Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo4/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19

LINGVO KIEL SOCIA FENOMENO

La lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia "natura" au

"biologia" aperajo. Tio signifas, ke gi povis ekesti, ke gi

evoluis kaj evoluas ekskluzive en la kadro de la homa socio.

La lingvo, do estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj

legoj. Tio ankau signifas, ke la portanto de la lingvo ciam

estis kaj estas iu homgrupo. Sed gi tute ne signifas, ke tiu

portanto estas au devas esti nur la "nacio". Ekzistas ec

hodiau personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen ia ajn

scienca respondecosento, emfazas pri la "nacia animo" au pri

la "nacia spirito" kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. El

tio oni ofte konkludas, ke la Internacia Lingvo estas neebla,

car, ja, ne ekzistas ia "internacia nacio" kun "internacia

animo"!


Sendube, la frazoj pri la "profundoj de la nacia animo", pri

giaj "misteraj kreofortoj" koncerne la lingvon sonas poezie

kaj impresas bele. Tamen, ili havas nenion komunan kun la

realajo. Paroli tiel pri la lingvo ne estas malpli mistike, malpli

nescience ol diri, ke, ekzemple, Eva parolis kun la serpento

france! (63).

Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en

la socio, sed samtempe, foje ekestinte, gi mem influas sian

_______

(63) Pli detale pri tio: D-ro Ivo Lapenna, La Internacia Lingvo en



Historio kaj Hodiau, kroatlingve, Zagreb, 1939; La Angla au Esperanto?,

kroatlingve, Zagreb, 1940; Pri la t.n. Artefariteco de la Internacia



Lingvo, franclingve en la gazeto L'Essor, n-ro 2/1950 kaj en multaj

aliaj artikoloj.

60

propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ciu alia socia



fenomeno (religio, arto, politiko, juro, modo k.a.), ciu el ili

depende de sia karaktero, trovigas en reciproka funkcia rilato

kun la socio.

1. PRI LA NATURECAJ-BIOLOGIAJ KONCEPTOJ

Por povi pli reliefe vidi kion signifas la socia karaktero de la

lingvo, estas utile ekzameni, almenau per kelkaj vortoj, kio

gi povus esti, se gi ne estus socia fenomeno en duobla senco:

(a) ke gi ekestis paralele kun la formigo de la homo helpante

en la sama tempo siavice tiun formigon, ke, do, gi estas



ekskluziva apartenajo de la homa socio kaj (b) ke tiu ekesto,

evoluo kaj ciuj pluaj transformigoj okazis ne kiel rezulto de

individua arbitra volo, sed kolektive, en la kadro de la socio,

sub la influo de la fortoj regantaj en gi.

La respondo en tiu kazo povus nur esti, ke la lingvo estas

ia natura, biologia aperajo. La unua kaj la plej generala sekvo

de tiu starpunkto necese estus - por ne paroli pri la pluaj

konsekvencoj - ke al la lingvo devus esti aplikataj la legoj

de la naturo, legoj biologiaj, kaj ne tiuj tute specialaj,

agantaj en la homa socio.

Kompreneble, neniu neas la bezonon daure studi la naturlegojn

por kompreni ciam pli bone la mondon kaj la homon

kiel parton de tiu mondo en lia alia kvalito, t. e. en tiu de

natura vivanta estajo. Speciale la fiziologio de la vocorganoj

kaj de la cerbaj parolaj kaj audaj centroj ce la homo, precipe

se la studo etendigas al la evoluo de tiuj organoj, estas tre

utila. Sed tiuj studoj, kvankam ege helpaj por la kompreno

de la mehanismo de la parolkapablo kaj de gia evoluo, tamen

ne klarigas la esencon mem de la lingvo. Multaj aliaj vivantaj

estajoj eligas, lau sia propra naturo, diversajn tre variajn

sonojn au bruojn kaj tiamaniere instinkte esprimas kelkajn

fundamentajn sentojn: malsaton, timon, parigemon k. s.

Tamen, tiuj sonoj kaj bruoj havas ian signifon ne per si mem,

nome kiel konsciaj indikantoj de tiuj sentoj au statoj, sed

nur kiel integra parto de la konkreta konduto, lau la naturo

mem de la koncerna animalo. Kelkaj animaloj, precipe pluraj

hejmaj bestoj, povas esti "edukitaj" reagi al diversaj vorto

61

au, escepte, ec al desegnitaj figuroj. Ili "lernas" ankau postuli



ion: ekzemple la hundoj per bojado au la katoj per miauado.

