Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo17/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   19

PAROLADO DE D-ro ZAMENHOF

(Pri la instrua kaj eduka signifo de la Esperantokongresoj)

Sankta Peterburgo-Rusio- 1910

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj !

Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante;

vi eble diros, ke char ni havas nun kongreson de samregnanoj

kaj chiuj, au almenau preskau chiuj ghiaj partoprenantoj komprenas

tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature

paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kauzoj, pro

kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas

kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankau la naciaj,

havas antau chio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj,

disjhetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli au

malpli granda amaso, por audi nian lingvon, por kontroli, chu

ili ghuste ellernis la lingvon, chu ili bone ghin komprenas, por

kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero

de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas

hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas

modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere

la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj

dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte

egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de chiu

aparta lando, sed en chiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera

globo. Jam nun, kiam oni audas bonan kaj spertan esperantan

oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio au lando li

apartenas. La plena autonomia vivo de nia lingvo, kun ghia

absolule propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, chiam pli

kaj pli fortikighas tiamaniere, kvazau chiuj esperantistoj de la

mondo loghus kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj

kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon

praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, chu efektive

per Esperanto oni povas tute bone interkomprenighi. Ech interne

de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraghas paroli esperante,

oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo,

kaj proporcie al la nekuragheco de la parolado aperas ankau

nekuragheco pri informado pri Esperanto, car la esperantistoj-balbutantoj malgrauvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la

balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon audi

bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj

propraj oreloj kaj okuloj konvinkighas, kiel bele kaj flue oni

povas paroli en Esperanto, li entuziasmighas, li vidas, ke li

laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun

nova kuragho kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj,

sed ankau la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn,

sekve ankau entuziasmajn kunlaborantojn por la Internacia Lingvo Esperanto.

Tio estas la chefaj motivoj, pro kiuj ni en chiuj niaj kongresoj,

ne sole en la universalaj, sed ankau en la naciaj au

regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankau

per Esperanto.

Sed se en chiu nacia kongreso esperantista la esperanta

parolado estas tre dezirinda, ghi estas ankorau pli dezirinda

speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega

regno, kiu etendighas de la Karpatoj ghis la Paca Oceano kaj

de la "malvarmaj Finnaj rokoj gis la flama Kolhido", nia

regno estas tiel mikskonsista, ke chiu tutruslanda kongreso

estas iom simila al kongreso internacia. Miksita estas la

loghantaro ankau en aliaj landoj, sed tie la karaktero de la

reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia ol che ni.

Mi ne volas chi tie analizi la kauzon de chi tiu fakto, char tio

devigus min eniri en regionan politikon, kion mi deziras eviti;

mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu fakto, dum

longa tempo ankorau en nia regno ne povas okazi kongresoj

efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena

sincereco partoprenus chiuj popoloj de la ruslanda regno de la Tsaro.

Ankorau dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj

kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento

neutrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna tutruslanda

kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun malfermigas,

ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos

humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur esperantistoj kaj

samregnanoj. Tial mi ghoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan Kongreson; mi salutas ghin duoble : kiel esperantisto

kaj kiel ruslandano.

Ne granda estas nia nuna kongreso, char oni komencis ghian

preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj

partoprenas en ghi, tre malmulte da ruslandaj popoloj

havas en ghi siajn reprezentantojn. En efektiveco ghi estas nur

komenco kaj provo, ghi estas nur prepara paso por la estontaj

Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke

nia prova kongreso ne restos sen utilo por la esperantismo en

Ruslando. Malgrau niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la

kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn

shtonojn, sur kiuj poste konstruighos chiam pli kaj pli grandioza

ruslanda esperantismo.

Mi esperas, ke dank' al nia penado ni baldau ne bezonos

honti antau la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno tsara

tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo

ni komencu nian laboron !

260


IV

INAUGURA PAROLADO DE PROFESORO

EDMOND PRIVAT (*)

(Eldirita en la Solena Malferma Kunsido de la 39-a Universala Kongreso de Esperanto, Haarlem 1954)


Karaj Kongresanoj,

Ni danke salutas la noblan nacion, kiu nin bonvenigas

hodiau en nia propra mondlingvo. En Nederlando loghas popolo

nacie modesta, sed ege kuragha. De centjaroj ghi brave batalas

kontrau la furiozaj ondoj de la Oceano por vivi libere sur sia

malvasta tero. Antau centjaroj ghia parlamento jam proklamis

ke „Dio ne kreis la popolojn kiel sklavojn de princoj" kaj ghia

fama gvidanto Vilhelmo la Silenta diris brave ke "ne necesas

esperi por entrepreni." Al Nederlando nian saluton kaj dankemon!
Chiujare la esperantistoj renkontighas en grandaj kongresoj,

ech foje la plej grandaj kiuj kunvenas en la nuna mondo.

