Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Adiaŭa Ruĝa Karto de Zizu

Elŝuti 10.44 Kb.

La Adiaŭa Ruĝa Karto de Zizu




Dato24.11.2017
Grandeco10.44 Kb.

Elŝuti 10.44 Kb.
La Adiaŭa Ruĝa Karto de Zizu  Michael Sedgley Mi nun skribas nur du tagojn post la finalo de la Monda Ĉampioneco de Futbalo en Germanio de 2006, la 17-a en la historio. Ankoraŭ ne tute klaras, kial Zinedine Zidane, la kapitano de la teamo de Francio, forte kapbatis, ne dum la ludado sed sur la ludejo, kiam la ludo momente haltis, la bruston de la itala defendanto Materazzi nur ĉ. 10 minutojn antaŭ la fino de la aldona periodo de 30 minutoj, kiam la duma rezulto ankoraŭ estis egala, 1-1, kaj same proksime al la fino de sia gloroplena internacia kariero, despli malfacile eksplikeble ĉar li estus ankoraŭ povinta kontribui al eventuala francia venko, kiu estus doninta al Francio la ĉampionecon la duan fojon en la historio de tiu plej grava, plej prestiĝa turniro de futbalo en la mondo, kiu okazas nur unu fojon en kvar jaroj. Televide la tuta mondo (escepte de tiuj, kiuj ne havis okazon spekti, kaj de la sorĉkadavroj [pardonu min, ke mi permesas min iomete ŝerci], kiuj ne havas intereson al futbalo) vidis nur la videblan parton de tiu sceno. Bedaŭrinde nur ambaŭ rektaj roluloj en tiu incidento rekte perceptis la sonan parton. Sed la tuta mondo (same difinite kiel supre) havas neniun dubon, ke Materazzi elbuŝigis ion, kiu tiel kolerigis la heroon en sia lasta plej grava batalo, ke li elektis forĵeti gloran finon de sia glora kariero por venĝiĝi pro netolerebla insulto, kies celo, plej probable, se pensi logike, estis ĝuste provoki tian reagon.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

