Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo13/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   19

LA PUBLIKO

Estas jam dirite: la parolado estas iaspeca konversacio.

Por ciu konversacio estas bezonataj almenau du personoj.

Ankau por tiu ci publika konversacio estas necesaj du elementoj

: la oratoro kaj la publiko.

Al kvalito de la parolado la publiko kontribuas per siaj

reagoj multe pli ol oni kutime opinias. Gi ne nur povas helpi

au malhelpi la oratoron en lia tasko, sed ankau generale gi,

per sia sinteno, per sia konduto, gravigas au malgravigas la

esprimitajn ideojn kaj donas al la tuta parolado difinitan

agordon. Spontanaj aplaudoj meze au fine de la parolado ne

estas nur simplaj signoj de aprobado. Ili donas fresan kuragon

al la oratoro kaj plifortigas la entuziasmon de la publiko

mem. Au - alia ekzemplo - protestokrioj de unuopuloj au

de la plimulto estas ne nur senkuragigaj por la oratoro, sed

ili kreas ankau nervozecon, strecitecon en la tuta atmosfero.

En tiu konversacio inter la oratoro kaj la publiko, la

oratoro esprimas sin per vortoj, per gestoj, per sia tuta

sinteno. La publiko diversmaniere respondas al liaj ideoj. Gi

aprobas au malaprobas, gi primokas au dubas, gi restas glacie

malvarma au preskau delire ekstazas. . . Siajn sentojn kaj

pensojn la publiko esprimas per aplaudoj, bonvolema au

ironia rideto, per rimarkoj, krioj, sopiroj, kapoklinoj, jesado

kaj neado, per dormetado au tusetado, ec per fajfado au per

malgentila, lauta oscedado.

192


Se, do, la oratoro influas la publikon per sia parolado,

ankau la publiko influas la oratoron per siaj agoj kaj reagoj.

Ec la plej bona oratoro povas nenion au nur tre malmulte

atingi antau malbona publiko. Aliflanke, ne tro granda

oratoro povas kelkfoje atingi mirindajn sukcesojn antau bona

publiko, kiu lin ciurilate helpas. Vere, por la sukcesigo de la

parolado, la publiko havas unuarangan signifon !

Sed, kio fakte estas la publiko ?

Oni povus tute simple respondi, ke la publiko estas la tuto

de personoj, kiuj ceestas la paroladon. Tiu difino estas esence

bona, se oni limigas la koncepton de publiko al la nura nombro

de personoj, kiuj auskultas la paroladon. Tia formala koncepto,

tamen, neniel kontentigas la postulojn de retoriko. La

publiko havas sian propran karakteron, kiu dependas ne nur

de la nombro, sed ankau de plej diversaj personaj kvalitoj de

la auskultantoj kaj de pluraj eksteraj cirkonstancoj. El psikologia

vidpunkto tio estas tre grava. Kaj guste tiu ci flanko

de la koncepto publiko interesas la retorikon.

Objektive, la publiko estas adicio de ciuj unuopaj individuoj,

kiuj formas la tuton de la auskultantaro. Tiu tuto, do,

konsistas el multnombraj partetoj, kiuj havas siajn specialajn

ecojn kaj kvalitojn. Inter la ceestantoj trovigas personoj pli

inteligentaj kaj malpli inteligentaj. Inter ili estas unuopuloj

tre kleraj, malpli kleraj kaj nekleraj. Neniu au nur kelkaj el

la auskultantoj povas koni iom au bone la pritraktatan temon,

sed povas ankau okazi, ke ciuj au preskau ciuj konas gin

bone. Grandaj diferencoj povas ekzisti inter la auskultantoj

koncerne viglecon, temperamenton, agon k.t.p. , k.t.p. El kiu

ajn vidpunkto oni rigardas la publikon, ciam oni trovas, ke

gi konsistas el multaj individuecoj.

Se, do, la publiko ne povas esti konsiderata kiel simpla

tuto de personoj, kiuj ceestas la paroladon, cu, eble, oni povus

trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la

kvalitan tutecon de la publiko ! Cu, ekzemple, parolante pri

la ago de la publiko, oni povus adicii la agojn de ciuj

ceestantoj, dividi la tiel ricevitan ciferon per la nombro de

la ceestantoj, kaj diri: jen, la meza ago estas 35 jaroj, au

30 jaroj. . . . ?

193

Tiaspeca matematika eltrovado de la publikkaraktero el iu



vidpunkto, estus tute malkorekta. Antau cio estas akcentinde,

ke la nuancoj inter la kvalitoj malebligas fari iun ajn konkludon.

