Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La 52-a jarkongreso de elna kaj la kongreso de kea sidney, Brita Kolumbio

Elŝuti 49.5 Kb.

La 52-a jarkongreso de elna kaj la kongreso de kea sidney, Brita Kolumbio




Dato28.05.2017
Grandeco49.5 Kb.

Elŝuti 49.5 Kb.

la 52-a jarkongreso

de ELNA

kaj la kongreso de KEA



Sidney,

Brita Kolumbio

16an - 19an de julio, 2004
Esperanto League for North America

www.esperanto-usa.org
Kanada Esperanto-Asocio

www.esperanto.ca/kea

Bonvenon!


La tria dulanda kongreso inter Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj Kanada Esperanto-Asocio povas vere komenci: vi estas ĉi tie! Vi estas cxe la 52-a landa kongreso de ELNA kaj landa kongreso de KEA. Ni kore bonvenigas vin kaj esperegas ke vi ĝuos viajn spertojn ĉi tie, en Sidney by the Sea, Brita Kolumbio.

Ni, viaj LKK-anoj, elektis belegan lokon kaj planis plenan kaj buntan programon, kun pluraj spertaj prezentontoj, sed ĝi ne povas sukcesi sen via aktiva partopreno. Do vi estas la plej grava parto de la tuta kongreso.

Bonvolu ĝui Sidney-on, renkonti amikojn (kaj novajn kaj malnovajn), partopreni la programerojn, kaj Esperantumi!

Dediĉo


Ni deziras dediĉi ĉi tiun kongreson al la memoro de Sid kaj Ruto Culbert, kiuj forpasis en la pasinta jaro.

Sid kaj Ruto estis dum multaj jaroj fervoraj subtenantoj de Esperantaj agadoj en la nordokcidenta regiono de Usono kaj Kanado. Sid instruis multajn studentojn kaj Ruto verkis teatraĵojn kaj prezentis ilin en lokaj kaj internaciaj kongresoj.

Sid servis kiel UEA delegito en Seatlo kaj ankaŭ kiel komitatano de UEA. Sid kaj Ruto ĝuis gastigi eksterlandajn Esperantistojn. Ili multe vojaĝis, kaj ĉeestis dekojn da Universalaj Kongresoj.

Sid estas mondvaste konata ekster la Esperanto-movado pro siaj artikoloj en The World Almanac pri la nombro de parolantaj de la ĉefaj mondlingvoj. Pro tio ĉiam aperis en la almanako artikoleto pri Esperanto.

La sindediĉo de Sid kaj Ruto al Esperanto, kaj al la idealoj de mondpaco kaj frateco, estis kaj estos inspiro al ni ĉiuj.

Retpaĝo memore al Sid kaj Ruto troviĝas ĉe home.earthlink.net/~enatai/culbert.


Kongresa paketo


En via paketo troviĝas:

  • nomŝildo (bezonata ankaŭ por la bankedo)

  • listo de partoprenantoj

  • listo de lokaj restaŭracioj

  • listo de proksimaj vidindaĵoj

  • broŝuroj pri diversaj vidindaĵoj

  • mapo(j) de Sidney kaj cirkaŭaĵo

  • kelkaj folioj de verda papero por notoj

(19) Arlyn Kerr, “Kunkantu en Esperanto” kaj “Edukado de denaskuloj” kaj “Mallongaj paroladoj”


Kunkantu: Ĉu vi iam volis aĉeti KD-on aŭ bendon de Esperanta muziko, sed ne sciis kiun elekti?  Ni aŭdos ekzemplerojn de diversaj KD-oj kaj bendoj.  Skribitaj vortoj estos haveblaj, se vi volas kunkanti.

Edukado de denaskuloj: Denaskuloj estas infanoj kiuj lernas Esperanton de sia naskiĝo aŭ tre frue.  Ĉu vi havas sperton pri tio, aŭ kiel la plenaĝulo aŭ kiel infano kiu tiel lernis?  Aŭ ĉu vi volas provi tion kun viaj infanoj, genepoj, aŭ aliaj?  En tiu kunsido ĉiuj parolos pri siaj spertoj.

