Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvara eldono

Elŝuti 0.55 Mb.

Kvara eldono




paĝo4/9
Dato22.08.2017
Grandeco0.55 Mb.

Elŝuti 0.55 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9

ROSENKRANZ

Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj homoj denove fariĝas infanoj.



HAMLETO

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio ĉi estis en lundo matene...



POLONIO

Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.

 

HAMLETO

Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo...



POLONIO

La aktoroj alveturis, via princa moŝto.



HAMLETO

He, he?


POLONIO

Per mia honoro...



HAMLETO

«Kaj sur azenetoj Venis personetoj»...



POLONIO

La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.



HAMLETO

Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis?



POLONIO

Kian trezoron li havis, princo?



HAMLETO

Jenan:


«Ĉe li estis sol-filino, Kaj li amis ŝin sen fino.»

POLONIO (flanken).

Ĉiam pri mia filino.



HAMLETO

Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto?



POLONIO

Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas.

 

HAMLETO

Ne, tio ĉi ne sekvas.



POLONIO

Kio do sekvas, estimegata sinjoro?



HAMLETO

Kio?


«Kontraŭ la sorto Ne helpas forto»

Kaj poste, vi ja scias:

«Venis tre nebela fino Kaj pereis la knabino»...

Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.)

Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon!

UNUA AKTORO

Kian parolon, mia estimata princo?



HAMLETO

Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,—sed ĝi neniam estis donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar, kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo   en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia, tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian esprimon, kiu montrus ĉe la aŭtoro la intencon de arta ornamado; ĝi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu ĉi peco mi precipe amis: tio ĉi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ĝin memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu...

«Kaj Pirro kun leona sovaĝeco»...

Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas...

«Kaj Pirro, kies nigra la armaĵo Simile al intenco lia nigra Egalkolora estis kun la nokto, En kiu li en la ĉevalo sidis, Nun ŝmiris sian korpon la teruran En manier’ kruela: tute ruĝa Li estas de la kapo ĝis piedoj; Kovrita de la sango elverŝita De patroj kaj patrinoj kaj infanoj, De filoj kaj filinoj mortigitaj; La sango, sekigita de la suno Al lia vest’ kruelan brilon donas. Varmega de kolero kaj de fajro, Per la okuloj de sangama tigro L’ infera Pirro serĉas nun Priamon...»

Nun daŭrigu!



POLONIO

Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono.



UNUA AKTORO

Kaj jen li trovas lin: tremanta mano La glavon portas kontraŭ malamikoj;  Sed al maljuna mano ne obeas La peza glavo kaj senbate falas. Kaj furioze nun rapidas Pirro Al la batalo malegaleforta. La glavon levas li, kaj tuj senviva Priam’ kaduka falas sur la teron. La urbo Iliono plu ne vivis, Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun baton Eksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj, Kaj sub l’ impreso de la tondra krako Subite Pirro haltis; lia glavo Ekpendis en l’ aero. Pirro staris Senmove, kvazaŭ pentro terurega. Sed kiel ofte antaŭ fulmotondro Silento ekaperas en ĉielo, La vent’ mutiĝas, la nubegoj haltas Kaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero,— Kaj jen subite ekbruegas tondro: Tiele ankaŭ post momenta halto En Pirro pli kruele ekflamegis Malamo kaj sovaĝa sangavido. Neniam la marteloj de l’ ciklopoj, Por Marso elforĝante la armaĵon, Batadis pli kruele kaj sovaĝe, Ol kiel nun la sanga glav’ de Pirro Hakadis la Priamon malfeliĉan... Ho vi, Fortuno! Kial la diaro De vi ne prenas for potencon vian, Ne rompas en pecetojn la radiojn De via rado kaj ĝin ne deĵetas En plej profundan lokon de l’ infero!»



POLONIO

Tio ĉi estas tro longa.



HAMLETO (al Polonio).

Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la   aktoro) Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo!



UNUA AKTORO

«Sed kiu nun ekvidus la reĝinon Kun haroj disligitaj en malordo»...



HAMLETO

Kun haroj disligitaj?



POLONIO

Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone!



UNUA AKTORO

«Kurantan nudpiede, minacantan Estingi la grandegan tutan brulon Per la riveroj de la larmoj siaj; Kaj kun ĉifono sur la kapo, kie Antaŭ nelonge sidis diademo; Anstataŭ vestoj kovras ŝian korpon Elturmentitan kaj malgrasigitan En rapidec’ prenita litotuko: Se iu tion vidus, li malbenus Per plej teruraj vortoj la Fortunon. Sed se la dioj mem ŝin tie vidus, Starantan antaŭ la kruela Pirro, Hakanta senkompate ŝian edzon: Ho, tiam, se la dioj havas koron, L’ unua malespera ŝia krio L’ okulojn de la dioj fluidigus Kaj ili ne silentus...»



