Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvara eldono

Elŝuti 0.55 Mb.

Kvara eldono




paĝo3/9
Dato22.08.2017
Grandeco0.55 Mb.

Elŝuti 0.55 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9

REINHOLD

Jes, sinjoro.



POLONIO

Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!



REINHOLD

Sinjor’...



POLONIO

Vi ankaŭ mem lin elobservu, Per la rilat’ al vi.



REINHOLD

Mi ĉion faros.



POLONIO

Ke li nur diligente muzikadu!



REINHOLD

Tre bone. Mi salutas!

 

POLONIO

Nu, adiaŭ!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

POLONIO

Nu, kio, Ofelio? Kio nova?



OFELIO

Ha, estimata patro! De teruro Mi tuta tremas!



POLONIO

Kio do fariĝis?



OFELIO

En mia ĉambro sidis mi, kudrante,— Subite venas la reĝid’ Hamleto, Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo, La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj Senorde pendas sur la maleoloj; Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj; Kun vido tiel plena de teruro, Kvazaŭ li venus ĵus el la infero, Por antaŭdiri ian teruregon.



POLONIO

De am’ al vi li eble freneziĝis?



OFELIO

Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas, Ke tiel estas.



POLONIO

Kion do li diris?



OFELIO

Li prenis mian manon kaj ĝin premis, Kaj poste sin retiris kaj, tenante La duan manon super la okuloj, Li rigardadis sur vizaĝon mian Kun tia atenteco, kvazaŭ volus  Li pentri ĝin. Li tiel longe staris; Kaj fine, ekskuinte mian manon, Tri fojojn balancinte sian kapon, Ekĝemis li kun tia sopireco Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus Li kun la ĝemo fini sian vivon. Kaj poste li min lasis iri for, Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite Al mia flanko, ĝis li malaperis.



POLONIO

Sufiĉe! Venu! al la reĝ’ ni iru! Ĝi estas freneziĝo de la amo; La amo ruinigas la amanton, Kondukas al decidoj malesperaj, La homon ofte ĝi turmentas pli, Ol ĉiuj la pasioj en la mondo. Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble Akceptis lin jam tro maldelikate?



OFELIO

Ne, kara patro; laŭ ordono via Mi nur de li leterojn ne akceptis Kaj malpermesis vizitadi min.



POLONIO

Nu, tio ĉi lin certe frenezigis. Bedaŭras mi jam mian severecon. Mi pensis ja, ke li nur petoladas Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio, Ho, mia malbenita suspektado! Ni, maljunuloj, havas la kutimon Tro malproksime peli la singardon, Kiel junuloj ofte tro suferas Je absoluta manko de singardo. Ni iru al la reĝo! La konfeso  Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe Lin kolerigus la kaŝado. Venu!

(Ambaŭ foriras.)

SCENO II

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj.



REĜO

Ni vin salutas, nia Rosenkranz Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono De viaj servoj igis nin vin voki. Vi aŭdis jam pri la metamorfozo De la reĝid’ Hamleto: nek ekstere Kaj nek interne li similas nun Al tio, kio li antaŭe estis. La kaŭzon, kiu, krom la patra morto, Al tia stato nun lin alkondukis, Ne povas mi diveni. Nun mi petas Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon Kun li pasigis kune kaj tre bone Lin konas,—vin mi petas, volu resti Tra kelka tempo en palaco nia, Penadu lin altiri al amuzoj Kaj ĉe okazoj esploradu lerte La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite. Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos Kuraci lin.



REĜINO

Sinjoroj miaj karaj, Pri vi li tiel ofte paroladis,—  Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn. Se vi konsentos fari la komplezon Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon, Por helpi al la malfeliĉo nia, Ni rekompencos la viziton vian Per plej konvena reĝa rekompenco.



ROSENKRANZ

Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj, Al ni ordoni. Vi ne devas peti Pri tio, kio estas nia ŝuldo.



GÜLDENSTERN

Obeos ni kaj ambaŭ ni promesas Laŭ ĉiuj fortoj servi akurate Al viaj reĝaj moŝtoj.



