Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo6/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19

2. UNUECIGAJ FAKTOROJ

Multnombraj estas la elementoj, kiuj efektivigas tute

inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj

estas divideblaj je tri cefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj

kaj klerigaj.

_______


(97) A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 114.

(98) A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 115.

83

(a) EKONOMIAJ-SOCIAJ FAKTOROJ. - La tuta historio



de la homaro estas, esence, historio de transpasado al pli altaj

produktometodoj surbaze de novaj, ciam pli taugaj produktiloj.

Tiu vojo, kiu daure celis al superaj, pli largaj formoj

de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo,

tra la tribo, tra la gento, tra la popolo gis la hodiauaj nacioj

kaj nun gi direktigas al la estonta unueca homaro.

Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj manifestadis

ciam pli sian unuecigan influon. Jen la cefaj:

(i) Divido de la laboro. - La transpaso al pli progresaj

produktosistemoj kauzis la kreon de pli ampleksaj sociaj

unuoj kun pli evoluinta divido de la laboro kaj, sekve, kun

pli vastaj intersangoj ne nur materiaj, sed ankau spiritaj.

Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, prezentigas

kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formigo de

profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la

homojn sur largaj teritorioj kaj, sekve, montrigas kiel potenca

unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankau

internacie. Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialigas la

aktiveco de unuopulo, des pli dependa li farigas de la aliula

laboro. La intersangoj multobligas spece kaj ampleksigas

teritorie. Hodiau ili transpasas la limojn de unuopaj nacioj

kaj etendigas sur la tuta terglobo. Ciuj artaj provoj haltigi

tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per

rimedoj autarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski komplete ankau en

la estonteco.

Guste tiu interdependeco montrigas kiel potenca unueciga

faktoro ankau sur la lingva kampo. Gi trovigas en la fundamentoj

mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj

literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo (99).

(ii) Priegalecaj ideoj. - La progresado en la materia vivo

de la socio estas akompanata de progresado sur kampo spirita.

Apartan signifon havas la ideo pri la egaleco de la homoj,

__________

(99) Pri la rolo de la ekonomia faktoro en la formigo de la Internacia

Lingvo vidu ankau la tre interesan studon de Lucien Laurat,

L'Espéranto, Langue Vivante (Esperanto, Vivanta Lingvo) en la revuo

L'Année Politique, Econom, ique et Cooperative, n-ro 92, nov-dec. 1949,

p. 197.


84

kiu ricevas ciam pli largan kaj pli profundan enhavon: de la

religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la morto,

al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, gis

ia nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia

egaleco kaj socia sekureco. La konscio pri la esenca egaleco

de la homa naturo, super ciuj akcesoraj diferencoj, traboris

kaj traboras al si la vojon tre malrapide, sed sendube, ankau

sur tiu ci kampo, oni iras antauen. La akcepto de la Universala

Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu

fakto (100). Inter la preskau plena au tre forta izoliteco de la

kastoj au klasoj en 1a sklaveca au feuda ekonomia-socia

sistemo, unuflanke, kaj la hodiaua klasapartigo, aliflanke,

estas tamen granda diferenco! Inter la antikva-greka vidpunkto,

konsideranta ciujn alilandanojn malsuperaj barbaroj,

kaj la nuntempa principe proklamita, kvankam ankorau

grandparte ne realigita, egaleco de ciuj popoloj, nacioj kaj

rasoj estas ankau granda diferenco.

La egaligado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo

(kio, kompreneble, ne signifas ilian unuformigon), la demokratigado

de la publika vivo kaj de la politikaj institucioj -

cio ci ebligas pli viglajn kontaktojn inter la homoj, cio ci

respeguligas en la proksimigo de la lingvoj.

(b) TEKNIKAJ FAKTOROJ. - La evoluo de plej diversaj

trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ciaspecajn

kontaktojn ne nur en naciaj kadroj, sed ankau en la internacia.

