Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo2/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19

2. KOMENCIGOJ DE SCIENCA PRITRAKTO

La granda scienculo G. W. F. Leibniz akre atakis la hipotezon

pri la deveno de la lingvoj el la hebrea. Li esprimis la

opinion, ke la lingvoj de la plej granda parto de Europo, de

Azio kaj de Egiptio havas sian fonton en unu sama origina

lingvo. Leibniz ankau atentigis, ke la prilingvaj esploroj kaj

teoriaj konkludoj devus bazigi sur la faktoj. Lau lia instigo

Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj

lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio (13).

Grandan meriton por la naskigonta lingvoscienco havas

Johann Gottfried Herder, unu el la plej profundaj pensuloj

________


(12) Lau la gazeto Evening Standard (Londono) de la 5-a de marto

1943, menciita de Leopold Stein, The Infancy of Speech and the

Speech of Infancy (La Infanago de la Lingvo kaj la Lingvo de la

Infanago), London, 1949, p. 2.

(13) Tiu instigo kaj la apogo de Katarina la Dua rezultigis poste

la publikigon de la grandega verko de P. S. Pallas, Linguarum Totius

Orbis Vocabularia Comparativa Augustissimae Cura Collecta (Komparaj

Vortaroj de la Lingvoj de la Tuta Mondo Kolektitaj per

Prizorgo de Sia Plej Alta Mosto). La unua eldono, en du volumoj,

aperis en 1787-1789 kaj gi entenis 149 lingvojn kaj dialektojn de Azio

plus 51 de Europo, entute 200. La dua eldono, en kvar volumoj

(1790-1791), mencias c. 280 lingvojn de Azio Europo Afriko kaj

Ameriko. - Alia grava kolekto de lingvoj estas tiu de J. Chr. Adelung

(kaj aliaj), Mithridates oder Sprachenkunde. . . . . . (Mitridato au

Lingvoscienco. . . . . . ), kvar volumoj, Berlin, 1808-1817, en kiu estas

prezentitaj ciuj tiam konataj lingvoj de la mondo. - Plia grava verko

estas tiu de Hervás y Pandurro, Catalogo de las Lenguas de las

Naciones Conocidas. . . . . . (Katalogo de la Lingvoj de la Konataj

Nacioj. . . . . ), ses volumoj Madrid, 1800-1805. Estas rimarkinde, ke

la autoro de tiu verko konsideris la gramatikon kiel esencan por

komparado de la lingvoj kaj establo de ilia parenceco, dum pli frue -

kaj multaj faradis tion ankau poste - oni analizadis la similecon de

la vortoj kaj opiniis tiun kriterion decida por la parenceco.

23

de la 18-a jarcento rilate la lingvoproblemojn. En sia studo



pri la "Origino de la Lingvo" (1772) li forte atakis la tiaman

generalan opinion, ke la lingvo ne povis esti "inventita" de

la homo, sed ke gi estis rekta donaco de Dio. Tre interesa

estas lia pruvado. Unu el la cefaj kaj la plej fortaj argumentoj

de Herder estas, ke, se la lingvo estus kreita de Dio, gi

devus esti multe pli logika, pli racia ol gi fakte estas. En la

ekzistantaj lingvoj trovigas tiom da haoso kaj multaj aspektoj

estas tiel malbone arangitaj, ke la lingvo certe devas esti

produkto de la homo (14).

La alvoko de Leibniz kaj la penso de Herder restis, tamen,

ankorau kelkan tempon sen rimarkindaj rezultoj. Nur

komence de la 19-a jarcento, precipe post la "malkovro" de

sanskrito (15) kaj la naskigo de la kompara lingsvoscienco,

ekestis la unuaj vere seriozaj klopodoj solvi la lingvan

enigmon per sciencaj metodoj.

La naskigo de lingvistiko kiel vera scienco en la moderna

senco de la vorto estas ligita al kvar grandaj nomoj - unu

Dano kaj tri Germanoj -, kiuj preskau samtempe aplikis la

komparan-historian metodon al la lingvaj esploroj.

Friedrich von Schlegel, prave konsiderata kiel la patro de

la lingvoscienco esprimis en sia verko "Pri la Lingvo kaj

Sago de la Hindoj" (Über die Sprache und die Weisheit der



Indier, 1808) la ideon, ke sanskrito kaj la lingvoj de Grekio,

Italio, Germanio apartenas al la sama speco. Li donis ekzemplojn

de vortoj en sanskrito, kiuj estas retroveblaj preskau

sensange en la greka, latina kaj germana lingvoj. Schlegel

_______

(14) Lau la verko cit. sub (7), p. 27.



(15) Antikva religia kaj kasta lingvo de Hindio. La nomo signifas

"lingvo nobla" diference de prakrito, lingvo popola, "pleba". Sanskrito

unue formigis kiel religia lingvo de la bramanoj, la supera el la kvar

kastoj de Hindio. En gi estis skribitaj la vedaj tekstoj. Nur poste

sanskrito estis uzata de laikoj por literaturaj celoj. La klasika

sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antau ciuj de la fama

Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antau nia erao. En sanskrito

estas verkita ampleksa literaturo. Sanskrito konservigis gis la nuntempo

kiel literatura lingvo, servanta ankau por la rilatoj de la

hindaj scienculoj. Paralele kun sanskrito evoluis pluraj prakritaj

komunaj lingvoj kun pli au malpli granda etendigo. Fine, sendepende

de la prakritoj sian apartan evoluvojon iris la multegaj regionaj au

lokaj lingvoj (dialektoj).

24

estis la unua, kiu parolis pri kompara gramatiko. Lau Schlegel,



ciuj lingvoj estas dividitaj en du grandaj grupoj: al la unua

apartenas sanskrito kaj giaj parencoj, al la dua ciuj aliaj

lingvoj. La grandaj strukturaj diferencoj inter la lingvoj igas

lin opinii, ke ili ne devenas el la sama fonto.

Alia granda lingvisto, Franz Bopp, kun relative granda

precizeco establis la komunajn trajtojn de la t.n. hindeuropaj

lingvoj. En sia unua verko "Pri la Konjugacia Sistemo de

Sanskrito en Komparo kun tiuj de la Greka, Latina, Persa kaj

Germana Lingvoj" (16), Bopp montris la proksimecon de

sanskrito al la lingvoj de Europo kaj per tio kreis la bazon

por la postaj studoj de la kompara gramatiko de la europaj

lingvoj. Lia cefverko estas la impona "Kompara Gramatiko

de la Sanskrita, Zenda, Armena, Greka, Latina, Litova,

Malnovslava, Gota kaj Germana Lingvoj" (17), kiun li eldonadis

dum preskau dudek jaroj, de 1833 gis 1849. En tiu verkego

Bopp publikigis la rezultojn de siaj komparaj studoj pri la

menciitaj lingvoj. Li ne opiniis, ke la greka, latina kaj aliaj

europaj lingvoj devenas de sanskrito, sed, male, li konsideris

ciujn tiujn lingvojn kiel postajn variajojn de unu sama

origina komuna lingvo.

