Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kosmaj simboloj de oriento

Elŝuti 28.29 Kb.

Kosmaj simboloj de oriento




Dato21.10.2017
Grandeco28.29 Kb.

Elŝuti 28.29 Kb.

KOSMAJ SIMBOLOJ DE ORIENTO
BARATO
Aum – la sono de la absoluto reprezentata de la silabo om, prafonto de cxio, skribita en silaba alfabeto nagario. En hinduismo aum, la sankta silabo, reprezentas Brahmon – dion kreantan, Visxnuon – dion konservantan kaj Sxivaon – dion neniigantan la mondon dum lauvicaj cikloj de gxia ekzisto; http://sa.wikipedia.org/wiki/%E0%A4%9A%E0%A4%BF%E0%A4%A4%E0%A5%8D%E0%A4%B0%E0%A4%82:Om.svg
Sun-dia cxevalcxaro – La dio Surjo en sepcxevala veturilo; http://zh.wikipedia.org/wiki/File:Surya_chariot.jpg
Bovino Patrino – gedioj de la hinda panteono logxas en diversaj partoj de gxia korpo.
Visxnuo kun sia edzino ripozanta sur serpento Sjesxa surface de la kosma praoceano (kauzo-oceano); http://eo.wikipedia.org/wiki/Vi%C5%9Dnu

En la hinda mitologio Sjesxa estas nomo de Ananta, la regxo de serpentoj (nagaoj), bildiganta eternan kaj senfinan spacon. Gxa formo estas kusxanta cifero de oko. Sur gxi Visxnuo ripozas inter du kreigxoj de la mondo


Tantra jantro visxnua por kredantoj al Krisxno. Traigxantaj trianguloj esprimas anandon (felicxecon). Dank’ al tio pro kunligo de du elementoj eblas reveno al praunueco.
Kosma Krisxno – ties figuron priskribas la sublima kanto pri la senmorteco, t.e. la 11a cxapitro de Bhagavadgitao. Li estas unu el 10 enkorpigxoj de Visxnuo.
Sxivao Dancanta (nataragxa) dum sia kosma danco kreas la universon. En la tradicio de danco kucxipudi per piedplatoj elbatas kvin kosmajn ritomojn. La skulptajxo, apartenanta al Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, rigardebla en Botanika Gxardeno de Pola Akademio de la Sciencoj en varsovia kvartalo Powsin.
Sri Jantro – simbolo de kreado kaj malkreado de la universo. Estas jantro de la diino Mond-Patrino, la plej grava el cxiuj jantroj. Uzata kiel helpo dum meditado, i.a. en kasxmira sxivaismo. Nau kunigitaj trianguloj cxirkauas binduon. Kvar el ili, direktitaj supren, simbolas Sxivaon, kaj la ceteraj kun malsupraj pintoj reprezentas Sxaktion, la inan energion de la absoluto. La tuto respegulas unuecon; http://pl.wikipedia.org/w/index.php?title=Plik:Sriyantra.svg&filetimestamp=20081016014925
Cxakro agxnjo (la okulo de sagxeco) – la loko kie kunigxas Sxivao kun Sxaktio kiel duonviro kaj duonvirino, responda al kunigxo de la Suno kaj la Luno.

La cxakro manifestigxas en koncentrita kaj purigita konscio. En literaturo tantra kaj joga estas konataj ankau aliaj bildoj de gxi. Sur monumentoj, skulptajxoj kaj pentrajxoj oni markas gxin per punkto, vertikala okulo au duonsfera monteto inter brovoj. Lau Patanjgxali pere de sanjamo (speco de joga koncentrigxo) sur la cxakro oni ekkonas cxiujn mondojn de la formo. Rigardu: www.mandala.niralamba.pl/26op.html


