Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo14/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   19

3. MORALAJ KVALITOJ

La homogeneco de la publiko el intelekta vidpunkto rezultigas

kutime ankau gian homogenecon el morala vidpunkto.

Ne ciam kaj ne en ciuj detaloj, sed almenau koncerne la

cefajn principojn !

206


La morala homogeneco de la publiko, kiu harmonias kun

la moralaj konceptoj de la oratoro, faciligas lian pozicion.

La oratoro, en tia kazo, povas libere manipuli la vortojn

koncernantajn la moralajn konceptojn, sen ia ajn timo pri

miskomprenoj. Li evoluigas siajn pensojn en la limoj de la

moralaj principoj senkonteste akceptitaj de la tuta publiko.

Altgrada morala homogeneco trovigas ciam ce publiko,

apartenanta al difinita religia komunajo. Ciu religio havas

sian propran moralon. Kaj se kelkaj moralaj principoj estas

similaj au ec la samaj en ciuj au en pluraj religioj, tamen

grandaj diferencoj ekzistas inter ili multrilate. La religiaj

moralaj reguloj havas karakteron de dogmo, kiun oni ne

rajtas kontraudiskuti. Oratoro, kiu akceptas tiun dogmaron,

havas simplan taskon el morala vidpunkto, se li parolas antau

publiko, akceptanta sendiskute la saman dogmaron. Oratoro,

kiu ne akceptas la moralan dogmaron de la publiko, parolante

antau gi pri temo ne tusanta rekte la moralon mem, agas tre

prudente, se li malvolvas sian idearon en la largaj kadroj de

generale akceptita moraleco. Tiamaniere li venas en konflikton

nek kun sia konscienco nek kun la konscienco de la publiko.

Cedi al la publiko por atingi pli facile la celon de la parolado,

li ne povas, car en tiu okazo li mem agus malmorale. Insisti

superflue pri siaj moralaj ideoj - se tio, kompreneble, ne

estas nepre necesa por atingi la cefan celon de la parolado -

ankau ne havas sencon, car oni provokas la kontraustaron

de la publiko. Sekve, estas plej bone turnigi cirkau la generala

moraleco, kiun en tia generala formo akceptas kaj la oratoro

kaj la publiko.

Ekster la kazoj de morale tre kompakta publiko pro gia

akcepto de iu religia dogmaro, la auskultantaro povas esti pli

au malpli homogena el morala vidpunkto. Ju pli heterogenaj

estas la moralaj ideoj de la auskultantoj, ju pli granda estas

la heterogeneco inter iliaj ideoj kaj tiuj de la oratoro, des

pli malproksimen fugos la oratoro de kiu ajn konkreta morala

dogmaro. Li nek atakos nek aprobos tian dogmaron. Li nur

ne parolos pri gi, krom se la karaktero de la parolado mem

tion necesigas. Oratoro mahometano, ekzemple, parolante

antau pia katolika publiko pri - ni diru - la avantagoj de

207

la Internacia Lingvo, vere ne devas en tia prelego emfazi pri



la moraleco de poligamio (lia morala koncepto) kaj pri la

malmoraleco de monogamio (morala koncepto de la publiko) !

Kaj, inverse, katoliko ne parolu pri la moraleco de monogamio

nek pri la malmoraleco de poligamio !

Se la karaktero mem de la parolado au de kelkaj giaj

partoj postulas moralan analizon, tiam la oratoro ne hezitu

gin fari. Li firme defendu sian moralan vidpunkton, sed li

klopodu ne ofendi la personojn, kiuj ne konsentas kun li.

Firmeco signifas nek ofendemon nek netoleremon !

En ciu okazo la oratoro atentu ne nur al la intelekta nivelo,

ne nur al la fizikaj kondicoj de la publiko, sed ankau al

giaj moralaj konceptoj. Se li parolas al nekonata publiko, en

alia loko, en alia lando, li informigu antau la parolado pri

la moroj kaj kutimoj, pri la cefaj moralaj kondutreguloj de

la koncerna medio. Tiel li povos eviti superfluajn malkorektajojn,

malgentilajojn au ec fuson de la tuta parolado !



4. TRI CEFAJ KATEGORIOJ

La publiko povas rilati amike al la oratoro kaj al lia

parolado; gi povas esti pli au malpli neutrala kaj indiferenta;

gi povas ankau esti rekte malamika.

Kelkfoje la publiko estas ankau el tiu vidpunkto homogena:

gi estas au amika au neutrala au malamika.

Kutime la publiko estas amika, se gi apartenas al la sama

religia komunajo, al la sama kultura au politika movado, kiel

la oratoro, kiu parolas en la senco de la koncernaj religiaj,

kulturaj au politikaj strebadoj.

La publiko estas devige neutrala, se la lego au la kutimo

tion postulas de gi. Tiel, ekzemple, la jugistoj devas esti -

almenau teorie - plene neutralaj rilate al la paroladoj de

advokatoj kaj de prokuroroj, kiuj pledas antau ili. La scienca

pozicio de akademianoj devigas ilin al certa neutraleco rilate

la paroladon de kolego.

La publiko estas malamika, kiam gi aktive kontraustaras

al la oratoro kaj al lia parolado.

Plej facila estas la tasko de oratoro, kiu havas antau si

amikan publikon. Lia parolado tiam nur sintezas en bela

208

formo la jam ekzistantajn dezirojn kaj celadojn de la publiko.



La oratoro, formulante siajn pensojn, samtempe formulas la

pensojn de siaj auskultantoj. Trafaj formuloj elvokas entuziasmon

kaj aplaudojn. La publiko kaj la oratoro estas homogena,

unueca tuto. Li estas nur la buso, per kiu parolas la

tuta auskultantaro.

