Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo3/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19

5. DE MULTLINGVECO AL UNULINGVECO

Koncerne la tutan prilingvan problemon Marr starigis

esence novan, materialisman teorion, sed eluzis, kompreneble,

tiujn pozitivajn rezultojn, kiujn atingis la lingvistiko gis lia

krea epoko. Sian teorion N. J. Marr nomis "jafetida" au

"nova" kaj ankau sub tiuj nomoj gi estas konata (49).

Post multjara esplorado, ekzamenado kaj analizado Marr

donis respondon al pluraj demandoj, kiuj interesis kaj la

simplan homon kaj la sciencon dum jarcentoj. La gravajn

problemojn pri la monogeneza au poligeneza deveno, pri la

maniero de la lingvoformigo, pri la grado de konscieco

("artefariteco") en la lingvokreado Marr eksplikis en pluraj

verkoj studoj kaj artikoloj. Jen tre konciza resumo pri liaj

cefaj konkludoj koncerne la traktatajn demandojn:

La unua lingvo tute ne estis sona, sed mana, signa au

"kinematika", kiel Marr gin nomas. En la transira epoko,

dum kiu iom post iom formigadis la homo el antropoida

(homsimila) simispeco, tiu ci nia praulo uzis la manon kiel la

plej naturan komunikilon. La mano, ja, estis la cefa laborilo

kaj tial gi ankau estis pli senpere ligita al la centroj de la

________

(49) Kiel dirite aliloke, en la lingvaj genealogiaj arboj la lingvoj

estis klasigitaj, lau la parenceco, en diversaj grupoj kaj familioj,

kiuj ricevis siajn nomojn lau la "nobleco" (arjaj lingvoj), au lau la

du bibliaj filoj de Noa: Sem kaj Ham (semidaj kaj hamidaj lingvoj).

La nomo de la tria filo, Jafet, restis neeluzita. Marr donis tiun nomon

al la kaukazaj lingvoj, kiujn li malkovris kaj studis, kaj kiuj ne povis

eniri en la sistemon de la gis tiam ellaboritaj genealogiaj lingvaj

tabeloj. La nomo, kompremeble estas pure kondica. Vidu pri tio

A. P. A ndreev, Revo Lucio en la Lingvoscienco, esperantlingva, Leipzig,

1929, p. 15. - La cefaj verkoj de Marr rilate la jafetidan teorion

estas Evoluelapoj de la Jafetida Teorio, kolekto de artikoloj, Moskva-

Leningrad, 1926 kaj Jafetida Temrio, Haku, 1927.

44

primitiva, konkreta pensmaniero ol kiu ajn alia organo.



Marr diras:

"La mana lingvo ne nur donadis la eblecon esprimadi siajn

pensojn, bildojn-nociojn, kaj komunikadi kun la kolektivo, sed

ankau evoluigi imagojn kiel rimedon de komunikado kaj kun

fremda gento kaj kun la propra, kiel ankau kun unuopaj giaj

membroj, jam havantaj intimajn bezonojn de la persona vivo,

kiu en tiu epoko ankorau ne apartigis en la kolektivo" (50).

Kiun gradon de perfekteco povas atingi la interkomprenigo

per gesta lingvo - diras Marr - vidigas el multaj kazoj de

tia lingvo en diversaj mondopartoj ec en la nuntempo. En

Australio, ekzemple, en la tribo Warramunga la vidvinoj ne

rajtas paroli, kelkfoje ec dum plenaj dekdu monatoj, post la

morto de la edzo. Dum tiu tempo ili interkomprenigas

ekskluzive per la lingvo de la gestoj. La vidvinoj kutime tiel

eksatas tiun manieron, ke ec post la periodo de malpermeso

ili preferas turni sin al aliaj per la gesta anstatau ol per la

sona lingvo. Citante Levy-Bruhl, li rakontas, ke ne malofte,

kiam en la kamparo okazas kunveno de virinoj, regas preskau

kompleta silento, kvankam fakte ili vigle konversacias per la

fingroj, per la manoj kaj brakoj. Ili parolas tiel rapide, ke

estas tre malfacile imiti iliajn gestojn. La mana lingvo estas

multe uzata en la tuta Ameriko. La Indianoj, apartenantaj al

malsamaj triboj, ne komprenas unu la alian, kiam ciu el ili

uzas sian propran sonlingvon, kaj tial ili utiligas la gestan

lingvon por interkomprenigo. Amerika esploristo - daurigas

Marr - asertis, ke estus eble skribi grandan gramatikon de

la gesta lingvo. Pri la riceco de tia lingvo estas eble jugi, se

oni konsideras, ke du Indianoj de malsamaj triboj povas pasigi

duonan tagon en konversacio, rakontante unu al la alia

ciaspecajn aferojn nur per la movado de la fingroj, de la kapo

kaj de la piedoj (51).

________


(50) N. J. Marr, Po Etapam Razvitija Jafeticeskoj Teoriji (Evoluetapoj

de la Jafetida Teorio), Moskva-Leningrad, 1926, p. 323.

(51) Ankau E. Sapir, la granda usona specialisto precipe pri indianaj

lingvoj, raportis en pluraj okazoj pri tiaj gestaj lingvoj. Li diras, ke

tiuj lingvoj kontentigas la bezonojn de komunikado inter triboj, kiuj

parolas malsamajn lingvojn. Vidu, ekzemple, Edward Sapir, Selected



Writings in Language, Culture and Personality (Elektitaj Studoj pri

Lingvo, Kulturo kaj Personeco), redaktita de David G. Mandelbaum,

London, 1949, p. 28.

