Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvara eldono

Elŝuti 0.55 Mb.

Kvara eldono




paĝo5/9
Dato22.08.2017
Grandeco0.55 Mb.

Elŝuti 0.55 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9

HORACIO

Tre bone, mia princo; se li ion Forŝtelos en la daŭro de la dramo, Mi pagos por la ŝtelo.



HAMLETO

Oni venas. Mi devas ŝajni tute senintenca. Elektu bonan lokon!

(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)

 

REĜO

Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?

HAMLETO

Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj. Mi manĝas aeron, oni min grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras.



REĜO

Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas mia lingvo.



HAMLETO

Ankaŭ ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, ĉu ne vere?



POLONIO

Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron.



HAMLETO

Kaj kion vi prezentadis?



POLONIO

Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.



HAMLETO

Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. (Al Rosenkranz) Ĉu la aktoroj estas pretaj?



ROSENKRANZ

Jes, princo, ili atendas vian ordonon.



REĜINO

Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi!



HAMLETO

Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.



POLONIO (al la reĝo).

Vi aŭdas?



HAMLETO

Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?

(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.)

OFELIO

Ne, mia princo.

 

HAMLETO

Tio estas nur per la kapo.



OFELIO

Jes, mia princo.



HAMLETO

Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?



OFELIO

Mi nenion pensas.



HAMLETO

Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino.



OFELIO

Kion vi volas diri, princo?



HAMLETO

Nenion.


OFELIO

Vi estas en gaja humoro.



HAMLETO

Kiu? Mi?


OFELIO

Jes, mia princo.



HAMLETO

Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antaŭ du horoj.



OFELIO

Ne, antaŭ du monatoj, mia princo.



HAMLETO

Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto:

«Enterigita «Kaj tuj forgesita».

(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon: reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon. Ŝi   genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.)



OFELIO

Kion tio ĉi signifas, princo?



HAMLETO

La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan.



OFELIO

Kredeble tiu ĉi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la Prologo.)



HAMLETO

Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili ĉion elbabilos.



OFELIO

Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado?



HAMLETO

Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas.



OFELIO

Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon.



PROLOGO

De nia dramo estos nun komenco. Ni petas kun profunda riverenco Pri via bona vol’ kaj pacienco.



HAMLETO

Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?



OFELIO

Ĝi estas tro mallonga, princo.



HAMLETO

Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.)

 

REĜO (aktoro).

Jam tridek fojojn finis Febo hela La jaran kuron tra la voj’ ĉiela Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno Aperis plena, kvazaŭ nokta suno, De l’ tempo, kiam amo kaj Himeno Nin ambaŭ ligis per la pastra beno.



REĜINO (aktorino).

Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos, Kaj tamen nia am’ ne malfortiĝos. Sed ve! mi en la lasta tempo sentas, Ke io nun sekrete vin turmentas; Pro via san’ mi tremas en la koro, Ho, mia kara edzo kaj sinjoro. Sed se mi tremas—restu vi sen timo: Vi scias—en virina la animo Tielajn zorgojn vekas granda amo; Kaj ju pli forte brulas ama flamo, Des pli turmentas nin la fantazio, Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.



REĜO (aktoro).

Ho, mia kara, baldaŭ jam la sorto Disigos nin! Mi sentas, ke la morto Min baldaŭ vokos al la lasta vojo. Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojo La vivon ĝuu, kaj la koro via Denove amu...



REĜINO (aktorino).

Haltu, kara mia! Mi tremas de terura via vorto! Atingu min malbeno, honto, morto, Se iam eĉ la ombro de sopiro Min povos tiri al alia viro! Nur kiu mem mortigis la unuan, Ekami poste povas edzon duan!

 

HAMLETO

Ho, kiel maldolĉe!



REĜINO (aktorino).

Ne amo—nur kalkulo malbenita Kondukas al edziĝo ripetita. Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas, L’ unuan edzon en la tomb’ venenas.



REĜO (aktoro).