Papagoj ripetas tutajn frazojn en diversaj lingvoj. Iuj asertas,

ke ec orangutango, hundo, safo estis instruitaj diri kelkajn

vortojn (64). Tamen, cio ci ne estas lingvo en la vera senco,

nome en la senco de aparta instrumento, organizita kiel

sistemo de simboloj, reprezentantaj ideojn kaj servanta por

konscia komunikado kaj pensado. La animaloj povas boji,

miaui, iai, heni, trili, kluki, ululi, bleki diversmaniere, sed ili

ne povas paroli. Kiam ili eligas tiujn diversajn sonojn au

bruojn, tio okazas kiel integra parto de la konkreta sento -

gojo, timo, doloro, malsato k. s. - kaj ne kiel nomado de tiu

sento. Kvankam la fiziologia bazo de la parolata lingvo estas

la kapablo eligi sonojn - kaj ankau tiu kapablo ciam pli

perfektigis paralele kun la evoluo de la lingvo - tamen gi

per si mem ne estas lingvo. Nur kiam difinita sono au sonkomplekso

ligigas al difinita objekto au ideo, ricevante

tiamaniere iun signifon, kiu estas de aliaj homoj, do socie,

akceptita kiel tia, ekestas la sona lingvo. Tian lingvon posedas

nur la homo kaj li akiris gin en la procezo de sia formigo

kiel homo.

Temas nun pri tio, ke precize tiun lingvon, do la lingvon,

oni provis ekspliki kiel naturan, biologian aperajon, kaj ne

kiel socian fenomenon.

Tiu "natureca" ideo servis kiel elirpunkto de pluraj teorioj

kun diversaj nuancoj.

Iuj, ekzemple A. Schleicher kaj liaj sekvantoj cefe el la

skolo de la t.n. "junaj gramatikistoj", rigardis la lingvon mem

kiel naturan organismon. Schleicher diris: "La lingvoj vivas

same kiel ciuj naturaj organismoj; ili, certe, ne kondutas kiel

la homoj, kaj ne havas historion, kaj tial ni uzas la vorton

_______

(64) Ekzistas raporto, lau kiu orangutangino estis instruita imiti la



vorton "papa". Alia asertis, ke li povis dresi hundon nombri de unu

gis tri kaj diri la vorton "sukero". Je informo el Usono, ke safo estis

instruita paroli, la humorista gazeto Punch (Londono) sprite rimarkigis:

"Says ewe!" ("Gi diras safino", prononcata same kiel "says you",

amerikanismo eldirata kiam oni ne kredas ion, proksimume kun la

signifo: "Rakontu tion al iu alia!").

62

'vivo' en pli mallarga laulitera senco" (65). Lau Schleicher, la



vivo de la lingvo esence ne distingigas de la vivo de ciuj aliaj

"vivantaj organismoj - kreskajoj kaj animaloj". Kiel la

animaloj, la lingvoj havas periodon de kreskado de la plej

simplaj strukturoj al pli komplikaj formoj, kaj periodon de

maljunigado, dum kiu la lingvoj ciam pli kaj pli malproksimigas

de la atingita plej alta evolugrado kaj iliaj formoj

degeneras. La naturistoj nomas tion - diras Sehleicher -

inversa metamorfozo. Ankorau pli klare li esprimis tiun

starpunkton en sia libro La Teorio de Darwin, kaj La Lingvistiko

(Weimar, 1873, p. 7) per jenaj vortoj:

"La lingvoj estas naturaj organismoj, kiuj ne dependas de la

homa volo, sed naskigas, kreskas kaj evoluas lau la legoj propraj

al ili, kaj poste maljunigas kaj mortas" (66),

Aliaj opiniis, ke la lingvo estas ennaskita, apartenanta lau

la naturo mem al la homo, do integra parto de li kiel biologia

estulo, tute adekvate al la krioj kaj bruoj produktataj de la

bestoj. Tiuj teorioj fakte identigas la antaulingvan, do ankau

antauhoman, stadion de la homaj antauuloj el la animala

mondo kun la lingva stadio ne nur de la Homedoj, sed ec de



Homo Sapiens. Eble nenio pli bone ilustras la esencon de tiu

starpunkto, ol la fakto, ke ec S-kta Bazilo estis akuzata de

Eunomio (Eunomius) pro ateismo tial, car li opiniis, ke la

infanoj "lernas paroli"! Tiel ennaskita estas, do, la lingvo

(ne la vocprodukta aparato), ke infanoj ne akiras gin de sia

cirkauajo, sed gi ekzistas kiel konsista parto de ilia homeca

naturo mem, ce kio ne multe gravas en tiu ci kunteksto, cu

tiu naturo estas konsiderata kiel antaufiksita de supernaturaj

fortoj au ne.

