por esti baptitaj al li, ĉar se ni ne baptiĝos al li, li ne povos esti nia interulo.

Baptiĝinte al Kristo, ni devas plene konfidi al lia ĉefpastreco. Fakte, ni prenas al ni iun respondecon, kiun ni devas plenumadi dum la tuta nia vivo. “Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laûdo” (Heb 13:15). Dio donis al ni Kriston por ke ni laû lia ĉefpastreco povu glori kaj laûdi Dion kaj ke pere de Kristo ni havu vojon al Dio.

En Heb 10:21-25 estas indikite, kiel ni devas vivi, “havante grandan pastron super la domo de Dio”:


1. “Ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la koroj lavitaj per akvo pura”. Akcepti la ĉefpastrecon de Kristo signifas, ke ni devas baptiĝi (purigi nin per la akvo pura) al li kaj vivi, purigante niajn pensojn, korojn, konsciencon, firme kredante, ke pro lia sinoferdono ni aliĝas al Dio.
2. “Ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝinte”. Ni ne devas deflankiĝi de la veraj doktrinoj, kiuj donis al ni veran komprenon pri la ĉefpastreco de Kristo.
3. “Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj, ne forlasante nian kunvenadon”. Ni devas esti kunligitaj per amo kun tiuj, kiuj komprenas la signifon de la ĉefpastreco de Kristo kaj ricevas helpon de ĝi. Tion oni atingas pere de kunvenoj por komuna Diservo, dum kiuj ni rememoras pri la ofero de Kristo (vidu 11.3.5).
Tiuj ĉi postulatoj, se ni estas baptitaj al Kristo kaj restadas en li, devas plenigi nin per la konvinko, ke ni reale ricevos savon: “ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo” (Heb 4:16).



    1. OFERDONO PRO NI KAJ SI MEM

La juda ĉefpastro devis antaûe oferdoni pro siaj propraj pekoj, kaj poste pro la pekoj de la popolo (Heb 5:1-3). La saman devis agi ankaû Kristo. Kvankam li persone ne havis pekojn, sed li havis homan naturon kaj pro tio ankaû li bezonis savon de morto. Kaj Dio donis al li savon pro lia sinoferdono. Jesuo, sekve, mortis por akiri sian propran savon, kaj ankaû por ebligi nian savon. Multaj versoj konfirmas tion. Pli sube ni indikas kelkajn el ili:


- La Ĉefpastro “devas, kiel por la popolo, tiel ankaû por si mem oferi pro pekoj... tiel ankaû Kristo” plenumis la rolon de Ĉefpastro laû tipo de Moseo (Heb 5:3,5). La greka vorto, tradukita kiel “devas”, signifas ankaû financan ŝuldon. Rilate al nia Sinjoro tio signifas, ke li repagis sian ŝuldon, elaĉetante sian kaj nian savon. Kristo devis fari tion pro sia homa naturo, sed tio ne signifas, ke li havis iujn siajn pekojn, kiujn li devis elaĉeti. Li faris tion por ni, kaj ni estas elacetitaj per lia oferaĵa sango, sed per tio ankaû li mem estis elaĉetita.
- Kristo “ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem” (Heb 7:27). Sendube, Paûlo emfazis la similecon inter la oferdonoj de la pastroj kaj Kristo. Li ripetas tion en Heb 9:7 (kmp. vv.12, 25). La diferenco estas en tio, ke Kristo faris tion unufoje, sed la ĉefpastroj okazigis tion ĉiujare. Se diferenco estus en tio, ke Kristo oferis nur por la popolo, tio estus substrekita. Sed estas dirite, ke Kristo unue oferdonis pro siaj “pekoj”, kaj aparte “pro la pekoj de la popolo” - liaj pekoj ne estis niaj pekoj. Tamen estas dirite, ke li estis tute senpeka kaj tio signifas, ke pekema estas la homa naturo mem.


  • Dio “revelis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo” (Heb 13:20), t. e. per lia propra sango. El tio ni vidas, ke nia Sinjoro estis la paŝtisto kaj samtempe ankaû oferaĵo.




