Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo7/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   19

3. ANKORAU KELKAJ EKZEMPLOJ

Se oni esploras kiun ajn el la hodiauaj literaturaj naciaj

lingvoj, oni ciam trovas la samon: ili estas pli au malpli

konsciaj kreajoj, konsistantaj el multnombraj elementoj.

Jen, ekzemple, la hodiaua „franca lingvo“. En Francio ec

nuntempe, kiam ciuj unuecigaj faktoroj grandskale manifestas

sian efikon, ekzistas "dekmiloj da lokaj parolformoj" (105). Tiuj

parolformoj kaj dialektoj transpasas unu en la alian, tiel ke

_______

(105) Verko cit. sub (10), p. XXIX.



95

unu vilago komprenigas kun la najbara, unu regiono kun la

apuda, formante tiel seninterrompan lingvan kontinuecon (106).

Tamen, inter la unuopaj dialektoj estas kelkaj tiel grandaj

diferencoj, ke oni prave povus ilin nomi apartaj lingvoj. Tiel,

lau la aserto de Meillet mem, Lorenano (Lorrain) au Franckonteano

(Franc-Comtois) ne povas kompreni Pikardon

(Picard). Super ciuj el dialektoj kaj lokaj parolformoj trovigas

la komuna literatura franca lingvo, kiu estas instruata en la

lernejoj, uzata en ciuj kulturaj kaj oficialaj rilatoj, generale

konata kaj parolata.

Origine tiu komuna franca lingvo estis la lingvo de Parizo

kaj en Parizo de la burgaro. Gi estis fiksita komence de la

17-a jarcento. La cefurbo, kiel centro kultura kaj politika, kiel

iama rega restadejo, en kiu, krome, trovigas grava universitato,

donis sian lingvon al tuta Francio. La suda parto de la

lando malmulte influis gin. Tie la franca lingvo estas fremda.

Gi sukcesis altrudigi al la urboj, sed en la kamparon gi

penetras tre malfacile. Suficas travojagi la sudajn regionojn

de Francio por konvinkigi pri tio.

Nu, tiu belsona kaj elasta franca lingvo, prave admirata,

konsistas el pluraj elementoj, devenantaj el plej diversaj fontoj.

Kvankam lingvo de Parizo, gi estis kaj estas influata ne nur

de la diversaj popollingvoj de Francio, sed ankau de tute

fremdaj, precipe germanaj, elementoj. En franca etimologia

vortaro kun 4.635 radikoj de la franca lingvo, 2.028 devenas

el la latina, 925 el la greka, 604 el la germanaj, 96 el la

keltaj, 154 el la angla, 285 el la itala, 119 el la hispana lingvoj.

El afrikaj lingvoj devenas 6 vortoj, el diversaj aziaj lingvoj

99, el amerikaj indianaj lingvoj 62 kaj el australiaj kaj

polineziaj 2 vortoj. La cetero apartenas al vortoj kun portugala,

araba, hebrea, hungara, turka kaj slava originoj.

Ankau la hodiaua angla lingvo originas plejparte el la

cefurbo. Tamen, diference de Parizo, Londono trovigas sur

punkto, kie krucigas pluraj dialektoj. En Britio, same kiel en

Francio, ekzistas granda nombro da dialektoj kaj lokaj

_______

(106) A. Meillet kaj M. Cohen, en la verko cit. sub (10), emfazas,



ke ne estas eble trovi konvenan kriterion por distingi la lingvojn

disde la dialektoj kaj la lokaj parolmanieroj.

96

parolformoj. El tiuj dialektoj almenau 9 estas konsiderataj



kiel cefaj. Pro la pozicio de Londono en Britio kaj pro la monda

rolo de tiu lando en la lastaj jarcentoj, la angla konsistas,

ankorau pli ol la franca, el diversaj elementoj. Gi enhavas

amason da latindevenaj vortoj, kiuj en pluraj ondoj penetris

la insulojn. Sed gi ankau posedas vortojn, kies fontoj trovigas

en la lingvoj greka, franca, germana, itala, hispana, dana,

hebrea, keltaj, cinaj. . . . . praktike en ciuj lingvoj de la

mondo. Nur proksimume 40% de la anglaj vortoj apartenas

al angla-saksa origino, kiu ja formas la bazon de la angla

lingvo. Ciuj aliaj vortoj devenas de aliaj fontoj. Se oni konsideras,

ke ciu el la lingvoj, kiuj donis vortojn al la angla,

havas plurajn, ofte ec tre multnombrajn praulojn, oni povas

ricevi ioman bildon pri la bunteco de la angla vortaro.