Fine, Jacob Grimm, la lasta el la granda germana lingvoscienca

triopo, verkis imponan historian kaj komparan

gramatikon de la germanaj lingvoj sub la titolo "Germana

Gramatiko" (Deutsche Grammatik), kies unua volumo aperis

en la jaro 1819 (18). Grimm estis admiranto de la popollingvo.

Li emfazis la gravecon de ciu, ec de la plej malgranda

dialekto. Grimm famigis ankau pro sia lego pri transformigo

de kelkaj konsonantoj en la greka, gota kaj altgermana

lingvoj. Kvankam tiu lego, kiu lau Otto Jespersen devus

fakte esti nomata "Lego de Rask" pro la efektivaj meritoj

_______

(16) Franz Bopp, Über die Conjugationssystem der Sanskritsprache



in Vergleichung mit jenem der Griechischen, Lateineschen, Persischen

und Germanischen Sprache, Frankfurt am Main, 1816.

(17) Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Send, Armenischen,

Griechischen, Latemischen, Litauischen, Altslawischen, Gotischen und

Deutschen.

(18) La dua, komplete refarita eldono estis publikigita en 1822. Ciuj

kvar volumoj estis finitaj en 1837.

25

de la dana lingvisto sur tiu kampo, montrigis poste neaplikebla



en pluraj kazoj, tamen la tiurilataj laboroj de Rask

kaj Grimm signifis plian kontribuon al la lingvoscienco.

En la jaro 1818 estis publikigita la verko de Rasmus Rask

pri la malnova norda lingvo, au pri la origino de la islanda

lingvo. Rask prezentis eksterordinare korektan komparan

gramatikon de la gotaj, slavaj, litova, latina kaj greka lingvoj.

Kvankam li ne konis sanskriton kaj ne pritraktis gin en sia

verko, tamen li esprimis la penson, ke la persa kaj hinda

lingvoj povus esti la malproksimaj fontoj de la islanda tra

la greka. Rask donis ankau la plej kompletan kaj plej klaran

dividon de la hindeuropaj lingvoj kaj montris kial la

diversaj lingvoj apartenas al iu grupo kaj kiujn rilatojn ili

havas inter si. Tiu lia divido restis por multaj jaroj la plej

bona. Otto Jespersen esprimas sin jene pri la verko de Rask:

„Se oni estus publikiginta gin, kiam gi estis finita, kaj speciale

se en lingvo pli konata ol la dana, Rask povus esti facile

konsiderata kiel la fondinto de la moderna lingvoscienco, car lia

verko enhavas la plej bonan eksponon de la vera metodo de

lingvistika esploro kiu estis skribita en la unua duono de la

deknaua jarcento kaj li aplikas tiun metodon al la solvo de longa

serio da gravaj demandoj“ (19).

De tiam la scienco pri la lingvo rapide floris en ciuj landoj.

Multaj gramatikoj de vivantaj kaj mortintaj lingvoj estis

verkitaj. Gravaj komparaj studoj estis entreprenitaj. Lingvoj

de malgrandaj gentoj kaj de primitivaj triboj estis esploritaj.

Ankau la generala lingvistiko faris konsiderindan progreson.

Ekestis pluraj lingvoteorioj, formigis kelkaj apartaj

skoloj. Menciindaj estas la naturisma-biologia koncepto de

August Schleicher, la psikologia direkto de H. Steinthal, la

skolo de la t.n. "junaj gramatikistoj" formita cefe en la

Universitato de Leipzig, la teorio de F. de Saussure kaj la

sociologia direkto de liaj du grandaj sekvantoj A. Meillet

kaj J. Vendryès, la t.n. skolo "vortoj kaj objektoj", kies

plej elstara reprezentanto estis la granda lingvisto Hugo

Schuchardt, la neolingvistika direkto de Giuliano Bonfante

________


(19) Verko cit. sub (7), pp. 37-38.

26

kaj aliaj. Apartan pozicion okupas la jafetida teorio de



N. J. Marr (20).

3. CU UNU AU PLURAJ PRALINGVOJ?

Multe estis kaj ankorau estas diskutata la demando pri la

monogeneza au poligeneza origino de la hodiauaj lingvoj.

Generale parolante, la pli malnovaj teoriistoj, kvankam ne

konkordaj pri la detaloj, opiniis, ke unueca komuna pralingvo

devis iam ekzisti (monogeneza koncepto). Ili bazis sian

starpunkton plejparte sur iuj pli au malpli grandaj similajoj

inter kelkaj hodiauaj lingvoj, unuflanke, kaj inter ili kaj la

kontroleblaj malnovaj lingvoj (precipe la sanskrita, greka,

latina, malnovslava, antikva hebrea), aliflanke. Tiamaniere ili

klasifikis la lingvojn lau grupoj, subgrupoj, familioj kaj

ellaboris detalajn genealogiajn tabelojn - cetere tre impresajn

unuavide! La unua, kiu sisteme klasigis la lingvojn lau tiu

metodo, estis la germana lingvisto August Schleicher, kiu

komprenadis la lingvon kiel naturan organismon, subigatan

al la samaj legoj de naskigo, vivado kaj morto kiel ciuj aliaj

aperajoj de la naturo (21). Li eksplikis la genezon de la

hindeuropaj lingvoj en formo de genealogia arbo: de la

origina lingvo, prezentita kiel trunko, elkreskas brancoj,

kiuj siavice disigas en formo de brancetoj donante fine

la nunajn hindeuropajn lingvojn. Schleicher provis rekonstrui

tiun iaman komunan hindeuropan au arjan lingvon kaj

ec verkis mallongan fablon en gi. Aliaj lingvistoj sekvis la

_______


(20) Tre kompleta bibliografio trovigas en la verko de A. Meillet

kaj M. Cohen, Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo),

Paris, 1952, pp. XVII-XLII kaj aparte en ciu capitro por la diversaj

lingvogrupoj kaj por la unuopaj lingvoj.

(21) August Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik

der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko

de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1861-1862. - Schleicher

estis forte sub la influo de la teorio de Darwin kaj en sia laboro "La

Teorio de Darwin kaj la Lingvoscienco" prezentis la lingvojn kiel

materiajn, vere naturajn objektojn. Tiun starpunkton li defendis en

la verko "Pri la Signifo de la Lingvo por la Naturhistorio de la

Homoj".


27

metodon de Schleicher. Gin popularigis precipe Max Müller,

alia konata germana lingvisto de tiu epoko.

La senco de la lingva genealogia arbo (22) estis montri, ke

la homaro havis iam unu solan pralingvon, kiu poste (pro

nekonataj kauzoj) disbrancigis en plurajn lingvojn. Tiuj ci

lastaj, siavice, plue disbrancigadis naskante novajn lingvojn.

Tiamaniere la evolutendenco devus iri de unulingveco en la

malproksima pasinteco al hodiaua multlingveco kaj, versajne,

al ankorau pli granda nombro da lingvoj en la estonteco.