  • Necesas atenti, ke ĉiuj mencioj pri besta oferdono laû la leĝo de Moseo figure respegulas la oferon de Kristo. La altaro, simbolo de Kristo, ĉiujare estis purigata per sango de oferaĵoj (El 30:10), tio indikas, ke Kristo purigis sin mem per sinoferdono. Fakte, la tabernaklo mem metafore reprezentis Kriston, kaj devis esti purigata per sangoverŝado (Heb 9:23). La tabernaklo mem ne faris pekon, sed ĝi devis esti purigata per sango, ĉar ĝi asociiĝis kun peko. Same statas pri Kristo. Kiel la ĉefpastroj komencis sian diservon per sinsangpurigo, tiel same Kristo purigis sin per sia propra sango antaû ol komenci sian servadon por ni en la ĉielo (Lev 8:23).

Ke Kristo purigis sin mem, tute ne signifas, ke li persone estis pekulo. Oferdoni oferon pro peko ne ĉiam signifas, ke la oferanto pekis. (Ekzemple, en Lev 12 virino faris tion post naskiĝo de bebo).



9.4 JESUO KIEL NIA REPREZENTANTO
Pli supre ni vidis, ke la bestaj oferoj ne povis tute reprezenti pekemajn homojn. Jesuo estis reprezentanto de ni, kiu “devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj” (Heb 2:17). “Li gustumis morton por ĉiu” (Heb 2:9). Kiam ni pekas, ekzemple, dum kolero, - Dio povas pardoni nin “en Kristo” (Ef 4:32), ĉar Dio povas kompari nin kun Kristo, kiu, kiel ni, estis tentata peki (ekzemple, koleri), sed kiu venkis ĉiujn tentojn. Dio povas pardoni niajn pekojn (ekzemple, koleron), ĉar ni, estante en Kristo, estas kovritaj per lia justeco. Kristo, kiel nia reprezentanto, estas rimedo, per kiu Dio povas montri Sian gracon, samtempe subtenante Siajn proprajn justajn principojn.

Se Jesuo estus Dio, sed ne estulo kun homa naturo, li ne povus esti nia reprezentanto. Tio estas ankoraû unu pruvo, ke unu falsa ideo kondukas al alia. Tiel teologoj havas multe da komplikaj teorioj por klarigi la morton de Kristo. La populara opinio de apostatoj de kristanismo estas tio, ke pro siaj pekoj, iu homo tion ŝuldas al Dio, kion li mem ne povas pagi. Kristo per sia sango, elverŝita sur la kruco, forigis la ŝuldon de ĉiu kredanto. Multaj predikantoj de la Evangelio klarigas tion tiele: “Ni ĉiuj estas kvazaû starigitaj ĉe muro por ke la diablo pafmortigu nin. Jesuo hastis antaûen, kaj la diablo mortigis lin anstataû ni, kaj pro tio ni nun estas liberaj”.

Tiuj ĉi artefaritaj teorioj ne havas iun ajn subtenon en la Biblio. Se Kristo mortus anstataû ni, do ni neniam povus morti, sed pro tio, ke ni havas dume homan naturon, ni devas morti. Savo de peko kaj de morto estos donita al ni dum la juĝo (kiam al ni estos donita senmorteco). Ni ne ricevis ĝin ĉe la morto de Kristo. La morto de Kristo “neniigis... la diablon” (Heb 2:14; la diablo ne neniigis lin).

La Biblio instruas, ke savo fariĝis ebla pro la morto de Kristo kaj pro lia releviĝo, ne nur pro lia morto.

Se Kristo elaĉetus niajn pekojn per sia sango, donita savo estus opiniata de ni, kvazaû ĝi apartenas al ni laû rajto. Tamen savo estas donaco al ni de la kompatema kaj pardonema Dio; kaj se Jesuo jam pripagis niajn ŝuldojn, elaĉetis niajn pekojn, do tiu donaco perdas sian sencon. Tio signifus, ke kolerigita Dio trankviliĝis, ekvidinte la sangon de Kristo. Sed fakte, dum nia pento pro niaj pekoj Dio vidas, ke ni strebas sekvi Lian Filon, kiel nian reprezentanton antaû Li, kaj ne konsideras la sangon de Kristo kiel simplan talismanon. Multaj kristanaj himnoj kaj kantoj enhavas nekredeblan kvanton da falsaj doktrinoj en tiu ĉi sfero. Pere de muziko kaj preĝeja kantado falsaj doktrinoj eniras en la menson de homo pli facile kaj pli forte, ol racia Biblia instruado. Ni devas zorge atenti, por ke tiuj falsaj doktrinoj ne eniru en nian menson.

