Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko

Elŝuti 389.95 Kb.

Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko




paĝo1/8
Dato15.03.2017
Grandeco389.95 Kb.

Elŝuti 389.95 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8

+, , ≈, , →; „,
D-Ro INĜ. EUGEN WÜSTER
KONTUROJ DE LA LINGVONORMIGO EN LA TEKNIKO

El la germana originalo esperantigis D-ro Emil Pfeffer

ELDONIS LITERATURA MONDO, BUDAPEST 1936

Kopirajtoj rezervitaj.
Ĉi tiu libro estas la kvindekkvina libro eldonita de Literatura Mondo kaj la dua volumo de la lingvo-serio de Aktivularo de Esperantistoj Libro-Amikoj en la jaro 1935
Presis Vilim Buk, Slavonski Brod (Jugoslavujo)
El la Antaŭparolo

al la germanlingva originalo, aperinta en 1934.


Ĉi tiu libro estas malgrandigita kaj parte kompletigita eldono de mia libro aperinta en 1931 „Internationale Sprachnormung in der Technik, besonders in der Elektrotechnik (Die natio­nale Sprachnormung und ihre Verallgemeinerung)“. Tradukaĵo de la titolo: Internacia lingvo-normigo en la tekniko, precipe en la elektrotekniko (La nacia lingvo-normigo kaj ĝia ĝeneraligo).

La granda eldono aperis ĉe „VDI-Verlag“ (eldonejo de la Societo de Germanaj Inĝenieroj), kun subteno de la prusa „Akademie des Bauwesens“ (Akademio de l’ Teknikaj Artoj kaj Sciencoj). Oni multe atentis ĝin enlande kaj eksterlande1), ankaŭ en la rondoj lingvistaj2); eltiraĵon el la recenzoj la eldonejo sendas senpage al petantoj.

La nova redaktaĵo ampleksas nur sesonon de la granda eldono. Tial ofte io detale prezentita kaj pruvita en la granda eldono povis esti nur flanke tuŝata aŭ senpruve asertata; multaj aferoj devis tute forresti. Kiu deziras informojn pli kompletajn, devas konsulti la grandan eldonon3). Tie li an­kaŭ trovos kelkmilon da fontindikoj. La malgranda eldono estas intencita nur kiel unua Enkonduko. Eugen Wüster
1) Noto por ĉi tiu esperanta eldono: Rusa tradukaĵo de la granda eldono aperis en la fino de 1935, ĉe la ŝtata eldonejo „Standartgiz“ en Moskvo.

2) Recenzoj de lingvistoj: Muttersprache Berlin, 1932 kol. 122/l26 (Scheffler). Deutsche Akademie München, 1932 p. 350/367 (Steche); Archiv f. d. Studium d. n. Spr., Braunschweig,1932 p 134/135 (Brandl); Bulletin de la Societe de Linguistique de Paris, 1932 p. 5/7 (Meillet); Weisgerber Die Stellung der Sprache im Aufbau der Gesamtkultur, Hei­delberg 1933/34, p. 12/13, 75, 77, 100/101, 113, 115/120, 128/129, 137; De Spiegel van Handel en Wandel, Rotterdam 1933/34 p. 636 (Mesaing); Indogermanische Forschungen, Berlin 1934 p. 233/240 (A. Schmitt); Vol­kische Kultur, Dresden 1934 p. 236 (Steche); The English Literature and Educational Review for Continental Readers, Leipziq, 1934 p. 88 (Die­trich.) Lingvista recenzo de la malgranda eldono: Modern Language Re­view, London, 1935 p. 561 (Collinson).

3) Noto por ĉi tiu esperanta eldono: En la malgranda eldono la paragrafoj havas la samajn numerojn kiel la samtemaj paragrafoj de la granda eldono.


Tabelo de enhavo

El la Antaŭparolo. . . . . . . . . . . .

Mallongigoj kaj signoj. . . . . .

1. Neceso de ekonomia lingvokonsiderado en la tekniko.

Naciaj teknikaj terminoj kaj signoj

2/4. Naciaj terminoj

2. Nacia disvastiĝo kaj graveco de la naciaj lingvoj. . . . .

Transversa sekco tra la apartaj naciaj lingvoj (lingva konsisto)

31/38 Analizo de la formoj

31/37 Nocioformo (interna lingvoformo) kaj ĝia signifo

31/36. Nociokombinado.

37. Nociotransportado.

38. Sonformo (ekstera lingvoformo) kaj ĝia senpera signifo.

39. Lingva boneco

4. Laŭlonga sekco tra la apartaj naciaj lingvoj - (lingva evoluo - kaj ĝia reguligo)

41. Boneco de l’ lingva evoluo

42. Libera teknika lingva evoluo

43. Organoj de l’ teknika lingvonormigo kaj iliaj publikigaĵoj

44. Novaĵoj de l’ normigita teknika lingvo

45. Efikeco de l’ teknika lingvonormigo

5. Naciaj signoj

La tri ŝtupoj de l’ internacia teknika nocionormigo

6. Internacie koplitaj naciaj terminoj

61. Organoj de l’ tekniko-scienca mondtrafiko kaj de l’ teknika lingvokoplado

62. Ekstera lingvokoplado

63. Interna lingvokoplado

7. Ne frazkapablaj internaciaj terminoj kaj signoj

71. Internaciaj signoj

72. lnternaciaj terminoj

8. Frazkapabla internacia terminsistemo (internacia lingvo, mondlingvo)

81. Mondlingvo ĝenerale

82. Latino kiel mondlingvo

83. La angla kiel mondlingvo

84/87. Planlingvoj

84. Lingva konsisto de Esperanto.

85. La aliaj planlingvoj.

86. Apliko kaj akcelado de Eaperanto

87. Lingva evoluo de Esperanto

88. Ĉu Esperanto aŭ la angla?
Mallongigoj kaj signoj
A E F G H I R signifas lingvojn: vidu § 2.

ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj aliaj Esperanto-literoj (vidu § 842.l/3) estas uzataj en tiu ĉi libro ankaŭ por reprodukti rusajn vortojn.

a, e, i, o, u, v signifas gramatikajn kategoriojn: vidu § 333, 336, 337.

+, X, , , signifas interternajn rilatojn: vidu § 333.

, ‘ enfermas nocioformon: vidu § 374.

signifas „prokaimume“ (ĉe aonformoj): vidu § 336.1 sub o (+) o.


1. Neceso de ekonomia lingvokonsiderado en la tekniko
Tekniko estas ekonomia aplikado de la naturleĝoj. Same kiel desegno kaj signoj, ankaŭ la lingvo estas grava ilo de l’ inĝeniero. Li devas almeti ankaŭ al tiu ĉi ilo la mezurilon de l’ ekonomieco. La lingvon kiel ilon, t. e. kiel ilon de la nocioformado kaj de la nocia kompreniĝo, oni nomis „celling­vo“; nur al la cellingvo, kaj speciale al la naturscienca, estas dediĉita tiu ĉi libro.

Ĉiu lingvo elmontras difektojn, kiel plursencajn, mal­klarajn, pezformajn nomojn aŭ plurnomajn, sennomajn, nebu­lajn nociojn. Novaj historiaj esploroj montris, kiel senteble tiaj lingvomankoj povas ĝeni la evoluon kaj disvastiĝon de l’ na­turscienco. Post la milito, ankaŭ en inĝenieraj rondoj tiel kreskis la ekkono pri la neceso de nacia lingvo-prilaboro, ke en preskaŭ ĉiuj landoj komenciĝis teknika lingvonormigo. Sendube tiu ĉi apero estas intime ligita kun la ekapero de l’ teknika objektonormigo. Unu branĉo de l’ objektnormigo post la alia faras la sperton, ke la normigo de la nomoj estas ĝuste premiso por la sana evoluo de l’ objektonormigo.

La pens-interŝanĝo pri teknikaj aferoj jam delonge ne povas plu halti ĉe la landlimoj. La Tutmonda Energi-Konfe­renco en 1930 kunvenigis 4000 partoprenantojn el 48 landoj. Fervojo, aeroplano kaj radio faris la teron malgranda. La gepatra lingvo sola ne plu sufiĉas.

La mondtrafiko, ankaŭ en la tekniko, aplikas multajn lingvojn unu apud la alia. Sekve, laŭ ĝenerala opinio, oni servas al la tutmonda kompreniĝo plej bone, se ĉiu lernas kiel eble plej multajn lingvojn. Tio estas tamen neekonomia, ĉar „la lernado de multaj lingvoj plenigas la memoron per vortoj anstataŭ per faktoj“ (Nietzsche). Ankaŭ la selekto de ideoj suferas pro tio; en internacia fakkongreso distingiĝas unuavice ne la fakspertulo, sed la lingvoj-spertulo. Internacia lingvonormigo sur tiu ĉi bazo estas entute preskaŭ neebla, pro kio ree la internacia objektonormigo estas grave malhelpata.

Kelkaj kredas, ke ili povas eviti tiujn ĉi malfacilaĵojn per tio, ke en la mondtrafiko ili helpas sin sole per la angla lingvo kaj instigas al tio ankaŭ aliajn. Sed tiu ĉi solvo estas ne malpli nedigna ol la inflacio de multlingveco. En la tempo de l’ nacia memkonsciiĝo, la egalrajtigo de l’ popoloj - an­kaŭ lingve - estas la unua premiso por internacia kunlaboro.

La jen prezentata laboraĵo volas kolekti ĉiujn spertojn de l’ nacia lingvonormigo kaj ĉiujn tendencojn al la interna­cia. Sur tiu bazo estu fine esplorate, ĉu ankaŭ por kompre­niĝo de popolo al popolo ne estas trovebla solvo, kunliganta ekonomiecon kun justeco.


2. Nacia disvastiĝo kaj graveco de la naciaj lingvoj


Sur la tuta tero hodiaŭ estas parolataj proksimume 1500 ling­voj. Ilian disvastiĝon kaj, kiel ili historie es­tas parencaj unu kun la alia, montras la apu­da tabelo. Por la eŭ­ropaj ĉeflingvoj estos uzataj de nun la mal­longigoj A G R F I H, enskribitaj en la tabe­lo. Krome „latino“ es­tos mallongigata per L, la (malnov-) greka lin­gvo per Gr, kaj Espe­ranto per E aŭ (en § 8) Esp.