2. LINGVO KAJ SOCIO

Diference de tiu rigardado al la lingvo kiel natura, biologia

aperajo en tiu ci au tiu senco, aliaj jam delonge komencis

_______


(65) A. Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der

Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko

de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1876 , Antauparolo.

(66) Cit. lau Giuliano Bonfante, The Neolanguistic Position (La

Neolingvistika Pozicio), publikigita en Language, Vol. 23, n-ro 4./1947.

63

observi gin kiel fenomenon socian. Oni komprenis, ke, se la



lingvo estas io ekzistanta sole en la homa socio, gi povas esti

eksplikita nur kiel socia fenomeno. Ankau tiu koncepto servis

kiel elirpunkto por multaj teorioj, malsamaj inter si kaj ne

malofte kontrauantaj unu la alian. Sed ili havas unu generalan

komunan trajton: ili rigardas la lingvon kiel socian fenomenon,

kio gi ja objektive estas. Hodiau ne trovigas unu sola

iom serioza filologo au sociologo, kiu ne konsentas pri tiu

fundamenta fakto. Alia afero estas, ke ekzistis kaj ekzistas

diversaj interpretadoj de tiu fakto.

La plej grandajn meritojn por tiu nova, korekta studado de

la lingvo havas la fama svisa lingvisto Ferdinand de Saussure.

Li klare distingas inter la lingvo (langue), la parolo (parole)

kaj la parolkapablo (langage). La parolkapablo estas multforma

kaj koncernas plurajn sferojn: la fizikon, la fiziologion,

la psikologion. La parolo estas ago individua, dum la parolkapablo

(langage) apartenas "ankorau al la sfero individua

kaj al la sfero socia". Pri la lingvo mem F. de Saussure diras:

"Sed kio estas la lingvo? Por ni gi ne konfuzigas kun la parolkapablo;

gi estas nur difinita parto, esenca - tio estas vera - de

la parolkapablo. Gi estas samtempe socia produkto de la parolkapablo

(faculté du langage) kaj tuto de necesaj konvencioj,

adoptitaj de la socia korpo por permesi la praktikadon de tiu ci

kapablo ce la individuoj" (67).

Aliloke li diras:

"Disigante la lingvon de la parolo, oni disigas per la sama bato:

unue, tion, kio estas socia de tio, kio estas individua; due, tion,

kio estas esenca, de tio, kio estas akcesora kaj pli-malpli

hazarda" (68).

La lingvo ne estas funkcio de la subjekto, kiu parolas; gi

estas produkto, kiun la individuo registras pasive. Male, la

parolo estas rezulto de individua volo kaj inteligento. En tiu

individua ago estas necese distingi (a) la kombinojn, per kiuj

la parolanta subjekto utiligas la lingvon por esprimi sian

_______


(67) Ferdinand de Saussure, Cours de Linguistique Génerale (Kurso

de Generala Lingvistiko), publikigita de Charles Bally kaj Albert

Sechehaye, en kunlaboro kun Albert Riedlinger, Lausanne-Paris,

1916, p. 25.

(68) Ferdinand de Saussure, verko cit. sub (67), p. 31.

64

personan penson kaj (b) la psikofizikan mehanismon kiu



permesas al li eksterigi, manifesti tiujn kombinojn. Male, la

lingvo estas

". . . . . . la socia parto de la parolkapablo, ekstera al la individuo,

kiu per si mem povas nek krei nek modifi gin; gi ekzistas nur

surbaze de iaspeca kontrakto, farita inter la membroj de la komunajo.

. . . . . Ni jus vidis, ke la lingvo estas socia institucio, sed

pluraj trajtoj gin distingas de la aliaj institucioj, politikaj, juraj

k. t. p. " (69).

