Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kun aparta konsidero al esperantlingva

Elŝuti 2.27 Mb.

Kun aparta konsidero al esperantlingva




paĝo12/19
Dato15.03.2017
Grandeco2.27 Mb.

Elŝuti 2.27 Mb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   19

3. TRIOBLA INTELEKTA AKTIVECO

La intelekta aktiveco de la oratoro estas sintezo de memoro,

atento kaj fantazio. La unua direktigas al la pasinteco, la dua

al la estanteco, dum la tria kree imagas la estontecon.

Temas, kompreneble, pri vera, klasika oratoro, kiu ne legas

sian paroladon, antaue jam plene kunmetitan, sed kiu libere

evoluigas antau la publiko siajn pensojn.

Tia oratoro, sendube, preparas sian paroladon. Li mobilizas

sian tutan scion, li koncentrigas al la temo, ordigas la faktojn

kaj argumentojn, vicigas ilin, pripensas la eblajn figurojn,

kreas la tutan paroladplanon. Pri tio la oratoro, kiel ni vidos,

kutime faras notojn.



La memoro ebligas al li konservi la ideojn viglaj. Dum la

___________

(122) En tiu ci parto estas uzitaj kelkaj teknikaj esprimoj, ne troveblaj

en la Plena Vortaro. La enkonduko de tiuj neologismoj estis neevitebla.

La klarigoj trovigas en la teksto mem.

178


parolado mem la oratoro rememoras pri cio, kion li decidis

diri. Li sencese prezentas al si ne nur la tuton de la parolado,

ne nur la sinsekvon de la unuopaj periodoj, sed ankau la

diversajn detalojn, kiujn li decidis esprimi. La memoro,

krome, prezentas por la oratoro grandan rezervujon de plej

diversaj faktoj kaj scioj, kiujn havigis al li lia klereco. Dum

la unua memorado, nome tiu, kiu rilatas al la materialo

preparita por la konkreta parolado, estas ciam tre aktiva, tiu

ci dua memorado estas pasiva; preskau subkonscia. Sed, car

la memoro - kiel entute la intelekta aktiveco - de la oratoro

estas aparte strecita dum la parolado mem, tial en konvena

momento - pro iu asociigo, pro iu rimarko, au pro alia

kauzo - ankau tiu gia pasiva flanko subite aktivigas. Gi

retrovas la kasitan, sed ne perditan, scion kaj kapablas gin

eldiri.

Kelkfoje okazas ec al la plej bonaj oratoroj, ke la memoro



ilin perfidas. Kvazau batita per martelo sur la kapo, la oratoro

en iu stato de duonkonscio ne plu scias kion li fakte volas

diri. Li vidas sin antau centoj au ec miloj da okuloj, li audas

sian propran vocon, sed li tute ne povas rememori pri la

sekvo de sia parolado. Situacio tre malagrabla ! En tia kazo

restas al li neniu alia solvo krom fari "variaciojn" sur la

temo de la lasta eldirita frazo. La saman penson, jus diritan,

li rediros per aliaj vortoj, en alia formo. Samtempe li strecos

sian tutan atenton por rememori pri la plua paroladsekvo.

Kelkfoje li devos fari plurajn "variaciojn" gis li fine rememoros.

Rememorinte, li kutime povos tuj reveni al la ceftemo.

Se dum la provoj rememori li tro malproksimigis de la temo,

la oratoro ne faros saltegon al la temo, sed per kelkaj pontofrazoj

li elegante iom post iom kondukos la auskultantojn al

la interrompita pensofluo. La cefa afero estas eviti, ke la

publiko rimarku tian rompigon de la paroladfadeno. Fakte,

se la oratoro estas vera, granda oratoro, la publiko - krom,

eble, kelkaj spertuloj - neniam rimarkos tion. Neniam gi

ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj

teruraj momentoj de forgeso !

Por helpi la memoron oni uzas notojn, kiuj enhavas la cefajn

punktojn de la parolado. Se la memoro por momento forlasas

179

la oratoron, li povas jeti diskretan rigardon al la notoj.