Laŭ la disvastiĝo, inter la apartaj lingvoj la altĉina (Kuanĥua) staras en la fronto, kaj inter la lingvofamilioj la hindoĝermana (arjaj lin­gvoj). Sed tuj kiam te­mas pri certa difinita sektoro el la tutaĵo da homaj pensoj, prezen­tiĝas per si mem aliaj mezuriloj por la graveco de la lingvoj, ekz. la literaturo pri la koncerna objekto. La teknikaj libroj, aperintaj en la jaro 1928, reprezentas per sekvantaj kvantoj la ĉeflingvojn: A 980 G 1698 F 360. La teknika evoluo de iu lando estas ligita ankaŭ kun la elektroproduktado. Tiu ĉi dispartiĝis en la jaro 1925 proksimume jenmaniere sur la terenoj de la ĉeflingvoj: A 50 + 6% G l2% F 9% I 6% R 1/% Jap. 5%.

Por esplori la internacian lingvotrezoron de la tekniko, sufiĉas konsideri sole la kvar eŭropajn ĉeflingvojn AGFR. R estas necesa, por ke ĉiuj tri grandaj branĉoj de la okci­dent-arjaj lingvoj estu reprezentataj.


3. Transversa sekco tra la apartaj naciaj lingvoj (Lingva konsisto)
31. Klasifiko de la nocioj kaj vortoj

La (cel-)lingvo estas sistemo de sonsignoj (terminoj), al kiuj daŭre koordinitaj estas ideoj (nocioj) kiel signifoj. Frazo estas la esprimo de juĝo, t. e. ĝi koordinas por momento al donita ideo (subjekto) alian ideon (predikaton): ĉiuj poŝlampoj - estas nutrataj per sekbaterioj.

Nocio de nun estos nomata ĉiu ideo, ne enhavanta samtempe subjekton kaj predikaton. Rilate al la nocio maŝino la nocio motoro estas nocio malpli vasta, „subampleksa“ korpo estas nocio pli vasta, „superampleksa“. La koncerna plej ĝenerala superampleksa nocio (la „gramatika kategorio“) estas kozo (aĵo). La tuta aro de la subampleksaj nocioj (mo­toroj, labormaŝinoj ktp.) donas la nocioamplekson (tie ĉi de maŝino); la sumo de la karakterizaj signoj formas la nocio­enhavon. La tri plej gravaj kategorioj estas kozo (esprimata per substantivoj), kvalit-hava, kvalita (adjektivoj) kaj agi (verboj).

Unu vorto konsistas ofte el pluraj vortelementoj. Tio estas la plej malgrandaj songrupoj, havantaj ankoraŭ ian pro­pran signifon. Ekzemple la germanlingva genitiva formo Ver/leg/er/s konsistas el prefikso, radiko, sufikso kaj finaĵo. Ju pli malproksimen ni evolu-historie retrorigardas, des pli ia vorto lasas sin analizi, ĝin ni venas fine al la praradiko, eĉ pli, al la praradika kerno.


32. Vortgrupoj

321/3 Ĉefspecoj de l’ interterma rilato. De la sonformo de l’ vortoj (la ekstera lingvoformo) oni devas distingi ilian nocioformon (internan lingvoformon) en pli strikta senco. Tio estas la lingve esprimata maniero, kiel unuj nocioj konstruiĝas el aliaj nocioj (elementaj nocioj), sekve la formo de l’ nocioderivado. Tiu ĉi lasta estas nociokombi­nado (lingve esprimata per vortkombinado) aŭ nociotransportado. La vortkombinado formas vortgrupojn, kunmetaĵojn, derivaĵojn aŭ fleksiajn formojn.

(Vort-)grupo estas la kombino de memstaraj vortoj. Inter tiuj ĉi vortoj - la termoj de la grupo - ekzistas nocia rilato: la interterma rilato. Ĝi povas esti kvinspeca: kopulacio kaj multipliko (specoj de l’ koordinado); apozicio kaj determino (specoj de l’ subordinado), mutacio.

Kopulacio signifas, ke la nocioampleksoj de la kombin elementoj estas adiciataj, tiel ke estiĝas nocio superampleksa. Ekzemplo: E elektromotoro kaj generatoro en la frazo „elek­tromaŝino en pli strikta senco estas la elektromotoro kaj la gene­ratoro“. Ekzemplo por multipliko: E metro oble kilogramo.

Ĉe apozicio de du nocioj oni adicias iliajn enhavojn, tiel ke do la amplekso estas malgrandigata kaj estiĝas nocio subampleksa: E fluoproduktiloj, kiuj estas maŝinoj, t. e. generatoroj. La malgrandlitere presita kombintermo („subordita termo“) estas idee subordita al la grandlitere presita termo („super­ordita termo“); ĉe kopulacio kaj multipliko la du elementoj estas kunordataj (koordinataj). (Tamen principe ankaŭ ĉe apo­zicio estas ebla la kunordado de la termoj). La apozicio ankaŭ en kelka alia maniero povas esti lingve esprimata: E elektra piloen formo de“ botelo.

