Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo9/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   19

ELOKVENTECO KAJ RETORIKO

Ekzistas homoj, kiuj havas naturan talenton konvinke kaj

trafe paroli. Iliaj frazoj estas klaraj, iliaj argumentoj fortaj.

Ili sukcesas facile persvadi. En rondoj de laborkamaradoj,

de amikoj, de kolegoj iliaj ideoj estas atentataj kaj iliaj

opinioj volonte akceptataj. Ili estas elokventaj.

La elokventeco estas, do, natura talento paroli bele, trafe

kaj konvinke. Ne gravas la loko kie oni parolas, nek la medio

al kiu oni parolas. Elokventa oni povas esti surstrate, en

uzino, en familia rondo, en societo, sed elokvente oni povas

paroli ankau publike: en jugejo, en parlamento, en akademio

au universitato, en pregejo, antau armeo. . . .

La elokventeco havas nenion komunan kun la babilemo.

Paroli multe kaj abunde, ofte pri tute malgravaj aferoj, ne

signifas paroli elokvente. La elokventeco ne estas identa al

abundo de la vortoj, sed al tauga uzo de la vortoj. Babilema

homo ne estas elokventa, kaj elokventa persono neniam estas

babilema. Tial estas erara la ofta opinio, ke troparolema homo

posedas naturan antaukondicon por farigi oratoro. Tute male,

tia homo, se li ne sukcesas forigi tiun sian mankon, neniam

farigos bona oratoro. Se li parolos publike, li eble elversos

amason da frazoj, li ne haltos, li plenigos la spacon per sia

119

voco, sed liaj vortoj ne penetros en la orelojn de la auskultantoj,



li ne ekregos la publikon.

La elokventeco estas bazo de la parolarto. Se elokventeco

estas komparebla al natura, vigle fluanta torento, la parolarto

estas konscie reguligita potenca rivero. La parolarto, kiu

kelkfoje estas nomata ankau retoriko, estas konscie reguligita

elokventeco. Tamen, la parolarto, principe, povas rilati kaj al

privata konversacio kaj al publika esprimado de pensoj. Inter

la du kategorioj estas tre granda diferenco. Tute aliaj reguloj

koncernas la elokventecon en privata vivo, kaj tute aliaj

reguloj rilatas al publika elokventeco. Ankau en privata

konversacio oni povas sin esprimi trafe kaj bele, oni povas

konscie atenti sian stilon, oni povas tiamaniere atingi pli

grandan efikon. Pri tiu konscie reguligita elokventeco, kiun

ni nomos, por simpligi la aferon, privata elokventeco, estas

skribitaj multaj verkoj. Precipe en la lasta tempo oni esploris

la aferon sufice vaste kaj el lingva kaj el psikologia vidpunktoj.

Fakte, ankau tiun privatan elokventecon, se gi estas

konscie reguligita, oni povas nomi parolarto. Tamen, regule,

sub parolarto oni ne komprenas tiaspecan elokventecon. Kiel

parolarto estas kutime konsiderata nur la publika elokventeco,

kiu estas regata de certaj principoj kaj reguloj.

La scienco kiu studas la regulojn de la parolarto estas

retoriko (114). Oni devas klare distingi inter elokventeco, kiu

estas - kiel dirite - natura talento persvadi, kaj retoriko,

kiu estas scienco studanta la regulojn de trafa kaj konvinka

publika parolado. Elokventeco povas ekzisti, kaj fakte ekzistas,

ekster kiu ajn studo, ekster lernado, dum retoriko riguligas

la elokventecon kaj levas gin al pli alta stupo: al stupo de

parolarto. La elokventeco - prave diris Voltaire - naskigis

antau la reguloj de la retoriko. Unue la homoj elokvente

_______

(114) En la Plena Vortaro de SAT retoriko estas difinita kiel arto



trafe kaj elokvente paroli. Tiu difino sajnas al mi nekorekta, car

gi ne estas kompleta. Sendube, retoriko havas ankau tiun signifon.

Sed gi estas ankau - kaj precipe - la teorio de la arto trafe kaj

elokvente paroli, do de la parolarto. La vorton "retoriko" mi uzos

prefere en tiu dua senco, dum por la unua mi uzos la vorton "parolarto".

120


parolis kaj poste la teorio pristudis la regulojn de elokventa

parolado. Tiuj reguloj estis kreitaj ne nur surbaze de la

spertoj de grandaj oratoroj, sed ankau surbaze de abstrakta

rezonado. Retoriko, do, estas teorio de la parolarto.

Kaj la parolarto kaj la retoriko naskigis en la antikva

Grekio. Gis la mezo de la 5-a jarcento antau nia erao Grekio

havis nur oratorojn, kiuj estis formitaj en la praktiko. Gis

tiu tempo la arto persvadi apartenis al tiuj, kiuj estis nature

elokventaj. Iliaj paroladoj estis alte aprezataj. En la publika

vivo de Grekio tiuj nature elokventaj civitanoj havis grandan

influon.

Sed meze de la 5-a jarcento komencigis en Sicilio la unuaj

provoj studi teorie la publikan parolarton. Inter la jaroj 470

kaj 460 la urboj-statoj de Sicilio sukcesis forigi la tiranecajn

regimojn kaj establis demokration. La nova politika atmosfero

favoris la evoluon de la parolarto. En ligo kun tio

formigis la ideo, ke en bona parolado enestas iu sistemo kaj

ke per studo de tiu sistemo estas eble eltrovi giajn principojn

kaj regulojn. Ciu nature talenta homo, se korekte instruata,

povas ellerni ilin. Tiel ekestis la unuaj provoj starigi regulojn

pri la publika parolarto: naskigis retoriko.

