Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo5/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19

FAKTOROJ INFLUANTAJ

LA LINGVOEVOLUON

La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de iuj faktoroj

(kiuj, cetere, en pli au malpli alta grado ludas sian rolon

ankau koncerne la aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke,

gi mem farigas unu el la faktoroj, ec tre grava, kiuj aktive

influas la evoluon de la socio.

En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontrauaj

tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco.

Ili estas nenio alia ol manifestigo de du antagonismaj kategorioj

de faktoroj, kiuj seninterrompe - sed ne kun la sama

efiko en ciu epoko kaj en ciu medio - influas la lingvon. Al

la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj

efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el

unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do

unuecige.

1. DIFERENCIGAJ FAKTOROJ

La cefaj diferencigaj faktoroj estas:

(a) GEOGRAFIA FAKTORO. - Klimato, altaj montoj,

grandaj maroj, largaj riveroj, netrapaseblaj marcoj, densaj

arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn

unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo.

Sub la influo de tiuj kondicoj ciu grupo ne nur kreas al si

sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankau restas sen reciprokaj

kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimigon

de la lingvoj.

La geografia faktoro ludas tre gravan rolon sur la plej

73

malaltaj stupoj de la civilizo, sed ec hodiau gi ne perdis cian



signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj,

sen ia ajn kontakto au kun nur tre malmulte da reciprokaj

rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj

ekster la respektivaj medioj.

Estas sciate, ke la indigenoj de ambau Amerikoj posedas

grandegan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Ciu

tribo, nombranta ofte nur kelkajn centojn da membroj, havas

sian propran lingvon.

En Suda Ameriko nur la lingvoj de la Tupi-Guarani Indianoj

estas relative vaste komprenataj. Ili ankau influis la portugalan

lingvon de Brazilo. La aliaj lingvoj varias de tribo al tribo, ec

de kabano al kabano, tiel ke kelkfoje nur la membroj de la

sama familio komprenas unu la alian (77). Tibor Sekelj, unu

el la konataj sudamerikaj esploristoj, rimarkis la saman

fenomenon dum siaj plurjaraj vojagoj tra Brazilo. Li rakontas,

ke ec hodiau tute malgrandaj indigenaj triboj parolas

siajn apartajn lingvojn, tre diferencajn inter si.

Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda

Ameriko donis jam en la 17-a jarcento Gabriel Sagard en sia

libro Granda Vojago en la Lando de Huronoj (78). Li asertis,

ke en la regionoj, vizititaj de li, tre malofte du vilagoj parolas

la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dedicis grandan parton

de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj,

parolas pri la senfina nombro de la indigenaj lingvoj. Li diras:

"La indigena logantaro de Ameriko norde de Meksikio (Cirkau

1,150.000) parolis, en la tempo de la malkovro de Ameriko fare de

Kolumbo, mirigan nombron da lingvoj, el kiuj la plejparto estas

ankorau parolata, kvankam en multaj kazoj sole de nura manpleno

da individuoj. Kelkaj el ili, kiel sioux kaj navaho, estas

ankorau florantaj lingvoj" (79).

Nur en Kalifornio sur la spaco de 150.000 kvadrataj mejloj,

Kroeber distingis 31 lingvofamiliojn kaj minimume 135 dia-

_______

(77) Lau la verko cit. sub (43), p.141 kaj la verko cit. sub (74) pp.



36, 287, 289.

(78) Gabriel Sagard, Grand Voyage du Pays des Hurons (Granda

Vojago en la lando de Huronoj). Paris. 1631.

(79) E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 169.

74

lektojn (lingvojn). Kiel dirite aliloke (80), la verko La Lingvoj



de la Mondo distingas pli ol 100 familiojn kaj amason da

izolitaj lingvoj en Ameriko ec hodiau.