Ne dubas mi pri via sincereco; Sed ne eterne daŭras malgajeco. Konsolon tempo donas al la koro. Decido estas sklavo de l’ memoro, Ĝi kiel frukto sin komence tenas, Sed falas, kiam maturiĝo venas. Se al ni mem ni en la kor’ promesas, Ni tion plej facile ja forgesas, Kaj ĉio, en pasio decidita, Forpasas, kiam la pasi’ finita. Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo. Kaj de eterne sur la tera vojo Kutimis amo kun feliĉo iri; Kaj estas malfacile certe diri, Ĉu amo alkondukas la feliĉon Aŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉon Por ekzistad’ de l’ amo. La grandulo Falinta izoliĝas; malriĉulo Sin levis—kaj amikoj plu ne mankas. La amon ni nur al feliĉo dankas. Sed ne pri tio estis la parolo: Vi sciu, ke la sorto kaj la volo Eterne inter si batalon tenas; Al ni nur la intenco apartenas,— Plenumon do ni lasu al la sorto. Vi ne forgesos min ĝis via morto,—  Tre bela estas via fideleco, Sed ni ĝin lasu al la estonteco!



REĜINO (aktorino).

Ho, mi la lumon vidi pli ne povu, Ripozon sur la tero mi ne trovu, Malluma, senkonsola, senespera Fariĝu mia tuta vivo tera, Atingu min la punoj plej kruelaj De kolerantaj fortoj la ĉielaj,— Se iam, vin perdinte, mi, vidvino, Fariĝos de alia vir’ edzino!



HAMLETO (al Ofelio).

Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson...



REĜO (aktoro).

Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝelo Mi volas iom dormi, La ĉielo Vin gardu!



REĜINO (aktorino).

Dormu dolĉe, mia koro, Vi, mia tuta vivo kaj trezoro! (Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.)



HAMLETO (al sia patrino).

Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo?



REĜINO

Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.



HAMLETO

Sed ŝi plenumos sian vorton!



REĜO (al Hamleto).

Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla?



HAMLETO

Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.



REĜINO

Kia estas la nomo de la dramo?

 

HAMLETO

La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu,—nia haŭto estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, nevo de la reĝo.



OFELIO (al Hamleto).

Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro.



HAMLETO

Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas!



OFELIO

Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.



HAMLETO

Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton.



OFELIO

Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe!



HAMLETO

Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) Komencu, mortigisto! Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu!

«Al venĝo vokas krio de la korvo»...

LUCIANO

Jam la veneno estas tute preta, Al faro sin jam tiras la glaseto; La tempo estas bona; mi rapidos: Silentas ĉio, kaj neniu vidos. Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj, En mezo de la nokto kolektitaj, Vi, kiu sur vi portas la malbenon  Trifojan de Hekato,—la venenon, En la dormantan korpon penetrigu Kaj kiel akra fulmo lin mortigu! (Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto).



HAMLETO

Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago.



OFELIO (al Hamleto).

La reĝo sin levas.



HAMLETO

Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo?



REĜINO (al la reĝo).

Kio estas al vi, mia edzo?



POLONIO (al Hamleto).

Faru finon al la dramo!



REĜO

Lumigu al mi! For!



POLONIO

Lumon, lumon, lumon!

(ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)

HAMLETO

Sana saltas en la rondo Kaj vundita laŭte krias, Kaj nenio en la mondo Reciproke harmonias.

Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj?

HORACIO

Ho jes, kun duona salajro.



HAMLETO

Ne, kun plena.

Ĉar vi scias, sur la trono Longe sidis la leono,  La leono tamen mortis, Kaj nun regas... ĝusta faŭno.

HORACIO

La lasta rimo ne estas bona.



HAMLETO

Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Ĉu vi rimarkis?



HORACIO

Tre bone, mia princo.



HAMLETO

Ĉe la parolo pri venenado?



HORACIO

Mi bone lin observis.



HAMLETO

Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!

La reĝo ne aprobis nian dramon,— Nu, certe ĝi ne indas lian amon.

(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)



HAMLETO

He, muzikon!



GÜLDENSTERN

Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.



HAMLETO

Eĉ tutan historion, sinjoro!



GÜLDENSTERN

La reĝo...



HAMLETO

Nu, kio estas al li?



GÜLDENSTERN

Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.



HAMLETO

De drinkado, sinjoro?



GÜLDENSTERN

Ne, de kolero, mia princo.

 

HAMLETO

Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ pli malbone.



GÜLDENSTERN

Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio.



HAMLETO

Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!



GÜLDENSTERN

La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi.



HAMLETO

Estu bone veninta.



GÜLDENSTERN

Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne—tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.



HAMLETO

Sinjoro, mi ne povas.