Suficas por li vidi unu solan vorton, por rememori pri la tuta

eldirota idearo. La notoj donas al la oratoro la necesan

sekurecon. Li konscias, ke se la memoro lin perfidos, la notoj

lin savos. Tiu konscio ofte suficas por funkciigi bone la

memoron. Konscia, ke la notoj estas antau li sur la tableto,

sur la pupitro au en lia mano, li plej ofte tute ne bezonas

rigardi ilin. Estas oratoroj, kiuj tenas la notojn en la poso. Ili,

do, estas preskau neutiligeblaj. Tamen, la nura fakto ke ili

ekzistas, donas al la oratoro la necesan sekurecon.

La atento direktigas al la estanteco. Dum la parolado la

oratoro devas observi cion cirkau si. Rigardante la publikon,

li konstatas, cu gi auskultas lin, cu gi atente sekvas la

paroladon, kiel gi reagas, cu gi aprobas au malaprobas la

eldiritajn pensojn, cu gi komprenas lin bone. Surbaze de tiuj

konstatoj, li jen largigas sian penson por pli bone komprenigi

gin, jen li mallongigas iun parton, car al li sajnas, ke la

publiko jam akceptis la koncernan ideon.

Se la publiko komencas lacigi pro la pezo de la argumentoj

au pro alia kauzo, la oratoro uzu la interrompon kaj per

tauga anekdoto, spritajo au simile li skuu la spiritojn. Iu el

la auskultantoj povas fari ian rimarkon - amikan au malamikan.

La oratoro atentos gin kaj tuj decidos cu kaj kiel reagi.

La atento servas al la oratoro ankau por adapti la manieron

kaj stilon de sia parolado al la konkreta medio. Li reguligas

sian vocon, siajn gestojn, sian sintenon konforme al la medio

en kiu li parolas. Same tiel lia lingvo respondas al la medio.

Multaj personoj, kiuj parolas publike, ne kapablas atenti.

Por pli bone koncentrigi, ili neintence fiksas la rigardon al iu

objekto - bildo, glaso, fenestro, najlo, capelo au kiu ajn alia

objekto. Kelkfoje ili fiksas la atenton nur al difinita persono.

Ili audas sian vocon, sed ne audas la rimarkojn. Ili amuzigas

auskultante sin mem, sed ne atentas cu la publiko enuigas.

Tio estas malbona. La oratoro, ec se lia rigardo ripozas de

tempo al tempo sur iu objekto au sur iu persono, tamen devas

tre atenti al cio kio okazas. Nur en la partoj plej ekscitaj,

post kiam la oratoro sukcesis levi la tutan publikon - kaj,

paralele kun gi, sin mem - al stato de rava entuziasmo, la

180

atento malstrecigas. Sed nun gi ne plu estas necesa. Ebriigitaj



de la vortoj kaj de la pensoj, kiujn ili reprezentas, la publiko

kaj la oratoro, formante unuecan tuton en forta ekstazo,

jetas sin impete antauen. En tiu oratora vulkano vere ne

gravas cu la lafo fluas iom dekstre au maldekstre !



La fantazio estas krea pensado pri la estonteco. Gi estas

tre grava intelekta eco de la oratoro. Li devas ne nur memori

tion, kion li preparis, sed li ankau devas klare formuli en

sia kapo la penson, antau ol gin eldiri. La oratoro preskau

audas la tutan frazon unue en sia intelekto kaj poste reale,

el sia buso. Kaj dum li elparolas unu frazon, li jam pensas al

la sekva. Se li ne agus tiel, la vortoj povus lin facile konduki

al io, kion li tute ne volis diri. Kaj tio, fakte, ofte okazas al

malbonaj oratoroj. Krome, precipe en kelkaj lingvoj, oni ne

povas bone fini la frazon el gramatika vidpunkto, se oni gin

malbone komencis. Esperanto, kiel analizite aliloke, estas tre

tauga tiurilate. Gi ne nur large ebligas la konscian meton de

difinita vorto en la deziratan lokon por pliheligi gin au por

ombrigi gin ! La granda libereco koncerne la vortordon en

Esperanto plifaciligas la felican alvenon gis la fino, se hazarde

oni komencis malbone la frazon.

