Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvara eldono

Elŝuti 0.55 Mb.

Kvara eldono




paĝo6/9
Dato22.08.2017
Grandeco0.55 Mb.

Elŝuti 0.55 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9

REĜINO

Kia sanga faro!



HAMLETO

Jes, sanga faro, preskaŭ tiel same Terura, kiel reĝon formortigi Kaj edziniĝi kun la frato lia.



REĜINO

Mortigi reĝon?



HAMLETO

Jes, mi tiel diris. (Al Polonio) Kaj vi, mizera malsaĝul’, adiaŭ! Mi prenis vin por iu pli merita. Vi vidas, tro fervori ofte estas Danĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn! Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencos Rompadi vian koron, se ĝi estas Ankoraŭ penetrebla, se ankoraŭ Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute Ŝtonigis kaj al sento kaj prudento Ankoraŭ iom estas ĝi venebla.



REĜINO

Kion mi faris, ke vi min atakas Kun tia krueleco?



HAMLETO

Tian faron, Per kia modesteco ĉion perdas, La virt’ fariĝas hipokrita vorto, Senkulpa amo perdas sian rozon De l’ bela frunto kaj ulcerojn montras, La sanktan ĵuron de edzino faras  Similan al la ĵuroj de ludistoj; Ĝi el la korpo de plej sankta ligo Elŝiras la animon; el la leĝo Ĝi faras senenhavan vortparadon. De la ĉielo la vizaĝo flamas, La tuta tero ploras kaj malĝojas Pro via faro, kvazaŭ devus veni La lasta juĝo.



REĜINO

Ve! Pri kia faro Vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas?



HAMLETO

Rigardu do! Jen pendas du portretoj; Du fratoj,—sed egalaj? Jen, rigardu: Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj! Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono, Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero, Okul’ de Mars’, ordona kaj minaca, Majesta aglo, kiu alte flugas En la plej puraj sferoj de l’ aero; Sur lin sigelon metis ĉiu dio, Por krei idealon por la homoj,— Li estis via edzo.—Nun rigardu Portreton duan: via nuna edzo, Putraĵo, mortiginta la unuan... Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasis Herbejon verdan de la bela monto Kaj serĉas manĝon en la putra marĉo? Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru, Ke tio estis am’! En via aĝo La sango plu ne bolas, sed atendas, Ne rapidante, juĝon de la saĝo. Kaj kia estis la kompara juĝo? Ne estas vi sensenca, ĉar alie Nenion vi decidus; sed la senco  En vi sendube tute malsaniĝis, Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. Neniam la frenezo tiel juĝis La saĝon, ke en ĝi ne restu guto Da konsidero por komparo tia. Kia demono tiel vin delogis? Vidado sen palpado aŭ palpado Sen rigardado, aŭ orelo sola Sen mano kaj okulo, aŭ flarado Sen ĉio,—eĉ partet’ de vera sento Neniam donas tian rezultaton, Ho, honto, kie estas via ruĝo? Se la infer’ sovaĝa povas boli En membroj de grandaĝa matronino, Ho tiam ĉasto de juneco flama Disfluidiĝu kiel vaks’ en fajro! Ne diru „honto!“ kiam juna sango Malĉaste bolas: frosto mem ja brulas, La volon ja delogas la prudento...



REĜINO

Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas Okulojn miajn rekte al la koro, Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas, Tre nigrajn.



HAMLETO

Jes, por vivi en la ŝvito De abomena lito, en putraĵo Sin brogi, en la nesto malbenita...



REĜINO

Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo En min penetras ĉiu vorto! Ne plu, Hamleto kara!



HAMLETO

Fripon’ kaj mortigisto; simpla sklavo; Li ne posedas eĉ la milan parton  Da indo de l’ estinta via edzo; Kronita arlekeno; li, ŝtelisto, Malice kaj mallaŭte ŝtelis for La kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon...



REĜINO

Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.)



HAMLETO

Ĉifonaĵo, sed ne reĝo! (Li ekvidas la spiriton.) Ho, savu min, anĝeloj de l’ ĉielo, Flugilojn viajn super mi etendu! Spirito nobla, kion vi deziras?



REĜINO

Ho ve! li freneziĝis!



HAMLETO

Ĉu vi venas Riproĉi vian filon sendecidan, Ke li la tempon kaj pasion perdas Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis? Ho, diru!



SPIRITO

Ne forgesu! Mi intencas En vi subteni forte la decidon. Sed vidu, kiel forte malespero Dispremis la patrinon vian; helpu Al ŝi en malfacila batalado Kun ŝia propra koro kaj animo. Ju pli malforta korpo, des pli forte Suferas la animo. Iru!