Bedaûrinde, la simplaj vortoj “Kristo mortis por ni” (Rom 5:8) ofte estas komprenataj malĝuste, kiel “Kristo mortis anstataû ni”. Estas interligo inter Rom 5 kaj 1 Kor 15 (ekzemple, v. 12 = 1 Kor 15:21; v.17 = 1 Kor 15:22). “Kristo mortis por ni” (Rom 5:8) egalas al “Kristo mortis pro niaj pekoj” (1 Kor 15:3). Lia morto malfermis la vojon, laû kiu ni povas ricevi pardonon pro niaj pekoj; en tiu ĉi senco “Kristo mortis por ni”. La prepozicio “por” ne signifas “anstataû”; Kristo mortis “pro niaj pekoj” ne signifas “anstataû niaj pekoj”. Li “propetas” por ni (Heb 7:25), sed ne anstataû ni. La prepozicio “por” ankaû ne signifas “anstataû” en Heb 10:12 kaj Gal 1:4.

9.5 JESUO KAJ LA LEĜO DE MOSEO
Pro tio, ke Jesuo estis la perfekta oferaĵo pro peko kaj la ideala Ĉefpastro, kiu reale povis ricevi pardonon por ni, la malnova sistemo de ĉefpastroj kaj oferado de bestoj ĉesis sian validecon post la morto de Kristo (Heb 10:5-14). “Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas (de la Levidoj ĝis Kristo), necese ankaû fariĝas ŝanĝo de leĝo” (Heb 7:12). Kristo “estas farita ne laû la leĝo de ordono karna (t. e. pastro devis deveni nur el la tribo de Levi), sed laû la potenco de vivo nedetruebla”, kiu estis donita al li pro lia perfekta ofero (Heb 7:16). Sekve, “okazas vere nuligado de antaûiranta ordono (t. e. la leĝo de Moseo), pro ĝia malforteco kaj senutileco (ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero (per Kristo)” (Heb 7:18,19).

Tio evidentigas, ke la leĝo de Moseo ĉesis sian validecon post la sinoferdono de Kristo. Kredi al homa pastreco aû oferdoni bestojn signifas, ke ni opinias la oferon de Kristo ne tute sukcesa kaj perfekta, kaj por nia savo ne sufiĉas nur la kredo je Kristo, necesas ankaû niaj agoj. Sed “neniu praviĝas antaû Dio per la leĝo;... La virtulo vivos per fido” (Gal 3:11, kmp. Ĥab 2:4).

Se ni intencas sekvi la leĝon de Moseo, ni devas observi ĉiujn ĝiajn partojn. Se ni ne observas eĉ unu ĝian parton, tio kondukas al kondamno, “ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin” (Gal 3:10).

Pro nia pekema homa naturo ni ne povas plene observi la leĝon de Moseo, sed dank’ al la perfekta obeado de Kristo, ni estas liberigitaj de la devo observi ĝin. Nia savo estas donaco de Dio pro obeado de Kristo, ne pro nia persona obeema ago. “Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno” (Rom 8:3). “Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni” (Gal 3:13).

Pro tio ni ne plu devas observi la leĝon de Moseo. En parto 3.4 ni jam vidis, ke la nova interligo en Kristo anstataûigis la malnovan leĝon de Moseo (Heb 8:13). Per sia morto Kristo nuligis “la dekreton kontraû ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora (pro nia nekapableco plene observi ĝin), kaj li forprenis ĝin..., najlinte ĝin al la kruco... Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aû trinkaĵo, aû rilate al festo, aû novmonato, aû sabato, kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo” (Kol 2:14-17).