Sipoj, fervojoj, aviadiloj; autobusoj kaj automobiloj;

telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de

rilatado, sed samtempe - guste tial - potencaj fortoj de

lingvoproksimigo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al

regiono, de lando al lando ne nur varoj, ne nur homoj, sed

ankau vortoj. Samtempe, pro la sama kauzo, ankau la esprimmaniero

egaligas. Tio, sendube, firmigas la kuntenon de la

naciaj literaturaj lingvoj, sed gi samtempe plirapidigas la

grandan unuecigan procezon de la lingvoj generale, procezon,

kies esprimo estas la Internacia Lingvo.

__________

(100) Pli detale pri la Universala Deklaracio en: Ivo Lapenna, Aktualaj



Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, Roterdamo, 1952, cap. VII.

85

(c) KLERIGAJ FAKTOROJ. - La eltrovo de la skribo, la



ekesto de la literaturo, la invento de la presmasino, la

modernepoka ekfloro de la sciencoj kaj beletristiko, la

lernejoj kaj universitatoj, la legejoj kaj bibliotekoj, la teatro

kaj sonfilmo, la radio kaj televido - jen nur kelkaj el la

multnombraj klerigaj faktoroj. Multigante kaj disvastigante

paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege

potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio de la lingvo.

Miloj da instruistoj kaj profesoroj instruas la unuecan

literaturan lingvon de sia nacio al centmiloj da infanoj en la

lernejoj. Gin la popolo ciutage audas el radioaparatoj, de sur

la scenejoj, en kinejoj, tra la televido. Gin oni legas en libroj,

revuoj kaj gazetoj. . . . . Se hodiau la civilizitaj popoloj havas

siajn grandajn, unuecajn, komunajn lingvojn, tio estas

grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantau kiuj

trovigas la deviga potenco de la stato, tuta armeo da klerigaj

soldatoj, konsiderindaj financaj kaj generale materiaj rimedoj.

Estas kompreneble, ke en tiaj kondicoj ekzistas preskau

nenia ebleco por disfalo de la unuecaj naciaj lingvoj en dialektojn.

La vojo estis kaj estas inversa. La literaturaj, do

skribe fiksitaj, lingvoj ne disfalas, sed, male, la dialektoj

perdigas au farigas tute sensignifaj.

* *


*

Kiel oni vidas, rilate la lingvon kelkaj faktoroj influas

diferencige (disige), dum la aliaj agas unuecige (kuntene).

Superflue, diri, ke ilia influo sur la lingvon ne estas simple

mekanika, sed tre kompleksa. Ciuj ci unuecigaj kaj diferencigaj

faktoroj, tusitaj nur tre generale, agas samtempe,

interplektigas, influas unu la alian, reciproke sin helpas au

konstraustaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli

gravaj en alia, pli efikaj sur unu evolustupo, malpli sur alia,

estas mem influataj de la lingvo au per gi, agas sur la homan

menson kaj estas sangataj de tiu menso. Kun la rezervo de

la jus esprimita penso, en la lasta analizo de ili dependas la

lingvo de la homgrupo. En tiu senco estas korekta la difino de

86

Sapir pri la lingvo kiel "aro da simboloj reflektantaj la tutan



fizikan kaj socian fonon, en kiu iu homgrupo estas lokita" (101).

Tiel eksplikigas la ekzisto kaj karaktero de lingvoj hordaj,

gentaj, tribaj, popolaj, naciaj, internacia, unuflanke; kastaj,

klasaj, religiaj, profesiaj ec virinaj, aliflanke. Sed se oni jetas

nur rapidan rigardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimarkas,

ke kun la generala progresado de la homaro la unuecigaj



faktoroj amasigas kaj farigas ciam pli gravaj, dum la diferencigaj

ludas ciam pli modestan rolon. Rezulte kreigadis lau

diversaj manieroj ankau komunaj lingvoj, kiuj servis por

komunikado interne de la nova, pli supra kaj pli ampleksa,

socia unuo (au ec ekster gi, se gi estis sufice forta por altrudi

sian lingvon al aliaj), dum la antauaj lingvoj au malaperadis

au konservadis kaj ofte ankorau konservas sole regionan au

ec nur lokan karakteron.

Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio

de Esperanto en la kadroj de tiu ci generala lingvoevoluo, la

menciitaj faktoj havas unuarangan signifon. Kiel ciu alia

lingvo, ankau Esperanto ekestis sur difinita stupo de evoluo.

Kiel ciu alia lingvo, ankau gi havas sian portanton en la

homa socio. Kiel ciu alia lingvo, ankau gi estas socia fenomeno,

subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia

Lingvo suldas siajn formigon, vivon kaj progreson al la

unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio. La daura,

konstanta, rapida gravigo de tiuj fortoj pusas la homaron au

en abismon de sindetruo; au ciujn rasojn kaj naciojn, se ili

hontinde rezignas pri siaj ekzistorajto kaj libereco, sub la

sklavecan jugon de unu sola; au al integrigo surbaze de

egaleco. En la unua kazo estas superflue paroli pri kiu ajn

lingvo. En la dua regos la lingvo de la mondaj mastroj. La

tria, sole racia, la plej kredebla kaj akceptinda, signifos pluan

internan firmigon de la Internacia Lingvo kaj gian generalan

aplikon en la mondaj kadroj.

Intertempe, la hodiaua lingva stato, plena de evolua

dinamismo, donas bildon ne de lingvoj dividitaj inter si per

akraj linioj, sed prezentigas kiel multkolora eksterordinara

_______

(101) E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 90.



87

kubforma spektro, en kiu la diversaj lingvoj (inkluzive la

dialektojn, slangojn kaj aliajn lingvoformojn) simile al

koloroj transversigas unu en la alian, interpenetras sin reciproke,

sed tamen ne nur malsamas horizontale de unu lingva

regiono al alia, sed ankau varias vertikale de unu klaso,

profesio, okupo kaj simile al alia. Kaj tiel la lingvo en sia

tuteco respegulas la aktualan kompleksan socian strukturon

kiel la gis nun atingitan rezulton de historia evoluo.

3. INDIVIDUO AU KOLEKTIVO?

Kiu estas la rolo de la individuo en la kreado de la lingvo?

La socia grupo ciam estis kaj estas la supera legdona instanco

de la lingvo. Gi, tamen, ne povas krei sian lingvon

lauplace. La lingvo estas, kiel montrite, kondicita. Ankau la

hazardo sendube ludas sian rolon, sed la hazardo ciam efikas

sole en la kadro de la generala legeco kaj, sekve, estas nur

konsista parto de tiu legeco.

La individuo kiel membro de sia socia grupo kaj sekve

ankau de la koncerna lingva komunajo tute certe partoprenas

en la kreado de la lingvo. Sed tiu lia kreado ne estas, nek

povas esti, arbitra. Individuo, kiu agus tiel, eksigus sin mem

el la lingva komunajo.