Jen ankorau nur kelkaj opinioj pri la socia karaktero de la

lingvo. Unu el la plej grandaj lingvistoj de ciuj epokoj,

Antoine Meillet, skribis en sia verko Lingvistiko Historia kaj

Lingvistiko Generala:

"Fakte, la lingvoj ne estas objektoj havantaj autonoman materian

ekziston kaj evoluantaj per si mem. Lingvo estas institucio apartenanta

al socia kolektivo, kaj la modifoj, kiujn gi trapasas, estas

ligitaj al la historio de tiu kolektivo" (70).

Alia granda franca lingvisto, J. Vendryès, same tiel komprenis

la lingvon kiel socian fakton. "La sino de la socio - li

diras - estas la loko, kie formigis la lingvo". La lingvo, lau

Vendryès, ekestis tiam, kiam la homoj eksentis la bezonon

komuniki unuj kun la aliaj. Kaj li daurigas:

"La lingvo, kiu estas socia fakto par excellence, estas rezulto de

sociaj kontaktoj. Gi farigis unu el la plej fortaj ligiloj, kiuj unuigas

la sociojn kaj gi suldis sian evoluon al la ekzisto de socia

grupo" (71).

Tial Vendryès opinias, ke nur esplorante la socian rolon de

la lingvo estas eble ricevi imagon kio gi efektive estas.

Aliflanke, ne estis nur Marr, kiu en Soveta Unio rigardis

la lingvon kiel socian fenomenon. Por ne longigi per citajoj,

estu menciita nur A. S. Cikobava, kiu al la demando kio estas

lingvo, respondas tute klare kaj senhezite:

"La lingvo estas socia fenomeno" (72).

_______


(69) Ferdinand de Saussure, verko cit. sub (67), pp. 32 kaj 33.

(70) A. Meillet, Linguistique Historique et Linguistique Générale

(Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Generala), Vol. I, Paris, 1926, p. 79.

(71) J. Vendryès, verko cit. sub (58), p. 13.

(72) Prof. A. S. Cikobava, Vvedenije v Jazykoznanaje (Enkonduko en

la Lingvosciencon), Parto I, dua eldono, Moskva, 1953, p. 23.

65

Kvankam hodiau estas generale forjetita la penso pri la



lingvo kiel natura aperajo, tamen la ideo pri la "natureco" de

la lingvo reaperas ec nuntempe en tiu au alia formo, sub tiu

au alia preteksto, kun tiu au alia celo. Kiam, ekzemple, oni

parolas pri la naciaj lingvoj kiel "naturaj" kaj pri la Internacia

Lingvo kiel "artefarita", tiam jen denove la "natureca"

fetico reaperas. Tio okazas ne nur en konversacioj de ordinaraj

homoj au en la taggazetaro, sed ankau en diversaj

lernolibroj kaj ec en verkoj de konataj lingvistoj de la

Okcidento kaj, same abunde, en tiuj de Soveta Unio kaj aliaj

landoj. Se la uzo de tiuj netaugaj terminoj havus la karakteron

de ia poezia komparo, tio ne multe genus. Sed ne estas

tiel. Ili estas uzataj en sia vera senco, kvazau la naciaj lingvoj

estus iaj naturaj elkreskajoj de nature vivanta organismo, la

nacio, dum la Internacia Lingvo estus io "artefarita" en senco

de kontraunatura, "elpensita" de unu homo kaj tial sen

eblecoj evolui, sen literaturo, sen karaktero de vivanteco. . .

kun la fina rezulto, ke gi entute ne estas lingvo. Tiaj absurdaj

diroj estas daure ripetataj sen rugigo ec de lingvistoj kun

famo, kaj ili montras ne nur kompletan ignoradon pri

elementaj faktoj rilate Esperanton, sed ili samtempe ankau

indikas ne sufican komprenon pri la socia karaktero de la

lingvo generale.

Ne estas hazardo, ke en la grandega verko de A. Meillet kaj

M. Cohen Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo),

en kiu estas prezentitaj ciuj iom gravaj lingvoj, Esperanto ne

trovis lokon. Lau tiu verko, la nombro de la lingvoj en la

mondo, ne kalkulante la "lokajn lingvoformojn", estas inter

2. 500 kaj 3. 500. El tiuj lingvoj nur 29 estas parolataj de po

pli ol 10 milionoj da individuoj. Cirkau 25 lingvoj estas gravaj

el vidpunkto de disvastigiteco kaj pro la skribaj produktoj

en ili, dum nur 40-50 lingvoj havas entute ian literaturon,

gravan au negravan (73). Kial ne aldoni la Internacian Lingvon

al tiuj 25 "gravaj pro la skribaj produktoj" au almenau,

nejuste, al tiuj 40-50 lingvoj, kiuj havas ian ajn literaturon,

"gravan au negravan"? Car, tute simple, oni intence – tre

_______


(73) A. Meillet kaj Marcel Cohen, verko cit. sub (10), p. XXIX.