45

Lau la opinio de Marr, la mana lingvo regis multajn dekojn,



se ne centojn da jarmiloj.

En la laborprocezo, en la lukto por la subigo de la naturaj

fortoj, la iamaj antauaj membroj de la antropoidaj simioj

ciam pli kaj pli adaptigadis al la novaj bezonoj. Ili farigadis

pli kaj pli fundamentaj homorganoj, la cefaj bataliloj por la

vivteno de la homo. Per la nove formiganta organo nia praulo

jetadis la unuajn stonojn por sin defendi au por havigi al si

nutrajon; per gi li desiradis - jam meze de la paleolitiko -

konvenajn arbobrancojn au ec eluzis el siliko faritajn kojnojn

por bati, bori, fosi, tranci k. t. p. Utiligate tiel sencese en la

laborprocezo kaj samtempe por la reciproka - certe tre

primitiva - komunikado en la kadro de la hordo, la antauaj

membroj ciam pli evoluis, delikatigis, farigis sensemaj. Tio,

siavice, konstante pligrandigis ilian lertecon kaj de laboriloj

kaj de komunikiloj gis, fine, adaptigante al la novaj funkcioj,

ili tiom aliformigis, ke ili esence sangis sian originan karakteron:

ili farigis manoj.

La praulo de la homo kaj poste la prahomo havis, tamen,

kapablon eligi ankau diversajn sonojn. Marr konkludis, ke tiuj

prasonoj estis SAL, BER, JON kaj ROS. Ciu el tiuj ci sonkompleksoj

estis prononcata kune, maldise, profunde el la gorgo,

eligata kiel unueca, samtempa sono. Nur poste, sekvante kaj

samtempe ebligante la evoluadon de la parola lingvo, tiuj ci

sonaj kompleksoj komencis diferencigi, levigante ciam pli en

la laringon kaj en la buson (52).

La prahomo eligadis tiujn ci sonkompleksojn, komence, sen

ia ajn difinita senco; ili ne estis pli signifaj ol blekado, per

kiu la bestoj esprimas kelkajn elementajn sentojn. Lau la

opinio de Marr, la menciitaj sonkompleksoj estis sendube

uzataj ankau dum dancado, senvorta kantado, religia kulto,

sorcado kaj precipe dum la laboro: casado, kolektado de

sovagaj fruktoj, fiskaptado.

Iom post iom la elementaj sonkompleksoj, eligataj komence

kiel nekonsciaj reagoj sen aparta signifo, farigis, iamaniere

signaloj kaj poste signoj au anstatauantoj (simboloj) de la

________


(52) A. P. Andreev, verko cit. sub (99), p. 23.

46

fenomenoj cirkauantaj kaj interesantaj la koncernan homgrupon.



Okazis la unua asociigo inter la sono kaj la objekto au

fenomeno.

Tiu asociigo, ankorau tre neklara kaj ec konfuza, estis

esenca por la parolata lingvo, kiu ja estas nenio alia ol daura

simbola asociigado inter la sonoj kaj tiuj fenomenoj, kiujn ili

signas kaj tiel ankau iamaniere anstatauigas.

Miljaroj devis forpasi antau ol la homo ekkonsciis pri tiu

ci vere revolucia ebleco. "Grandega estis la revolucia signifo

de tiu momento - diras Marr - kiam la mano kaj la okuloj

estis anstatauigitaj de aparato tute koncentrigita en la kapo,

en senpera ligiteco kun la cerbo, en gia proksimo, kaj en rilato

kun la buso kaj la lipoj". Foje ekkonsciinte pri tiu ebleco, la

homo nepre devis daurigi sur tiu vojo. La gesta lingvo restis

ankorau dum longa tempo la cefa komunikilo, sed gi estis

ciam pli helpata de la sona lingvo, tio estas de sonaj simboloj

signifantaj ankorau tre nebulajn, kompleksajn, faskajn konceptojn

pri multnombraj objektoj, fenomenoj, situacioj, agoj,

cio ci depende de la vivmaniero de la koncerna homgrupo.

Tiel, ekzemple, "mano" signifis ne nur mano, sed ankau forto,

forta, potenco, esti potenca, ricajo, dio, racio. . . . (53). Precipe

__________

(53) Tiamaniere estas donita ankau la respondo al la demando, cu

la unuaj vortoj estis nomoj au ili simbolis agojn. Adam Smith, la

granda skota sciencisto (ekonomiisto) kaj filozofo, opiniis en malmulte

konata verko, ke la verboj estis la unuaj konsciaj vortoj. La nomoj

- li diris - estis malpli gravaj, malpli urge necesaj, car la objektojn

oni, ja, povas montri au imiti, dum la agojn oni ne povas sammaniere

esprimi: "La verboj necese devis esti samtempaj al la plej unuaj

klopodoj en direkto de la lingvoformigo. Neniu aserto povas esti

esprimita sen la helpo de iu verbo" (p. 459). Li poste eksplikas, ke,

vidante leonon, la "unuaj sovaguloj, kiuj inventis la lingvon", diris

"gi venas" kaj tiamaniere esprimis la eventon sen la helpo de kiu

ajn alia vorto. Nur en la posta evoluo, kiam la homoj komencis doni

nomojn al apartaj objektoj, ili aldonis la nomon al la vorto "venas"

kaj diris: "urso venas", "lupo venas". Vidu Adam Smith, Considerations

Concerning the First Formation of Languages (Konsideroj Rilate

1a Unuan Formigon de Lingvoj) en la verko The Theory of Moral

Sentiments (La Teorio de Moralaj Sentoj), London, 1774, p. 461. Ankau

J. G. Herder opiniis, ke la unuaj vortoj signis agojn.

Aliaj, inter kiuj estas menciinda alia skota filozofo, Dugald Stewart,

47

grava estas gia signifo de racio. Tiun ci sencon la vorto mano



havas en pluraj lingvoj, ekzemple en la armena, kartvela kaj

rusa (54). Gi montras gis kiu grado la prahomo ligis sian

menson al la mano. Gi montras la gravecon, kiun la prahomo

atribuis al la ebleco komuniki kun la samspeculoj.