La fantazio ebligas al la oratoro antauvidi klare ankau

tutajn partojn de la parolado. Se, ekzemple, li rememoras

subite pri iu historia okazintajo, kiun li povus bone utiligi en

sia parolado, lia fantazio devas elvoki en lia spirito la tutan

okazintajon kun ciuj bezonataj detaloj. Se li konstatas, ke iu

grava detalo mankas, li prefere rezignu pri la rakontado. Nur

se li konstatas, ke la tuta okazintajo prezentigas frese al lia

spirito, se li, krome, antauvidas bonan efikon je la publiko,

li komencu paroli pri gi.

Multaj homoj ne havas tiun kapablon. Kiom da fojoj okazas,

ke en societo iu komencas rakonti anekdoton au spritajon.

Post kelkaj vortoj li konfuzigas, ne plu scias daurigi, komencas

rerakonti iom alie, denove haltas. Tia homo ne kapablas

antauvidi la tuton de la anekdoto, li ne kapablas prezenti gin

al si bilde. Tial li komencas la rakontadon ne sciante kie li

gin finos, nek kiel li gin finos. Nu, se tiaspeca rakontado,

kauzita de fantazimanko, estas amuza en amika rondo, gi

181


estas neebla por bona oratoro. La oratoro devas ciam precize

scii kien li iras kaj kun kiu celo li iras tien. Lia fantazio

montras al li la vojon.

La memoro, la atento kaj la fantazio agas samtempe. Ili

estas la triobla relparo de la oratora intelekta aktiveco. Tiu

triobleco postulas grandan intelektan strecon. Gi estas la

cefa kauzo de la oratora lacigo. Post la parolado la oratoro

ciam sentas sin laca. Ju pli vigle, ju pli elegante kaj facile li

parolis, des pli laca li estas. La publiko ne komprenas, ke

oratoro, kiu plej flue parolas, estas eble pli laca ol oratoro,

kiu malbone kaj malflue parolas. Car estas pli malfacile

oratori facile ol paroli malfacile !

Por fari bonan paroladon la oratoro devas bone sin prepari,

bone memori, atente observi kaj aktivigi sian fantazion.

182

CAPITRO XI



MORALAJ ECOJ DE LA ORATORO

Cu oni povas esti bona oratoro senkonsidere al principoj

de moralo ? Cu la parolado devas respondi al certaj postuloj

de la moralo ? Cu la oratoro mem, en sia publika kaj privata

vivo, devas obei al difinitaj kondutreguloj ?

Jen la demandoj, kiujn oni prave starigas ! Kaj se oni respondas

jese, ekestas nova demando: Kiun moralon, kiujn

kondutregulojn la oratoro devas atenti?

La vorto moralo havas pluroblan signifon. Antau cio gi

signas la tuton de reguloj regantaj la konduton surbaze de

la nocio pri bono kaj malbono. La relativeco de la koncepto

"bono-malbono" faras la moralon relativa. Tial la moralaj

reguloj varias de epoko al epoko, de unu sociordo al alia, de

unu socia tavolo al alia. Io, kio estas bona, do morala, en

socio bazita sur sklaveco, farigas malbona, do malmorala en

socio, kiu sukcesis nuligi la sklavecon. Al ideoj de Platono

pri la ideala stato, en kies bazoj trovigas la sklava laboro,

oni tute certe ne povas nei moralecon el la vidpunkto de la

tiamaj konceptoj pri bono kaj malbono. Sed el vidpunkto de

la hodiauaj konceptoj, defendi la sklavecon au agi por gi,

estas malmorale. Ec en la sama socio la konceptoj pri moralo

ne estas la samaj en ciuj tavoloj kaj en ciuj medioj, kvankam

la plej forta grupo regule sukcesas akceptigi siajn moralajn

cefprincipojn kiel generalajn.