REĜO

Ni vin dankas, Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!



REĜINO

Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide Hamleton, mian filon malfeliĉan. Kaj iu el la korteganoj iru Sinjorojn akompani al Hamleto!



GÜLDENSTERN

La Plejpotenca faru nian venon Por li saniga!



REĜINO

Dio volu! Amen!

(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas Polonio.)

POLONIO

Afabla reĝo! Jam el Norvegujo Revenis la senditoj kun sukceso.

 

REĜO

Vi ĉiam estis patro de agrablaj Sciigoj.



POLONIO

Ĉu ne vere, mia reĝo? Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas La tutan mian kapon kaj animon Post mia Dio nur al mia reĝo. Kaj nun mi pensas—se la cerbo mia Ne ĉesis sur vojeto de prudento Sukcese ĉasi—ke la veran kaŭzon De l’ freneziĝo de l’ reĝid’ mi trovis.



REĜO

Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi!



POLONIO

Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn; Kaj mia bona scio al vi estu Postmanĝo al festeno la agrabla.



REĜO

Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.) Li diras, ho, Gertrudo mia kara, Ke trovis li la kaŭzon de malsano De via filo.



REĜINO

Mi la kaŭzon vidas Nur en la morto de la patro lia Kaj en edziĝo nia tro rapida.



REĜO

Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara. (Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.) Ni vin salutas, karaj revenintoj! Rakontu, Voltimand, kion alportis Vi de la frato nia la Norvega?



VOLTIMAND

Redonon de salut’ kaj bondeziroj. Tuj post’ alveno nia li elsendis  Ordonon, por haltigi la preparojn De sia nev’, pri kiu li supozis, Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo; Li post esploro efektive vidis, Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto. Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian Kaj maljunecon oni tiel trompis, Li sendis tuj, por voki Fortinbrason, Riproĉis lin severe, kaj la nevo Solene ĵuris, ke li plu neniam Batalos kontraŭ via reĝa moŝto. Per tio ĝojigita, la maljuna Por li asignis la salajron jaran De tri mil kronoj kaj al li permesis Kontraŭ Polujo uzi la varbitan Militistaron; kaj por via moŝto Al ni li donis jenan skriban peton, Ke vi permesi volu al l’ anaro Tra via lando fari la trairon Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale Vi legos en la jena skriba peto.



REĜO

Ni trovas ĉion bona. Ni en tempo Pli oportuna legos kaj pripensos Kaj donos la respondon. Vin ni dankas Por viaj penoj kaj fidela servo. Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ Al la vespero ni vin petas veni Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

POLONIO

Nun la negoco estas jam finita. Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus Komenci nun klarigojn, kio estas Reĝa moŝteco, kio servemeco,  Kaj kial tago estas tago, kial La nokto estas nokto, tempo—tempo: Signifus tio perdi senutile La tagon kaj la nokton kaj la tempon; Ĉar mallongeco estas la spirito De saĝo kaj multevorteco estas La korpo kaj ekstera ornamaĵo, Mi ĉion tial diros tre mallonge. La nobla via filo freneziĝis; Mi diras «freneziĝis», ĉar en kio Konsistas freneziĝo? Ja en tio, Ke oni frenezumas. Sed ni lasu Ĝin flanke kaj komencu...



REĜINO

Mi vin petas. Pli da enhavo, malpli da artaĵo!



POLONIO

Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo! Li estas nun freneza,—estas vero; Kaj vere tio estas tre domaĝa, Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero; Cetere mi konsentas, ke mi uzis Figuron neprudentan,—ni ĝin lasu, Kaj mi sen arto iru al l’ afero. Ni sekve diras, ke li freneziĝis; Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon De la efekto, aŭ, pli vere diri, De la difekto, ĉar neniu dubas, Ke tiu ĉi difekt-efekto havas Sendube ian kaŭzon. Nun finite,— La stato de l’ afero estas tia: Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.) Mi filinon havas —Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia— Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas,  Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu Kaj konsideru! (Li legas)

«Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»—Tio ĉi estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala frazo.—Sed aŭskultu plu: «Al ŝia belega delikata brusto tiuj ĉi linioj» k. t. p.