Prenante abunde vortojn el plej diversaj fontoj, la angla

popolo sukcesis ricigi sian komunan lingvon gis tre alta grado.

Kiel tia, gi farigis en sia tuteco potenca instrumento de

komunikado kaj de pensado (107).

En Germanio ne ekzistis tia kultura kaj politika centro, kiel en Francio au en

Anglio. La literatura germana lingvo

_________

(107) La diversaj provoj nuntempaj kaj de la lastaj jardekoj "purigi"

la naciajn lingvojn de "fremdaj" vortoj estas ne nur reakciaj, sed ec

stulte mortigaj por la lingvoj mem. Tiuj provoj estas la lasta krio de

la mortonta novnaciismo, kiu manifestigis en diversaj landoj en la

lastaj jardekoj sub tiu au alia formo. Tiel, ekzemple, la italaj fasistoj

deziris elimini el la itala lingvo plurajn internaciajn vortojn konsiderante

ilin "de fremda origino". La ridinda rezulto estis, ke la

vortoj hotel, menu, chauffeur, kiuj fakte havas latinan originon,

kvankam ili eniris en la italan lingvon el la franca, estis anstatauigitaj

per albergo, lista kaj autista kun origino - germana au greka! En la

kroata lingvo, sub la dummilita fasisma regimo, oni same tiel faris

perfortajn anstatauigojn de internaciaj vortoj, ekzemple por telegram,



telefon, radio, automobil estis enkondukitaj brzojav, brzoglas, krugoval,

samovoz, kio estas sklaveca traduko de la koncernaj internaciaj

vortoj. La popolo priridis tiujn esprimojn. Enkondukigis ec moka

esprimmaniero kaj anstatau automobil au samovoz oni serce diradis:

kvarrada memmoviganto kun aerblovitaj radoj! Ciuj ci kaj similaj

"purigoj" estas tute kontrauaj al la unuecigaj evolutendencoj de la

lingvo generale. Tial, tiuj provoj estas kondamnitaj al senduba

malsukceso, kvanham provizore, sub la premo de la politika potenco,

ili povas havi kelkajn rezultojn - negativajn kompreneble.

97

formigis lau alia vojo. Gi ekestis precipe en la kancelarioj de



la princoj, sed la reformacio, prenante gin kiel literaturan

lingvon, fiksis gin pli precize. Tiu ci komuna germana lingvo,

iom peza kaj sufice malfacila, estis kaj estas instruata en la

lernejoj, uzata en la scienco kaj en la literaturo, sed, malgrau

tio, gi ne estas posedajo de la tuta popolo en tiu grado, en

kiu la franca popolo posedas sian literaturan komunan lingvon.

Ankau en la germana lingvo, kompreneble, trovigas

multaj pruntvortoj, sed unu el la karakterizoj de la germana

lingvo estas, ke giaj kreantoj preferas vesti ilin per germana

stofo. Tiel, ekzemple, la germana Ausdruck estas nenio alia

ol sklaveca traduko de la latina expressio kaj gi havas en la

germana ciujn nuancojn de la franca expression (esprimo);

la vorto Fernsprecher estas traduko de telefono (el la greka

distanco-sono); Wasserleitung (akvo-kondukilo) anstatauigis

la antauan Aquädukt, pruntita de la latina k.t.p.

La itala komuna lingvo havas sian bazon en la toskana

lingvo (lingua toscana), kiun kreis kaj evoluigis la kulturaj

rondoj de Florenco (Firenze). Ankau en Italio ekzistas granda

nombro da dialektoj kaj lokaj lingvoformoj. Ili estas tiel

malsamaj inter si kaj tiom diferencaj de la literatura itala

lingvo, ke persono kiu scias la italan, tute ne povas kompreni,

au nur tre malfacile, la dialektojn, ekzemple tiun de Piemonto

(piemontese).