Se oni povas trovi la mezan agon, oni tute ne povus

trovi, lau la sama metodo, la mezan inteligentecon au klerecon

de la publiko. Krome, la apartaj kvalitoj de nur kelkaj

personoj estas kelkfoje plene neglekteblaj, dum alian fojon

ili povas havi tre decidan rolon por la kvalito de la publiko.

Pluraj infanoj en plenagula kunveno havas nenian signifon

por la aga matureco de la auskultantoj, sed ceesto de kelkaj

elstaraj personoj povas tre altigi la tutan nivelon de la

publiko !

Oni klare vidas, ke neniaj matematikaj formuloj povas

helpi en la difinado de la publiko. La intelektajn kaj moralajn

kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj.

Cetere, oni devas memorigi, ke la karaktero de la publiko

dependas ne nur de gia interna konsisto, sed ankau de diversaj

eksteraj cirkonstancoj. La tempa kaj loka fikso - por tiel

diri - de la auskultantoj povas multe influi la karakteron

de la publiko. Publiko, konsistanta, ni diru, el 200 personoj,

havas alian karakteron el retorika vidpunkto, se gi trovigas

en unu ejo, kaj alian karakteron, se gi trovigas en alia ejo.

En ambau okazoj temas pri la samaj 200 personoj, sed la

grandeco, la aspekto, la akustiko de la ejo sangas ilian karakteron

de publiko. Aliflanke la samaj 200 personoj reagos alie

matene, alie posttagmeze, alie vespere en tute sama ejo. Fine,

la sama publiko povas esti tre bona por iu temo, por iu

oratoro, sed malbona por alia temo, au por alia oratoro.

El retorika vidpunkto, la publiko estas, sekve, kompleksa

koncepto, konsistanta el pluraj elementoj. Ciuj ci elementoj,

kune, rezultigas la karakteron de difinita publiko.



l. FIZIKAJ KONDICOJ

La publiko estas ciam ie lokigita. Gi trovigas au en iu

fermita ejo - prelegejo, teatro, kinejo, lernejo - au sur

malfermitaj lokoj : placoj, stratoj. La publiko povas stari au

sidi, gi povas esti multnombra, plurmila, sed gi povas esti

ankau tute malgranda.

194

Kie ajn estu la publiko, kia ajn estu gia grandeco, gi devas



ciam bone audi la oratoron. Se la parolado okazas en fermita

ejo, la oratoro esploru la akustikon kaj konstatu, cu lia voco

estas sufice forta, por ke ciuj bone audu lin. Lau la ebleco

li evitu la megafonojn. Sed, se li antauvidas, ke pro la grandeco

kaj nebona akustiko de la salono, li povus esti neaudebla,

tiam li uzu lautigilojn. En grandaj kunvenoj, precipe sur

malfermitaj surfacoj, oni ciam uzas lautigilojn. La oratoro

konvinkigu antau la parolado, cu ili bone funkcias. Multfoje

okazas, ke dum la parolado mem la publiko audas el la

megafonoj iajn strangajn sonojn anstatau la voco de la

oratoro. Ekestas ridoj au murmurado, dum la oratoro disvolvas

eble tre belajn pensojn. Tia incidenteto povas multe

malutili al ia parolado. Oni evitu gin per persona kontrolo

pri la bona funkciado de la lautigiloj.

La publiko devas farti komforte. Tio signifas, ke gi devas

trovigi en pozicio nelaciga. Plej bone estas, se la publiko

sidas. Tio estas preskau ciam ebla. Nur en esceptaj okazoj la

publiko ne povas sidi. La soldatoj, kiujn alparolas generalo,

ne sidas. Same tiel oni ne sidas en grandaj popolkunvenoj,

dum funebraj paroladoj kaj en kelkaj aliaj okazoj. Se la

publiko, pro la karaktero mem de la parolado, ne povas sidi,

oni almenau atentu, ke al gi ne estu tro varme au tro malvarme.

La paroladojn sur malfermitaj surfacoj oni okazigu,

somere, en la ombro, frue matene, au vespere. Vintre oni

agu inverse. Se tio ne estas ebla, la oratoro lau la ebleco

mallongigu sian paroladon. Li memoru, ke estas pli bone

paroli mallonge al nelaca publiko, ol paroli longe al publiko

laca pro frosto, varmego, vento k. s.

Multnombra publiko ne povas esti komforta en malgranda

salono. Aliflanke, tro granda salono genas ne nur la oratoron,

sed ankau la relative malgrandan publikon. Plej bone oni

fartas en salono, kiu precize respondas al la nombro de la

auskultantoj. Tial, se oni povas gin antauvidi, oni nepre prenu

tian salonon, en kiu ciu havos agrablan sidlokon kaj en kiu

neniu au nur kelkaj sidlokoj estos malplenaj. El psikologia

vidpunkto tio estas tre grava. La publiko sentas sin iel perdita

en tro malplena salono. Tiu malpleno disradias certan mal-

195


varmon kaj malhelpas la necesan kunfandigon de la unuopaj

auskultantoj, ilian transformigon en publikon. La fizika

malproksimeco de la auskultantoj unu de la alia, faras, ke

ankau psike ili estas malproksimaj, ke ciu reagas tro individuece,

ke, do, ili ne formas unu tuton. Ne estante "publiko"

en vera senco de la vorto, sed "aro da auskultantoj", ili ne

povas reagi kiel publiko. Ili, ekzemple, ne kuragos aplaudi au

laute malaprobi.