Iom pli malfacila estas la tasko de oratoro, kiu parolas al

indiferenta publiko. Tia publiko estas principe preta akcepti

liajn ideojn, sed mankas al gi la entuziasmo. Bona oratoro

sukcesas ankau tian publikon konvinki pri sia praveco per

tauga argumentado. La beleco de la formo altiras gian atenton

kaj prezentas por gi artan guon. Iom post iom gi ciam pli

proksimigas al la oratoro, kiu kelkfoje sukcesas ec elvoki

sinceran entuziasmon kaj apartan aprobadon. Se la publiko

estas "profesie" neutrala, kiel ekzemple en la kazo de

jugistoj, tiam, kompreneble, malestas la eksteraj manifestigoj

de aprobado, sed la oratoro tamen sukcesas venkigi sian

starpunkton, au almenau parte malfortigi la poziciojn de la

kontrauulo.

Plej malfacila, sed samtempe plej impona el retorika vidpunkto,

estas la tasko de oratoro, parolanta al malamika

publiko. Temas pri publiko, kiu anticipe, antau ol audi la

oratoron, malamike rilatas al li. Per siaj protestoj, per krioj

kaj fajfado, per sia tuta sinteno gi montras siajn malsimpatiojn,

gi klopodas malebligi lian paroladon, au, se li jam

komencis paroli, konfuzi lin, malhelpi lin ciurilate. Okazas,

ke la oratoro fakte rezignas pri la parolado, au ke li ekparolas

kaj cesigas gin baldau, au ke li restas izolita gis la fino. Sed

okazas ankau, ke la oratoro, akceptante provizore, en la

komenco la starpunkton de la publiko, prenante kiel elirpunkton

giajn premisojn, sukcesas iom post iom lerte konduki

gin al siaj ideoj kaj ec entuziasmigi gin pri tiuj ideoj. Tian

paroladon oni povas nomi vera batalo inter la oratoro kaj la

publiko, batalo, en kiu fine venkas la oratoro.

Bela ekzemplo de parolado apartenanta al la unua kategorio,

estas la parolado de Dro Zamenhof dum la Unua

Universala Kongreso de Esperanto. Al la sama kategorio

apartenas la parolado de Brutus post la mortigo de Cezaro.

209


Klasike bela ekzemplo de sukcesa parolado antau malamika

publiko, estas la oratorajo de Antonio super la kadavro de

Cezaro (123).

Plej ofte la publiko estas nek tro amika nek tro malamika,

sed prefere iom bonvole neutrala.

La homoj venas al parolado pro diversaj kauzoj. Unuj

interesigas pri la temo, aliaj pri la oratoro; kelkaj venas pro

la kutimo viziti iun ejon, au pro ia devo, aliaj por montri

sin gentilaj al la oratoro, au por publike deklari sin apartenantoj

de iu movado, kiun reprezentas la oratoro. Multaj

ceestas paroladon, car ili deziras instruigi kaj gui la oratorajon

el arta vidpunkto.

Tiu diverseco faras ke inter la auskultantoj trovigas

personoj pli au malpli inklinaj al la oratoro. Lia tasko estas

konservi la amikojn, entuziasmigi la indiferentulojn, venki

la malamikojn. Por atingi tiun celon, li utiligas ciujn retorikajn

rimedojn, dum la amikoj helpas lin konscie au nekonscie

per diversmaniera aprobado. La entuziasmo iom post iom

disvastigas. De la amikoj gi pasas al indiferentuloj, de tiuj

ec al ne tro obstinaj malamikoj. La publiko ciam pli farigas

homogena ankau el tiu vidpunkto. Trenata de la oratoro,

impresita de la paroladtorento, gi reagas unuece. En la grandaj

momentoj de la parolado, sur la kulminaj punktoj, la interna

entuziasmo eksplode manifestigas per aplaudegoj. Ec la plej

obstinaj kontrauuloj, profunde tusitaj de tiu komuna ekscita

agordo, estas jetataj en la kirlon de senbrida fervoro. Ili ne

kuragas kontraustari, ili ec ne kuragas resti indiferentaj. Iliaj

manoj automate levigas por partopreni la komunan aplaudadon,

la komunan aprobadon. La amaso, lerte gvidata de

la oratoro, englutis ilin kaj ili farigis nur gia konsista parteto.

Jen, tia estas la publiko, la dua elemento de ciu parolado.

La oratoro devas precize scii kun kiu li gvidas sian publikan

konversacion. Nur la profunda kono de la publiko kiel tuto

kaj de ciuj elementoj, kiuj determinas gian konkretan karakteron,

ebligas al la oratoro bone reguligi sian paroladon. Nur

tiel liaj vortoj trafos la celon.

_______

(123) Vidu tiujn paroladojn en la Aldono.



210

CAPITRO XIII



LA PAROLADO

La parolado estas sinsekva, arte ordigita evoluigo de pensoj

per vortoj kaj gestoj pri difinita temo, antau publiko.

Tiu ci difino postulas kelkajn klarigojn.

Kiam ajn oni parolas, ciam oni esprimas iun penson. En

ciu ajn konversacio oni ion komunikas al alia persono.

Simpla konversacio malvolvigas tiel, ke al demando sekvas

respondo, ke aserto de unu persono kompletigas per aserto

de alia persono, ke jesadon au neadon oni konfirmas au malkonfirmas.

Tiamaniere, en privata konversacio senorde amasigas

la pensoj, alportataj de du au pluraj personoj.

La parolado, male, konsistas el ordigita, arte ordigita, logika

sinsekvo de pensoj. Estas unu persono, kiu evoluigas tiujn

pensojn - la oratoro. La alia persono - la publiko - partoprenas

en tiu konversacio per aprobado au malaprobado, per

instigoj au senkuragigoj, sed ciam en la kadro de la evoluigataj

pensoj fare de la oratoro.

