Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo8/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   19

4. UNUECO

Lau la antauvido de Zamenhof, la Internacia Lingvo evoluis

principe same tiel, kiel evoluas kiu ajn alia lingvo. Ankau tiu

fakto estas generale ne sole malmulte komprenata, sed plej

ofte absolute malkomprenebla ec en medioj de lingvistoj kun

mondfamaj nomoj. Pri tio, ke "Esperanto ne povas evolui" au

ke gi "devos disfali en dialektojn" estas skribite jam tiel multe,

ke oni povus presigi tutan libron de plej absurdaj citajoj.

Temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj.

Kaj unu el la faktoj estas, ke en sia 84-jara ekzistado kaj

funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis. La

signifo de kelkaj radikoj estis modifita cu per plilargigo de

la senco au metaforigo, cu per malplivastigo kaj pliprecizigo.

Pli mallongaj formoj kelkfoje anstatauigis la pli longajn. Ciuj

eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj

en gia fleksebleco, sed kiujn oni antaue ne atentis, estis

analoge kaj logike ciam pli utiligataj. La evoluo de Esperanto

precipe manifestigis en la plimultigo de la radikaro. En la

jaro 1887 la lingvo havis entute 904 vortradikojn, sed la

Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el

kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80.000 vortojn.

Multaj aliaj vortradikoj trovigas en la teknikaj kaj fakaj

_______

(111) Estas eble utile atentigi, ke parto de la individuoj neniam



eliras el la kadroj de sia dialekto au ec loka parolformo. Tiaj personoj

ne partoprenas kaj ne povas partopreni en la kreado de la nacia

lingvo. Alia parto ellernas kiel familian lingvon tuj la nacian literaturan

kaj ofte ec ne konas la regionan dialekton au lokan parolformon.

Sekve, tiaj personoj, kvankam ili logas en la regiono, ne estas konsista

parto de la regiona au loka lingva komunajo. Granda nombro da

individuoj - varia de lando al lando - manifestas, tamen, ambau

aspektojn de sia socia aparteno. Nur ankorau relative malgranda

nombro da personoj efektive manifestis la trian aspekton kaj akceptis

la Internacian Lingvon kiel gian lingvan esprimon.

106

terminaroj, kaj nun en la Plena Ilustrita Vortaro (112).



Malgrau tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata

instrumento por esprimi ec la plej nuancitajn pensojn, Esperanto

neniom perdis de sia simpleco, fleksebleco kaj facileco.

La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj.

Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ciutaga

vivo ne estas necesaj pli ol 700 au 800 vortradikoj, el kiuj oni

povas formi 7.000 au 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la

individua klereco tiu ci nombro estos pli au malpli granda.

La samo okazas ankau en la naciaj lingvoj. Neniam la individua

vortprovizo respondas al la tuta vortaro de iu lingvo!

La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti

en tio, ke en gi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel

tion pensas kelkaj pseudo-sciencistoj. La facileco de Esperanto

konsistas en gia simpla kaj logika gramatika strukturo, en la

genia sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ciu persono, ellerninta

gin, sentas gin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.

Esperanto ne nur konservis, sed ec fortikigis sian plenan

unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon,

faras tion ne por enigi en gin la mallogikajojn de siaj naciaj

lingvoj, por infekti gin per naciaj idiotismoj au per aliaj

nacismoj kaj tiamaniere rompi gian unuecon, sed, male, por

interkomprenigi per unu sama komuna lingvo. Tiu ci psikologia

stato, tiu ci volo konservi la lingvan unuecon, faras ke

Esperanto nek "disfalis en dialektojn", nek povos disfali. Sed

tiu fenomeno ne estas esenca nur por Esperanto. Gi estas tute

sama en kiu ajn alia lingvo. Gis iu komunajo, iu socia grupo

volas havi komunan lingvon - kaj tiu volo, kiel montrite,

estas multrilate kondicita de pluraj faktoroj - gi konservas

__________

(112) Esperanto sencese ricigadis kaj plue ricigos per neologismoj,

kiuj estas efektive bezonataj. Tion diktas ne la tavoloj, kiuj en sia

propra nacia lingvo ne bezonas pli ol kelkajn centojn da vortoj, sed

la lingvouzantoj, kies pensokapacito neprigas la kreon de adekvata

esprimo. De tiuj vere bezonataj neologismoj oni devas distingi la

arbitrajn novajn vortojn, kiujn kelkfoje netalentaj literaturaj komencantoj

enkondukas en la lingvon por rimigi siajn versojn au por

kapriceme ludi. Superflue diri, ke tiaspecaj "neologismoj" ne firmigis

kaj ne havas sancon enkondukigi.