Se hazarde okazas, ke la salono estas tro granda, la oratoro

invitu la auskultantojn sidigi en la unuajn vicojn, kolektigi

cirkau lin. Tiel li sukcesos krei la kontakton inter la auskultantoj,

kiuj, almenau dum la parolado, forgesos la malplenon

malantau la dorso !

La publiko povas esti nekomforta ankau pro aliaj kauzoj.

La nefumantoj sentas sin malbone, se oni fumas en la ejo,

kaj la fumantoj estas genataj, se ili ne povas fumi. Estas

paroladoj, dum kiuj ne eblas fumi. Dum prediko en pregejo,

dum lekcio en akademio au en universitato, dum funebra au

alia solena parolado oni neniam fumas. Sed en la parlamento,

en diskutsocieto kaj en similaj okazoj estas kutimo fumi.

Principe estas bone malpermesi la fumadon ciam, kiam la

parolado havas almenau iom solenan karakteron au kiam la

personeco de la oratoro, la digno de la temo au la spirito de

la ejo postulas tion. Sed en tiaj okazoj oni ne forgesu la

fumantojn ! Se la parolado estas tro longa, au se pluraj oratoroj

vicigas unu post la alia, oni faru mallongajn pauzojn,

por ke la publiko povu iom ripozi kaj refresigi.

La ejoj havas ne nur siajn dimensiojn, sed ankau sian

propran spiriton. La publiko ne estas komforta, se la spirito

de la ejo evidente kontrauas al la temo de la parolado. Oni

ne povas lokigi la publikon en vilagan drinkejon, se oni deziras

paroli al gi pri scienca temo. Same tiel, oni ne povas en

scienca akademio fari paroladon pri kiu ajn vulgara afero.

La spiriton de la ejo kreas la tradicio, la kutima uzo de la

ejo, gia arta valoro k.t.p. Guste tiu spirito faras, ke la ejo

taugas au maltaugas. Gi ankau estas la kauzo, ke ne malofte

iu ejo havas sian propran publikon, kiu vizitas gin senkonsidere

al la arango, al la temo de la parolado, al la persono

196

de la oratoro. Aliflanke okazas, ke ne la ejo, sed la oratoro



au la pritraktota temo altiras la publikon. Se la parolado

okazas en absolute nekonvena ejo, car la temo kaj la persono

de la oratoro malharmonias kun gia spirito, la publiko sentas

sin malagrable. Veninte nur pro la kutimo viziti la koncernan

ejon, gi enuos kaj ne atentos la oratoron. Se gi ceestas,

car la temo interesas gin, denove gi estos nekomforta, car

genos gin la spirito, kiun disradias la ejo. La plej bona, la

plej komforta estas tiu ejo, kiu plene respondas al la valoro

de la temo, al la digno de la oratoro kaj al la kutimoj de la

publiko en la koncerna loko.

Senkonsidere al tiu aparta spirito, ciun ejon oni povas tiel

ordigi, ke gi havu difinitan agordon. Depende de la karaktero

de la parolado, oni povas doni al la ejo aspekton gajan, au

tristan, au seriozan, au bataleman, au solenan. . . . Tiucele

oni povas uzi diverskolorajn drapojn, flagojn, florojn, plantojn,

bustojn, skulptajojn, bildojn, fotografajojn. Kelkaj

sociaj au kulturaj movadoj havas siajn proprajn kolorojn kaj

flagojn, kiujn oni povas utiligi por solenigi la paroladon.

Bone kaj tauge arangita ejo povas multe kontribui al kreo

de konvena atmosfero, al preparo de la publiko por la parolado.

Multego da flagoj sur la placo, grandaj drapoj kaj tapisoj

pendantaj de sur la fenestroj, bele ornamita tribuno, muziko

kaj kantado - cio ci sendube kreas konvenan agordon en

granda popolkunveno ! Aliflanke, nigraj kurtenoj, nigra drapo

cirkau postamento de busto, kelkaj diskretaj palmobrancoj

au alia verdajo lau la kutimo de la lando, tute certe efikas

malgaje-solene en kunveno, dedicita al memorigo de mortinto.