Ne nur en tiu kvalito, sed ankau kiel apartenanto de

specialaj sociaj kungrupigoj en la kadro de la socia grupo, la

individuo kontribuas al evoluigado de la lingvo. Tiusence la

lingvo estas la plej demokrata kreajo de la homa socio, car

gi estas produkto de ciuj, surbaze de la plej reale ekzistantaj

fortoj en la socio kaj surbaze de la efektiva graveco, kiun en

difinita tempo havas unuopulo au aparta socia kungrupigo en

la socio. Tiu graveco - oni komprenu bone - ne estas iu

graveco antaufiksita por ciuj tempoj kaj por ciuj sociaj

grupoj: ekzemple fizika forto, nombro, ekonomia potenco,

socia pozicio, intelektaj valoroj k.s., kvankam ciu el tiuj, au

pluraj el ili, au ciuj en diversaj gradoj povas esti decidaj en

tiu au alia socia grupo depende de gia karaktero kaj de la

fortorilatoj en gi. La rolo de elstara individuo - rolo ne

neglektebla ankau en la komencaj lingvostadioj - farigas

ciam pli rimarkinda. Poeto, verkisto, filozofo, sciencisto,

88

lingvisto, oratoro, jurnalisto - jen nur kelkaj el la personoj,



cies influo en la konscia lingvokreado forte sentigas (102). Sed

ankau aliaj individuoj, malpli gravaj tiurilate, aktive, kvankam

certe malpli konscie, partoprenas en la evoluigado de la

lingvo. Kompreneble, la individuo povas ludi sian rolon nur

se lia lingvokrea aktiveco estas konforma al la samtempaj

bezonoj de la koncerna homgrupo kaj al la generala legeco

reganta la lingvoevoluon (103). La individuo ofte ignoras tiun

legecon. Tio ne gravas. Se lia lingvoiniciato estas konforma

al gi, se gi taugas por kontentigi la bezonojn, la socio - tiu

lasta kaj senapelacia legdonanto de la lingvo - akceptos la

novajon kaj gi eniros en la lingvon. Se ne, la nova vorto, la

nova esprimo, au ec la nova gramatika formo, iniciatita de

la individuo, perdigos senpostsigne. En ciu okazo la individueco

de la iniciatinto iamaniere perdigas en la komuna

lingva aktiveco de la socia grupo: hordo, tribo, gento, kasto,

klaso, profesio, religia komunajo, nacio au internacia homgrupo

sentanta la bezonon pri internacia komunikilo kaj

akceptanta la Internacian Lingvon por tiu celo. Tial, regule,

oni ne scias kiu individuo evoluigas la lingvon kaj kiom

granda estas lia partopreno en tiu lingvokrea agado. La

_______

(102). Jen karakteriza anekdoto: Kiam la romia imperiestro Tiberio



faris iam gramatikan eraron, la gramatikisto Marcelo atentigis lin pri

tio. Alia gramatikisto, kiu hazarde ceestis, kontraudiris Marcelon kaj

rimarkigis, ke ec se la formo uzita de la imperiestro estus gramatike

malkorekta, gi farigus korekta, car la imperiestro gin eldiris. Tiam

Marcelo turnis sin al la imperiestro per la vortoj: "Vi povas doni, ho

Cezaro, la romian civitanecon al la homoj, sed ne al la vortoj".

Marcelo ne tute pravis. Kiom da fojoj gramatika eraro per ofta

ripetado farigis fine gramatika regulo! Kaj kiom da fojoj gramatike

malkorekta esprimo de influa persono estis large akceptita de la aliaj!

(l03) La ideo, ke la lingvo povas esti sangata de unuopulo, estas

tre malnova. Protagoro, unu el la grandaj filozofoj kaj lingvistoj de

antikva Grekio, provis starigi kelkajn regulojn pri la genroj en la

greka lingvo. Surbaze de tiuj siaj reguloj li volis korekti la tekstojn

de 1a eposoj de Homero, car li opiniis ilin malkorektaj. Protagoro ne

sukcesis. Li, cetere, ne komprenis, ke la partopreno de la individuo

en la evoluigo de la lingvo estas plejparte kondicita kaj nur en tre

modesta grado libera. Superflue diri, ke ankau Esperanton neniu

individuo, neniu autoritato iam povos lauplace sangi pro la samaj

kauzoj, kiuj malebligas tiajn sangojn en kiu ajn lingvo.

89

personecoj de la unuopuloj senindividuigas, fandigas en la



socia maso. Nur lingvistoj kelkfoje okupigas pri ili kaj iam

studas ilian influon kaj ilian krean forton koncerne la lingvon.

Oni facile povas vidi, ke la lingvokrea agado efektivigas lau

vojoj iom pli kompleksaj ol estas "kontrakto“ au "interkonsento",

kiel kelkaj ec hodiau opinias!

La lingvokrea agado, do, povas esti pli au malpli spontana,

pli au malpli konscia, sed la "konscieco" certe ne faras la

lingvon "artefarita" en la senco de "kontraunatura", se nur

tiu agado estas konforma al la bezonoj de la kolektivo, kio

estas esenca. Tio rilatas al ciuj lingvoj inkluzive, kompreneble,

Esperanton.