Mallongaj paroladoj: Arlyn gvidos tiun sesion de 3-5 minutaj paroladoj.  Komencantoj parolos unue, poste progresantoj, ktp.  Jen oportuno gajni sperton pri parolado en subtena medio.  La temo povas rilati al via laboro, via ŝatokupo, via dorlotbesto, ŝatata libro, interesa sperto aŭ vojaĝo, ktp.

(20) Haruo Ros’, “Ĉinuka piĝino: la pra-Esperanto de nia regiono”


Al Haruo plaĉegas kanti himnojn, manĝi suŝion, rajdi la reton. UEA-Delegito por Seatlo kaj esperantisto depost 1970, lin interesas ankaŭ multaj aliaj lingvoj. Interalie, la ĉinuka piĝino, kiu kreskis el la pli frua “nutka piĝino” de tiu ĉi insulo, kaj rolis kiel intergenta lingvo de la tuta NOREKa regiono (Oregono, Vaŝintonio, Brita Kolumbio) – inter helhaŭtuloj kaj indianoj, kaj inter diverstribaj samrasanoj – dum la tuta 19a jarcento. Ĝiajn postsignojn oni povas vidi ankoraŭ nun en multaj loknomoj kaj kelkfoje eĉ en la angla lingvaĵo de la loĝantaro: “skookum”, “tillikum”, “klahowya” ktp. La lingvo vivas plu en la reto, kaj ĉe Oregona indiana rezervejo (Grand Ronde), kie la infanvartejo trempas la infanetojn en la “wawa” (lingvo, parolo, vorto). Haruo instruos kelkajn eventuale utilajn aŭ amuzajn esprimojn al la ĉeestantoj.

(21) Alex Shlafer, “Lingva Forumo”


Lingva Forumo: Alex koncize enkondukos iun aktualan lingvan temon kaj poste la kunsido okazos en la formo de libera tribuno, kun iom da direkto kaj reglamentado de Alex.

Sidney


La kongreso okazos en la bela Mary Winspear Centre, la nova kaj bela konferenca/komunuma centro en la urbocentro de Sidney.

Sidney estas pitoreska havenfronta komunumo.  Ĝi proponas butikumadon, restoraciojn, pinakotekojn, librovendejojn, parkojn, kaj apudmarajn promenejojn enkadrigitajn per spektaklaj oceanaj kaj montaj pejzaĝoj.

Troviĝas multaj atrakcioj proksime.  Unu estas la mondfamaj Ĝardenoj Butchart; tiu ĉi 55-akrea gemo festas sian centan jaron en 2004.  Ĉe Butterfly Gardens (Papiliaj Ĝardenoj) oni povas promeni inter centoj da ekzotikaj papilioj libere flugantaj.  La Aviada Muzeo de Brita Kolumbio havas interesajn flugmaŝinojn, motorojn, bildojn, modelojn kaj artfaraĵojn.  Se vi volus ekskursi por spekti balenojn aŭ provi mar-kajakadon, kontaktu al Sea Quest Adventures.  Prenu la 25-minutan pasaĝeran pramon al Mara Parko “Sidney Spit”, kie oni povas vagi, pikniki sur la blanksablaj plaĝoj, kaj ĝui sortimenton da sovaĝaj vivaĵoj.  Ĉe la haveno troviĝas la Balenmuzeo Sidney-a, la Stacio pri Mara Ekologio, kaj Minerala Mondo.  Kaj bela Victoria situas malpli ol duonhoron for de la centro de Sidney.


Enhavo


  • Bonvenon!

  • Dediĉo

  • Pri Sidney

  • Subtenantoj

  • ELNA libroservo

  • Postkongresa ekskurso

  • Notoj pri la programo

  • Programo

  • Prelegantoj kaj gvidantoj

  • Kongresa paketo






Subtenantoj de la kongreso


Unu kategorio en la aliĝilo estas “morala subtenanto.” Tiuj personoj ne povas ĉeesti la kongreson, sed ili volas helpi pri la kostoj. Vi trovos la nomojn je la subo de la listo de partoprenantoj. Subtenantoj ricevas retpoŝte materialojn kaj ĉiutagajn fotojn kaj resumojn de kongresaj eventoj. Ni dankas la subtenantojn!

ELNA libroservo


ELNA montros ekzemplerojn de multaj libroj kaj aliaj varoj, kaj akceptos mendojn por tiuj. Vidu afiŝojn por la lokoj kaj horoj de la libroservo.