La iom-post-ioma transirado de la mana al la sona lingvo

okazadis dum jarmiloj (55). Evoluante, kreskante, diferencigante,

la sona lingvo ciam pli forpusadis la gestan. Tamen,

ec gis la hodiaua tago tiu ci lasta parte konservigis. Nur la

roloj inversigis: komence helpata de la rudimenta sona lingvo,

la gesta lingvo farigis nura helpanto de la sona. La rolo de la

gestoj fortigi, kolorigi au nuancigi la vorton, do la sonan

esprimon, estas ankorau sufice grava ec en la ciutaga vivo.

Sed ilia plena signifo evidentigas precipe en du artobrancoj:

la aktorado kaj la parolarto. Estos, do, necese dedici al la

gestoj specialan atenton en la dua parto de tiu ci libro.

La problemo pri la nombro de "pralingvoj" estas solvita en

la jafetida teorio favore al poligenezo. Se, fakte, la unua

instrumento de interkomprenigo estis la gesto, se nur iom post

iom, en la longdaura procezo de sia homigado, nia praulo

kreadis al si la sonan lingvon, tiam, evidente, tiu lingvo ne

povis esti unueca. Lau Marr, "en la komenco" ekzistis nek

unu, nek pluraj "pralingvoj", sed ciu el la multnombraj

_________

havis kontrauan opinion. La unuaj vortoj - ili diris - estis la nomoj

(substantivoj), dum la verboj estis farataj per gestoj.

Ambau starpunktoj estas nekorektaj. Ili atribuas al la prahomo

pensan kapablon, kiun li ne povis havi. Nia praulo el la epoko de

formigo de la sona lingvo tute ne povis efektivigi pensajn operaciojn

kiel la hodiaua homo. La unuaj vortoj apartenis al neniu aparta

gramatika kategorio. Ili havis multoblan, neprecizan signifon, kiu

variis de situacio al situacio.

(54) En la rusa lingvo "mano" signifas ruka; gi transformigas tra la

verbo rusit' (ruhnut), tra ruh en duh kaj dusa, kio signifas "animo".

La saman transformigon oni trovas en la kroata kaj serba lingvoj.

(55) Ankau Locke esprimis la penson, ke antau la sona lingvo la

homo komprenigis sin per la movoj de diversaj korporganoj. Adam

Smith, en la menciita disertacio pri la origino de la lingvo, defendas

la opinion de Locke kaj asertas, ke la homo uzis tiun signan, gestan

lingvon gis oni "ekkonsideris necesa la inventon de artefaritaj signoj,

kies signifo estis fiksita surbaze de reciproka interkonsento".

48

homgrupoj kreadis al si propran lingvon. Sekve, la "komencoj"



(jarmiloj) de la sona lingvo estas karakterizataj de grandega

diverseco. "Komence - diras Marr - ekzistis multaj lingvoj,

kiuj per interkrucigo aliformigadis, kunfluigadis, englutadis

unu la alian, denove disigadis k. t. p., rezulte, do, formante

lingvajn unuigojn au novajn disigojn, ili movigadis kaj nun

movigas al ciam malpli granda nombro da lingvoj, kio finfine

devos doni al la estonta unueca homaro gian unuecan komunan

lingvon" (56).

Aliloke Marr esprimas la saman penson, forte akcentante

la generalan evolulinion, kiu kondukas de multlingveco en

la malproksima estinteco al unulingveco en la pli au malpli

proksima estonteco: "La jafetida teorio instruas, ke la homaro

ne komencis per unu sola lingvo, sed ke gi iris kaj iras de

multlingveco al unulingveco de la tuta homaro".

Marr, kompreneble, ne pretervidas la diversajn similajojn

vortajn (radikajn), gramatikajn (strukturajn) kaj sonajn -

inter la diversaj lingvoj. Tiun fakton li klarigas ne per la

senbaza aserto pri la supozita iama unusola pralingvo, sed

per la krucigoj, kunfandigoj, eventualaj disigoj, novaj

unuigoj, vortpruntoj k. s. de origine malsamaj lingvoj, kiuj

apartenis al diversaj homgrupoj: hordoj, gentoj, triboj,

popoloj k. t. p.

Estas tute certe, ke multaj punktoj de la teorio de Marr

ne povas esti akceptitaj (57). Tamen, al la prezentitaj teoriaj

konkludoj pri la lingvoevoluo fortan apogon donas la plej

novaj malkovroj sur aliaj sciencaj kampoj.

__________

(56) Lau A. P. Andreev, verko cit. sub (99), p. 11.