66

nescience - fermas la okulojn antau la realajo kaj en sia



tromemfido pensas, ke per tio oni povas nei gin.

Ankau ne estas hazardo, ke, se fine oni tamen decidigas

prezenti Esperanton inter la lingvoj de la mondo, kiel tio

okazis en la verko de Mario A. Pei The World's Chief



Languages (La Cefaj Lingvoj de la Mondo), la autoro tuj

protektas sin per rezervo, ke la enmeto de Esperanto "devas

ne esti interpretita kiel signifanta pledon au aprobon fare de

la autoro de giaj principoj au de gia konstrumetodo" (74).

Kion oni prave povas postuli de la lingvistoj, se ili vere

deziras resti fidelaj al sia propra scienco, estas ne "pledi" au

"aprobi" la Internacian Lingvon - same kiel neniu postulas,

ke ili "aprobu" kiun ajn lingvon - sed tute simple koni

Esperanton kaj rekoni gin kiel socian fakton kun ciuj sekvoj

de tiu rekono. Kun la escepto de kelkaj honorindaj filologoj,

generale la lingvosciencaj specialistoj ne faras tion. Se oni

malkovras ian forgesitan lingvon de iu tribo fortrancita de

la cetera mondo ie en Centra Afriko, oni formas ekspedicion,

elspezas konsiderindajn sumojn, eldonas librojn pri tiu nova

eltrovajo. Sed kiam la Internacia Lingvo estas alportata per

siaj diversaj aplikoj en la vivo, tute speciale per sia mirinda

literaturo, al la sojlo de la laborkabinetoj de la filologoj, tiam

ili ne vidas au ne volas vidi gin kiel realajon (74a).

La funkciado de la Internacia Lingvo en la praktiko

prezentas per si mem - ec se oni flankelasas gian idean

fonon, la socian rolon kaj la kulturajn valorojn kreitajn en

gi - tian unuarangan lingvan sperton, ke, se pro nenio alia,

do nur pro gi la lingvoscienco devus serioze gin studi. Tia

studo de Esperanto ne kiel teoria projekto, sed kiel socia fakto

povus multe kontribui al pli bona kompreno de tiuj sociaj

fortoj en la plej larga senco de la vorto, kiuj ekestigas la

lingvon, evoluigas gin, helpas au malhelpas gian disfalon -

cio demandoj, kiuj tre interesas la lingvosciencon.

Sed la lingvoscienco - kun kelkaj esceptoj, estu ankoraufoje

dirite - au ignoras tiun fakton kaj tial prisilentas

_______

(74) Mario A. Pei. The World's Chief Languages (La Cefaj Lingvoj



de la Mondo), tria eldono, London, 1954, p. 580.

(74a) Por pliaj detaloj, vidu G. Waringhien, Eseoj II.

67

gin, au, se gi entute iel esprimas sin, faras tiajn apriorajn



asertojn kaj diras tiajn absurdajojn, ke vere tiu tuta babilado

havas nenion komunan kun la realajo nek kun la elementaj

postuloj de scienca pritrakto. Tiel agas ne nur la principaj

kontrauuloj de la Internacia Lingvo, ec de la ideo mem de

tia lingvo, sed ankau filologoj, kiuj persone ne malsimpatias

al gi kaj kiuj alie klopodas realece rigardi al la lingvo kiel al

socia fenomeno, sed kiuj ne iras gis la lastaj konsekvencoj

de tiu principe korekta elirpunkto. La gisnuna pozicio de la

lingvoscienco rilate al la Internacia Lingvo estas, generale

parolante, la plej malbona atestilo, kiun gi povis doni ne al

Esperanto, sed al si mem. La unua paso, kiun gi devas fari

por forvisi la malbonan noton, estas liberigi sin de la

"natureca" fetico ankau kiam temas pri Esperanto, kiel gi

generale liberigis de gi studante ciujn aliajn, ne nur la

naciajn, lingvojn. Farinte tiun pason, gi normale iros antauen.

3. NATURA KAJ SOCIA CIRKAUAJOJ

La eksteraj naturaj fortoj perfortis la naskigon de la homo.

