Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La 15-a Israela Esperanto-Kongreso

Elŝuti 4.43 Kb.

La 15-a Israela Esperanto-Kongreso




Dato04.12.2017
Grandeco4.43 Kb.

Elŝuti 4.43 Kb.
La 15-a Israela Esperanto-Kongreso Dum la semajnfino de 24-26 de Aprilo 2014 okazis meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, la 15-a Israela Kongreso de Esperanto. Partoprenis 27 personoj, kiuj ĝuis varian programon kaj intiman, nekutiman etoson. Dum la unua tago (ĵaŭde) matene kelkaj memstare ekskursis en la apuda urbo Arad kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la postagmezo okazis la malfermo, lingvaj ludoj kaj enigmoj, kaj post la vespermanĝo oni veturis al la apuda monto de Masado por spekti noktan lum- kaj son-spektaklon pri la rakonto de la lasta bastiono de la juda granda ribelo kontraŭ la romianoj, kaj pri ĝia arkeologia malkovro 1900 jarojn poste. Vendrede okazis duontaga vizito de Masado kaj posttagmeze kvar prelegoj - pri Movado (Novelanismo de Gian Piero), turismo (Barcelono de Nava kaj Islando de Amri) kaj pri la eŭritmia dancarto (Tali). En la vespero Gian Piero faris humuran prezentaĵon, la Eŭritmia Ensemblo de Jerusalemo prezentis profesian danc-spektaklon, konsistanta el kelkaj pecoj de ilia nova programo Moseo en la spegulo de la nuntempo kiu estos prezentata plurloke en Israelo kaj dum somera turneo en Eŭropo), kaj aldone tri pecoj en Esperanto. Sekve Enrica kantis originalajn kantojn en Esperanto. Fine oni spektis la novan filmon pri Esperanto produktita de SAT.
Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj-artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.
En la lasta tago okazis du ekskursoj: matene migrado al la apuda naŭra baseno Cfira kaj tagmeze vizito de la arkeologia parko Arad, kun elfosaĵoj de antaŭ 3-5 mil jaroj kaj trovaĵoj de la biblia epoko. La tradicia resuma diskuto okazis post bongusta tagmanĝo en la populara restoracio Muza en Arad. Specialan etoson kaj karkteron aldonis al la Kongreso la dezertaj gastejo kaj ĉirkaŭaĵo, kaj la eŭritmia trupo, kiu ankaŭ partpprenis parton de la programo. Antaŭ la Kongreso okazis ses-taga antaŭ-kongresa ekskurso al la Morta Maro, Eilat kaj Jordanio, kiun partoprenis kvin personoj (el ili du eksterlandaj gastoj, ges-roj Breuninger el Munkeno). Organizis kaj ĉiĉeronis la Kongreson kaj la Antaŭkongreson Amri Wandel, kun la helpo de Nava Bilicki-Cinori (transportado), Gian Piero Savio (teknikaĵoj) kaj Jael Ŝelaĥ (grafiko). Fotoj de la Kongreso videblas en la reta albumo https:picasaweb.google.com105030054444214202226IsrEspKong2014 kaj de la Antaŭkongreso en du albumoj: https:picasaweb.google.com105030054444214202226Petra79414 kaj https:picasaweb.google.com105030054444214202226MortaMaro46414 Retpaĝo de la Israela Kongreso: http:www.esperanto.org.ilik.html


Elŝuti 4.43 Kb.


Elŝuti 4.43 Kb.