Korakso el Sirakuzo kaj lia disciplo Tizio estis la unuaj

instruantoj de la parolarto, la unuaj retoroj. Alia granda

sicilia majstro, Gorgio (Gorgias) el Leontino, transportis la

novan teorion al la patrolando. En la jaro 427 li venis en

Atenon kiel ambasadoro de sia urbo por peti helpon kontrau

Sirakuzon. Per sia elokventeco li sukcesis konvinki la Atenanojn

entrepreni la konatan kontrausirakuzan ekspedicion.

Gorgio mem restis en Grekio gis sia morto. Tie li estis forte

aklamata pro sia oratora talento kaj li tre ricigis instruante

la parolarton.

Kvankatn Gorgio estas generale konsiderata kiel sofisto, li

mem ne opiniis sin tia, sed, lau la aserto de Platono, ciam

nomis sin retoro (retor). Fakte diference de la sofistoj, kiuj

okupigis pri generala edukado kun retoriko nur kiel unu el

giaj partoj, Gorgio centrigis ekskluzive al la parolarto.

Ateno farigis ne nur centro de la parolarto, sed ankau

121


lernejo de gia teorio. Grandaj oratoroj estis kutime ankau

instruantoj de la parolarto. Jam antau la alveno de Gorgio,

tie aktivis Antifono (480-411), la unua el la 10 famaj oratoroj

de la antikva Atiko. Estas interese, ke li profesie okupigis pri

verkado de paroladoj por aliaj, sed mem parolis publike nur

unu solan fojon: en sia propra proceso antau ol li estis

kondamnita je mortpuno pro perfido. Estas versajne, ke

Antifono ne nur okupigis pri verkado de paroladoj, sed ankau

mem instruis kaj skribis verkon pri la tekniko de la parolarto.

En Ateno publike paroladis, prelegadis pri diversaj temoj,

de matematiko gis mitologio, kaj instruadis retorikon la

sofistoj, el kiuj la plej famaj estis Protagoro (Protagoras) el

Abdero, Prodiko (Prodikos) el Keoso kaj Hipio (Hippias) el

Eliso. Instruante la parolarton, la grekaj sofistoj estis devigataj

studi ankau la lingvon kaj tiel ili farigis samtempe la

unuaj gramatikistoj. Ilia cefa celo estis instrui la metodojn

de sukcesa argumentado kaj konvinkado. Eluzante la pluroblan

signifon de la vortoj, ili kelkfoje faradis nur sajne gustajn,

sed fakte erarigajn kaj trompajn konkludojn (115). Kvankam

ili sendube havis meritojn por la evoluigo de la filozofia penso

kaj por la lingvoscienco, tamen tiu ilia instruado de erarigaj

rezonadoj kreis pri ili malbonan famon, kiu konservigis gis

hodiau ec en la ciutaga lingvo per la vorto "sofismo". Platono

(428-348), kiu pritraktis retorikon en pluraj el siaj verkoj,

precipe en "Gorgio" kaj "Fedro", akre atakis la sofistojn,

riprocante al ili la misuzon de la vortoj. Li prave diris, ke

la sofistoj celis nur la venkon sub ciu ajn kondico, ne

elektante la rimedojn por la atingo de tiu celo, sen ia ajn

konsidero al la vero. La sofistoj ne komprenis, ke vere granda

kaj nobla parolarto estas nedisigebla de la vero; ke guste la

venkigo de la vero devas esti gia fundamento kaj fina celo.

Dum "Gorgio" rilatas cefe al la kritiko de la sofista retorika

skolo, "Fedro" celas prezenti la bazojn de pozitiva parolado.

_______


(115) Jen tiaspeca konkludo, en kiu la vorto "regi" estas misuzata:

Mia dujara infano - diris Temistoklo - regas sian patrinon, mia

edzino regas min, mi regas Atenon. Ateno regas Grekion, Grekio

regas la mondon; sekve mia dujara infano regas la mondon!

I22

Per tiu verko Platono deziris montri, ke efektive scienca



retoriko - en tiu ci kazo ciu proza komponajo - devas bazigi

sur la logiko kaj sur la studo de la homa animo, precipe de

la pasioj. Tial li difinis retorikon kiel filozofian sciencon,

bazitan sur dialektiko (logiko) kaj psikologio.

Konataj oratoroj de la 5-a jarcento estis, krom la menciita

Antifono, ankau Periklo kaj Eskino, la amiko de Sokrato.

La fino de la 5-a jarcento kaj la tuta 4-a jarcento estis la

epoko de ciuflanka kaj abunda florado de la oratora arto kaj

de la retoriko. Al gi apartenas nau el la dek grandaj oratoroj

de Atiko. La serion komencas Andocido (Andocides) kaj Lizio

(Lysias), kies verkojn distingas simplaj vortoj, klara kaj

delikata stilo. Sekvas la fama Izokrato (436-338), kiu postlasis

21 paroladojn, kaj Izeo (420-350), de kiu konservigis 12

oratorajoj. La greka oratorarto atingis sian kulminan punkton

en la brilaj paroladoj de Demosteno (384-322), la plej genia,

la plej honesta, la plej sincera kaj tial la plej granda oratoro

de la antikva tempo kaj certe unu el la plej elstaraj oratoroj

de ciuj epokoj. En siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj

evoluigis gis la plej alta grado la respektan dignon de Antifono,

la superban elegantecon de Lizio, la fascinan forman

balancon de Izokrato. De Demosteno konservigis 69 oratorajoj,

el kiuj la plej konataj estas la "Filipikoj", eldiritaj kontrau

Filipon de Makedonio kaj liajn partianojn, "Pri la Falsa

Legacio" kaj "Pri la Krono". Eskino (389-314), samtempulo

kaj politika kontrauulo de Demosteno, postlasis 3 paroladojn.