Sub la vorto moralo oni komprenas ankau tiun parton de

la filozofio, kiu esploras kaj donas la principojn kaj regulojn

183

de konduto surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. Se la



filozofio, en siaj cefaj linioj, respegulas la generalan konkretan

sociordon, tamen la unuopaj filozofoj, ec de la sama

epoko, tre diferencas unu de la alia en siaj konceptoj. La

filozofia koncepto estas grandparte kondicita de la sociaparteno,

sed ankau de aliaj faktoroj kaj kolektivaj kaj individuaj.

Tial la moralo de Demokrito, au de Heraklito ne estas

identa al tiu de Pitagoro au Empedoklo. La moralaj konceptoj

de Sokrato, de Platono, de Aristotelo, de la sofistoj, de Epikuro

k.a. grekaj filozofoj tre diferencas inter si. Ne estas loko ci

tie por tusi la diversajn moralajn koncentojn de grandaj

filozofoj, kiaj Descartes, Hobbes, Spinoza, Kant, Bentham,

Stuart Mill, Spencer, Hegel, Marx k.a. Sed estas menciinde,

ke ankau iliaj moralaj konceptoj tre diferencas.

Fine, sub la vorto moralo oni komprenas ankau la praktikan

aplikadon de la kondutreguloj, fiksitaj de iu filozofia skolo.

En tiu senco oni parolas pri epikura, stoika, platona k.t.p.

moralo kaj konduto.

Nu, en tiu diverseco kaj varieco, kia devus esti la moralo

de la oratoro? Kiajn moralajn ecojn li devus havi?

El vidpunkto de retoriko ne ekzistas, nek povas ekzisti

tiurilataj reguloj. La oratoro, kiel ciu ajn alia homo, vivas

en difinita epoko, apartenas al certa socia medio, havas ankau

sian propran individuecon. La oratoro, do, havas sian propran

mondrigardon, sian koncepton pri bono kaj malbono, sian

propran moralon.

Sed, ekster tiuj filozofiaj konceptoj, kiuj estas diferencaj

en diversaj cirkonstancoj kaj kondicoj, ciu oratoro nepre

devas posedi du moralajn ecojn, kiuj estas la samaj en ciuj

medioj kaj en ciuj epokoj : la honestecon kaj la kuragon.

1. HONESTECO

La honesteco postulas, ke la oratoro ne nur konvinke kaj

entuziasme parolu pri la elektita temo, ne nur ke li sentu la

pravecon de siaj ideoj, sed ke en sia publika kaj privata vivo

li agu lau la ideoj, kiujn li esprimas en sia parolado. Guste

tiu eco distingas la oratoron de ordinara demagogo, de menso-

184

gulo kaj trompulo, kiu nur ekscitas la pasiojn de la aliaj, sed



mem agas kontraue, faras la malon de tio, pri kio li parolas.

Estas homoj, kiuj, parolante publike, postulas de la auskultantaro

oferojn por atingi iun celon, sed kiuj mem nenion

oferas por la sama celo. Aliaj en siaj paroladoj luktas por la

justeco, por la libereco, por la egaleco, sed ili mem, en la

ordinara vivo, estas nek justaj, nek liberemaj, nek ili kondutas

egalece kun siaj kunuloj. Tiaj personoj ne estas bonaj

oratoroj, car al ili mankas la necesa oratora moralo: la

honesteco. Estas malhoneste defendi iun starpunkton per

vortoj, sed ne per siaj agoj.

La oratora honesteco ne estas, do, ia abstrakta honesteco

nek la honesteco formulita de kiu ajn filozofia skolo, sed

honesteco tute konkreta, apartenanta guste al la konkreta

oratoro. Liaj vortoj tute simple, devas respondi al liaj agoj.

Se tiu harmonio ekzistas, tiam la oratoro agas honeste, kvankam,

eble, liaj ideoj ne placas al tiu au alia auskultanto,

kvankam lia starpunkto estas konsiderata, en kelkaj medioj,

kiel malbona au malkorekta.