POLONIO

Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj! Sufiĉe! Haltu!



HAMLETO

Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli bone por vi havi post la   morto malbonan supertomban surskribon, ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.



POLONIO

Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj.



HAMLETO

Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!



POLONIO (al la aktoroj)

Venu, sinjoroj!



HAMLETO (al la aktoroj)

Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago?



UNUA AKTORO

Jes, princo.



HAMLETO

Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj enmetus? Ne vere?



UNUA AKTORO

Jes, princo.



HAMLETO

Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj). Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.—Al Rosenkranz kaj Güldenstern) Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj gastoj en Elsinoro!



ROSENKRANZ

Ni estas pretaj al servoj, princo.



HAMLETO

Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Nun mi restis sola. Ho mi, malnobla senhonora sklavo! Aktoro en la versoj elpensitaj,  En sola imagado de suferoj, Kun tia forto sin alkonformigis Al la teruro de l’ situacio, Ke li paliĝis de la ekscitiĝo, Sinceraj larmoj brilis en l’ okuloj, Sur la vizaĝo signoj de sufero, La voĉo tremis, tuta la teniĝo Konforma al la vortoj! Kaj pro kio? Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo! Nu, kio do Hekubo al li estas Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekubo Li tiel ploras? Se por suferado Li havus kaŭzon tian, kiel mi, La tutan scenon tiam li dronigus Per siaj larmoj kaj orelojn ĉiujn Distondrus li per ĝemoj plej pasiaj, La kulpan li kondukus al frenezo, Teruron li enportus en la korojn Kaj rigidigus ĉiujn alestantojn! Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo, Sensente kaj senfare mi nur vagas, Nenion povas diri mi por reĝo, Por mia patro, por la granda reĝo, Al kiu oni rabis for per krimo La havon kaj la vivon! Ĉu mi estas Timulo? Kiu nomos min fripono? Al mi la kapon rompos? Mian barbon Elŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos, Min pinĉos en la nazo, min kulpigos, Ke mi nenian veran vorton diras? Kuraĝus iu tion fari? Ha! Cetere, mi akceptus.—Tiel estas! Mi havas la animon de kolombo, La galo al mi mankas, ĉar alie Jam longe per la korpo de l’ krimulo  Mi nutrus la vulturojn de la lando. Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo! Abomenul’ sen sentoj, sen honoro! Ha, kia besto estas mi! Tre brave, Ke mi, la filo de plej bona patro, Vidante, ke krimulo lin mortigis, Mi, kiun la infero kaj ĉielo Instigas al la venĝo,—mi nun devas La koron nur per vortoj faciligi, Simile al virino aĉetebla, Mi povas nur murmuri kaj malbeni Simile al kaduka servantino! Ho, fi! Al la afero, mia kapo!.. Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje, Vidante sian krimon spegulitan En arta prezentado en teatro, Sub la influo de tuŝanta ludo Eksentas tiel forte sian krimon, Ke ili sian kulpon elkonfesas: Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras... Jes, la aktoroj ludu al ni ion Similan al la mort’ de mia patro; La onklo ankaŭ estos; mi observos Atente ĉiun lian rigardeton: Se konfuziĝos li, mi tiam scios Programon mian veran. La spirito Ja estis eble nur diablo, kiu, Malice akceptinte logan veston, Konante mian impreseblan koron, Min volas trompi kaj la manon mian Direkti peke al terura krimo? Mi volas esti certa. Ni rigardos! La ludo de l’ aktoroj estu reto, Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.)

 

AKTO III

SCENO I

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.



REĜO

Kaj per nenia lerta ekparolo Vi povis veni al la vera kaŭzo De lia freneziĝo, kiu ŝanĝis Terure nun la tutan lian vivon?



ROSENKRANZ

Ne neas li, ke estas li freneza, La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.



GÜLDENSTERN

Ne lasis li esplori sin, sed lerte Li kun freneza ruzo deturnadis Tuj la parolon, kiam ni intencis De li elkapti ion pri la kaŭzo.



REĜINO

Kaj kiel li akceptis vin?



ROSENKRANZ

Ĝentile.

 

GÜLDENSTERN

Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.



ROSENKRANZ

Demandojn li avaris, sed volonte Demandojn niajn lerte respondadis.



REĜINO

Vi al amuzo ia lin invitis?



