Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kvalifikitaj Esperantistoj en la okcidento de Sudafriko

Elŝuti 394.18 Kb.

Kvalifikitaj Esperantistoj en la okcidento de Sudafriko




paĝo1/5
Dato17.03.2017
Grandeco394.18 Kb.

Elŝuti 394.18 Kb.
  1   2   3   4   5

al Rene Valdis en Kubo: “Ju pli via registaro luktas por kontraŭstari nian politikon de memregado por ĉiuj popoloj, des pli ni samideanoj devas flegi normalajn kontaktojn” (Letero de AvB al Rene Valdis Lopez en 1979.06.03). En la sama letero AvB informas ke esperantistoj kiuj estis persekutitaj en siaj landoj aŭ en la landoj de siaj agadoj, forpelitaj de siaj regantoj eniris Sudafrikon.
Kvalifikitaj Esperantistoj en la okcidento de Sudafriko

Escepte en la influsfero de Klerksdorp kaj Potchefstroom, estis samideanoj en la okcidento de la lando. En Transavalo estis i.a. Hannelie Bester (Potch BA III 1977) en Delareyville, C. J. NeelsSchutte (Potch BA II 1976) en Ottosdal, Herman G. van Wyk (Potch BA Hons 1976) en Swartruggens, J. J. Marie Venter (BA III Potch 1976) kaj S-ro W. Haupt ambau en Koster, Louis G. Geldenhuis (Potch B.Com III 1976), s-ro J. C. Gavin (R.A.U BA Regte 1978) en Litchtenburg, Ria Greyling (Potch BA III 1978) enWolmarensstad) kaj en Rustenburg, Betsie Eloff.


En Oranĝa Liberŝtato en Bultfontein troviĝis i.a. P. Philip de Villiers (Potch BA III 1976), S-ino S.A.P. Boshoff –turistgvidantino kiu ankaŭ estis membro de UEA, en Bethlehem estis Mej. J. C. du Preez, s-ro E. B. Unwin en Kroonstad, Andrew od Spuy en Bloemfontein kaj en Trompsburg troviĝis pastro D. J. Erasmus.
En Noordkaap trovigis Thomas Shofner precise en Marydale kaj S-ro F. van der Glyp en Upington.
Iom pli pri la verkoj de AvB

Aliaj verkoj de Axel estis mallongaj i.a. Humanistoj kaj vegeteranoj. En tiu ĉi verko Axel informas al la E-istaro ke s-ro H.W. Appel prelegis antaŭ la Humanista Asocio de Sudafriko en julio. Inter la e-istoj partoprenis s-ro Baumslag kaj la kunfondinto de la vegeterana Asocio de SudAfriko. Estis okaze de la mondtago por vegetaranismo ke 315 personoj kunvenis en la “president Holiday Inn” en Johanesburgo en 1983 oktobre la 1an. La organo de la tutmonda E-ista vegetara Asocio estis montrita al la partoprenantoj. AvB estis feliĉe renkonti tie eble ne por la unuafojo la edzinon de la prezidanto Beeldman kiu lernis E-on en Nederlando (1983-10-03an)


Estis Esperanto klubo ĉe Portelizabeta Teknikono kiu multe faris por diskonigi la lingvon tra amaskomunikiloj, varbi novajn membrojn instrui Esperanton malrekte uzante la afrikansan kaj la anglan al Sudafrikanoj. Axel von Blottnitz notis en flugfolio ke anonco pri Esperanto kurso estos publikigita venontfoje. Semptebre 1985, s-ro Kobus Zeelie, prezidanto kaj kursgvidanto de la Portelizabeta Esperanto kurso publikigis en la Teknikona oficiala ĵurnalo, artikolon pri Esperanto kaj pria kurso. En tiu ĉi jaro la esperantistoj en Sudafriko regule venigis ĵurnalistoj kaj liveris intervjuojn samekiel, ili publikigis artikolojn por/pri Esperanto. Artikoloj publikigitaj en 1985 en Portelizabeto inkludas:
Aliaj esperantaĵoj


Listo

Titolo

dato

Temo

Jurnalo/libro

Autoro/j

1

Esperanto aangebied deur die Port Elizabethse Teknikon

Septembre 1985




In Brevi/PE Technikon/Personeelblad/Staff Bulletin, paĝo 5

S-ro Kobus Zeelie

2

Fee being charged

1985?