En privata konversacio oni tusas plej diversajn temojn.

Ofte oni saltas de temo al temo. Multfoje la personoj, partoprenantaj

en la konversacio, parolas pri io ajn, sub la fresa

impreso de iu hazarda okazajo: pluvo, akcidento, renversita

glaso, kapdoloro, subite rimarkita persono. . . . Okazas, ke

eldirita vorto, ec neintence eldirita vorto, devojigas la konversacion

al neatenditaj temoj.

211

La parolado ciam pritraktas difinitan temon. La oratoro



parolas pri gi sisteme, vicigante unu penson post la alia lau

certa ordo. Se la oratoro devojigas, tion li faras intence, ciam

kun la celo helpi, subteni en kiu ajn senco la fundamentan

temon.


Nu, oni povas sinsekve, ordigite evoluigi siajn pensojn pri

difinita temo ankau en privata konversacio, al pluraj au nur

al unu persono. Se fakte temas pri privata konversacio,

tiaspeca evoluigo de pensoj ne estas parolado. Sed, se la

auskultantoj havas karakteron de publiko, t.e. se ili ceestas

guste por auskulti kaj ne por paroli, tiam - senkonsidere

al la nombro de la auskultantoj - temas pri parolado.

La publiko kutime estas multnombra: almenau kelkaj

personoj. El multaj vidpunktoj la nombro de la auskultantoj

havas grandan signifon. Tio estas senduba. Tamen, principe,

la nombro ne determinas la publikon kiel tian. La publiko

povas konsisti el pluraj miloj da personoj, sed gi povas

konsisti ankau el nur kelkaj personoj, au ec el unu sola

persono ! Jugisto, antau kiu advokato pledas por sia kliento,

estas fakte publiko, kvankam li, eble, estas tute sola en la

cambro !


La publiko estas esence determinita per sia pozicio de auskultanto,

pozicio intence kaj konscie elektita, same kiel la

oratoro estas esence determinita per sia pozicio de parolanto,

pozicio, tute same, intence kaj konscie elektita. La du malsamaj

pozicioj estas jam antaue fiksitaj: oni scias kiu parolos

kaj kiu auskultos. Kelkfoje oni tion scias plurajn tagojn au

ec monatojn antau la parolado. Kelkfoje oni tion ekscias en

la lasta momento. En ciu okazo oni tion scias, car oni anoncas

gin au gi sekvas el la cirkonstancoj: oni tintigas ian sonorilon

au glason, oni donas la parolon, la parolonto ekstaras au

simile. Guste tiu konscia pozicio de "auskultantoj" faras la

ceestantojn publiko. Okazas grava psika transformigo kaj ce

la auskultontoj kaj ce la parolonto. La oratoro konscias, ke

oni atendas de li sinsekvan, arte ordigitan evoluigon de pensoj

pri iu temo. La auskultontoj, nun jam farigantaj "publiko",

eksilentas, subpremas siajn personajn pensojn, preparas sin

al auskultado. Temas pri konversacio tute aparta, pri kon-

212


versacio inter oratoro, kies tasko estas paroli, kaj publiko,

kies devo estas auskulti. Temas pri vera parolado, car la sinsekva,

arte ordigita evoluigo de pensoj okazas antau publiko.

1. DIVERSAJ SPECOJ

La paroladoj estas divideblaj je diversaj kategorioj. Ankau

la kriterioj, kiuj estas decidigaj por la kategoriigo, estas

pluroblaj. Kiel kriterion oni povas preni la enhavon de la

parolado, la lokon kie gi okazas, la celon kiun oni deziras

atingi, la formon, la demandon cu gi estas skribita au ne k.t.p.

La antikvaj retoroj, sekvante la ekzemplon de Aristotelo,

dividis ciujn paroladojn je tri cefaj specoj: deliberativaj,

demonstrativaj kaj jugejaj paroladoj.

(a) DELIBERATIVA PAROLADO estas tiu, kies cefa tasko

estas konvinki, konsili, persvadi la publikon en difinita senco.

Per gi la oratoro luktas por akcepto au malakcepto de iu decido.

La vorto mem tre konvene montras la karakteron de tiaspeca

parolado. En la latina lingvo deliberativus estas adjektivo

devenanta de la verbo deliberare. Gi signifis "ekzameni

kune, konsiligi, konsultigi kune", do pridiskuti, pritrakti

kune komunajn problemojn. Sub deliberativaj paroladoj oni

komprenis antau cio la paroladojn faritajn en la grandaj

kunvenoj de plenrajtaj civitanoj. Tie oni decidadis pri milito

kaj paco, pri legoj, pri aliancoj, pri diversaj interstataj kontraktoj,

generale pri aferoj koncernantaj la publikan vivon.

El ciuj paroladoj, la deliberativaj estis la plej alte taksataj

de la antikvaj majstroj. Tiun specon ili konsideris kiel la plej

elstaran. Meze de kontrauaj opinioj, esprimataj per aproboj,

rezistoj, interrompoj, rimarkoj, krioj. . . . la oratoro klopodis

venkigi sian opinion en la intereso de la publika bono. Li

devis ne konfuzigi, sed energie konduki sian ideon al la venko.