Tute ne temas ci tie pri la moraleco de la parolado mem.

Generale malmorala parolado, nome tia parolado, kiu en

difinita epoko devas esti jugata kiel malmorala en ciuj socitavoloj

fare de la grandega plimulto de la popolo, tute ne

povas esti konsiderata kiel oratorajo. Pri tiaspecaj paroladoj

la retoriko tute ne okupigas. Temas pri aliaj paroladoj, kiuj

ciam, almenau en iuj sufice fortaj sociaj medioj, estas konsiderataj

kiel moralaj lau siaj enhavo kaj celo. La oratora

honesteco postulas, ke la oratoro konformigu en sia konduto

al la enhavo de tia bona parolado el morala vidpunkto.

Cu tiaspeca honesteco estas vere ciam ebla ? Cu, ekzemple,

advokato pledanta por granda krimulo, konformigas al tiu

postulo ?

Unuavide sajnas, ke tio ne estas ebla. Se oni supraje

rigardas la aferon, oni facile opinias, ke defendi krimulon

signifas identigi kun lia krimo, do, agi malmorale, malhoneste.

Tamen, iom pli profunda analizo montras, ke ne ekzistas

tia krimulo, kiu ne havus almenau kelkajn bonajn ecojn.

La koncepto pri la krimo konsistas el du elementoj : el la

185


priskribo de la krimo en la lego kaj el la fikso de la puno.

Ne ekzistas krimo, kiu ne estus tiel difinita. La priskribo

estas ciam preciza, konstanta, nevaria : Kiu mortigas homon. .

La puno estas ciam nepreciza, nekonstanta, varia :. . . . estos



punita per x-jaroj gis y-jaroj da mallibereco. La puna formulo

estas ciam tiel au simile variebla. Kial? Car multnombraj

cirkonstancoj kaj de la krimo mem kaj de la krimautoro

faras, ke la krimo estas pli au malpli grava. Tiuj cirkonstancoj

povas esti ec tiaj, ke ne plu temas pri krimo, kvankam

per iu konkreta ago estas farita guste tio, kio en la lego

estas antauvidita kiel krimo. Mortigo de homo estas krimo

lau ciuj juraj sistemoj de la hodiauo. Sed, se frenezulo faras

tion, au se oni tion faras en la stato de necesa sindefendo, la

mortigo ne plu estas krimo. Por ne longigi, estas klare ke

multnombraj personaj kaj faktaj cirkonstancoj influas al

klasifiko de iu ago kiel krima.

La tasko de advokato-oratoro ne estas defendi la krimon,

sed defendi la akuziton. Antau la jugistoj trovigas kaj la

farita ago (eble krimo) kaj la tuta personeco de la aginto.

Se la devo de la prokuroro estas trovi en la ago la elementojn

de la krimo, la tasko de la advokato estas trovi en la sama

ago la elementojn, kiuj ekskludas la krimon, au kiuj malgravigas

gin. Tiu tasko estas alte morala. Gi ebligas la korektan

kaj justan jugadon. Se estas morale puni la krimon, estas

almenau tiom morale helpi al liberigo de homo maljuste

akuzita, au al mildigo de la puno, tro severe postulita !

La oratora honesteco enhavas ankorau unu gravan elementon

: la veremon. Ne estas granda oratoro tiu, kiu konscie

eldiras malverajojn, kvankam, eble, tio estas farita en la plej

bela formo, lau ciuj, plej klasikaj retorikaj reguloj. La

klopodoj de la oratoro studi ciujn retorikajn eblajojn por

doni al la parolado kiom eble plej grandan efikon, estas

noblaj, se tiuj klopodoj estas metataj en la servon de la vero.