La plej ofta tipo de interterma rilato estas la determino: La aliĝanta nocio (subordita nocio) prezentas novan karakte­rizan signon, kiu eniras en la enhavon (ne amplekson!) de l’ donita nocio (superordita nocio): E maŝino por fluoproduktado, E maŝino por produkti fluon. Do la determino, same kiel la apo­zicio, malgrandigas la nocioamplekson; estiĝas nocio subam­pleksa. Kiam la subordita elemento estas substantivo, la determino estas esprimata per prepozicio (en la ekzemplo: por). Kelkaj lingvoj uzas por tio la nocioformon „de“ (A of, FH de, I di), kiam en G tio ne estas ebla: H arrollamiento de areo = G Bogenwicklung „volvaĵo arkoforma“. Se la subordita termo de grupo estas adjektivo aŭ adverbo, kiuj ja ĉiam de­terminas, la determino per si mem estas evidenta, speciala vorto por esprimi la interterman rilaton tiam estas superflua: E elektra maŝino. La granda klaso de la determinaj grupoj dividiĝas en la subgrupon kun pozitiva kaj en tiun kun nega­tiva interterma rilato: E maŝinoj kun aŭ sen fluolivero.

Kiam unu etemento de grupo idee ripetas la alian elementon, oni parolas pri pleonasmo. Pleonasmo en la superor­dita termo: G die Maschine Elekromotor (apozicio) = Elektro­motor; en la subordita elemento: G Foucaultsche Wirbelströme (determino) = Wirbelströme „parazitaj fluoj“.

La lasta tipo de interterma rilato estas la mutacio. Al ĝiaj reprezentantoj apartenas la prepoziciaj grupoj. Tiuj ĉi konsistas el prepozicio kaj substantivo: E (fervojo) sub la tero. Ili povas do esti komprenataj kiel determinaj grupoj, kies superordita elemento (en la ekzemplo: fervojo) mankas. Ilia signifo estas tiu de adverbo („subtere“). La plej ĝenerala nocio (la kategorio) estas do alia ol tiu de la termoj (t. e. de la substantivo, respektive prepozicio). La ŝanĝo de la kategorio rezultigas la „mutacion“. Ĉe la ĝis nun priskribitaj kombin­manieroj (kun- kaj subordado) minimume unu termo havis la saman kategorion kiel la tuta grupo.

La mutacio povas efektiviĝi ankaŭ per ellaso de l’ superordita termo en pli strikta senco. Tiam la postrestanta mutacia nomo havas tiun signifon, kiu konvenas propre nur al la kompleta grupo: Elektrische (substantivo) signifas elektrische Strassenbahn „elektra tramvojo“. Aliaj ekzemploj: A wireless „senfadena telegrafio“, F sous-marin „submara boato“, R konditorskaja1) (origine adjektivo ,sukeraĵista’) „sukeraĵejo“.


1) Rusaj vortoj estas redonitaj en tiu ĉi libro per la Esperanta al­fabeto (§ 842.113).

Pri la subordadaj grupoj (apozicio, determino) ni diris, ke la nocio de l’ tuta grupo estas subampleksa al la nocio de la superordita termo. Sed tio ĉi estas ĝusta nur pri la regulaj kazoj, t. e. rilate al la subordadaj „koincido-nomoj“. Kontraŭe, en la subordadaj devio-nomoj la subordita ele­mento kaŭzas, ke la nocio de l’ superordita termo estas pli­vastigata aŭ turnata en sian kontraŭon: G lebendige Kraft R ĵivaja sila F force vive (laŭvorte ‘viva forto’) ne estas forto, sed energio (nome movenergio). En kopulaciaj koincidonomoj la grupo estas nocio superampleksa al la elementoj; en ko­pulaciaj devionomoj ne plu: E tri plus kvar estas sep. Multi­plikaj kaj mutaciaj nomoj ĉiam estas devionomoj.

Permanentaj vortgrupoj ofte akiras specialan sencon: A Leyden jar G Leydener Flasche R Lejdenskaja banka F bouteille de Leyde estas komprenata nur en la fizika senco („botelkondensilo“), sed ne ĝenerale kiel „botelo el Leyden“.

324/9 La vic-ordo de termoj en kunordantaj (koor­dinantaj) grupoj estas indiferenta. Tiu en la subordantaj de­pendas de la lingvo kaj de la esprimo de l’ interterma rilato. La vic-ordo „superordita termo maldekstre - subordita termo dekstre“ estas pli konforma al ta pensprocedo kaj nomiĝas „analiza“. La inversa vic-ordo nomiĝas „sinteza“, ĉar LGr kaj AG preferas ĝin por kunmetaĵoj.

La faklingvo volonte enskatoligas vortgrupojn unu en la alian. Ĉiuj tiaj formaĵoj, eĉ se ili estas plej komplikitaj, lasas sin redukti al simplaj formuloj, se por la plej ĝeneralaj nocioj (kategorioj) kaj intertermaj rilatoj oni metas signojn (laŭ § 333). Tiamanieraj enskatoligoj, kiel ekz. subordadaj grupoj en subordadaj grupoj, kunordadaj grupoj en subordadaj gru­poj ktp., povas esti tiel superrigardeble prezentitaj, ke iliaj apartaĵoj kaj la rangordo de l’ nociaj karakterizaĵoj, esprimiĝanta per la vorttermoj, fariĝas evidentaj. (Simplajn ekzemplojn vidu en § 336.)