(57) La fakto, ke mi opiniis kaj opinias plurajn punktojn de la teorio

de Marr neakcepteblaj, neniel signifas, ke mi en kiu ajn senco aprobas

tiujn atakojn, lingvosciencajn carlatanajojn kaj insultajn esprimojn pri

Marr kaj lia generala lingvistika agado, kiujn eldiris Stalin kaj liaj

tiamaj sekvantoj jam antau 1950. La vera senco de la kampanjo de

Stalin kontrau Marr estis politika. Stalin forjetis lian doktrinon ne

tiom pro tio, kio en gi estis efektive kontestebla, sed tial, car gi ne

respondis al la interesoj de la stalinisma grandrusa imperialismo, kiu

samtempe glorigis la rusan lingvon kiel "la internacian lingvon de

socialismo". L. Laurat publikigis pri tio tre bonan studon en la franca

lingvo sub la titolo Staline, La Linguistique et L'Imperialisme Russe

(Stalin, la Lingvistiko kaj la Rusa Imperialismo), Paris, 1951.

49

6. KION DIRAS LA ANTROPOLOGIO ? (*)

Oni ne povas plene kompreni la lingvon - ni pensas al la

homa sona lingvo, kiam ni uzas tiun vorton sen plia indiko -

se oni rigardas gin nur el pure lingvistika vidpunkto. La

ebleco uzi la lingvon por komunikado estas kondicita de la

fiziologia kapablo paroli-audi kaj tial la fiziologio de la

parolaj kaj audaj organoj okupas gravan lokon en la studo

de la lingvo. La psikologio traktas la lingvon precipe el la

vidpunkto de la mensaj operacioj koncernantaj la rilaton

inter vorto kaj ideo. Sed la lingvo estas ankau historia fakto

kaj tial la historio ne povas neglekti gin. En pluraj aliaj

sciencobrancoj la lingvo, en tiu au alia sia aspekto, estas

objekto de esploroj. Unuarangan signifon por la ekspliko de

la lingvooriginoj havas la antropologio: tiu parto de la

scienco, kiu okupigas pri la formigo de la homo el la cetera

animala mondo kiel speciala kaj unika estulo Homo Sapiens.

Estas sciate, ke en diversaj partoj de la terglobo estas

trovitaj ostaj restajoj de niaj antauuloj. Surbaze de tiuj

restajoj - kelkfoje nur pecetoj de kranioj kaj de aliaj ostoj -

oni povis rekonstrui en largaj linioj la tre longdauran

historion de la homformigo. En la kadro de tiu ci konciza

prilingva traktato estas necese memorigi nur kelkajn esencajn

faktojn.

La unua demando estas kie trovigas la limo inter homo

kaj nehoma animalo. Se oni prenas pure anatomian kriterion,

oni povas konsenti kun tiuj antropologoj, kiuj diras, ke la

homo fiziologie apartigis en la kadro de la cetera animala

mondo en la tempo de rekta ekiro sur la tersurfaco au almenau

ekde la evoluigo de la pieda arkajo. Sed tio per si mem ne

suficas. La vere decida kriterio estas la ekuzo de intence

faritaj unuaj laboriloj kaj, en ligo kaj paralele kun tio, la

_________

(*) La autoro esprimas sian dankon al s-ro C. Støp-Bowitz, Kuratoro

ce la Zoologia Muzeo en Oslo, pro la trarigardo de la manuskripto

de tiu ci subcapitro, pro liaj afablaj atentigoj koncerne la plej lastajn

malkovrojn de la scienco sur tiu ci kampo kaj pro la esperantigo de

la fakaj terminoj. Tiuj ci rimarkoj multe helpis al la autoro kompletigi

kaj gisdatigi la tekston.

50

kreo de lingvaj rudimentoj. "La mano kaj la lingvo: jen la



homaro" - diras Henri Berr en la Antauparolo al la verko

de J. Vendryes Le Langage. Kaj li daurigas:

"Ni opinias, ke tio. . . . . . kio markas la finon de la historio

zoologia kaj la komencigon de la historio homa estas la invento

de la mano - se oni povas tion diri - kaj tiu de la lingvo; tio

prezentas la decidan progreson de la logiko praktika kaj de la

logiko mensa" (58).

La vivo komencigis sur la tero antau proksimume unu

miliardo da jaroj. La paleozoikon, gis antau c. 170 jarmilionoj,

karakterizas senvertebruloj, fisoj kaj amfibioj. La mezozoiko,

ronde gis antau 60 milionoj da jaroj, estas la ago de reptilioj.

La terciaro komencigis antau sesdeko da jarmilionoj kaj en

tiu epoko vaste evoluis la mamuloj, inter kiuj la unuaj plej

primitivaj primatoj. Nur en la kvaternara epoko, kiu komencigas

antau unu miliono da jaroj, iom post iom formigis

la homo.


Anatomie la homo, kune kun la prasimioj kaj simioj,

apartenas al la grupo de primatoj. Inter la simioj, la plej

similaj al la homo el anatomia vidpunkto estas la senvostaj

cimpanzo, gorilo, orangutango kaj gibono. Lau T. H. Huxley,

la strukturaj diferencoj inter la homo kaj gorilo au cimpanzo

estas malpli grandaj ol tiuj, kiuj dividas la gorilon de la

malsuperaj simioj. Tial hodiau la familioj de antropoidaj

(homsimilaj) simioj (Parapithecidae kaj Pongidae) kaj la

familio de homo (Hominidae), al kiu apartenas Homo Sapiens

kaj liaj antauuloj, estas klasigitaj en unu komuna superfamilio,

nomata Homoidoj (Hominoidea), nete disigita de la

aliaj simioj, el kiuj la orientaj konsistigas apartan superfamilion

de Cerkopitekoidoj (Cercopithecoidea), dum la amerikaj

au okcidentaj simioj formas trian superfamilion, nomatan

Ceboidoj (Ceboidea).