107


tiun lingvon kiel unuecan. Kiam tiu volo cesas ekzisti pro la

pli granda pezo de diversaj diferencigaj faktoroj, tiam la

lingvo cesas ekzisti kiel unueca. Tio povas okazi al la naciaj

lingvoj, se pro diversaj kauzoj - plej ofte ekonomiaj kaj

politikaj - rompigas la gis tiam unueca lingvokomunajo en

plurajn sociajn unuojn, sed tio ne povas okazi al lingvo internacia,



akceptita libervole guste por la celo servi kiel internacia

komunikilo.

La plivastigo de la kampo sur kiu Esperanto estas praktike

utiligata, kaj la nombra kresko de personoj, kiuj parolas

Esperanton, kauzis plimultigon de ciaspecaj internaciaj

kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ciam

pli granda fortikigo de la lingva unueco. Al la evoluo de

Esperanto kaj al firmigo de gia unueco precipe kontribuis kaj

kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, jurnalistoj kaj

aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Al gi grave kontribuis

ankau la oratoroj, prelegantoj kaj ciu alia aktiva uzanto

de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj

konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj ec en

la privata familia vivo. La evoluo de la Internacia Lingvo

ne estas diktata de supre, sed gi okazas de malsupre, de la

personoj kiuj praktikas gin. Ne ekzistas, do, kia ajn principa

diferenco inter la maniero, lau kiu evoluas la naciaj literaturaj

lingvoj kaj la maniero, lau kiu evoluas Esperanto. La Internacia

Lingvo ja evoluas, sed gi evoluas unuece. Okazis precize

la malo de tio, kion pseudosciencistoj siatempe "antauvidadis"

kaj kion ignorantoj ankau hodiau superece asertas.



5. FORTO

La Internacia Lingvo povas aspekti "nenatura" nur al la

homoj, kiuj ne regas gin au ne scias gin kontentige. Sed

tiaspecan "nenaturecon" havas ciu ajn lingvo, kiam gi estas

audata au legata de persono, kiu ne konas gin. La nederlanda

lingvo sonas terure "barbare" al la germana orelo. Kaj

inverse. Nur, kompreneble, oni tion ne kutimas diri pri la

naciaj lingvoj, dum pri la Internacia Lingvo kiu ajn duonklera

ulo sen rugigo audace kuragas doni sian altan opinion! Estas

108


plej interese, ke tiaj personoj ofte tute nekontentige scias sian

propran nacian literaturan lingvon kaj tial ne povas konscii

kiel barbare gi sonas el ilia buso au aspektas en ilia skribo.

Oni, fine, komprenu, ke la Internacia Lingvo estas tiel

"artefarita", kiel ciu ajn nacia lingvo (113), se sub tiu absolute

maltauga esprimo, kiam gi estas aplikata al la lingvo, oni

komprenas "kreata de la homo". Sekve, se, parolante pri la

angla, franca au aliaj lingvoj, oni ne donas al ili la epiteton

de "artefarita" au "helpa" au kiun ajn alian, kial oni faras

tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por, intence au

ne, elvoki superfluajn konfuzon kaj miskomprenon?

Tia nomado naskas nur haoson, kiu malhelpas la normalan

disvastigon de la Internacia Lingvo en la largaj popoltavoloj.

De la alia flanko gi kreas ce la personoj, kiuj komencas lerni

la lingvon, kelkfoje ec ce la personoj, kiuj jam ekuzis gin, ian

komplekson pri kvazaua malpli granda valoro de Esperanto

kompare kun la naciaj lingvoj. Ciu uzanto de la Internacia

Lingvo kaj precipe ciu oratoro devas havi la profundan

konvinkon, ke la instrumento taugas gis la plej alta grado,

ke gi estas ec relative perfekta. Dependas de li, ke li plene

ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, cu

en liaj manoj gi farigos potenca komunikilo kaj esprimilo,

au gi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.