Malgrau tiuj imponaj pruvoj de vigla vivo kaj uzo ni tamen

konscias, ke nia movado ankorau reprezentas nur etan parton

de la homaro, ech se la plej internacia homarana pro la senbara

lingva unueco.

Ni ja scias bone ke ni devas ofte barakti pene por ricevi, kvazau hundoj sub la tablo, kelkajn paneretojn de oficiala subteno en multaj lokoj de la mondo.

Ech eble kontraustaras iom da jhaluzo kontrau niaj kongresoj

sen tradukistoj. Ni tro entuziasme ghojas pro la sperto

de interpopola harmonio kaj de facila interkompreno rekta,

de homo al homo, kia ajn estas la diverseco patrolingva,

nacia, rasa au kolora. Certe la kontraustaro chiam atendas nin,

kiam ni postulas oficialan instruadon de nia lingvo en lernejoj,

kie ghi tiom plezurigas infanojn chiufoje kiam oni bonvolas

provi.

Senlace ni devas semi kaj semi konstante. "Cent semoj



perdighas, mil semoj perdighas", sed kelkaj enradikighas kaj ili

floras mirinde. "En unu sola glano kushas lau potenco tuta

arbaro", skribis Emerson, la usona pensulo, kaj certe la

Esperanto-kongresoj estas edukejoj de la estonta homaro

unuighonta. Estas ja bone kaj tauge, ke la semo jhetita de

Zamenhof havis la tempon kreski malrapide kiel juna kverko,

char la lingvo povis tiel farighi vere vivanta. Ghi nun enkorpigas

la homaran senton kiu mankas al oficialaj tutmondaj institucioj

de la nuna epoko, serchanta sian propran animon super

la malnovaj antaujughoj.

En la stratoj de Haarlem, che fenestroj au balkonoj, flirtas

hodiau la verda standardo. Gi estas ne teoria simbolo, sed jam

signo de viva spirito kaj de juna tradicio.

Chien, kie lernighas la Internacia Lingvo Esperanto, ankau enpenetras ghuste tiu sento kaj tiu spirito, kiun bezonas la mondo por realigi sian unuecon en diverseco kaj sian kunvivadon en respekto

Kaj protekto de la malsamaj gepatraj lingvoj kaj kutimoj. Ju pli richighos la enhavo de Esperanto (tio estas nia literaturo kaj la temoj

de niaj kunvenoj), des pli ghi allogos la dezirantojn al homara

kulturo. Iom post iom, unu post alia, venos al ni la homoj kiuj rigardas antauen kaj sopiras al la sama harmonio.

Tiu bela verda koloro de nia flago signas ne nur la esperon

de la homaro, minacata nune je mem-detruo, sed ghi signas ankau

la malfermon de peza barilo, la vojon liberan por iri antauen,

manon en mano.

Multaj fervojistoj sidas inter vi kune kun edukistoj, oficistoj

au aliaj profesiuloj. Amikoj fervojistoj, vi ja scias la gravecon de la verda lumo. Se ghi brilas antau lokomotivoj, ghi signifas: iru, vi povas pasi ! Al ni la verda koloro diras la samon: iru, ne haltu, antauen kun kuragho !

Al la unuighinta kaj paca homaro ¡


Parolado de Ivo Lapenna (*)

(Pri la Internacia Lingvo kiel esprimo kaj antaueniganto de universalismaj tendencoj)

(*) La parolado estis eldirita en la Malferma Kunsido de la 35-a

Universala Kongreso de Esperanto, en Sorbono (Parizo), la 6-an de

Augusto 1950. Gi estis surbendigita per magnetofono, kiu ebligis fidelan

reprodukton.
Sinjoro prezidanto ! Sinjoro reprezentanto de la Ministro

pri edukado ! Geamikoj !