Jen kion diras Max Müller pri tiu ci punkto:

"Ni povas koncepti ne nur la originon de la lingvo, sed ankau

gian necesan disrompigon; kaj ni komprenas, ke neniu kvanto

da variajoj en la materiaj kaj formaj elementoj de la lingvo

kontraudiras al la supozita sola komuna fonto. La lingvoscienco

kondukas nin tiel al la plej alta supro, de kie ni vidas la

komencigon mem de la homvivo sur la tero kaj kie la vortoj,

_______


(22) Estas akcentinde ke la plej famaj lingvistoj neniel akordigas

pri la definitiva klasifiko de la lingvoj, nek pri la kriterio de tiu

klasifiko. Du cefaj metodoj estas aplikataj: 1/ la genealogia, nome la

klasigo lau la parenceco surbaze de "komuna deveno"; 2/ la tipologia,

nome surbaze de strukturaj karakterizoj de la lingvoj. En la praktika

apliko de la du metodoj, la unuopaj lingvistoj alportis novajn

kriteriojn, el kiuj la plej grava estas la psikologia, enkondukita jam

de Wilhelm von Humboldt kaj aplikita poste precipe de H. Steinthal.

Por montri la grandegan malkonkordon inter la lingvistoj estu

menciitaj nur kelkaj opinioj. Lau Max Müller la lingvoj estas

dividitaj je tri grandaj grupoj (turaniaj, semidaj kaj arjaj), el kiuj

ciu havas plurajn subgrupojn, familiojn k.t.p. La itala lingvisto

Alfredo Trombetti asertis en sia verko L'Unita d'Origine del

Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, ke 20

grupoj estas distingeblaj. Poste li plurfoje sangis siajn tiurilatajn

konkludojn precipe en la verkoj "Personaj Pronomoj" (I Pronomi.

Personali, Bologna, 1908) kaj "La Numeraloj" (I Numerali, Bologna,

1912). En la fina periodo de sia scienca aktiveco (1912-1929), Trombetti

reduktis al 9 la nombron de la grandaj lingvaj grupoj. En la verko

"La Lingvoj de La Mondo" (Les Langues du Monde, Paris, 1952) de

A. Meillet kaj M. Cohen estas rekonite, ke la grupigo de la lingvoj

en "familioj" atingis "tre variajn rezultojn" depende de la esploritaj

lingvoj en diversaj mondopartoj. Lau tiu elstara verko, ciuj lingvoj

de la "malnova mondo" povas esti dividitaj en malpli ol 20 „vivantaj

familioj“, pli au malpli klare konstituitaj, sed Ameriko prezentas pli

ol 100 apartajn familiojn, al kiuj estas aldonendaj multnombraj

"izolitaj lingvoj"!

28

auditaj tiel ofte ekde la tagoj de nia infaneco - sur la tuta tero



estis unu lingvo kaj unu parolmaniero - ricevas sencon pli

naturan, pli kompreneblan, pli konvinkan ol ili iam havis

antaue" (23).

Aliloke la sama autoro asertas, ke nenio estis iam ajn aldonita

al la esenco mem de la lingvo; ke ciuj lingvaj sangigoj estis

nur "sangigoj de formo"; ke, ekde la plej malnovaj generacioj,

neniu nova radiko estis iam inventita kaj ke, sekve,

"oni povas diri, ke ni uzas la samajn vortojn, kiuj iam eliris

el la buso de la dia kreajo“ (24).

La saman monogenezan koncepton pri la ekesto de la lingvo

havas multaj aliaj pli au malpli signifaj autoroj. El ili estas

aparte karakteriza, pro sia mistikisma radikaleco, la itala

lingvisto Alfredo Trombetti. Bagateligante tutan aron da

lingvoj, li kurage provas konvinki:

"Car la esploroj, kiujn mi gis nun povis fari pri la amerikaj

lingvoj, suficas por evidentigi ilian reciprokan koneksecon kaj

la malproksiman koneksecon kun la lingvoj de Orienta Azio,

mi largigas mian konkludon al la aserto, ke la homa lingvo havas

unuecan au monogenezan originon" (25).

Trombetti starigas ankau la demandon kia estis tiu unueca

pralingvo. La respondon, kompreneble, li evitas, car nek li,

nek iu ajn alia kapablas gin doni. En ciu okazo, tiu fantazia

unueca pralingvo ne disrompigis, lau la opinio de Trombetti,

tuj post la formigo. La procezo de diferencigo devis komencigi

nur post kiam la supozita pralingvo estis atinginta certan

gradon de vortara kaj gramatika evoluo. "Sekve, la lingvoj

derivitaj de gi devis heredi iun kvanton da vortoj kaj da

gramatikaj formoj" - opinias la autoro. Kial kaj kiel la

imagita unueca pralingvo povis longe vivi sen disfalo; kial

________


(23) Max Müller, Lecture sopra la Scienza del Linguaggio (Lekcioj

pri la Lingvoscienco), itala traduko de G. Nerucci el la angla lingvo,

Milano, 1864, p. 400.

(24) Max Müller, verko cit. sub (23), p. 27. Ne estus juste prisilenti

la fakton, ke post tiu klinigo antau la tiama oficiala koncepto pri la

kreo de la homo (tiurilate estas tre instrua ankau la sorto de la teorio

de Darwin), la meritplena lingvisto faris multajn vere sciencajn

konkludojn surbaze de objektive esploritaj faktoj.

(25) Alfredo Trombetti, L'Unita d'Origine dell Linguaggio (La Origina

Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, p. 6.

29

kaj kiel gi subite komencis disbrancigadi post atingo de



difinita evolustupo, la autoro ne diras! Sajnas, do, sufice

klare ke cio ci devis okazi nur por pravigi lian starpunkton!

Car kiel li povus, surbaze de radikaj similajoj (26), konstrui

sian teorion, se tiu pralingvo konsistus, ekzemple, nur el

kelkaj neartikigitaj sonoj au sonkompleksoj? Ne, la pralingvo

devis havi jam multajn vortojn, kiuj koncernis, ekzemple, la

mastrumadon, la parencaron, ec la nombrojn, por ke oni povu

rilatigi giajn radikojn al la radikoj de la nun parolataj

lingvoj! Tiamaniere, anstatau konstrui teorion sur la firma

fundamento de esploritaj faktoj, la autoro agis inverse: li

inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn!

Aliaj lingvistoj kaj filozofoj, okupigintaj pri tiu ci problemo,

opiniis, ke iam ekzistis pluraj pralingvoj. Al tiuj

apartenis ekzemple, Friedrich von Schlegel kaj Friedrich

Müller, kiuj opiniis, ke la lingvoj ne devenas el ununura

komuna fonto, sed el kelkaj. La eminenta brita lingvisto

W. E. Collinson, en verko publikigita en 1927, ne prenis

pozicion rilate tiun demandon:

"Ni devas konfesi - li skribis -, ke ni ne scias, en la tuta lingvaro

de la mondo eliras el unu sola fonto (teorio de monogenezo au

unuobla origino) au el pluraj (poligenezo)" (27).