Ankau hodiau tiaspeca parolado estas la plej signifa. Tamen,

la diferenco inter la pozicio de la moderna oratoro en parlamentoj,

au en aliaj politikaj kunvenoj, kaj la pozicio de la

antikva oratoro en la iamaj popolkunvenoj, estas sufice

granda. En la antikva demokratio la oratoro turnis sin al la

213

popolo, al la amaso, kiu eble malamike rilatis al li, sed kiu



estis relative facile impresebla. Hodiau la oratoro turnas sin

al deputitoj au al aliaj reprezentantoj de partioj au de statoj,

kiuj havas precizajn instrukciojn kiel agi, kiel konduti, kiel

vocdoni. Ne malofte la decido fakte estas farita jam antau

ol la problemo estas pridiskutita ! Tio, kompreneble, ne signifas

ke tiaspeca parolado hodiau havas nenian sencon. Bona

oratoro havos okazon ankau en la nunaj cirkonstancoj multfoje

influi la decidon per sia parolado. Aliflanke, ankau la pli

larga publiko - do ne nur la profesia publiko, t.e. la publiko

kiu estas devigata lau sia pozicio ceesti la paroladon - havas

tre ofte la okazon audi la oratoron. Tiu publiko formas al si

opinion pri la afero ne surbaze de instrukcioj, sed sub la

influo de la argumentoj. La gazetaro kaj la radio diskonigas

la pensojn de la oratoro, kelkfoje ec la tutan paroladon, tiel

ke grandaj amasoj povas konatigi kun liaj ideoj. Tiel ankau

hodiau granda oratoro kontribuas al formigo de la publika

opinio kaj povas gin influi gis sufice alta grado.

(b) DEMONSTRATIVA PAROLADO estas tiu, kies cefa

enhavo estas laudi, glori, soleni iun personon, iun eventon. Al

tiu kategorio precipe apartenas diversaj funebraj paroladoj,

panegiroj, tostoj, oficialaj alparoloj de ambasadoroj kaj aliaj

stataj reprezentantoj en solenaj okazoj, paroladoj farataj

okaze de diversaj datrevenoj, inauguroj k.s.

(c) JUGEJA PAROLADO estis konsiderata de la antikvaj

retoroj kiel la tria fundamenta kategorio. Tiu speco de parolado

rilatas al akuzo au al defendo antau tribunalo.

La skizita divido de la antikvaj retoroj ne kontentigis la

modernajn instruantojn de parolarto. Diversaj skoloj havis

apartajn kriteriojn, pritraktis la paroladon el tiu au alia

vidpunkto, kaj, rezulte, dividis la paroladojn diversmaniere.

Plej ofte oni dividis ciujn paroladojn je kvar cefaj kategorioj,

nome :


(a) POLITIKAJ PAROLADOJ, t. e. ne nur paroladoj farataj

en parlamentoj au en popolkunvenoj, sed ankau ciuj tronparoladoj,

proklamoj, paroladoj de ambasadoroj kaj aliaj stataj

reprezentantoj cu okaze de solenaj akceptoj, cu en diversaj

214

interstataj kongresoj, konferencoj, institucioj.



(b) KATEDRAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj en lernejoj,

universitatoj, pregejoj, antau la armeo, okaze de morto,

geedzigo au en similaj cirkonstancoj.

(c) JUGEJAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj antau diversaj

kortumoj au tribunaloj por akuzi au defendi.

(d) AKADEMIAJ PAROLADOJ, t.e. paroladoj, kiujn faras

membroj de sciencaj akademioj. Tiu ci tipo de parolado evoluis

precipe en Francio, kie gi fakte havis apartan karakteron. En

la jaro 1640 Olivier Patru faris, okaze de sia elektigo al la

Franca Akademio, specialan dankparoladon. La membroj de

la Akademio estis tiel kontentaj, ke ili decidis devigi ciun

novan membron eldiri similan paroladon. Longan tempon la

paroladoj de la novaj membroj ciam rilatis al laudoj de la

anstatauigitaj membroj. Tiel ili ricevis tute apartan karakteron

kun ciam sama enhavo. Poste oni enkondukis la kutimon

eldiri paroladon okaze de la solenaj malfermoj de la Akademio.

Ankau tiuj paroladoj pritraktis ciam la saman temon:

la utilecon de la akademioj. En la 18-a jarcento la direktoro

de la Akademio, al kies kompetenteco apartenis la solenaj

malfermoj, decidadis mem pri la enhavo de la malferma

parolado. En la Franca Akademio oni faris en diversaj okazoj

ankau aliajn paroladojn. Ciuj ci paroladoj, inkluzive la

raportojn pri la oratoraj kaj poeziaj konkursoj de la Akademio,

kiel ankau la raportoj pri la kandidatoj al diversaj

premioj, apartenas al tiu speciala kategorio de paroladoj -

lau la opinio de kelkaj retorikaj autoroj.

Por povi tauge klasigi la paroladojn, estas necese, antau

cio, trovi konvenan kriterion. Depende de la enhavo mem de

la parolado, de la loko kie gi estas eldirata, de la persono

kiu gin faras kaj de aliaj cirkonstancoj la parolado ricevas

ian specialan karakteron. Tiu interna karaktero determinas

grandparte la formon de la parolado. Kiel en ciu ajn arto,

ankau en la parolarto la ekstera formo generale harmonias

kun la enhavo.

La retoriko estas la teorio de la parolarto. Gia cefa celo

estas esplori la rilaton inter la enhavo kaj la formo, trovi la

215

plej adekvatan eksterajon por difinita enhavo, akordigi la



formon al la enhavo. Sajnas, do, ke la plej bona klasigo estas

tiu, kiu prenas kiel kriterion la internan karakteron de la

parolado. Kvankam ekzistas tiom da enhavoj, kiom da diversaj

temoj, tamen inter ciuj ci eblaj enhavoj trovigas trajtoj kiuj

kunligas pli firme parton el ili kaj kiuj distingigas ilin de

la aliaj. Temas guste pri tiuj esencaj, karakterizaj trajtoj,

kiuj multflanke influas la formon.