Steloj sur la nomŝildoj


Se vi vidas stelon sur la nomŝildo de kongresano, tio indikas ke li aŭ ŝi sukcesis en unu el la tri Esperantaj ekzamenoj.

Jen la signifo de la koloroj:

Ruĝa – komencgrada

Blua – mezgrada

Verda – supra

Gratulu ilin!


Fotografoj


Kinsey Fobes estos nia fotografisto por la grupa foto. Oni povos aĉeti la grupfoton ĉe la kongreso, aŭ elŝutu ĝin senpage post la kongreso ĉe djdigital.info.

Kinsey kaj edzino Diana faros multajn, eble centojn da fotoj, kaj elektos la plej bonajn por ligi al la ELNA retpaĝo. Por viaj propraj fotoj, trovu la Flagan Angulon, kaj faru multajn fotojn kun via amikoj.


Postkongresa ekskurso


Ekde lundo, por tiuj kiuj antaŭe registris, estos 4-taga postkongresa aŭtobusa ekskurso al aliaj partoj de vankuvera insulo kaj la urbo Vankuvero. La ekskurson organizis Lusi Harmon kaj Wally du Temple.

sekvaj 12 jaroj li aktivis en EAB kaj en la Eŭropa Esperanto-Unio kaj partoprenis plurajn kongresojn. En 1998 li revenis al Kanado, kie li naskiĝis, kaj instruis dum tri jaroj en Halifakso, Nov-Skotio, en la universitato Dalhousie. En 2001 li finfine transloĝis al sia naskiĝurbo, Otavo, kie li nun estras la departmenton pri antikvaj studoj kaj religioj en la universitato de Otavo.



Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj de la orienta landlimo: En 2001 kaj 2002, Geoffrey Greatrex havis la okazon, dank’al subvencio de la kanada registaro, rondiri la plimulton de la romiaj fortikaĵoj de la orienta limo de la imperio, kiuj nun troviĝas en Sirio kaj Turkio. Lia prelego pritraktos ĉi tiun regionon, tiom longe disputatan inter la romianoj kaj iliaj orientaj najbaroj, la partoj kaj la persoj, kaj ĝiajn rimarkinde bone konservitajn monumentojn. (Kun diapozitivoj)

(16) Lusi Harmon, “Kiel instrui Esperanton pere de Pasporto al la Tuta Mondo”


Kiel instrui Esperanton, uzante la novan DVD version de Pasporto al la Tuta Mondo.

(17) Jim Henry, “Kiel organizi kunvenon” kaj “Poeziaj prezentaĵoj”


Jim Henry naskiĝis en 1973 en Decatur, Georgio.  Li eklernis Esperanton en 1996 per la retaj kursoj, kaj plu fluiĝis ĉe la San Franciska somera kursaro en 1998.  Li estis unu el la LKK por la landa kongreso en Atlanto en 2000, kaj ekde 2003 servas kiel komisiito pri kongresoj por ELNA.  Li laboras kiel komputil-programisto.  Lia hejmpaĝo: www.pobox.com/~jimhenry.

Kiel organizi kunvenon: diskuto gvidata de Jim kaj pasintaj kunven-organizantoj.

Poeziaj prezentaĵoj: Por ĉiuj.  Se vi havas ŝatatan poemon, prezentu ĝin parkere aŭ portu kopion por laŭtlegi.

(18) Dorothy Holland, Esperantaj ekzamenoj


Estas tri niveloj: Komencgrada, Mezgrada, kaj Supera.  Ĉiu ekzameno daŭras proksimume 2 horojn.  La kosto por ĉiu ekzameno estas kvin dolaroj.  Se vi ne jam kontaktis Doroteon antaŭ la kongreso, petu se ŝi povos akcepti vin.

Prelegantoj kaj gvidantoj
(en alfabeta ordo)

(11) Phil Dorcas, Kunsido de AAIE


AAIE, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, estas por tiu, kiu havas intereson en la instruado de Esperanto.  Kiu rajtas membriĝi? Profesiaj instruistoj, aktualaj au eksaj, je iu ajn fako, kaj ne-profesiaj ionstruantoj kiuj instruas, instruis, au instruos Esperanton, rajtas iĝi anoj de AAIE.  Kiu rajtas ĉeesti la kunsidon de AAIE?  Ĉiu, kiu havas intereson pri ia ajn instruado / lernigo de Esperanto.  Ni bonvenigas vin al la kunsido por AAIE.