Denove ni kolektighis ! En tiu chi admirinda lando de helo

kaj libereco; en tiu chi belega urbo de grandaj spiritaj valoroj

kaj brilaj kulturaj tradicioj; en tiu chi mondfama Sorbono -

fajrujo de universala scienco kaj forghejo de plej noblaj pensoj,

kiuj dum jarcentoj nutris la progreson - en tiu medio ni

ankoraufoje kunvenis el chiuj partoj de la terglobo: el okcidento

kaj oriento, el nordo kaj sudo, el urboj kaj vilagoj, el

palacoj kaj kabanoj, el lernejoj, el uzinoj kaj kamparo !

A

Multnombraj estas la naciaj kaj internaciaj, oficialaj kaj



neoficialaj, kongresoj, konferencoj kaj aliaj renkontighoj, kiuj

chiutage okazas en diversaj urboj. Jen tie sciencistoj intershanghas

pensojn, jen aliloke diplomatoj pridiskutas kaj solvadas

la sorton de la popoloj, jen diversaj fakuloj priparolas siajn

problemojn. Kunvenadas personoj, havantaj la saman okupon,

la saman religian koncepton, la saman politikan konvinkon.

Chiam temas nur pri difinita kategorio de homoj.

Nia kongreso havas tute apartan karakteron. Ghi konsistas

el homoj, apartenantaj al chiuj eblaj rasoj, nacioj, lingvoj,

religioj, politikaj kaj filozofiaj direktoj. En ghi estas reprezentitaj

ciuj socitavoloj, ciuj profesioj kaj okupoj. Tial nia kongreso

- diference de chiuj aliaj - estas vere miniatura mondo,

mondo en kiu ghis certa grado reflektighas la ekstera realajho.

_______


Nur ghis certa grado ! Char, malgrau la multflanka diverseco,

malgrau chiuj diferencoj kaj naciaj kaj sociaj kaj ideaj, tiu chi

nia eta mondo estas unuece kunligita ne nur per komuna

lingvo, sed ankau per la sama idealo !

Iam, antau multaj jaroj, en mondo shajne paca kaj trankvila,

la autoro de la Internacia Lingvo, la genia doktoro Zamenhof,

eldiris la ideon, ke tie, en Bulonjo sur Maro, en la historia

jaro 1905, kiam la unuan fojon estis ebligita senpera interkomprenigho dank' al neutrala tuthoma lingvo, kunvenis ne

Franco kun Ruso, nek Anglo kun Polo, sed homo kun homo.

Vortoj belaj - esprimo de penso profunda !

Hodiau, post du teruraj mondmilitoj, en kiuj milionoj

elsangis sur chiuj batalkampoj de la kvin kontinentoj, dum

aliaj milionoj estis pendumitaj, pafmortigitaj, sufokitaj,

vipataj, vundataj kaj turmentataj nur tial, char ili havis alian

hautkoloron, alian nacian devenon, nur tial, char ili konfesis

alian religion, au parolis alian lingvon; hodiau, post kiam

sennombraj materiaj kaj spiritaj valoroj estis detruitaj, dum

la plej elementaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj

piedpremitaj, kiam la plej mallumaj, krimaj pasioj manifestighis

en timige teruraj formoj; hodiau, kiam chio chi revekis

naciismojn kaj shovinismojn, kiam malamo blindigas racion,

kiam super niaj kapoj shvebas fantomo de nova, ankorau pli

nehumana milito; hodiau, geamikoj, esprimi la saman ideon

povus shajni tro kuraghe au ech freneze ! Car freneza estas tiu,

kiu en epoko de ghenerala frenezeco, ne konformighas al ghi!

Tamen, ech riskante esti proklamitaj frenezaj, ni trankvile,

sed des pli firme, energie kaj laute asertas : Jes, ni chi tie,

ni - la reprezentantoj de la tutmonda Esperanto-movado -

malgrau chio kaj spite al chio, estas kaj sentas nin unue kaj

antau chio homoj !

B

Chu vere estas tiel, au, eble, tiu nia aserto estas naivemensoga,



senenhava frazo, kontraua al la plej evidenta realajho,

kiun nur ni - blindigitaj de la flama ardo por granda celo,

enlulitaj en sorchan dormon pro la milde-dolchaj sonoj de

supernacia komunikilo - utopiisme volas nek vidi nek audi ?

Chu estas eble, ke areto da personoj pensu, sentu kaj agu

universale home en mondo distranchita kaj krucumita, en

mondo disshirata de sennombraj antagonismoj, en mondo

sangon sanganta el miloj da vundoj ?