El tiu vidpunkto, ciuj paroladoj estas divideblaj je du cefaj

kategorioj: la profesiaj kaj la neprofesiaj paroladoj. Ciu el

tiuj kategorioj havas plurajn subkategoriojn kaj al ciu el

la subkategorioj apartenas po pluraj tipoj kun multnombraj

apartaj nuancoj, kiuj distingigas ilin unu de la alia.

(a) LA PROFESIAJ PAROLADOJ estas kunligitaj inter si

per tri cefaj trajtoj: la oratoro estas profesiulo, lau sia profesio

li devas publike paroli; la temo estas faka, gi apartenas guste

al la profesio de la oratoro; la publiko konsistas ciam el

difinitaj personoj, kiuj estas devigataj ceesti la paroladon,

dum la pli larga publiko kutime estas ekskludita.

La profesiajn paroladojn povas fari nur oratoro, kiu havas

apartajn kvalifikojn guste por tiaspeca parolado. Aliflanke,

la publiko ciam konas almenau gis certa grado la fakon, al

kiu apartenas la temo de la parolado. Tial la profesiaj

paroladoj povas esti multe pli profundaj ol la neprofesiaj,

pritraktantaj la saman temon. La oratoro tute ne devas atenti

la hazardan nefakan publikon. Li parolas al difinita publiko,

kiu devas posedi fakan scion, kaj li adaptas sian paroladon

al la postulata intelekta nivelo de la publiko. Kvankam, eble,

tiu faka, profesia - por tiel diri - publiko estas tre malgranda

(eble nur unu persono!), kvankam la nefaka publiko,

ceestanta pro scivolemo au pro alia kauzo, estas tre multnombra

(ofta okazo dum gravaj procesoj), tamen la oratoro

turnas sin ciam nur al la unua publiko, dum la duan li povas

plene neglekti. Vera publiko, ja, estas nur la faka. La cetera

publiko havas pli karakteron de personoj rigardantaj spektaklon

ol de oratora publiko.

La homogeneco de la publiko estas grava karakterizo de

ciuj profesiaj paroladoj. Tiu homogeneco postulas de la oratoro

216


tre profundan konon de la temo tre bonan preparon. Sed

gi ebligas al li esprimi sentime siajn pensojn: li ne estas

devigata rezigni pri certaj ideoj au pri certaj parolturnoj

pro la nura risko farigi nekomprenebla. La oratoro vestas la

enhavon en plej konvenan vortan vestajon. Lia stilo estas

altnivela, liaj frazoj trafaj, liaj vortoj tre adekvataj al la

ideo. Cio ci ebligas al la oratoro levi la paroladon gis la plej

alta grado de enhava kaj forma perfekteco.

Al la profesiaj paroladoj apartenas pluraj subkategorioj,

kiuj diferencas inter si multrilate:

(i) La scienca, instrua kaj eduka parolarto koncernas la

paroladojn pri diversaj temoj, instruataj en lernejoj kaj

universitatoj. Kutime la oratoro prezentas iun brancon de

scienco, filozofio, arto, politiko k.t.p. en serio da prelegoj au

lekcioj. En tiu okazo la unua prelego havas karakteron de

enkonduka parolado, dum la ceteraj malvolvas sisteme la

pensojn de la oratoro pri la koncerna temo au fako. La

paroladoj farataj en diversaj privataj lernejoj, vesperaj

kursoj, klerigaj societoj kaj en similaj edukaj institucioj

apartenas al tiu ci speco de paroladoj. Same tiel oni povas

alkalkuli ci tien ankau la paroladojn, faratajn en akademioj

pri diversaj sciencaj, artaj, filozofiaj kaj aliaj temoj.

Se la parolado estas iom generala kaj populara, gi nomigas

prelego. Se temas pri parolado farata en universitato, akademio,

au entute se temas pri supera instrua parolado, kiu

havas pli grandan sciencan signifon, gi nomigas lekcio. La

dauro kaj de prelegoj kaj de lekcioj estas sufice precize

fiksita. Kutime, tiaspecaj paroladoj dauras inter 40 minutoj

kaj unu horo. Ankau la formo estas sufice tipa. La enkonduko

de ciu nova prelego au lekcio regule konsistas el mallonga

resumo de la antaua parolado. Poste sekvas evoluigo

de pensoj pri la temo au pri parto de la temo jam antaue

decidita surbaze de la generala plano por la tuta serio. Fine,

la konkluda parto aludas al la enhavo de la sekva prelego

au lekcio. Tiamaniere la tuta serio estas sisteme kunligita,

kaj unuopa parolado, kvankam gi prezentas - precipe se

temas pri lekcioj - unuecan tuton, estas nur parto de grandega

parolado, konsistanta el multaj prelegoj au lekcioj.

217


(ii) La eklezia parolarto havas kiel enhavon diversajn

religiajn temojn. La tasko de la oratoro estas konigi la religiajn

verojn el vidpunkto de la koncerna religio, alkroci la

kredantojn pli forte al la koncerna religio, stimuli ilian religian

aktivecon, konvinki ilin pri la korekteco de la moralaj

principoj apartenantaj al la koncerna religio k.s.

Tiu subkategorio de profesia parolado nomigas prediko.

Ankau la predikoj, same kiel la prelegoj kaj lekcioj, povas

pritrakti ampleksan temaron, tiel ke pluraj sinsekvaj predikoj

sisteme prilumas la tuton. En tiu okazo ciu el la sekvaj

predikoj estas daurigo de la antaua prediko. La oratoropredikanto

faras, jam antau la komencigo de la tuta serio,

planon, lau kiu ciu unuopa prediko prilumas difinitan parton

de la tuto.