La rusa lingvo bazigas sur la dialekto de Moskvo, dum la

japana fontas el la dialekto de Tokio. La nacia lingvo de

Cinio estas cefe reprezentita de la norda mandarena, precipe

el la regiono de Pekino. En Cinio ekzistas amaso da dialektoj

kaj lokaj parolformoj. En la Nacia Asembleo de Cinio devas

esti utiligataj interpretistoj por traduki la paroladojn de la

deputitoj el diversaj provincoj.

En la lasta tempo kreigis pluraj novaj komunaj lingvoj. La

indonezia lingvo estas kreita surbaze de unu malaja formo

kaj gi devas servi kiel komuna lingvo por 70 milionoj da

personoj. En Afriko la hausa-lingvo farigas rimedo de interkomunikado,

kulturo kaj civilizo en Nigerio, dum la suahili-

98

lingvo enkondukigas kiel komuna en la tuta orienta angla

Afriko (108).

* *

*

Ciuj grandaj kaj ricaj lingvoj estis ciam grandparte konscie



kreataj el diversaj elementoj. Ju pli multnombraj estis la

fontoj, des pli ricaj estis kaj estas la lingvoj, des pli taugaj

komunikiloj kaj pensoinstrumentoj ili farigas.

Kompreneble, en la unua momento diversaj tiaspecaj novaj

radikoj, kunmetajoj au formoj povas sajni "barbaraj". La

homoj, se ili ne komprenas la grandajn kaj necesajn ricigojn

au sangojn en la lingvo, kiu devas adaptigi al la novaj

bezonoj, atakas tiujn t. n. "barbarajojn". Sed la vivo postulas

novajn formojn kaj ili regule venkas malgrau ciuj kritikoj.

Cetere, la kritikantoj forgesas, ke ne ekzistas "puraj" lingvoj,

kiel ne ekzistas "puraj"' rasoj, kun la ebla escepto de iuj tute

primitivaj, dum jarcentoj izolitaj triboj kaj iliaj tribaj lingvoj.

La grandaj komunaj lingvoj, en kiuj estis kaj estas kreataj la

imponaj literaturoj kaj ciuj aliaj kulturaj valoroj tra la

historio de la mondo, neniam estis "puraj", sed ciam prezentis

miksajon, al kies forma kaj enhava riceco kontribuis multaj

fontoj. La novaj vortoj kaj formoj, foje enkondukigintaj,

estas normale uzataj parole kaj skribe. Oni akceptas ilin kaj

la tutan lingvon kiel "naturajn", kiel siajn, tute ne pensante

al ilia fakta origino kaj kutime ec ne konante gin.

Ankau la Internacia Lingvo cerpis kaj sencese cerpas el

diversaj fontoj ricigante tiel de tago al tago per novaj,

nuancitaj esprimoj. Guste tial gi estas potenca rimedo de

komunikado kaj de pensado en mondaj kadroj.

_________

(108) La formigo de pluraj novaj komunaj lingvoj tute ne kontrauas

la antaue prezentitan generalan evolutendencon kondukantan de

granda nombro da lingvoj al ciam pli malgranda. La novaj grandaj

lingvoj farigas komunaj sur vastaj teritorioj kun amaso da aliaj

lingvoj, dialektoj kaj lokaj parolformoj, kiujn ili anstatauigas por

komunikado sur la tuta nova lingva teritorio kaj samtempe forigas de

tiuj regionoj la fremdajn, altruditajn lingvojn de aliaj nacioj.

99

CAPITRO VI



LA INTERNACIA LINGVO

El monda vidpunkto la plej elstara kultura-historia evento

sur la lingva kampo estas la formigo kaj ekesto de la Internacia

Lingvo. Gia tasko estas servi kiel komuna lingvo en

mondaj kadroj. Pro sia eksterordinara signifo el lingvistika

kaj sociologia vidpunktoj, pro sia speciale grava rolo, gi

meritas apartan atenton.