33/4 Vortkunmetaĵoj
331. Per kio la kunmetaĵoj diferencas de la grupoj? Ekzistas multe da difinoj. Ni metas denove la interterman rilaton en la centron de l’ difino: Ni demandas, ĉu kaj kiel ĝi estas lingve esprimita.

Kiel grupo estu konsiderata ĉiu kombinaĵo de pluraj radikoj, en kiu la interterma rilato aŭ 1e estas esprimita per speciala, karakteriza vortelemento aŭ 2e estas de tia speco, ke ĝi entute neniam kutimas esti esprimita per speciala vort­elemento (evidente „grupa“ interterma rilato). Ĉiuj aliaj kom­binoj de vortradikoj estas kunmetaĵoj (kunmetaĵoj en strikta senco, vidu § 332).

Grupoj de l’ unua tipo okazas, se la interterma rilato estas esprimita per prepozicio (E fervojo sub la tero) aŭ kon­junkcio aŭ per kazoformo (G Karl/s Bad, bano de Karlo). Grupoj de l’ dua tipo estas ekz. kombinoj de adjektivoj kun substantivoj kiel E elektra maŝino, bruna ŝtono. Kunmetaĵoj estiĝas per tio, ke en grupoj de l’ unua tipo la esprimo de l’ interterma rilato estas subpremata: E tervojo. Ankaŭ G Karlsbad estas kunmetaĵo (ne grupo), ĉar en ĝi la finaĵo -s ne plu estas sentata kiel kazofinaĵo, sed nur kiel (nocie nebe­zona) kunliganta signo.

Kunskribado de l’ kombinelementoj indikas ĝenerale kunmetaĵon. Tamen, laŭ la donita difino, ankaŭ kombinoj kiel A Callaud cell, F pile Callaud devas esti rigardataj kiel kunmetaĵoj.



332. Meza formo inter grupo kaj kunmetaĵo estas la grupo kunŝovita ĝis unuvorteco: la vortkunŝovaĵo. El vort­grupoj de l’ unua tipo estiĝis ekz. la kunŝovaĵoj G einund­zwanzig „dudek unu“, A father-in-law „bopatro“; al vortgrupo de l’ dua tipo respondas F eau-forte „fortakvo“.

La Lingvoj L Gr en kunmetaĵoj ellasas la finaĵon: Gr hippodromos (la subordita termo devenas de hippos), laŭvorte ,ĉeval-kurejo’; same G Brennstoff „brulmaterialo“. Tio estas unusenca distingilo kompare kun grupoj. Ĝi estas uzata ankaŭ por kunŝovaĵoj: G brauner Stein „bruna ŝtono“... Braun­stein „piroluzito“.



333. La ĉefaj tipoj de l’ interterma rilato en kunmetaĵoj estas la samaj kiel en grupoj: Vidu la apu­dan sinoptikan tabelon. En ĝi por la interterma rilato2) estas enkondukitaj la signoj: +, , , →; la sagoj montras de subordita termo al superordita termo. v signifas ĉiun ajn kombinelementon; „nomo“ estas sinonimo de „termino“, „kombinaĵo“.

334/5. Kelkaj lingvistoj kiel ekz. Darmesteter, Dittrich kaj Paul esploris pli detale la kunmetaĵojn. Ĉe tio la kunmetaĵoj estas orditaj laŭ la interterma rilato kaj laŭ la kategorio de la elementoj. La klasifikaj kam­poj de la diversaj esploris­toj diferencas tamen forte unu de la alia. Entute la signifoscienco (semantiko) estas ankoraŭ malmulte kulturita kampo.
2) La logistiko aplikas aliajn signojn:  anstataŭ + (kopolacio),  anstataŭ  (apozicio).
Kiel multnombraj estas la eblaĵoj kombini reciproke vort­radikojn, montru nombroekzemplo: Se oni analizas la divers­lingvajn esprimojn, kiujn la ITW (§ 612) prezentas por specoj de galvanaj elementoj, rezultas 72 diversmanieraj kom­binoj de kategorioj kaj ĉeftipoj de l’ interterma rilato.

336. Substantivoj o. En la sekvanta teksto la diversaj elementoparoj estos aparte esplorataj. La ekzemploj estos ordataj unue laŭ la (gramatika) kategorio de la termoj; interne de tiu divido ili estos subklasataj laŭ la tipo de l’ interterma rilato. Al la komenco estos metataj la subatantivoj (simbolo o, laŭ „nomvorto“).