La unuaj, la plej primitivaj primatoj aperas komence de la

terciaro, antau c. 60 milionoj da jaroj. Ili ciam pli evoluas

dum la milionoj da jaroj de la paleoceno kaj eoceno, tiel ke

en oligoceno, versajne antau 30 milionoj da jaroj, jam

distingigas la plej primitivaj ordinaraj simioj de la same tiel

__________

(58) J. Vendryes, Le Langage (La Lingvo), Paris, 1921.

51

ekstreme primitivaj antropoidoj. En la sekvanta mioceno



(antau 20 milionoj da jaroj) la antropoidaj simioj estas jam

tre disvastigintaj. Iliaj fosilioj estas trovitaj en Europo, Azio,

Norda kaj Orienta Afriko. Estas tute certe, ke iu el tiuj fruaj

tipoj evolucie transformigis en la Homedojn (Hominidae), kies

plej fruaj gis nun trovitaj restajoj apartenas al la frua

plejstoceno.

En tiu malproksima tempo vivis, do, en densaj arbaroj du

specoj de simioj. Unuj saltis de branco al branco uzante ciujn

kvar membrojn, sed la aliaj, la senvostaj antropoidaj prauloj,

faradis tion svingante sian korpon per la antauaj membroj,

kiujn ili uzis por teni la brancon kaj por kapti la sekvantan.

Tiamaniere ili evoluigis grandegan lertecon de la antauaj

membroj kaj farigis veraj akrobatoj de trapezo.

Multaj antropoidaj simioj plue vivis sur la arboj. Ili restis

simioj. Sed kelkaj grupoj de tiuj senvostaj prauloj descendis

sur la tersurfacon en la regionoj, kie maldensigis la arbaroj,

kaj iom post iom adaptigis al la novaj cirkonstancoj. En la

nova cirkauajo tiuj antropoidaj estuloj kun parte jam

lertigintaj antauaj membroj relctigis ciam pli kaj pli uzante

por la irado nur la malantauajn kaj utiligante por aliaj celoj

la antauajn membrojn. La paralela, ciam pli granda evoluo de

la cerbo estis tio, kio kauzis unu el la plej revoluciaj sangoj

en la historio de la mondo: la naskigon de la homo.

Inter la plej primitivaj antropoidaj simioj trovigas la t. n.

Prokonsulo (Proconsul), kies fosilioj estas trovitaj en Kenjo.

Lau kelkaj esploristoj gi estas pli-malpli rekta antauulo de

1a Homedoj (Hominidae). El la rilato en la longeco inter la

antauaj membroj kaj la malantauaj, kiel ankau el la formo

de tiuj ostoj, oni konkludas, ke gi ne vivis sur la arboj, sed

iris, kuris kaj saltis sur la tero. La plej grandan intereson

prezentas la antau nelonge malkovritaj fosilioj de sudafrikaj

homo-simioj, apartenantaj al la subfamilio de Australopitekenoj

(Australopithecinae). Ilia plej grava karakterizo estas,

ke ilia cerbo similas al tiu de la antropoidaj simioj, sed la

dentoj kaj membroj estas homsimilaj. Pavianaj kranioj,

frakturitaj per malakra objekto, estas trovitaj proksime de

kelkaj el tiuj fosilioj. Tial pluraj konkludis, ke la Australopi-

52

tekenoj estis almenau tiom inteligentaj, ke ili kapablis casi



kaj mortigi per iu stono au simila objekto. Gis nun ne ekzistas

pruvo, ke ili fakte agis tiel au konscie faris ec la plej

primitivajn ilojn.

Hodiau estas jam pruvite, ke la unuaj intence faritaj iloj,

gis nun trovitaj, apartenas al la frua plejstoceno, minimume

antau 600 mil jaroj, sed versajne ec pli. Krude faritaj stonaj

iloj, trovitaj en multaj mondopartoj, devenas de tiuj malproksimaj

tempoj. Tamen, la plej malnovaj gis nun malkovritaj

fosilioj de vere homedaj prauloj apartenas al la meza

plejstoceno, tre versajne al la dua glacia periodo, eble proksimume

antau 450 mil jaroj. Tiujn fosiliojn oni trovis sur

Javo (Pithecanthropus) kaj poste apud Pekino (Sinanthropus).

Entute oni malkovris ostrestajojn, kiuj apartenis al kvardeko

da ili. La fosilioj montras, ke la membroj de Pitekantropo kaj

Sinantropo estis homsimilaj kaj ke ilia korpo jam konsiderinde

rektigis. Ili ne havis mentonon. Certe ili konis la fajron

kaj versajne ankau mangis siajn samspeculojn. La pekina

homo havis diversajn konscie faritajn laborilojn el stono. Tial

li devis havi la eblecon interkomprenigi, car sen ia lingvo

ne estas imagebla la utiligo de laboriloj kaj la transdono de

la spertoj al la novaj generacioj. Pluraj lokigas la Pitekantropon

kaj la Sinantropon en la unuan interglacian periodon

de la frua plejstoceno, do ronde antau duonmiliono da jaroj.

Aliloke en la mondo ekzistis homgrupoj proksimume

samtempaj kaj samkarakteraj al la java kaj pekina. El tiuj

la plej grava estas la hejdelberga, nomita tiel lau la makzelo

trovita proksime de Hejdelbergo (Heidelberg) en Germanio.

Same kiel la java kaj pekina, li ne havis elstaran mentonon.