Instrui E-on estas taksoperdo-mona?Responde al malinteresiginto

Herald 1019

Adele Fouche

3

Congratulations

1985?

Gratulo de potenciala lernanto

Herald 1019

S-ino C Van Eck

4

There is a word for it

1985?

Reago kiu pruvas ke la angla estas malfacila por lerni

Herald 1219

S-ro Eric S Cohen, St Francis Bay

5

Hoping for a word of encouragement

1985?

Preterpasanto en Svisio ne audis ec vorton rn E-on! Sed cu li au si rekonus E-on?

Herald 1319

“Native”

6

Tech’s E-o project supported

1985?




L1, O?

J M G van Loggerenberg

7

Why E-o has become important

1985?

La graveco de E-o

L4, Herald 1019

J J Zeelie

8

Esperanto seen as having big following

1985?

Esperanto estas lekciita kontraupage!

L3, Herald 06/9

J J Zeelie

9

SA het die taal nodig’

1985?

Esperanto kurso ce Teknikon

Ar8, Oosterng 28/8

?

10

Language course query

1985?

Kial E-o kiam milionoj ne parolas indigenajn lingvojn?

L2, Herald 05/9, L3/4

Kurioza homo (Portelizabeto)

Mallongigoj de kategorioj :




  • Artikoloj : Ar

  • Leteroj : L

  • Anoncoj : An


Priesperantaj artikoloj publikigitaj en Sudafrikaj ĵurnaloj


Listo

Titolo

dato

Temo

ĵurnalo/libro

Autoro/j

11

Language a bar to understanding

1985?

Esperanto is the only unsullied language neutrally-constructed medium. I don’t have Esperanto myself, I am going to learn it.

L5, Herald 10/9

H Greeff, Coiswold (translated form Afrikaans)

12

Esperanto kort kursus by die Elizabethse Technikon

30 Aug 1985

Reklamo pri kurso de E-o ce la Technikon

An 3, Apple Express 28/8

Cobus Zeelie

13

Course waste of public money

1985?

Esperanto course is another way to spend money on futile efforts

L1, Herald 04/9

L Kirkpatrick (Queenstown)

14

PE Esperanto-studente vol geesdrif

Oosterlig Vrydag 6 Sep 1985

E-o kurso

Oosterlig?

?

15

The final word

1985?

How far E-o has got in Switzerland and why the person has heard no word in E-o uttered

?

J J Zeelie (Portelizabeto)

16

Esperanto nou akademies

Oosterlig 1984-08-14

Reklamo pri E-o kurso

Oosterlig

Ar 2, S-ro Zeelie

17

Esperanto short course at Port Elizabeth Technikon

Reg. Closing date, Aug 30 1985

Reklamo pri E-o kurso

Herald 19/8

S-ro Cobus Zeelie (Portelizabeto)

18

Esperanto Kort kursus by die PE Technikon

4 Sep 1985-Junie 1986

Kontraupaga kurso de E-O (R53 R25)

An 2, Oosterlig

S-ro cobus Zeelie (Portelizabeto)

19

Passport to friendship

15 Aug 1984

Esperanto is the key to international communication

Ar 3, Algoa Sun

Adele Fouche? Cobus Zeelie?

20

Esperanto by Technikon

31 Aug 1985

Reklamo pri E-o kurso ce Technikon

Ar 5, Apple Express 21/8

Zeelie

21

Metale vir perservering. Deurbraak in PE met medisyne

20 Aug 1985

?

Ar 4, Oosterlig 20/8

Deur Morne de Beer

22

Technikon to offer Esperanto lessons

1985?

Reklamo por kurso komenconta 4a Sept

Ar 6, Herald 23/8

S-ro Zeelie

23

It’s all happening… Just tell Robin Stevenson

4 Sept 1985

Reklamo por E-o kurso

Ar 7, Evening Post 25/8

S-ro Cobus Zeelie

24

Taal verenig hulle

1987?