La indigenoj de Australio, kies nombro estas taksata je

cirkau 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda

kontinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La

lingva esploranto - diras Mario Pei - trovas, kompreneble,

en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nombra,

komerca, politika kaj kultura. Sed li ankau trovas tie "miriadon

da malpli grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative

malmultnombraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan

nivelon" (81). En Birmo, ekzemple, estis establita, cefe sub la

dinastio Alaungpaya (1752-1885) la birmana lingvo, en kiu

estis kreitaj konsiderindaj literaturaj valoroj. Gi farigis

rimedo de komunikado ne nur en la tiama Birmo, sed ankau

en Arakanio kaj Peguo, kvankam tiuj du regionoj trovigis

sub la brita regado (la unua ekde 1826, la dua ekde 1852) kaj

poste formis parton de Brita Birmo. Tamen en la montaraj

regionoj vivis izolite multaj sendependaj triboj, kiuj parolis

kaj konservis siajn proprajn apartajn lingvojn. Iu vojaganto,

kapitano Gordon, priskribis tiujn lingvojn; kelkfoje ili estas

parolataj nur de po tridek au kvardek familioj. La lingvoj

estas tiel malsamaj inter si, ke ec la plej najbaraj triboj ne

povas interkomprenigi.

Centoj da amerikaj lingvoj - diras A. Meillet - ne

proksimigis unuj al la aliaj, car la plej granda parto de la

kontinento ne estis dense logata kaj tial la unuopaj grupoj

estis izolitaj (82). La samo validas por kiu ajn alia regiono. Se

la homgrupoj vivas izolite, dividite en malgrandaj komunajoj,

kun malmulte da rilatoj inter si, ili kreas siajn proprajn

lingvojn, kiuj ne estas konataj ekster la koncerna lingva

komunajo.

Tia, do, estas la diferenciga rolo de la geografia faktoro,

_______


(80) Vidu piednoton (22).

(81) Mario A. Pei, verko cit. sub (74), p. 454.

(82) A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 116.

75

precipe en la pli malaltaj stadioj de la civilizo kaj de la



lingvo. La fakto, ke sur tiu malalta nivelo la geografia

faktoro kune kun la aliaj diferencigaj elementoj, havas tiel

efikan disigan signifon, prezentas plian apogon al la koncepto,

ke la unua formigo de la lingvoj en tempoj tre malproksimaj,

kiam ciuj diferencigaj faktoroj havis ankorau pli grandan

efikon, estis karakterizita de senfina varieco.

(b) EKONOMIAJ-SOCIAJ FAKTOROJ. - Oni povas

distingi plurajn faktorojn, apartenantajn al tiu ci grupo. Jen

la plej gravaj:

(i) Kasta au klasa faktoro. - Kun la evoluo de la homaro,

kun la rompigo de la primitiva komunajo en diferencajn kaj

poste ec antagonismajn klasojn, rompigis ankau la lingvo.

Ciu ekonomia diferencigo signifas samtempe ankau socian

diferencigon, kaj tio nepre rezultigas lingvan diferencigon.

Se la diversaj klasoj estas akre dividitaj unuj de la aliaj, ankau

iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn. Male, se la klasoj

havas pli viglajn reciprokajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras

malpli da diferencoj.

La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon

de preskau kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj

havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto

de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, gis la malsupraj tavoloj,

trovigantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn

dialektojn. En la dravidaj lingvoj de suda Hindio kaj norda

Cejlono ec la genro ne estas formata surbaze de la sekso, sed

lau la kasto: "superaj" au "malsuperaj" estuloj, tiel ke la

virinoj, kaj ec la diinoj, trovigas en la rango de la lastaj, en

la sama kategorio kun la senvivaj objektoj (83).

La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la

patricioj en Romo. Pritraktinte la formigon de tiu lingvo,

Max Müller konkludis:

"Se la plebanoj estus superregintaj anstatau la patricioj, 1a latina

estus estinta tre diferenca de tiu, kiu trovigas ce Cicerono (84).

________________

(83) Mario A. Pei, verko cit. sub (74), p. 33.

(84) Max Müller, verko cit. sub (23), p. 60.

76

Similan fenomenon oni rimarkas en la feuda mezepoka



Europo. La reganta feuda klaso de la nobelaro, la eklezio kaj

la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum

la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj

dialektojn.

En Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso

parolis la francan normandan lingvon, dum la kamparanoj

kaj metiistoj plue parolis saksajn lingvojn dum kelka tempo.

En la moderna epoko, pro la fakto, ke la diversaj socitavoloj

estas malpli izolitaj unuj de la aliaj, kiel ankau pro la influo

kaj ciam pli granda signifo de la unuecigaj faktoroj, la klasa

faktoro ne plu ludas tian rolon, ke gi povus krei tute apartajn

lingvojn. Estus, tamen, eraro pensi, ke gia influo tute perdigis.