HAMLETO (al la reĝino.)

Kio Al vi fariĝis?



REĜINO

Kio al vi estas? Vi la okulojn ien forte turnis  Kaj kun l’ aer’ senkorpa nun parolis? L’ animo via brilas el l’ okuloj, Kaj viaj haroj sin subite levis Simile al dormanta soldataro Vekita per la son’ de bataliloj! Ho, kara mia filo, trankviligu Per pacienc’ la flamon de la sentoj! Sur kion vi rigardas nun?



HAMLETO (al la reĝino.)

Sur lin? Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala Li staras! Malfeliĉa lia vido Eĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn! (Al la spirito) Ne rigardadu al mi tiel plende,— Agadon mian akran ĝi moligus: Anstataŭ sango eble fluus larmoj.



REĜINO

Al kiu vi parolas?



HAMLETO

Vi ne vidas?



REĜINO

Nenion, kvankam ĉio estas luma.



HAMLETO

Kaj vi nenion aŭdis?



REĜINO

Ne, nenion.



HAMLETO

Rigardu tien! Li jam volas iri! La patro mia, kvazaŭ tute viva! Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)



REĜINO

Ĝi estas frukto de l’ imago via; La cerbo ofte vidas nur delirojn.

 

HAMLETO

Deliroj? Tamen vidu, mia pulso En takto batas, tute kiel via, Kaj kantas tiel same tute sane. Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu, Kaj mi ripetos ĉion vort’ laŭ vorto,— Ĉu deliranto tion povus fari? Patrino! Pro la savo de l’ animo Ne hipokritu, ke deliro mia Parolas nun kaj ne la krimo via! La falsa ŝmiro kovros la makulon Ekstere, sed interne en la koro Des pli atakos tiam la malbono. Konfesu al ĉielo vian pekon, La faritaĵon pentu kaj evitu Estontajn pekojn. La venenan herbon Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku! Pardonu al mi nunan mian virton; Ĉar nun en la malpia nia tempo La virto devas peti de malvirto Pardonon kaj rampante eĉ petegi, Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari.



REĜINO

Hamleto! Vi distranĉas mian koron!



HAMLETO

Forĵetu ĝian parton makulitan Kaj pure vivu kun la dua parto. Adiaŭ! Sed evitu vi la liton De mia onklo, penu esti virta, Se eĉ la virto estos ne el koro. Kutimo, la demono, pereigas La lastan senton en la malbonulo, Sed en direkto bona la demono Turniĝi ofte povas en anĝelon: El la ekzercoj de la bonaj faroj  Li povas fari oportunan veston. Sindetenado en l’ unua nokto Alportas facilecon por la dua; La tria estos jam des pli facila; Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi Eĉ la naturon mem; ĝi la diablon Aŭ humiligas, aŭ lin plifortigas. Ankoraŭ unu fojon—bonan nokton! Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem Deziras havi benon de l’ ĉielo. (Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas. Ĉiel’ decidis puni min per li Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,— Sed mi servanto ankaŭ por li estos. Por li mi zorgos kaj por lia morto Respondos mi. Adiaŭ, bonan nokton! La sola amo faris min kruela; Malbona estas la komenco,—poste Ankoraŭ io pli malbona venos... Ankoraŭ unu vorton!



REĜINO

Kion fari?



HAMLETO

Ne tion, kion mi al vi parolis. La bela reĝo vin denove tenu En siaj brakoj kaj karese pinĉu Al vi la vangojn, nomu vin kateto; Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj, Por ludo per la malbenitaj fingroj En via nuko vi al li malkovru La tutan veran staton, ke mi estas Freneza ne en vero, sed nur ŝajne, El ruzo. Estus certe tute bone, Ke vi al li raportu tuj pri ĉio.  Ĉar kia do reĝino, bela, ĉasta Kaj saĝa volus kaŝi al la bufo, Al la vesperto tiajn gravajn faktojn? Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu, Ellasu la birdetojn kaj, simile Al la simio, rampu mem internen, Por fari provojn, kaj en la kaptilo Vi poste perdu vian propran kapon.



REĜINO

Ne, estu tute certa! Se la vortoj Prezentas spiron kaj la spiro vivon,— Mi pli ne havas vivon, por elspiri Parolon vian.



HAMLETO

Mi Anglujon iras; Ĉu vi jam scias?



REĜINO

Ha, jes, mi forgesis. Ĝi estas jam afero decidita.



