Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvara eldono

Elŝuti 0.55 Mb.

Kvara eldono




paĝo8/9
Dato22.08.2017
Grandeco0.55 Mb.

Elŝuti 0.55 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9

HORACIO

ne peceton pli, mia princo.



HAMLETO

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?



HORACIO

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.



HAMLETO

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto.—He, homo! kies tombo tio ĉi estas?

 

UNUA TOMBISTO

Mia, sinjoro,

(Kantas.) Kaj foset’ malbonodora Estas fin’ de ĉiuj amoj.

HAMLETO

Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?



UNUA TOMBISTO

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.



HAMLETO

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.



UNUA TOMBISTO

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.



HAMLETO

Por kia homo vi fosas la tombon?



UNUA TOMBISTO

Ne por homo.



HAMLETO

Nu, do, por kia homino?



UNUA TOMBISTO

Ankaŭ ne por homino.



HAMLETO

Kiun do oni tie ĉi enterigos?



UNUA TOMBISTO

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.



HAMLETO

Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano.—Kiel longe vi estas jam tombisto?



UNUA TOMBISTO

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

 

HAMLETO

Kiel longe estas jam de tio ĉi?



UNUA TOMBISTO

Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.



HAMLETO

Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?



UNUA TOMBISTO

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.



HAMLETO

Kial?


UNUA TOMBISTO

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.



HAMLETO

Kiel li freneziĝis?



UNUA TOMBISTO

Tre strange, oni diras.



HAMLETO

En kio do konsistis la strangeco?



UNUA TOMBISTO

En tio, ke li perdis la saĝon.



HAMLETO

Sur kia punkto li freneziĝis?



UNUA TOMBISTO

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.



HAMLETO

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?



UNUA TOMBISTO

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna   tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto—li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.



HAMLETO

Kial li pli longe, ol aliaj?



UNUA TOMBISTO

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.



HAMLETO

Al kiu ĝi apartenis?



UNUA TOMBISTO

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?



HAMLETO

Nu, mi ne scias.



UNUA TOMBISTO

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.



HAMLETO

Tiu ĉi kranio?



UNUA TOMBISTO

Jes, ĝuste tiu ĉi.



HAMLETO (prenas la kranion).

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi   tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!—Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...



HORACIO

Kion, mia princo?



HAMLETO

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?



HORACIO

Ĝuste tian saman.



HAMLETO

Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)



HORACIO

Ĝuste tian, mia princo.



HAMLETO

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?



HORACIO

Tio ĉi estus tro fantazia.



HAMLETO

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?

La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo, Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo. La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero, Mizeran dometon nun gardas de pluva aero. Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!

(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)

(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)

HAMLETO

Jen la reĝino, la kortego! Kiun Funebre ili akompanas? Tamen  Sen ordinaraj la funebraj moroj? Ĝi montras, ke mortinto la portata Per propra mano sian vivon finis. De alta tamen rango! Ni atendu Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).



LAERTO

Kiaj nun ankoraŭ Ceremonioj?



HAMLETO

Jen estas Laerto, Tre nobla juna homo. Vidu!



LAERTO

Kiaj Ceremonioj decas nun ankoraŭ?



UNUA PASTRO

Ni el funebraj la ceremonioj Plenumis ĉion, kio al ni estas Nur permesita: ŝia morto estis De karaktero duba; se ne ŝanĝus Ordono alta la kutiman ordon, Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo En ter’ ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn Sur ŝian tombon oni devus ĵeti Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj; Al ŝi do oni donis pli, ol dece; Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon Per ĉastaj floroj oni nun ornamis, En sanktan teron oni ŝin enmetis Ĉe sonorado religia.



LAERTO

Sekve Nenio pli jam estas permesita?



PASTRO

Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus Per tio la servadon de mortintoj,  Se ni al ŝi ekkantus rekviemon Simile al mortintaj en pieco.



LAERTO

Vi metu ŝin en teron, kaj violoj Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro! Mi al vi diras, ho, senkora pastro, Anĝelo ŝi, fratino mia, estos, Dum vi en la infero brulos.



HAMLETO.

Kio? La bela Ofelio?



REĜINO (ĵetante florojn).

Ho, plej dolĉa, Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos Edzino kara de Hamleto mia; Esperis mi ornami vian kronon De fianĉino, dum, ho ve, mi nun Ornamas vian tombon!



LAERTO

Ho, centoble Malben’ centobla falu sur la kapon De tiu, kiu per la krim’ terura De vi la saĝon rabis! For la teron! Ne ŝutu,—mi ankoraŭ unu fojon Al mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.) Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas, Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo Vi faros monton ĝis la alta pinto De la Olimpo.



HAMLETO

Kiu estas tiu, Kies doloro tiel laŭte sonas Kaj kies krio flugas ĝis la steloj Kaj volas en terur’ ilin haltigi? Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)

 

LAERTO

Ha, tre bone! Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)



HAMLETO

Tia preĝo Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu La manon vian for de mia kolo, Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema, Danĝere tamen estas min ataki, Kaj mi al vi konsilas: for la manon!