Pri E-o

Ar 1, Oosterlig 30/7 (malgrandigita)

Morne de Beer

25

Tech’s E-o project supported

Thursday, 12 Sept 1985

It is unreasonable to dispute E-o on the claim that people should learn Afrikaans or English

Eastern Province Herald

J M G van Loggerenberg, Sunridge Park

Rimarko: Tabelo pretigita de la aŭtoro



Korespondaĵoj

J.J Zeelie skribis al Axel von Blottnitz la 1983 aŭgusto 4an de Portelizabeto paperpoŝte por informi pri la atendo de PE Teknikono koncerne la multobligado de la revuo Bona Espero (BE), li petis al Axel diri kiel la pago fariĝos kaj donis prezon: 100 kopiojn po 18c unu, dikan paperon estos uzebla por la kovrilo kaj li permespete aprezis la kvaliton de la presprovaĵo kiel por impresi aŭ konviki AvB-n. Tiam J.J Zeelie estis redaktoro de BE.


Raporto pri la vizito de Juhani Vilkki, produktanto de legomoj en Finnlando, al Sudafriko en 1983.12.16an -1984.2.29 skribita de Axel Von Blottnitz (AvB). Juhani kies patro ankaŭ estis esperantisto, ĉeestis 12 Universalajn Kongresojn de 1950 ĝis 1980 laŭ informoj liveritaj en tiu letero-raporto en 1984.2.29an. Aldone Axel indikas ke li, Juhani, naskiĝis en 1929. Ŝajnas, ke tiam Axel vivis je Marcolaan 8, 1710 Florida Glen, en Sudafriko, tiam lia tel n-ro estis 27-2363.
Raporto pri la oficiala Esperantokurso de la Portelizabeta Teknikono far J.J Zeelie, tiama prezidanto de la PE E-o klubo, raporto kunsubskribita ankaŭ de A. K. Fouché, la sekretario. Tiu-ĉi raporto estis adresita al Oscar Sher, la sekretario de S.E.A (Sudafrika Esperanto Asocio), kies adreso estis Bronkhorstraat 75, Groenkloof 0181, datita en 1985-09-16an. S-ro J. J. Zeelie estis lekciisto pri E-o, ili tiam uzis la ejon de la fako pri Sekretariaj Studoj kaj komunikado. J.J Zeelie kiel Axel, Oscar, Colin, Johan Strydom estis elstara esperantisto. Tiu raporto havis 27 punktojn. La nomo de la kurso estis Esperanto 1 (Konversacia) por la elementa (-mezgrada?) nivelo. Temis pri 9 monata kurso sed ekde 1986 estis 12 monata kurso. Nur 1 horon por la leciono uzante malrektan metodon de instruado kie la angla kaj la afrikansa estas uzataj por komprenigi la lernantojn.
La advokato S-ro N. Wood estis la estro de la aranĝoj. Kursenhavo sekvas. Okazis ekzamenoj. Krom la dumkursaj testoj, unu granda finekzameno estis organizata kun teoria kaj skriba partoj. Dum la skriba parto prenis 2 ĝis 3 horojn, la teoria (Buŝa laŭ J. J. Zeelie) estis farita por 10 ĝis 15 minutoj. Por la kurso, la Interna ekzamenisto estis la kursgvidanto Zeelie; dum la ekstera kontrolanto estis F. M. Woolf. Minimume oni bezonis 50% por trapasi la ekzamenon. Distingo estis obtenita je 75% aŭ pli, dum 60% konsideriĝis kiel unuagrada sukceso aŭ paŝo. La ofertita kurso estis registrita ĉe la “department of manpower”. Tiu kurso estis planita sekve de la vizito de ĉefinĝiniero, s-ro Kawai el Japano. Ĉar s-ro Kawai ne scipovis la anglan, la kurso fariĝis interesa ŝatokupo kaj laŭ J. J. Zeelie, la plej granda atingo de la Portelizabeta Esperanto-Klubo (PEK) (28an de majo Kawai vizitis, kaj la 27an julie kunvenis PEK kun la ĉeesto de s-ro Kawai. Prof. D. Veldsman, rektoro de la PE Teknikono volis scii pri la kurso kaj sentis, ke oni preterpasis lin.
Tial Zeelie klarigas ke la permeso akiriĝis de la antaŭa rektoro S-ro S. van der Merwe. Bedaŭrinde, van der Merwe forpasis tuj poste pro kormalfunkcio kaj kompreneble ne pro la peno kaŭzita de E-o! Unuavice ne okazis la kurso ĝis N. Wood permesis la oficialigon. La ĵurnalistoj estis informitaj telefone kaj poste aperis artikolojn pri E-o en la gazetoj kaj ĵurnaloj kies reagoj oni legas en la supra tabelo.