Malgrau la rolo, kiun havas la individuo en la kreado kaj

evoluigado de la lingvo, la fakta socia portanto de la lingvo

ne estas la individuo, sed ciam la kolektivo. Tion perfekte

komprenis la genio de D-ro Zamenhof. Tial li rezignis pri

ciuj personaj rajtoj kaj lasis, ke Esperanto kresku kaj progresu

"lau la samaj legoj, lau kiuj estis ellaborataj ciuj vivaj

lingvoj". Kaj tio efektive okazis kaj plue okazas.

90

CAPITRO V



FORMIGO DE GRANDAJ

KOMUNAJ LINGVOJ

Same kiel ekzistis pli frue hordo ol tribo, pli frue gento ol

nacio, same tiel formigis unue la lingvoj hordaj, poste la

tribaj, la gentaj, diversaj popolaj-regionaj, la naciaj, fine la

Internacia Lingvo. La evolutendenco kondukis ciam - surbaze

kaj rezulte de elementoj pritraktitaj en la antauaj capitroj

- al malpli granda nombro da lingvoj por pli ampleksaj

homgrupoj.

La kreado de novaj, komunaj lingvoj por pli largaj sociaj

unuoj realigadis ciam el elementoj de pluraj "patrinlingvoj",

kvankam kelkfoje nur unu el ili atingis la cefan, decidan

pozicion en la nova lingvo dum la aliaj "patrinlingvoj" nur

kunhelpis ricige. Tiamaniere la novkreita lingvo, kiu devis

kontentigi pli grandajn postulojn de komunikado kaj de

pensado, estis ciam pli esprimkapabla, pli nuancita ol la

unuopaj lingvoj, el kiuj gi originis.

Tiu kreado, diference de la pli-malpli spontana lingvoformigo

en la primitivaj stadioj, estis plejparte konscia,

kvankam kondicita kaj de la generalaj ekonomiaj, sociaj kaj

ec politikaj cirkonstancoj, kaj de la lingvomaterialo jam

kreita gis tiu periodo en la malpli largaj kadroj de la diversaj

"patrinlingvoj".



1. LA GREKA LINGVO

La manieroj, lau kiuj estis kaj estas kreataj la grandaj

komunaj literaturaj lingvoj, estas diversaj. Unu el la plej

interesaj sendube estas tiu de la antikva greka lingvo.

91

Hindeuropaj triboj, kiuj, veninte de la Nordo, okupis au



en sinsekvaj ondoj au per daura enfiltrigado parton de la

Balkana Duoninsulo, la insulojn de la Egea Maro kaj la

okcidentan marbordon de Malgranda Azio, parolis diversajn

helenajn lingvojn. En la regionoj, kiujn ili ekposedis, logis

gentoj, kies origino kaj lingvoj ne estas konataj. Restis nur

kelkaj nomoj. Estas certe, ke la lingvoj de tiuj indigenoj ne

apartenis al la grupo de la hindeuropaj. Ankau en Malgranda

Azio la Grekoj trovis lingvojn nehelenajn. Tiamaniere la

grekaj lingvoj etendigis super fremda substrato kaj tio grandparte

eksplikas diversajn novajojn en la gramatika strukturo

kaj la grandan nombron de "fremdaj vortoj".

En la 7-a jarcento antau la kristana erao Grekio estis

dividita en aro da sendependaj urboj-respublikoj. Ekde la

tempo de la unuaj skribitaj dokumentoj, en Grekio estis

praktikataj multaj lingvoj. El la tekstoj de la 5-a jarcento

vidigas, ke en tiu epoko ciu urbo havis sian propran lingvon.

Ciuj tiuj lingvoj (kiujn pluraj lingvistoj nomas "dialektoj"

tute malprave, car super ili ekzistis neniu komuna lingvo)