REĜO

Disigu ilin!



REĜINO

Ho, Hamlet’, Hamleto!



ĈIUJ

Sinjoroj...



HORACIO

Kara princo, trankviliĝu!

(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)

HAMLETO

Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos, Ĝis la minuto lasta de la vivo!



REĜINO

Pro kio do, ho mia kara filo?



HAMLETO

Mi amis Ofelion; kvardek miloj Da fratoj kun ilia tuta amo La amon mian kune ne atingus. (Al Laerto.) Vi kion volas?



REĜO

Ha, li freneziĝis!



REĜINO

Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!

 

HAMLETO (al Laerto.)

Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion Vi volas fari? Plori? aŭ batali? Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn? Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis, Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon, Por min inciti? Lasu vin enfosi En ŝian tombon,—mi ĝin ankaŭ faros; Se vi pri montoj babiladas, lasu Nin superŝuti per tiom da tero, Ke sin la loko levu ĝis la suno Kaj la plej altaj montoj en komparo Kun ĝi aperu kiel veruketoj. Vi fanfaronas,—mi ĝin ankaŭ povas.



REĜO

Ĝi estas nur frenezo.



REĜINO

La atako En li momenton tiel furiozas, Sed baldaŭ li denove trankviliĝas, Simile al kvieta kolombino Post la elkovo de la kolombidoj.



HAMLETO (al Laerto).

Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas? Mi ĉiam amis vin,—sed ni ĝin lasu. Se Herkuleso mem kontraŭbatalus, La kat’ miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)



REĜO

Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.) Laert’, nia parolo de hieraŭ Fortigi devas vian paciencon; Ni agos nun rapide.—Vi, Gertrudo,  Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo. (Al Laerto.) La tombo havos vivan monumenton. La horo de trankvilo baldaŭ venos; Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)



SCENO II

Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.



HAMLETO

Sufiĉe nun pri tio. Ni transiru Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras, Pri kio mi rakontis?



HORACIO

Mi memoras.



HAMLETO

En mia brusto estis ia speco De batalado. Mi ne povis dormi; Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas En stato pli malbona, ol krimuloj En la katenoj. Tiam en la kapon Kuraĝa pens’ al mi subite venis... Kaj dank’ al la kuraĝa mia penso: Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta Al ni tiele servas iafoje, Kiam profundaj planoj detruiĝas; Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo Direktas nian sorton, se ni mem Eĉ de la celo nin malproksimigas.



HORACIO

Tre ĝuste.

 

HAMLETO

La mantelon de ŝipano Sur min ĵetinte, el kajuto mia Palpante mi elrampis, trovis ilin, Forkaptis la paketon, kiun ili Kun si tre garde portis, kaj returne En ĉambron mian iris. Mia timo Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe Mi dissigelis la paketon. Tie Mi trovis, ho, amiko mia kara, Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon! Ĝi estis... jes... ordono plej severa, Per multo da motivoj ornamita Pri la feliĉo de la Dana regno Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera Kaj tiel plu... nu jes,—per unu vorto: Ke oni tuj, sen perdo de la tempo, Eĉ ne lasante al l’ ekzekutisto Minuton, por akrigi la hakilon, Tuj post eliro mia sur la bordon, Dehaku tuj al mi la kapon.



HORACIO

Dio! Ĉu povas esti?



HAMLETO

Jen, rigardu mem, Jen estas la papero, legu poste. Vi volas scii, kion mi nun faris?



HORACIO

Jes, mi vin petas.



HAMLETO

Kiam mi min vidis Subite en kaptilo, mia kapo Komencis vive ludi sen prologo Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon.  Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ Alian tekston por letero tiu Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene, Kiel skribisto profesia. Iam Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj, Ke bele skribi estas ne konvena Por eminentaj homoj; tamen nun La belskribado multe al mi servis. Vi volas certe scii la enhavon De la letero mia?



HORACIO

Certe, princo.



HAMLETO

Plej prema peto al la angla reĝo, Ke, se Anglujo volas plue resti Fidela tributulo de Danujo, Se inter la Anglujo kaj Danujo La amikeco floru kiel palmo, Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn Per bela krono ligu plej trankvile, Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,— Li devas tuj post lego de la skribo, Ne pripensante kaj ne prokrastante, La alportintojn de l’ dirita skribo Mortigi plej rapide, ne donante Al ili eĉ minuton, por plenumi Konfeson antaŭmortan.



HORACIO

Tamen kiel Sigelis vi la skribon?



HAMLETO

La ĉielo En tio ankaŭ jam antaŭe zorgis: En mia sako trovis sin okaze  Malnova sigelil’ de mia patro Kun la insigno de la danaj reĝoj. Mi faldis la leteron ĝuste tute Simile al antaŭa la letero, Subskribis ĝin simile kaj sigelis Kaj metis sur la lokon de antaŭe. Kaj la subĵeton oni ne rimarkis. En la sekvanta tago havis lokon Batalo nia mara kun korsaroj,— Kaj kio estis plu—vi ĝin jam scias.