La aliaj konataj oratoroj de tiu periodo estis Likurgo

(Lykurgos) kaj Hipereido (Hypereides), kunbatalintoj de

Demosteno kontrau Eskinon kaj la aliajn subtenantojn de

Filipo. La lasta el la dek estis Deinarko, kontrauulo de

Demosteno.

Kiel instruantoj de la parolarto estas menciindaj la famaj

retoroj Trasimaho el Kalcedonio, Teodoro el Bizanco, Izeo kaj

precipe Izokrato, la instruisto de la cefaj oratoroj de tiu epoko.

Izokrato (436-338) ricevis la plej bonan edukon, kiun la

tiamaj sofistoj povis doni. Jam kiel junulo li ellernis la

subtilajojn de la gramatiko, kiel gi estis instruata de Protagoro

kaj Prodiko. Li studis ankau la retorikon de Gorgio, kun kiu

li poste estis en personaj rilatoj. Izokrato edzigis al la vidvino

123

de la sofisto Hipio el Eliso. Platono alte estimis lin kaj



antauvidis en "Fedro", ke Izokrato, kiu tiam estis ankorau

juna homo, farigos kun la tempo tia oratoro, ke ciuj liaj

antauuloj similos tiurilate al infanoj, car "mia kara Fedro,

certa filozofio estas ennaskita en li". Kvankam ankau Izokrato

okaze verkadis paroladojn por aliaj, tamen li ne tre satis tiun

laboron. Lia vera okupo, al kiu li dedicis sian grandan talenton

kaj sian tutan amon, estis instruado de la parolarto. En la

lernejo de Izokrato kiun li fondis en la jaro 392 proksime de

la fama Liceo de Aristotelo, edukigis la plej bonaj intelektoj

de la greka mondo, de la Nigra Maro gis Sicilio. Pli ol 40 nomoj

de famaj personoj, vizitintaj lian lernejon, estas konataj.

Inter la aliaj eminentaj Grekoj, ankau la oratoroj Izeo,

Likurgo kaj Hipereido estis liaj lernantoj. Izokrato starigis la

bazajn regulojn pri la formo kaj ritmo de la proza stilo entute.

Liajn principojn transprenis poste Cicerono kaj de tiu ci ili

estis heredigitaj, post jarcentoj, al la literaturoj de Europo.

Grandegan meriton por la teorio de la parolarto havas

Aristotelo (384-322), la plej universala kaj la plej profunda

menso de la antikva mondo. En sia verko "Retoriko", skribita

inter 322 kaj 320 la granda filozofo donis firmajn principojn

de la parolarto, kiun li liberigis de ciuj sofismaj misuzoj kaj

artifikajoj. La elirpunkto de la retorika teorio de Aristotelo

estas, ke oratorajo apartenas al la kategorio de artaj verkoj.

Se bona oratoro konvinkas - diras Aristotelo - signifas ke

eblas eltrovi la kauzojn, pro kiuj li atingas tiun sukceson.

Gis Aristotelo la instruantoj de retoriko okupigis cefe pri la

maniero eksciti la sentojn, elvoki emociojn. Tio, lau Aristotelo,

povas esti bona, sed gi havas nenion komunan kun la vera

parolarto, kies fundamenta celo devas esti pruvi la starpunkton

de la oratoro. Retoriko instruas paroli dialektike,

konvinke kaj tial en giaj bazoj trovigas la logika rezonado.

Majstro de logiko estas ankau majstro de la parolarto, asertas

Aristotelo. De la talento de la oratoro dependas cu, konsidere

la konsiston de la audantaro, li akcentos pli forte la logikan

flankon, au apelos cefe al la emocioj. Sercante la rimedojn

de konvinkado Aristotelo diras, ke la plej bona stilo estas tiu,

kiu instruas plej multe da aferoj en la plej tauga maniero.

Du specoj de faktoroj kontribuas al la atingo de tiu celo. Al

124

la unua speco apartenas diversaj eksteraj rimedoj, kiaj estas



la atestoj kaj aliaj pruviloj. La dua speco konsistas el pluraj

rimedoj, nomataj internaj: logika, racia prezentado, moralaj

kvalitoj kaj autoritato de la oratoro k.t.p. Tre instrue li

pritraktas la mehanismon de la argumentado, la karakteron de

la kunvenejoj, la morojn, la pasiojn. En aparta verketo, "Pri

la Stilo“, Aristotelo donis kelkajn regulojn pri la elokucio (116).

Ciujn specojn de paroladoj li dividas je tri cefaj kategorioj:

paroladoj deliberativaj (politikaj), demonstrativaj kaj

jugejaj (117). Tiu lia divido longtempe restis modelo.

Lau Aristotelo, la parolarto estas utila pro kvar kauzoj.

Antau cio gi celas korekti la malveron kaj la maljustecon.

Due, gi ebligas konvinki tiujn, kiuj ne estas alireblaj per la

argumentoj de la plej strikta logiko. Trie, gi estas sugesta en

tiu senco, ke gi ebligas diveni la starpunkton kaj la argumentojn

de la alia flanko, kaj tiel kompletigas la bildon pri la

tuta demando. Fine, gi havas defendan karakteron kaj, se

estas virto rezisti fizike kontrau fizikaj atakoj, des pli estas

aprobinda la mensa sindefendo. Aristotelo ne pretervidas, ke

la parolarta tekniko povas esti metita en la servon de malvero

kaj misuzita por celoj malhonestaj au maljustaj. Al tio li

respondas, ke cio bona kaj cio utila - kun la escepto de la

virto mem - povas esti same misuzita: forto, potenco, sano,

rico, gvida pozicio. Guste la akcentado de la nemisuzebla

karaktero de la virto indikas, ke vere granda oratoro povas

esti nur tiu, kiu, krom ciuj aliaj ecoj, posedas ankau tiun

kvaliton kiel la unuan antaukondicon.