Sed, tio ne koncernas nur la Internacian Lingvon. Gi samas

ankau por la naciaj lingvoj! Au, eble, iu opinias, ke la naciajn

lingvojn - siajn proprajn - ne estas necese lerni, studi,

ellaboradi, poluri? Kial, do, oni dedicas al ili en ciuj lernejoj

de la mondo tiom da jaroj da intensa laboro? Kial post tiu

longa lernado oni kutime tre modeste scias sian propran

nacian literaturan lingvon?

Guste tial, car la naciaj lingvoj estas neniaj naturaj fenomenoj,

sed kreajoj de la socio: nuntempa kaj iamaj! Guste

tial, car ankau la naciaj lingvoj estas regataj de legoj kaj

__________

(113) En sia verko Lekcioj pri la Lingvoscienco, cit. sub (23), Max

Müller diras: "Tio, kion ni kutimas nomi lingvoj, nome la literaturaj

idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio . . . . . . estas

prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la

parolo. La natura vivo de la lingvo efektivigas en la dialektoj" (p. 49).

109


reguloj, kiujn oni devas bone ellerni kaj plue daure studadi,

se oni deziras ekposedi ec sian propran nacian lingvon!

Inter la naciaj lingvoj kaj la Internacia Lingvo ekzistas,

fakte, nenia principa diferenco. Kaj la unuaj kaj la dua havas

la saman socian portanton: la homgrupon. La evoluon de unuj

kaj tiun de la alia influas diversaj faktoroj. Kaj la naciaj

lingvoj kaj la Internacia estas kreataj gis certa grado spontane,

sed post certa grado ankau konscie. Kiom granda estas

la konscia partopreno en la lingvokreado, principe ne gravas.

Sed la grado de konscieco havas tamen signifon - pozitivan

- koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de

legeco reganta la lingvoevoluon, des pli tauga, des pli perfekta

la kreajo! Guste tial la Internacia Lingvo multrilate superas

la naciajn ne nur kiel komunikilo en la ciutaga vivo, sed

ankau kiel arta esprimilo.

Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas unu gravega

diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la

naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la limigitajn bezonojn

de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia

Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj cenoj kaj

flugigas gin libere de lando al lando, de nacio al nacio, tra la

tuta mondo. Kiam oni amase, grandskale eklernos la Internacian

Lingvon en ciuj lernejoj de la mondo, dedicante al

gia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dedicas al la

lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro gisvivos

grandegan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentigos la

fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia

Lingvo!


110

CAPITRO VII



LINGVO KAJ PENSO

La lingvo ne estas nur la cefa rimedo de komunikado. Gi

estas ankau instrumento de pensado. La lingvo ebligas

generaligojn kaj kategoriigojn de la fenomenoj. Nomi iun

objekton, iun aperajon, iun agon signifas koni gin gis certa

grado, signifas sintezi difinitan nocion en unu simbolo -

la vorto.

La nocio, kompreneble, ne devas esti absolute vera. Kutime

gi estas nur relative vera. La vero, ja, estas vera nur en certaj

cirkonstancoj, sub certaj kondicoj, en la kadro de la atingita

generala evolustupo kaj sciogrado. La kono de la mondo progresas

nur iom post iom kaj sencese novaj eltrovoj de la

scienco kontribuas al plilargigo kaj pliprofundigo de la malnovaj

scioj.


Tial ne nur la lingvo progresas, sed ankau la enhavo de la

vortoj sencese sangigas de epoko al epoko. Ec pli, en la sama

epoko, por la samtempaj generacioj tiu enhavo ne estas la

sama por ciuj individuoj. Alia estis la enhavo de la vorto

"suno" antau Galileo kaj alia post li. Alia estas la koncepto,

kiun entenas la vorto "atomo", por granda fizikisto kaj tute

alia por nefakulo. Alian ideon pri la vorto "Esperanto" havas

homo, kiu parolas la Internacian Lingvon, kaj tute alian

homo, kiu nur ion audis pri gi. Sekve, la tuto de la lingvo

respegulas la tuton de atingitaj scioj fare de la tuta socio en

difinita epoko, sed la individua lingvokono - modesta kompare

kun la tuto same tiel, kiel estas modesta la individua

111

scio kompare kun la socia, do komuna scio - neniam identas



nek povas identi kun la socia lingvokono, t. e. kun la kono,

kiun havas la kolektivo, prenita kiel tuto, pri la lingvo.