  Multaj, inklude la arbitraciantaro, kompreneble, aŭtomate juĝis, ke Zidane estis punenda. Li estis forigita de la matĉo sen eblo defendi sin, ekspiki kial. Tio jam delonge fariĝis la leĝo en futbalo. Oni senescepte kulpigas, tiujn, kiuj reagas per eĉ iomete da fizika forto, dum la provokantoj enkape gratulas sin, ke ili atingis sian celon.    Unu el la ĉefaj devizoj de FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia) estas Lojala Ludo (aŭ Honesta Ludo se vi, la leganto, persone malŝatas, kiel multaj nefrancaparolantaj esperantistoj, francadevenajn esperantajn vortojn kaj preferas kisi la postaĵon de la angla) (angle: Fair Play). Pro la principo reprezentita de tiu devizo, Zidane estis donita ruĝan karton.    Sed samtempe kaj FIFA kaj UEFA (Unio de Eŭropaj Futbalaj Asocioj )kaj aliaj regionaj kaj landoj asocioj de futbalo grandskale batalas kontraŭ rasismo en sia sporto. La devizo por tio estas Ni diru Ne! al Rasismo (angle: No to Racism). Jam delonge, aŭdataj rasismaj vortoj, ĉu elbuŝataj de rektaj partoprenantoj aŭ de spektantoj, estas severe punataj ĉe ĉiuj niveloj kiel parto de multaj klopodoj purigi la sporton futbalon je tiu hontenda makulo. Sporto fariĝis avangardo en la pli ampleksaj klopodoj batali kontraŭ rasismo en ĉiuj facetoj de socio. Kaj multaj taksas, ke la situacio fariĝas iom pli iom pli bona kvankam estos necese pacience kaj firme longe daŭrigi tiajn klopodojn por havi esperon vere elradikigi tiun hontendaĵon, precipe en iuj landoj, kiuj ankoraŭ ne multe progresis en la direkto de rasaj pluralismo kaj egaleco, ĉefe pro malesto de multaj homoj de aliaj rasoj ol tiu de la vasta plimulto de la loĝantaro.   Nu, ŝajnas al mi, kaj probable al multaj aliaj, ke ofte ekzistas ne malmulte da maljusteco kaj kontraŭdireco en apliko de la principoj de tiuj du supremenciitaj devizoj. Iuj persiste uzas esprimojn de rasismo, parte por kontentigi sian neandertalan psikon sed ankaŭ parte cele al kolerigo ĝis provoko de ago punendan laŭ la principo Lojala Ludo. Tiaj esprimoj ne ĉiam konsistas el vortaj. Spektantoj foje eĉ ĵetas bananoŝelojn sur la ludgazonon kaj faras sonojn, imitantajn tiuj de goriloj kaj simioj kaj iliaj aliaj parencoj.   Apliko de tiuj du principoj devus esti pli unueca. Oni devus eĉ pli severe puni la provokanton ol la viktimon, kiu momente perdis regon de siaj emocioj pro netolerebla insulto. Nur tiam povos esti justeco en sporto. La uzo de fizika forto kontraŭ la provokinto preskaŭ neniam estas tiel severa, ke la provokinto vere vundiĝas. Tiuj aĉuloj teatre falas sur la grundon kaj ŝajnigas agonion. Oni jam komencis puni atakantojn, kiuj intence falas en la punaero eĉ se defendantoj nur forte spiras sur ilin. Oni rekonas, ke teatraĵoj en futbalo estas punendaj ĉar ili kontraŭas la principon Lojala Ludo.    En la incidento de la ruĝa karto por Zidane, Materazzi jam iomete publike eksplikis, kia konversacio estis inter ili, almenaŭ unue. Li jam publike rekonis, ke post kiam Zidane sprite diris al li post multe da tirado de sia ĉemizo fare de li dum plenaj sekundoj, Se vi tiel volas havi mian ĉemizon, atendu ĝis la fino de la matĉo. Mi volonte donos al vi! Nu, tio ne estas provoko! Tio estas sprito, kio acepteblas, eĉ devus esti bonvena, en civilizita socio, ankaŭ sur sporttereno. Materazzi jam publike agnoskis, ke li, koleriĝinta pro tiu sprito kaj pro la aroganta sinteno de Zidane, diris ion insulta, sed li ne volis konfesi, kion li diris, kaj provis pravigi sin, dirante, ke estis io, kion oni ĉiutage aŭdas kaj kio tute ne gravas, kvazaŭ ĝi ne estus tiel insulta, ke Zidane rajtus tiel ekstreme reagi. Strangas, ke li ne konfesis, ekzakte kion li diris, por ke la mondo povu mem juĝi pri tio.   Mi ne kulpigas la arbitraciantojn. Ili ne povis fari alie. Zidane devis esti punita tuj. Sed se tio estos la fino de la historieto, justeco ploros. Post tiaj incidentoj oni devas detale esplori la tutan veron de la ĉeno de kaŭzo kaj efiko. Laŭ mi la kaŭzo devus esti eĉ pli severe punita ol la efiko. Nur tiel ni povos havi esperon elradikigi malĝentemanan, por ne uzi pli fortan esprimon, konduton en futbalo, kies plej ekstrema formo estas rasismaj provokoj.   Samtempe estus bona ideo pli severe puni ĉiujn uzojn de la mano kontraŭ la kontraŭuloj. La manoj, escepte tiuj de la goluloj, ne havu rolon en futbalo. Donu ruĝan karton pro eĉ iometa tiro de vestaĵoj. Donu ruĝan karton kiam ludanto ŝovas sian manon en la vizaĝon, eĉ en la okulojn, de la kunluktanto. Maljusta uzo de kubuto jam estas severe punata kiam konstatata. Sed troega misuzo de mano plu regnas, bedaŭrinde. Espereble pro la multego de atento, kiun ĉi tiu incidento tiris al si, finfine oni komencos serioze provi forigi tiajn malkulojn de unu el la plej belaj sportoj sur la terglobo, kiu entuziasmegigas la plej grandan kvanton da homoj inter ĉiuj sportoj, precipe unu fojon ciujn kvar jarojn... Noto: La artikolo estas publikita en la revuo “La KancerKliniko”. La aŭtoro de la artikolo estas membro de Monda Esperanta Ligo por Sporto.


Elŝuti 10.44 Kb.


Elŝuti 10.44 Kb.