La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasigi en

apartaj kvartaloj, tiel ke ankau el teritoria vidpunkto ili estas

dividitaj. La rilatoj inter ili farigas en tiuj okazoj nur

eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La konsekvenco estas, ke

ankau la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufice diferencas.

Observante la lingvon de la burgaro kaj tiun de la laboristaro

en Londono, en Parizo au en kiu ajn alia granda urbo, oni

facile povas rimarki, ke la distanco inter ili estas nek malgranda

nek sensignifa. "Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ciu kun

siaj lingvaj apartajoj" - diras A. Meillet (85).

Margaret Schlauch skribis jenon pri la londona cockney:

"En la kadro de la angle parolanta mondo versajne la plej akra

kontrasto estas trovebla inter la cockney londona dialekto, unuflanke,

kaj la lingvo de la "supra klaso" ("upper-class"), aliflanke.

La londonanoj ne hontas rekoni tiun kontraston; ili estas tre sinceraj

rilate la ekziston de klasaj niveloj en la lingvo" (86).

Marr certe eraris, kiam li troigis la influon de la klaso al

la lingvo, sed estas same tiel erare nei gian pli au malpli

grandan rolon en la evoluo de la lingvo, depende de la konkreta

strukturo de la koncerna socia grupo. Por citi anko-

___________

(85) A. Meillet, verko cit. (70), p. 113.

(86) Margaret Schlauch The Gift of Tongues (La Donaco de la

Lingvoj), London, 1949, pp. 261-262. A1 la supra citajo oni povus nur

aldoni, ke tiu "kontrasto" estas tia, ke neniu persono, kiu konas nur

la literaturan anglan lingvon - ec ne Angloj mem - povas kompreni

la londonan cockney.

77

raufoje Meillet: "Ciu socia diferencigo havas sancon esprimigi



kiel lingva diferencigo“ (87).

(ii) Profesia faktoro. - La divido de la laboro kaj, kiel gia

rezulto, la ekesto de profesioj kauzis la kreigon de apartaj,

profesiaj au teknikaj lingvoj. Kie ajn ekzistas divido de la

laboro, devas ekzisti ankau divido de la lingvo. Ciu profesio,

ciu okupo, havas siajn proprajn terminojn, kiuj plej ofte ne

estas konataj ekster gi. Ju pli la homaro evoluas, ju pli la

diversaj fakoj specialigas, ju pli la unuopulo dedicas sian

fizikan kaj spiritan aktivecon al sia fako, des pli specialigas

ankau la koncernaj fakaj lingvoj.

Se urbano generale kontentigas per la vortoj safo, safino

kaj safido, la angla farmisto "sentas bezonon pri esprimo por

'unujara safo' kaj alia pri esprimo por 'dujara safo' kaj precize

diferencigas la netonditan dujaran safon (teg) de la pli generala

esprimo twinter, t. e. duvintra. En Kimrujo la safpastistoj

havas grandan aron da nomoj por la diversaj orelmarkoj,

kiujn portas la safoj de diversaj posedantoj" (88). Same tiel

multajn vortojn pri la safo havas la pastistoj en la montoj de

Dalmatio kaj tre versajne ankau en aliaj pastistaj regionoj de

Jugoslavio kaj de kiu ajn alia lando. Sed kio estas rimarkinda,

estas la fakto, ke tiuj samaj pastistoj en Dalmatio, kiuj havas

abundon da vortoj por la safoj kaj ec nomas aparte unuopajn

safojn, ne scias la nomojn de multaj montaj floroj, herboj

kaj aliaj kreskajoj en sia senpera cirkauajo. Sed, kompreneble,

ciu botanikisto posedas tiujn vortojn kaj multajn aliajn. La

samo validas por zoologo, medicinisto, juristo, historiisto,

elektrikisto, tajloro kaj ciu alia profesiulo au fakulo pri sia

profesio, fako au speciala laborkampo.

La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas

hodiau plurajn centmilojn da esprimoj. El tiuj esprimoj,

relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ciuj

uzantoj de la koncerna lingvo. Ec en Anglio, do en lando kun

tre alte evoluintaj kulturo kaj civilizo, la kamparano kelkloke

_______


(87) A. Meillet. verko cit. sub (70), p. 113.