Ekzistas vortoj - tre malmultaj - kiuj estas generale

konataj de la tuta lingva kolektivo. Aliaj vortoj estas konataj

nur en certaj fakoj, en certaj brancoj, en difinitaj medioj.

Fine, sufice granda nombro da vortoj estas konata nur de

specialistoj. Sed ec la vortoj generale konataj, au la vortoj

konataj nur de fakuloj kaj specialistoj, ne enkadrigas saman

kvanton da scio por ciu unuopa individuo. Senfina varieco

ekzistas tiurilate. Preskau tiel granda, kiel multnombraj estas

la apartenantoj de la koncerna lingva komunajo.

Tamen, ia komuna kerno de scio estas entenata en ciu vorto.

Ke suno estas brilanta kaj varmiganta disko, leviganta matene

kaj malleviganta vespere, ke gi estas la plej granda objekto

sur la cielo, vidata de la homa okulo, ke, do, kiam oni diras

"suno" oni pensas guste al tiu objekto kaj ne al luno au al

iu stelo, tio sendube estas kerna komuna enhavo de la vorto

suno en ciuj epokoj kaj por ciuj individuoj, ekde la momento

kiam la homo ekkonsciis pri tiu objekto kaj nomis gin tiel.

Same tia kerna komuna enhavo trovigas en kiu ajn alia vorto

kaj tiun enhavon konas ciu persono, kiu konas la vorton mem.

Sed, ekster tiu kerno la enhavo de la vorto varias de epoko

al epoko, de unu socia grupo al alia, de individuo al individuo!

Prenante en konsideron la suprajn rezervojn pri la precizeco

de la vortoj, oni povas senerare aserti, ke la lingvo, tia kia gi

estas, ebligas la pensadon. Sian atingitan scion - relativan,

kiel ni vidis - la homo iamaniere fiksas, konkretigas en la

lingvo. Tio ebligas al la penso realigi novajn mensajn operaciojn,

fari novajn kombinojn, atingi novajn sciojn kaj tiel

sencese proksimigadi al la neatingebla absoluta vero.

Ekzistas lingvistoj kaj filozofoj, kiuj opinias, ke estas eble

pensi sen la helpo de la lingvo. Oni donas ekzemplojn de artistoj,

kiuj esprimas sin per koloroj, personoj k.t.p. ne uzante

tiucele la lingvon. Oni mencias ankau laboriston au metiiston,

kiu produktas preskau automate diversajn objektojn ne uzante

por tiu celo la lingvon, kvankam - oni diras - evidente li

efektivigas dum sia laboro pensajn operaciojn.

112


La donitaj ekzemploj ne sajnas tre trafaj. Antau cio estas

rimarkinde, ke oni sendube povas sentadi sen helpo de apartaj

signoj. La amon, la malamon, la gojon, la malgajecon k. s.

oni sentas sen lingvaj operacioj kaj analizoj. Se pentristo,

skulptisto au alia artisto esprimas sin per aliaj rimedoj ol

per la lingvo, tio signifas, ke sur tiu senta kampo li uzas

nelingvajn esprimilojn, sed tio tute ne signifas, ke li kapablas,

sur la kampo de logika pensado, utiligi la instrumentojn de

sia aparta arto. Aliflanke, la metiisto au laboristo, kiu preskau

automate produktas iun objekton, atingis la automatecon -

se oni entute rajtas uzi tiun vorton - post longa praktikado,

kiu, sendube, en la komenco postulis logikan pensadon helpe de

la lingvo. Automataj agoj kaj reagoj absolute neniom kontraustaras

la aserton, ke logika pensado estas ebla nur pere de la

lingvo. Nur la lingvo, per siaj generaligoj kaj kategoriigoj,

ebligas la komponadon de logikaj frazoj, konkretigantaj kaj

reliefigantaj la logikecon de la penso. Tia logika frazo, konkretigo

de la penso, formas la bazon de plua penso, kiu

denove konkretigos en nova frazo. Tiamaniere la lingvo

helpas la penson kaj la penso antauenigas la lingvon.

