Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo15/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   19

2. PAROLADPARTOJ

La parolado - ni jam diris - estas ordigita evoluigo de

pensoj. Gi estas artajo. Kiel ciu arta verko, ankau la parolado

konsistas el pluraj partoj, el multaj detaloj. Ciu parto, ciu

periodo esprimigas en la tuto kaj pere de gi, sed samtempe

perdigas, fandigas en la pleneco de la verko, kontribuante al

gia beleco kaj grandeco.

Izolita detalo, kvankam plej arte ellaborita, povas esti

interesa kiel fragmenta studobjekto. Gi ankau povas havi

ian belecon en si mem. Tamen, nur en harmonia ligo kun la

aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas gia vera arta

valoro. Kaj samtempe, guste tiu proporcia harmonio de ciuj

partoj kaj partetoj perdigas al la detalo gian propran individuecon,

kiu transplantigas en la superan individuecon de la

arta verko.

Unusola stoneto - kvankam tre bela; unusola muzika

frazero - kvankam tre agrabla, ne faras la belecon de

mozaiko, de simfonio. Sed ankau tiuj verkoj ne estas imageblaj

sen arte ordigitaj stonetoj kaj frazeroj.

Se arta tuto ne povas ekzisti sen detaloj, ankau la detaloj

ne povas esprimigi ekster la tuto. Nur tuto el detaloj kaj

detaloj en tuto prezentas artajon.

La brilianto havas multajn facetojn: ciu faceto kontribuas

al la blindiga beleco de la stono; ciu faceto ricevas sian

nuancan belecon de la komuna brilo. La parolado estas monumento

farita el sonoj kaj tonoj, el vortoj kaj frazoj, el periodoj

kaj partoj. Ciu ero havas sian lokon, sian rolon, sian signifon

en la supera unuo: sono kaj tono en la vorto, vorto en la

frazo, frazo en la periodo, periodo en la parto. Ciu el ili alportas

sian forton kaj sian belon al la forto kaj belo de la tuto.

Sed ilia propra forto kaj belo konsistas guste en la reciproka

rilato kaj en la rilato al la tuto. Fortigante, ili mem fortigas.

Vivigante, ili mem vivigas. Artigante, ili mem artigas.

225


Estas, do, necese ne nur zorge prilabori ciun parton kaj

parteton de la parolado, sed ankau tauge kunligi ilin kaj

atenti al iliaj proporcioj.

Lau la klasika retoriko, la parolado konsistas el ses fundamentaj

partoj: enkonduko, anonco, ekspono, persvado, refuto,

konkludo.

En la enkonduko la oratoro prezentas sin, klopodas ekinteresigi

la publikon pri la temo kaj havigi al si gian bonvolemon.

Tiun parton la antikvaj latinaj retoroj nomis "exordium".

La dua parto - la anonco - konsistas el klara kaj preciza

antausciigo pri la tuta enhavo de la parolado. En tiu parto

oni prezentas al la publiko la planon de la parolado, tiel ke

la auskultantoj povu tuj ekscii kiujn demandojn la oratoro

priparolos. Tiu parto estis nomata "enunciatio".

La tria parto, nomata ekspono, enhavas la rakontadon de la

fakta stato. La oratoro lauvice prezentas unu fakton post la

alia. Tiu ci parto havis la nomon "narratio" au „espositio"

en la verkoj de la antikvaj instruantoj de parolarto.

La kvara parto - la persvado - estis konsiderata kiel la

plej grava. En gi la oratoro pruvas siajn antauajn asertojn,

argumentas favore al la defendata afero, konvinkas pri la

praveco de sia starpunkto. Tial la klasika retoriko gin nomis



"persuasio".

En la sekva, kvina, parto la oratoro refutas la argumentojn

de la kontrauulo, malfortigas au nuligas liajn pruvojn,

kontrauas al liaj postuloj. Tiu parto nomigis "refutatio".

Fine, en la sesa, konkluda parto, iam nomita "peroratio",

la oratoro postulas la akcepton de sia tezo kaj per emociaj

vortoj, kies celo estas venki la lastan kontraustaron, konkludas

sian paroladon.