La fruaj kristanaj eklezioj de la unua jarcento estis sub ĉiama premo de la ortodoksaj judoj, kiuj postulis observi partojn de la leĝo. La Nova Testamento multfoje indikas malakcepti tion. Sed malgraû tiuj sugestoj, eĉ hodiaû estas eklezioj, kiuj subtenas postulojn observi la leĝon parte.

Pli supre ni jam vidis, ke por ricevi savon necesas observi la tutan leĝon, aliokaze tion aûtomate sekvas kondamno pro malobeemo (Gal 3:10).

Estas io en la homa naturo, kio igas homon inklini al la ideo, ke per agoj oni povas pravigi sin; ni ŝatas opinii, ke ni povas ion fari por nia savo. Ĝuste pro tio en multaj religioj, kaj ankaû en la kristana, dekonaĵo, ikonoj, portado de krucifikso surbruste, preĝado en certaj pozoj kaj tiel plu estas popularaj. Savo nur per kredo je Kristo (kion fakte instruas la Biblio) estas doktrino unika, kaj sur ĝi baziĝas vera kristanismo.

Tra la tuta Nova Testamento videblas avertoj kontraû la observado de iu ajn parto de la leĝo por akiri savon. Iuj opinias, ke laû la leĝo de Moseo, kristanoj devas esti cirkumciditaj “kaj observi la leĝon”. Je la nomo de la veraj kredantoj Jakobo kondamnis tiun ideon: “Ni ne ordonis tion” (Ag 15:24). Petro diris pri tiuj, kiuj instruas, ke necesas observi la leĝon de Moseo: “Vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni. Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo” (Ag 15:10,11). Ankaû Paûlo kelkfoje atentigis la saman: “ Praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo... ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo... per faroj de la leĝo neniu karno praviĝos... neniu praviĝas antaû Dio per la leĝo... ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo” (Gal 2:16; 3:11; Ag 13:39). La fakto, ke en populara kristanismo oni observas partojn de la leĝo de Moseo, atestas al apostateco de la vera instruo de kristanismo, kiu instruas, ke kristanoj ne devas observi la leĝon de Moseo, ĉar ĝia valideco estis ĉesigita post la sinoferdono de Kristo.

Pli sube sekvas la elementoj de la leĝo de Moseo, kiuj estas uzataj en nuntempa “kristana” praktiko:


Pastroj
La katolika kaj anglikana eklizioj uzas sistemon de homa pastreco. La romaj katolikoj opinias la Papon, kiel ekvivalenton de la juda ĉefpastro. Sed ni jam ellernis, ke “ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo” (1Tim 2:5). Tial tute ne eblas, ke la Papo aû pastroj povu esti niaj interuloj, kiel tio estis laû la Malnova Interligo. Nur Kristo estas nun nia Ĉefpastro en la ĉielo, kiu transdonas niajn preĝojn al Dio.

En la Biblio tute forestas iuj ajn atestoj, ke la posedantaj la Sanktan Spiriton apostoloj de la unua jarcento, ekzemple Paûlo, transdonis sian donacon de la Spirito al sekvantaj generacioj aû, ekzemple, al la Papo. Sed se ni eĉ supozos tiun eblecon, ni ne trovos iujn ajn pruvojn, ke la Papo kaj pastroj persone estas ĝuste tiuj homoj, al kiuj falis la spirita mantelo de la apostoloj de la unua jarcento.

La donacoj de la Sankta Spirito estis deprenitaj, kaj ĉiuj kreduloj egalrajte havas la saman sanktan donacon, la Sanktan Vorton, en la Biblio (vidu 2.2 kaj 2.4). Pro tio ĉiuj homoj estas gefratoj, neniu havas pli altan spiritan pozicion ol aliaj. Fakte, ĉiuj veraj kredantoj estas membroj de nova pastreco, ĉar ili estas baptitaj al Kristo kaj proklamas la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan (1 Pet 2:9). Tial, kiam revenos Kristo kaj establigos sian regnon surtere, ili estos regantoj kaj pastroj (Ap 5:10).