En la helenisma epoko - la lastaj fazoj de la greka kulturo

post la konkero de Aleksandro - ne estingigis la spirita vivo,

sed gi tamen perdis sian fresecon, dinamismon kaj originalecon.

Ankau retoriko ne tuj regresis, sed ne plu aperis oratoroj

de la klaso de Demosteno, nek retoroj de la antaua formato.

La plej konataj estas Demetrio el Falero (345-283) kaj Hegezio

_________

(116) La vorto "elokucio" (lat. elocutio) signifas: la eldiro mem de

la parolado.

(117) La teknika neologismo "deliberativa" signifas: diskuta; la

vorto "demonstrativa" en retoriko signifas: sentesprima (lauda au

mallauda). Vidu la Capitron XIII de tiu ci libro.

l25

el Magnezio en Lidio. La unua estis adepto de la Peripatetika



Skolo en Ateno, kiu celis daurigi la tradiciojn de Aristotelo.

La dua estas konsiderata kiel la fondinto de la t. n. "aziismo"

retorika. Li evitis longajn frazojn kaj pretendis imiti la stilan

simplecon de Lizio sed fakte lia tro ornamita, senguste pompa

kaj bombasta stilo estis tre malproksima de la antauaj

majstroj. Cicerono ne aprezis lin.

En tiu epoko famigis ankau pluraj retorikaj lernejoj. En

ili oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankau la filozofion

kaj la juron. Oratoroj, finintaj siajn studojn en tiuj lernejoj,

guis reputacion. Unu el la plej gloraj kaj certe la plej konata

retorika skolo estis tiu de Rodio.

Multaj grekaj kaj aliaj helenismaj oratoroj kaj retoroj

translokigis en Romon, kie ili provis sian fortunon. Baldau ili

tie fondis proprajn lernejojn pri la parolarto kaj estis konsiderataj

kiel majstraj specialistoj en tiu fako. La junularo

de Romo vizitis iliajn lernejojn kaj atente sekvis iliajn

instruojn. Inter tiuj instruistoj elstaran lokon okupis Hermagoro

(Hermagoras) el Temno (Temnos), retoro de la rodia

skolo kaj instruisto de la parolarto en Romo dum la unua

duono de la unua jarcento. Li kontraubatalis la bombastan

stilon de la azia skolo, kiu estis trovinta imitantojn en Romo.

La cefaj trajtoj de aziismo estis: troigo de ciaspecaj retorikaj

figuroj kaj aliaj ornamajoj, monotoneco de la ritmo kaj

enmeto de vortoj nur por atingi pure ritmajn efikojn, superflua

patoso. Hermagoro ellaboris novan retorikan sistemon,

kiu konsistis el la parolartaj spertoj antau Aristotelo kaj el

la filozofia retoriko de la granda pensulo. Tiu lia retoriko,

kiun oni povas nomi skolastika, havis por la parolarto de

Romo proksimume la saman signifon, kiun la laboro de

Izokrato havis por Ateno. Hermagoro kontrauis ankau la

aziisman koncepton, lau kiu la oratora kapablo estas nur afero

de praktikado, kaj reatentigis pri la neceso studi serioze

retorikon.

Tiele la greka retoriko transplantigis en Romon, kie gi

reekfloris en la verkoj de Cicerono, same kiel Demosteno unu

el la plej grandaj oratoroj de ciuj epokoj. Tamen, diference

de Demosteno, Cicerono ne posedis tiujn kuragon, honestecon

kaj sincerecon, kiuj ornamis la karakteron de la Atenano en

tiel alta grado.

126


M. T. Cicerono (106-43) akiris grandan erudicion. Kiel junulo

li interesigis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron,

studis la grekan filozofion. Retorikon li lernis unue de Molono

el Rodio. Poste, vojaginte multe en diversaj landoj kaj largiginte

konsiderinde sian kulturon, li reiris al Rodio kaj denove

studis retorikon sub la gvidado de Molono. Cicerono mem

rekonas, ke li multe suldas al Molono, kiu liberigis lin de

aziismo, tiam laumoda en Romo. Dum sia vivo Cicerono faris

grandan nombron da paroladoj: la unuan, kiam li havis 25

jarojn. El tiuj paroladoj kelkaj neniam estis eldiritaj tiel,

kiel ili estas postlasitaj. Cicerono kutimis prepari la skeleton

de la parolado. Se li trovis gin sukcesa, li poste skribis gin

komplete.

Retorikon Cicerono analizis en tri verkoj: "Pri la Oratoro"

(De Oratore), "Brutus" kaj "Oratoro" (Orator). En la unua,

konsistanta el tri libroj, li pritraktis la esencajn studojn, kiujn

bezonas la oratoro, la objekton de la parolado, la formon de la

oratorajo kaj la elokucion. En "Brutus" estas prezentita la

historio de la parolarto en Romo. La verko "Oratoro", dedicita

al M. Brutus, priskribas la perfektan oratoron. Cicerono finis

sian tutan verkaron pri retoriko per la konkludo, ke vere

perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo. Tial

ankau li opinias, ke sen altaj moralaj kvalitoj ne eblas farigi

granda oratoro. La verkoj de Cicerono pri retoriko estas ec

hodiau legataj kun multe da intereso.