La Internacia Lingvo povis ekesti nur en tiaj historiaj

kondicoj, kiam, unuflanke, la progreso de la internaciaj rilatoj

en la plej larga senco de la vorto atingis tian karakteron kaj

tioman gradon, ke ili sentigis efektivan bezonon pri gi kaj

kiam, aliflanke, tiu sama progresado kreis sufican internacian

lingvomaterialon, sur kiu povis esti bazita vere internacia

lingvo, t. e. lingvo reprezentanta lau la internaj elementoj

sintezon de la priparolita evoluprocezo sur la lingva kampo.

Tion bonege kaj genie komprenis la autoro de Esperanto,

D-ro L. L. Zamenhof. Sian penson li formulis en mallonga

frazo: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne suficas nur nomi gin

tia". Tiu granda vero estis presita sur la titolpago de la unua

lernolibro, aperinta en la jaro 1887.

La ideo pri komuna lingvo estas multe pli malnova, ol la

Internacia Lingvo mem. Rakontoj kaj legendoj el la antikva

epoko pruvas, ke jam tiam oni sentis tie kaj tie la mankon de

komuna lingvo por interpopola rilatado. Sed en tiu epoko

neniu internacia lingvo ekestis nek povis ekesti. En tiu tempo

nek la bezono por gi povis esti tre sentebla, nek la gis tiam

atingita evoluo estis kreinta sufice abundan internacian

lingvomaterialon, el kiu povus esti formita internacia lingvo.

100

Necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la generalaj kondicoj



maturigu. Tio okazis en la nova epoko kiam, interalie, la

unuecigaj faktoroj venke ekmarsis kontrau la diferencigajn.



1. FORMIGO

La transpaso de feudismo al nova ekonomia sistemo, al

kapitalismo - karakterizata de amasa masina produktado

por la merkato, de ciam pli detala labordivido, de granda

internacia komerco - havis pluroblan efikon sur la lingvon:

(a) La "tria klaso" - la progresema burgaro - cie starigas

la postulon pri kreo de unuecaj statoj, sen internaj doganlimoj,

sen malhelpoj al komerco kaj komunikado. Detruante

la feudan disrompitecon, gi sukcesas iom post iom krei unuecajn

statojn. Paralele kun la formigo de la nacioj kaj de la

naciaj statoj, formigas kaj plue evoluas la grandaj, komunaj

naciaj literaturaj lingvoj.

(b) La mezepoka latina lingvo, kies socia portanto estis la

feuda reganta klaso, malaperas iom post iom kune kun sia

portanto kaj gi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio

kiel aparta religia lingvo. La estingigon de la mezepoka latina

kiel lingvo de komunikado ne kauzis, do, kiel kelkaj erare

opinias, la kvazaua manko de vortoj en la latina por la novaj

ideoj (nenio estus malhelpinta la kreon de tiuj vortoj), sed la

malapero de gia socia portanto. Tiun sorton de la latina klare

antauvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo,

la Hispano J. L. Vives, en sia libro De Disciplinis (1532), en

kiu li skribis: "Estus felico, se ekzistus unu sola lingvo, kiun

povus uzi ciuj popoloj. . . . . . Pereos la latina lingvo kaj tiam

venos grava konfuzo en ciuj sciencoj, grava fremdigo inter la

homa gento".

(c) Pro la malapero de la latina, pro la aliflanka kreskanta

internacia rilatado, sentigis ciam pli kaj pli forta bezono por

neutrala internacia lingvo. Estas akcentinde, ke la materiaj

rilatoj, precipe la intersangoj da varoj, treege progresis, dum

la spiritaj multe postrestis guste pro manko de komuna lingvo.

La lernado de pluraj fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj kaj

universitatoj, malgrau la milionoj kaj milionoj da laborhoroj

101


oferataj al tiu celo, malgrau la grandegaj kapitaloj elspezataj

por gi, donis vere minimumajn rezultojn. Ciu povas facile

konstati tion vojagante de lando al lando au partoprenante

kiun ajn internacian kongreson, konferencon au alian renkontigon.

La manko de komuna internacia lingvo sentigis tiel

forte, ke amasigis provoj krei gin (109).

(d) Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formigis kaj

sencese formigas ciam pli ampleksa, vere internacia lingvomaterialo.