HAMLETO

Jam la leteroj estas sigelitaj; Amikoj du, al kiuj mi konfidas Precize tiel, kiel la lacertoj, Ricevis komision kunveturi, Kiel heroldoj, por al mi la vojon Al la kaptilo ebenigi. Bone! Amuzo estos, kiam la ministo Per forto de la propra sia pulvo En la aeron flugos; kontraŭ minoj Mi faras minojn iom pli profundajn, Mi eksplodigos ilin ĝis la luno. Ho, estas tre amuze vidi, kiel Du ruzoj reciproke sin renkontas. (Levante la korpon de Polonio.) Kaj vi, sinjor’, al mi klopodon faras;  Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron. Patrin’, adiaŭ! Bonan al vi nokton! La kortegano tie ĉi nun estas Silenta kaj sekreta serioze, Li, kiu tiom amis babiladi! Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko, Patrino, bonan nokton!

(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)

 

AKTO IV



SCENO I

Ĉambro en la palaco. La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj Güldenstern.



REĜO (al la reĝino).

En viaj ĝemoj estas ia senco; Kaj mi ĝin devas scii; kie estas La filo via?



REĜINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Mi vin petas, lasu Nin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro! Teruran nokton devis mi travivi!



REĜO

Per kio? kio estas kun Hamleto?



REĜINO

Li furiozas, kiel mar’ kaj vento En reciproka veta batalado. En sovaĝeco sia li ekaŭdis, Post la tapiŝo bruon, kaj rapide Li sian glavon tiris, kriis: «rato!» Kaj en la flamo de l’ frenezo sia Mortigis la maljunan Polonion.

 

REĜO

Terura faro! Tio nin atingus, Se tie starus ni. Danĝere estas Lin lasi plu en tia libereco. Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas. Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco Por tiu sanga faro? Jes, sur mi: Mi el singardo devis lin enŝlosi Kaj teni malproksime de la homoj; Sed mia amo estis tiel granda, Ke mi ne volis agi laŭ prudento. Kaj kiel posedanto de malsano, Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis Konsumi en sekreto mian vivon. Kie li estas?



REĜINO

La malvivan korpon Li ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano Da pura oro en amaso kota, La saĝo kaj la koro por momento En li ekbrilis: pente li ekploris.



REĜO

Gertrudo, venu! Antaŭ ol la suno Sin kaŝos post la montoj, li jam estos Sur ŝipo; kaj teruran lian faron Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato Ni penos senkulpigi.—Güldenstern! (Rosenkranz kaj Güldenstern venas.) Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu! Hamleto en atako de frenezo Mortigis Polonion kaj fortrenis Kun si la korpon de la mortigito. Nun iru, serĉu lin, kun li parolu, La korpon do venigu en preĝejon. Mi petas vin, rapidu! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)  Nun, Gertrudo, Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn, Rakontos ni al ili la aferon: Kio fariĝis, kion ni intencas. Per tio la serpento-kalumnio, Portanta sian langon la venenan Rapide de poluso al poluso Kiel la pafo de la pafilego, Indulgos eble nian puran nomon Kaj malaperos sendanĝere. Venu! Teruro kaj interna batalado Turmentas mian koron kaj animon.

(Ambaŭ foriras.)

SCENO II

Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas.



HAMLETO

Bone kaŝita!



ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno).

Hamleto! Princo Hamleto!



HAMLETO

Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)



ROSENKRANZ

Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?



HAMLETO

Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.



ROSENKRANZ

Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.

 

HAMLETO

Ne kredu!



ROSENKRANZ

Kion ne kredi?



HAMLETO

Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?



ROSENKRANZ

Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?



HAMLETO

Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.



ROSENKRANZ

Mi vin ne komprenas, princo.



HAMLETO

Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.



ROSENKRANZ

Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la reĝo.



HAMLETO

La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La reĝo estas objekto...



GÜLDENSTERN

Objekto, princo?



HAMLETO

Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!

(Ĉiuj foriras.)

 

SCENO III

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj korteganoj.

REĜO

Mi lasis lin alveni, kaj la korpon Mi lasis serĉi. Ho, kia danĝero, Se li tiel libere promenados! Kaj tamen ni ne povas kun li agi Laŭ tuta severeco de la leĝo: Lin amas la amaso la malsaĝa,— Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo, Ĝi vidas la grandecon de la puno, Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi. Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajni Trankvila rezultato de pripenso. Malbonon per malbono ni forigos Aŭ per nenio. (Venas Rosenkranz.) Ha, nu kio estas?