_______


(26) Trombetti estas unu el la maloftaj lingvistoj, kiuj bazas sian

starpunkton pri la parenceco de certaj lingvoj sur la fakto de

similajoj inter iliaj radikoj. Estas jam menciita la opinio de Hervás y

Pandurro pri la graveco de la gramatikaj similajoj (v. noton 13). La

plimulto de postaj lingvistoj konsideris la gramatikajn similajojn

esencaj por la lingva parenceco. A. Meillet diras: "La vortaraj

konkordancoj neniam absolute pruvas, car oni neniam povas aserti,

ke ili ne suldigas al pruntoj". Vidu pri tio lian verkon Linguastique

Historique et Lingunstique Generale (Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko

Generala), Paris, 1926, Vol. I, precipe pp. 88 kaj sekv., kie li

klarigas ke la parenceco povas bazigi nur sur la gramatikaj kaj

fonetikaj rilatoj de kunligo kaj ne sur tiuj de vorta parenceco.

Ankau Mario Pei en la verko citita sub (9) atentigas, ke la vorta

simileco povas esti rezulto de pura hazardo (p, 357). Male, A. L. Kroeber

en The Determination of Linguistic Relationship (La Determinado de

la Lingva Parenceco), artikolo aperinta en la revuo Anthropos, 1913,

p. 389 esprimis opinion similan al tiu de Trombetti.

(27) W. E. Collinson, La Homa Lingvo, Berlin, 1927, p. 89.

30

Sed li prave akcentas, ke "jam en la tagigo de la historio



ni trovas disajn lingvogrupojn" (28).

Ec la autoroj, kiuj akceptis la vidpunkton pri monogeneza

lingva origino, plej ofte estis devigitaj krei pluajn hipotezojn

por iel akordigi tiun sian starpunkton kun la realajo. Max

Müller, kies opinio pri unueca pralingvo estas jam citita,

konfesas:

"Kia ajn estu la origino de la lingvo, gia unua tendenco devis

celi al senfina varieco" (29).

La autoro do, kiu en la sama verko opinias la lingvan

originon unueca, ne povante fermi la okulojn antau la faktoj,

starigas novan, tute ne pruvitan kaj ne pruveblan hipotezon,

ke tiu ci unueca pralingvo devis rapide disrompigi en amason

da lingvoj kaj dialektoj!

Hodiau ne trovigas serioza teorio, kiu bazigus sur la

hipotezo de unu sola pralingvo, komuna al la tuta homaro.

G. Révész diras en sia verko pri la originoj kaj antauhistorio

de la lingvo:

"La koncepto de lingva genealogia arbo estas forlasita en la

esploroj de la lasta tempo. Ec por Joh. Schmidt la ideo pri

'pralingvo' etigis al nura fantomo. Simile al 'la unua homo' kaj

al 'la unua popolo', 'la unua lingvo' estas fantaziajo, senfundamenta

hipotezo bazita sur nepravigebla interpretado de la koncepto

de la evoluo. . . . . Ekzistas nenia pruvo, cu historia cu de kompara

lingvistiko, por tia hipotezo" (30),

Mario Pei, kvankam sendube li trovigas sub la premo de

la ideo pri komuna "pralingvo", rekonas, ke nenio au nur

tre malmulte kunligas tiajn lingvogrupojn kiel la hindeuropa

kaj la malaja-polinezia, au la cina kaj hotentota (31).

Ankau aliaj teoriistoj ne liberigis plene de la penso, kiu

ankorau peze svebas super iliaj laboroj, pri la monogeneza

deveno: se ne povas esti unu sola pralingvo, estu, do, la

_______


(28) Verko cit. sub (27), p. 89.

(29) Max Müller, verko cit. sub (23), p. 57.

(30) G. Révész, The Origins and Prehistory of Language (La Originoj

kaj Antauhistorio de la Lingvo), tradukita el la germana de J. Butler,

London, 1956, p. 88.

(31) Mario Pei, The Story of Language (Historio de la Lingvo), dua

represo, London, 1957, p. 357.

31

nombro de "pralingvoj" almenau kiom eble plej limigita.



Tio, fakte, estas la kerno de iliaj tiurilataj klopodoj.

4. DIVERSAJ OPINIOJ PRI LA LINGVOFORMIGO

La maniero, lau kiu ekestis la lingvo kaj kiel gi plue

formigadis, estis kaj estas ankorau tre diskutata. Ankau

koncerne tiun punkton ekzistas tre malsamaj opinioj. Kompreneble,

plej simple estas aserti, ke la lingvo apartenas al

la homo surbaze de lia propra naturo, de lia homeco mem.

Por la autoroj, kredantaj ke la homo iun belan tagon subite

aperis sur la tero guste tia, kia li estas hodiau, ne ekzistas

tiurilate malfacilajoj. Se tiu au alia supernatura forto -

depende de la kredo - efektive kreis la homon kaj donis al

li difinitajn ecojn, evidente nenio malhelpis, ke unu el tiuj

ecoj estu la kapablo paroli per ellaborita kaj polurita esprimilo,

kun sufica kvanto da vortoj kaj fleksioj, por ke en

la 19-a kaj ec en la 20-a jarcentoj parto de la lingvistoj

ovu skribi pri tio romantikajn fabelojn.

Aliflanke, ankau en sciencaj rondoj au en medioj pretendantaj

havi tian karakteron, ne malofte okazadis diversspecaj

strangajoj. Unu el tiuj vere meritas esti menciita. Opiniante

versajne, ke la demandoj ligitaj al la ekesto kaj formigo de

la lingvo estas nesolveblaj, la franca Societo de Lingvistiko

(Societe de Linguistique) formale malpermesis en 1866 cian

plian diskuton pri la afero.

Superflue diri, ke la scienco nek klinigis antau supersticoj

au dogmoj, nek multe observis tiaspecajn malpermesojn. La

homon interesis tiu ci mirinda fenomeno kaj, klopodante gin

kompreni, li sercis giajn kauzojn, gian signifon, gian plej

profundan sencon.

Unu el la cefaj problemoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj okupis

la antikvan filozofion kaj dividis la tiamajn pensulojn en du

cefajn kampojn, estis la demando pri la rilato inter la vortoj,

la rilato inter la objektoj kaj iliaj nomoj. Ankau en tiu ci

sfero la grekaj sofistoj jetis la unuajn semojn.

Lau la sofisto Hermogeno (meze de la 5-a jarcento antau

nia erao), la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter

32

la personoj, kiuj gin uzas. Li eksplikadis, ke "piro" estus



povinta nomigi "pruno", kaj ke la nomo de "pruno" povus

tute bone esti "piro", se al la homoj tio estus placinta. Hermogeno,

do, opiniis, ke la lingvo estas plene arbitra kreajo de

la homo.


Alia greka filozofo, Heraklito (6-a jarcento), asertis, kontraue,

ke la vortoj havas "naturan" ekziston. Uzi vortojn

ekster ilia naturo mem signifas ne paroli, sed produkti bruon.

Oni ne povas doni al la objektoj kiun ajn nomon au kiom ajn

da ili, plene lau sia placo, sed ciu objekto havas sian propran

nomon, depende de la naturo de la objekto. Kiel oni vidas,

lau Heraklito ekzistas iaspeca determinismo inter la objekto

kaj la vorto signanta gin.