La katolikoj havas kutimon nomi siajn pastrojn “patro” ( ankaû “Papo” signifas patron). Tio akre kontrastas al la klaraj vortoj de Kristo: “Nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro” (Mt 23:9). Fakte, Jesuo avertis ne fari iun ajn homon spirita pastro: “Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj” (Mt 23:8).

La ornamitaj vestaĵoj de pastroj kaj episkopoj devenas de la specialaj vestaĵoj de pastroj kaj ĉefpastroj de Moseo-tempo. Tiuj vestaĵoj simbole indikis al la perfekta karaktero de Kristo, sed pro tio, ke la tuta leĝo nune jam ne validas, perdis sian signifon ankaû tiuj ornamitaj vestaĵoj. Tiuj vestaĵoj antaûdiris la gloron kaj grandecon de Kristo, sed bedaûrinde ili nune servas por glori kaj potencigi tiujn homojn, kiuj portas ilin. Iuj el ili eĉ ne kredas je releviĝo de Kristo kaj je ekzisto de Dio Mem.

La katolika ideo, ke Maria estas pastro, ankaû estas granda eraro. Ni preĝas en la nomo de Jesuo, ne de Maria (Joh 14:13; 15:16; 16:23-26). Nur Kristo estas nia Ĉefpastro, ne Maria. Jesuo malaprobis Marian, kiam ŝi provis igi lin fari tion, kion, laû ŝi, necesis fari (Joh 2:2-4). Dio kondukos homojn al Kristo, ne al Maria (Joh 6:44).


Pago De Dekonaĵo
Dekonaĵo ankaû estis parto de la leĝo de Moseo, laû kiu la Izraelidoj devis doni dekan parton de sia enspezo al la filoj de Levi (Nom 18:21). Sed ni scias, ke ne devas esti homa pastreco, kaj tial neniu devas pagi dekonaĵon al iu ajn eklezia aûtoritatulo. Kaj denove unu falsa ideo (ĉi okaze, pri pastreco) kondukas al alia (t. e. dekonaĵo). Dio Mem ne bezonas niajn oferaĵojn, ja ĉio apartenas al Li (Ps 50:8-13). Ni redonas al Dio tion, kion Li donis al ni (1 Kron 29:14). Estas ne eble por ni akiri savon rezulte de niaj materialaj oferdonoj, ekzemple, en financa formo. Kiel dankon al Dio pro Lia granda donaco al ni, ni devas oferi ne nur dekonaĵon de nia mono, sed la tutan nian vivon. Paûlo donis al ni ekzemplon pri tio, plenuminte tion, kion li predikis: “prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo (Rom 12:1).
Manĝaĵo
Laû la juda leĝo iuj specoj de manĝaĵo estas “malpuraj”. Tiun leĝon sekvas ankaû nune iuj eklezioj, precipe koncerne porkaĵon. Pro tio, ke Kristo nuligis la leĝon de Moseo sur la kruco, “Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aû trinkaĵo” (Kol 2:14-16), nuligitaj estas ankaû la ordonoj pri manĝaĵo. Kristo estis tiu, al kiu antaûindikis la “puraj” manĝaĵoj.

Jesuo mem klarigis, ke neniu manĝaĵo, manĝata de homo, povas profani lin. Profanas homon nur tio, kio eliras el lia koro (Mk 7:15-23). Tion li diris, purigante ĉiajn manĝaĵojn (Mk 7:19). La saman diras Petro en Ag 10:14,15, kaj ankaû Paûlo instruis: “Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si” (Rom 14:14). Kaj en Rom 14:2 li diris, ke opinii iun manĝaĵon malpura signifas spiritan malfortecon. Nia rilato al manĝaĵo “ne rekomendas nin al Dio” (1 Kor 8:8). Pli ol tio, la Biblio enhavas averton, ke apostatoj de kristanismo instruas homojn “deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron... ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo” (1Tim 4:3,4).