Tiu divido de la parolado sajnas tauga ankau hodiau por

iuj tipoj. Precipe la politika kaj la jugeja parolartoj povas

bone gin utiligi kiel bazan modelon. Tamen, oni ne povas diri,

ke ciu parolado nepre devas havi ciujn ci partojn, nek ke ili

devas sekvi unu la alian precize lau la supra skemo.

En multaj paroladoj - ekzemple en ciuj tostoj, panegiroj,

226

oracioj kaj en aliaj okazaj paroladoj - mankos tute certe la



anonco kaj tre versajne la refuto. En tiaj paroladoj ankau

la ekspono en la klasika senco de la vorto ofte ne trovas

lokon, au gi estas tute mallonga. En la prelego, male, la cefan

lokon okupas la ekspono kaj eventuale la persvado; dum la

refuto kelkfoje ludas nenian au preskau nenian rolon. La

prediko konsistas cefe el persvado, sed tiu persvado utiligas

pli la argumenton de la autoritato ol la autoritaton de la

argumento! La samon faras la soldata parolarto.

La tipa parolado, kiu kutime havas la ses klasikajn

partojn, estas la pledo. Sed ankau en pledo oni povas ellasi

la anoncon kiel apartan eron, dum la eksponon, la persvadon

kaj la refuton oni povas ankau intermiksi, se tio estas pli

konvena. En tiu okazo la oratoro prezentas unu fakton, donas

pruvojn pri gi, refutas la argumentojn de la kontrauulo,

konkludas; poste li faras la samon, lauvice, pri la aliaj faktoj.

Oni povas agi ankau alimaniere, nome tiel, ke unue oni

eksponas ciujn faktojn kaj poste sekvas la argumentado kaj

kontrauargumentado en formo de persvado kaj refuto.

Kelkfoje estas necese tuj argumenti kaj kontrauargumenti

pri unuopa fakto, rezervante al si la finan argumentadon kaj

refutadon pri la tuto de la fakta stato al posta parto de la

parolado. Alian fojon oni povas en la ekspono prezenti ciujn

faktojn kaj intermiksi nur la persvadon kaj la refuton, tiel

ke unu argumenton tuj sekvu la atako al la kontrauargumento.

Cio ci dependas de la situacio kaj de la oratora kapablo

adapti la formon al la konkretaj bezonoj de la parolado.

Restas, do, kiel nepre necesaj partoj de ciu parolado: la

enkonduko, la cefparto kaj la fino.

LA ENKONDUKO (I) havas pluroblan signifon. Antau cio,

per gi la oratoro prezentigas al la publiko, la konversacio

komencigas, la kontakto starigas. Tiu unua renkontigo inter la

oratoro kaj la publiko estas tre grava por la plua sekvo de

la parolado. De gi multe dependas la tuta sukceso. Tial la

oratoro devas multe atenti al la enkonduko, ellabori gin plej

detale, antauvidi diversajn situaciojn kaj, eventuale, prepari

ec plurajn variantojn. Bona starto estas antaukondico de

sukcesplena celatingo.

227


Per la enkonduko la oratoro altiras la publikon al la temo

de la parolado. Li klopodas kapti gian bonvolemon, gian

inklinon al sia persono en la intereso de la priparolata afero.

Ambau celojn li atingas per konvena titolado kaj per la

enhavo mem de la enkonduko.

La titolado estas mano, kiun la oratoro salute etendas. Oni

bone atentu, ke gi ne vangofrapu ! Kaj vangofrapi gi povas ne

nur per sia bruteco, sed ankau per troa intimeco au flatemo.

Diri al gekamaradoj "viaj sinjoraj mostoj" ne estas malpli

soke ol titoli altrangulojn per "karaj amikoj".

La titolado devas adaptigi al la karaktero de la parolado

kaj al la rilato inter la oratoro kaj la publiko. En kamaradeca,

amikeca kunveno taugas la titoloj "geamikoj, gekamaradoj".

En fakula kongreso, en akademio kaj universitato, oratoro

science samranga au havanta pli altan rangon, povas uzi la

titolon "gekolegoj". Sed, se li ne estas almenau samranga,

li titolas per "sinjorinoj kaj sinjoroj" au "sinjoroj profesoroj"

au simile. Por la milita superulo la publiko estas la

"soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj" depende de la konsisto.