ROSENKRANZ

Pri tio, kien metis li la korpon, Ne povis ni sciiĝi.



REĜO

Kaj li mem?



ROSENKRANZ

Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo, Ĝis vi ordonos.



REĜO

Oni lin venigu.



ROSENKRANZ

He, Güldenstern, la princon enkonduku!

(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)

 

REĜO

Nu, Hamleto, kie estas Polonio?

HAMLETO

Ĉe la vespermanĝo.



REĜO

Ĉe la vespermanĝo?



HAMLETO

Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de ĉio.



REĜO

Ho, Dio, Dio!



HAMLETO

Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon.



REĜO

Kion vi volas diri per tio ĉi?



HAMLETO

Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la intestoj de almozulo.



REĜO

Kie estas Polonio?



HAMLETO

En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur la ŝtuparon de la galerio.



REĜO (al kelkaj korteganoj).

Iru, serĉu lin tie.



HAMLETO (al la korteganoj).

Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.)

 

REĜO

Hamleto, pro sendanĝereco via Al ni tre kara, kiel via faro Sincere nin doloras, vi nun devas Post la terura faro tre rapide Veturi for. Vi tial vin pretigu; La ŝipo jam atendas vin, la vento Favoras, kaj vi nun en bona horo Anglujon forveturos.



HAMLETO

Anglujon?



REĜO

Jes, Hamleto.



HAMLETO

Bone.


REĜO

Nun vi scias nian intencon.



HAMLETO

Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! Adiaŭ, kara patrino!



REĜO

Via amanta vin patro, Hamleto.



HAMLETO

Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!



REĜO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo. Rapidu: ĝis vespero li jam devas Troviĝi sur la maro. Ne prokrastu! Jam ĉio estas preta al veturo. Rapidu, mi vin petas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Vi, Anglujo, Se mia amo estas por vi kara— Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ  Ja ne paliĝis la cikatro, kiun La dana glavo al vi akre donis, Kaj la tribut’ estimon vian montras— Vi tiam ne malŝatos la ordonon, En mia skribo klare esprimitan,— Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo, Plenumu plej rapide mian peton! Li kiel febro mian sangon batas... Vi devas min sanigi. Dum li vivas, Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.)



SCENO IV

Ebenaĵo en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marŝo.



FORTINBRAS

Salutu, kapitan’ en mia nomo La reĝon de Danujo kaj raportu, Ke Fortinbras’ laŭ la promeso lia Deziras havi nun akompanantojn Por la trairo de la dana lando. Vi scias, kie vi nin povos trovi. Se lia reĝa moŝto ekdeziros Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.



KAPITANO

Mi faros, princ’.



FORTINBRAS (al la soldatoj.)

Antaŭen! Ne rapidu! (Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj venas.)



HAMLETO

Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?

 

KAPITANO

De la norvego.



HAMLETO

Kien ili iras?



KAPITANO

Kontraŭ Polujon.



HAMLETO

Kaj sub kia estro?



KAPITANO

Sub la norvega princo Fortinbras.



HAMLETO

Ĉu vi deziras per milito preni Polujon tutan aŭ nur liman pecon?



KAPITANO

Por al vi diri tute puran veron, Ni iras pro peceto nur malgranda, Pli pro la nomo, ol pro la profito. Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus. Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego Aŭ al la polo certe pli ne donus.



HAMLETO

La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.



KAPITANO

Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.



HAMLETO (flanken.)

Du mil animojn, dudek mil dukatojn Sendube kostos tiu ĉi disputo! Ulcero de bonstato kaj de paco,— Interne krevas, se eksteren morto Ne vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro!



KAPITANO

Feliĉan vojon! (Foriras.)



ROSENKRANZ

Princo, ni atendas.

 

HAMLETO

Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe. (Rosenkranz kaj la aliaj foriras.) Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas Severe por prokrasto de la venĝo! Por kio taŭgas homo, se la tempon Li uzas nur por manĝi kaj por dormi? Nenio pli ol bruto! La Kreinto Al ni kapablon de pensado donis, Por povi vidi posten kaj antaŭen, Li donis al ni saĝon ne por tio, Ke ĝi en ni sen uzo pereadu. Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado? Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu Tro longe pensas pri la rezultato,— Pripensemeco tia en si havas Kvaronon nur de la prudento vera Kaj tri kvaronojn de malnobla timo. Por kio mi nun vivas? Por eterne Nur ripetadi: «Tion ĉi vi faru»— Kaj tamen resti sen farado, kiam Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon Kaj forton kaj rimedojn por plenumi! Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo: Mi vidis nun potencan soldataron,— Ĝin juna princ’ kondukas; en gloramo Li riskas por la duba rezultato Kuraĝe sian vivon, li ne timas Klopodojn kaj danĝerojn,—kaj pro kio? Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda Signifas: sin ne movi sen bezono, Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali, Se ĝin postulas la honor’. Kaj mi? La morto de la patro, malhonoro De la patrino, sango kaj prudento  Instigas min,—kaj mi nenion faras! Kun honto antaŭvidas mi la morton De dudek mil soldatoj, kiuj iras Pro bagatelo, pro fantom’ de gloro Al tombo. Kaj la pec’, pro kiu ili Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni Al ili ĉiuj lokon por batalo Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn! De nun, ho mia kapo, vi laboru Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.)