La prediko estas farata en pregejo au en simila konvena

ejo. La mistika agordo, kiun disradias cirkau si la pregejo,

permesas al la oratoro uzi largajn gestojn, doni al la parolado

multe da patoso. La temo mem ebligas al li direkti sin pli al

la konscienco kaj al la koro, ol al la racio. Tial en la prediko

la emocia flanko estas pli forta ol la intelekta. Dum la prelegoj

kaj la lekcioj havas prefere karakteron deliberativan, la

predikoj estas plejparte demonstrativaj.

La loko, la horo kaj la dauro de la predikoj estas grandparte

fiksitaj de la koncernaj religireguloj. Generale oni

povas diri, ke la predikoj estas malpli longaj ol la lekcioj au

prelegoj. Plej ofte la predikoj dauras kelkajn minutojn.

Predikoj de duonhoro estas konsiderataj kiel sufice longaj.

Kiam religio estas instruata en la lernejoj au universitatoj,

kiam entute la parolado koncernas iun religian temon, au la

fenomenon de religio kiel tia kun la celo instrui au pridiskuti

tiun temon, tiam la parolado ne havas karakteron de prediko,

sed de prelego au lekcio. Tiu fakto, kompreneble, influas la

formon. La parolado adaptigas al la kutima dauro de prelego

au lekcio, la patoso malgrandigas au tute malaperas, la oratoro

estas devigata uzi pli da argumentoj kaj malpli da emociaj

elementoj.

(iii) La politika parolarto pritraktas plej diversajn problemojn

de la publika vivo en kadroj lokaj, provincaj, stataj kaj

218

mondaj. Al tiu subkategorio de profesia parolarto apartenas



paroladoj pri diversaj temoj, kiuj estas pridiskutataj en la

lokaj au provincaj konsilantaroj, en la parlamentoj, en

diversaj interstataj organizajoj, kongresoj, konferencoj, institucioj.

La tronparoladoj de monarkoj en konstituciaj monarkioj,

la proklamaj paroladoj de statestroj, la paroladoj de

ambasadoroj kaj de aliaj stataj reprezentantoj en diversaj

oficialaj okazoj estas same politikaj paroladoj.

Inter la politikaj paroladoj estas distingeblaj du cefaj tipoj:

a) paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita au de apartaj

reguloj au de la kutimo kaj tradicioj; b) paroladoj formale

nereguligitaj.

Al la unua tipo apartenas antau cio la strikte diplomataj

paroladoj. Ilian longecon, lokon de eldiro, manieron de titolado,

ec ilian enhavon fiksis grandparte la kutimo. Ciu vorto

havas apartan signifon. Ec pli, la tono, lau kiu la parolado

estas eldirita, povas havi grandajn konsekvencojn. La oratoro

konsiderante plej diversajn faktajn kaj personajn cirkonstancojn

(la grandecon, forton kaj pozicion de sia stato en la

konkreta situacio, la gradon de la persono en kies nomo li

parolas, kaj la gradon de tiu, al kiu li direktas sin, la konkretan

celon de la parolado kaj similajn cirkonstancojn),

adaptas la formon de sia parolado al la reguloj precize

antauviditaj por tia kazo. Li, do, devas bone koni tiujn

regulojn au, se li estas novulo, li nepre devas plej detale informigi

pri ili. Sian paroladon li faros guste tiel, kiel poslulas

la konkreta situacio. La oratoro, kiel oni vidas, ne devas esti

granda pensulo por eldiri tiaspecan paroladon! Temas, ja,

nur pri skemo ciam sama por la sama okazo.

Al tiu tipo apartenas precipe ankau la tronparoladoj.

La dua tipo estas ofte reguligita, sed nur gis certa grado,

de internaj regularoj, koncernantaj la funkciadon de la koncerna

organismo. Tiel, ekzemple, la internaj regularoj de lokaj

au provincaj konsilantaroj, de parlamentoj, de diversaj

organoj de Unuigintaj Nacioj, de interstataj kongresoj au

packonferencoj, de ciu alia stata au interstata organismo,

kutime antauvidas kiu rajtas paroli, kiam oni rajtas paroli,

ec kiom oni povas paroli seninterrompe. La oratoro, kom-

219


preneble, devas obei tiujn regulojn, sed li devas ankau atenti,

ke la reguloj ne estu misuzataj kontrau lin. Tial estas necese,

ke li konu ilin bonege. Li devas scii sian rajton por povi gin

defendi ciam, kiam la cirkonstancoj tion postulas de li.

La partoj de la internaj regularoj, kiuj koncernas la rajton

paroli, eslas kutime tre generalaj kaj elastaj. Ili lasas al la

oratoro grandan liberecon kaj koncerne la enhavon kaj koncerne

la formon de la parolado. En ciu okazo, ili ebligas al

la oratoro en demokrataj organismoj eldiri sengene sian tutan

penson. Li ne estas devigata, kiel en la diplomataj paroladoj,

kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn. Male, li povas libere

esprimi sin. La forto de lia parolado dependas nur de li mem,

de lia intelekta kapablo, de lia oratora talento kaj retorika

instruiteco.

La politikaj paroladoj formale nereguligitaj povas esti tre

mallongaj, sed ili povas dauri ankau plurajn horojn, au plurajn

tagojn. Kelkfoje la parolado finigas post kelkaj minutoj.

Alian fojon estas necese paroli multajn horojn por eldiri

ciujn argumentojn. Ekster tiu kazo, oni povas intence trolongigi

la paroladon kun la celo malfunkciigi la laboron de la

koncerna organismo. En la parlamentoj, la oratoroj de la

opozicio, dezirantaj malakceptigi iun projekton de la registaro,

parolas dum pluraj tagoj, au ec dum monatoj kun la

sola celo malhelpi la laboron de la parlamento kaj tiel malebligi

la akcepton de la nedezirata projekto. Estis oratoroj,

kiuj famigis pro sia kapablo paroli tre longe. Kelkaj el ili

povis seninterrompe paroli horojn kaj horojn. Post mallonga

pauzeto ili kapablis rekomenci novan plurhoran paroladon.