La granda pensulo Demokrito (5-a jarcento) nomis la

vortojn "agalmata fonêenta", tio estas "sonaj statuoj". La

vortoj, lau la greka materialisto, ne estas naturaj bildoj,

kiujn la naturo iamaniere jetus en la homan animon, tiel ke

gi nepre devus ilin akcepti kaj reprodukti en formo de

difinitaj sonkompleksoj; la vortoj estas statuoj el sono, same

kiel ekzistas artaj verkoj el stono au el bronzo. Demokrito

akceptis, koncerne la lingvon, la principon de gia konscia

kreado, sed ne de arbitra kreado, kiel opiniis Hermogeno.

Male, Heraklito apartenis al la filozofia skolo de la natura

ekesto de la lingvo.

La esenco de tiu tuta diskuto rilatis al la demando, cu la

vortoj ricevas sian karakteron lau la naturo de la objektoj

(fysei) au cu la rilalo inter la vorto kaj la objekto estas

fondita sur lego, sur interkonsento, sur kutimo, nome pli au

malpli konscie (thesei). Al la demando estas dedicita ankau

la fama dialogo "Kratilo" (Kratylos) de Platono (428-348).

En tiu verko Kratilo kaj Hermogeno detale diskutas la

argumentojn kaj kontrauargumentojn de ambau starpunktoj.

Platono konkludas la dialogon per la aserto, ke neniu el la

du opinioj estas prava, car lingvo, korekta lau la naturo,

povas ekzisti nur en la ideo.

Ankau Aristotelo (384-322) dedicis grandan atenton al la

lingvo, precipe en siaj verkoj "Poetiko" kaj "Retoriko". Li

33

kategoriigis la vortojn kaj lia laboro havis grandan influon



je la postaj generacioj.

Pluan pason sur tiu ci kampo faris Epikuro (341-270). Al li

estas atribuata la penso, ke en la unua formado de la lingvo

la homoj agis nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado.

Tamen - eksplikas la filozofo - antau ol naskigis la vera

lingvo kaj por ke gi naskigu, ia interkonsento devis esti

farita inter la homoj, por ke ciu sciu kion precize signifas

tiuj strangaj sonoj. Ankau por Epikuro, do, la plej profunda

fonto de la lingvo trovigas en la interkonsento, au almenau

en iaspeca neeksplicita konvencio inter giaj uzantoj. Sekve,

ankau lau lia vidpunkto, la lingvo en ciu okazo estas produkto

de la homo surbaze de sonoj, kiujn li povis nature eligi el sia

buso.

La supraj opinioj, kvankam prezentitaj tre koncize, tamen



suficas por montri, ke jam en la antikva greka filozofio

trovigis la germoj de la cefaj, multe pli postaj, direktoj pri

la formigo de la lingvo. Jen la cefaj el ili:

(1) Unuj opinias, ke la vortoj tute "nature" apartenas al la

objektoj kaj al la ideoj. Tia estis la vidpunkto de Heraklito.

Esence same tian mistikan, nesciencan rigardon al tiu ci

afero devas havi ciu, kiu opinias la lingvon determinita de la

karaktero de la naturo, siavice kreajo de supernaturaj fortoj.

(2) Lau la aliaj la kapablo eligadi artikigitajn sonojn estis

kaj estas ennaskita en la homo. Necesis nur nomi tute

hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn

kaj agojn per kombinoj de tiuj sonoj. Gi estas la penso de

Hermogeno, kiun oni povas retrovi ce John Locke (1632-1704),

precipe en lia verko An Essay Concerning Human Understanding

(Eseo pri la Homa Kompreno). Gi harmonias kun lia

filozofio. Locke opinias, ke estas eble pensi sen apartaj simboloj

por la unuopaj ideoj. Li ec kredas, ke la homa cerbo estas

kapabla formi ne nur konceptojn, sed ankau tutajn propoziciojn

sen ia ajn helpo de la vortoj. El vidpunkto de Locke

estas tre nature, ke la primitiva homo utiligis iujn artikigitajn

sonojn, pri kiuj li disponis, por nomi per ili tute arbitre siajn

34

diversajn jam ekzistantajn ideojn. Jen karakteriza eldiro de



Locke pri la ekesto de la lingvo:

"Tiamaniere ni povas kompreni, kiel la vortoj, kiuj pro sia naturo

estis tiel bone adaptitaj por tiu ci celo, estis ekuzitaj de la homoj

kiel signoj de iliaj ideoj; ne pere de kiu ajn natura konekseco,

kiu kvazaue ekzistus inter la unuopaj artikigitaj sonoj kaj

difinitaj ideoj, car, ja, en tiu okazo ekzistus nur unu lingvo por

ciuj homoj, sed per intenca atribuo, lau kiu difinita vorto estis

arbitre farita signo de tia ideo" (32).

Estas memkompreneble, ke tiu ci konscia, sed plene arbitra

kreado de la lingvo, devis lau John Locke, rezultigi grandan

diversecon de la lingvoj. La eblecoj por formi vortojn el la

artikigitaj sonoj de la nuntempaj alte evoluintaj lingvoj,

stas preskau senfinaj. Leibniz, la granda germana filozofo,

elkalkulis en sia konata verko De Arte Combinatoria (Pri la

Arto Kombini) ke el 23 literoj oni povas formi pli ol 25.852

trilionojn da diversaj vortoj. Se oni prenas 24 literojn, la

cifero altigas al pli ol 600.000 trilionoj da vortoj, au, pli

korekte, da sonoj kaj sonkombinoj malsamaj inter si.

Se oni akceptas la starpunkton pri la arbitra kreado de la

vortoj el jam pretaj, ekzistantaj artikigitaj sonoj, estas

evidente, ke la senfinaj kreoeblecoj nepre rezultigas grandan

variecon de la lingvoj kun sennombraj reciprokaj diferencoj.

Oni ne povas atribui al io alia krom al pura hazardo, se en

du au pluraj lingvoj, havantaj nenian rilaton inter si, trovigas

du samaj au similaj vortoj (sonkombinoj) por la sama au

simila ideo. Sendube, ekzemple, ec ekster la kadro de la penso

de Locke, la itala "donna" kaj la japana "onna" havas

lingvistike nenion komunan, kvankam lau la sono ili estas

similaj kaj ambau signifas "virino“. Male, komunecon havas

la sufikso -in, troviganta en pluraj lingvoj por signi la inan

sekson: latine regina, itale regina, france reine, germane

Königin, Esperante regino k. t. p.

(3) La tria direkto asertas, ke la parolata lingvo ekestis per

___________

(32) John Locke, An Essay Concerning Human Understanding

(Eseo pri la Homa Kompreno), libro III cap. 2, publikigita en The

Philosophical Works of John Locke (La Filozofiaj Verkoj de John

Locke) de J. A. St. John, London, 1843, p. 313.

35

la imitado de la naturaj sonoj. La primitiva homo, sencese



audante cirkau si en la naturo diversajn sonojn, komencis

nomi la bestojn, objektojn kaj fenomenojn lau la plej

karakterizaj sonoj, kiujn ili eligis au kauzis. La teorion pri la

onomatopea ekesto kaj formigo de la lingvo disfamigis precipe la konata

germana filozofo Johann Gottfried Herder. Li opiniis, ke la ekesto de la lingvo

estas suldata al interna

impulso de la naturo, simile al matura embrio, kiu preme

postulas sian naskigon. Atinginte tiun gradon de necesa

ekesto, la unuaj vortoj formigis tiel, ke la homa atento konscie

alkrocigis al tiu el la sensacioj ricevitaj per la sensoj, kiu

estas la plej distinga marko de la koncerna objekto. Ekzemple,

vidinte safon kaj audinte gian blekadon, la homo retenis

precize la blekadon kiel la plej karakterizan distingilon, tiel

ke poste, denove renkontinte la saman beston, li imitis la

blekadon kaj nomis tiun animalon "blekanto".