336.1 Kunmetaĵo oo, t. e. kunmetaĵo kun substan­tivo kiel subordita termo.

o (+) o. Kopulaciaj nomoj estas maloftaj kiel koincidonomoj: G Indoeuropäer ,hindo-eŭropano’. Pli oftaj estas devionomoj: R otec-matj (laŭvorte ,patro-patrino’) „gepatroj“, G ( ≈ ARFIH) Motorgenerator ,motorgeneratoro’. La simbolo ≈ signifas, ke la sonformo en la diritaj lingvoj estas simila.

o () o. Multipliko troviĝas nur ĉe mezurunuoj: G (≈ ARFIH) Voltampere ,voltampero’, G Wattstunde ,vat­horo’, G Meterkilogramm ,metrokilogramo’, Tonnenkilometer ,tonelkilometro’. Oni atentu, ke la signifoj de la du lastaj vortoj ne estas analogaj unu al la alia, kvankam la vortoj estas egale konstruitaj.

o () o. Apozicio estas reprezentata same per koincidonomoj, kiel ankaŭ per devionomoj. En la lingvoj RFIH la superordita elemento ordinare troviĝas maldekstre: F pile bouteitle „botelpilo“. La lingvoj AG uzas ambaŭ sinsekvojn de elementoj. Superordita elemento maldekstre: A queen-mother G Königin-Mutter „reĝino-patrino“, G Prinzgemahl „princo­edzo; ekzemplojn por la dekstra pozicio de l’ superordita elemento enhavas la sinoptika tabelo en § 333. Ankaŭ la kunmetaĵoj el speconomoj kaj seksa difino apartenas tien ĉi: A washerwoman „lavistino“.


o () o. Apozicio kun pleonasmo de l’ superordita elemento: A palmtree G Palmbaum (,palmarbo’) „palmo“. G Dynamo „dinamo“ diras al ni hodiaŭ - en kontraŭo al la tempo de l’ estiĝo - ne malpli ol Dynamomaschine.

o (→) o. Ekzemplojn por determino vidu en la sinoptika tabelo. Determino estas en FIH ofta, en AG eĉ la plej ofta speco de kunmeto. La subspecoj estas tre variaj, sed limitaj al pozitivaj (§ 321/3) rilatoj.

La vic-ordo de la elementoj en Gr L kaj en la mo­dernaj vortoj el tiu fonto estas sinteza: G(≈ARFIH) Kinemato­graphie, laŭvorte ,movadskribado’. Same ankaŭ en aliaj kazoj en la lingvoj AG: A Callaud cell, G Callaud-Element ,Cal­laud-pilo’. La aliaj lingvoj preferas la analizan vic-ordon: IH (≈F) pila Callaud. Tiu ĉi speco de kunmetoj konstante pli­multiĝas en la romanaj landoj, evidente sub la influo de tek­nikaj bezonoj: F timbre-poste „poŝtmarko“.



Speciala tipo de determinaj kunmetaĵoj estas la dividaj nomoj. Tri kazojn oni devas distingi: 1) La superordita termo signifas unuon; tiam ankaŭ la subordita termo kaj la tuto estas unuo: G Sekundenmeter, F (≈RIH) erg-seconde. La sci­enca lingvaĵo preferas en G grupojn, por eviti konfuzon kun multiplikaj nomoj: Meter je Sekunde ,metro por skundo’, Erg je Sekunde ,ergo por sekundo’. 2) La superordita termo estas „grando“, la subordita termo estas unuo: G Einheitsbelastung „ŝarĝo po unuo“, Literleistung „potenco po litro“. 3) La su­perordita termo estas grando, same la subordita termo: G Flächenbelastung „ŝarĝo po unuo de surfaco“, G Hubraumlei­stung „potenco po unuo de irovolumeno“, G Raumgewicht „pezo de volumenunuo“. Formaĵoj de tiu tria speco devas esti tiel komprenataj, kvazaŭ en la subordita termo estus aldonita la vorto „unuo“.
3362/4 Kunmetaĵoj ao, io, uo. Se la termoj de kun­metaĵo ne apartenas al la sama gramatika kategorio, ĉiam temas pri determino.

a (→) o. Kunmetaĵoj el adjektivoj (signo a laŭ „adjek­tivo“) kaj subatantivoj estas kunŝovaĵoj. Jam en § 332 estas donitaj du ekzemploj: F eau-forte „fortakvo“, G Braunstein „piroluzito“. Plua ekzemplo: A grandfather G Grossvater F grandpere „avo“‘

i (→) o. Kunmetaĵoj el verboj (signo i laŭ „infinitivo“) kaj substantivoj okazas preskaŭ nur en G: Füllelement (,plenig-pilo’) „seka pilo aktivigebla per akvo“. Ofte la kategorio de la subor­dita termo estas duba: G Dauerelement (io aŭ oo?). Se en la subordita termo de iu oo-determino kuŝas ideo de agado, la germana lingvaĵo de la teknikistoj lastatempe inklinas ellasi la finaĵon -ung, tiel ke estiĝas io-kunmetaĵo: Dreh[ungs]geschwin­digkeit ,turn(ad)rapideco’. A kontraŭe preferas la oo-formon: writing book „skribkajero’. RFIH formas grupojn: F généra­trice de soudure „veldmaŝino“.

u (→) o. Kunmetaĵoj de la ceteraj (signo u) kategorioj kun substantivoj: Prepozicioj kiel subordita termo signifas, ke la nocio de l’ superordita termo estas en la koncerna ri­lato al (ne nomita) rilatobjekto. Ekzemplo: A Vorentwurf F avant-projet H anteproyecto, t. e. „projekto farita antaŭ la ĉefprojekto“. Numeraloj en la subordita elemento: G Drei­männer L tresviri (triumviri) „virtrio“, G (der !) Siebenschläfe „unu el la Sep Dormantoj“, A centigrade „centigrado, gra­do de centgrada skalo“; plivastiga nomo: G Vierkant „kva­drata kapo“ (de ŝraŭbo).

