Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvara eldono

Elŝuti 0.55 Mb.

Kvara eldono




paĝo7/9
Dato22.08.2017
Grandeco0.55 Mb.

Elŝuti 0.55 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9

REĜINO

Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.)



REĜO

Rapide la gardistojn! Lasu gardi La pordon! Kio estas?



NOBELO

Mia reĝo, Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo! La ocean’, el bordo elirinte, Ne pli sovaĝe glutas l’ ebenaĵon, Ol nun Laerto kun terura bando Atakas vian tutan servantaron. Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ La mondo nun denove komenciĝus Kaj kvazaŭ malaperis nun subite La historio kaj la tradicioj, Kreintoj kaj subtenoj de la indo, Nun ili krias: Ni elektu reĝon! Laerto estu reĝo! Kiel tondro Rebruas, ĉie flugas nun la krio: Laerto estu reĝo!



REĜINO

Ili vigle Atakas laŭ malvera postesigno. Sed vi eraras, hundoj de Danujo!

(Bruo post la sceno.)

 

REĜO

La pordoj elbatitaj!

(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)



LAERTO

Kie estas Li, tiu reĝo?—Iru for, sinjoroj!



DANOJ

Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!



LAERTO

Mi petas.



DANOJ

Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la ĉambro.)



LAERTO

Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!— Malnobla reĝo, vi al mi redonu La patron!



REĜINO

Ho, Laerto, trankviliĝu!



LAERTO

Se unu gut’ de l’ sango mia restus Trankvila, tiam estus mi bastardo: Trompita edzo estus mia patro, Malĉasta estus la patrino mia, Se nun mi povus resti pli trankvila.



REĜO

Laerto, kio kaŭzis tian grandan Ribelon nun de via flank’? Gertrudo, Vi trankviliĝu, vi nenion timu Pro la persono mia. Dio gardas La reĝojn: kiam la perfid’ ekvidas Apenaŭ tion, kion ĝi intencis, L’ intenco falas for.—Laerto, diru, Pro kio vi indignas?—Lasu lin, Gertrudo mia!—Diru, juna homo!

 

LAERTO

La patro mia kie estas?



REĜO

Mortis.


REĜINO

Sed ne de lia mano.



REĜO

Lasu lin Demandi tiom, kiom li deziras.



LAERTO

Sed kiel kaj en kia maniero? Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos! For fideleco! Ĵuroj al l’ infero! Pieco, konscienco,—iru ĉio Al la diabloj en la profundaĵon! Kondamnon mi ne timas; mi renversos La tutan mondon,—venu, kio volas! Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon Por mia patro!



REĜO

Kiu vin retenos?



LAERTO

Nur mia volo, sed ne la ordono Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn Mi tiel uzos, ke nenio restos.



REĜO

Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas La puran veron scii pri la morto De via patro, ĉu la venĝo via Decidis, se vi venkos en la ludo, Egale la koleron vian verŝi Sur malamikojn kaj sur la amikojn?



LAERTO

Nur sur la malamikojn.

 

REĜO

Ĉu vi volas Ekkoni ilin?



LAERTO

Kaj al la amikoj Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn Kaj mi per mia sango ilin nutros.



REĜO

Tre bone! Nun denove vi parolas Kiel fidela filo kaj bonega Nobelo. Ke en mort’ de via patro Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi Mi estas mem tuŝita tre dolore,— Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos La veron tute klare.



DANOJ (post la sceno).

Lasu ŝin!



LAERTO

He, kio? Kia bruo?

(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)

LAERTO

Elsekiĝu, Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj, Bruligu al mi tute la okulojn!— Je Dio! Frenezeco via estos Al ni pagita, ho, fratino mia, Pagita kare, ĝis en la pesilo Fortege malleviĝos la kaliko! Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma, Ho, Ofelio, ho, fratino kara! Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino Formortas ankaŭ tiel facilege, Kiel la vivo de maljuna homo? En am’ naturo estas delikata: Ŝi sendas for post la amat’ perdita Plej karan havon, kiun ŝi posedas.

 

OFELIO (kantas plende).

Oni lin portis al tombo senvorte, (Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha! (Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte... Adiaŭ, mia kolombo!



LAERTO

Se en prudento plena vi instigus Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus!



OFELIO

Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la filinon de sia sinjoro.



LAERTO

Sensenca io, tamen pli ol io.



OFELIO (al Laerto).

Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.



LAERTO

Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.



OFELIO (al la reĝo).

Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi.—Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,—mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis.—Oni diras, ke li bone finis.

(Kantas.)

Ĉar karulo mia estas Mia tuta ĝojo.



LAERTO

Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.