(88) W. E. Collinson, La Homa Lingvo, Berlin, 1927, p. 79,

78

ne konis pli ol 300 vortojn ankorau meze de la pasinta



jarcento, lau la enketo kiun faris tiam Max Müller, kiu plue

diris:


"Bone edukita Anglo. . . . . . malofte uzas en la konversacio pli ol

3.000 au 4.000 vortojn proksimume kaj elokventaj parolantoj

povas atingi la kvanton de 10.000 vortoj je sia dispono" (89).

Anglo, nomata D'Orsay, prezentis antau pluraj jaroj studon,

en kiu li konkludis, ke "la uzvortaro de analfabetoj kaj

duonanalfabetoj ne transpasas 500 vortojn" (90). La prezidanto

de la Linguaphone Institute taksis antau nelonge, ke ordinara

(meza) persono utiligas c. 1.000 uzeblajn vortojn en sia tuta

vivo kaj malofte transpasas 1.200 vortojn (91).

Kvankam Mario Pei, sajne, opinias tiujn taksojn tro

malaltaj, tamen li ne esprimis pri ili difinitan opinion. Li nur

aldonis informojn pri la studoj de grupo da psikologoj, lau

kiu 4-jara infano "konas pli ol 5.000 vortojn" kaj je la ago

de 10 jaroj atingas 34.000 vortojn! Lau alia opinio, prezentita

de M. Pei, idiota plenkreskulo scias 10.000 vortojn, dum la

meza normala plenkreskulo posedas inter 35.000 kaj 70.000

vortojn! (92).

___________

(89) Max Müller, verko cit. sub (23), p. 268.

(90) Lau Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 112.

(91) Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 112.

(92) Tiuj ciferoj estas absurdaj. Ili cetere estas ankau kontraudiraj

inter si. Oni komparu nur la kvazauan vortprovizon de 10-jara infano

(34.000) kun la vortprovizo de mezklera plenagulo (35.000), kiu tamen

restas mezklera ec kun la provizo de 70.000 vortoj! Antau cio estas

necese distingi inter la lingvoj, en kiuj la vorto estas sendependa

unuo kun autonoma valoro, kiel ekzemple en la greka, latina, generale

en la lingvoj hindeuropaj kaj semidaj, unuflanke, kaj la lingvoj en

kiuj la vorto perdigas en la frazo kaj ne havas memstaran valoron,

ekzemple en kelkaj amerikaj lingvoj, kiuj havas tiom da vortoj,

kiom da frazoj kaj tiom da frazoj, kiom da vortoj, aliflanke. Poste,

restante ce la lingvoj kun autonoma vorta valoro, oni devus distingi

inter aktiva scio kaj pasiva. Plue, estus necese difini kion signifas

"scii", car tiu difino povas iri de la precizeco en la grandaj vortaroj

gis la plej nebula kompreno de la signifo. Tre versajne M. Müller

pensis al aktiva vortuzo kaj kontentigis pri scio de socia identigo de

la vorto. En tiu senco mi mem parolas pri la vortprovizo kaj, kompreneble,

ne konsideras la fleksiojn kiel apartajn vortojn. Pli detale

en la artikolo Kelkaj Lingvistikaj Demandoj, publikigita en la revuo

Belarto, eldonita de UEA, 1958.

79

Sian propran opinion Mario Pei esprimis per jenaj vortoj:



"Oni diras, ke la kompleta angla vortaro konsistas el c. duonmiliono

da vortoj. Estas dube cu iu individuo konas pli ol unu

kvinonon de tiu nombro" (93).

Tre versajne li estas tro optimisma en tiu takso. Certe tia

individuo ne ekzistas. Pli realeca li estas, kiam li daurigas

tiun parton jene:

"Centmiloj da vortoj, kvankam ili aperas listigitaj en la grandaj

vortaroj, apartenas al specialaj sciencaj, profesiaj au fakaj parolmanieroj

(parlances), kaj ne estas uzataj, ec ne rekonataj, de la

meza parolanto. Ciu kampo de moderna aktiveco havas sian

propran specialigitan vortaron, kiu estas familiara nur al tiuj,

kiuj estas okupataj en la kampo. Ekzistas speciala vortaro de

medicino, alia de psikologio, alia de botaniko, alia de muziko. .. " (94).