HORACIO

Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?



HAMLETO

Amiko mia, ili mem sin tiris Al tiu ĉi afero, tial min La konscienco mia ne riproĉas: Ilia morto estis ja kaŭzita De propra tro fervora enmiksiĝo. Por sklavemuloj estas tre danĝere Sin meti inter la flamantaj pintoj De glavoj de potencaj kontraŭuloj.



HORACIO

Kiela reĝo!



HAMLETO

Nun la reĝo mem Alproksimigis min al mia celo. Se li mortigis krime mian patron, Se li patrinon mian malĉastigis, Sin metis malhelpante inter miaj Esperoj kaj elekto de l’ popolo Se li kun ruz’ al mia propra vivo Tiel perfide volis fari finon: Ĉu mi ne havas rajton al li doni Per mia mano merititan pagon? Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos  Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ Viandon nian?



HORACIO

Baldaŭ li ricevos Raporton pri la manier’, en kiu Ordono lia estis plenumita.



HAMLETO

Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamen Al mi ja apartenas. Homa vivo Ne estas ja fortika; vi kalkulu Nur unu—jam la vivo ne ekzistas. Nur unu cirkonstanco min doloras, Ke mi ofendon faris al Laerto! En lia malfeliĉo mi ja vidas La preskaŭ spegulitan historion De tio, kion mem mi devis sperti. Mi lin estimas; sed la nekonvena Fanfaronado lia kun doloro Min indignigis ĝis sinforgesado.



HORACIO

Ha, iu venas! Haltu, princo!

(Eniras Osrik.)

OSRIK

Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.



HAMLETO

Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?



HORACIO

Ne, princo.



HAMLETO

Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.

 

OSRIK

Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.



HAMLETO

Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.



OSRIK

Mi dankas al via princa moŝto,—estas tre varme.



HAMLETO

Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.



OSRIK

Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.



HAMLETO

Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....



OSRIK

Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege—en certa maniero—mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...



HAMLETO

Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)



OSRIK

Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi.



HAMLETO

Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi   scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.



OSRIK

Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.



HAMLETO

Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?



OSRIK

Kion vi pensas?



HORACIO

Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.



HAMLETO

Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?



OSRIK

Laerton?


HORACIO

Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.



HAMLETO

Jes, tiun ĉi saman.



OSRIK

Mi scias, ke vi ne scias...



HAMLETO

Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?



OSRIK

Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...

 

HAMLETO

Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.



OSRIK

Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.



HAMLETO

Kia estas lia batalilo?



OSRIK

Glavo kaj rapiro.



HAMLETO

Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?



OSRIK

La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.



HAMLETO

Kion vi nomas subteniloj?



HORACIO (al Hamleto).

Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, antaŭ ol la parolo finiĝos.



OSRIK

La subteniloj estas la portiloj.



HAMLETO

Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas?

 

OSRIK

La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus inklina.



HAMLETO

Kaj se mi respondos, ke ne?



OSRIK

Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.



HAMLETO

Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,—tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj.



OSRIK

Tiel mi devas klarigi vian decidon?



HAMLETO

En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.



OSRIK

Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon. (Foriras.)



HAMLETO

Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi.



HORACIO

Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la kapo.



HAMLETO

Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de   la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.)



NOBELO

Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.



HAMLETO

Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.



NOBELO

La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.



HAMLETO

En bona horo!



NOBELO

La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi komencos batali.



HAMLETO

Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)



HORACIO

Vi perdos tiun ĉi veton, princo.



HAMLETO

Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom malhelpas.



HORACIO

Ne, kara princo...



HAMLETO

Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.

 

HORACIO

Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.



HAMLETO

Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ĝi estu!

(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.)

REĜO

Hamleto, venu kaj amike prenu Tiun ĉi manon! (Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)



HAMLETO (al Laerto).

Vi al mi pardonu, Sinjoro! mi al vi maljusta estis, Sed vi pardonu pro honoro via. La ĉirkaŭantoj scias—kaj sendube Vi ankaŭ aŭdis—mia kapo estas Malsana. Mia ago, kiu forte En vi ekscitis tutan la animon Kaj la honoron,—mi pri ĝi konfesas: Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe Se de si mem Hamleto nun disiĝis Kaj li nur tial faris la ofendon, Ke li nun estas ne li mem,—ja tiam Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto Rifuzas la ofendon. Kiu do Ĝin faris? La frenezo de Hamleto.  Se tiel estas, tiam li ja mem La suferanto estas. La frenezo Hamleton malfeliĉan suferigas. Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj Konfeso mia senkulpigu min Nun antaŭ la grandanimeco via, Ĉar mi la sagon pafis trans la domon Kaj trafis kontraŭvole mian fraton.


1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 0.55 Mb.


Elŝuti 0.55 Mb.