 

OFELIO (kantas).

Kaj li jam neniam revenos? Kaj li jam neniam revenos? Ho ve, li jam mortis, Lin oni forportis, Ni lin jam revidos neniam! La barbo la bela, Buklaro la hela... Li mortis, li mortis por ĉiam! Mi ploras sen celo... Ho, bona ĉielo, Pro lia animo mi petas.

Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu!

(Foriras.)



LAERTO

Vi vidas? Dio!



REĜO

Lasu min, Laerto, Paroli iom pri doloro via; Al mi la rajton mian ne rifuzu. Sed iru kaj inter amikoj viaj Elektu la plej saĝajn,—ili juĝu Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos, Ke mi en la afero estas kulpa, Mi tiam estas preta al vi doni La regnon, kronon, mian propran vivon; Sed se ne tiel,—tiam vi konsentu Al ni oferi pli da pacienco, Ni tiam penos, kune laborante, Per venĝo trankviligi vian koron.



LAERTO

Ĝi estu tiel!—Ho, la maniero De lia mort’, kaŝita enterigo,— Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo Super la tombo, sen ceremonioj  Kaj sen funebraj formoj kaj parado,— De l’ ter’ al la ĉiel, ĝi laŭte krias, Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.



REĜO

Postulu la klarigon. Sur la kapon De la kulpul’ la puna glavo falos. Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.)



SCENO VI

Alia ĉambro en la palaco. Horacio kaj servanto.



HORACIO

Kun mi paroli iu volas? Kiu?



SERVANTO

Maristoj. Ili diras, ke por vi Leterojn ili havas.



HORACIO

Ili venu! (La servanto foriras.) Neniu en la tuta mondo, ŝajnas, Saluton ian povus al mi sendi, Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)



UNUA MARISTO

Dio benu vin, sinjoro!



HORACIO

Kaj vin ankaŭ!



UNUA MARISTO

Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi, sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.



HORACIO (legas).

«Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li.   Apenaŭ ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via—Hamleto.»

(Al la maristoj.) Nun venu, ni transdonos la leterojn, Kaj tiom pli rapide, ke ni iru Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Ĉiuj foriras.)

SCENO VII

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj Laerto.



REĜO

Nun via konscienco mem ja devas Min senkulpigi, kaj en vian koron Vi devas min kiel amikon meti, Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj, Ke tiu sama, kiu vian patron Mortigis, volis min mem pereigi.

 

LAERTO

Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru, Pro kia kaŭzo tian grandan krimon, Intencon tre danĝeran kaj punindan Vi lasis sen konvena puno, kiun Postulis via saĝo, via indo?



REĜO

Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble Al vi aperos forte sensignifaj, Por mi do ili estas forte gravaj. Patrino lia amas lin varmege Kaj certe ne transvivus lian punon; Kaj, mi—ĉu el pasio aŭ el virto— Al ŝi mi estas tiel alligita, Ke, kiel stelo nur en sia rondo Sin povas movi, tiel mi sen ŝi Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo, Pro kiu mi silentis, estas tio, Ke lin tre amas la popolamaso: La mankojn liajn la popolo trempas En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto, Turnanta lignon en malmolan ŝtonon, El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel, Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj Por tia vento, ne la celon trafus, Sed al pafarko mia returniĝus.



LAERTO

Kaj tiel mi la noblan patron perdis, Kaj tiel senespere nun pereis Fratino mia, kiu la plej alte En nia tempo staris, kvazaŭ luma Modelo, por elvoki imitadon. Sed venĝo venos!



REĜO

Dormu nur trankvile.  Ne pensu vi, ke mi kreita estas El tia velka ŝtofo, ke mi lasos Al la danĝero pinĉi mian barbon Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos Vi iom pli. Mi amis vian patron, Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem; El tio, mi esperas, vi komprenos...

(Eniras Sendito.)

REĜO

Nu, kio nova?



SENDITO

Via reĝa moŝto, Leteroj de Hamleto; jen por vi, Kaj jen por la reĝino.



REĜO

De Hamleto? Sed kiu do alportis la leterojn?



SENDITO

Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis. Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu Ricevis ilin de la alportintoj.



REĜO

Laerto, aŭdu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito foriras. La reĝo legas.) «Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno.—Hamleto.» Nekompreneble! Ĉu ili revenis? Kio fariĝis? Kiel? Povas esti, Ke ĉio estas trompo?



LAERTO

Ĉu vi konas La skriban karakteron de l’ letero?

 

REĜO

Ĝi estas mano de Hamleto. «Nuda!» Videble sola, sen siaj gardantoj! Ĉu vi al mi konsili ion povas?