La sama penso pri la necesa perfekteco de la oratoro kiel

homo estas trovebla ce Kvintiliano (M. F. Quintilianus, 35-95),

alia fama instruanto de la parolarto en la antikva Romo. En

sia granda verko "De Institutione Oratoria" lia elirpunkto

estas, ke "oratoro estas bona homo, lerta en parolado" kaj li

klarigas kiel tiuj du ecoj - boneco kaj parollerteco - devas

esti sisteme evoluigataj ekde la infanago por krei bonan

oratoron. Lia verko, kvankam gi posedas bonajn kvalitojn kaj

estas tre multe citata gis niaj tagoj, apartenas jam al la

periodo de dekadenco.

Kun la falo de la respubliko la retoriko kaj la parolarto

komencis degeneri. Sub la imperio la retoriko farigis profitdona

metio, dum la parolarto malsupreniris al la nivelo de

127

ordinara rutino. En la unua jarcento de la kristana erao oni



ankorau trovas grandajn majstrojn. Inter ili estas unuavice

menciinda Dionizo el Halikarnaso, greka historiisto kaj

instruanto de retoriko, kiu laboris dum la regado de Augusto.

Estas certe, ke al li apartenas la verkoj "Komentarioj pri la

Atikaj Oratoroj" kaj "Pri la Admirinda Stilo de Demosteno".

Kelkaj atribuas al Dionizo ankau la faman verkon "Traktato

pri la Sublimo", kies autoro estas fakte nekonata. Aliaj

atribuas tiun verkon al Longino (Longinus, 213-273), greka

retoro kaj filozofia kritikisto. Longino estis priskribata kiel

"vivanta biblioteko kaj iranta muzeo" - tiel granda estis lia

klereco. En "Pri la Sublimo" estas generale pritraktitaj la

principoj de impresa kaj efika stilo. Aliaj konataj nomoj el

la unua jarcento estas Seneko la Patro kaj lia filo L. A. Seneko

(4-65), kiu famigis kiel oratoro en la kortumoj.

En la I-a jareento, versajne sub la regado de Vespaziano

(70-79), la instruado de retoriko ricevis publikan karakteron.

Estis fonditaj katedroj de retorikoj. Ciu retorika lernejo havis

fakte du katedrojn: unu por la sofistika retoriko, nome por la

instruado de retoriko kiel arto; la dua por la politika retoriko,

nome por la aplikado de la parolarto en la jugejoj. La publikaj

instruantoj de retoriko estis nomataj "sofistoj" kaj tiu nomo

havis karakteron de akademia titolo, kiel hodiau "profesoro"

au "doktoro". Tiuj "sofistoj" havis, kompreneble, nenion komunan

kun la antikvaj grekaj sofistoj.

Kvintiliano pentris la idealan oratoron kiel homon tre

kleran, sagan kaj honorindan. Kaj certe la retoriko celis formi

precize tian oratoron. Sed en la postaj jarcentoj, kiam la

politiko koncentrigis en la imperiestra kortego, kiam la autokracio

detruis la lastajn restajojn de la antikva demokratio

kaj baldau ec transformigis en tiranecon, la parolarto suferis

pezajn batojn kaj la retoriko cesis esti eduka preparo por la

vivo. La retoriko - tiu bazo de la antikva edukado - fiksadis

nun rigidajn regulojn pri la parolado. Grandan atenton oni

dedicis al la paroladoj farotaj antau la imperiestro. Tre detale

oni priskribadis kio estas direnda en la komenco de la parolado,

kio en la mezo kaj kio ce la fino. Ec la nombro de la

vortoj estis fiksita "por ne enuigi tro longe la irnperiestron"!

Tio, kompreneble, signifis la finon de retoriko kiel scienco

I28

kaj de parolarto kiel arto. Neniu teorio pri kiu ajn arta



branco povas doni tute ellaboritan regularon. La teorio povas

nur esplori la fundamentajn principojn, la cefajn elementojn,

lasante al la individueco de la artisto largan kampon de

aktiveco. Kio validas por ciu ajn artobranco, validas ankau

por la parolarto. Tial la retoriko devas sin limigi al generalaj

konsideroj. Se gi tro detaligas la regulojn, fiksante ciun ajn

bagatelajon, gi ne plu estas retoriko. Kaj oratoro, kiu sekvus

tiujn regulojn sklavece, ne plu estus vera oratoro.

En la akademia sistemo de la mezepoko oni generale instruis

la t.n. sep "liberalajn artojn", kiuj estis dividitaj en du partoj:

"trivium" kaj "quadrivium". En la unua, kiu dauris kvar

jarojn, oni instruis gramatikon (inkluzive literaturon), dialektikon

(fakte formalan logikon) kaj retorikon. En la supera

"quadrivium", kiu dauris tri jarojn, oni instruis geometrion

(fakte geografion, naturhistorion kaj la sanigajn ecojn de la

plantoj), aritmetikon (la plej simplajn kalkulojn por la

praktikaj bezonoj), muzikon (cefe eklezian), kaj astronomion

(kiu estis pli astrologio ol astronomio en la vera senco de la

vorto). Sub retoriko oni tiam komprenadis ne nur la verkadon

de versoj kaj prozaj komponajoj, sed ankau la studon de

juro. La cefaj menciindaj autoritatuloj pri retoriko estis

Kasiodoro (Cassiodorus) en la 5-a jarcento kaj Izidoro

(Isidorus) en la 7-a.

Ekde la 4-a jarcento kaj dum la tuta mezepoko la parolarto

vivis plejparte en la ekIezio. Bonaj oratoroj-predikantoj estis

la grekaj patroj Bazilo kaj Krizostamo, la latinaj Ambrozo

kaj Augusteno. En la 11-a jarcento famigis Petro la Ermito,

la predikanto de la Unua Krucmilito, kiun li poste mem

partoprenis kaj Bernardo, la granda predikanto, kiu alvokadis

al la Dua Krucmilito. La plej elstara nomo de la 13-a jarcento

estas Tomaso de Akvino. La reformacio vigligis la publikajn

diskutojn pri religiaj temoj. En tiuj diskutoj famigis ankau

kiel oratoroj Lutero (Luther) kaj Kalvino (Calvin).