La predikanto direktas sin al "karaj gekredantoj" au al

"fratoj per Kristo" au simile lau la kutimo de la koncerna

religio. La advokatoj kaj prokuroroj parolas antau la "alta

tribunalo", antau la "sinjoro prezidanto kaj alta jugistaro"

k.s. La diplomata ceremoniaro preskribas la titoladon al

diversaj altranguloj en diversaj situacioj. En politikaj paroladoj

oni multe uzas la titolojn "civitanoj", "geamikoj".

Al esperantista publiko oni ofte donas la titolon "gesamideanoj".

Kelkaj tion faras ec parolante nacilingve. Tio impresas

mistike, sektisme. Oni evitu gin ! Kaj oni neniam titolu neesperantistojn

per tiu vorto.

Se la kunveno estas prezidata, se ceestas eminentuloj, estas

bone aparte titoli la prezidanton, aparte la eminentulojn,

aparte la ceteran publikon. Plue, se la publiko konsistas el

diversaj elementoj, pli kaj malpli proksimaj al la oratoro,

oni povas gin duoble au trioble titoli, tiel ke ciu grupo estu

tusita, sed ke la plej intima estu titolita ce la fino. Tia titolo,

ekzemple, estas : "Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj ! Geamikoj

! Gekamaradoj !".

228

La cefa afero estas cirkaupreni per la titolado la tutan



auskultantaron, sed tiel ke neniu sentu sin sokita pro la troa,

negentila egaligo sub unu generala titolo, au pro la superflua

ekskludo el sub la generala titolo kaj envicigo en ian specialan

titolon.


Oni ne forgesu, ke ankau la titolado dependas de ciuj internaj

ecoj kaj eksteraj cirkonstancoj de la parolado. Grava

scienculo, ceestanta prelegon de studento en studenta societo,

devus esti aparte titolita. Sed tiu sama scienculo, auskultanta

paroladon de la sama studento en politika popolkunveno,

povas tute bone esti ampleksita per la generala titolo

"civitanoj".

Oni ankau memoru, ke troa abundo de titoloj genas kaj

povas malbone influi la publikon, kreante disrompitecon inter

la auskultantoj. Tial estas konsilinde ne uzi multajn titolojn

krom en okazo de vera neceso. Precipe se la parolado estas

farata en intima rondo, se gi ne estas tre solena, se gi dauras

nur kelkajn minutojn, oni evitu la multajn titolojn.

La korekta titolado ne estas nur afero de gentileco. Gi

ankau kunligas la publikon, helpas al gia homogenigo, proksimigas

gin al la oratoro. Krom en kelkaj tipoj de paroladoj,

kie la titolado estas pli au malpli fiksita de la kutimo au de

la tradicio (diplomata, eklezia, soldata, jugeja parolartoj),

la oratoro havas sufice largajn eblecojn pri elekto kaj kombino

de titoloj. Generale, li klopodu uzi titolojn pli intimajn

(amiko, frato, kamarado) en paroladoj emocie-demonstrativaj,

kaj titolojn pli dignajn en paroladoj kun karaktero deliberativa,

precipe en lekcioj kaj prelegoj.

La enhavo mem de la enkonduko preparas la auskultantojn

al la ceftemo. En gi oni povas prezenti per kelkaj vortoj la

gravecon de la afero. Same tiel oni povas montri la kauzojn

kaj la celon de la parolado, la motivojn pro kiuj la oratoro

decidigis paroli guste pri la koncerna temo. Lau la cirkonstancoj,

estas bone danki al la organizintoj pro la okazigo de

la parolado kaj al la publiko pro la ceesto. Kelkfoje oni ec

povas rekte peti pri atento kaj bonvolemo, precipe se la defendata

afero ne estas tre populara, au se la temo estas iom peza.