Male, se malhonestulo utiligas la retorikan teknikon por semi

mensogojn, li agas malhoneste. Tia persono sukcesas unu au

du fojojn trompi sian publikon. Sed, kiam oni konstatos, ke li

konscie eldiras malverajojn, ke li ne sentas la paroladon

kiel sian, ke li ne agas tiel, kiel li parolas, la publiko pli au

malpli frue forjetos kun indigno liajn ideojn. Kaj, poste, ec

186


se li iam parolos verece, ec se en sia parolado li esprimos iun

veron, oni ne plu kredos al li. La malveremo de la oratoro

estas mortiga por la parolado.

Tusinte la demandon pri la veremo de la oratoro, ni ne

povas ne remencii, ke la vero estas relativa, ke gi dependas

ne nur de la atingita evolustupo en ciuj brancoj de la homa

scio, sed ke gi ankau sufice varias de medio al medio en la

sama epoko.

Krome, la vero, ec kun tiu rezervo de relativeco, ciam estas

sintezo de du inter si kontrauaj flankoj : de la tezo kaj de

la antitezo. Se en unu parolado oni lumigas kiun ajn problemon,

oni devas ciam klopodi lumigi gin de ciuj flankoj, do

sintezigi gian tezon kaj gian antitezon. Sed en la diskutparoladoj,

kiam pluraj oratoroj lumigas la saman problemon

por eltrovi la veron, unuopa oratoro povas akcenti nur unu

gian flankon, dum alia oratoro pritraktas la alian flankon.

Car la tuto de la farataj paroladoj devas rezultigi iun veron,

tial ciu el la oratoroj, kiu kontribuas al tiu fina vero, agas

fakte verame, kvankam li eldiras nur parton, au ec nur

parteton de la vero. En tiu senco oni devas kompreni la

veramon de la oratoro.

La oratora honesteco ne estas, do, identa al honesteco en

vulgara senco de la vorto. Iu persono povas esti honesta en

la privata vivo el vidpunkto de la aktuala moralo en la

koncerna medio, sed li tamen povas ne havi la oratoran

honestecon. Se iu persono, ekzemple, alvokas la auskultantojn

al lernado de la Internacia Lingvo, sed mem tute ne scias au

scias tro modeste gin, li au si povas esti tre honesta en la

privata vivo, sed tamen al tia persono mankas la oratora

honesteco. Tiu manko malgrandigas la valoron de la parolado

kaj tre facile povas gin ec plene neniigi.

Dum grava internacia lingvista kongreso, unu el la partoprenintoj

parolis sufice bele kaj ne tro malinteligente pri

la laboroj de IALA. Li postulis, ke la kongreso akceptu

favoran rezolucion konforme al lia tezo. Unu el la auskultantoj

demandis la oratoron cu li mem, au kiu ajn alia

persono en la mondo, scias bone almenau unu el la tiamaj

kvar projektoj de IALA. La oratoro, konfuzite, devis konfesi,

ke nek li nek iu ajn alia persono scipovas la projektojn. Tio

187


definitive, pli ol io ajn alia, mortigis la tutan paroladon.

La oratora honesteco estas, sekve, ne nur necesa el vidpunkto

de kiu ajn morala koncepto, sed gi ankau estas grava

elemento de sukcesa parolado.



2. KURAGO

Alia kvalito de ciu oratoro estas la kurago. Gi estas aparta,

oratora kurago, kiu havas nenion komunan kun la kurago

en la ordinara senco de la vorto. Ekzistas homoj, kiuj estas

tre kuragaj en la vivo, sed tamen ne estas kuragaj kiel oratoroj.

Kaj inverse ekzistas personoj, posedantaj grandan

oratoran kuragon, kvankam en la ordinara vivo ili ne estas

tro kuragaj.

Soldato, kiu kurage batalas sur la batalkampo; patrino, kiu

kurage protektas siajn infanojn en dangero; homo, kiu kurage

saltas en riveron por savi dronanton; junulo, kiu kurage

luktas en la sportejo - ciuj ci personoj estas sendube kuragaj

lau iu maniero. Sed tio ne signifas, ke ili havas la oratoran

kuragon. Al tiuj kuraguloj sur aliaj kampoj de aktiveco,

povas tre facile okazi, ke, parolante publike, mankas la vorto,

ke ili konfuzigas, ne plu scias daurigi, ripetadas senhelpe la

saman frazon.