Planedaj dioj: Sjukrao (Venuso), Sjanio (Saturno), Rahuo (La Kapo de Drako – ascendanta luna nodo), Ketuo (La Vosto de Drako – descendanta luna nodo). Oni distingas 9 planedojn. Skulptajxoj de Brita Muzeo; http://en.wikipedia.org/wiki/Rahu
Kalapurusxo – zodiako kiel la kosma homo.
Vastupurusxo – mandalo reprezentanta metafizikan planon por arangxi spacon (konstruo de templo, domo, logxejo). Hinda ekvivalento de la cxina feng sxui.
Kosma rivero de la tempo-spaco kun sep fluoj (5 elementoj kaj aliaj kategorioj de realeco) lau gxinismo. On distingas cxi tie tempon levigxantan kaj mallevigaxntan.
Simbolo de gxajnismo desegnata sur malferma manplato, kiu simbolas ahinson (neperforton), senescepte observatan de la kredantaro. Plejsupre estas simbolo de liberigita animo, sube renversita ombrelo, plisube tri gxinismaj virtoj kaj svastiko kiel sansaro; http://pl.wikipedia.org/wiki/Plik:Swastik4.svg
Simbolo de teozofio http://eo.wikipedia.org/wiki/Teozofio

Simbolo de Ananda Marga


Simbolo de Ananda Marga respegulas moto de la organizajxo: memkono kaj servo al aliaj. La stelon formas du trianguloj. Direktita suben simbolas spiritan praktikon, penetron de la interno kaj serxadon de respondo al la demondo: Kiu mi estas? Triangulo direktita supren signifas laboron por aliaj, servado al socio kaj la mondo. Se ambau aspektoj de la homa vivo harmonias tiam oni atingas sukceon, kion simbolas la suno kaj svastiko. Priskribo lau pola vikipedio.

http://pl.wikipedia.org/wiki/Plik:Ananda_logo.gif
Fontoj:

Vikipedio (diverslingva)

Kolektoj de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio

Philip Rawson: Tantra. The Indian Cult of Ecstasy, Thames and Hudson Ltd, London 1984

Reference Encyclopedia, India 2001, Jaya Books, Mermaid Center

Filozofia koncepto de jogo en pentrado de Gerard Głuchowski.




CINIO



Tajgxitu – diagramo simbolanta la staton de la universo tajgxi, en kiu duonigxis du fundamentaj elementoj jin kaj jang reciproke sin traigxantaj kaj formantaj la tuton; http://pl.wikipedia.org/wiki/Taijitu Klarigo pri ekesto de la simbolo troveblas cxe: www.chinesefortunecalendar.com/yinyang.htm
Baguxao – la familio de ok trigramoj kaj ties genezo.
Hetu (mapo de rivero) – diagramo pri ideala, perfekte ekvilibrita mondo kaj respektiva kruco de nombro-pozicioj. Nigraj punktoj estas jin, blankaj jang. Portis ilin surdorse duondrako, duoncxevalo, kiu eliris el la ondoj de la Flava Rivero.
Lo sxu – diagramo simbolanta la mondon en la procezo de sencxesa sxangxado. Respondas al gxi la magia kvadrato. Lau legendo la desegnajxo aperis sur la dorso de testudo, kiu elmergigxis el la ondoj de la Rivero Luo Sxui.

Xiantian - Arangxo de la Pli Frua Cxielo (cxe la komenco de la Cxielo; cxe la komenco mem de la kosma ciklo) ankau reprezentas perfekte ekvilibritan kaj senmovan mondon. Ekestis surbaze de la kruco de nombroarangxo hetu.