Au, eble, chi tie okazas ia miraklo ?

Nek unu, nek la alia !

Ni ne estas iaj ekstersociaj estuloj, iaj revantaj fantaziuloj,

kiuj naghante ie en nuboj forgesas la teron, nek ni estas iaj

strutoj, kiuj enshovinte la kapon en la sablon, opinias ke chio

estas en ordo ! Ni bone vidas la realajhon, sed ni ankau komprenas,

ke en la hodiauo chiuj ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj

ideaj kontrauajhoj havas du gheneralajn trajtojn kaj manifestas

du esence kontrauajn tendencojn sur chiuj kampoj: unuflanke

trovighas la tendenco al universalismo kaj aliflanke la

tendenco al egoisma regionismo kaj etnismo.

La konstanta progresado de universalismo, spite al artefaritaj

baroj kaj malhelpoj, estas senduba fakto. Sur la ekonomia

kampo ghi esprimighas per chiam pli forta interdependeco

de la diversaj mondopartoj. Sur politika kampo ghi montrighas

en la klopodoj formi superstatajn internaciajn organismojn,

kia estis la Societo de Nacioj kaj kia estas hodiau la Organizo

de Unuighintaj Nacioj. Sur kampo idea, la scienco kaj arto,

kiuj ghis antau nelonge estis apartenajho de fermitaj rondoj,

celas direktighi chiam pli al la tuta homaro. Ech la lastaj grandaj

militoj - tiuj plej krimaj atakoj kontrau la homecon, tiuj

monstroj, detruantaj la tuthomaran solidarecon - estas,

tamen, samtempe pruvoj pri la universaleco de la mondo. La

fakto mem, ke la militoj devis gheneralighi, ke ili ne povis resti

limigitaj nur al kelkaj terpartoj, montras klare, ke la mondo

- vole-nevole - havas radikajn komunajn interesojn:

shanghado de unu parteto shanghigas la tutan homaron, prospero

en unu parteto prosperigas la tuton !

Kontrau tiun chi normalan marshadon de la homaro al unueco,

levighas la malnovaj kaj maljunighintaj, sed ankorau tre fortaj,

venenige mordantaj potencoj de mallumo kaj malprogreso.
Sur kampo ekonomia: la lastaj provoj de memsuficha autarkio;

sur kampo politika: naciismo kaj diktatoreco; sur kampo idea:

ekskluziveco de la nacia kulturo kaj penadoj altrudi ghin kaj

sian propran nacian lingvon al la aliaj !

Giganta estas tiu lukto inter la putrighantaj restajhoj de la

pasinteco kaj la brilantaj perspektivoj de la estonteco, lukto

en kiu estas mobilizitaj chiuj fizikaj kaj moralaj fortoj kaj

kies atestantoj kaj partoprenantoj estas ankau ni !

Malfacile kaj peze la universalismo traboras al si la vojon

tra marchoj, nebuloj kaj tempestoj, inter fajro kaj glacio, sub

insidoj kaj obstakloj al la ore sunumitaj pintoj de ekonomia

bonstato, al la lazuraj serenoj de socia justeco kaj libereco !

Sed nehaltigeble, venke ghi marshas antauen.

Estis Kant kiu diris, ke ekzistas postulatoj de la racio kaj

postulatoj de la historio. Estu al mi permesite iom shanghi la

penson de Kant kaj diri : la universalismo estas poslulato

racia, car ghi estas postulato de la historia evoluo de la homaro,

kiu - kondichite de la teknika progresado - iras de diverseco

kaj plureco al konkordo kaj unueco.

La homaro farighas konscia pri si mem ! Chiam pli kaj pli !

C

Kia estas la pozicio de la Esperantismo en tiu situacio ?



La ideo pri Internacia Lingvo estas esprimo de la universalismaj

tendencoj. La realigo de tiu ideo en formo de nia

Esperanto estas la plej konkreta, preskau fizike palpebla

manifestigho de tiu celado al tuthomeco, al la unuigho de la homaro. Sed, samtempe, ghi estas ankau la plej forta apogilo, la plej potenca antaueniganto de tiu sama universalismo, kiu ghin kreis.

La lingvo - tute egale kiu la lingvo ghenerale - estas socia

fenomeno, kiu trovighas en funkcia rilato kun la bazo, el kiu ghi

elkreskis. La lingvo ebligas ne nur la pensadon kaj la reciprokan

komunikadon de ideoj, sed ghi ankau kreas certan

senton de komuneco inter la personoj, kiuj ghin uzas. Naskita

de la socio, ghi mem cementigas la socion, shirmante ghin de

disfalo.