(12) Jim Droege, “Kiel (memstare) lerni lingvon” kaj “Kiel solvi logikajn enigmojn”


Jim loĝas en Seatlo kun sia edzino.  Li instruas profesie la germanan lingvon kaj perpoŝte eklernis Esperanton in 1990.

Kiel (memstare) lerni lingvon: Kiel lerni novan lingvon, kiam vi ne povas aŭ ne deziras ĉeesti kurson. Vi povas fariĝi via propra instruisto!

Kiel solvi logikajn enigmojn: Vi lernos kiel solvi logikajn enigmojn. Eble vi estas eĉ pli inteligenta ol vi mem taksas!

(13) Wally du Temple, “Internaciaj fondaĵoj de la Esperanto-movado”

(14) Gary Grady, Kunsido de ISAB (ISFGW)


La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (ISAB, angle ISFGW) estas organizaĵo fondita de Stanley Drake kaj aliaj Esperanto-parolantoj antaŭ pli ol 25 jaroj.  Ĝi ofte kunvenas kadre de la jarkongreso de ELNA.  Ĝi celas antaŭenigi bazajn ideojn de amikeco.  Ĉi-jare la ĉefa temo de la kunveno estos kiel plibonigi la organizaĵon kaj igi ĝin pli efika  kaj utila.

(15) Geoffrey Greatrex, “Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj de la orienta landlimo”


Geoffrey Greatrex lernis Esperanton en 1986 kaj baldaŭ poste aktivis en JEB, la junulara sekcio de la Esperanto-Asocio de Britio. Dum la

Notoj pri la programo


(1) Kunsidoj de ELNA estraro. Ĉiu membro de ELNA rajtas ĉeesti kaj observi la decidojn de sia estraro dum tiu ĉi tuttaga kunveno.

(2) Interkonatiĝa vespero. Konatiĝu kun malnovaj kaj novaj amikoj per ludoj kaj amikaj konversacioj.

(3) Solena malfermo – Geoffrey Greatrex, Alexander Shlafer, kaj Wally du Temple

(4) Bankedo ĉe Theo’s Place (9819 Fifth St.). Tiu greka restoracio havos bufedon kun diversaj manĝaĵoj por ĉiuj gustoj. Via kongresa kotizo inkluzivas la koston. Ralph Gonyea gvidos kunkanton. Libroj de la Culbert kolekto estos aŭkciataj. Kaj por la talenta distraĵo (la restoracio havas scenejon) bonvolu kontribui per skeĉo, amuza monologo, muziko, ĵonglada prezentado, karatea montraĵo, ktp.

(5) Alternativa agado: dimanĉa tut- aŭ part-taga memgvidata ekskurso per aŭtobuso al la Eterna Egipta montrado ĉe la Royal BC Museum, Butĉarta Ĝardeno, Papilia Mondo, ktp. Aŭ vi povos fari tion lundon posttagmeze. Ĉeestu la prezentadon de Olga du Temple sabaton je 4:00 por detaloj.

(6) Montrado de partoj de la infana instruprogramo Mazi en Gondolando; bona por komencantoj, scivolemuloj, kaj tiuj kiuj helpas infanojn lerni Esperanton.

(7) Piedmarŝaj ekskursoj al proksimaj Balena Muzeo, Mara Ekologia Stacio, Minerala Mondo, Sidney Spit (per pramo). Dimanĉe 2-5 vi mem, aŭ lunde posttagmeze kun ĉiĉeronoj. Dimanĉe je 2:00, estos koncerto en Bandstand Park.

(8) Dum la lunĉaj horoj okazos vendo de Esperantaj libroj kaj gazetoj de la kolekto de la Culbertoj, interŝanĝo de poŝtmarkoj, prezentado de softvaro por plivastigi Esperantan vortprovizon, kaj montrado de kolekto de esperantaj poŝtkartoj dum la pasintaj cent jaroj.