En la 16-a jarcento komencis regenerigi ankau la retoriko.

L. Cox skribis la verkon "La Arto au Forto de Retoriko"

(1549). Alia anglo, T. Willson, publikigis la verkon "Arto de

Retoriko" (1553), kiu entenis la principojn de Aristotelo, de

Cicerono kaj Kvintiliano. Proksimume en la sama tempo en

129

Francio estis publikigitaj la traktatoj pri retoriko de



Tonquelin (1555) kaj de P. de Courcelles (1557). En Nederlando

Matthijs de Castelein kompletigis sian verkon "Arto de

Retoriko" (Const van Rhetoriken) en 1548. En Nederlando

estis en la 16-a jarcento tre popularaj la t.n. "retorikaj

cambroj", nome "retorikaj" societoj de civitanoj, en kiuj ili

pli ekzercis literaturon per deklamadoj, ludis teatrajojn kaj

klopodis verki poemojn, ol okupigis pri retoriko en la vera

senco de la vorto. En la 17-a kaj postaj jarcentoj aperis granda

nombro da traktatoj en diversaj lingvoj.

La politika parolarto, post multaj jarcentoj da dormo,

revekigis en la lando, kiu la unua sukcesis krei modernepokajn

demokratajn instituciojn. Kun la evoluo de la brita

parlamentismo, ekfloris ankau la politika elokventeco. La

plej grandaj politikistoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiaj

William Pitt (Lordo Chatham), William Pitt-filo, lia kontrauulo

C. J. Fox, E. Burke, D. O'Connel, Lordo Russell,

Lordo Derby, Disraeli (Lordo Beaconsfield), lia granda

kontrauulo W. E. Gladstone, John Bright, la majstro de la

angla parolarto de la 19-a jarcento, por citi nur la plej famajn

nomojn, estis samtempe grandaj oratoroj. Guste ilia altnivela

elokventeco ne nur helpis al ili en la politika lukto, en la

opinidueloj, sed ankau disfamigis iliajn nomojn tra la tuta

mondo.

La politika parolarto tre floris ankau en Francio dum kaj



post la Revolucio. Mirabeau, Camille Desmoulins, Danton,

Robespierre kaj aliaj skuis la tiaman mondon per siaj fortaj

paroladoj. Iom poste famigis kiel oratoroj Lamartine, Guizot,

Montalembert, Gambetta. La militan parolarton evoluigis en

Francio precipe Napoleono. Liaj proklamoj al la armeo havas

sendube imponan forton kaj ili estis kapablaj entuziasmigi

milojn da militistoj. En Francio same tiel tre evoluis la

akademia parolarto. La delikataj pensonuancoj, esprimitaj en

eleganta franca lingvo, estas por multaj vera modelo de

tiaspecaj paroladoj. La membroj de la Franca Akademio ciam

atentis ne nur al la enhavo de siaj paroladoj, sed ankau al

la formo.

La amerika parolarto estas reprezentita cefe de Daniel

Webster, John Randolf of Roanoke, Henry Clay, John C.

130

Calhoun kaj kompreneble, Abraham Lincoln, tiu fidela kaj



konsekvenca fidanto al demokratio, kiu, kvankam certe ne

povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen

faris kelkajn tre bonajn paroladojn.

Kun la disvastigo de la demokratio tra la tuta mondo, en

ciuj landoj ekfloris au reekfloris la parolarto. Talentaj kaj

elokventaj personoj audigis siajn vocojn en parlamentoj, en

popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj. Tamen la

retoriko generale ne estis kaj ne estas instruata.

Post la Dua Mondmilito en kelkaj medioj montrigis nova

interesigo pri tiu grava objekto. La venko de la aliancanoj

restarigis en granda nombro da landoj demokratajn regimojn,

kreigis gravaj internaciaj asocioj kaj institucioj, la publika

vivo cie vigligis. En tiaj cirkonstancoj ciam pli granda nombro

da homoj havas la okazon publike paroli. Ne nur politikistoj

en la parlamentoj, ne nur advokatoj en la jugejoj, au pastroj

en la pregejoj, au generaloj antau la soldatoj, sed ankau plej

diversaj fakuloj en fakaj asocioj, kunvenoj kaj kongresoj,

ankau laboristoj en siaj sindikatoj kaj societoj, ankau

studentoj en siaj rondoj, ankau kiu ajn simpla homo en plej

diversaj cirkonstancoj. Miloj, centmiloj da homoj tra la tuta

mondo ciutage publike parolas antau milionoj da homoj.

Ankau en diversaj kulturaj movadoj oni tre ofte estas

devigata oratori. El tiuj movadoj la Esperanta okupas unu el

la signifaj pozicioj. Homoj, kiuj aktive partoprenas en la

disvastigo de la Internacia Lingvo devas en multaj okazoj

publike paroli cu en sia nacia lingvo cu en la Internacia.

Unuflanke, ili prezentas la problemon kaj en amikaj rondoj

kaj en prelegejoj antau larga publiko kaj, tre ofte, per radio.

Aliflanke, ili parolas publike en siaj societoj kaj asocioj, dum

la naciaj kaj internaciaj kongresoj, en la fakaj kunvenoj kaj

kunsidoj, en internaciaj lernejoj kaj en la Internacia Somera

Universitato. Al la esperantista junularo prezentigas la okazo

montri sian talenton en la internaciaj oratoraj konkursoj.

Oni ekparolas por diskuti, por venkigi sian starpunkton au

por kontraubatali la opinion de la aliaj.