La onomatopea teorio proksimigas al la hipotezo pri la

"natura" kunligiteco kaj dependeco inter la vortoj kaj la

objektoj.

Iom pli profunda esploro montras, ke en ciuj lingvoj fakte

trovigas kelkaj tiaj onomatopeaj vortoj, sed ke ilia nombro

estas tre limigita (33). Oni ne povas starigi seriozan sciencan

teorion sur tiu ci hipotezo. Max Müller nomis gin, iom moke,

la teorio de "bau-vau" kaj malakceptis gin kiel tute senfundamentan.

"La nombro de la vortoj - li diris - kiuj fakte estis

formitaj surbaze de sonimitado, maldikigas gis treege malgranda

proporcio. . . . . . kaj fine restas al ni la konvinko, ke

la lingvoj. . . . . - havas alian originon" (34).

(4) Plua hipotezo estas tiu, kiu asertas, ke la primitiva

homo, evidente, ne havis artikigitan lingvon, sed ke li ciam

povis eligi iujn gemoin, sopirojn, kriojn, k. s. Tiuj ci sonoj

farigis iom post iom la nomoj de objektoj, fenomenoj, agoj.

_______


(33) La vortoj koko, kokeriki, boji, miaui, iai (azenbleki) k. s. estas

tiaspecaj onomatopeaj vortoj, kiuj trovigas en pluraj lingvoj En la

cina lingvo ili estas iom pli oftaj, ekzemple: la koko kantas kiao-kiao,

cenoj tsiang-tsiang, sonoriloj tsiang-tsiang, tamburoj kan-kan, la vento

kaj pluvo siblas siao-siao (lau M. Müller, verko cit. sub (23) p. 374)

(34) Max Müller, verko cit. sub (23), p. 374

36

Multaj filozofoj, inter kiuj ankau la granda franca pensulo



E. E. Condillac (1715-1780) proteste levis sian vocon kontrau la

onomatopea teorio, akcentante, ke gi fakte konsideras la

homon estulo malsupera al la bestoj.

Tiuj ci filozofoj ne povis konsenti, ke la prahomo estus

devigita lerni de la naturo, de la bestoj, de la ventoj, de la

ondoj. . . . . . la bojadon kaj miauadon, la cirpadon kaj pepadon,

la mugadon kaj grincadon. La homo - ili diris -

produktas kaj kriojn kaj gemojn kaj singultojn per si mem.

1\te estas necese, ke li pruntu ilin de la naturo au ke li imitu

la bestojn. La homo reagas per tiu au alia el tiuj ci sonoj

depende de tio, cu li estas frapita au tusita de timo, surprizo,

gojo, doloro, amo au malamo.

La kriojn au interjekciojn, en kunligo kun la gestoj, pluraj

filozofoj kaj lingvistoj prezentis kiel la fontojn de la lingvo.

Konforme al tiu ci teorio, la lingvo certe devas esti klare

distingata de la spontanaj esprimaj gestoj kaj sonoj. Tamen

kaj la parolata lingvo kaj la lingvo de gestoj povas esti

derivita de tiuj sonoj kaj spontane esprimaj gestoj. Konsiderante

la fakton, ke la parolata lingvo estas apogata per

spontanaj gestoj kaj sonoj, kiel ankau ke la infanoj laugrade

transformas spontanajn emociajn reagojn en konsciajn parolsonojn

kaj gestojn, tiuj autoroj opiniis la spontanajn

esprimmanierojn kiel la praformojn au antauformojn de la

lingvo. Tiu ci ideo trovis vastan akcepton. Gin apogis, krom

E. B. Condillac, ankau C- Darwin, H. Spencer, W. Wundt,

H. Höffding, W. Jerusalem kaj aliaj (35).

La hipotezon, ke la lingvo dankas sian ekeston ekskluzive

al la spontanaj interjekcioj kiel naturaj reagoj de la homo en

diversaj situacioj, Max Müller nomis en la jam citita verko

la teorio de "puh-puh". La ideo pri la gestoj kiel fonto de la

lingvo eniris poste en la bazon de la teorio de Marr.

(5) Estas jam menciite, ke Epikuro klarigis la ekeston de

la lingvo per interkonsento de la homoj uzontaj gin. Oni

retrovas la saman penson, en tiu au alia formo, ce multaj

filozofoj au lingvistoj gis la hodiaua tago. Tiel, ekzemple,

__________

(35) G. Révész, verko cit. sub (30), p. 21.

37

J. J. Rousseau imagis la ekeston de la lingvo surbaze de



interkonsento, tute konforme al la ideo pri la socia kontrakto

(contrat social), kiun li konsideris, kiel sciate, fundamento de

la tuta socia ordo. Rousseau tamen ne montris kiamaniere

senlingvaj homoj povus diskuti la demandon kaj interkonsenti

pri la sonoj, kiuj signos tiun au alian ideon, pri la

sistemigo de tiuj sonoj, entute pri la kreo kaj funkciigo de

la lingvo! La sama ideo retrovigas ec ce elstaraj kaj rekonitaj

nuntempaj lingvistoj, kia certe estas Mario Pei. Parolante pri

la ekesto de la lingvo, li diras en libro por la junularo:

"La lingvo fakte komencigas, kiam du au pluraj homaj estuloj

decidas, ke difinita sono, au grupo da sonoj, devas havi la saman

signifon por ambau au por ciuj. Sur tiu punkto naskigis lingvo. . . .

La sekvanta afero, kiun ni konstatas, estas, ke, se la lingvo

kreskis, kiel ni supozas, surbaze de reciproka interkonsento, ne

estas surprize, ke ekzistas tiom da malsamaj lingvoj en la

mondo" (36).

Mario Pei ne diras kiam okazis tiu reciproka interkonsento,

nek kiamaniere gi povis okazi. Sendube la homoj, kiuj parolas

la saman lingvon, ne faras tion surbaze de ia eksplicita interkonsento

en formo de ia kontrakto. La "interkonsento" havas

tute alian karakteron ol pensis Rousseau au, en alia maniero,

Mario Pei. Kaj ekspliki tiamaniere la ekeston kaj evoluon de

la lingvo, ec nur en libro por la junularo, signifas vere pli ol

trosimpligi la aferon.

Max Müller anstatauigis la epikuran ideon pri konvencia

akordo per penso darvinisma, nome per tiu de natura

selektado, au - kiel li gin nomis en siaj Lekcioj pri la

Lingvoscienco - natura eliminado.