GÜLDENSTERN

Kion vi ne povas, princo?



HAMLETO

Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras...



ROSENKRANZ

Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.



HAMLETO

Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon? Parolu!

 

ROSENKRANZ

Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras dormi.



HAMLETO

Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi ankoraŭ ion deziras de mi?



ROSENKRANZ

Princo, vi iam min amis...



HAMLETO

Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.



ROSENKRANZ

Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko.



HAMLETO

Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.



ROSENKRANZ

Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo?



HAMLETO

Jes, sinjoro; sed «ĝis la herbo elkreskos»......la proverbo estas iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi volus elesplori min kaj kapti min en reton?



GÜLDENSTERN

Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn.



HAMLETO

Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!



GÜLDENSTERN

Princo, mi ne povas.



HAMLETO

Mi petas vin!

 

GÜLDENSTERN

Kredu al mi, mi ne povas!



HAMLETO

Mi kore vin petas, ludu!



GÜLDENSTERN

Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.



HAMLETO

Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.



GÜLDENSTERN

Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.



HAMLETO

Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,—vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)



HAMLETO (al Polonio.)

Mi salutas vin, sinjoro!



POLONIO

Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.



HAMLETO

Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?



POLONIO

Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.

 

HAMLETO

Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.



POLONIO

Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.



HAMLETO

Aŭ kiel baleno.



POLONIO

Efektive, efektive, tute kiel baleno.



HAMLETO

Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi tuj venos.



POLONIO

Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)



HAMLETO

Tuj! Tion ĉi estas facile diri.—Adiaŭ, amikoj!

(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.) Nun estas la mistera hor’ de l’ nokto, Nun malfermite staras ĉiuj tomboj, L’ infero spiras peston en la mondon. Nun mi volonte trinkus varman sangon Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu! Mi iras al patrino! Mia koro! Naturon ne forgesu! Mia brusto Ne portu la animon de Nerono! Kruela mi nun estos, sed ne krima; Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos. En tio, mia lango kaj humoro, Vi estu hipokritaj: kiel ajn Minacaj estos miaj vortoj, tamen De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)

 

SCENO III

Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.

REĜO

Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝero Frenezo lia jam al ni minacas. Kaj tial estu pretaj: mi rapide Por vi pretigi lasos la paperojn, Kaj vi lin al Anglujo forkondukos. Al mi la reĝaj devoj ne permesas Toleri tro proksime la danĝeron De alestado de la frenezulo.



GÜLDENSTERN

Ni estas pretaj. Ni komprenas plene La sanktan vian timon pro la bono De la grandega multo da animoj, Ligitaj kun la reĝa via moŝto.



ROSENKRANZ

Jam simpla kaj aparta homo devas Per ĉiuj fortoj gardi sian vivon; Sed tiom pli sin gardi devas tiu, De kies sankta vivo ja dependas La vivo kaj bonfarto de tre multaj. Se reĝo mortas, li ne mortas sola: Simile al rivero fortoplena Kun si li tiras for la tutan sorton De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis. Li estas kiel granda vasta rado, Staranta sur plej alta monta pinto, Portanta sur radioj la potencaj Ligite milionojn da estaĵoj. Kaj se la rado falas, tiam kune Pereas ĉiuj tiuj milionoj.  Neniam reĝo ĝemas tute sola: Dolor’ al li—dolor’ al multaj homoj.



REĜO

Mi petas vin, pretiĝu plej rapide Al forveturo! La danĝeron, kiu Libere nun promenas, ni bezonas Kateni.



ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)

(Venas Polonio.)

POLONIO

Nun, reĝo, li al la patrino iras. Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj, Kaj mi aŭskultos la interparolon. Ŝi certe lin tre bone elinsultos, Sed, kiel vi jam diris—kaj vi diris Tre saĝe—tie devas ankaŭ stari Persono flanka, por aŭskulti ĉion. Patrino ĉia estas de naturo Ja tre partia kaj ne povas havi Sufiĉan severecon en la juĝo. Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros Al nokta dormo, mi al vi raportos Pri ĉio, kion aŭdis mi.