Nu, oni devus supozi, ke inter la centmiloj da personoj, kiuj

ciutage publike parolas en ciuj lingvoj kaj en sennombraj

okazoj, trovigas konsiderinda nombro da grandaj oratoroj.

131

Fakte, sufice ofte oni renkontas personojn abunde parolantajn,



sed tre malofte oni audas vere bonan, vere grandan

oratoron. Parolante publike, oni faras sencese multege da

eraroj kaj eraretoj, kio fusas ec la plej noblajn sentojn kaj la

plej profundajn pensojn. Oni ne atentas al sia eksterajo, plej

ofte oni legas anstatau paroli, oni ne eluzas la vocon por

kolorigi la penson, oni tute bagateligas la karakteron de la ejo,

kaj - plej terure - oni ne konas sufice la lingvon kaj tial

oni faras fatalajn erarojn. Kiom da fojoj okazas, ke guste pro

tiuj kaj similaj eraroj, la oratoro ne nur ne atingas la deziritan

efikon, sed, male, ridindigas sin mem kaj la aferon por kiu li

luktas!

Precipe gravaj estas la lingvaj eraroj. Ili povas detrui la



tutan paroladon. Jen nur du ekzemploj de tiaj fusajoj:

Okazis granda popolkunveno sur la cefa placo de iu urbo.

C. 100.000 personoj ceestis. Amaso da flagoj, pluraj muzikoj,

la tuta placo solene ornamita. La oratoro - grava laborista

gvidanto - parolis pri la mizero de la laboristoj en la

kapitalisma sistemo. Parolante, poste, pri la socialismo, li diris

per lautega voco, akcentante ciun vorton: "Sed en la socialismo

la laboristoj ne laboras por la interesoj de la kapitalistoj,

sed ili laboras por iliaj interesoj". Li faris fatalan eraron.

Anstatau diri por "siaj interesoj", li diris "por iliaj interesoj",

do ion, kion li tute ne volis diri, sed kio en tiu kazo estis vera!

La plimulto de la publiko laute ekridis, poste susure komentariis

la eraron, faris spritajojn.

En alia okazo la oratoro parolis pri la meritoj de konata

statisto. Akcentinte per iom bombastaj vortoj liajn meritojn

en la milito kaj post gi, la oratoro venis al kulmina parto de

sia paroladeto, en kiu devis esti substrekita la homeco de la

statisto, lia proksimeco al la amasoj. Guste tie la oratoro faris

grandan eraron. Li diris proksimume: "Ni tamen ne amas lin

(la statiston), car li en nealirebla kastelo, cirkauita de siaj

generaloj kaj konsilistoj, protektata de masinpafiloj - kondukas

nin en liberon, sed ni amas lin, car li havas grandan

homecan koron, car li estas nia patro kaj nia frato k.t.p.".

En tiu ci unusola frazo estas faritaj pluraj eraroj. Unue, el

gia konstruo sekvas, ke la statisto fakte estas en nealirebla

kastelo, cirkauita de generaloj kaj konsilistoj, protektata de

132

masinpafiloj. . . , kion la oratoro tute ne volis diri, sed li



volis, versajne, aludi al alia/j/ statisto/j/, kiu/j/ tiel kondutas.

Li, do, diris ion, kion li ne volis. Li ne sukcesis trovi adekvatan

esprimon al sia penso. Poste li faris alian eraron dirante pri

la statisto, ke li "kondukas en liberon". Evidente, el tia frazo

sekvas, ke oni ne estas en libero, se onin iu kondukas tien.

Ankau tion la oratoro ne volis diri!!

Estus tre facile fari belan kolekton da tiaj ekzemploj. Tutan

libron oni povus skribi pri tio. Tamen, tio ne estas necesa. La

du cititaj ekzemploj suficas por montri kiajn erarojn oni faras

parolante publike kaj kiel tiuj eraroj povas sangi la sencon de

la penso. Cetere, ciu atenta auskultanto povas mem konvinkigi,

ke en la plimulto de la publike farataj paroladoj

trovigas sufica kvanto ne nur da lingvaj eraroj, sed ankau da

ciaspecaj aliaj.

Tio pruvas, ke hodiau, eble pli ol iam antaue, estas necese

dedici al lernado de la parolarto la merititan atenton. Kiel

sciate, la retorikon oni ne instruas ankorau en la lernejoj.

Tie oni lernas skribi, sed ne paroli. Tamen, en kelkaj landoj

oni enkondukis retorikon en parton de la universitatoj. Oni

fine ekkonsciis, ke, ekzemple, la devo de advokato estas

paroli pri juro, kaj ke gis nun al estontaj advokatoj oni, ja,

instruis la juron, sed neniu instruis ilin paroli. Tiun mankon

oni nun klopodas kelkloke forigi. En Sovetunio oni instruas

retorikon en la vesperaj kursoj. En kelkaj britaj kolegioj gi

estas studobjekto. En Francio ekzistas privataj lernejoj de

parolarto. Ankau en aliaj landoj oni komencas interesigi pri

la afero.

Ekestas, do, principa demando cu la parolarton oni povas

ellerni.

Malnova estas la latina eldiro, ke la poeto naskigas kiel

poeto kaj ke la oratoro farigas oratoro: poeta nascitur, orator

fit. Gi devus signifi, ke poezia talento estas necesa por esti

poeto kaj ke la studo ne povas anstatauigi la talenton en

poezio. Kontraue, oratoro oni povus farigi nur per lernado,

ec ne havante talenton. Tiu opinio estas erara. Sendube,

talento estas necesa por kiu ajn artobranco. Sendube, sen

talento oni povas farigi nek poeto, nek pentristo, nek skulptisto.

Sed sen talento ankau oratoro oni ne povas farigi.