Jen kion li komprenas sub "natura eliminado":

Nombro da sensaj impresoj produktas mensan bildon au

percepton. Pluraj tiaspecaj perceptoj rezultigas generalan

nocion. Nun - diras M. Müller - "ni povas kompreni, ke

difinita nombro da sensaj impresoj povas kauzi respondan

vocan esprimon: iun krion, iun interjekcion, au ke imitado de

la alvenanta sono povas formi parton de la sensaj impresoj;

________


(36) Mario Pei, All About Language (Cio pri la Lingvo), London,

1958, p. 17.

38

same tiel ni komprenas, ke iu nombro da tiaspecaj vocaj



esprimoj povas perdigi en esprimo generala kaj lasi post si

la radikon, kiel signon rilatantan al la generala nocio. . . . " (37).

Pritraktante la problemon kiel formigis la generalaj nocioj,

la autoro diras, ke ili ne estas formataj hazarde, sed lau certa

legeco. Müller fidas, ke tiu legeco trovigas en la racio mem:

"Tiu ci lego - li diras - estas nia interna racio, kiu respondas

al la ekstera racio, al la racio, se mi tiel rajtas diri, de la naturo.

La natura selektado estas. . . . . . sensange, ciam selektado racia. . . .

Ne ciu hazarda percepto estas levata a1 la digno de generala

nocio: nur unu. . . . . . la plej forta, la plej utila. Multaj perceptoj,

kiuj lau natura maniero prezentigas al niaj mensoj, tamen neniam

estis kolektitaj en generalaj nocioj kaj, sekve, ili ne ricevis ian

nomon" (38).

Müller eksplikas, ke, ekzemple, ne ekzistas vortoj rilatantaj

al ciuj bluaj au al ciuj rugaj floroj, nek ekzistas vortoj

entenantaj la ideon de hundo kaj kato, sed ne tiun de cevalo

kaj bovo (39).

(6) Ne povante kontentigi per la rezultoj de ciuj ci hipotezoj

kaj teoriaj provoj klarigi la ekeston de la lingvo, pluraj

pensuloj venis al la ideo, ke oni devus esplori la formigon de

la lingvo ce la infanoj por kompreni la unuajn germojn de la

prahoma lingvo.

Tiu ideo, fakte, estas tre malnova. La greka historiisto

Herodoto rakontas, ke la egipta faraono Psametiko jam en la

6-a jarcento antau nia erao, dezirante ekscii kiu lingvo estis

la unua, faris eksperimenton per du novnaskitaj infanoj

vartataj de kaprinoj, tiel ke ili ne povu audi homan lingvon.

Post kelka tempo ili ekparolis kaj la unua vorto estis bekos.

Al la demando en kiu lingvo trovigas tiu vorto, la faraono

ricevis la respondon, ke gi ekzistas en la frigia kaj ke en tiu

lingvo gi signifas "pano". Do, la faraono konkludis, ke la

frigia lingvo estis la pralingvo! Kvintiliano, la fama instruisto

de la parolarto en la antikva Romo, rimarkigis, ke la infanoj

__________

(37) Max Müller, Nuove Letture sopra la Scienza del Linguaggio

(Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco), itala eldono, tradukita de

G. Nerucci, Milano, 1870, p. 345.

(38) Max Müller, verko cit. sub (37), pp. 345, 346.

(39) Max Müller, verko cit. sub (37), p. 346.

39

estis edukitaj de mutaj vartistinoj kaj tial devis esti mutaj.



John Locke atentigis, ke ilia "lingvo" estas tute simple la

bek de la kaprinoj, al kiu estis aldonita la greka finajo -os! (40).

Tute senkonsidere al la demando cu iam fakte okazis tiu

"eksperimento", la rakonto mem estas interesa, car gi montras,

ke jam en tre malnova tempo ankau en aliaj landoj de la

antikva mondo regis interesigo pri la lingva origino kaj ke

oni provis gin ekspliki per la formigo de la lingvo ce la

infanoj.


Unu el la scienculoj, kiuj esploris la lingvon el tiu vidpunkto,

estis la franca filozofo, historiisto kaj kritikisto

Hippolyte Taine (1828-1893). Li ekzamenis la fenomenon ce

sia propra knabineto. Taine konstatis, ke je la ago de 31/2

monatoj la infano komencis eligi diversajn interjekciojn,

formitajn el nuraj vokaloj. Post kelkaj monatoj la infano

komencis aldonadi konsonantojn kaj la interjekcioj farigadis

ciam pli artikigitaj. Komence la knabineto ligadis neniun

ideon al la produktataj sonoj, sed ekde la dekunua monato si

turnadis la kapeton al la patrino, kiam oni demandis: "Kie

estas la patrino?" En la dekdua monato la vorto "pupo" jam

signifis por si ion buntan, diverskoloran. Fine, inter 1;0 kaj

1;11/2 si ekformis la vortojn papa, mama, ua-ua (hundo),

ko-ko (koko), da-da (cevalo), mia (kato). Preskau ciuj ci vortoj

- diras Taine - estas duobligitaj unusilabaj vortoj, imitantaj

la naturajn sonojn. En la deksepa monato de sia vivo la

knabineto eldiradis la vorton amn, kio por si signifis "mangi"

au "mi volas mangi".

Taine, kaj poste ankau pluraj aliaj, inter kiuj F. Garlanda,

konkludis, ke la unuaj "vortoj", kiujn eldiras la infanoj, havas

tre kompleksan signifon: mn au amn povas esti "mangajo",

"mangi", "mi volas mangi", "mi deziras mangi". . . . . . (41).

En la lastaj jardekoj la esplorado de la infana lingvo faris

grandan progreson. Ne estas ci tie la loko por prezenti la

multflankajn, ofte tre interesajn rezultojn de la infana

psikologio. Sed estas menciinde, ke generale estas konstatitaj

_________

(40) John Locke, verko cit. sub (32), p. 312.

(41) F. Garlanda, verko cit. sub (9), p. 158.

40

du gravaj faktoj: 1) ne nur la unuaj krioj, sed ankau la unuaj



artikigitaj sonoj estas ligitaj sole al sentoj de kontento au

malkontento, kaj tiuj krioj au sonoj estas eligataj nekonscie,

tute instinkte; 2) la eldirado de la artikigitaj vortoj estas en

la komenco sensignifa kaj poste gi havas pluroblan signifon.

C. W. Valentine diras, ke li povis distingi ce sia infano je la

fino de la unua monato tri specojn de spontanaj krioj: por

la malsato, por la doloro kaj por la kontento, sed li akcentas,

ke ili ne povas esti konsiderataj kiel lingvo. En la tria monato

komencigis la "praktikado" de artikigitaj sonoj, cefe en stato

de felico kaj kontento. Tiu akirado per praktiko de artikigitaj

sonoj farigis ciam pli kaj pli ofta gis, fine, la infano komencis

imiti la auditajn vortojn. Sed ankau en tiu ci stadio la uzado

de iu vorto estis ligita al sentoj:

"Tiamaniere sajnas, ke la unua reale senco, ec de 'Dada' (kiun

lia patrino daure provis igi lin uzi por indiki lian patron), estis

generale iu sento, eble largiganta de la patro al ludiloj tra iu

komuna sento-aspekto. . . . . . 'Nan-nan', sajnas, generaligis kiel krio

kaj simbolo por la ajoj, kiujn havigas lia patrino, same kiel

'Dada' estas krio por patro-gojo-ludo" (42).