ROSENKRANZ

Okaze ni renkontis en la vojo Aktorojn; ni sciigis lin pri tio, Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon. En la palaco ili estas; ŝajnas, Ke ili jam ricevis la ordonon Hodiaŭ en vespero ion ludi.



POLONIO

Jes, kaj al mi la princo komisiis, Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn Alesti ankaŭ al la prezentado.



REĜO

Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas, Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj, Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!



ROSENKRANZ

Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).

REĜO

Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara. Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis, Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazo Renkontos Ofelion. Ŝia patro Kaj mi—ambaŭ staros nun tiele, Ke, ne vidataj mem, ni ĉion vidu Kaj povu bone juĝi, ĉu en vero La amo estas kaŭzo de la stato, En kiu li troviĝas.

 

REĜINO

Mi obeas. Ho, mia Ofelio, mi dezirus, Ke efektive la beleco via Sin montru kiel sola vera kaŭzo De la frenezo de Hamleto: tiam Esperi povas mi, ke viaj virtoj Denove realportos al li sanon Al la feliĉo de vi ambaŭ.



OFELIO

Ĉion Mi faros. (La reĝino foriras.)



POLONIO

Promenadu, Ofelio!.. (Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto, Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro, Ke li ne miru la solecon vian. Ĝi eble ne konvenas, sed en vero Ni ofte per edifo en vizaĝo Kaj per mieno pie religia Eĉ la diablon mem facile trompas.



REĜO (flanken).

Ho, vere, vere! Kiel forte batas Parolo lia mian konsciencon! Kolora vango de malĉastulino La veron kovras, sed pli forte kaŝas Teruran faron miaj artaj vortoj. Ho, peza ŝarĝo!



POLONIO

Via reĝa moŝto, Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!

(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)

HAMLETO

Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel staras Nun la demando: ĉu pli noble estas  Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn De la kolera sorto, aŭ sin armi Kontraŭ la tuta maro da mizeroj Kaj per la kontraŭstaro ilin fini? Formorti—dormi, kaj nenio plu! Kaj scii, ke la dormo tute finis Doloron de la koro, la mil batojn, Heredon de la korpo,—tio estas Tre dezirinda celo. Morti—dormi— Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi! Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj Viziti povas nian mortan dormon Post la forĵeto de la teraj zorgoj,— Jen tio nin haltigas; tio faras, Ke la mizeroj teraj longe daŭras: Alie kiu volus elportadi La mokon kaj la batojn de la tempo, La premon de l’ potencaj, la ofendojn De la fieraj, falson de la juĝoj, Turmentojn de la amo rifuzita, La malestimon, kiun seninduloj Regalas al merito efektiva,— Jes, kiu volus tion ĉi elporti, Se mem, per unu puŝo de ponardo, Li povus sin de ĉio liberigi? Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj La ŝarĝon de la vivo volus porti, Se ne la tim’ de io post la morto, De tiu nekonata land’, el kiu Neniu plu revenas. Kaj pro tio Plivolas ni elporti ĉion teran, Ol flugi al mizeroj nekonataj. La konscienco faras nin timuloj; Al la koloro hela de decido Aliĝas la paleco de l’ pensado;  Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno Per tiu kaŭzo haltas sendecide, Kaj ĉio restas penso, sed ne faro... Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio... (Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn En vian puran preĝon!



OFELIO

Mia princo, Kiel vi fartas en la lasta tempo?



HAMLETO

Mi dankas vin humile,—bone.



OFELIO

Princo, Mi havas kelkajn signojn de memoro Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis Al vi redoni; mi vin petas, princo, Akceptu ilin nun!



HAMLETO

Ne, ne! Neniam Mi ion al vi donis.



OFELIO

Kara princo, Vi scias ja, vi ilin al mi donis, Kaj la donacojn vi akompanadis Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo De la donacoj multe pliiĝadis. Nun vi ŝanĝiĝis,—prenu do la donojn: Doloraj estas donoj al la koro, Se ili plu ne venas de la koro. Jen ili estas, princo, mi vin petas!



HAMLETO

Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?



OFELIO

Princo!?


 

HAMLETO

Ĉu vi estas bela?



OFELIO

Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?



HAMLETO

Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi kun via beleco.



OFELIO

Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?



HAMLETO

Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero. Mi iam vin amis.



OFELIO

Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.



HAMLETO

Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.



OFELIO

Mi vidas, ke mi eraris.



HAMLETO

Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, ĉiuj,—kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via patro?



OFELIO

En la domo, princo.

 

HAMLETO

Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia propra domo. Adiaŭ!