133


Almenau ne granda oratoro. Same tiel sendube! Kaj same

kiel oni lernas kaj studas ciujn artobrancojn, same tiel la

personoj, kiuj havas oratoran talenton, devus studi retorikon

por eliri el la kadroj de nur talentaj parolantoj, por farigi

veraj oratoroj. Sekve, estas preferinde diri, ke la oratoro kaj

naskigas kaj farigas: orator et nascitur et fit.

La parolarto grave distingigas de la aliaj artobrancoj, kiuj

uzas la lingvon. Gi estas la sola arto, kiu estas publike kreata

kaj el forma kaj el enhava vidpunktoj. Poeto laboras hejme

au aliloke, sed ciam solece. Li skribas siajn versojn, legas kaj

relegas ilin, korektas la netaugajojn, forstrekas kaj alskribas,

kaj li havas ciam la eblecon desiri cion, se li ne estas kontenta

kun la rezultoj de sia laboro. Kiam poeto presigas sian verkon,

li ne kontaktas senpere kun la publiko. La publiko legas gin

tia, kia gi estas presita. La publiko tute ne scias kaj ne povas

scii kiom la poeto laboris, suferis, gojis, ekscitigis, kiam li

verkadis gin. La samon oni povas diri pri novelisto, romanisto

kaj ciu ajn alia verkisto.

La aktoro en la filmo kreas antau la publiko nur de sur la

ekrano. . . . Fortaj scenoj, kiuj kortusas profunde la publikon,

estis eble dekfoje au ec centfoje ripetitaj kaj luditaj antau

ol la bildo estis allasita al la admiro de la publiko. Nur la

teatra aktoro fakte kreas antau la publiko. Sed li kreas nur

la formon kaj ne la enhavon. Tiun ci lastan kreis la drama

verkisto, kiu pere de la aktoro prezentigas al la publiko kaj

tiel kontaktas kun gi.

Kontraue, la oratoro kreas sian verkon antau la publiko

mem. Sendube, ankau la oratoro preparas sin, ankau li devas

profunde pripensi sian paroladon antau ol gin eldiri, sed la

elokucio mem okazas tute publike, en senpera kontakto kun

la auskultantoj. La oratoro ne havas eblecon longe pensi

antau ol eldiri la frazon, kiel tion povas fari poeto au alia

verkisto. La oratoro ne havas eblecon "forstreki" sian eldiritan

frazon, se gi ne placas al li. Bona oratoro neniam ellernas

parkere sian paroladon, kiel tion faras la aktoro kun sia rolo.

Vera oratoro produktas antau la publiko, kio postulas apartan

fizikan forton kaj intelektan strecon. Sed lia arto estas ankau

aparte premiata de la publiko, kiu havas eksterordinaran

situacion aktive partopreni en tiu arta kreado. Car, se la

134


oratoro per sia parolado povas profunde impresi la auskultantaron,

same tiel la publiko povas multe influi la oratoron.

En tiu reciproka influado naskigas la granda oratorajo kiel

preskau komuna verko de la oratoro kaj de la publiko. Tio

donas apartan carmon al la parolarto.

Pro la karaktero de la parolarto, en kiu trovigas tri

elementoj, nome la oratoro, la publiko kaj la parolado mem,

estas plej logike, ke la retoriko, do la teorio pri la parolarto,

sekvu la saman dividon.

Estas menciinde, ke la antikvaj instruantoj pri parolarto

dividis la retorikon je tri partoj lau alia kriterio. La unua

parto rilatis al t.n. invencio (latine enventio). Gi traktis la

sercadon de argumentoj kaj pruvoj por la farota parolado;

gi studis la manierojn altiri la publikon kaj akiri gian bonvolemon;

gi dedicis apartan atenton al la metodoj eksciti la

pasiojn kaj tusi la korojn. La dua parto koncernis la t. n.

dispozicion (latine dispositio), sub kio oni komprenis la ordigon

de la kolektitaj pruvoj kaj argumentoj, la eluzon de la

esploritaj metodoj por venki la publikon. Temas pri la parto,

kiu rilatas al skizo de la paroladplano. La oratoro, post kiam

li havigis al si sufican materialon, ordigas gin, decidas pri

la enkonduko, pri la sinsekvo de la argumentoj kaj pruvoj,

pri la fina konkludo. Li antauvidas diversajn situaciojn kaj

decidas kiel li agos kaj reagos en tiu au alia situacio.

Fine, la tria parto, nomata elokucio (latine elocutio) pritraktis

la eldiron mem de la parolado antau la publiko (118). Gi

estas, lau Cicerono kaj lau Kvintiliano, la plej grava kaj

samtempe la plej malfacila parto de la retoriko.

Tiu divido, kvankam tre tauga kaj ankau hodiau valida

por analiza studo de la parolado mem, sajnas tamen ne

sekvinda, car ne sufice kompleta. Granda majstro komparis

foje la paroladon al ludo de pilko. En tiu ludo, krom la pilko

_______

(118) Mi sentas min devigata uzi la teknikajn neologismojn invencio,



dispozicio kaj elokucio, por kiuj mi donas klarigojn en la teksto mem.

Lau Kvintiliano, la latina vorto "eloqui" signifas manifesti publike

sian penson pere de la parolado, esprimi sin antau la publiko.

135


mem, partoprenas la persono kiu gin jetas kaj la persono kiu

gin ricevas. Same tiel en bona parolado ludas gravan rolon

ne nur la vortoj kaj frazoj, el kiuj gi konsistas, sed ankau la

personeco de la oratoro kaj la karaktero de la publiko.

Moderna retoriko devas, do, pritrakti la diversajn ecojn de la

oratoro, la karakteron de la publiko kaj, kompreneble, la

paroladon mem.

136


CAPITRO IX
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.


Elŝuti 2.27 Mb.