Artikoloj kaj 24 leteroj publikigitaj en ĵurnaloj aperintaj laŭdate:


Dato

Kategorio

Fonto/jurnalo

Reklaminto

14an Aug 1985

Artikolo 2

Aperas en Oosterlig

S-ro Zeelie

15an Aug

Ar 3

Agoa Sun

S-ino Fouché

19an Aug

Anonco 1

Herald

S-ro Zeelie/ Teknikono

20an Aug

Ar 4

Oosterlig

S-ro Zeelie

21 Aug

Ar 5

Apple Express

S-ino Fouché

23 Aug

Ar 6

An 2


Herald

S-ro Zeelie

25 Aug

Ar 7

Evening post

S-ino Fouché

26 Aug

Ar pri oficialigo de la kurso

Beeld (Johannesburgo); Burger (Kab Urbo)

Jurnalistoj?

28 Aug

An 3
Ar 8

Apple Express

S-ro Zeelie/ Teknikono;

S-ro Zeelie



04 Sept

Letero 1 (L de nun)

Herald

Kirkpatrick/kontrau E-o

05 Sept

L 2

Herald

Kuriozulo kontrauas E-on

06 Sept

L 3
Ar 9

Herald
Oosterlig

S-ro Zeelie responde al L1;

S-ro Zeelie



10 Sept

L4
L5

L6

L 7



L 8


Herald
Herald

Herald


Herald

Herald



S-ro Zeelie responde al L2

S-ro Greef/favora

S-ro Smit/favora

S-ino Fouche responde al L1 kaj L2



S-ino van Eck/favora

12a Sept

L 9

Herald


S-ro Cohen/neutrala pri E-o




L 10

Herald

S-ro van Longerenberg/favora




?

Herald

S-ino Fouche responde al L 9




?

Herald

S-ro Zeelie responde al L 11




?

Herald

S-ro Wood responde al L11




?

Herald

S-ro Swart responde al L 1




?

Herald

S-ro Von Blottnitz/ favora




?

Herald

S-ro Ackermann responde al L 1 kaj L 2




L 11

Herald

Native/kontraua




L 12

Aperos kopio kunmetita

Zeelie responde al L11

Rimarko: Listo pretigita de la aŭtoro
Krom la publikigo de artikoloj pri E-o, d-ro Pretorius de la “Staff Development Bureau” petis s-ron Zeelie prelegi pri E-o al la laborantoj, prelegon Zeelie aranĝis la saman semajnon, la 28 de aŭgusto 1985. 20 homojn volis lerni E-on tuj post la prelego en kiu ne nur kursesperantaĵoj estis prezentitaj al ĉeestantoj, sed ankaŭ Radioprogramoj, turismaĵoj kaj afiŝaĵoj.
Ankaŭ, la 10an de Septembro 1985 okazis la historia tutnacia radiodisaŭdigo pri la oficialigo de E-o ĉe la PET. La afablaj ĵurnalistoj intervjuis s-ron Zeelie, Audrey Ryan de Audiomix. Se tiu PE-vojo estis sekvita senhalte, vere, vere la ĉielarkujo verdiĝus pli rapide ol pesimistoj kredas.
S-ino Adele Fouché publikigis artikolon por diskonigi la avantaĝojn de E-o (Ar 1)
En 1983 aŭguste la 01an, Cobus Zeelie [legu: cobus Zeli, “c” kiel en E-o] skribis al Axel von Blottnitz agnoskinte la ricevon de du numeroj de Bona Espero kaj unu de Bulgarino (?). En tiu ĉi letero Cobus volis scii pri la prezo de BE al nemembroj de SEA, adresaro de SEA membroj, adresaro de kluboj, societoj, fizika adreso de S.E.A, kontribuantoj por la rubrikoj de BE i.a. Venteraĵoj, Trilingva artikolo, kaj El nia gramatiko. Tiam J. Hammes estis nekonata al Cobus Zeelie pro tio, li petis informojn ankaŭ pri li. Li kvankam volonte akceptus la dissendo-funkcion li tamen bezonus iom da mono de S.E.A por tion fari, ne proprapoŝe. Klare ankaŭ, mono por pagi al Teknikono Zeelie bezonis je tiu sama tempo.