Al la enkonduko estas kelkfoje necese ligi la anoncon,

229


nome mallongan, klaran planon de la parolado. La oratoro

skize informas pri la ordo, lau kiu li pritraktos la diversajn

demandojn en la cefparto. La anonco montrigis tre tauga

precipe en pledoj, grandaj diskursoj kaj lekcioj. La publiko,

havante antau siaj okuloj la tutan enhavon de la pritraktota

afero, povas pli trankvile kaj kun pli bona kompreno sekvi la

malvolvon de la unuopaj partoj. En la aliaj paroladoj de

anonco estas superfua kaj en kelkaj kazoj gi estas pli ol gena.

Oratoro, kiu en funebra oracio anoncus enkonduke, ke li unue

parolos pri la civitanaj virtoj de la mortinto, poste pri liaj

sciencaj meritoj kaj fine pri lia nobleco en la privata vivo,

tiu oratoro vere ne estus oratoro ! Sistemon devas, sendube,

posedi ciu parolado ! Sed ne ciu parolado devas gin publike

anonci !


En multaj okazoj mallonga informo pri la cefpunktoj de la

parolado, publikigita en gazetoj au en invitiloj, bone anstatauigas

la enkondukan anoncon.

En predikoj la enkonduko ofte konsistas el legado de parteto

el Evangelio.

La longeco de la enkonduko devas esti proporcia al la

longeco du la tuta parolado. Enkonduko, kiu formus duonon

de la parolado, ne estas enkonduko ! La enkonduko kutime

ampleksas unu sesonon gis unu dekono de la parolado. Ju pli

longa estas la parolado, des pli mallonga estas la enkonduko

kompare kun la tuto. Salutparoladeto de kvar minutoj povas

bone havi enkondukon de unu minuto; en pledo de kvar horoj

estus neebla unuhora enkonduko !

En kelkaj tipoj de paroladoj la enkonduko estas tre mallonga

: nur titolado kaj unu, du frazoj. Se la agordo estas tia,

ke gi plene konvenas al la celo de la parolado, ne estas necese

aparte prepari la publikon. Oni povas tuj alpasi al la afero

mem. Tiaj estas precipe la soldataj paroladoj, la predikoj, la

tostoj, la panegiro; la festparoladoj kaj generale la plimulto

de okazaj paroladoj.

En nekonata medio, antau heterogena publiko, en nekonvena

ejo k.s. kelkfoje estas oportune plilongigi la enkondukon.

Unuflanke, tiu ebligas al la publiko alkutimigi al la aspekto,

230


al la voco, al la esprimmaniero de la oratoro. Aliflanke, li

mem havas la okazon firmigi sian pozocion. Observante la

karakteron de la auskultantoj, li sukcesas kunligi ilin pli

firme, transformi ilin en veran publikon kaj adapti la formon

de sia parolado al la situacio. Lau la ebleco, la oratoro ne

transiru al la cefparto de la parolado antau ol estas starigita

la necesa kontakto inter la publiko kaj li. Tio, ja, estas unu

el la cefaj celoj de la enkonduko.

LA CEFPARTO (II) povas havi tre diversajn formojn. Gi konsistas

el ununura au el pluraj partoj. Ciu el la partoj povas

pritrakti po unu au po pluraj punktoj, kaj ciu punkto konsistas

el unu au pluraj eroj, esprimitaj en periodoj kaj frazoj.

Cio ci estas tauge, nerimarkeble kunligita.

La cefparto povas, ekzemple, konsisti el ekspono, persvado

kaj refuto lau la klasika skemo. Gi, do, havas tri partojn,

kiujn ni signos per la literoj A, B, C. En la ekspono oni povas

prezenti plurajn faktojn, kiujn ni signu per la ciferoj 1, 2, 3. . .

Same tiel la persvado povas konsisti el pluraj argumentoj,

kaj la refuto el pluraj kontrauargumentoj. Ankau ili estu

signitaj per la ciferoj 1, 2, 3. . . . La pluraj faktoj, argumentoj

kaj kontrauargumentoj povas esti same gravaj inter si kaj

sendependaj unu de la alia, au en ciu el tiuj partoj (ekspono,

persvado, refuto) la unuopaj punktoj (faktoj, argumentoj,

kontrauargumentoj) povas sekvi unu el la alia. Ni supozu, ke

ili estas same gravaj kaj inter si sufice sendependaj, sed tiel

ke ilia tuto en ciu el la partoj sekvigas certan konkludon

(x, y, z), kaj ke el ciuj konkludoj sekvas la fina konkludo (K).