La penso kaj la lingvo influas sin reciproke. Tamen, la

penso, kiu siavice evoluas sub tre diversaj influoj de la

materia vivo, estas la unua kaj la lingvo postsekvas. Tio

signifas, ke la svelanta penso sencese sercas novajn, adekvatajn

esprimojn en la lingvo. Trovinte tiujn esprimojn, gi

mem ricevas novajn eblecojn de laboro, kio rezultigas la

sercon de pluaj novaj esprimoj. En tiu reciproka influado kaj

helpado evoluas kaj la penso kaj la lingvo. Se la penso estas

patrino de la lingvo, aliflanke la filino estas ne nur utila, sed

nepre necesa al sia patrino. Dirite per aliaj vortoj: la riceco



de nia penso ricigas nian lingvon, sed ankau la riceco de nia

lingvo grave kontribuas al ricigo de la penso.

La riceco de iu lingvo estas grava ne nur el vidpunkto de

interhoma komunikado, sed ankau el vidpunkto de pensado.

Ju pli rica la lingvo, des pli grandaj la eblecoj de pensado, de

adekvata esprimigo, de komunikado kaj - el retorika

vidpunkto tre signifa - de influado al aliaj.

Sed, kio fakte estas la lingva riceco?

113


Kutime oni opinias, ke ju pli da vortoj enhavas iu lingvo,

des pli rica gi estas. Sendube la vortprovizo estas bona

mezurilo. Gi, tamen, ne estas la sola.

Antau cio oni devas memori, ke multaj vortoj, pro la faritaj

progresoj, arkaikigas kaj estas tute neuzeblaj en la novaj cirkonstancoj.

Plej ofte ili trovigas nur en la plej grandaj

vortaroj. Forlasitaj de ciuj, nekonataj kaj nekomprenataj, ili

estas nur superflua ornamajo, ne taksebla kiel lingva kapitalo.

Aliflanke oni devas ne forgesi, ke multaj reguloj de ciuj

naciaj lingvoj - kreataj kaj evoluigataj dum jarmiloj sub la

influo de esence aliaj kondicoj ol estas la hodiauaj - iel

rigidigis, malelastigis kaj tial preskau perforte ligas la penson,

devigante gin funkcii en kadroj limigitaj.

La riceco de la lingvo ne dependas de la tuta vortotrezoro,

kolektita kaj registrita en vortaroj, sed de tiuj vortoj, kiuj

estas uzeblaj kaj aplikeblaj. Nur la vortoj, taugaj por esprimado

de niaj pensoj kaj intencoj estas konsidereblaj kiel vera

lingva ricajo.

La elasteco kaj fleksebleco de la lingvaj formoj estas same

tiel, eble ec pli gravaj elementoj de la lingva riceco. Vane iu

lingvo posedas centmilojn da vortoj, se tiuj vortoj ne estas

praktike uzeblaj! Vane iu lingvo havas la plej detale ellaboritajn

gramatikajn formojn, se tiuj formoj estas ne helpiloj,

sed bremsoj de la penso!

Se oni jugas la lingvan ricecon lau tiu kriterio, oni povas

facile konstati, ke la Internacia Lingvo estas la plej rica lingvo

de la hodiauo.

Ofte audigas demandoj, cu oni povas literature kaj science

verki en la Internacia Lingvo, cu Esperanto taugas kiel lingvo

de paroladoj, prelegoj, lekcioj, diskursoj. Multaj opinias, ke

Esperanto, eble, taugas por la ciutaga praktika vivo, sed ke

tiu lingvo ne estas konvena instrumento por esprimado de pli

komplikaj pensoj.

Tiu opinio estas tute erara. La internacia karaktero de Esperanto

ebligas adekvatan esprimadon de ciuj apartajoj, entenataj

en ciu unuopa nacia lingvo. Tio, fakte signifas, ke

gi estas multe pli rica ol kiu ajn nacia lingvo. Tio, kion oni

povas diri en la naciaj literaturaj lingvoj, oni povas esprimi

114

ankau en la Internacia Lingvo. Male, la apartajoj de unu



nacia lingvo tre ofte ne estas adekvate esprimeblaj en alia

nacia lingvo.

Jen nur du, tri ekzemploj:

En la itala lingvo ekzistas la vorto "intascare". En multaj

naciaj lingvoj tiu vorto ne trovigas. Tial oni priskribas la

ideon kaj oni diras "meti en la poson". Fakte "enposigi"

(intascare) havas alian nuaneon ol "meti en la poson". Sed

ankau la itala lingvo ne havas multajn tiajn vortojn, kia estas

la vorto "intascare", kvankam por similaj idenuancoj treege

taugus similaj vortoj. En la Internacia Lingvo oni povas libere

kunmeti grandan nombron da tiaj esprimoj kaj oni povas tre

bone diri: surtabligi, ensrankigi, elposigi k. s. La principo

estas konsekvence aplikebla. En la naciaj lingvoj tiu konsekvenceco

ne ekzistas kaj la penso estas tial katenita kaj mallibera.