Figure 1 S-ino Adele Fouche en PE

Aliaj demandoj koncernis kiomfoje aperu BE-n, demando grava eĉ hodiaŭ (nia emfazo). Kiamfoje BE aperis ĝis nun, ĉu ekzistas statistikoj pri la eldonoj de S.E.A? La ideo malfermi bankokonton en la nomo de BE tiam ekis. Sed kial separi BE kun SEA (nia emfazo)? Tiam la adreso de BE estis Poŝtkesto 12271, Centrahill, Port Elizabeth, 6000. kiel vidite antaŭe, la Teknikono akceptis multobligi la revuon de SEA je R3 ĉefkopie, kovrilo R3, papero R10, multobligo R2.31,sume R18.31 por 100 revueldonoj(informoj liveritaj de la redaktoro).


Cobus Zeelie estis talenta esperantisto kiu plejsperte kunmetis vortojn por krei novajn nuresparantstilajn substantivojn (nia komento). Kiam AvB ricevis tiun leteron el Cobus, li dorspaĝe indikis ke la laboro aerpoŝte kostus R4,00 la 8-4an (tio signifas la 4an de aŭgusto kompreneble de la sama jaro). Aŭguste la 9an kostus R2,00 por sendi (eble unu) BE-n surfacpoŝte, povas okazi ke AvB planis diskuti tion en la komitatkunveno okazonta oktobre la 20an.
Fouché skribis detalan kronologie raporton de PEK por la periodo iranta de majo 1985 ĝis februaro 1986. Tiu periodo laŭ ŝi estis “la plej plenega, elstara kaj historifara ” en la ekzisto de la PE klubo. En tiu jaro okazis multaj aferoj i.a. “20 artikolojn estis publikigitaj, 13 leterojn pri Esperanto aperis en Herald krom unu, kaj nur 3 estis malfavoraj al la ideo de Esperanto, okazis 3 radio-dissendojn, 2 en la afrikansa kaj 1 en la angla (tutlanden unu afrikansa kaj unu angla kaj loke unu afrikansa), estis 4 anoncoj pri Esperanto kurso en UPE bulteno (= Oosterlig), Herald kaj Apple Express. L a teknikono mem faris 3 en la angla kaj la afrikansa, okazis 4 prelegoj unu en la angla en Kaburbo, du en la angla ce la Teknikono kaj unu en la afrikansa ce UPE, laste sed ne balaste, okazis 2 kursojn i.a. unu oficiala de la teknikono kaj unu private de PEK ce Adele Fouché” (Zeelie kaj Fouche, 1986). Sekve al la fenomena evento en PE, SEA rezolucion prenis favore al la unua estonta landa kongreso de Esperanto en PE okaze de la centjara agado de Esperanto en Sudafriko en 1987. Estis la unua gastigo de SEA-anoj far PEK-anoj.
Axel estis perfektisto-esperantisto kiu ŝatis vidi elstaran laboron farita por Esperanto, li ne ŝatis iri kontraŭlogike kiam necesis esprimi vidpunkton aŭ oferti ĉu konsolon, ĉu konsilon, kaj ĉu la du, al preskaŭ ĉiamaj koramikoj kaj samideanoj. En iu kazo, li suferis pro la neuzo de korektaj esperantaj akcentoj kaj insiste petis Eliseen anstataŭigi la “ h”, la “ x” kaj aliaj kreitaĵoj kun la veraj bone akcentitaj esperantaj literoj i.a. ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ĵ, kaj ŭ. La samon li petis al EASA-komitatanoj.