La skemo de tia cefparto aspektas, do, jene :

Se la faktoj, la argumentoj kaj la kontrauargumentoj,

sekvas logike unu el la alia, la skemo aspektas jene :

A (1_2_3) _x_B (1_2_3_4) _y_C (1_2_3) _z_||_x+y+z=K

231


Se nur en unu el la partoj la unuopaj punktoj sekvas unu

el la alia, dum en la aliaj partoj ili estas samrangaj kaj sendependaj,

la skemo ricevas adekvatan formon. Gi aspektas,

ekzemple, jene :

Ciu el la unuopaj punktoj, au nur kelkaj el ili, povas konsisti

el pluraj eroj (a, b, c. . . . ). Tiam la skemo sangas sian

aspekton:

La supraj ekzemploj de skemoj; kiuj - kompreneble -

povas havi ankau alian aspekton, rilatas cefe al jugeja kaj

politika parolartoj. La aliaj paroladoj kutime ne obeas al ili.

Depende de la tipo kaj de la konkreta enhavo, la skemo

varias. Tre simpla prelego, ekzemple pri la impresoj el iu

vizitita lando, povas havi cefparton, konsistantan el kvar

partoj (lando, homoj, publika vivo, kulturo). Ciu el la partoj

povas havi plurajn punktojn, ekzemple la publika vivo: politikaj

partioj, sindikatoj, kooperativoj, gazetaro; la kulturo:

arto, instruado. El ciuj partoj sekvas la generala konkludo (K).

La skemo estas :

Sed tia prelego povus esti ankau alie ordigita, ekzemple :

A materia kulturo kun la punktoj 1/ naturaj ricajoj (a/ minoj,

b/ arbaroj, c/ grundo kulturebla), 2/ industrio (a/ peza industrio,

b/ malpeza industrio); B spirita kulturo kun la punktoj

1/ arto (a/ literaturo, b/ pentroarto, c/ teatro, d/ muziko),

2/ eduko (a/ elementa instruado, b/ supera instruado). La

232

skemo de tia parolado estas :



Estas absolute neeble prezenti precize ciujn skemojn de la

cefparto. Ilia nombro estas preskau tiom granda, kioma estas

la nombro de temoj kaj de oratoroj. Tamen, unu generala

regulo ekzistas. Ciu cefparto, depende de la konkreta enhavo

kaj de la celo, devas esti konscie ordigita. La parolado ne

estas babilado pri kio ajn. Gi ne povas konsisti el hazardaj

pensoj, amasigitaj sen ia ajn ordo unu super la alia au intermiksitaj

unu kun la alia. La parolado estas palaco, arte konstruita

el multaj stonoj, kaj ne amasego da disjetitaj stonoj.

La arkitekta konstruo de la cefparto montras la intelektan

forton kaj la artan talenton de la oratoro. Bona divido de la

cefparto en partojn, punktojn, erojn; bela proporcio inter ili;

ilia samtempa kunligiteco - jen la kvalitoj de bona cefparto.

LA FINO (III) estas la konkluda parto de la parolado.

Konkludojn oni povas fari ankau en la cefparto. Post ciu

pritraktita punkto kelkfoje, post ciu unuopa parto tre ofte!

Tiuj konkludoj estas saltobretoj al la sekva punkto, al la

sekva parto. La fina konkludo havas alian signifon. Gi ne

preparas novajn konkludojn, sed gi resumas ciujn antauajn

kun la celo definitive decidigi la publikon favore al la

priparolita afero.

La cefkonkludo povas ankau trovigi ce la fino de la cefparto.

Gi povas eventuale esti sekvata de plua parteto. En tiuj

okazoj, kompreneble, la cefkonkludo ne apartenas formale al

la fino sed al la cefparto.

La fino estas la plej emocia parto de la parolado. Ec se

dum la antauaj partoj la oratoro direktis sin preskau ekskluzive

au prefere al la intelekto, nun li turnas sin antau cio al

la sentoj au nur al ili. Bone preparinte la spiritojn en la

cefparto, li pasas al la lasta saltatako por doni la decidan

baton, por venkigi sian ideon.