Flagoj de ciuj nacioj, kiujn per sia grandeco superas

la Esperanta flago, floroj kaj verdajo, ludado de la himno

plifortigas la internaciajn sentojn, levas la spiritojn, preparas

ilin al solena malfermo de Universala Kongreso !

Oni, tamen, ne troigu rilate la arangadon de la ejo. Kaj oni

memoru, ke kelkfoje la plej bona ornamo estas nenia ornamo.

Ne malofte oni devas forigi la ornamajon, kiun kutime havas

la ejo, por krei oportunan kadron. La cefa afero estas, ke la

aspekto de la ejo harmoniu kiom eble plej multe kun la

karaktero de la parolado. Ankau tiurilate, kiel ciam, la mal-

197


harmonio kaj la malproporcio estas tre dangeraj kaj povas

mortigi la paroladon.

Por la spiritostato de la publiko, ankau la horo de la parolado

havas ne bagatelindan signifon. Spirite oni estas plej

fresa matene kaj plej malfresa en la frua posttagmezo. Tial,

se la oratoro povas fiksi la horon de la parolado, li nepre

evitu paroli en la frua posttagmezo.

La grandan plimulton de profesiaj paroladoj oni faras

matene. Profesoro parolas matene en la universitato, pastro

predikas matene en la pregejo, advokato pledas matene antau

la tribunalo. Tamen, tre ofte oni estas devigata fari ankau

tiajn profesiajn paroladojn dum la posttagmezo au dum la

vespero. En tiu okazo uni klopodu okazigi la paroladon kiel

eble plej malfrue. Kelkfoje, se, nome, la parolado dauras

plurajn horojn, oni eldiru la plej gravajn partojn au matene

au vespere. En tre grandaj procesoj la advokatoj parolas ne

nur dum pluraj horoj, sed ec dum pluraj tagoj. En tia kazo

la oratoro povas bone elekti la partojn, kiujn li eldiros en

la plej konvena tempo.

Se ne temas pri profesia parolado, sed pri parolado por la

larga publiko, estas plej bone eldiri gin vespere. Tiam la

spiritoj, post la taga laboro, refresigas. Krome, la arta lumigo

de la ejo faras gin pli tauga por la parolado. Fine, oni ebligas

al pli granda nombro da personoj ceesti gin. Ankau tiu

regulo, kompreneble, havas esceptojn, sed principe gi validas.

2. INTELEKTA NIVELO

La publiko multe kontribuas al la kvalito de la parolado

per siaj intelektaj ecoj. La grado de gia inteligenteco, de gia

generala kulturo kaj speciala klereco estas decidigaj por la

nivelo de la parolado. Se la oratoro ne volas paroli en malplenon,

li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta

kapacito de la publiko. Se la publiko estas klera, se gi bone

konas la fakon, al kiu rilatas la parolado, la oratoro povas

esprimi sin libere, sengene, elektante la plej adekvatajn

vortojn kaj terminojn. Male, se la publiko estas malklera, se

la priparolata afero estas al gi nekonata, la oratoro simpligos

198


la paroladon, evitos ciun ajn iom pli komplikan penson, uzos

nur la plej ordinarajn vortojn, klarigos la fakajn terminojn.

Cio ci estas tre turmenta por la oratoro. Sed gi tamen ebligas

al li starigi almenau ian modestan kontakton kun la publiko.

Por atingi tiun cefan celon de ciu ajn parolado, la oratoro

devos eble oferi kaj la belecon de la formo kaj, almenau

parte, la kvaliton de la enhavo. En lia parolado mankos

profundaj pensoj, retorikaj figuroj, largaj gestoj, dum la stilo

tute certe malbonigos. La oratoro devos sencese doni apartajn

klarigojn pri la uzitaj vortoj au esprimitaj frazoj. Tio rompos

la arkitektan tutecon de la parolado. Se interrompo, kiel

retorika figuro, servas por plifortigi la ideon, tiaspeca deviga

interrompo estas necesa por doni la plej elementajn klarigojn.

Gi, do, ne estas figuro, sed genajo. Gi estas maltauga, sed

necesa por komprenigi la paroladon. Similan sorton havas

ankau la aliaj retorikaj figuroj, se entute ili povas esti uzataj.

Estas jam menciite, ke la oratoro devas sencese klopodi

plilargigi sian scion. Tion oni povas postuli de li. Parolante

pri la intelektaj kvalitoj de la publiko, oni principe povus

esprimi similan deziron. Sed tiu deziresprimo restus nur en

la modestaj kadroj de deziro. La publiko estas tia, kia gi

estas. La oratoro ne povas gin sangi. Li ne povas - krom

en kelkaj tre specialaj kazoj - rifuzi paroli, car la publiko

ne placas al li. Same tiel li ne povas elsalonigi gin kaj plenigi

la ejon per alia publiko. La oratoro devas paroli al tiu publiko,

kiu venis lin auskulti!