REĜO

Mi dankas. (Polonio foriras.) Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo Sin tiras per vaporo malodora, Ĝi portas la malbenon plej malnovan Sur sia frunto: fratomortigado! Preĝadi mi ne povas, kvankam forte Mi volus preĝi: la pli forta kulpo L’ intencon fortan venkas; kiel homo, Havanta devon fari du aferojn, Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ  Elekti, kaj mi faras nun nenian Se mia mano per la frata sango Eĉ estus multe pli trapenetrita,— Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi? Por kio do pardonemeco servas, Se ne por veni kontraŭ la pekado? Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton Averti krimon kaj pardonon doni, Se jam la krimo estas plenumita? Jes, mi rigardos supren! Mia krimo Farita estas! Kian formon doni Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel; Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas, Kion al mi alportis la mortigo: La kronon, la honoron, la reĝinon... Ĉu povas peko revi pri pardono, Dum restas la akiro de la peko? Sur la maljustaj vojoj de la tero Per sia oro ofte peka mano Haltigi povas manon de la juĝo Kaj per la fruktoj de l’ farita krimo Aĉeti la favoron de la leĝo,— Sed tie supre estas ja alie! Ne helpos tie lerta artifiko, Tie la far’ aperas tute nuda, Ni mem al la farita krimo devas Ateston tie meti en la buŝon. Nu, kio al mi restas? Pentofaro? Jes, kion do ne povas pentofaro? Sed se eĉ pentofari ni ne povas? Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto, Vi, nigra, vi, malluma kiel morto! Anim’, kiu batalas liberiĝi  Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon! Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo! Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj! Malmola mia koro, vi moliĝu Simile al infano ĵus naskita! Ho, eble Dio volos min pardoni! (Li en angulo metas sin sur la genuojn.)

(Hamleto venas.)

HAMLETO

Nun estas tre facile tion fari; Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo Mortigis mian patron, kaj por tio Mi, sola filo de la mortigito, En la ĉielon en minut’ de preĝo La mortiginto sendos! Tio estus Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro. De l’ tero li forigis mian patron Post festenad’, en mezo de la pekoj, Kaj kun la tuta pezo de la pekoj La malfeliĉa vagas nun sub tero,— Kaj la krimulon mi nun volas kapti En la minuto de la sankta preĝo Kaj puran, pian sendi lin al Dio! Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne! Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros En temp’ alia, pli terure bati! En malsobrec’, en dormo, en kolero, En la malpiaj ĝojoj de la lito, En ofendado de Dia nomo— Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo, Trapiku lin, ke li momente falu Kaj en plej nigra stato la animo En la inferon flugu sen pardono!  Patrino min atendas,—dume vivu, Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)



REĜO (sin levante).

La vortoj flugas,—sed la pensoj sidas! Senpensaj vortoj Dion ne atingos!



SCENO IV

Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio.



POLONIO

Li baldaŭ venos. Estu pli severa, Vi diru, li petolas tro sovaĝe, Vi diru, ke nur petegado via Apenaŭ kvietigis la koleron De l’ reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos. Mi petas, ne indulgu lin!



HAMLETO (post la sceno).

Patrino!



REĜINO (al Polonio).

Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu. Mi scios kion diri. Nun foriru: Li venas. (Polonio sin kaŝas.)



HAMLETO (eniras).

Nu, patrino, kio estas?



REĜINO

Hamleto, vi ofendis vian patron.



HAMLETO

Patrino, vi ofendis mian patron.



REĜINO

Vi paroladas, kiel frenezulo.

 

HAMLETO

Vi paroladas, kiel senkorulo.



REĜINO

Kion vi diras!



HAMLETO

Kion vi deziras?



REĜINO

Ĉu vi forgesis, kiu estas mi?



HAMLETO

Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis! Vi estas la reĝino, la edzino De l’ frat’ de via edzo kaj—mi devas Konfesi—ankaŭ la patrino mia.



REĜINO

Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).



HAMLETO

Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos Vin iri, antaŭ ol mi al vi montros, Spegulon tian, kie vi ekvidos La plej profundan vian internaĵon.



REĜINO

Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volas Mortigi min! He, helpon! helpon!



POLONIO (post la tapiŝo).

Helpon!


HAMLETO

Kio sin movis? Rato? (Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.) Ha, mi vetas, Ĝi plu ne vivas!



POLONIO (post la tapiŝo).

Ho, mi mortas! Helpu! (Falas kaj mortas.)



REĜINO

Ho ve! Kion vi faris!

 

HAMLETO

Mi ne scias. Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.)


1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 0.55 Mb.


Elŝuti 0.55 Mb.