La interna forto de la fino respeguligas en la formo. La

233

voco de la oratoro esence sangigas koncerne intensecon,



altecon kaj koloron. Liaj gestoj - depende de la paroladkaraktero

- estas au tre largaj, au ili povas tute malaperi. Lia

sinteno kaj la tuta alte levita tono de la parolado klare antaudiras

la baldauan lastan vorton.

Same kiel en muzika verko oni antausentas la finan akordon,

tiel same en bona oratorajo oni antausentas La finan frazon.

Plue, same kiel en la spiritoj de la publiko, auskultanta grandan

simfonion ekestas aparta, nobla, apenau retenebla ekscito

de sentoj, vipataj de la finaj sonondoj, tiel same la oratora

publiko, supersutata de altstilaj frazoj anoncantaj la finon,

trovigas en stato de tordita animstreciteco. Kaj - ankoraufoje

same - post la lasta akordo, post la lasta frazo, la kontenteco

pro la prezentita arta kaj intelekta guo, la subita

malstrecigo de nervoj sensargigas en aparta jubilo, en spontana

aprobo.

Simile al la enkonduko, la fino devas esti preparita tre



bone, preskau lauvorte. Estas ec konsilinde kunmeti plurajn

variantojn de la fino, tiel ke - lau la cirkonstancoj - oni

povu elekti la plej taugan, au eluzi plurajn sinsekve, au improvizi

novan finon el ilia kombino.

Kutime la fino konsistas el du partoj. Tute mallonga resumo

de la antauaj konkludoj, kiuj kune rezultigas la generalan,

cefan konkludon, formas la ponton inter la cefparto kaj la

fino. El formala vidpunkto tiu cefkonkludo prefere apartenas

al la fino ol al la cefparto. Sed kelkfoje gi trovigas antau alia

parteto de la cefparto kaj en tiu okazo gi ne povas, kompreneble,

aparteni al la fino.

La dua parto de la fino estas regule emocia alvoko - rekta

au malrekta - al akcepto de la esprimitaj ideoj. La lasta

frazo estas la plej forta, kaj la tono lau kiu gi estas eldirita,

evidente montras, ke la parolado finigis. Malbona estas la

kutimo de kelkaj oratoroj fini la paroladon per vortoj, kiuj

rekte indikas la finon. Ne estas bone diri "mi finis", au

"mi diris", au "mi dankas vin", au simile, kvankam en

kelkaj okazoj ankau tio estas ebla. Bona oratoro sentigas la

finon de la parolado, sed ne anoncas gin formale ! Nur la

personoj, kiuj fakte ne scias fini, utiligas tiun primitivan

234


rimedon por iel meti la finan punkton.

Ne malofte okazas, ke la oratoro devas rezigni pri la antaue

preparita fino. Iu aparta okazajo en la ejo, iu felica ideo

kauzita de ia medio, iu bona penso elvokita de la paroladfluo

mem, trenas lin al fino eble pli bona ol la preparita. La oratoro

devas fulmrapide decidigi cu kapti tiun novan ideon por la

fino de sia parolado kaj rezigni pri la preparita fino, au agi

inverse, au - pesinte la du ideojn - utiligi eventuale ambau,

tiel ke la pli forta estu la lasta.

Okazas ankau, ke antau la eldiro de cio antauvidita por la

cefparto, estas necese fini la paroladon. Pro diversaj kauzoj

la oratoro povas esti devigita grandigi la enkondukon, pritrakti

pli detale kelkajn punktojn, doni neantauviditajn eksplikojn,

respondi al rimarkoj k.s. Cio ci povas tiom longigi la

paroladon, ke la oratoro devas gin fini pli frue, rezignante

pri multaj bonaj ideoj kaj fortaj argumentoj antaupreparitaj.

Tiu rezigno postulas kuragon ! Gi estas unu el la konsistaj

ecoj de la oratora kurago. Se li vidas, ke la plua daurigo, pro

la troa longeco, povus endangerigi la tuton, li prefere finas la

paroladon tuj.