En la jaro 1954 estas trovitaj en Algerio du makzelaj fosilioj,

similaj al la hejdelberga. Apud ili estas trovitaj stonaj

laboriloj. Kelkaj opinias, ke la Hejdelbergulo vivis en la dua

glacia periodo, antau proksimume 450 mil jaroj, dum aliaj

lokigas lin en la unuan interglacian periodon, do eble ec

antau 550 mil jaroj. Estu kiel ajn, en ciu okazo estas pruvite

kun plena scienca certeco, ke homaj prauloj jam antau

proksimume 550 mil kaj 400 mil jaroj estis disvastigintaj en

tiel malproksimaj regionoj kiel Javo, Cinio, Germanio kaj

53

Algerio. Tio respondas al la granda disvastigiteco de la multe



pli fruaj antropoidaj prauloj, kies fosilioj estas trovitaj same

tiel en diversaj mondopartoj.

La sekvanta tipo estas la Neandertalulo, nomata tiel lau

la loko, en kiu estas unue trovitaj liaj fosilioj (Neandertal,

Germanio). La Neandertalulo vivis en la tria interglacia

periodo, eble gis la finigo de la lasta glacia periodo, en grupoj

sur vastegaj teritorioj de Europo, Azio kaj Afriko. En ciuj

ci regionoj estas trovitaj liaj restajoj. Fosilioj de tre similaj

tipoj estas trovitaj en aliaj partoj de Afriko kaj sur Javo.

Tiun ci tipon, interalie, karakterizas larga nazo, fortaj

brovarkoj, fortika makzelo, grandaj dentoj, iom kurbaj

femuraj ostoj, kio montras, ke li ankorau ne estis tute rekta.

La malsupra makzelo de la Neandertalulo estis pli evoluinta

antaue, kio indikas la formigon de la mentono en

komencaj stadioj. La evoluo de la cerbo montras, ke la

parolata lingvo estis en plena formigo.

Gravegaj malkovroj estas faritaj en la kavoj de Monto

Karmelo en Palestino. En unu el ili oni trovis skeleton de

virino, kiu estas cefe neandertala lau la strukturo, sed gi

havas ankau plurajn trajtojn de la moderna homo. En alia

kavo estas trovitaj kelkaj skeletoj kun generalaj trajtoj de

la moderna tipo, sed kun kelkaj neandertalaj karakterizoj.

Se oni akceptas - kiel kelkaj esploristoj opinias - ke la

Neandertalulo prezentas la finon de alia, paralela evolulinio,

dum la hodiaua homo formigis sur la linio liganta lin al la

tipo de Pitekantropo tra diversaj intertipoj, estas en ciu

okazo tre kredeble, ke la Neandertalulo povis krucigi kaj

fakte krucigis kun estuloj de tiu paralela linio. Oni, do, povas

rigardi la restajojn de Monto Karmelo kiel la lastan stadion

antau la nuntempa homo, iranta tute rekta kaj havanta,

interalie, elstaran mentonon.

Resume, oni havas jenan evolucian linion: primatoj el

mioceno kiel komunaj antauuloj de la postaj simioj kaj

Homedoj - sudafrikaj antropoidaj simioj kun skeleto

ebliganta dupiedan iradon, sed kun simia kranio kaj malgranda

cerbo - la plej fruaj ilo-farantoj, plue rektigantaj,

kun pli grandaj cerboj kaj kranioj pli similaj al la homaj,

54

sed ankorau sen mentono (Pitekantropo kaj liaj samtipuloj



en diversaj mondopartoj) - Neandertalulo, ankorau pli rekta,

kun granda cerbo, sed ankorau sen elstara mentono - la

skeletoj de Monto Karmelo kiel transiraj tipoj inter la

neandertala stadio kaj la hodiaua Homo Sapiens, dum la

Neandertalulo malaperas.

En tiu ci longega evoluprocezo de multaj centoj da jarmiloj

la brovaj ostarkoj preskau tute malaperis, retirigis la antaue

pusita busego, sed elstaris la nazo por konservi la necesan

spacon por la nazaj kavoj. Formigis ankau la mentono plej

kredeble en kunligo kun la ekesto kaj ciam pli vasta uzado

de la lingvo kaj la paralela evoluo de la parolorganoj, unuavice

de la lango. Kiam ekestis la unuaj rudimentoj de la

parolata lingvo, la lango devis efektivigi grandan laboron.

Preskau seninterrompe, de tago al tago, de naskigo gis la

morto, de unu generacio al la alia, gi agis ciam pli kaj pli,

kio ebligis, car sovigis antauen gia osta fiksajo. Samtempe

fortikigadis la langaj muskoloj, kiuj bezonis sufice da spaco

por plenumi la novan taskon. Tiamaniere, en la dauro de

multaj jarmiloj formigadis la mentono gis gi, fine, atingis

la hodiauan formon. Fakte, la tuta malsupra makzelo aliformigis

kaj ricevis la nunan karakteron. La liberigo de la

manoj havis unuarangan signifon en la formigo de la homo.

Iliaj movoj estis ciam pli koordinataj kun la vido. La homa

okulo, same kiel tiu de la simioj kaj ec de kelkaj prasimioj,

povas distingi la kolorojn kaj, krome, ambau okuloj povas esti

fiksitaj al la sama punkto, kio ebligas precizan jugadon de

la distancoj, observadon de la spacaj rilatoj inter la objektoj

kaj, gravege, kontrolon de la movoj, precipe de la manoj.

La daura grandigado de la cerbo postulis pli da spaco en la

kranio kaj la kraniaj ostoj maldikigis. En la cerbo mem la

partoj rilatantaj la flaron reduktigis, kaj tiuj pri la vido

vastigis. Dum multaj jarmiloj evoluadis iom post iom la

cerbaj parolcentroj.