Senkonsidere al la opinio de Mario Pei, au de kiu ajn alia,

sendube la vortoj vere komunaj al ciuj membroj de la lingva

komunajo, inkluzivante, do, ankau la plej malklerajn tavolojn

de normalaj plenaguloj - kaj guste la plej malkleraj tavoloj

tiurilate ludas la decidan rolon - estas ne pli ol 1% de la

tuta lingva vortprovizo. Tiu takso certe estas optimisma, car

gi signifas, ke ec la plej malkleraj personoj posedus c. 4.000

vortojn, dum, plej versajne, 4.000 gis 5.000 vortoj (en la

lingvoj, kompreneble, en kiuj la vorto havas autonoman lingvan

valoron) reprezentas la mezan aktivan vortprovizon de

mezklera individuo (95). Cio alia apartenas al profesiaj, fakaj,

_______

(93) Mario Pei, verko cit. sub (31), p. 111.



(94) Mario Pei, verko cit. sub (31), pp. 111-112.

(95) Generale la individua vortprovizo - spegulo de la individua

kulturo - estas relative malrica. Oni konsideru, ke la tuta Malnova

Testamento estas skribita per 5.642 vortoj. Shakespeare uzis en ciuj

siaj dramaj verkoj c. 15.000 vortojn, dum aliaj taksis je 16. 000 la

malsamajn vortojn, kiujn li uzis en sia tuta verkaro. Lau M. Pei, oni

elkalkulis, ke Racine uzis en ciuj siaj verkoj nur 6. 000 vortojn, dum

la verkaro de Victor Hugo estis skribita, lau kelkaj, per 20.000 vortoj.

Versajne en la kazo de Victor Hugo oni kalkulis kiel apartajn vortojn

ciujn fleksiojn de la samaj vortoj au la proprajn nomojn, kiujn li

abunde uzis. La tuta literatura vortaro de Milton estas taksata inter

8.000 kaj 11.000 vortoj. Oni komparu tiujn ciferojn kun la supre

menciitaj "vortaroj" de 10-jaraj infanoj! Kompatindaj Shakespeare,

Racine, Hugo, Milton kaj ciuj aliaj mondfamaj verkistoj! Bona

oratoro devus posedi c. 8.000 gis 10. 000 vortojn. En Esperanto, la

aktiva posedo de c. 3.000 radikoj donas vere abundan vortprovizon.

80

teknikaj lingvoj. Tien ci oni devas ankau alkalkuli la specialajn



lingvajn esprimojn, ekestintajn surbaze de diversaj

akcesoraj homaj aktivecoj, kiaj la sporto, casado, vojagado

k. t. p.

(iii) Seksa fakturo. - Estas jam menciitaj la kazoj de

virinaj gestaj lingvoj. Oni konstatis, ke, ce diversaj primitivaj

triboj, ankau la parollingvoj de virinoj tre forte diferencas

de la viraj. La kafraj virinoj posedas multajn apartajn

vortojn, kiuj ne trovigas en la lingvo de la viroj. Pro tabuo al

virinoj estas malpermesite uzi vorton, enhavantan kiun ajn

sonon, kiu estas simila al la sonoj de la nomoj de iliaj plej

proksimaj viraj parencoj. Ankau en aliaj indigenaj lingvoj

de Afriko la tabu-vortoj influas la lingvan diferencigon.

Similan fenomenon rimarkis T. Sekelj ce kelkaj indigenaj

triboj de Brazilo.

En Afriko oni trovis ankau tribojn, kie la virinoj parolis

tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon oni atribuas al la

fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ciujn virojn de la venkita

kaj ekposedis giajn virinojn.

Tre interesa kazo de grandegaj diferencoj inter la vira kaj

virina lingvoformoj estas tiu de la yana-lingvo en norda

Kalifornio. La vira formo estas uzata sole inter viroj, dum

la virina aplikigas ne nur en la konversacio inter virinoj,

sed ankau inter virinoj kaj viroj. La kauzo de tiu speciala

virina lingvo ne trovigas en tabuo, car la virinoj libere uzas

la virajn formojn, kiam ili citas virajn dirojn en sia lingvo.

Tre kredeble la reduktitaj virinaj formoj simbolas la malpli

altan socian pozicion de la virinoj en la komunajo (96).

En antikva Hindio la virinoj parolis prakrite. Tiuj prakritaj

lingvoj eniris en la literaturon unue tiel, ke en la sanskritaj

teatrajoj la virinaj karakteroj, cu nobelaj au ne, prezentigis

kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj

nobeloj uzis la sanskriton. En la feuda mezepoko de Europo

la virinoj generale ne parolis latine. Dante atribuis al la influo

de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon

de Italio la popollingvojn (lingua volgare). Fakte, la vera

___________

(96) E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 212.