Kelkfoje la oratoro povas ankau en tiaj okazoj alglui la

preparitan finon al la jam eldirita cefparto, sed ofte estas

pli bone improvizi novan finon, kiu estas pli konforma al la

ideoj fakte esprimitaj en la parolado.

Estas menciinda ankorau unu kazo de antautempa fino. La

ardo de la parolado povas tiom entuziasmigi la publikon, ke

gi neatendite ekaplaudas. Se tio okazas komence au meze de

la cefparto, la oratoro ricevas apogon por la plua daurigo.

Sed se la publiko tondre ekaplaudas en la finaj partoj, la

oratoro rapidege pripensu cu tio ne povus prezenti pli bonan

finon ol kia estis la preparita. Bona oratoro, al kiu sajnas,

ke la preparita fino ne elvokus pli fortan efikon, rezignas

pri gi.

Generale, la fino povas konsisti el pluraj, laugradaj finfrazoj,



same kiel muzika verko povas havi kelkajn finakordojn,

el kiuj ciu povus principe esti la fina, sed fakte

signifas nur preparon post nova, pli impresa akordo. Grava

235


estas la gradacio. La sekva frazo estu ciam pli forta ol la

antaua. La plej impresa nepre estu la lasta. Gi devas elvoki

aprobon. Se ankau la antauaj elvokas gin, des pli bone.

La longeco de la fino respondas al la dauro de la tuta

parolado. Kutime la fino estas iom malpli longa ol la enkonduko.

Gi povas konsisti ec el ununura forta frazo. Precipe la

antautempaj, subitaj finoj estas tre mallongaj.

En la parolado de Brutus (*) oni povas bone distingi la

enkondukon (I), la cefparton (II) kaj la finon (III).

La enkonduko (I) konsistas el du partoj : titolado (A) kaj

alvoko al atento (B). Gi ne havas anoncon. Gi tekstas :

A : Romanoj, samlandanoj kaj amikoj !

B : Audu min pro mia afero kaj silentigu, por ke vi audu !

Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por

ke vi kredu ! Jugu min per via sago kaj vigligu vian sagacon,

por ke vi pli bone jugu !

La cefparto (II) estas unueca, sed gi enhavas tri punktojn :

1) la personan rilaton de Brutus al Cezaro;

2) la rilaton de Brutus al patrolando;

3) la pravigon de la mortigo en la intereso de la respubliko,

malgrau la persona amikeco de Brutus al Cezaro.

La fino (III) konsistas el du partetoj. En la unua Brutus

resumas la antauan paroladon per la ideo, ke nun ciu vivos

bone kaj libere en la respubliko. En la dua parteto, treege

forta, Brutus deklaras sin preta mortigi sin mem, kiam la

patrolando postulos tion de li. La fino tekstas :

A) Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio, kiu,



kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen profiton

de lia morto : rolon en la respubliko - kaj tion saman

ja ciu el vi havos.

B) Nun mi foriras, sed sciu : kiel mi mortigis mian plej



karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankau por

mi mem tiun saman glavon, kiam placos al mia patrujo postuli

mian morton.

_______


(*) Vidu la Aldonon. p. 249

236


La skemo de tiu paroladeto estas, do, jena :

La enkonduko estas iom pli longa ol la fino, dum la cefparto

konsistas el tri punktoj forte kunligitaj unu al la alia : amo al

Cezaro, ankorau pli forta amo al patrolando, do morto por

Cezaro ! La dua punkto estas la plej grava. Gi pravigas la

mortigon. Tial Brutus donas al gi la plej grandan atenton. Li

interplektas gin ankau en ciu frazo de la unua punkto, krom

en la unua frazo.

Ankau la parolado de Antonio - esence politika parolado,

kvankam li mem ruze nomas gin funebra - konsistas el

enkonduko, cefparto kaj fino.

La enkonduko (I) enhavas, krom la titolado (A) kaj la peto

pri atento (B), ankau la celon (C) : funebri la mortinton.

La cefparto (II) konsistas el kvin koncizaj partetoj :

A) Laudo de la altaj kvalitoj de la mortigito kun samtempa

ironiado direktita kontrau Brutus. Gi havas plurajn punktojn:

(1) ricigo de Romo, (2) modesteco kaj (3) bonkoreco, kiuj havas

la celon pruvi, ke Cezaro ne estis ambicia.