337. Adjektivoj a

aa-kunmetaĵoj estas preskaŭ ĉiam apoziciaj nomoj a()a: F sourd-muet G taubstumm „surda-muta“, en G akcentata subordante; kun kunordanta akcento: G schwarz-weiss „nigra-blanka“ (ekz. standardo). Pli ofta ol la determino a(→)a estas e(→)a (e = adverbo): A light-blue G hell-blau R svetlosinij ,helblua’.

i(→)a ekzistas preskaŭ nur en G: leitfähig „konduk­pova“, lagerfest „konservebla“. Ankaŭ tie ĉi ofte la gramatika kategorio de l’ subordita termo estas duba: G schlag­fertig (,batpreta’, ia aŭ oa?) „rapidsprita“.

o(→)a estas ofta en AG. La interterma rilato estas ekz. tiu de komparo („kiel“): A honey-sweet G honigsüss ,mieldolĉa’; aŭ ĝi respondas al prepozicio, ekz. „per“ en: A sea-sick G seekrank ,marmalsana’. La superordita termo estas ofte participo (aktiva aŭ pasiva): A heart-piercing G herz­-zerschneidend ,kortranĉanta’, A iron-clad G eisenumschlossen ,ferfermita’.

u(→)a. Kun prepozicio kiel subordita elemento: A overfull G übervoll ,superplena’.

338. Verboj i

i(→)i estas reprezentata nur en L: liquefacere (laŭvorte ,likvifarl’ = ,igi esti likva’) „likvigi“. Multaj tiaj L vortoj transiris en hodiaŭajn lingvojn, ĉe kio tamen la super­ordita termo fariĝis sufikso: A liquefy F liquefier. En G oni povas nur diri, ke ŝafto faras „Drehschwingungen“ (tord-oscilojn) (io), sed ne, ke ĝi „drehschwingt“ (tord-oscilas) (ii),

a(→)i aperas krom en L ankaŭ en AG: A fulfill „plenumi“, G vollfüllen „tutplenigi“. e(→)i ne estas ĉiam klare distingebla de a(→)i: La ITW (§ 612) tradukas G feinschleifen „subtilpoluri“ per A to polish fine (a ), sed I molare finamente (ei).

o(→)i aperas krom en L ankaŭ en AG: A partake G teilnehmen „partopreni“.

u(→)i kun prepozicio kiel subordita elemento estas en AGRFIH tre ofta. Ĉe tio estas distingeblaj koincido- kaj devionomoj: G ü’bergiessen ,surverŝl’ (ekz. akvon sur florojn), sed G übergi’essen ,surverŝl’ (florojn per akvo, t. e. priverŝi).

339. Aliaj vortspecoj u

u(+)u: F vingt-deux „22“ (devionomo).

u()u: R ŝestj|desjat (,ses|dek’) „60“.

341. Mutaciaj nomoj estas forŝiritaj suborditaj termoj, konservintaj la signifon de l’ tuta kombinaĵo (§ 321/3): G Ober

(,ĉef-‚) „ĉefkelnero“. La forŝirita subordita termo (§ 321/3) povas aparteni al la sama kategorio kiel la tuta kombinaĵo: G (≈AR) Radio „radiotelefonio“. En F self „barbobeno“ (el F selfinduction „memindukto“) la subordita termo ne estas, kiel en A, vivanta radiko; se al la mallongiganto de vorto la propra signifo de l’ subordita termo ne estas konscia, tio fa­voras la mutacion. En kelkaj kazoj oni povas paroli pri duobla mutacio: A flex (o) „kondukŝnuro“ estiĝis el flex/ible (ia) cord (o).

Mutacio en pli vasta senco okazas ankaŭ, se superor­dita elemento lingve neniam ekzistis, sed se ĝi nur devas esti idee kompletigata: G Magnet signifas ne nur „magneto“, sed ankaŭ „magnetelektra maŝino“. Gramatike tiun signifo­ŝanĝon oni nomas „pars pro toto“.

342. Kunmetaĵoj en kunmetaĵoj. Termo de kunme­taĵo povas siaflanke ree konsisti el pluraj termoj. G Braun| stein|brikett|element ekz. estas konstruita jene: [(ao)o] o, en ĉiuj vortjuntoj kun determino.

343. Grupoj en kunmetaĵoj postulas pli detalan kon­sideradon. La kunmetaĵo G Säurealkalikette „acido-alkala pilo“, koncerne la nocie „unuan junton“ estas determina nomo. Se oni disigas ĝin „ĉe tiu junto, oni ricevas, kiel suborditan termon, la kunordadan (koordinan) grupon Säure, Alkali. La tuta formulo estas sekve [o+o] (→) o, same „ĉe la traduko A acid-alcali couple. La tradukoj R cepj kislota-ŝĉeloĉj F chaine acide-base I pila acido-alcali H cadena acido-alcali havas inversan sinsekvon de la termoj.