(9) Akcepto por UEA delegitaro – Bill Harmon kaj Olga du Temple.
ELNA/KEA Kongreso 2004 Programo

pli da detaloj haveblas je la parentezaj numeroj

Vendredon, 16a

Ĉambro 2

 

8:00 – 5:00

Kunsido de ELNA estraro (1)
KEA komitata kunsido 4:00 to 7:00 ptm

 

4:00 – 9:00

Akceptado de partoprenantoj

 

7:00 – 10:00

Interkonatiĝa Vespero (2)

 

Sabaton, 17a

Ĉambro 2

Ĉambro 3

9:00 – 9:50

Solena malfermo (3)




10:00 – 10:50

Ĉinuka piĝino (20) Ros’

Kunkantu en Esperanto (19) Kerr

11:00 – 11:30

Grupa Foto

11:30 – 1:00

Lunĉo laŭplaĉe, vendo de libroj kaj gazetoj, interŝanĝo de poŝtmarkoj (8)

1:00 – 1:50

Oficiala kunsido de ELNA membraro

Oficiala kunsido de KEA membraro

2:00 – 2:50

Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj (15) Greatrex

 

3:00 – 3:50

Kiel organizi kunvenon (17) Henry

Kiel instrui Esperanton pere de Pasporto al la Tuta Mondo (16) L Harmon

4:00 – 4:50

Informo pri la dimanĉa (5) O du Temple

5:00 – 5:30




Akcepto por UEA delegitaro (9)

6:00 – 10:00

Bankedo, talenta montraĵo, kaj libra aŭkcio

Dimanĉon, 18a

Ĉambro 2

Ĉambro 3




Alternativa agado: tut- aŭ part-taga memgvidata ekskurso per aŭtobuso;

ĉeestu la prezentadon sabaton je 4:00 por detaloj. (5)






8:00 - 8:45




Kristana diservo (20) Ros’

8:45 - 9:20




Homaranisma (di)servo (20) Ros’

9:30 - 10:20

Kiel solvi logikajn enigmojn (12) Droege

Mazi en Gondolando vidbendo

10:30 - 11:20

Mallongaj paroladoj (3-5 minutoj) (19) Kerr. 

KEA komitato

11:30 - 1:00

Lunĉo laŭplaĉe, vendo de libroj kaj gazetoj, interŝanĝo de poŝtmarkoj (8)

1:00 - 1:50

Oficiala kunsido de ELNA membraro

KEA forumo pri Lumo (15) Greatrex

2:00 - 2:50

Kiel (memstare) lerni lingvon (12) Droege

E-o ekzamenoj (18)

Holland


(2:00 to 4:00)

Piedmarŝaj
ekskursoj (7)

3:00 - 3:50

Poeziaj prezentaĵoj (17) Henry

4:00 - 4:50

Lingva Forumo (21) Shlafer

7:00 - 9:00

Naĝa festo ĉe Hotelo Travelodge

Lundon, 19a

Ĉambro 2A

Ĉambro 2B

9:00 - 9:50

Edukado de denaskuloj (19) Kerr

AAIE kunsido (11) Dorcas

10:00 - 10:50

Internaciaj fondaĵoj (13) W duTemple

ISAB kunsido (14) Grady

11:00 - 11:10

Invito al ELNA kongreso 2005 en Austin Williams

11:10 - 11:45

Solena fermo Shlafer kaj W du Temple

1:00 - 7:00

Postkongresaj ekskursoj per aŭtobuso (5) kaj perpiede (7)


Elŝuti 49.5 Kb.

  • (19) Arlyn Kerr, “Kunkantu en Esperanto” kaj “Edukado de denaskuloj” kaj “Mallongaj paroladoj”
  • (20) Haruo Ros’, “Ĉinuka piĝino: la pra-Esperanto de nia regiono”
  • (21) Alex Shlafer, “Lingva Forumo”
  • Subtenantoj de la kongreso
  • (16) Lusi Harmon, “Kiel instrui Esperanton pere de Pasporto al la Tuta Mondo”
  • (18) Dorothy Holland, Esperantaj ekzamenoj
  • (12) Jim Droege, “Kiel (memstare) lerni lingvon” kaj “Kiel solvi logikajn enigmojn”
  • (13) Wally du Temple, “Internaciaj fondaĵoj de la Esperanto-movado” (14) Gary Grady, Kunsido de ISAB (ISFGW)
  • (15) Geoffrey Greatrex, “Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj de la orienta landlimo”

  • Elŝuti 49.5 Kb.