LAERTO

Ne, mi nenion scias. Sed li venas! Pli freŝa nun fariĝas mia koro, Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros Kaj diros al li: «tion ĉi vi faris!»



REĜO

Se tion vi decidis—kaj alie Vi ja ne povas agi—ĉu vi volas, Ke mi al la renkonto vin preparu?



LAERTO

Jes, mia reĝo, se nur ne al paco Vi volas min prepari.



REĜO

Nur al paco Kun via propra saĝo kaj animo. Se li revenis laca de vojaĝo Kaj plu ne volos ree forveturi, Mi inklinigos lin al unu provo, De mi jam tre mature pripensita, Ĉe kiu li pereon ne evitos; Kaj lia morto estos tiel glata, Ke eĉ ne estos ombro de suspekto. Eĉ la patrino ruzon ne divenos Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.



LAERTO

Mi vin obeos, reĝo, tiom pli, Se vi aranĝos la aferon tiel, Ke li per mi ricevu sian morton.



REĜO

Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis, La famo multe gloris vin pro io,  Per kio vi laŭ famo multe brilas. Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj Talentoj viaj kune kolektitaj Ĉe li envion tian ne elvokis, Kian elvokis tiu unu sola Talento, kiun mi ne multe ŝatis.



LAERTO

Pri kia do talento vi parolas?



REĜO

Ludilo bagatela de l’ juneco, Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj Kaj la rubandoj al la junularo Konvenas en ne malpli alta grado, Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj Konvenas al maturaj maljunuloj.— Jen antaŭ du monatoj nin vizitis el Normandujo unu kavaliro. Mi bone konas francojn el milito, Mi scias, kiel bone ili rajdas; Sed tiu ĉi bravulo certe povus Konkuri eĉ kun la diablo mem: Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo Kaj kun ĉevalo sia elfaradis Li tiel miregindajn artifikojn, Ke oni povus pensi, ke li mem Prezentas vivan parton de l’ ĉevalo. Kaj la imago mia mem ne povis Elpensi eĉ en pura fantazio Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn, Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.



LAERTO

Kaj li normando estis?



REĜO

Jes, normando.

 

LAERTO

Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis Lamordo.



REĜO

Jes, li mem.



LAERTO

Mi konas lin. Li estas efektive la juvelo De la nacio sia.



REĜO

Li rakontis Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis Pro via majstra arto en skermado, Precipe per rapiroj. Li certigis, Ke estus tre belege, se troviĝus Ankoraŭ unu homo, kiu povus Kun vi kuraĝi stari al batalo. Li ĵuris, ke en lia tuta lando Skermantoj la plej bonaj ne posedas Eĉ la duonon de lerteco via. Raportoj liaj vekis en Hamleto Envion tiel grandan, ke de tiam En tago kaj en nokto li senĉese Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ Revenu, por ke li kun vi ekprovu Batalon. Nun konkludo plej natura...



LAERTO

Konkludo? Kia?



REĜO

Diru nun, Laerto, Ĉu via patro estis al vi kara? Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?



LAERTO

Por kio la demando?

 

REĜO

Mi ne tial Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus Pri via amo al la patro; tamen Mi scias, ke la amo ofte estas Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras, Ke tempo ĝin tre ofte moderigas Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon. Jes, en la mezo de la ama flamo Troviĝas preskaŭ ĉiam ia speco De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ La helan flamon forte mallumigas. Nenio restas en bonec’, eterna: Boneco tro matura baldaŭ mortas De l’ prem’ de sia propra troforteco. Se oni volas agi, oni agu En la minutoj de la volo, ĉar La volo povas baldaŭ malfortiĝi, Trovante tiom da malhelpoj, kiom Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj. Kaj tiam la deziro kaj la devo Fariĝas nur sopiro fanfarona, Sopiro sen plenumo faciliga. Sed nun al la afero! Jen Hamleto Revenos baldaŭ. Kion vi intencas Nun fari, por vin montri inda filo De via kara patro, sed per faroj Pli ol per nudaj vortoj?



LAERTO

Lin mortigi, Se eĉ en la preĝejo.



REĜO

Mi konsentas, Ke la krimulo en nenia loko  Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo Ne devas scii limojn. Sed, Laerto, Se tion ĉi vi faros, tiam vi Ja devos mem vin kaŝi en la domo. Hamleto, reveninte, devas scii, Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros, Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos Kaj la lertecon vian en skermado Al li oni prezentos en koloroj Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj, Ol tion faris eĉ la franco mem. Per unu vorto—ni aranĝos tiel, Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros Konkursan veton pri la kapoj viaj. Kun sia karaktero la sincera, Libera, nobla kaj nesupozema, Li ne esploros certe la rapirojn; Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn, Anstataŭ la malakra preni akran Kaj per ekbato lerta inde pagi Al li por morto de la patro via.