Cu, do, senesperiga situacio ? Cu vere oni nenion povas fari koncerne la

kvaliton de la publiko?

Tute ne !

Antau cio oni devas substreki, ke la profesiaj oratoroj,

parolante pri iu profesia temo, regule havas publikon, kiu

estas sufice niveligita el vidpunkto de la konkreta temo.

Advokato, kiu parolas antau tribunalo, havas antau si jugistojn,

do samfakulojn, konantajn la specialan temon de la

parolado. Scienculo, preleganta en akademio, parolas al siaj

kolegoj, do al personoj, kiuj havas proksimume la saman

klerecon kiel li. La studentoj en la universitatoj havas certagrade

minimuman komunan klerecon, kio tre faciligas la

199

taskon de la profesoroj. Ankau la soldatoj, kiuj auskultas



paroladon de sia superulo, iurilate estas egaligitaj, kvankam

lau klereco kaj individua inteligenteco ili povas tre diferenci

inter si. Same tiel, la kredantoj, al kiuj predikas pastro en

pregejo, diferencas inter si koncerne kulturon, sed ili tamen

prezentas unuecan, homogenan tuton, ligitan per la komuna

kredo. Oratoro, parolanta en parlamento, evoluigas siajn

pensojn antau publiko, kiu estas sufice homogena el retorika

vidpunkto, kvankam la deputitoj apartenas al diversaj partioj,

ofte inter si antagonismaj. Multe pli grandan homogenecon

de la publiko oni trovas en laboristaj sindikatoj kaj asocioj,

se la parolado pritraktas diversajn ekonomiajn kaj sociajn

problemojn, kiuj interesas la laboristaron. Fine, ciu oratoro,

kiu parolas antau publiko apartenanta al difinita kultura,

politika, au alia movado pri temo proksima al la koncerna

movado, havas grandparte publikon, kiu posedas specialajn

sciojn pri la temo.

En ciuj ci kazoj, kvankam inter la auskultantoj ekzistas

kelkfoje grandaj diferencoj koncerne la generalan kulturon,

tamen la publiko estas sufice homogena koncerne la specialan

klerecon, postulatan guste por la konkreta temo. Tio estas

jam multo. La tasko de la oratoro estas jam pli facila.

Se ne temas pri strikte profesia parolado, oni tamen povas

tauge influi la konsiston de la publiko per elekto de la

medio, per elekto de la ejo, au - ankorau pli bone - per

elekto kaj de la medio kaj de la ejo.

La medion oni elektas tiel, ke paroladon pri iu faka temo

oni anoncas nur al fakuloj. Parolado pritraktonta, ekzemple,

juran, medicinan, teknikan, filozofian au alian specialan

temon, estas anoncata nur en medio de juristoj, medicinistoj,

teknikistoj, filozofoj. Se la faka temo ne estas tro speciala,

se gi povas interesi ankau la pli largan publikon, tiam oni

anoncas gin pli large, sed tiel, ke 1a publiko sufice klare povu

ekscii kion pritraktos la oratoro. Tial estas tre bone informi

la publikon - cu per gazeta anonco, cu en speciala invitilo,

cu alimaniere - pri la cefaj punktoj de la parolado. Farante

tiel, oni altiras al la parolado cefe la publikon, kiu aparte

interesigas pri la temo pritraktota.

200

Ankau la elekto de konvena ejo influas la konsiston de la



publiko gis certa grado. La nura fakto, ke la parolado okazas

en difinita ejo, kiu kutime servas por certaj celoj, altiras

almenau parte tian publikon, kiu havas la kutimon viziti la

koncernan ejon. Se oni, ekzemple, okazigas la paroladon en

la ejo de laborista sindikato, au en universitato, au en ejo de

iu faka societo, tute certe sufice granda nombro de la auskultantoj

konsistos el personoj, kiuj ofte vizitas la koncernan

ejon: laboristoj, profesoroj kaj studentoj, fakuloj.

Kombinante la elekton de la medio kaj tiun de la ejo, oni

generale atingas la deziratan efikon: la publiko estas sufice

homogena por auskulti la konkretan paroladon !

La temo de la parolado povas esti ankau tre generala. Gi

povas interesi ciujn tavolojn de la popolo. Tia temo, inter

la aliaj, estas la problemo de Internacia Lingvo, kiu koncernas

kaj la laborantajn amasojn kaj la rondojn de specialistoj :

sciencistoj, teknikistoj, artistoj, verkistoj, komercistoj k.t.p.

Oni, do, riskus havi tre heterogenan publikon, kio devigus la

oratoron paroli tro generale. Por eviti tion, la oratoro devas

precize scii kion li volas, kiujn rondojn li deziras altiri per

la konkreta parolado, kian publikon li deziras havi. Konscia

pri sia celo, la oratoro povas per elekto de la medio kaj de

la ejo havigi al si la deziratan publikon ankau en tiu ci kazo.