9.6 SABATO
Unu el la plej disvastigitaj heredaĵoj, kiuj eniris en kristanismon el la leĝo de Moseo, estas observo de la sabata tago. Iuj grupoj postulas, ke ni observu la judan sabaton same, kiel difinas la leĝo de Moseo. Multaj aliaj opinias, ke kristanoj devas uzi iun specialan tagon de semajno por diservo, kaj plej ofte elektas dimanĉon. Por klarigi tion necesas rememorigi, ke sabato estas la lasta tago de la semajno, kaj Dio ripozis en la sepa tago post la kreado dum ses tagoj (El 20:10,11). Dimanĉo estas la unua tago de la semajno, kaj estus nekorekte observi ĝin kiel sabaton. La sabatoj estis “signo inter Mi (Dio) kaj ili (Izrael), por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigis” (Jeĥ 20:12). Kiel tia, ĝi neniam estis deviga por paganoj (por nejudoj).

Ni jam scias, ke Kristo per sia morto sur la kruco nuligis la leĝon de Moseo, kaj nun ne necesas observi sabaton aû iun alian tagon, ekzemple, la tagon de la morto de Kristo (Kol 2:14-17). Kelkaj fruaj kristanoj returniĝis al parta observado de la sabato, kaj tion Paûlo priskribis, kiel returnon “al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? Vi observas tagojn (sabaton) kaj monatojn kaj tempon kaj jarojn (t. e. la judajn festojn). Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi” (Gal 4:9-11). Tio estas grava rememorigo al tiuj, kiuj intencas observi sabaton por ricevi savon. Tute klaras, ke observado de la sabato ne rilatas al savo: “Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; ... kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro” (Rom 14:5,6).

Pro tio estas kompreneble, kial ni ne renkontas iujn ajn priskribojn, ke la fruaj kristanoj observis sabaton. Estas priskribo, ke ili kunvenis “en la unua tago (t. e. en dimanĉo) de la semajno: “Kaj en la unua tago de semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon...” (Ag 20:7). Tiuj kunvenoj iĝis kutimaj, kaj Paûlo konsilis al la kredantoj de Korint okazigi la monkolekton en la unua tago de semajno (1 Kor 16:2) t. e. en tagoj de iliaj regulaj kunvenoj. Al tio necesas aldoni, ke ĉiuj kredantoj estas priskribitaj kiel pastroj (1 Pet 2:9), kiuj estis ne devigitaj observi sabaton (Mat 12:5).

Se ni volas observi la sabaton, ni devas tion fari ĝuste. Ni jam antaûe montris, ke parta observo de la leĝo alportas nur kondamnon (Gal 3:10; Jak 2:10). Savo estas atingebla per observo de la leĝo de Kristo, ne tiu de Moseo. La Izraelidoj devis ne fari ian laboron dum sabato: “Ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita”. Al ili estis ordonite: “Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata”, pro tio ili ne povis prepari por si manĝajon en sabato (El 35:2,3; 16:23). Homo, kiu estis trovita, kiam li kolektis lignon en sabata tago, verŝajne, por bruligi fajron, estis mortigita per ŝtonoj pro lia malobeo al la leĝo (Nom 15:32-36).

Sekve, tiuj eklezioj, kiuj predikas observon de la sabato, devas ankaû puni per morto siajn membrojn, kiuj rompas la leĝon. Ili ankaû devas ne prepari manĝaĵon aû bruligi iun ajn fajron, konduki aûton, uzi hejtilon kaj tiel plu. Ortodoksaj judoj nuntempe montras ekzemplom de tiuspeca konduto: ili penas resti interne de loĝejoj dum la tuta tago, elirante nur por relegiaj kunvenoj, ne preparas manĝaĵon, ne kondukas aûton kaj tiel plu.

Ofte oni asertas, ke observo de la sabato estas unu el dek ordonoj, donitaj al Moseo, kaj kvankam la leĝo de Moseo ne validas plu, sed la devo observi la dek ordonojn restas valida. Adventistoj de la Sepa Tago distingas “moralan leĝon kaj tiel nomatan “ceremonian leĝon”, forigita per Kristo. La Skribo ne instruas pri tiuspeca distingo. Pli frue ni jam vidis, ke la Malnova Interligo, al kiu apartenas la leĝo de Moseo, estas anstataûigita sur la kruco per la Nova Interligo. Sed la dek ordonoj, inkluzive ankaû de la ordono pri observo de la sabato, estas parto de la Malnova Interligo, sekve, ni povas diri, ke ankaû ili estis forigitaj per Kristo:


- Dio “sciigis al vi (al Izrael) Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj” (Read 4:13).