La multnombrajn pruvojn de la kompara anatomio kaj

de la antropologio pri la origino de la homo kaj pri la evolucia

procezo de homigo konfirmas la embriologio. Gi montras, ke

la homa ontogeneza evoluo, ekde la fekundigita ovo gis la

55

naskigo, ripetas la pli fruajn evoluajn stadiojn, do reproduktas



en diversaj etapoj embriajn formojn de iuj pratipaj organoj

(brankoj, vosteto, arango de pluraj muskoloj, arterioj, k.t.p.),

kiuj transformigas au rearangigas en aliajn, homajn organojn.

Restajoj de tiaj praorganoj estas troveblaj kelkfoje

ankau ce plenkreskintaj individuoj. Parolante tre large, oni

povas diri, ke la homa embrio en nau monatoj trapasas

preskau kalejdoskope multajn milionojn da jaroj de evolucia

progreso.

Tiuj sendube konstatitaj faktoj donas plian apogon al la

koncepto pri poligeneza deveno de la lingvo. J. Vendryès

prave diras, ke la problemo pri la origino de la lingvo

kunfandigas kun tiu pri la origino de la homo kaj la origino

de la homaj socioj (59).

Kion, do, indikas tiuj konstatoj?

Antau cio ili montras, ke la lingvo nek havas vivon per si

mem, nek gi estas "donacita" au "ennaskita", sed ke gi estis

kreata iom post iom de la homo dum multegaj jarmiloj. La

unuaj komencigoj de iaspeca lingvo kiel rimedo de la plej

simpla komunikado estas samtempaj al tiu malproksimega

epoko de la frua plejstoceno, kiam la unuaj Homedoj intence

ekfaris la unuajn plej primitivajn ilojn. Tio certe okazis en

la tempo de Pitekantropo, sed tre versajne ec pli frue. La

formo de la hejdelberga makzelo supozigas, ke gia portanto

ne povis havi artikigitan lingvon. H. G. Wells asertas, ke la

hejdelberga makzelo estas "absolute senmentona, multe pli

peza ol vere homa makzelo kaj pli mallarga, tiel ke estas

malversajne, ke la lango de tiu kreajo povus cirkaumovigi" (60).

Aliaj autoroj samopinias kaj akcentas la similajojn inter

la hejdelberga makzelo kaj tiu de la antropoidaj simioj. Ili

aldonas, ke tiu fakto, en konekso kun la muskola strukturo

de la lango, indikas, ke tre versajne la Hejdelbergulo ne povis

uzi sian langon por paroli.

Se, sekve, la Hejdelbergulo kaj liaj prauloj gis la unuaj

_______


(59) J. Vendryès, verko cit. sub (58), p. 8.

(60) H. G. Wells, A Short History of the World (Mallonga Historio

de la Mondo), London, 1927, p. 30.

56

Homedoj ne povis havi artikigitan sonan lingvon, sed tamen



devis iamaniere komunikadi - kion montras la fakto, ke ili

faradis laborilojn - tiam estas evidente, ke por kontentigi

tiun bezonon ili povis uzi nur la gestojn. Tio estas des pli

versajna pro la unuaranga signifo de la mano-vido en la

procezo de homigo. Ankau la fakto, ke la unuaj formoj de

komunikado kaj pensado en tiu prastadio devis havi konkretan

karakteron, donas fortegan apogon al la koncepto, ke

la unua rimedo de komunikado estis la movoj de la manoj

kaj ankau la gestoj de la aliaj korpopartoj, precipe de la

vizago, kiu kapablas esprimi diversajn emociojn. Al tio certe

aldonigis krioj, komence kiel nekonsciaj, integraj partoj de la

sentoj, sed poste ciam pli kaj pli ankau kiel iliaj simboloj.

Sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj

strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al

la cerbaj partoj de la parolo. Tiun fakton pluraj (61) interpretas

kiel signon, ke tiu pratipo jam posedis rudimentojn de la

parola lingvo.

Nun ni rigardu la Neandertalulon, kiu vivis en la lasta

interglacia periodo (gi komencigis proksimume antau 150 mil

jaroj) kaj kies fosilioj estas trovitaj ankau en geologiaj

tavoloj apartenantaj al la lasta glacia periodo, komenciginta

antau 2.120 mil jaroj kaj finiginta antau 60 mil jaroj. Ce la

Neandertalulo la cerbaj centroj de la parolo estas ankorau

neperfekte evoluintaj. Surbaze de tio, kiel ankau lau la

karaktero kaj grandeco de la palato kaj la formo de la

malsupra makzelo, oni povas konkludi, ke la Neandertalulo

jam evoluigadis la sonlingvon. Tiurilate ne multe gravas, cu

la unuaj sonkompleksoj estis SAL, BER, JON, ROS, kiel

opinias Marr, au iuj aliaj sonoj. Kio gravas, estas la senduba

fakto, ke la sona lingvo formigis dum multaj jarmiloj, treege

malrapide, kunlige kun la tuta evoluo de la homo kaj de liaj

komunikaj organoj. La laugrada enkondukigado de la parollingvo

okazis nur iom post iom, per transirado al tiu ci nova

formo plej kredeble el la mana au gesta sistemo de komunikado.

_______

(61) Ekzemple V. G. Childe, Elliot Smith, J. G. Kerr, D. Davison k.a.