81

kauzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komencigoj de



interna malintegrigo de la feuda sistemo kaj la fortikigo de

la burga elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon helpis ciuj

tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron

de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa

aparteno.

Ankau ekster tiuj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira

kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj,

kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ce gentoj sur pli

malalta stupo de civilizo. La viroj, ekzemple, okupigas pri

casado, dum la virinoj kolektas sovagajn fruktojn au kultivas

vegetajojn. Sub la influo de tiuj malsamaj okupoj ankau la

lingvoformoj manifestas diferencojn, cefe rilate la konsiston

de la vortprovizo. La saman fenomenon oni povas tre bele

observi en la nuntempo en la medioj de elmigrintoj kaj

rifugintoj: la virinoj kutime akiras unuavice la vortojn

rilatantajn al hejma mastrumado, dum la viroj familiarigas

kun tiuj de sia profesio au fako en la lingvo de la nova

domicilo.

Kiel oni vidas, la seksa faktoro ne estas fakte biologia

faktoro, kiel unuavide oni povus pensi, sed gi estas ekonomia

kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon,

precipe ne hodiau, sed gi povas farigi tre influa, se ciu el la

du seksoj ekskluzive okupigas nur pri difinitaj laboroj.

(iv) Religia faktoro. - Preskau ciuj religioj uzas apartajn

lingvojn por siaj ritoj. En antikva Romo ec la pastroj mem,

asertas Kvintiliano, apenau povis kompreni siajn sanktajn

himnojn. En la budistaj temploj de Japanio - diras M. Pei -

la sanskritaj pregoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de

pastroj, kiuj preskau komplete forgesis ilian signifon. Ciu el

la kristanaj religioj havas cie specialan lingvon, kiu tute au

grave diferencas de la komuna lingvo. La katolika eklezio

uzas cefe la latinan lingvon, sed kelkloke ankau malnovajn

au specialajn formojn de aliaj lingvoj; la slavaj ortodoksaj

eklezioj aplikas generale la malnovslavan; la ritoj de la greka

ortodoksa eklezio estas farataj en la antikva greka lingvo. . . .

Ankau aliaj religioj havas apartajn lingvojn. La sankta lingvo

de Islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum,

82

ekzemple, la suda budismo aplikas la t. n. pali-lingvon. La



religiaj ritoj - diras Meillet - destinitaj transporti la homon

en mondon apartigitan, en mondon sanktecan, postulas lingvon

same tiel apartan (97).

Kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam

kompreneble ankau la koncerna religia lingvo havas la saman

etendigon. Tamen, pro siaj stonigintaj antikvaj lingvoformoj

tia lingvo kutime ne servas kiel instrumento de komunikado

en la ordinara senco de la vorto, sed pli kiel simbolo de

religia unueco. Sed ofte okazis, ke la efektivaj portantoj de

iu religio estis au tute identaj al la supera tavolo de iu

ekonomia-socia organizo, au formis gian esencan parton. En

tiaj kazoj la religia lingvo identas kun la kasta au klasa.

Tiaj, ekzemple, estas la sanskrita de la bramanoj kaj la mezepoka

latina. Generale parolante, ju pli grava estas la religio

en iu socia grupo, des pli grandan signifon havas gia lingvo

kaj des pli forte sentigas gia influo. En mezepoka Hungario

la skriba uzado de la popollingvoj estis konsiderata kiel krimo

kaj kelkfoje la "krimuloj" estis kondamnitaj al mortpuno.

Ankau aliaj faktoroj influas diferencige. Tiaj, ekzemple,

estas la transdonado de la lingvo al la novaj generacioj fare de

la malnovaj, la politikaj malhelpoj al interregiona au internacia

komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankau tiuj

faktoroj ludas pli au malpli gravan diferencigan rolon kaj ili

ne restas neglekteblaj.

Oni komprenos la gravecon de la specialaj lingvoj, kiujn

kauzas la diferencigaj faktoroj, se oni konsideras, ke tribo en

suda Hindio, kiu konsistas el nur c. 800 personoj, "havas 3

specialajn religiajn lingvojn, unu slangon kaj unu dialektan

dividon de socia origino“ (98).

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 1. DIFERENCIGAJ FAKTOROJ

  • Elŝuti 2.27 Mb.