Do preskaŭ tia akcentigo estis ne akceptebla de la homo kiu, kvankam nehavanta propran, biologian infanon, li tra Esperanto naskis esperantidojn pli ol iu ajn en Sudafriko, tial la nomo onkl’ Axel kiu li mem aprobis vidante la amason da homoj kiuj konsideris sin ĉu nepojn ĉu filojn por li, por supozi ankaŭ ge-en, malgraŭ la fakto ke la manko de esperantistinoj estas videbla en la Suda parto de la kontinento afrika, afero kiu devus altiri nian atenton konsiderante la fakton ke ni vivas en la lando de Nelson Rolihlala Mandela, kie ne nur egalrajtoj estas emfazitaj sed ankaŭ la sintenon favoran al 50-50% inter la viroj kaj virinoj estas rekomendataj. Sinteno kiun multaj afrikaj landoj ŝuldas al Sudafriko, kaj ĵus ekenkondukas en la leĝaron i.a. Demokrata Respubliko Konga kaj Burundio por ne citi nur kelkajn.
Burundo aŭ Burundio, (burunde kaj france Burundi), Respubliko Burundi (burunde Republika y'u Burundi, france République du Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj.
Estas mirinde, ke tia principo kvankam akceptita en Esperantio, tamen, restas nevidebla en Esperanto aranĝoj kaj komitatoj de organizoj. Kie estas la virinoj?
Axel diponigis manuskripte liston de Esperanto kluboj en la Respubliko Sudafrika en 1983 aŭguste [ Vidu supren, Axel ĉiam indikante la daton komencis mencii la jaron sekvite de la monato kaj nur se necese, poste la tago, ekzemple por skribi sian naskiĝtago AvB skribus ke li naskiĝis en 1933 novembre la 4an kaj ne alie].
En 1985 aŭgusto la 4an, Axel manskribe korespondis kun Cobus Zeelie sciiginte al li pri la kunveno de la Johanesburga Esperanto Societo (J.E.S), neformale informis lin pri la eksiĝo de sia prezidanto, s-ro Johan Coford, pro aĝo ĉar li estis jam 77 jaraĝa. Krome li aldonis la elekton de la nova prezidanto de la Sudafrika Esperanto Societo la advokato Julian Cloete, kiu 30 jarojn poste estas ankoraŭ prezidanto de la plej riĉa, unuel la plej organizitaj kaj la nura ĉielarka multracia afrika Esperanto asocio. Tamen ankaŭ formala novaĵo Axel liveris en tiu korespondaĵo. Li parolis pri la tiam okazontaj ekzamenoj i.a. elementa kaj mezgrada post kiu la trapasontoj ricevos nacian S.E.A-diplomon , altglatan aŭ glategan fortikan atestilon, esprimo kiu laŭ Axel signifas highgloss certificate.
Laŭ la sama fonto la ekzameno estos farata en 1986 januare la 11an je la 10h00a sabate. La ekzamenejo estis la instituto por la speciale dotitaj infanoj ĉe Schmerenbeck Centro, 3 Trematon Place, Parktown, 2193, tiam la tel numero estis 642-9026 plus kompreneble la kodon je la komenco, Axel informis. Esperantistoj estis invititaj partopreni en la ekzamenado el ie ajn en Sudafriko, ekzistis plano por venigi lernantojn el Potchefstroom kaj Pretoria kaj van der Byl.
En la nova Sudafriko ni evitas kuniĝo sabate pro la judaisma kredo de koramiko Oscar Sher, kiu estante Hebreo, Sabato estas sanka por li. Tamen oni devus pensi pri tiuj aliaj, kiuj preĝas dimanĉe aŭ vendrede, kiel kristanoj kaj musulmanoj antaŭ ol decidi pri la kunventago. Pensi ankaŭ oni devus pri ateistoj. Axel estis mirakle ateisto kiu kuniĝis kun alikredanoj kaj harmonie kontentigis ilin, ne imponante sian nekredon.