estas divideblaj je kelkaj grupoj, el kiuj ciu konsistas el

pluraj lingvoj. La akaja lingvogrupo estas restajo de la plej

malnovaj invadoj de la helenaj triboj. En la nordorienta parto

de la lando estis la eolia grupo, en kiu trovigis ankau la

lingvo de la insulo Lesbo, norne tiu de Sapfa kaj Alceo. La

doria grupo konsistis el granda nombro da lingvoj tre malsamaj

inter si. Al tiu grupo apartenis ekzemple la lingvoj de

Korinto, Lakonio, Sicilio (Sirakuzo), de la insuloj Kreto, Rodio

kaj aliaj. En la doria formigis literaturo en Italio kaj en

Sicilio. La plej grava el literatura vidpunkto estas la ioniaatika

grupo. Miksajo de la eolia kaj ionia kreis specialan

lingvon, kiun Meillet nomas "artefarita", sed kiu estis uzata

por la poezio kaj servis por komunikado de la Grekoj ec

ekster Malgranda Azio, kiel montras Heziodo. Ciuj ioniaj

urboj uzis la komunan ionian lingvon, nome generale tiun,

en kiu skribis Herodoto, Anakreono kaj Hipokrato. Male, la

Dorianoj, sur pli malalta nivelo, havis tiutempe ankorau

multajn lingvojn. En la ionia lingvo estis kreata, ekde la 7-a

jarcento, floranta literaturo. En la atika lingvo de Ateno

estas produktita la ricega literaturo de la 5-a kaj 4-a jarcentoj.

92

Ciuj ci lingvoj kaj dialektoj kunfandigis iom post iom,



ekde la 4-a jarcento, en unu solan komunan helenan lingvon,

kies bazo estis la atika, miksita kun la ionia. Aleksandro la

Granda transplantis tiun novan komunan lingvon - koinê (104)

- sur largajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo. Gi

farigis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta

Orienta Romia Imperio kaj el gi originas la moderna greka

lingvo. Dum la antikva greka lingvo, kiu estis parolata en

Sicilio, baldau malaperis, forpusita de la latina, sed samtempe

riciginte gin, la koinê farigis lingvo de ciuj regionoj, kiuj en

la orienta parto de la Imperio perdis sian sendependecon kaj

kie, pli frue, multaj lingvoj estis parolataj. Kompreneble, tiu

komuna greka lingvo estis tre ricigita per multnombraj

vortoj de diversaj lingvoj antaue parolataj en Grekio kaj en

la Oriento.



2. LA LATINA LINGVO

La gentoj, kiujn oni trovas sur la Apenina Duoninsulo en

la kontrolebla historia epoko, parolis tre diversajn lingvojn

italajn-keltajn. Oni ne scias de kie ili venis, nek kiam ili

okupis tiun teritorion. La Liguroj certe trovigis en centra

kaj okcidenta Italio, kiel ankau en suda Gallio, antau ol ili

estis reduktitaj al la golfo de Genovo.

Cirkau la komencigo de la 4-a jarcento antau nia erao sur

la itala duoninsulo trovigis almenau tri cefaj italaj lingvogrupoj

kun granda nombro da subgrupoj. Ili estis la umbria,

la oska kaj la latina. Tiu latina, kiun oni unue renkontas,

estis la lingvo de Latio (Latium) kaj tie fakte nur la lingvo

de la patricioj en la urbo Romo mem. Gi estis nomata sermo

urbanus (lingvo urba) diference de sermo rusticus (lingvo

kampara) de la proksimaj teritorioj. En Sicilio oni parolis la

grekan lingvon de tipo doria kaj la komunan koinê, kiu

siavice estis, kiel ni vidis, sintezo de atikaj kaj ioniaj lingvoj.

Norde de Romo oni trovis la etruskan.

_______


(104) En la greka koinós, ê, ón signifas "komuna, komune greka".

93

Iom post iom, paralele kun la kresko de la potenco de Romo,



disvastigis kaj samtempe evoluis ciam pli kaj pli la latina

ricigante sencese el la fontoj de la venkitaj lingvoj. Gi

disvastigis unue al la apuda teritorio, poste gi venkis la lingvojn

de la oska kaj umbria grupoj, ensorbis ec la neitalajn

lingvojn de Italio, kiel la etruskan kaj la keltan en la nordaj

regionoj, kaj la mesapian en la sudaj partoj. Fine gi estis

altrudita al la plej granda parto de la okcidenta mondo,

interalie al Gallio, Hispanio, Norda Afriko.