Denove indas noti, ke tiuj dek ordonoj estis donitaj de Dio al la Izraelidoj, ne al alinacianoj de nunaj tagoj.


- Moseo ascendis la monton Ĥoreb por ricevi la ŝtonajn tabelojn, sur kiuj estis skribitaj la dek ordonoj. Moseo poste komentis tion: “La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb” (Read 5:2), t. e. pere de tiuj dek ordonoj.
- “Kaj li (Moseo) skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonoj” (El 34:28). Tiuj ĉi ordonoj enhavas detalojn de la tiel nomata “rita leĝo”. Se ni insistos pri observo de la interligo, indikita en la dek ordonoj, ni devas observi ĉiun detalon de la tuta leĝo, ĉar ili estas partoj de la sama interligo. Sendube, tion fari por ni estas ne eble.
- Heb 9:4 diras pri “la tabeloj de la interligo”. Sur la ŝtonaj tabeloj estis skribitaj dek ordonoj, kiujn enhavis “la (malnova) interligo”.
- Paûlo nomas tiun interligon “enĉizita sur ŝtonoj”, t. e. sur la ŝtonaj tabeloj, kaj diris pri ili: “la administrado mortigita... la administrado de kondamno... kio forpasas” (2 Kor 3:7-11).
- Kristo elviŝis “la dekreton kontraû ni en ordonoj skribitan” (Kol 2:14) sur la kruco. Tio rilatas al la skribaĵoj sur la ŝtonaj tabeloj. Kaj Paûlo, parolante pri la leĝo, mortinta pro “malnoveco de litero” (Rom 7:6), verŝajne, aludas al la literoj de la dek ordonoj, skribitaj sur la ŝtonaj tabeloj.
El ĉio supredirita ni vidas, ke la dek ordonoj estis parto de la tuta leĝo, kaj ili, same kiel la tuta leĝo, estis forigitaj per la nova interligo.

Tamen necesas rimarki, ke naû el la dek ordonoj estis restarigitaj en la Nova Testamento. Nombrojn 3,5,6,7,8, kaj 9 oni povas trovi en 1 Tim 1, kaj nombrojn 1,2,10 – en 1 Kor 5. Sed la kvara ordono, kiu rilatas al la sabato, nenie estas menciita en la Nova Testamento, sekve, tiu ordono ne estas deviga por ni.

Jen estas la listo da versoj, kie oni povas trovi naû ordonojn, restarigitajn en la Nova Testamento:

1-a ordono: Ef 4:6; 1 Joh 5:21; Mt 4:10

2-a ordono: 1 Kor 10:14; Rom 1:25

3-a ordono: Jak 5:12; Mt 5:34,35

5-a ordono: Ef 6:1,2; Kol 3:20

6-a ordono: 1 Joh 3:15; Mt 5:21

7-a ordono: Heb 13:4; Mt 5:27,28

8-a ordono: Rom 2:21; Ef 4:28

9-a ordono: Kol 3:9; Ef 4:25; 2 Tim 3:3

10-a ordono: Ef 5:3; Kol 3:5


KOMENTO 28: La Krucifikso
En kristanismo estas disvastigita la ideo, ke Jesuo Kristo estis mortigita sur kruco. Tamen la greka vorto “staûros”, kutime tradukita kiel “kruco” en la Biblio, fakte signifas “fosto” aû “stango”. Reale do, la krucifikso, verŝajne, havas paganan divenon. Estas konvene, ke Kristo mortis kun la brakoj levitaj super la kapo, ne etenditaj flanken, kiel sur kruco. Levitaj brakoj estas simbolo de konfirmo de la Diaj promesoj (Jeĥ 20:5,6,15; 36:7; 47:14) kaj de preĝo (Ploro 2:19; 1Tim 2:8; 1 Kron 6:12,13; Ps 28:2), kiun Kristo arde faris dum la krucumo (Heb 5:7). Li diris, ke kiel la bronza serpento estis levita sur stangon en la dezerto, tiel same li estos publike levita. Tiele, li asociis la “krucon” kun la “stango” (Joh 3:14).