Alia specialisto pri tiu demando, Leopold Stein, diras, ke

la esprimo mam-am, kiun knabineto uzis la unuan fojon en

la 206-a tago de sia vivo kiel signo de karesemo, aplikis tiun

vorton, inter la 354-a kaj 602-a tagoj, por ciu persono, por ciu

nutrajo, alia objekto au okazajo, kiu kontentigis siajn dezirojn.

Kaj li konkludas :

"Estas, do, evidente, ke en tiu ci stadio la 'vorto' defias ciun

provon esti inkluzivata en kiun ajn aktualan gramatikan (logikan)

kategorion" (43).

Unu el la lingvistoj, kiuj opiniis la infanparolon de la unua

jaro tre grava por kompreno de la ekesto de la lingvo, estis

Otto Jespersen. Lau lia opinio, oni devas sin turni al la bebo-

_______


(42) C. W. Valentine, The Psycholopy of Early Childhood (La

Psikologio de Frua Infanago), London, 1942, pp. 405, 400.

(43) Leopold Stein, The Infancy of Speech and the Speech of Infancy

(La Infanago de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanago), London,

1949, p. 161, - Konciza, sed tre bona kaj klara prezento pri la evoluo

de la lingvo ce la infanoj trovigas en Esperanto en la verko de

W. E. Collinson La Homa Lingvo, citita sub (27), pp. 49 kaj sekv.

41

lingvo kiel gi estas parolata en la unua jaro de la vivo, se oni



volas fari paralelon kun la unua akiro de la lingvo en la

historio de la homo (44).

Komparante la infanan lingvon, tute speciale la formigon

de la lingvo ce la infanoj en la unua jaro, kun la lingvoj de

primitivaj triboj, pluraj lingvistoj trovis kelkajn komunajn

trajtojn, kio igis ilin pensi, ke la ekeston de la lingvo entute

komprenigas precize la formigo de la lingvo ce la infanoj.

Oni interalie konkludis, ke la pralingvaj komencigoj prezentis

sonojn kun kompleksaj, pluroblaj signifoj, sen ia ajn diferencigo

inter substantivoj, adjektivoj, verboj, au inter subjekto,

predikato k. t. p. Tiuj ci diferencigoj ekestis multe pli poste

dank' al la plua progresado de la homaro kaj al la paralela

evoluado de la lingvo.

Kvankam la klopodo malkovri la lingvajn komencigojn ce

la prahomoj per esploroj de la hodiaua infana lingvo, sajnas

al ni metodo tute nekonforma al la sciencaj postuloj, tamen

ankau tiu koncepto iom kontribuis al pli bona kompreno de

la karaktero de la lingvo. La infanoj hodiau heredas la

parolkapablon, nome la fiziologian instrumenton por eligi

artikigitajn sonojn, de siaj gepatroj, kaj tiuj heredis gin de

la siaj, de generacioj da prapatroj en la longega historio de

la homo. En tiu evoluprocezo ciam pli formigis ankau la

parolorganoj. Tial la infana parolmaniero ne povas ekspliki

la formigon de la lingvo ce tiuj estuloj, kiuj ne posedis tian

parolaparaton. La komparado de la infana lingvo al la lingvoj

de la nuntempaj triboj, trovigantaj ankorau sur malalta

evolustupo, ankau ne povas doni kontentigajn rezultojn, car,

kiel prave atentigas O. Jespersen, ec la plej postrestinta el

ili havas "multajn jarcentojn da lingva evoluo malantau si"

kaj tial giaj kondicoj estas tre malsamaj de tiuj, en kiuj

vivis la prahomo. Fine, oni devas ne forgesi, ke ciu infano

vivas en difinita socia cirkauajo kaj akiras la lingvon de gi.

Ekde la unua momento de la naskigo la patrino, la patro,

la familianoj kaj aliaj personoj daure alparolas la infanojn,

ec se ili nenion komprenas. Oni parolas al ili per intenca

________


(44) Otto Jespersen, verko cit. sub (7), p. 417.

42

simpligado de sia propra lingvo, por ke la infanoj povu pli



facile elparoli. Cio ci faras, ke ankau tiu koncepto ne estas

akceptebla. Sed tre certe tiu teorio pravas, kiam gi konkludas,

ke la unuaj sonoj au, pli precize, sonkompleksoj en la komencigoj

de la homa lingvo havis pluroblan, faskan signifon.

(7) Estas dirite, ke pluraj scienculoj rilatigis la ekeston de

la lingvo al interjekcioj, dum aliaj, pli multnombraj, tiurilate

kunligis la interjekciojn al la gestoj. Ankau la ideo pri la

gestoj kiel fonto de la lingvo estas provebla jam ce la

antikvuloj. La konata latina poeto Lukrecio (Lucretitus,

proks. 98-55) mencias gin en sia fama verko De Rerum Natura

(Pri la Naturo). Li diras, ke la naturo mem igis la homojn

produkti iujn sonojn proksimume same tiel, kiel la malkapablo

paroli "pusas la infanojn uzi gestojn, kiam gi devigas ilin

montri per fingro la objektojn trovigantajn antau ili".

Valentine rimarkis, ke la plej fruaj gestoj de la infanoj

estas nenio pli ol spontanaj esprimoj de sentoj au deziroj. En

tiu stadio la gestoj ne povas esti interpretataj kiel intencaj

simboloj kun difinita idea senco, kio estas esenca por la

lingvo. "Sed - li daurigas - ne estas malfacile kompreni kiel

liaj naturaj esprimaj movoj povis evolui en geston kun

signifo" (45). Ankau L. Stein plurfoje mencias la gestojn kiel

la praformon de komprenigo (46). Siavice F. Garlanda rekonas

la fakton, ke ankau hodiau la gestoj estas multe uzataj kiel

helpilo al la parolata lingvo:

"La parolata lingvo estas nur parto de la tuta lingvajo. Ni parolas

per la manoj, per la okuloj, per nia tuta korpo" (47).

Iom poste, parolante pri la menciita plurobleco de la signifo

de la unuaj vortoj, Garlanda demandas kiamaniere la homoj

povis komprenigi en tiom da konfuzo. Kaj li respondas: "Nur

helpante la sonon per gestoj, per la mano, per la kapo kaj

per la tuta korpo" (48).

________


(45) C. W. Valentine, verko cit. sub (42), p. 401.

(46) L. Stein, verko cit. sub (43), ekzemple sur le pp. 11, 83, 9S, 104,

154, 157 k. a.

(47) F. Garlanda, verko clt. sub (9), p. 159.

(48) F. Garlanda, verko cit. aub (9), p. 182.

43

Surbaze de konsiderindaj esploroj, la soveta lingvisto,



historiisto kaj etnologo Nikolaj Jakovljevic Marr prezentis

teorion, lau kiu la unua, la plej primitiva formo de komunikado

estis ekskluzive gesta. Lau lia opinio, el tiu gesta lingvo

evoluis, iom post iom, la parolata, sona lingvo.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 4. DIVERSAJ OPINIOJ PRI LA LINGVOFORMI GO

  • Elŝuti 2.27 Mb.