REĜINO

Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis?



POLONIO

Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion. (Li legas.) «Dubu pri la sun’ super la tero, Dubu, ĉu en steloj brilas flamo, Dubu pri vereco de la vero, Sed ne dubu nur pri mia amo.

Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne, plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li apartenas—Hamleto.»

Jen tion en ŝuldata obeado Al mi filino mia montris. Ankaŭ Pri ĉio, kion li al ŝi parolis, Precize laŭ la tempo kaj la loko Kaj maniero ŝi al mi raportis.



REĜO

Sed kiel ŝi akceptis lian amon?



POLONIO

Kiele pensas vi pri mi?



REĜO

Mi pensas, Vi estas hom’ fidela kaj honesta.



POLONIO

Mi tion pruvos. Kion do vi pensus, Se mi, vidante, kiel tiu amo  Disvolvas sin (mi tion bone vidis Ankoraŭ antaŭ ol filino mia Al mi rakontis),—kion pensus vi, Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto, Reĝino mia alte estimata, Se mi en la afero ludus rolon De leterujo aŭ de skribotablo, Se mi silente, mute mian koron Por tio fermus kaj sen ia faro Rigardus tiun amon? Kion tiam Vi povus pensi pri persono mia? Ne, mi alpaŝis rekte al l’ afero Kaj tiel diris al filino mia: «Reĝida moŝt’ Hamleto estas princo, Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!» Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu Sin malproksime de la princ’ Hamleto, Leterojn ne akceptu, nek donacojn. Ordonon mian patran ŝi plenumis, Kaj li, nun rifuzita (vi permesu Ke mi raportu per mallongaj vortoj), Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis La apetiton, poste eĉ la dormon, Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton Kaj poste perdis ankaŭ la konscion, Kaj tiel ŝtup’ post ŝtupo li enfalis En la frenezon, kiu nun lin premas Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas.



REĜO (al la reĝino).

Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla?



REĜINO

Tre povas esti.



POLONIO (al la reĝo).

Ĉu eĉ unu fojon Vi iam vidis, ke mi kun certeco  Raportis: «tiel estas», kaj en vero Ne estis tiel?



REĜO

Ne, mi ne memoras.



POLONIO (montrante sian kapon kaj ŝultrojn).

Deprenu al mi tion nun de tio, Se ne senduban veron mi raportas. Se postesigno gvidas min, mi trovos La kernon de la vero, se ĝi sidus Eĉ en la plej profunda kaŝiteco.



REĜO

Sed kiel ni esplorus pli precize?



POLONIO

Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn Li promenadas en la galerio.



REĜINO

Jes, efektive.



POLONIO

Nun filinon mian Mi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos Ekzemple post tapiŝo, por observi. Se li ne amas ŝin kaj ne per tio Li freneziĝis, tiam mi ne estu Pli via kortegano-konsilanto. Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton.



REĜO

Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.)



REĜINO

Jen li venas, ion legas,— Kun kia malgajeco en vizaĝo!



POLONIO

Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru! Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu!

(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras).

 

POLONIO (al Hamleto).

Kiele fartas mia bona princo?

HAMLETO

Dank’ al ĉielo, bone!



POLONIO

Ĉu vi min konas, via princa moŝto?



HAMLETO

Tre bone. Vi ja estas fiŝisto?



POLONIO

Ne, mia princo.



HAMLETO

Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.



POLONIO

Honesta, mia princo?



HAMLETO

Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil.



POLONIO

Tute vere, mia princo.



HAMLETO

Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon?



POLONIO

Jes, mia princo.



HAMLETO

Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed ĉar via filino povus porti fruktojn,—gardu vin amiko.



POLONIO

Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino. Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran situacion, preskaŭ tiel same danĝere   kiel lin. Mi denove ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo?



HAMLETO

Vortojn, vortojn, vortojn.