Kiom da fojoj okazas, ke vera heroo, alkondukita antau la

entuziasman publikon por diri al gi kelkajn vortojn, montrigas

en tiu okazo la plej granda malkuragulo! Balbutante li

parolas iajn ajn sensencajn vortojn, tute ne konsciante pri

tio, kion li parolas. Ofte ec okazas, ke li ne kapablas eldiri

unu solan vorton, sed kiel kondamnito je morto, senespere

staras antau la amaso, dum la cerbofunkciado estas plene

haltigita !

Aliaj personoj, kiuj flue kaj elokvente parolas en privata

konversacio tamen ne kapablas paroli publike pro la manko

de oratora kurago. Dum iu bankedo, au dum amika kunveno,

au en simila okazo ofte iu persono amuzas la tutan rondon

rakontante anekdotojn kaj spritajojn. Alia, en sama situacio,

188

kapablas tre bele evoluigi sian penson pri diversaj kulturaj,



politikaj, filozofiaj au aliaj demandoj. La afero iras glate,

dum tia persono sidas kaj amikece parolas. Sed, se en la

sama medio, kun 1a samaj auskultantoj, pri la sama temo tia

"privata elokventulo" estas devigata paroli starante, se oni

anoncas, ke, jen, nun li parolos, subite mankas al li la vorto

kaj li, tute simple, ne kapablas paroli, au almenau li ne kapablas

paroli tiel elokvente, kiel "private". La kauzo estas:

manko de oratora kurago.

Grava psika sangigo okazas interne de la oratoro jam

antau la momento de la paroladkomencigo. La parolonto

fartas iel malbone, liaj nervoj estas strecitaj, en la koro li

sentas premon. Ju pli grava estas la parolado, des pli forta

estas la timtremo. Tiun senton havas ciu oratoro en pli au

malpli alta grado. Ec la oratoro, kiu kutimas ofte paroli

publike, ne povas liberigi de gi. Kelkfoje la timtremo turmentas

la oratoron plurajn horojn, ec plurajn tagojn antau la

parolado.

En la momento de la parolado mem, la timtremo manifestigas

diversmaniere. Mallertaj oratoroj ne povas kasi la

tremadon de la manoj (plua kauzo por teni ilin ie firme !)

kaj de la voco. Ilia vizago farigas nervoza grimaco. Ilia tuta

sinteno montras profundan ekscitigon. Ne malofte ec la lango

estas paralizita kaj la buso ne kapablas eligi artikigitan

sonon !


Peza, turmenta situacio ekestas tiam ne nur por la oratoro,

sed ankau por la publiko. Ec se gi ne simpatias lin, tamen

en tiaj okazoj kompataj sentoj vekigas. La auskultantoj

dezirus iel helpi la oratoron : audigas tusetado por altiri lin

al la realajo, rimarkeblas movigado, susurado. . . . kaj ec

aplaudoj. Nur por savi la situacion ! Ofte nenio helpas kaj la

afero estas definitive fusita. Se, tamen, la oratoro, post

momenta hezitado, sukcesas retrovi sin mem, tuj la atmosfero

pliheligas. Lia voco farigas klara, liaj gestoj firmaj, dum la

publiko komencas libere spiri.

Ce bona oratoro la publiko neniam rimarkas timtreman

ekscitigon. Neniam iu el la auskultantoj venas al ideo, ke

sub la trankvila aspekto de la oratoro, kasigas profundaj

189


emocioj; ke tia oratoro povus halti, konfuzigi, balbuti. Tute

simple, oni fidas al li, oni auskultas lian paroladon, sekvas

liajn pensojn, aprobas au malaprobas, sed oni ne havas timon

por li ! Kreigas tiel iu agrabla agordo, kiu grandparte ebligas

tiun mirindan konversacion inter la oratoro kaj lia publiko,

kia estas la publika parolado. Male, se al la oratoro mankas

la kurago, se la publiko tion rimarkas, ekestas ia nervozeco,

kiu en ciu okazo treege genas kaj la oratoron kaj la publikon,

kaj kiu povas ec finigi tre malbone.