La komencigoj de la latina kiel literatura lingvo datumas

nur de la 3-a jarcento kun la dramoj de Livio Androniko kaj

kun la verkoj kaj oratorajoj de Katono. La Scipionoj,

Hortensio, Lukrecio kaj precipe la granda oratoro kaj instruanto

de parolarto, Cicerono, gin poluris kaj plue evoluigis. Tiu

latina lingvo - miksajo de pluraj lingvoj - estis portata sur

la glavpinto de la romiaj legioj al vastegaj teritorioj kaj

altrudigis kiel komuna imperia lingvo al sennombraj regionaj

kaj lokaj lingvoj kaj dialektoj. Okazis grandega unueciga

procezo, kiu dauris plurajn jarcentojn.

Kiam en la 5-a jarcento de nia erao la okcidenta parto de

la Imperio falis sub la venkaj atakoj de la barbaroj, la

menciita unueciga procezo ne estis ankorau plene finiginta.

Kvankam trovigas lingvistoj, kiuj asertas, ke ciuj logantoj

de la Romia Imperio parolis la komunan literaturan latinan

lingvon, tio ne respondas, nek povas respondi al la fakta stato.

Gi povas rilati nur al la literaturaj kaj aliaj monumentoj

postrestintaj, sed ne al la vivantaj lingvoj de la popolamasoj.

Se ec hodiau, kiam ciuj unuecigaj faktoroj estas konsiderinde

pli fortaj kaj efikaj, ol ili estis en tiu epoko, trovigas tiom

da grandegaj diferencoj inter la popollingvoj de la sama

nacia komunajo, kiamaniere oni povas ec veni al la ideo,

ke en la 3-a au 4-a jarcento estus ebla plena lingva unueco

de ciuj popoltavoloj.

Kiam, do, cesis la ekonomia kaj politika potenco de Romo,

ankau la literatura latina lingvo finis sian vivon de reganta

stata lingvo, sed gi plue vivis kiel klasa kaj religia lingvo de

la kristanismo kaj de la mezepoka reganta feuda klaso. La

popoloj de la iam vasta Imperio plue paroli, kaj evoluigis

94

siajn proprajn regionajn lingvojn el kiuj, en la nova epoko,



surbaze de esence alia unueciga procezo, formigis la unuecaj

t. n. latinidaj lingvoj.

La malnova latina, sekve ne disfalis en plurajn dialektojn,

kiel iuj erare opinias, sed gi konservigis tutece kaj nur

transiris de unu socia portanto al la alia, tio estas al la feuda

klaso de nobelaro, al la eklezio kaj al la scienco, kiuj plue

evoluigis gin. Kontraue, la popolaj lingvoj, kiuj ankorau ne

estis plene latinigitaj kaj, guste tial, estis malsamaj inter si,

plue vivis sian vivon en esence novaj kondicoj. Nur, car la

unueciga forto de Romo ne plu efikis kaj car la feudismo kaj

la eklezio, kune kun la scienco, agis kuntene koncerne la

latinan lingvon, sed ne koncerne la popolajn, aliaj - diferencigaj

- faktoroj ekagis kaj, sekve, tiuj lingvoj iris sian

propran vojon, influataj ankau de la klasa, mezepoka latina

lingvo.

Multe pli poste, en ligo kun la ekgermo de la kapitalismo



kaj gia evoluo, kun la paralela formigo de la nacioj kaj de

la grandaj naciaj statoj, kreigis ankau novaj unuecaj naciaj

lingvoj. Tiel formigis ankau la latinidaj literaturaj lingvoj.

Sed ili ne estis senperaj filinoj de la klasika latina, kiel tion

oni kredas kaj kredigas; male, ciun el ili gepatras pluraj

apartaj regionaj popollingvoj. La franca, itala, hispana,

portugala, rumana lingvoj ne devenas, do, de la malnova

klasika latina, sed de la latinaj popollingvoj parolataj en la

respektivaj regionoj.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 3. INDIVIDUO A U KOLEKTIVO
  • FORMI GO DE GRANDAJ KOMUNAJ LINGVOJ
  • 1. LA GREKA LINGVO
  • 2. LA LATINA LINGVO

  • Elŝuti 2.27 Mb.