Tiaj longaj paroladoj estas forta armilo de obstrukco.

La politikaj paroladoj estas au demonstrativaj au deliberativaj.

La unua tipo havas plejparte demonstrativan karakteron;

la dua, jus priparolita, havas ofte karakteron deliberativan.

La politikaj paroladoj, se ili estas iom longaj kaj

se ili celas konvinki, estas nomataj diskursoj.

(iv) La jugeja parolarto ampleksas la paroladojn, faratajn

antau la jugistoj por defendi au por akuzi. Oni akuzas au en

propra nomo au en la nomo de la stato au en la nomo de sia

kliento. Oni defendas au sin mem au la aferon de sia kliento.

220

En ciu okazo bona kono de la juro estas antaukondico de



bona jugeja parolado. Tial en la granda plimulto de statoj

la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ciuj pli gravaj

civilaj au kriminalaj procesoj.

La dauro de la jugejaj paroladoj dependas de la graveco

de la proceso. Ju pli grava estas la proceso, des pli longa

povas esti la parolado. En tre grandaj procesoj au en la

procesoj antau la Internacia Kortumo, au antau alia internacia

tribunalo au arbitracia jugantaro, la paroladoj povas

dauri ec plurajn tagojn.

La jugejaj paroladoj distingigas de la aliaj specoj ne nur

per la aparta enhavo, sed ankau per la fakto ke la parolado

estas grandparte reguligita de la lego kaj kondicita de la

tuta jura sistemo. Ofte la lego precize antauvidas kiujn

demandojn devas tusi la oratoro kaj kiujn demandojn li ne

rajtas priparoli en sia parolado. La oratoro, pledanta antau

la jugistaro, nepre devas observi tiujn preskribojn.

Ciu jugeja parolado, senkonsidere al apartajoj de la diversaj

juraj sistemoj, devas analizi la aferon el fakta kaj el jura

vidpunktoj. Car ciu fakta stato produktas difinitajn jurajn

konsekvencojn, estas normale ke la oratoro pritraktu unue

la faktojn kaj poste la juron. Por prezenti la faktojn, la

oratoro utiligas diversajn pruvojn : atestantojn, opiniojn de

ekspertoj, dokumentojn k.s. depende de la koncerna jura

sistemo. El tiel fiksita fakta stato, la oratoro tiras difinitajn

konkludojn, interpretante la juron konforme al la celoj de

la defendata afero.

La interpretado de la juro estas unu el cefaj kaj plej malfacilaj

taskoj de jugeja oratoro. Ankau tiurilate diversaj

juraj sistemoj preskribas diferencajn regulojn de interpretado.

Ekzistas interpretado gramatike formala, logika,

analogia; ekzistas juraj sistemoj, kiuj permesas ciujn ci

formojn de interpretado en ciuj au nur en kelkaj kazoj, dum

aliaj juraj sistemoj malpermesas iujn formojn de interpretado.

Same tiel ekzistas juraj sistemoj, kiuj allasas la juran teorion,

la verdiktojn de superaj kortumoj, la preparlaborojn al iu

lego, kontrakto au al alia jura akto kiel helpilojn de interpretado,

dum aliaj juraj sistemoj malpermesas la utiligon de

221


tiuj helpiloj por interpreti iun juran regulon. Pro tiu diverseco,

oni ne povas starigi abstraktajn regulojn pri jura interpretado

por jugeja oratoro. Ciu persono, kiu estas profesie

devigata paroli antau difinita juga organo, trastudu bone

tiujn regulojn kaj utiligu ilin grandskale kaj ciuflanke en

sia parolado.

La jugejaj paroladoj estas nomataj pledoj.

(v) La soldata parolarto formas apartan subkategorion de

profesiaj paroladoj. Tian paroladon ciam faras superulo al

siaj subuloj kaj gi ciam traktas pri iu milita temo: kuragigo

antau la batalo, glorado de heroeco, instigo al pli energia

lernado de la "metio" k.s.

Al soldatoj oni faras paroladojn en diversaj okazoj kaj

cirkonstancoj. Plej ofte antau bataloj, post venkoj au malvenkoj,

okaze de naciaj kaj armeaj festoj. La celo estas ciam

la sama: levi la militistan spiriton! Tial - same kiel ce

predikoj, nur kun alia celo - la medio estas aparte agordita

por eksciti la spiritojn kaj por prilabori ilin konforme al la

celo de la parolado: trumpetoj, klarionoj kaj tamburoj;

muzikoj kaj fanfaroj; flagoj, emblemoj kaj insignoj; kanontondrado

kaj bruado de sonorilaro; uniformoj kaj brilantaj

armiloj. . .

La soldataj paroladoj estas karakterizitaj de mallongeco

kaj koncizeco, el forma vidpunkto, kaj manko de argumentoj,

el enhava vidpunkto. Kutime tiuj paroladoj havas nek enkondukon

nek finon en formo de konkludoj. Ilin fakte anstatauigas

la tuta agordo de la medio. La cefparto ne konsistas

el argumentado kaj pruvoj, sed el taugaj alvokoj, instigoj,

stimuloj. La argumentoj cedas sian lokon al la ranga supereco

de la oratoro kaj al la discipline deviga obeemo de la auskultantoj

!

La soldataj paroladoj estas ofte farataj en formo de t.n.



tagordonoj. Kelkfoje tiuj tagordonoj, se ili estas eldiritaj de

la supera komandanto, havas ankau largan politikan signifon.