HoutianArangxo de la Malpli Frua Cxielo (cxe la fino de la Cxielo; en la lasta, senpere antauanta la nunan momenton de la kosma ciklo) bildiganta movon kaj transformon. Ekestis surbaze de la magia kvadrato lo sxu. La ciklo de sxangxoj komencigxas de trigramo zhen (prononcu gxen) oriente.
Diagramoj de 64 heksagramoj, ronda kaj kvadrata, respegulantaj la Cxielon kaj la Teron. La cirklo turnigxas sencxese maldekstren.
Fontoj:

Vikipedio

E. Moran, J. Yu, Complete Idiot’s Guide to the I Ching (Księga Przemian dla żółtodziobów), Dom Wydawniczy Rebis, Ponań 2003

Z. Chuncai, Księga Przemian, Wydawnictwo Naukowe Dialog, Warszawa 2006




TIBETO



Stupao (tib. cxorten, jap. dagoba) - budhana monumento kaj relikvujo aperis kiel transformo de funebra sxutmonteto, kien oni metis relikvojn post korpobruligo de Budho Sxakjamunio (VI jc a.K.). Lau fluo de tempo gxi akceptis kosmologian simbolikon farigxante simbola enkorpigxo de kvin elementoj kaj kvin sagxecojn de budho.
Kalacxakro (la Tempo-Rado) – la plej komplika kaj ricxa simbole mandalo de la tibeta tantrisma budhismo Vagxrajano, kiu enkorpigas la tuton de instruoj lau Budho. Gxi ampleksas 772 formojn kaj priskribas diversajn aktivec-nivelojn de lumigxinta estulo (korpo, parolo, menso) kaj montras la budhanan vizion de la kosmo; http://pl.wikipedia.org/wiki/Plik:Kalachakra.jpg
Astrologia diagramo – tibeta amuleto liganta cxinajn kaj hindajn simbolojn de kosmologio. En la centro trovigxas magia kvadrato lau cxina astrologio skribita per tibetaj ciferoj kaj cxirkaue ok trigramoj de la Libro de Sxangxoj (I Cxing) kaj 12 bestojn de la cxina zodiako. Supre estas 3 hindaj bodhisatvoj el tradicio de mahajano: Wagxrapanio, Avalokitesxvaro kaj Mangxusxrio estantaj lauvice enkorpigxoj de Povo, Kompato kaj Sagxo de budhoj. En 4 anguloj estas mantroj kaj dharani lau tantro de kalacxakro. Meze malsupre – simboloj de sep semajnotagoj kiel sep planedoj.
Bhavacxakro (la rado de tempo kaj legxo pri dependa aperado). Supre oni vidas kapon, ambauflanke kvar piedojn, malsupre voston au vestajxpecon de leopardo felo de Kala (la tempo) [Jamao – dio de morto] kaj samtempe Gardanto de Dharmo. Cxirkaue 12 vivsituaciojn simbolantaj pratitja-samutpadan, meze ses , klasojn de estuloj: dioj (deva), demonoj/titanoj (asura), homoj (nara), vampiroj (preta), bestoj (tirjak) kaj inferuloj (naraka). Centre tri bestoj simbolantaj tri pasiojn, kiuj estas motoro por karmano kaj pratitja-samutpado: stulteco (virkoko), malamo (serpento) kaj dezirego (porko); http://nn.wikipedia.org/wiki/Fil:Bhavacakra.jpg
Fontoj:

Vikipedio

R. Beer, The Encyclopedia of Tibetan Simbols and Motifs.Mystic Art of Ancient Tibet, Shambala, Boston 1999

EGIPTIO



Okulo de Horuso (la luna okulo). La okuloj de la egipta cxiel-dio kun falka kapo, filo de Oziriso kaj Iziso, au de Gebo kaj Nuto, estis Suno (la dekstra okulo) kaj Luno (la maldekstra okulo). Helpe de cxi tiu korpoparto egiptoj markis frakciojn; http://pl.wikipedia.org/wiki/Oko_Horusa
Simbolo de Atono (sundisko) konsiderata unu el enkorpigxoj de la dio Reo. Poste li farigxis Kreinto. Atonismo – unu el la plej malnovaj monoteismaj kredoj; http://eo.wikipedia.org/wiki/Atono

http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Datei:Aten.JPG&filetimestamp=20060301113007