OFELIO

Ho, helpu al li, bona Dio!



HAMLETO

Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo,—vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!



OFELIO

Ĉielaj fortoj, resanigu lin!



HAMLETO

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.)



OFELIO

Ho, kia granda homo detruiĝis! Okulo de plej alta kortegano, Lang’ de saĝulo, man’ de militisto, La floro kaj espero de la regno, Modelo de la moroj kaj klereco,— Pereis, ha, pereis senespere! Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj, Mi, kiu suĉis dolĉan la mielon De liaj ĵuroj, mi nun devas vidi La noblan saĝon tute konfuzitan, Rompitan, kiel kordo diskrevinta.  La altan formon, la junecon floran Detruis la frenezo! Ve! ho ve! Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe Kaj vidas lin en lia nuna stato!

(La reĝo kaj Polonio eliras.)

REĜO

El amo? Ne, ne amo ĉion faris; Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, En vero tamen ne frenezon montras, Li kaŝas ion en la kor’; mi timas, Ke la sekreto de spirito lia Danĝeron en si portas por ni ĉiuj. Por ĝin averti, mi en rapideco Decidis: li veturu tuj Anglujon, Postuli la tributon prokrastitan. La maro kaj la novaj landoj eble El lia kor’ elpelos tiun ion, Pri kiu lia kapo ĉiam pensas. Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?



POLONIO

Tre saĝe vi decidis, mia reĝo. Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas, Ke ĉion faris rifuzita amo. Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas Raporti la parolon de la princo: Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto, Vi agu tiel, kiel vi decidos; Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas, Ke ŝia reĝa moŝto la reĝino Al si alvoku post la komedio La princon kaj ŝi petu lin patrine, Ke li al ŝi malkovru sian koron. Ŝi iru kun li rekte al l’ afero; Se vi permesos, la interparolon  Mi subaŭskultos; kaj se al la vero En tia maniero ni ne venos, Vi tiam volu sendi lin Anglujon Aŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovo De via alta saĝo.



REĜO

Tiel estu! Frenezo ĉe la grandaj kaj potencaj Ne povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.)



SCENO II

Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.



HAMLETO

Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!



UNUA AKTORO

Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.

 

HAMLETO

Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte,—mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,—tiel abomeninde ili imitadis la homojn.



UNUA AKTORO

Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.



HAMLETO

Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol troviĝas sin en ilia rolo; ĉar ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion ĉi faras. Iru, pretigu vin!

(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

 

HAMLETO (al Polonio).

Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion?

POLONIO

Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos.



HAMLETO

Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Ĉu vi ambaŭ ne volos ankaŭ helpi rapidigi ilin?



ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Jes, princo. (Ambaŭ foriras.)



HAMLETO

He! Horacio! (Horacio eniras.)



HORACIO

Al viaj servoj, kara princo!



HAMLETO

El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, Vi estas la plej brava, Horacio.



HORACIO

Ho, kara princ’...



HAMLETO

Ne pensu, ke mi flatas. Ĉar kion povus mi de vi esperi? Vi havas ja nenion, krom spirito, Vi havas ja nenion, por donaci,— Por kio do mi flatus al malriĉaj? Ne, ne! Miela lango leku brilon, Genuojn homoj fleksas ja nur tiam, Se la rampad’ profiton donas. Aŭdu! De l’ tempo, kiam la animo mia Komencis elektadi inter homoj, Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indo Vi ĉiam ĉiajn specojn de suferoj Sen plendo elportadis; de la sorto Prenadis vi la batojn kaj donacojn Kun dank’ egala. Mi admiras tiun,  En kiu la prudento kun la sango En tia bona harmonio vivas, Ke li al la Fortuno ne permesas Sur li ludadi, kiel sur fajfilo. Ho, donu vi al mi la viron, kiun Pasio lia ne sklavigis,—mi Lin fermos en la plej profundan lokon De mia koro, kiel vin mi fermis.— Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donos Por ni kaj por la reĝo unu dramon; En ĝi troviĝos sceno tre simila Al la mortigo de la patro mia. Mi petas vin, en la responda tempo Per ĉiuj fortoj de l’ animo via Observu mian onklon; ĉar se tiam Sin la kaŝita kulpo ne elmontros, Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidis En tiu nokt’ spiriton de infero Kaj ke l’ imago mia estas nigra Simile al la forno de Vulkano. Observu lin atente; ankaŭ mi Lin penetrados per okuloj miaj, Kaj poste ni kunigos nian juĝon Pri l’ ekzameno de l’ vizaĝo lia.


1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 0.55 Mb.


Elŝuti 0.55 Mb.