Cio dirita estas vere grava el retorika vidpunkto. Ne ekzistas

pli malbona publiko ol tro heterogena publiko. Ec la plej

malklera, sed homogena publiko, estas pli bona ol la heterogena.

Bedaurinde oni dedicas al tiu punkto tro malgrandan

au nenian atenton. Tial ofte la parolado fiaskas, kvankam

al la oratoro oni ne povas nei la kapablon paroli publike.

Nur iom da bona volo, nur iom da atento en la preparlaboroj

povas doni tre bonajn rezultojn. La oratoro, bona oratoro,

ne neglektu la homogenecon de la publiko !

La lingva kulturo de la publiko respondas al gia generala

kaj speciala klerecoj. Sekve, ankau gi estas tia, kia gi estas,

kvankam principe, ni ripetas, oni povus esprimi la deziron,

ke gi estu kiel eble plej larga kaj plej profunda ! La homogeneco

de la publiko manifestigas ankau en la homogeneco

de gia lingvoscio. Tio estas senduba koncerne la naciajn

201

gepatrajn lingvojn. Aliflanke, la diferencoj en la gradoj de la



generala kulturo inter la unuopaj auskultantoj, la diverseco

de la profesioj kaj aliaj okupigoj kauzas la lingvan heterogenecon.

Ankau tio estas senduba. Car la oratoro kaj la

publiko konversacias cefe pere de la lingvo, estas pli ol

evidente kioman gravecon havas la lingvoscio kaj de la oratoro

kaj de la publiko. Vane la oratoro uzas la plej belajn esprimojn,

vane li faras la plej konvenajn figurojn, se la publiko

tion ne komprenas ! Plua kauzo por havigi kiel eble plej

kleran homogenan publikon !

Tute alie prezentigas la demando pri la lingva kulturo de

la publiko, se temas pri fremda lingvo. En tiu ci kazo la lingva

kulturo de la publiko ne respondas al gia generala kulturo

kaj speciala klereco. La publiko kutime havas multe pli malgrandan

scion pri fremda lingvo ol pri la gepatra. Gia klereco

povas esti tre granda, sed tamen gia kono de la fremda

lingvo povas esti, kaj kutime estas, tre malgranda. La oratoro,

do, kiu parolas en sia gepatra lingvo al publiko, por kiu la

koncerna lingvo estas fremda, devos gis la plej alta grado

simpligi sian esprimmanieron por esti komprenata. Tio

prezentos por li malfacilajojn kaj en ciu okazo malaltigos la

nivelon de la parolado. Se oni ne povas facile paroli en fremda

nacia lingvo, oni same tiel ne povas facile auskulti paroladon

en tia lingvo. La fremdeco de la lingvo detruas la paroladon

- tute egale cu la lingvo estas fremda al la oratoro au al la

publiko !

La Internacia Lingvo ne trovigas en la sama pozicio, kiel la

naciaj fremdaj lingvoj. Unue, gi estas multe pli facila ol kiu

ajn fremda lingvo, ec ol la gepatra literatura lingvo. Due,

se gi estas "fremda", tiu "fremdeco" estas sama kaj por

la oratoro kaj por la publiko. Kaj se oni prave postulas de

la oratoro, ke li bone konu gin, same tiel oni prave povas

postuli de la publiko, ke gi estru, au almenau facile komprenu

la Internacian Lingvon. Ciu persono, kiu akceptis principe

la Internacian Lingvon, devas konscii, ke gia rolo ne estas

nur peri mendon de glaso da biero en restoracio, sed servi

kiel rimedo de pensado kaj de komunikado sur ciuj kampoj

de la homa aktiveco. Bedaurinde, ankorau tro multaj uzantoj

202


de la Internacia Lingvo ne konscias pri gia vera rolo kaj

mallerte turnigas en la limigitaj kadroj de scio postulata en

la porkomencantaj kursoj. La Esperanta poezio, la scienca kaj

beletra literaturo en la Internacia Lingvo kaj ankau la

Esperanta parolarto povos vere impone ekflori, kiam la

generala lingvonivelo de la esperantistoj altigos je almenau

kelkaj stupoj. Vane la Esperanta oratoro majstras la lingvon,

se la publiko, ne konante gin sufice, ne povas sekvi liajn

pensojn nek gui la delikatajn nuancojn ! De la Esperanta

oratoro oni postulas, ke li bone kaj korekte parolu, sed de

la Esperanta publiko oni postulas, ke gi audu bone kaj

korekte. Kelkfoje oni riprocas al Esperanta oratoro, ke "li

parolas tro rapide". Kutime tio ne estas vera. La vero estas,

ke la publiko "audas tro malrapide" !