POLONIO

Sed kia estas la enhavo?



HAMLETO

Vi volas ion havi?



POLONIO

Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro, mia princo.



HAMLETO

Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se vi povus iri returnen kiel kankro.



POLONIO (flanken).

Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon. (Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo?



HAMLETO

Iri en la tombon?



POLONIO

Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken) Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido, permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ.

 

HAMLETO

El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel volonte, kiel mian vivon, mian vivon.



POLONIO

Adiaŭ, princo!



HAMLETO

La enuigaj maljunaj malsaĝuloj!

(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)

POLONIO (forirante).

Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas.



ROSENKRANZ (al Polonio).

Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.)



GÜLDENSTERN

Estimata princo...



ROSENKRANZ

Mia kara princo...



HAMLETO

Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?



ROSENKRANZ

Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero.



GÜLDENSTERN

Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto.



HAMLETO

Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj?



ROSENKRANZ

Ankaŭ tio ne, kara princo.



HAMLETO

Vi vivas sekve en la regiono de ŝia zono aŭ en la centro de ŝia favoro?



GÜLDENSTERN

Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al ŝi.

 

HAMLETO

Sub la koro de la feliĉo? Ho, tre vere, la feliĉo estas publika virino. Kio da nova?



ROSENKRANZ

Nenio, mia princo, nur ke la mondo fariĝis pli honesta.



HAMLETO

Ha, tiam kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo! Sed via novaĵo ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi en la malliberejon?



GÜLDENSTERN

En la malliberejon, mia princo?



HAMLETO

Danujo estas malliberejo.



ROSENKRANZ

Tiam ankaŭ la tuta mondo estas malliberejo.



HAMLETO

Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.



ROSENKRANZ

Ni ne pensas tiel, mia princo.



HAMLETO

Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron. Por mi ĝi estas malliberejo.



ROSENKRANZ

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas tro malvasta por via spirito.



HAMLETO

Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min ne turmentus.

 

GÜLDENSTERN

Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo.



HAMLETO

Sonĝo per si mem estas ombro.



ROSENKRANZ

Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro.



HAMLETO

Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo? Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi.



ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Ni volonte servos al vi.



HAMLETO

Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; ĉar—por paroli kun vi kiel honesta homo—mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro?



ROSENKRANZ

Ni volis vin viziti, nenio plu.



HAMLETO

Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do!



GÜLDENSTERN

Kion ni devas diri, princo?



HAMLETO

Ĉion, kion vi volas,—nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado   via modesteco ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis peti vin.



ROSENKRANZ

Por kia celo, mia princo?



HAMLETO

Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne?



ROSENKRANZ (al Güldenstern).

Kion vi diros?



HAMLETO (flanken).

Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne mensogu.



GÜLDENSTERN

Kara princo, oni invitis nin.



HAMLETO

Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi perdis—mi ne scias el kia kaŭzo—mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco   de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi videble dubas.



ROSENKRANZ

Mia princo, mi ne havis tian intencon.



HAMLETO

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?



ROSENKRANZ

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn.



HAMLETO

Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?



ROSENKRANZ

Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo.



HAMLETO

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.



ROSENKRANZ

Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.



HAMLETO

Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?



ROSENKRANZ

Ne, multe pli malmulte.

 

HAMLETO

Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?



ROSENKRANZ

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso—tiel ili nomas ĉiujn aliajn,—ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraĝas iri.



HAMLETO

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj—kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,—ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?



ROSENKRANZ

Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.



HAMLETO

Ĉu povas esti?



GÜLDENSTERN

Ho, oni multe kaj kruele batalis.



HAMLETO

Kaj la infanoj venkis?



ROSENKRANZ

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.



HAMLETO

Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro   vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

GÜLDENSTERN

Jen venas la aktoroj.



HAMLETO

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.



GÜLDENSTERN

En kio, mia kara princo?



HAMLETO

Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.)



POLONIO

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!



HAMLETO

Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,—por ĉiu orelo unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.


1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 0.55 Mb.


Elŝuti 0.55 Mb.