Cu la timtremo estas forigebla? Cu oni povas akiri la oratoran

kuragon ?

La timtremo estas neniam plene forigebla. Oni povas gin

nomi ekscitigo, au emociigo au alimaniere, fakte ciam temas

pri iaspeca timtremo. Kaj ne ekzistas oratoro, kiu gin ne

havus almenau en la plej modesta kvanto. Ec pli: estas bone

havi iom da timtremo. Gi iel ekscitas la nervojn, laborigas

la cerbon, levas la oratoron en staton de iaspeca malforta

ekstazo. Cio ci faras, ke lia memoro, lia atento kaj lia fantazio

funkcias pli bone. Iom da timtremo, do, helpas al la oratoro

mobilizi ciujn funkciojn de la intelekto. Gi ne estas dangera,

sed utila. Gi estas la timtremo de grandaj oratoroj, timtremo

ne rimarkebla de la publiko, timtremo fekunda. Gi neniam

povas konfuzi la oratoron, malkuragigi kaj paralizi lin.

La alia timtremo, nome tiu, kiu genas, estas tre dangera.

Tiun timtremon oni devas forigi. Studado de retoriko, serioza

preparo de la parolado, ripetado de la cefaj pensoj en si mem,

notado de la cefaj punktoj - cio ci kreas ce la parolonto la

konscion, ke li bone regas la temon, ke nenia speciala malagrablajo

povas al li okazi. Tiu konscio samtempe firmigas lian

pozicion rilate la publikon. La oratoro havas la certecon, ke li

konas pli bone la aferon, ol la publiko. Tio kreas la necesan

memfidon, kiu kauzas la kuragon.

Aliflanke, por forigi la timtremon estas tre konsilinde

ekzercigi kiom eble plej multe. La komencantoj ekzercigu en

sia cambro au en alia loko, kie ili ne estas videblaj. Ili provu

eldiri la tutan paroladon laute kaj ili imagu, ke publiko

auskultas gin. Multaj grandaj oratoroj agis tiel en la komenco!

Kelkfoje ili ec metis antau sin plurajn vicojn da segoj, por

190

ke ilia fantazio pli facile povu imagi la publikon !



La paroladojn oni faru unue en malgrandaj rondoj de

amikoj, kamaradoj, kolegoj. Poste, kiam la juna oratoro

konstatos, ke li havas sufican kuragon, li povos iri antau la

pli largan publikon. Tiu praktikado ciam pli kaj pli firmigos

la kuragon de la oratoro, tiel ke fine li ricevos la necesan

sekurecon.

En la Esperanto-movado oni havas bonegan okazon ekzercigi

en la societoj. Bedaurinde tro ofte oni nur legas diversajn

kunmetajojn, anstatau libere eldiri ilin. Oni komencu tie per

simpla rakontado de anekdoto, de vojagimpreso, de iu ajn

interesa okazajo. Tio estas tre facila. Poste oni transiru, iom

post iom, al pli komplikaj temoj, kiuj postulas pli grandajn

strecoin kaj ciam pli proksimigas al tipa parolado. Se en la

societo trovigas lerta oratoro, li helpu la komencantojn per

konsiloj, kaj ili ne ofendigu pro la eventualaj rimarkoj. Nur

tiel, kritikataj de si mem kaj de la aliaj, ili povos bone

progresi.

Oni ciam memoru, ke sen oratora kurago oni ne povas esti

oratoro, kvankam oni havas ciujn aliajn necesajn ecojn.

191


CAPITRO XII
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   19


Elŝuti 2.27 Mb.

  • MORALAJ ECOJ DE LA ORATORO
  • 1. HONESTECO
  • 2. KURA GO

  • Elŝuti 2.27 Mb.