Tute same: la Internacia Lingvo ne estas sole teknika

rimedo de pensado, nek nura peranto de pensointershanghoj en

internaciaj eventoj. Ghi havas ankau profundan idean signifon.

Same kiel la naciaj lingvoj ludis kaj ludas unu el la chefaj

roloj en la formigo de la nacioj, same tiel la Internacia

Lingvo - neutrala, supernacia interkomprenilo - formas kaj

stimulas la tuthoman, universalan solidarecon.

La uzado mem de la samaj vortoj proksimigas la homojn.

Ech se Esperanto limighus nur al tio, ghia rolo estus granda.

Sed la Internacia Lingvo, ebligante rektajn, senperajn kontaktojn

tra la tuta mondo, klare evidentigas la esencan samecon

de la homa naturo.

Multnombraj sciencaj verkoj estas skribitaj pri tiu temo.

Diversaj religioj proklamis la principon kiel unu el la fundamentoj

de la respektiva religia koncepto. La filozofio pridiskutis

la demandon chiuflanke. Multe kaj ofte oni parolas pri

ghi. Tamen nur ni, la uzantoj de la Internacia Lingvo, ne nur

parolas pri tuthomara solidareco, ne nur mense ghin komprenas,

sed ankau sentas ghin. Ni konkrete sentas, ke chiuj

homoj - sen ia ajn konsidero al la diferencoj rasaj, naciaj,

lingvaj au religiaj - estas kaj devas esti egalaj en sia kvalito

de homoj. Tial ni ankau sentas, ke devas malaperi chiu ajn

formo de subpremado au de superregado de unu popolo super

la alia, ke devas malaperi chiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, klasa,

nacia, lingva au religia apartenoj. Mallonge, ni profunde

sentas la veran universalismon, kies konsistaj partoj estas

egaleco de chiuj homoj, spirita libereco, socia justeco kaj interpopola

paco.
Komprenis same bone, au ech pli bone, la malamikoj de universalismo tiun chi vere revolucian shanghighon en la pensomaniero kaj sentado, kiujn kreas la Internacia Lingvo; tiun chi transformighon de mallarghe nacia konceptado al universale homa konceptado, kauzitan de la Internacia Lingvo.
Ne estas hazardo, geamikoj, ke chiuj tiranecaj kaj despotecaj

reghimoj levis sin kontrau Esperanton, malpermesis la lingvon,

persekutis la esperantistojn ! Se Esperanto estus ia infanludilo,

se pere de ghi oni ne povus interkomprenighi, se ghi havus

nenian idean signifon, kredu al mi, ke ili grandskale propagandus

ghin. Sed char la Internacia Lingvo havas grandegan

spiritan forton, char ghi trovighas chepinte de universalismo kaj

tuthomeco, gi estis kaj estas atakata de chiaspecaj shovinistoj kaj fashistoj.

Tiuj atakoj ne devas nin timigi nek senkuraghigi. Kontraue, ni

fieru pri ili ! Ni fieru, se tiraneco nin konstraustaras, car

tiraneco chiam kontraustaras noblecon kaj veran progreson.

Tiuj atakoj konvinku nin ankorau pli firme pri la praveco,

vereco kaj grandeco de la Internacia Lingvo Esperanto.

Ni konsciu, ke la spirito estas nevenkebla krom se ghi mem rezignas pri defendo kaj rezisto ! La ideon oni povas nek enkatenigi, nek aresti, nekmortigi ! Ghuste tial jam okazis, kaj ankorau okazos, ke vastaj imperioj malaperis, ke iam tremigaj diktatoroj kaj autokratoj

falis, sed nia Esperanto restis, vivas kaj prosperas, altrudigante

chiam pli impete al la vekiganta konscienco de la homaro.

Kun la nepra venkado de universalismo venkas ankau

Esperanto. Kun venkado de Esperanto la vera, sincera universalismo

akiras novajn poziciojn. Pri tio ni ciuj estu profunde konsciaj !

D

La universaleco de la Lingvo trovis adekvatan organizan



formon en nia Universala Esperanto-Asocio, en ghiaj kongresoj,

kunvenoj kaj diversaj aranghoj.