La scio de la Internacia Lingvo devas esti adekvata al tiu

de la gepatra literatura lingvo. La generala kulturo kaj la

speciala klereco de ciu persono parolanta Esperanton, devas

respeguligi en la Internacia Lingvo proksimume same tiel,

kiel gi respeguligas en la gepatra lingvo. Gi estas unu el la

antaukondicoj de bona, grandskala evoluo de la esperantlingva

parolarto ! Se - pro la kauzoj jam pritraktitaj - oni ne

povas atingi, ke ciuj konu same bone la lingvon, ke la individua

vortprovizo estu identa al la komuna, al la generala

vortprovizo de la tuta lingvo, oni povas kaj devas postuli,

ke ciu unuopa esperantisto sciu au klopodu scii la Internacian

Lingvon same bone, kie1 sian propran gepatran lingvon. Car

gi ne estas "fremda" en la ordinara senco de la vorto. Por

la esperantistoj gi devas esti same tiom - se ne same tiel -

kara kaj proksima, kiom la hejma dialekto au la gepatra

literatura lingvo.

Supozante, ke estas atingita sufica relativa homogeneco

de la publiko - relativa tial, car ciam la homogenecon oni

devas rilatigi al konkreta parolado - ni plue ekzamenu la

karakteron de la publiko.

Oni facile komprenas, ke malgrau la relativa homogeneco,

la publiko konsistas el diversaj kaj malsamaj elementoj. La

tasko de la oratoro estas observi la publikon, palpi, por tiel

diri, gian pulson, rimarki giajn reagojn, trovi tiun largan

203

vojon, lau kiu li povos plej facile konduki la grandan plimulton



al la dezirata celo. Tasko tre malfacila ! Sed tasko, kiun

povas realigi bona, vera oratoro. La personoj, kiuj legas siajn

paroladojn, estante ligitaj al la antaue preparita teksto, povas

nek observi la publikon libere, nek ili povas - ec se de tempo

al tempo ili sukcesas steljeti rapidan rigardon al la auskultantaro

- adapti la paroladon al la konstatitaj bezonoj. Nur

vera oratoro, kiu kreas la formon de la parolado antau la

publiko, kapablas tuj reagi ne nur al eventualaj rimarkoj

de la publiko, sed ankau al neeldiritaj respondoj. Vidante,

ekzemple, ke la tuta publiko bone komprenis lian penson, li

ne plilaltigos gin, sed tuj pasos al la sekva penso. Sed, se la

oratoro rimarkas, ke parto de la publiko ne komprenis lin,

li aldonos novajn frazojn, per kiuj li komprenigos pli bone

sian ideon. Se li vidas, ke iu ideo tre entuziasmigas la auskultantojn

kaj se li scias, ke guste tiu ideo estas por li grava

saltobreto por la plua malvolvo de la parolado, li povos

pritrakti gin pli large ol li pensis.

Tiamaniere la oratoro, parolante kaj samtempe esplorante

la publikon, baldau trovos la plej oportunan linion, kiu pleje

respondas al la intelekta nivelo de la publiko. Precipe en la

enkonduko de la parolado li devas multe observi kaj, se

necese, ec iom longigi la enkondukon por trovi la plej taugan,

la veran mezuron de la parolado. Poste, trovinte tiun mezan

linion, li evoluigos siajn pensojn ne malproksimigante tro de

gi. Liaj pensoj ciam pli kunligos la auskultantojn, tiel ke ili,

nerimarkite, farigos unu tuto. Ec la unuopuloj, kies aparta

individueco estas tre akcentita en pozitiva au en negativa

senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandigos kun gi.

La oratoro havos tiam antau si ne multajn unuopajn personojn,

sed unu solan personon, la publikon. Al gi li parolas,

al gi li direktas siajn pensojn. Nur escepte, pro apartaj kauzoj

(rimarkoj au aliaj reagoj de unuopuloj, ebla nesufica kompreno

fare de pluraj personoj k.s.), li turnos sin al unuopaj

personoj au al grupetoj da personoj.

La meza linio, la meza nivelo de la parolado ne respondas

al ia matematike meza intelekta nivelo de la publiko. Gin

determinas pluraj jam menciitaj faktoroj. Gin determinas

204


ankau alia tre grava faktoro: la t.n. gravuloj au eminentuloj.

Preskau ciam inter la auskultantoj trovigas unu au pluraj

aparte elstaraj personoj, kiuj ludas certan rolon en la urbo,

en la lando, en difinita scienca, faka, kultura, arta au alia

medio. Oni ne povas abstrakte diri kiuj estas la eminentuloj.