Gi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed

gravan gian parton formas ankau la proksimigo de la

esprimmaniero (110).

Tiele, surbaze de konstanta egaligado de la kulturo kaj

civilizo, ekgermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en

la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence gi estas kondicita,

determinita gis certa grado, same kiel ciu ajn alia lingvo.

2. INTERNACIECO

Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas

konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en

gian vortaron radikojn jam internaciigintajn kaj signis la

vojon por plua ricigo de la lingvo per novaj internaciaj

esprimoj. Sed li ankau perfekte komprenis, ke lingvo ne

konsistas nur el vortoj; plue, ke, unuflanke, ne ekzistas

absoluta internacieco de la vortoj - nek lauenhave, nek

lauforme - kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas

necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon

kaj liberigi gin de balastaj akcesorajoj kaj absurdajoj. Tial,

ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en gi

ciu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo

aglutinan karakteron kun la plej simpla gramatika strukturo.

Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn

eblecojn de subtila derivado. Tio unuavide kelkfoje iom genas

la t. n. "tujan kompreneblecon", per kiu kelkaj pseudosciencaj

__________

(109) Pri la projektoj de komuna lingvo vidu P. E. Stojan, Bibliografio

de Internacia Lingvo, eldonita de Universala Esperanto-Asocio,

Genève, 1929; E. Drezen, Historio de la Mondlingvo, Leipzig, 1931.

(110) Vidu pri tio tre interesajn ekzemplojn en la verko de Max

Müller, cit. sub (37), p. 305 kaj sekv.

102

fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn



plurajn okcidenteuropajn lingvojn, sed guste tio donas

al la lingvo plian facilecon kaj ankau multe pli grandan,

veran kaj realan, internaciecon: ne, kompreneble, el vidpunkto

de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed

el tiu de ciuj nacioj kaj etnaj grupoj. Guste tio faciligas ankau la

rapidan akiron de la lingvo kaj ebligas gian tujan praktikan

uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj

landoj, sed sur ciuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed

ankau fare de la plej ordinaraj homoj.

Sed Esperanto estas internacia ankau el alia vidpunkto. La

naciaj lingvoj, ec kiam ili estas pro specialaj kauzoj disvastigintaj

ekster la nacia teritorio, ec kiam ili estas uzataj

en pli au malpli alta grado por internacia komunikado, restas

naciaj kaj lau siaj historiaj tradicioj, kaj lau sia interna

karaktero, kaj, cefe, lau sia socia portanto. La naciaj lingvoj

apartenas al la koncernaj nacioj. Ciu nacio estas spirita

proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni

tiun lingvon pli au malpli bone, sed ili ne sentas gin kiel sian.

Tial ili povas nur pli au malpli sukcese imiti la lernitan

lingvon, tre malofte gin majstri, sed neniam gin mastri. Male,

la Internacia Lingvo estas proprajo de internacia kolektivo

kaj ciu membro de tiu kolektivo sentas gin kiel sian. Esperanto

tial estas la sola vere internacia lingvo ankau el la vidpunkto

de sia socia portanto. Ankau tio kontribuas al la facileco de la

lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem

mastras. Fine, Esperanto estas internacia ankau el la vidpunkto

de la celo: servi kiel neutrala, supernacia instrumento

de komunikado en mondaj kadroj. Neniu nacia lingvo posedas

tiujn tri esencajn elementojn de internacieco. Tial neniu nacia

lingvo, ec ne la plej disvastiginta, povas esti nomata "internacia".

Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti

nomata nek "internacia" nek "lingvo" antau ol gi estas socie

kaj internacie enradikiginta kiel efektiva instrumento de

komunikado. Estas jam tempo, ke unuavice la lingvistoj, kies

profesio ja estas okupigi pri lingvoj, komencu nomi la aferojn

lau iliaj veraj nomoj!

103

3. SOCIA PORTANTO

Spitante ciujn obstaklojn - antaujugojn, sovinismojn,

militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn - la Internacia

Lingvo traboris al si la vojon en ciujn partojn de la

mondo, penetris en ciujn sociajn tavolojn, konstante ricigadis

per nova kultura enhavo kaj, paralele, daure interne evoluadis.