SCENO V

Elsinoro. Ĉambro en la palaco. La reĝino kaj Horacio.



REĜINO

Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.



HORACIO

Ŝi forte petas, ŝia stato estas Tre kompatinda.



REĜINO

Kion do ŝi volas?



HORACIO

Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas; Ŝi diras, ke la mond’ estas kruela; Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas; Ŝin bagatel’ ĉagrenas; ŝi parolas Delire kaj sen ia klara senco, Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton Kondukas al konkludoj. Kungluante La sencon de la vortoj, la mienojn, La signojn, la aludojn, oni povas  Ne scii difinite, sed supozi Tre multe da malbono. Estus bone Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo Tumulton povus veki ŝiaj vortoj.



REĜINO

Enlasu ŝin! (Horacio foriras.) Al la anim’ malsana Aperas ĉie signoj de danĝero; La kulpo estas tiel timoplena, Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas!

(Venas Horacio kun Ofelio.)

OFELIO

Kie estas la bela reĝino de Danujo?



REĜINO

Kiel vi fartas, Ofelio?



OFELIO (kantas.)

Mia kara, mia belo Estis brava juna dano; Portis plumojn sur ĉapelo Kaj bastonon en la mano.



REĜINO

Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?



OFELIO

Kion? Mi petas vin, aŭdu:

(Kantas.)

Vane estas la espero: Li jam mortis, ne revenas! Lian kapon kovras tero, La piedojn ŝtono tenas.



REĜINO

Sed diru al mi, Ofelio...



OFELIO

Mi petas vin, aŭskultu.

(Kantas.)

Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.)

 

REĜINO

Ha, mia edzo, rigardu!



OFELIO (kantas.)

Sur karulon inter ploroj; Sur la tombon oni ĵetis Multon el la kampaj floroj.



REĜO

Kiel vi fartas, kara fraŭlino?



OFELIO

Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton!



REĜO

Ŝi ne povas forgesi la patron.



OFELIO

He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi signifas, tiam diru: (Kantas.)

En la tag’ de Valenteno Mi al mia la trezoro Venis frue en mateno, Por saluti vin el koro. Tuj li levis sin kaj diris: «Venu, venu, amikino!» Ŝi eniris, sed eliris Jam virino, ne knabino.

REĜO

Kara Ofelio!



OFELIO

Por kio la ĵurado? Mi tuj finos. (Kantas.)

Fi do, hontu! Tiel agi! Vi ja trompis min sen koro! Amon viroj povas pagi Per depreno de l’ honoro!  Vi edziĝi min promesis, Kaj la vorton vi ne tenis.

Kaj li respondas:

He, mi ŝercis kaj mi ĉesis... Kial do vi al mi venis?

REĜO

Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?



OFELIO

Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton!



REĜO (al Horacio).

Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente. (Horacio foriras.) Ĝi estas la veneno de malĝojo; La morto de la patro ĉion kaŭzis. Gertrudo, kiam venas la suferoj, Ho ve, ne izolitaj ili venas, Sed en amaso. Ŝia patro mortis, La filo via estas forsendita— Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon— Kaj la popol’ tumultas en supozoj Pri l’ morto de l’ honesta Polonio. Ni faris neprudente, ke ni kaŝis La veran kaŭzon de la morto lia: Jen Ofelio perdis la prudenton, Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj, Kaj—la plej grava—ŝia frato venis Sekrete el Francujo, li miregas, Indignas, kaj nun en la urbo fluas  Paroloj plej venenaj jam pri l’ morto De Polonio. Manko de klarigo Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon De la mistera morto oni ĵetis. Gertrudo mia kara, kiel stari Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.

(Post la sceno oni aŭdas bruon.)

1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 0.55 Mb.


Elŝuti 0.55 Mb.