Sed la homo ne estas nura senpova pupeto, ludile jetata

ciudirekte sur la ondoj de la ekstera fizika influo. Ekde la

momento, kiam li konstruis la unuan helpilon por protekti

kaj firmigi sian vivon, li komencis utiligi, subigi, sangi la

naturajn fortojn favore al sia progreso. Restante parto de la

naturo, li eniris novan, superan mondon, tiun de la homa

socio, regata de aliaj, sociaj, principoj kaj legoj ol estas tiuj

de la naturo.

La homo estas sociema estulo kaj tia tute certe estis ankau

lia praulo. La individuo ciam apartenis kaj nun apartenas al

iu socia grupo. La konkreta karaktero de iu socia grupo

dependas de multaj elementoj kaj eksteraj (la cirkauanta

naturo) kaj internaj (la sociaj institucioj, kreitaj en la grupo

mem en la dauro de gia evoluo), sed la eksteraj ciam pli

perdas sian gravecon paralele kun la subigado de la naturaj

fortoj al la interesoj de la homo. Ec pli, ili manifestas sian

efikon ne plu rekte, senpere, sed tra la transformigo al socie

signifaj valoroj.

68

Tiuj fortoj, kiuj influas la formigon de iu homgrupo kaj



donas al gi gian apartan karakteron, influas ankau gian

lingvon. Kiam ajn iu homgrupo formigas kiel socia unuo kun

distingaj trajtoj, gi kreas al si sian lingvon surbaze de la

konkretaj bezonoj, dependantaj de la atingita evolustupo kaj

de ciuj elementoj, kiuj gin kauzis. La lingvo siavice helpas

al kunteno de la socia grupo kaj ce la uzantoj plifortigas la

senton de aparteno al la grupo.

La lingvo estas influata de la fizika kaj de la socia

cirkauajoj. La socia cirkauajo - pluraj sociaj fortoj kiel

religio, politika organizo, arto, moralaj konceptoj - reflektigas

rekte en la lingvo. Ilia establigo mem ne povas ne esti

akompanata de lingva esprimo. Male, la fizika cirkauajo -

ekzemple la topografia strukturo de la regiono (montoj,

ebenajo, marbordo k. s.), klimato, flauro kaj fauno, mineraloj

- esprimigas en la lingvo nur tiom, kiom gi havas ian konkretan

valoron por iu konkreta socio. Ne suficas, ke en la

natura cirkauajo trovigas iu besto, iu planto, iu mineralo, por

ke gi ricevu sian nomon. Necesas multe pli: la besto, kreskajo

au objekto devas farigi en kiu ajn senco socie grava por eniri

la lingvon.

La Nootka-Indianoj vivas ce la marbordo. Ilia lingvo

posedas grandegan nombron da precizaj terminoj por multaj

marfisoj kaj aliaj maraj bestoj kaj kreskajoj. La samon oni

povas rimarki en la lingvoj de la aliaj marbordaj indianaj

triboj. Iliaj vortaroj povas esti tiurilate komparataj al tiu de

ta Baskoj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio, au al

la vortprovizo de kiu ajn alia fiskaptista popolo.

Male, en la vortaro de la sudaj Paiute-Indianoj, kiuj logas

sur dezerta platajo de Arizono, Nevado kaj Utaho, oni trovas

amason da specialaj topografiaj esprimoj. Ili ne estus kreitaj,

se ili ne estus bezonataj en la vivolukto por logantoj de

duondezerta regiono. Same tiel la Nootka-Indianoj certe ne

havus tiel grandan nombron da esprimoj por la mara fauno,

se ili havigus al si la nutrajon per surtera casado au per

terkulturado, kaj ne cefe per fiskaptado, kvankam ili logus

en la sama regiono.

Aliaj indianaj triboj, kies nutrajo grandparte dependas de

69

radikoj, semoj de sovagaj plantoj, entute de vegetajoj, posedas



multnombrajn esprimojn guste sur tiu ci kampo. Ofte oni

havas plurajn apartajn esprimojn ec por la sama planto

depende de gia koloro, gia kreskostadio, de tio cu gi estas

kuirita au ne k. t. p. Aliflanke, pluraj lingvoj de indianaj triboj

havas unu solan vorton kaj por la suno kaj por la luno. Nur

el la kunteksto vidigas cu temas pri suno au pri luno (75). Tiuj

objektoj certe ne trovigas en la centro de ilia materia au

spirita vivo!