Iuj personoj estas eminentuloj en ciuj okazoj, aliaj estas

eminentuloj nur en difinitaj medioj. El retorika vidpunkto

estas grava la eminenteco, la graveco de iuj personoj por la

konkreta parolado, konsidere la konkretan temon. Iu laborista

gvidanto estas, ekzemple, eminentulo, se la publiko konsistas

el laboristoj kaj se la parolado pritraktas laboristan problemon.

Sed tiu sama persono povas ne esti eminentulo en kunveno

de sciencistoj, al kiu oni parolas pri pure faka temo.

Inverse, iu fama lingvisto estas eminentulo, se la parolado

rilatas al lingvistika demando, sed tiu sama lingvisto povas

ne esti eminentulo en laborista kunveno.

La eminentuloj kutime sidas en la unuaj vicoj. Ili estas

rimarkataj ne nur de la oratoro, sed ankau de la tuta publiko.

La auskultantoj ne atentas nur la paroladon de la orataro,

sed, tre ofte, ankau la reagojn de la eminentuloj. Tiuj, per

siaj afablaj ridetoj, per sia kapjesado, ec per lauta aprobado

multe helpas al la oratoro. Ili estas kvazau atestantoj de la

korekteco, gusteco kaj vereco de liaj asertoj. Aliflanke, la

eminentuloj povas ankau malhelpi la oratoron, montrante

sian malaprobon rilate al la esprimitaj ideoj.

Bona oratoro ne neglektas la gravecon de la eminentuloj.

Li konscias, ke ili povas multe kontribui al fortigo de lia

pozicio. Tial la oratoro, de tempo al tempo, kvankam li parolas

al la tuta publiko, turnas sian kapon al la lokoj, kie sidas tiuj

gravaj personoj. Rigardante ilin rekte en la vizagon, li elvokas

ce ili videblan aprobadon de siaj ideoj. La cetera publiko tion

rimarkas kaj, kvankam gi, eble, ne komprenis tute bone la

argumentadon de la oratoro, tamen gi akceptas liajn ideojn

guste tial, car ilin akceptas tiel gravaj kaj eminentaj personoj.

Tial la oratoro devas precipe turni sin al la eminentuloj en

la plej signifaj partoj de sia parolado.

Kelkfoje la eminentuloj esprimas per sia sinteno dubon au

malaprobon. En tia okazo la oratoro devos plifortigi siajn

205

argumentojn gis li atingos aprobon. Se la eminentuloj insiste



rilatas malamike al oratoro, li provos ne plu turni sin al ili.

Tiamaniere li eble atingos, ke ili restos indiferentaj. Se ec tio

ne helpas, la oratoro estos devigata alpasi al la rekta atako

de iliaj konataj tezoj au opinioj, se li deziras savi sian paroladon

kaj defendi siajn ideojn. La tuta atmosfero tiam

akrigos. Ekestos vera batalo inter la oratoro kaj la elstaraj

personoj, kontrauantaj lian opinion. La venko au malvenko

dependas de multaj cirkonstancoj, sed antau cio de la lerteco

de la oratoro. En ciu okazo li principe estas en pli bona

pozicio. Tiu, kiu staras kaj parolas, estas ciam pli forta ol tiu,

kiu sidas kaj auskultas. Tiu, kiu bone sin preparis, kiu serioze

trastudis iun temon, estas ciam pli forta ol tiu, kiu ne agis

tiel. Pri tio bone konscias ankau la eminentuloj. Kutime, pro

simpla gentileco au pro sincera akceptado de la esprimitaj

ideoj, ili montros sian aprobon ciam, kiam la oratoro jetos al

ili bonvoleman rigardon. En plej malbona okazo ili restos

neutralaj, ec se la parolado au parto de la parolado ne placas

al ili. Nur tre malofte ili riskos montri sian malkontenton,

car ili scias, ke la oratoro povas ilin ataki, ridindigi kaj kauzi

aliajn genajojn al ili.

La eminentuloj, kiel oni vidas, per sia nura ceesto kaj des

pli per sia sinteno tre aktive partoprenas en la determinado

de la intelekta nivelo de la publiko. Ju pli multnombraj ili

estas, des pli grava estas ilia rolo en la fiksado de la paroladnivelo.

Povas okazi, ke la nivelo de la tuta parolado au de

tre grandaj giaj partoj adaptigas ekskluzive al la intelekta

nivelo de tiaj elstaraj personoj, sen ia ajn konsidero al la

cetera publiko. Gi, tamen, klopodos altigi, gi sekvos la paroladon

kaj precipe giajn asertojn, gi akceptos la konkludon, car

la samon faras la oratoro, kies ideojn aprobas gravaj, estimataj,

eminentaj personoj.

1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • 2. INTELEKTA NIVELO

  • Elŝuti 2.27 Mb.