En tiu okazo ili estas ne nur legataj de la malsuperaj estroj

antau la trupo, sed ankau disaudigataj pere de radio al la

222

tuta popolo. Pro manko de senpera kontakto inter la verkinto



de la oratorajo kaj la auskultantoj, ne plu temas pri vera

parolado. Fakte, multaj personoj funkcias kiel oratoroj, sed

ili ne eldiras siajn proprajn pensojn: ili nur legas tion, kion

alia persono skribis.

(b) LA NEPROFESIAJ PAROLADOJ diferencas de la profesiaj

per la fakto, ke al ili mankas almenau unu el la elementoj,

kiuj distingas la profesiajn paroladojn. Se la oratoro estas profesiulo,

se li parolas pri sia fako, sed se la publiko ne estas faka,

temas pri neprofesia parolado. La oratoro povas esti fakulo en

iu scienca, arta au alia branco, sed li povas paroli pri temo, kiu

ne koncernas rekte lian fakon. Ankau en tiu okazo temas pri

neprofesia parolado. Ec se tia parolado pri nefaka temo estus

farita antau publiko apartenanta al la sama profesio kiel la

oratoro, tamen la parolado ne estus profesia.

Ciuj neprofesiaj paroladoj estas divideblaj je du cefaj

subkategorioj: prelegoj kaj okazaj paroladoj.

(i) La prelegoj estas paroladoj pri kiu ajn faka temo, faritaj

de profesia au amatora fakulo, antau nefaka kaj faka publiko.

La prelegoj apartenas al eduka parolarto. La sola - sed tre

grava - diferenco inter tiuj ci prelegoj kaj la prelegoj au

lekcioj farataj en lernejoj kaj universitatoj, trovigas en la

karaktero de la publiko. La profesiajn prelegojn kaj lekciojn

ciam auskultas limigita publiko, konsistanta el personoj, kiuj

pro kiu ajn kauzo estas devigataj auskulti la paroladon. La

neprofesiaj prelegoj estas farataj al larga publiko, kiu povas

konsisti nur el fakuloj, sed kiu povas konsisti ankau el multaj

nefakuloj au ec nur el nefakuloj. Tiu fakto faras la prelegon

pli populara.

La ejo en kiu okazas la prelego dependas de la temo.

Prelegojn oni povas fari en lernejoj, en universitatoj, en

apartaj ejoj destinitaj por publikaj paroladoj en la koncerna

loko, sed oni povas ilin eldiri ankau en teatro, kinejo,

societejo, klubejo au alia tauga ejo. La elekto de la ejo, same

kiel la elekto de la medio al kiu oni sciigas la prelegon, grave

influas, kiel pritraktite, la konsiston de la publiko.

Ankau la dauro de la prelego dependas de la temo. Kutime

223

la prelego dauras 40 minutojn gis unu horo. La plej tauga



longeco estas tiu de prelego dauranta proksimume 50 minutojn.

(ii) La okazaj paroladoj estas farataj en plej diversaj

cirkonstancoj. Okaze de geedzigo, morto, naskigo, fino de iu

laboro, inauguro, malfermo de kongreso au konferenco, festo

k.s. oni kutimas eldiri laudparoladojn. Ciam temas pri tipe

demonstrativaj paroladoj, diference de la prelegoj, kiuj

enhavas multajn deliberativajn trajtojn.

La okazaj paroladoj havas kiel temon la laudon de iu

persono, de iu ideo, de iu institucio au movado.

Se la laudo koncernas mortinton, oni parolas pri funebra

parolado au pri funebra oracio. Longa, solena lauda parolado

nomigas panegiro. Paroladeto farata dum festeno, kun samtempa

propono pri trinko je honoro au je sukceso de iu

persono au de iu ideo, nomigas tosto. Paroladoj farataj en

diversaj aliaj okazoj ricevas sian nomon plej ofte konforme

al la celo de la parolado. Tiel, ekzemple, al parolado, per kiu

oni malfermas kongreson au konferencon, oni donas la nomon

malferma au inaugura parolado. La cefa parolado de iu

solenajo nomigas festparolado. La parolado, per kiu oni

salutas kunvenon, estas salutparolado.

La okazaj paroladoj devas esti tre koncentrigitaj al la

elektita temo. Lau la diversaj cirkonstancoj, ili estas pli au

malpli longaj, sed la oratoro ciam klopodu esti kiom eble

plej mallonga kaj des pli dinamika en la esprimo. Li memoru,

ke la aparta okazo, pro kiu oni faras la paroladon, ciam kreas

certan agordon. Tial ne estas necese fari longan enkondukon

por formi ce la auskultantoj spiritan preparon al la ceftemo.

La oratoro nur klopodu harmoniigi la stilon kaj tonon de

sia parolado al la jam ekzistanta spiritostato de la auskultantoj.

La enhavo mem de okaza parolado, la aparta soleneco, kiun

kauzas la momento kaj la ekstera medio, postulas de la oratoro

pli da patoso en la voco kaj en la gestoj ol kiom estas konvena

en aliaj tipoj de parolado. Ju pli ekscita, ju pli solena estas

la momento, des pli patosa povas esti la parolado. Gia alta

stilo, la noblaj pensoj esprimitaj per elektitaj frazoj, la voco

224

modulita lau la enhavo, kaj la gestoj konformaj al la grandeco



de la okazo - cio ci ne nur harmonias kun la soleneco, sed

ankau kontribuas al gia pligrandigo.


1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 4. TRI CEFAJ KATEGORIOJ
  • 1. DIVERSAJ SPECOJ

  • Elŝuti 2.27 Mb.