En ciuj lingvoj estas rimarkebla la sama influo de la natura

cirkauajo tra la sociaj vivoformoj. En la araba lingvo abundas

vortoj pri la cevalo pro la graveco de tiu besto en la vivo de

la arabaj komunajoj. En la somali-lingvo trovigas multaj

specialaj esprimoj por la kamelo, car al gi estas ligita la

ekonomia vivo de tiuj nomadaj triboj. Sed la kroata popolo,

kiu havas la eblecon vidi gin nur en zoologia gardeno au en

cirko, ne povas lingve distingi per apartaj vortoj inter kamelo,

kamelino, kamelido, kamelidino. Kompense en la kroata

lingvo trovigas tre multaj vortoj rilatantaj al la bovo, safo,

cevalo, do al la brutaro, kiu okupas elstaran lokon en la

mastrumado. Oni distingas tiujn bestojn per apartaj vortoj

ne nur depende de la sekso, ago, koloro, sed ankau lau pluraj

aliaj karakterizoj.

Estas tute certe, ke triboj vivantaj en la naturo havas akran

vidon kaj ke fiziologie nenio malhelpas ilin rimarki la

senfinajn nuancojn de la koloroj en ilia majesta natura beleco.

Tamen, en iliaj lingvoj ofte mankas nomoj ec por elementaj

koloroj. Nur la produktado de farboj, de aliaj kolorigaj

substancoj kaj de kolorigitaj objektoj kauzis fine la formigon

de tiu longega listo da kolornomoj por ciuj eblaj nuancoj,

unuavice en la lingvoj de la popoloj, kiuj kreis la farbindustrion.

Ne estus malfacile plenigi tutan libron per tiaj ekzemploj.

Ciam montrigas la samo: la natura cirkauajo influas la lingvon

nur tra la socia cirkauajo au, kiel Sapir diris:

_______


(75) Cio pri la indianaj lingvoj lau E. Sapir, verko cit. sub (51),

p. 89 kaj sekv.

70

"Per aliaj vortoj, kiom la lingvo estas koncernata, la tuta cirkauaja



influo reduktigas en la lasta analizo al la influo de la socia

cirkauajo" (76).

La socia cirkauajo influas ankau rekte la lingvon. Tiamaniere,

interalie, la lingvo estas transdonata de generacio al

generacio. La t. n. onomatopeaj vortoj, kiujn kvazaue la

infanoj lernas imitante la "naturajn sonojn", estas tute simple

imitado de la vortoj, kiujn la infanoj audas de sia cirkauajo.

Ili diras da-da, car en Francio la patro rajdigas ilin sur sia

propra genuo kaj samtempe dorlote diras da-da. Ili ricevas

ovon "à 1a coque", de kie la ko-ko. Kaj precize tion ili imitas.

Ne la cevalon au la kokon, kiujn eble ili - la nuntempaj

grandurbaj infanoj preskau certe - neniam ec vidis!

En la kroata, serba kaj aliaj lingvoj, kies popoloj vivis gis

antau nelonge en grandaj familiaj komunajoj (zadruge =

kooperativoj), trovigas multaj vortoj por la parencaro kaj

boparencaro. En la serba-kroata, ekzemple, estas aparta vorto

por la onklo frato de la patro, alia por la frato de la patrino,

tria por la edzo de la patrina fratino, kvara por tiu de la

patra fratino. Simile por la aliaj membroj de la familio. La

kunvivado en grandaj familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn

distingojn. Kun la malapero de la familiaj kooperativoj (nete

distingendaj de kiu ajn alia kooperativa formo) malaperas

ankau tiuj esprimoj. La nova generacio en Jugoslavio apenau

konas ilin. Cio farigas nur onklo au onklino, bopatro au

bopatrino!

La apartaj karakterizaj trajtoj, kiuj markas diversajn

tribajn lingvojn pro la influo de la cirkauajo, principe respondas

al la karaktero de la t. n. specialaj lingvoj en la kadro

de la pli evoluintaj komunaj lingvoj.

_______


(76) Verko cit. sub (75), p. 90.

CAPITRO IV


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 1. PRI LA NATURECAJ-BIOLOGIAJ KONCEPTOJ
  • 2. LINGVO KAJ SOCIO
  • 3. NATURA KAJ SOCIA CIRKA UA JOJ

  • Elŝuti 2.27 Mb.