La Roma-katolika eklezio donas grandan mistikan signifon al la kruco. Tamen tio ne trovas subtenon en la Biblio. La kruco fariĝis talismano, materiala simbolo por homoj, kiuj opinias, ke se ili havas kruceton surbruste aû krucsignas sin, ili iĝas pli proksime al Dio. Sed tio estas nur simboloj; la reala potenco de la kruco estas en tio, ke ni per kredo kaj baptiĝo asocias nin kun la morto de Kristo.


KOMENTO 29: “Ĉu Jesuo Naskiĝis La 25-an De Decembro?
Alia grava eraro de populara kristanismo koncernas la naskiĝtagon de Jesuo. La paŝtistoj dormis en la kampo kun siaj gregoj dum tiu momento, kiam naskiĝis Kristo (Lk 2:8), sed ili ne povis dormi tie vintre. Kristo vivis dum 33,5 jaroj kaj mortis dum la festo de Pasko. Sekve, li devis naskiĝi ĉirkaû ses monatoj antaû Pasko, t. e. en septembro-oktobro. En antaûkristana Eûropo, la 25-an de decembro estis la dato de pagana festo. En La Agoj de la apostoloj estas dirite, ke la fruaj kristanoj de la unua jarcento estis severe persekutataj pro sia kredo. Kaj la apostoloj multfoje avertis la kredantojn, ke pro persekutoj multaj kristanoj adoptos paganajn kredojn, por ke ilia religio ne tiom akre kontrastu al la pagana (ekzemple, Ag 20:30; 1 Joh 2:18; 2 Fes 2:3; 2 Pet 2:1-3). Kaj tio, ke la dato estis adoptita kiel kristana festo, estas esprimplena ekzemplo de tio. Ornamitaj kristnaskarboj devenas de antikvaj paganaj kutimoj, praktikitaj la 25-an de decembro.

El tio sekvas, ke veraj kristanoj ne devas celebri la naskiĝtagon de Kristo la 25-an de decembro. Sed praktike, veraj kredantoj uzos donitajn festajn tagojn, ekzemple, Kristnaskon, por renkontiĝi kun gefratoj en Kristo.


ĈAPITRO 9: Demandoj


  1. Kial nia savo devenas de la morto de Kristo, ne de la morto de iu ajn alia homo?




  1. Kial la bestaj oferdonoj ne sufiĉis por la pardono de niaj pekoj?




  1. En sia morto, ĉu Jesuo estis nia reprezentanto aû nia anstataûanto?




  1. Kiuj el la sekvaj asertoj estas veraj?

  1. Kristo mortis anstataû ni

  2. Kristo reprezentis nin, sekve Dio povas pardoni nin pro li

  3. Kristo estis simila al ni, sed li ne reprezentis nin

  4. La morto de Kristo signifas, ke Dio ne plu kulpigos homojn pro peko.




  1. Ĉu akiris Jesuo iun profiton el sia propra morto?




  1. Kiam Kristo mortis sur la kruco, ĉu li

  1. Foigis la pli malgravajn ordonojn de la leĝo de Moseo, sed ne la dek ordonojn?

  2. Forigis la tutan leĝon de Moseo, inkluzive de la dek ordonoj

  3. Forigis la leĝon de Moseo krom la judaj festoj

  4. Ne iel influis al la leĝo de Moseo?




  1. Ĉu devas ni observi la sabaton nun?




  1. Donu kialojn pri via respondo al demando 7.


Elŝuti 77.76 Kb.

  • LA SANGO DE JESUO
  • OFERDONO PRO NI KAJ SI MEM
  • 9.4 JESUO KIEL NIA REPREZENTANTO
  • JESUO KAJ LA LEĜO DE MOSEO
  • Pago De Dekonaĵo
  • KOMENTO 28: La Krucifikso
  • KOMENTO 29: “Ĉu Jesuo Naskiĝis La 25-an De Decembro
  • ĈAPITRO 9: Demandoj

  • Elŝuti 77.76 Kb.