Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La 7-a Moskva Lingva Festivalo

Elŝuti 9.29 Kb.

La 7-a Moskva Lingva Festivalo




Dato19.11.2017
Grandeco9.29 Kb.

Elŝuti 9.29 Kb.
La 7-a Moskva Lingva Festivalo La 7-a Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun partopreno de ĉirkaŭ 1400 homoj sukcese pasis en la rusia ĉefurbo la 18-an de novembro 2012, en la grandioza altlernejo, nuntempe unu el la plej prestiĝaj en la lando – La Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE), situanta en la centro de Moskvo. La progrmo daŭris de la 11.00 ĝis la 21.00 kaj structure estis kutima: Solena Malfermo kun parado de programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la 7 paraleloj de programeroj (sume: 70 lingvoj, prezentataj po dufoje, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 naci-kulturaj eventoj) kaj la Solena fermo kun granda koncerto kaj enmanigo de diplomoj kaj aliaj premioj. MLF-7 estis neordinara evento de kelkaj vidpunktoj. Unue, komparebla laŭ la grandeco MLF-6 jam okazis en la komenco de la sama jaro – la 12-an de februaro 2012 en Rusia Universitato de Interpopola Amikeco (RUDN). Due, unuan fojon en nia dispono por la Malfermo, aŭtoraj koncertoj kaj Fermo estis aparta duetaĝa konstruaĵo – la Kultura Centro de NIU VŜE, kun du koncertaj salonoj por 250 kaj 500 sidlokoj, kaj por la baza programo – tri etaĝoj de la ĉefa studa konstruaĵo, kun 30 klasĉambroj kaj teknikaĵoj. Trie, la ritmo de la prepar-laboroj kaj la paso de la aranĝo estis perfekte akurata. Enkadre de la prepariĝo ni engaĝis novan elementon por la debutantoj – la modelajn lingvoprezentadojn far’de la plej spertaj kaj talentaj niaj instruantoj. Kvare, estis lanĉita nova solenaĵo – valorhavigo de la titolo “Honora partoprenanto de la Moskva Lingva Festivalo” – al la akrivuloj, kiuj 7 fojojn seninterrompe kontribuis al la organizado de la Festivalo aŭ al la programo mem. Kaj kvin-laste – sed ne balaste: okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis organizita eksterordinare riĉa kaj varia E-programo. Pri ĝi – pli detale. En la Solena Malfermo kaj la direktoro de la MLF en sia salutvorto, kaj la geanoncistoj dum la parado de la lingvoprezentantoj emfazis, ke la Lingvajn Festivalojn lanĉis kaj organizas esperantistoj kaj ke tiu ĉi Festivalo estas dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto. Bele prezentis sin la 6-nombra teamo de la esperantistoj-programkontribuantoj. Unuan fojon en la festivala historio la kvar prezentadojn de la lingvo Esperanto faris kvar diversaj homoj, kaj tiuj estas vere elstaraj esperantistoj: la eldonisto de “REGo” (“Rusia Esperanta Gazeto”) Georgij Kokolija (Moskvo), la mondfama literaturisto Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), la interretĵurnalisto lingvisto Vjaĉeslav Ivanov (Sankt-Peterburg) kaj la E-akademiano, gramatikisto Pavel Moĵajev (Ukrainio). La multimedian prelegon “125 jaroj al la internacia lingvo Esperanto: historiaj paĝoj” okazigis la sciencisto, verkisto kaj socia aganto Nikolao Gudskov. Horan koncerton “Esperanto ” prezentis la tradukisto kaj kanzonisto Paŭlo Moĵajev, kantanta ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj.
Paŭlo Moĵajevo (laŭ lia persona decido li plene esperantigas sian nomon tiamaniere ekde oktobro 2013, ruse Павел Николаевич Можаев, ukraine Павло Миколайович Можаєв) estas ukrainia esperantisto, profesie - sciencisto-anatomo.
Alia speciala evento ĉi-festivale estis la Esperanta Gastejo kun la temo: “Konatiĝu: esperantistoj!”, kiun gvidis Irina Gonĉarova. Ĉi tie kunvenis ĉiuj menciitaj eminentaj festivalanoj, aliaj esperantistoj kaj kelkdekoj da scivolemuloj el la publiko – por pasigi kune 40 minutojn en amika, neformala etoso, konatiĝante, kantante kaj festante la jubileon de Esperanto. Unu el la honoraj gastoj – la ambasadoro de Germanio en Rusio esperantisto Sinjoro Ulrih Brandenburg – flamigis la tri ciferformajn kandeletojn 1-2-5 okaze de la glora datreveno. La scenario de la Solena Fermo kun la elstare bonkvalita koncerto temis pri historio de MLF, do, pri kiel aperis en Moskvo la Junulara Esperanta Klubo “EK MASI”, la Esperanto-kursaro “FaRo”, la kluba agado por la Eŭropa Tago de Lingvoj kaj – la Lingvaj Festivaloj. Inter ceteraj art-programeroj kantis en Esperanto Oĉjo Ĉajka kaj Paŭlo Moĵaev. La tutan tagon funkciis Esperanto-stando kun ekspozicio de libroj, E-tradukitaj de diverslingvaj literaturoj, kie oni povis informiĝi pri la E-movado kaj kulturo. Ĉi tie (kaj ankaŭ ĉe la akceptejoj) ĉiuj E-parolantaj ĉeestintoj povis preni - donace okaze de la E-jubileo - la bon-videblan blankan insignon kun la verda steleto kaj la vortoj: “Mi parolas Esperante”, kiun la prenintoj devis porti dum la Festivalo, kaj eĉ esperantistoj mem surpriziĝis, kiom multas ni ĉi tie! Bonega reklamo – ĉu ne Preskaŭ same bona, kiel la plej-plej grava kaj efika: la informiteco de ĉiu ĉeestanto kaj neĉeestanto, ke tiu ĉi festo – la Moskva Internacia Lingva Festivalo – de pli ol mil homoj aspirata, atendata kaj amata– estas ideo kaj laboro de esperantistoj! Onin ne lasos pri tio forgesi niaj prifestivalaj retpaĝaroj, grupoj kaj eventoj en sociaj retoj, la multkoloraj afiŝoj kaj flugfolioj, la bela nia verdkolora programo, sen kiu ajna homo neeviteble perdiĝus en la Festivalo. Ĉie oni povas legi kaj aŭdi: la eventon organizas la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”. Irina Gonĉarova, direktoro de MLF, gvidanto de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”


Elŝuti 9.29 Kb.

  • Paŭlo Moĵajev

  • Elŝuti 9.29 Kb.