B) Incito de la amaso pere de la aludo al la testamento kun

plifortigo de la ironiado kontrau Brutus. La celo estas montri,

ke Cezaro estis amiko de la popolo.

C) Perfideco de Brutus kaj de la aliaj konspirintoj. Gi havas

plurajn punktojn : (1) montrado de la lokoj, kien batis la

cefaj konspirintoj la korpon de Cezaro, (2) kontrasto inter la

amo de Cezaro al Brutus kaj la perfida maldankemo de la

lasta al Cezaro, (3) identigo de la amasinteresoj al la vivo de

Cezaro. Konkludo (x) : la falo de Cezaro estas forta bato por la

popolo ("falegis tiam mi kaj vi, ni ciuj"). Post tiu ci eksterordinare

ekscita parto logike sekvas :

D) Alvoko al ribelo kun tri punktoj : (1) lama defendo de la

237

konspirintoj por krei pli fortan indignon kontrau ili, (2)



montri sin simplulo kontraste al kvazaua granda oratorkapablo

de Brutus ("Mi oratoro ne estas, kiel Brutus, sed,



kiel vi min konas, simpla homo. . . . "), (3) malrekta alvoko al

ribelo ("Se mi estus Brutus, kaj li, male, Antonio. . . . ").

Kiam la oratoro vidas, ke tiu konkludo (alvoko al ribelo)

trafas la celon, li aliras al la lasta parto :

E) Legado de la testamento, per kio li plifortigas la jam

atingitan efikon.

La fino (III) konsistas el tute mallonga frazo : "Kia Cezaro!

Kiam venos alia tia ? !"

Sekve la skemo de la parolado estas :

Kiel oni vidas ciu parto havas konkludon. En la parto A gi

ne estas rekte eldirita, sed gi logike sekvas : Cezaro ne estis

ambicia, sed tre modesta. En la dua parto B same mankas

formala konkludo, sed gi estas videbla el la kunteksto : Cezaro

estis amiko de la popolo. La subkomprenitaj konkludoj de A

kaj B esprimigas, cetere, en la konkludo C (x). Tiu konkludo

C (x) estas tre rekte esprimita : "Falegis tiam mi kaj vi, ni

ciuj". Ankau en D la konkludo (y) estas rekte esprimita :

por vengi sin, la popolo devas ekribeli kontrau la konspirintojn

(". . . . . . kiu instigus ec la romajn stonojn levigi kaj ribeli").

La parto E ne bezonas apartan konkludon, car gi havas nur

la celon plifortigi la cefkonkludon D (y). Tiamaniere la cefkonkludo

estas preparata kaj postulata de la antauaj paroladpartoj

kaj de ilia komuna konkludo C (x), sed gi estas fortege

apogata ankau de la posta paroladparto E. La fino koncizege

resumas la tutan paroladon kaj samtempe emocie aktivigas

la amason.

En la parolado de Antonio la enkonduko estas multe pli

longa ol la fino. Tio estas komprenebla, car en la komenco li

havis antau si malamikan publikon, kiun li devis iom pli longe

238

prepari por la cefparto. Ce la fino la publiko estas je lia



flanko, li plene estras gin. Tial ne estas necese fari longan

finon, kiu povus nur fusi la atingitan efikon.

La kvin mallongaj partoj de la cefparto estas forme simetriaj,

kio respondas al la logika sinsekvo de la kvin ideoj :

Cezaro ne estis ambicia - li estis amiko de la popolo - lia

falo signifas baton por la popolo - sekve la popolo devas

levigi kontrau la konspirintojn - la testamento de Cezaro

prezentas novan pruvon pri lia amo al la popolo.

Por alkutimigi al bona divido de la parolado, estas tre

konsilinde analizi la paroladojn de famaj oratoroj. Precipe la

paroladoj de Cicerono kaj Demosteno prezentas verajn juvelojn

ne nur el enhava, sed ankau el forma vidpunktoj. Auskultante

bonan oratorajon oni ankau povas analizi gian enhavon

kaj gian formon.


1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   19


Elŝuti 2.27 Mb.


Elŝuti 2.27 Mb.