57

Tamen, ec se oni ne akceptas tiun tre versajnan hipotezon

pri la gesta lingvo kiel la unua rimedo de komunikado, sed

se oni opinias, ke nur la sona lingvo estis ekde la plej fruaj

komencigoj utiligata, restas la fakto, ke jam en tiuj plej fruaj

komencigoj de homigo, nome ekde la epoko, kiam estis

faritaj la unuaj iloj, niaj prauloj estis large disvastigintaj sur

la terglobo. Ne nur la restajoj de la Neandertalulo kaj de la

postaj tipoj, sed ankau la fosilioj de la Pitekantropo, de la

Hejdelbergulo kaj de iliaj samtipuloj estas trovitaj en diversaj

lokoj je grandegaj distancoj unuj de la aliaj. Cu, do, estas

imageble, ke tiuj niaj prapatroj, kiuj ankorau duonkurbaj

vagadis, en malgrandaj grupoj, en etaj hordoj, tra vastaj

regionoj, povus krei al si ian unuecan lingvon?

Tute ne!

Nenio favoris tion, cio estis kontrau gi. Oni ne forgesu, ke

tiuj niaj prauloj disponis nek pri skribo, nek pri literaturo,

nek pri lernejoj, nek ili havis telefonon, radion, televidon,

sipojn, fervojojn, aviadilojn kaj aliajn trafikilojn, kio, kune

kun similaj faktoroj, efikas unuecige, kuntene sur la lingvon!

Oni ankau ne forgesu, ke la tero tiam estis maldense logata

kaj ke la kontaktoj inter la unuopaj grupoj estis tial

malfortaj. Nia praulo vivis plejparte en sia grupo, izolite de

la aliaj grupoj.

Estas pli ol evidente, ke en tiaj cirkonstancoj grandega

amaso da diversaj lingvoj estis kreata. Ciu homgrupo kreis

al si sian propran lingvon, kies forma kaj vorta enhavo

dependis de la generalaj materiaj cirkonstancoj (geografia

situo klimato k.t.p. ), en kiuj gi vivis; de la apartaj kondicoj,

lau kiuj gi havigadis al si la necesajn vivrimedojn (casado,

fiskaptado, kolektado de sovagaj fruktoj k.t.p.); generale de

la atingita evolunivelo.

Tiuj multnombraj lingvoj ofte kunfandigadis au simple

englutadis unuj la aliajn, kreante tiel komunajn lingvojn por

pli grandaj homgrupoj. Okazadis ankau inversaj procezoj,

nome ke la lingvo disrompigis, se la homgrupo (gento, tribo

k.t.p.) disigis, se gi ne plu estis tuteca. Tamen, survoje al

ciam pli granda unueco, kreante pli altajn kaj pli ampleksajn

formojn de ekonomia kaj ciuflanka socia vivo, la homoj

58

kreadis al si ankau novajn unuecajn lingvojn el elementoj de



pluraj au ec de tre multaj "patrinlingvoj".

La lingvo, estante pure socia fenomeno, ciam fidele respegulis

kaj respegulas la socian vivon en ciuj giaj aspektoj:

ekonomiaj, intelektaj, moralaj. Gi akompanas la evoluon de

la homaro kaj, siavice, helpas tiun evoluon. La kreadon de

grandaj sociaj unuoj ciam akompanis kreado de grandaj

unuecaj lingvoj, kiuj, siavice, cementis la kuntenon de tiuj

unuoj. Disfalo de grandaj sociaj unuoj regule kauzis ankau

vivfinon de iliaj komunaj lingvoj. Tamen, car en largaj,

grandaj linioj la homaro iras de la iama ciaspeca disrompiteco

(hordoj, gentoj, triboj, popoloj, nacioj unuflanke; kastoj

kaj klasoj aliflanke) al unueco, ankau la lingvo evoluas de

la iama tre granda diverseco al pli au malpli baldaua unueca

komuna lingvo (62).

Tiu ci senduba scienca konstato havas grandan signifon

ankau por la korekta kompreno de la demando pri la pozicio

kaj rolo de la Internacia Lingvo. Estas klare, ke ankau la

Internacia Lingvo estas same tia socia fenomeno, kiel ciu ajn

alia lingvo. Estas, plue, klare, ke la Internacia Lingvo ne

starigas kiel io "artefarita" kontrau la normalan fluon, sed

ke gi, male, plene harmonias kun la fundamenta evolulinio de

la lingvo generale. Ec pli, gi plirapidigas la grandan procezon,

kies atestantoj estas la novepokaj generacioj, nome la procezon

de grandskala proksimigo de la lingvoj surbaze de la

generala unuigado de la homaro. Samtempe gi mem evoluas

sur tiu sama linio kaj respegulas tiel daure la plej altan

gradon de vera internacieco. Esprimo de tuthomecaj tendencoj,

gi siaflanke helpas la fortikigon de tiuj tendencoj.

_______

(62) Mario Pei skribas pri tio en la verko All About Language (Cio



pri la Lingvo), London, 1956: "Sed ne estus surprize, se, kun la paso

de jaroj kaj jarcentoj, la naciaj lingvoj estus uzataj malpli kaj malpli,

kaj la internacia lingvo pli kaj pli, car la internacia lingvo povus

esti uzata en ciuj lokoj, en ciuj okazoj, kaj direktata al ciu, dum la

naciaj lingvoj estus limigitaj al siaj propraj teritorioj. Se tio okazus,

gi signifus, ke lingvoj kiel la angla, franca, germana kaj rusa fine

farigus similaj al la latina kaj greka - lingvoj, kiujn oni lernas por

le celoj de kulturo kaj legado pli ol por aktiva parola uzo" (pp. 166-167).

59

CAPITRO III


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 6. KION DIRAS LA ANTROPOLOGIO (*)

  • Elŝuti 2.27 Mb.