Sufiĉe neunueca estas la skribado en la diversaj lingvoj, t. e. la maniero, kiel la esprimiloj - ligostreketo, vortapartigo kaj kunskribado - estas distribuataj al la diversaj vortgrupoj. Plej konsekvence estus trakti ĉiujn juntojn egale: G Säuer-Alkali-Kette, Säurealkalikette, sed ne ekzemple Säurealkali-Kette Säure Alkali-Kette. Unu unuopa ligostreketo devus esti apli­kata nur, se ankaŭ la subordita elemento estas kunmetaĵo: G Fremdwörter-Buch ,fremdvortoj-libro’, en kontraŭo al G Taschen- Wörterbuch ,poŝ-vortaro’.

El la subordadaj grupoj en kunmetaĵoj la plejparto havas adjektivon en la subordita elemento: [a→o] (→)o. Ili estas speciale oftaj en A. Ekzemplo: A flat sack cell G Flachbeutelelement ,plat-saka pilo’. En A right-hand rule „re­gulo pri la dekstra mano“ la ligostreketo ŝajnas superflua; en G Technische Wörterbücher-Verlag „Eldonejo de teknikaj vor­taroj“ ĝi estas dezirinda ankaŭ ĉe la nocie dua junto. Ek­zemplo por oi-grupo: Kabelauslegemaschine „maŝino por elmeti kablojn“.

Prepoziciajn grupojn en la subordita termo konas nur G: Untergrundbahn „subtera fervojo“, Vomhundertsatz „pro­centaĵo“, Instandhaltung „tenado en ordo“. Tiajn formaĵojn oni povas kompreni kiel kunmetojn de prepozicioj kaj sub­stantivoj (§ 336.2/4), plivastigitaj per la komplemento de l’ prepozicio: Vorzeit „antaŭtempo“ (Kriegsvor)zeit „milito-antaŭa tempo“, transformita al: Vorkriegszeit „antaŭmilita tempo“.



344. Frazo en kunmetaĵo: G Habt-acht-Stellung ,atentu­pozicio’.

345. Mutaciaj nomoj povas esti ankaŭ plurradikaj; se la forŝirita subordita termo estis tia. Iama prepozicia grupo: G Untergrund „subtera fervojo“, Determina grupo (ao): A red-coat G Rotrock „ruĝvestito“ (soldato), G Rotschwänzchen F rouge-queue „ruĝvostulo“ (birdo). Ordonaj frazoj: A forget-me-not G Vergissmeinnicht F pensez-à-moi (,ne-forgesu-min’) „miozoto“, F par|a|foudre (,kontraŭagu al fulmo’) „fulmŝirmilo“, I porta| spazzole „brosportilo“.

346/8. Plursenceco. Ĉar ekzistas multaj specoj de l’ interterma rilato, plurradikaj kunmetaĵoj povas esti plur­sencaj: G elektromagnetisch „elektromagneta“ nomiĝas 1e ĝenerale la indukto en la „elektra kaj magneta“ kampo (kopulacio) kaj 2e speciale la inversaĵo de la magnetelektra (G magnetelektrisch) indukto, t. e. la fenomeno de l’ ektromagnetismo (determino). Ĉe la skribita vorto G Junfrauentracht (Tracht = „vesto“) nenio indikas, ĉu la subordita termo estas la grupo junge Frau „juna virino“ aŭ la kunmetaĵo Jungfrau „virgulino“. G Unterasserkanal „kanalo por la suba akvo“ povus esti ankaŭ miskomprenata kiel „kanalo sub akvo“. Tamen, la senco kaj la kunteksto, kelkfoje ankaŭ la akcento, ĉiam tre malvastigas la nombron de l’ kompreno-eblaĵoj.

La samo validas pri la plursenceco pro la s i n s e k v o de la juntoj; ĉi-koncerne ankaŭ la ligostreketo povas esti aplikata kiel distingilo. G Braunkohlenbrikettelement konsis­tas el kvar radikoj, tiel ke sole jam ĉe determino kvin di­versaj sinsekvoj de juntoj estus eblaj. Sencon havas tamen nur du el ili: Braunkohlen/brikett-Element „piroluzitbrika pilo“ (ĝusta interpreto) kaj Braunkohlen-Brikettelement.

El la diversaj senchavaj intertermaj rilatoj kaj sinsekvoj de juntoj la lingvouzo preferas en ĉiu aparta okazo unu so­lan aŭ kelkajn malmultajn. La kunmetaĵo ricevas tiel speci­alan sencon (malvastigitan signifon) kaj fariĝas permanenta. Permanentaj kunmetaĵoj estas pli oftaj ol permanentaj vortgrupoj.

  1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 389.95 Kb.

  • 1. Neceso de ekonomia lingvokonsiderado en la tekniko
  • 2. Nacia disvastiĝo kaj graveco de la naciaj lingvoj
  • 3. Transversa sekco tra la apartaj naciaj lingvoj (Lingva konsisto) 31. Klasifiko de la nocioj kaj vortoj
  • 336. Substantivoj o .
  • 336.1
  • 3362/4 Kunmetaĵoj ao, io, uo
  • 337. Adjektivoj a aa
  • 339. Aliaj vortspecoj u u( + )u
  • 342. Kunmetaĵoj en kunmetaĵoj
  • 344. Frazo en kunmetaĵo

  • Elŝuti 389.95 Kb.