Okazis du kursoj de Esperanto ĉe la Schmerenbeck Centro dum la unua semestro kies partoprenantoj estis 7 infanoj por 15 lecionoj Axel precizigis. La duan semestron nur faris 5 personoj (infanoj? laŭ Axel) por 8 lecionoj, kiel “pedagogo” Axel sciis la lingvnivelon de siaj lernintoj kaj pri tio asertis ke 3 estas memfidaj pri E-o lingvscio kiun de tiam ili povas utiligi. Axel mem gvidis la kurson. Dorspaĝe de tiu korespondaĵo prisupra, Axel notis ke li sendis al Cobus Zeelie en 1985 oktobre la 13an, leteron al S. Liebeck, al S. Maul, li sendis ĉefartikolon Monato Septembro 1985 “multajn laboristoj kaj barelo” eble titolo de artikolo en la ĵurnalo, kelkajn Wedezgolse begrip el Kanado, du paĝan Internacian Junularan jaron 1985 el UEA , artikolon por BE pri bieno Esperanto de “Associated Interests”, senmencie ankaŭ SUNKIST, 2 Andre Staes, Antwerpen, rezoluciproponon i.a unu por Adele laŭ la vortoj de Axel mem.
Adele skribis al Oscar pri la okazintaj eventoj kaj kunsendis eltondaĵojn el gazetoj verŝajne reage aŭ favore al la novkreita Esperanto klubo de Portelizabeto kiu aktivegvidas kurson ĉe la Teknikono. Ŝi trovis la kurson gvidita de Cobus tre sukcesa, entuziasmiga. Ŝi nekompreneble dubas ĉu ŝi aŭdis la intervjuon de Cobus far radiostacio en radioprogramo “Audiomix”. Ŝi volis certigi ĉu almenaŭ Oscar aŭdis ĝin. Cobus Zeelie estas vere gratulenda kaj gratulinda laŭ ŝi. Verŝajne la tutan teamon indas elkorajn gratulegojn por la historia okazintaĵoj en PE (nia emfazo).
Aliaj kursoj Axel mem “konceptis, akceptigis kaj organizis” por ripeti siajn vortojn. En iu kurso ankaŭ 2 knabinoj finlernis kaj nur poste forlasis la movadon. Temis pri unu hora kurso komenciĝanta je la 12h00a ĉiusemajene, kiel vidite antaŭe la adreso estis 3 Trematon Place, 2193 ParkTown RSA, tiu centro estis ligita al la “Witwertersrand Universitate” en Johanesburgo. La unua kurso okazis en 1983 kaj gviditas de Henri Appel koncepte de Axel. La dua okazis en 1985 kaj Axel mem gvidis ĝin. Laŭnombre 14, 12,12,11,11,11, kaj 7 personoj partoprenis la lecionojn. La tria kurso estis aranĝita en julio-oktobro de la sama jaro, nur 2 lernantoj enskribiĝis antaŭe kaj nur 2 aliaj post la komenco. Axel volis daŭrigi la kurson kaj petis la organizon disponigi ĉion por tio, bedaŭrinde ĉe la centro nur laŭsemestre la kursoj povis okazi. La aĝo de la lernantoj estis - 8 ¾ ĝis 11 jaraĝaj. Pli facile estis instrui 11-16 ½ jaraĝaj kiuj stimulis la veran instruplezuron al AvB. Informoj elĉerpitaj el raporto adresita al Cobus en 1985 septembre la 9an.
  1   2   3   4   5


Elŝuti 394.18 Kb.

  • Kvalifikitaj Esperantistoj en la okcidento de Sudafriko
  • Iom pli pri la verkoj de AvB
  • Aliaj esperantaĵoj
  • Priesperantaj artikoloj publikigitaj en Sudafrikaj ĵurnaloj
  • Korespondaĵoj
  • Artikoloj kaj 24 leteroj publikigitaj en ĵurnaloj aperintaj laŭdate
  • 04 Sept Letero 1 (L de nun) Herald Kirkpatrick/kontrau E-o
  • Figure 1 S-ino Adele Fouche en PE

  • Elŝuti 394.18 Kb.