Reo (Ra) prezentata kun sundisko super la kapo de falko. Estas konsiderata la plej grava dio akceptanta 72 formojn; http://eo.wikipedia.org/wiki/Reo
Nuto kaj Gebo – diino de la Cxielo kaj dio de la Tero apartenantaj al la Granda Nauo. Geedzigxintaj kiel gefratoj naskis kvin infanojn simbolantaj kvin tagojn de la egipta semajno: Oziriso, Seto, Iziso, Neftido kaj Horuso. En arto Nuto aperas kiel Cxiela Bovino; http://es.wikipedia.org/wiki/Archivo:Geb_and_Nut02.jpg
Atumo – kiel serpento kun flugiloj eklogxis antau mondokreigxo en la akvoj de Kaoso. Estas dio-kreinto kaj sundio, kiu ekestis de si mem. Revenos al sia praformo de serpento cxe la fino de ekzisto.
Fontoj:

Vikipedio

M. Barwik, Księga wychodzenia za dnia. Tajemnice egipskiej Księgi Umarłych, PIW, Warszawa 2009


Krzysztof Śliwiński


Muzeo pri Azio kaj Pacifiko

ISRAELO



Menoro – templa kandelingo sepbraka estanta unu el la plej malnovaj simboloj de judaismo. Ses duonrondaj brakoj simbolas la fizikan mondon, kreitan dum ses tagoj kaj la meza simbolas la Supernaturan Eston. La diagramo prezentas ties kabalan interpreton; http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Menora_vor_der_Knesset.jpg
Sxildo de Davido nomata malkorekte stelo de Davido. Atestata sur stampilo el la

VII jc. Probable gxi servis kiel talismano kaj estis simbolo de Saturno. Nuntempe estas emblemo de Izraelo. Du traigxantaj trianguloj estas ankau grava simbolo en hinduismo; http://eo.wikipedia.org/wiki/Stelo_de_Davidohttp://eo.wikipedia.org/wiki/Stelo_de_Davido


Zodiako – mozaiko devenas de sinagogo Bet Alfa el la VI jc. Malkovrita norde de Izrelo. Meze la dio Helioso sur kvarcxevala cxaro; http://en.wikipedia.org/wiki/File:Beit_Alpha.jpg
Arbo de Sefiroj (Nombro-arbo) reprezentas la Arbon de Vivo kaj ampleksas ankau la Arbon de Scio pri Bono kaj Malbono. Oni distingas cxi tie 22 padojn de sagxeco. Kelkiam oni aldonas la 11an sefiron Daat (Scio) kaj super ili aperas En Sof (Senmezureco), superpersona aspekto de dio kiel absoluto, ekvivalento de la cxina Tao. La hebreaj vortoj estas cxi tie literociferoj.
Sefira Adamo Kadmono – vertikala skribo de JHVH, neparoleblan nomon de la Kreinto. Ekvivlento de purusxo el hinduaj upanisxadoj (tekstoj religi-filozofi-mistikaj).
Simbolo de trieco de “Patro”, “Patrino” kaj “Filo”. La hebrea litero sxin en cirklo kaj triangulo estas skribita per esotera kaligrafio.
Fontoj:

Vikipedio



Kabała. Tradycja wiedzy tajemnej, Artes 1994

A. Wierciński, O kategoriach prawdy i fałszu w Biblii, w: The Peculiarity of Man, vol. 6 , 2001 Tradycyjne i współczesne systemy wartości. Pzeciwieństwo drugie: Prawda i Fałsz.


Elŝuti 28.29 Kb.

  • Simbolo de Ananda Marga
  • Filozofia koncepto de jogo en pentrado de Gerard Głuchowski. CINIO
  • TIBETO
  • EGIPTIO
  • Krzysztof Śliwiński Muzeo pri Azio kaj Pacifiko ISRAELO

  • Elŝuti 28.29 Kb.