El genia projekto gi transformigis en nuancoplenan,

vivantan lingvon, kun tute propra spirito, de vivanta internacia

kolektivo.

Sed guste je tiu ci punkto por multaj, ankau por la

grandega plimulto de filologoj, ekestas la demando, kiu kauzas

tiom da konfuzo kaj tiom da miskonkludoj. Se vere la efektiva

portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia

grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia

Lingvo? Ekzistas triboj, ekzistas popoloj, ekzistas nacioj kaj

ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie

estas - oni demandas - tiu "internacia popolo", kies lingvo

estas la Internacia? Gi ne ekzistas kaj sekve ne povas ekzisti

tia lingvo en la vera senco de la vorto. Esperanto povas, eble,

taugi por esprimi la plej ordinarajn pensojn, au esti iu ekzercilo

por la cerbo "pli tauga ol estas la sakludado au brigo"

(pluraj "simpatiantaj" lingvistoj en diversaj verkoj), au

konveni kiel pli-malpli interesa flankokupo, sed gi ne povas

esti vera, vivanta lingvo! Kaj oni ec ne parolu pri la eblecoj

de literatura kreado au entute de arta esprimigo en gi!

Ankoraufoje, anstatau koni kaj rekoni la faktojn - antaukondico

de kiu ajn scienca analizo au konkludo - oni perfortas

la realajon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj

au deformitaj konceptoj!

Nu, la tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto

estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj

individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj

au kungrupigoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni jetas

rigardon al la multnombraj dialektoj (kiuj tre versajne

nomigus "lingvoj", se super ili ne starus la komuna nacia

lingvo), oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grandparte

kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de la

104


koncerna dialekto, samtempe formas parton de la nacia

kolektivo kaj en tiu kvalito prezentas la socian fonon de la

nacia lingvo. La samaj personoj povas, plue, aparteni al iu

profesio, okupo, religio, flanka interesigo kaj kiel tiaj konsistigas

la grundon, el kiu kreskas specialaj lingvoformoj.

La grandega evoluo de ciuj ekonomiaj fortoj en la moderna

epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kauzis

la kreon de abunda lingvomaterialo kun internacia karaktero,

sed ankau ciam pli impete pusas la homaron al multe pli

forta integrigo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie,

naski novan senton de efektiva (ne abstrakta, ekzemple nur en

filozofia penso) aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe

konkretigas kiel tia: al la homaro. Animo delikata kiel

tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskigis,

edukigis kaj vivis en medio plurnacia, saturita de reciproka

intergenta malamo. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon

spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankau tiurilate lia

subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formigantaj

kondicoj. La humaneca internaciismo estis kaj estas

potenca idea fono de la lingvo. Gi donis al la Internacia

Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj

apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski

kaj maturigi.

Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskigo, la

plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro.

Kiel tia gi, siavice, daure fortikigis kaj fortikigas tiun senton.

Kaj tiel la samaj personoj - certe ankorau ne multnombraj

- kiuj pro tio ne cesis esti apartenantoj de sia nacia au

regiona lingva komunajo au de kiu ajn alia lingva kungrupigo,

manifestas plian aspekton de sia socia personeco: la apartenon

al la homaro. En tiu aspekto ili reale formas tiun monde

internacian socian forton, sur kiu kusas la Internacia Lingvo.

Esperanto, do, ne estas paralela kun la dialektoj au kun la

naciaj lingvoj, nek adekvata al slangoj kaj al similaj lingvoformoj.

Esperanto estas unu el la tri lingvoj trovigantaj

vertikale unu super la alia ne el vidpunkto de "kareco" (ili

estas same karaj), sed el vidpunkto de la tri cefaj aspektoj, en

105


kiuj povas (111) manifestigi la socia aparteno de la samaj

personoj: al la regiono - la regiona dialekto; al la nacio -

la nacia lingvo; al la homaro - la internacia Esperanto.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • LA INTERNACIA LINGVO
  • 1. FORMI GO
  • 2. INTERNACIECO
  • 3. SOCIA PORTANTO

  • Elŝuti 2.27 Mb.