LAERTO

Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo Mi ŝmiros per veneno mian glavon. Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis Rimedon tian, ke se oni trempas En ĝin nur la pinteton de tranĉilo Kaj gratas nur sangeron el la haŭto,— Nenia sanigilo en la mondo Plu povos savi de senduba morto. Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros La pinton de la glavo mia tiel, Ke se mi eĉ facile lin ekgratos, Li tuj pereos per senduba morto.

 

REĜO

Mature ni pripensi ankaŭ devas Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas Al la ating’ de nia celo helpi. Se nia entrepreno ne prosperus Aŭ se per nelerteco en plenumo Montriĝus nia penso kaj intenco,— Pli bone tiam estus ne komenci. Kaj tial nia plano devas havi Eliron en rezervo por l’ okazo, Se la unua provo ne prosperos. Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros: Ni en solena formo faros veton Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos. Kaj kiam vi de la batalo estos Tre varmigitaj kaj soifaj (penu, Ke tio estu) kaj li volos trinki, Mi tiam lasos doni al li glason Da vino jam tiele preparita, Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos, Li ne evitos plu la morton, kiun La bato via eble ne alportis. Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.)



REĜO

Nu, reĝino?



REĜINO

Unu malĝojo sekvas tuj la duan! Laerto, la fratino via mortis!



LAERTO

Fratino mia mortis? Kiel? Kie?



REĜINO

Saliko staras super la rivero Kaj speguliĝas en la pura akvo; Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn El plej diversaj floroj de la kampo.  Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo, Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide En la riveron falis. Ŝiaj vestoj Sin disetendis kaj malgrandan tempon Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis, Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn, Danĝeron sian tute ne sentante, Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo. Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj Per peza akvo, ŝin malsupren tiris, La malfeliĉan, al terura morto.



LAERTO

Kaj ŝi droniĝis?



REĜINO

Jes, ho ve, droniĝis!



LAERTO

Vi havas nun tro multe jam da akvo, Fratino malfeliĉa.—tial larmojn Mi nun retenas! Tamen la naturo Konservas sian moron, kion ajn La honto dirus. Ili nur foriru— En ni montriĝos tuj la virineco.— Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj Nur ilin ne estingos. (Foriras.)



REĜO

Ni lin sekvu! Kun granda malfacilo kvietigis Mi lian furiozon! Nun mi timas, Ke ĝi denove blinde ne eksplodu,— Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.)

 

AKTO V

SCENO I

Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.



UNUA TOMBISTO

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?



DUA TOMBISTO

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.



UNUA TOMBISTO

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?



DUA TOMBISTO

Nu, oni trovis, ke tiel.



UNUA TOMBISTO

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.



DUA TOMBISTO

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

 

UNUA TOMBISTO

Sed permesu! Jen estas la akvo—bone; jen estas la homo—bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa—ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.



DUA TOMBISTO

Ĉu tiel diras la leĝo?



UNUA TOMBISTO

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.



DUA TOMBISTO

Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.



UNUA TOMBISTO

Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.



DUA TOMBISTO

Ĉu Adamo estis nobelo?



UNUA TOMBISTO

Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...



DUA TOMBISTO

Nu, demandu!



UNUA TOMBISTO

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?

 

DUA TOMBISTO

La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.



UNUA TOMBISTO

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!



DUA TOMBISTO

Kiu konstruas la plej fortike?



UNUA TOMBISTO

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.



DUA TOMBISTO

Ha, atendu, mi jam scias!



UNUA TOMBISTO

Nu, diru!



DUA TOMBISTO

Al la diablo! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

UNUA TOMBISTO

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)



UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)

En la junaj miaj tagoj Mi amadis kaj kantadis Kaj en ĉiuj miaj agoj Mi mezuron ne sciadis.

 

HAMLETO

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!



HORACIO

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.



HAMLETO

Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.



UNUA TOMBISTO (kantas).

Maljuneco-lamulino Kaptis min per osta mano, Kaj al ĉio venis fino,— Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)



HAMLETO

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,—ne vere?



HORACIO

Povas esti.



HAMLETO

Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?



HORACIO

Jes, princo.



HAMLETO

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke   oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.



UNUA TOMBISTO (kantas).

Pala korpo senkolora Kaj ĉemizo sen ornamoj Kaj foset’ malbonodora Estas fin’ de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)



HAMLETO

Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!


1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 0.55 Mb.


Elŝuti 0.55 Mb.