Oni estas devigata utiligi plurajn vortojn, ofte tutajn

frazojn, por priskribi tiujn ideojn. Estas klare, ke tiaspeca

priskriba esprimado iamaniere akvigas kaj malfortigas la

batan potencon de la ideo.

En multaj lingvoj oni povas formi el kelkaj substantivaj

radikoj verbojn. El la radiko "reg" oni en pluraj lingvoj povas

formi la verbon "regi", sed oni povas uzi ankau la formon

"esti rego". Inter la du formoj, evidente, estas granda diferenco.

La unua estas multe pli dinamika, ol la dua. "Regi"

signifas proksimume "agi, konduti kiel rego", dum "esti rego"

havas karakteron de pura konstato, tre statika. Se, do, el la

vorto "rego" oni povas krei du diferencajn formojn kun propraj

nuancoj, la samon oni principe povas fari el kiu ajn alia

simila substantiva radiko. Tamen, en la naciaj lingvoj tio ne

estas ebla por la grandega plimulto de substantivoj. En

Esperanto estas paralele kaj konsekvence uzeblaj ambau

formoj, kaj oni povas tiamaniere klare esprimi la du pensajn

nuancojn, la dinamikan kaj la statikan, per du diferencaj

formoj. Oni uzos la verban formon - regi, profesori, advokati,

soldati. . . . - ciam, kiam oni volas akcenti la aktivecon. Oni

uzos la statikan formon, se la akcento trovigas sur la pura

konstato. Estas, ja, granda diferenco inter "li ciam profesoras"

kaj "li estas profesoro". Tiu plena libereco - libereco limigita

115


nur de la legoj de logiko - ne nur ebligas tre precizan kaj

nuancitan esprimadon, sed ankau malfermas novajn vojojn

al la penso.

En multaj lingvoj oni povas formi verbojn ankau el pluraj

adjektivoj. Tamen, ne estas eble tion fari en ciuj lingvoj.

Krome, ankau en la lingvoj, kiuj tion ebligas, la regulo ne

estas generala, sed gi aplikigas nur al kelkaj adjektivoj. En

Esperanto la regulo estas generala kaj ankau sur tiu ci kampo

gi estas limigita nur de la postuloj de la logiko. En Esperanto

oni tre bone povas diri "esti blanka", sed oni povas ankau tre

bone diri "blanki". Denove la unua formo estas statika, dum

la dua havas dinamikan nuancon. La unua konstatas la blankon,

dum la dua signifas proksimume: impresi blanke, preskau

bati per la blanko. Se oni havas antau si simplan blankan

paperon, oni tute certe ne diros "la papero blankas", sed oni

diros "la papero estas blanka". Sed se oni skiglitas en montaro

kovrita de nego, se oni en tiu situacio volas esprimi la aktivecon

de la nega blanko, oni devas diri "la nego blankas".

Tiel, per simpla, mallonga bela kaj klara formo oni esprimis

la penson, ke ne nur la nego estas blanka, sed ke gi ankau

forte impresas blanke. Tiamaniere la Internacia Lingvo

prezentas largajn eblecojn de nuancita esprimado: esti blanka,

blanki, blankigi, blankigi. . . .

La principo de vortkunmeto en Esperanto surbaze de libera

kunigo de precize difinitaj radikoj kaj afiksoj entenas senfinajn

eblecojn por kreado de novaj, tre klaraj esprimoj. La

afiksoj ig, ig, aj, ec, ul, mal, ge, dis k. a. havas grandegan

forton kaj helpas al ordigo de la pensoj. Ili malebligas la

malklarecon de la ideoj kaj faciligas la formadon de konceptoj.

Tial Esperanto estas neelcerpebla fonto de novaj vortoj. Kiel

tia, gi estas ankau la plej tauga instrumento de ciuj artobrancoj,

kiuj uzas la lingvon kiel sian esprimilon. Unu el ili

estas la parolarto.

116


DUA PARTO

RETORIKO


Orator et nascitur et fit.

Capitro VIII


1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • LINGVO KAJ PENSO

  • Elŝuti 2.27 Mb.