U. E. A. estas neutrala. Ghi trovighas ekster kaj super la politikaj

luktoj, sed en ghiaj fundamentoj trovighas la principo de la

respekto al la homaj rajtoj kaj liberecoj.

Tio signifas, ke ghi -celante disvastigi la Internacian Lingvon kune kun ghia nedisigebla apartenajho : la spirita proksimigo de la homoj – ebligas al chiuj siaj membroj konservi siajn proprajn mondrigardojn

kaj konvinkojn, libere esprimi siajn opiniojn.

La neutraleco ne signifas, do, senidiecon au uniformigon de la penso ! Male, ghi estas konvena grundo por kresko kaj florado interne de la

movado de chiaspecaj pensoj kaj ideoj - krom tiuj, kiuj

evidente kontrauas al la esenco mem de la Internacia Lingvo

kaj de ghia idea signifo.
Tial ni - inspiritaj de tiu komuna idealo, armitaj per

komuna komunikilo - formas unuecan tuton malgrau la

diverseco de ideoj, konvinkoj, mondrigardoj kaj opinioj. Tial

ni estas komprenemaj kaj toleremaj rilate al chio, krom rilate

al apertaj atakoj kontrau la liberecon kaj toleremon. Char, vere,

toleremo toleras chion krom maltoleremo !

Ghuste tial nia Universala Esperanto-Asocio estas la sola

hodiau ekzistanta internacia nestata organizajho, kiu havas

efektivajn membrojn en chiuj partoj de la mondo; organizajho,

kiu ebligas, ke che la sama tablo egalece kaj amikece diskutu

la reprezentantoj de chiuj nacioj, de chiuj rasoj, lingvoj kaj

religioj !

Inter la esperantistoj la respekto de la homaj rajtoj

kaj fundamentaj liberecoj ne estas bela propaganda frazo, sed

realajho, fundamenta gvidprincipo de la tuta agado, esence, je

vivo kaj morto, ligita al la ideo mem de la Internacia Lingvo.


La neutraleco, plue, signifas, ke en eksteraj rilatoj ni ligas

nin al neniu politika koncepto, al neniu alia movado, al neniu

fremda ideologio. Kiel esperantistoj ni estas memstaraj kaj

sendependaj kaj ni iras nian propran vojon. Tio, kompreneble,

ne signifas, ke ni estas indiferentaj rilate al la okazajhoj en

la mondo. Ni tre bone scias, ke la Internacia Lingvo povas

grandskale prosperi nur en kondichoj de libereco kaj de amikecaj

rilatoj inter la popoloj.

Aliflanke ni ankau scias, ke unu el la plej fortaj motoroj por la progresigo de tiu nobla idealo estas ghuste la Internacia Lingvo.

Tial ni entuziasme salutas la liberecon kaj la interpopolan

fratecon !

Tial ni kondamne levas nian vochon kontrau la sklavecon kaj

la militon !

Tial ni protestas pro la malpermeso de la Internacia

Lingvo, tute egale de kiu flanko ghi venas !

* *


La 35-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en epoko

tre strechita, preskau uragana. Pezaj, grizaj nuboj pendas super

ni. Malordo regas la aferojn, konfuzo regas la ideojn.

En tiaj cirkonstancoj ankorau pli elsaltas la graveco de nia

Kongreso. Ghi estas vera ekbrilo en mallumo, diamanto en

nigra marcho, radio de optimismo en la ghenerala apatio kaj pesimismo !

Ankoraufoje ni montru al la mondo la perfektecon de nia

lingvo ! Ni pruvu al ni mem kaj al chiuj, kiuj volas vidi kaj

audi, kioma estas la bela, paciga forto de la Internacia Lingvo,

kioma estas ghia kultura valoro !

La 35-a Universala Kongreso estu granda, impona manifestacio

ne nur por la Internacia Lingvo Esperanto, sed ankau por

la homeco !

Al ni chuj ghi donu freshan energion, por ke ni povu ankorau

pli unuece, ankorau pli konvinke, ankorau pli efike kaj ofereme daurigi

la vojon al la akcepto de Esperanto kiel dua lingvo de chiuj nacioj en la planedo, en la intereso de interkomprenigho ne nur busha, sed ankau kaj precipe mensa, kora, spirita de chiuj bonintencaj, vere pacamantaj homoj !


INDEKSO
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • Parolado de Ivo Lapenna (*)

  • Elŝuti 2.27 Mb.