Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Konsilio pri homaj rajtoj

Elŝuti 65.09 Kb.

Konsilio pri homaj rajtoj




Dato10.11.2017
Grandeco65.09 Kb.

Elŝuti 65.09 Kb.

UNUIĜINTAJ A

NACIOJ

__________________________________________________________________________

Ĝenerala Assembleo




Distr. ĜENERALA

A/HRC/10/11/Add.1

5-a de marto 2009

Originalo : ANGLA




____________________

KONSILIO PRI HOMAJ RAJTOJ

Deca sesiono

Agenda punkto 3

ANTAŬENIGO KAJ PROTEKTO DE CXIUJ HOMAJ RAJTOJ : CIVILAJ, POLITIKAJ, EKONOMIAJ, SOCIAJ KAJ KULTURAJ RAJTOJ, INKLUZIVE LA RAJTON AL EVOLUIGO

Raporto de sendependa fakulo pri minoritataj aferoj

Gay McDougall*

Aldonaĵo

RECOMENDOJ DE LA FORUMO PRI MINORITATAJ AFEROJ

(15 kaj 16 de decembro 2008)

GE.09-11819 (E) 090309

_________________

* Malfrua submeto

I. EDUKADO
1. Edukado estas neforprenebla homa rajto, kaj estas pli ol nura varo aŭ servo. Cetere, edukado estas homa rajto kiu estas nepra por efektifigi grandan amplekson de aliaj homaj rajtoj, kaj nemalhavebla agento por plivastigi homajn kapablojn kaj plibonigi homan dignecon. Educado plenumas forman rolon en socializo por demokrata civitaneco kaj reprezentas nepran subtenon por komunuma identeco. Ĝi estas ankaŭ unua rimedo ebligante individuojn kaj komunumojn sin levigi longdaŭre el povreco kaj rimedo helpi minoritatojn venki la heritaĵojn de historia maljusteco aŭ diskriminacio faritajn kontraŭ ili.
2. La rajto al edukado ne aplikiĝas egale kaj ne spertiĝas al ĉiuj. Minoritatoj 1 en diversaj regionoj de la mondo suferas misproporcie pro malegala aŭ limigita aliro al bonkvalita edukado kaj maltaŭgaj edukaj strategioj. Manko de edukado kondukas al malhavo de civitaj kaj politikaj rajtoj, inkluzive rajtojn al liberaj movado kaj esprimo, kaj limigas partoprenon en la kultura, socia kaj ekonomia vivo de la Ŝtato en publikaj aferoj, tiel kiel praktiki voĉdon-rajtojn. Manko de edukado ankaŭ bremsas la ĝuadon de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, inkluzive rajtojn al dungado, sano, loĝado kaj adekvata vivnivelo. Manko de edukado rezultas en malemo rilate kun leĝ-efikigaj aŭtoritatoj, malhelpante akcedon al rimedoj kiam homaj rajtoj estas malobservitaj.
3. Virinoj kaj knabinoj en minoritataj komunumoj suferas misproporcie pro malaliro al edukado kaj pro altaj niveloj de analfabeteco. Manko de edukado reprezentas absolutan ŝtopon al iliaj progreso kaj sinpovigo.
4. Malbonaj edukad-strategioj povas kontraŭstari homajn rajtojn tiom kiom bonaj strategioj plibonigas rajtojn kaj liberecojn. Nedezirita asimilado altrudita pere de edukado, aŭ perfortigita socia segregado generitaj per edukadaj procedoj, malhelpas rajtojn kaj koncernojn de minoritataj komunumoj kaj pli vastan socian koncernon.
5. En konteksto de rajtoj kaj devigoj rekonataj je la nivelo de Unuiĝintaj Nacioj kaj laŭregione, edukado devintus servi la dualan funkcion subteni klopodojn de komunumoj al memevoluigo en ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj terminoj dum ĝi malfermas vojetojn per kiuj ili povas funkcii en la pli vasta socio kaj promocii socian harmonion.

__________________

1 La termino "minoritatoj" kiel uzata en ĉi tiuj rekomendoj devus esti komprenita kiel ĝi estas uzata en la Deklaracio pri Rajtoj de Homoj apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj (Generala Asembleo resolucio 47/135), la komento de la Laborgrupo pri Minoritatoj super la Deklaracio (E/CN A/Sub/AC.5/2005/2) kaj la unua jar-raporto de la sendependa fakulo pri minoritataj aferoj (E/CN.4/2006/74). Ĝi inkluzivas la homojn kaj grupojn protektitajn sub la Internacia Konvencio super Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio de diskriminacio bazita sur raso, koloro, deveno (kasto), nacia aŭ etna deveno, civitano aŭ necivitano (Generala Asembleo resoluco 2106 (XX)).

6. La estantaj rekomendoj, dum ili kadriĝas kiel rekomendoj por Registara agado, celas pli vastan legandaron, ne nur de Registaroj sed, en terminoj de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, "ĉiun individuon kaj ĉiun organon de socio", inkluzive internaciajn organizojn kaj agentejojn, civilan socion en sia pli vasta signifo, ĉiujn edukistojn kaj tiujn kiuj lernas de ili.

7. La gamo de temoj enhavigitaj en la rekomendoj ne estas ĝisfunda. Ili reprezentas nur mimimumajn postulojn por efika edukad-strategio por minoritatoj, sen malhelpo al pliaj klopodoj faritaj de unuopaj Ŝtatoj por alfronti la bezonojn de koncernitaj individuoj kaj grupoj. La rekomendoj devus esti interpretitaj kun malavara vervo, kunlaborante kun la koncernitaj komunumoj, konsidere pri la demando ke homrajtaj instrumentoj estu interpretitaj kaj normoj aplikigitaj por esti praktike efikaj, por ke ili faru realan diferencon al la vivoj de homoj. Kaze de dubo aŭ malkonsento rilate al ilia potenciala aplikigeblo, la principoj devus esti interpretitaj favore al membroj de minoritatoj kiel elportantoj de rajtoj sed ankaŭ kiel potencialaj viktimoj de edukada senigado.

8. La rekomendoj estas verkitaj en larĝaj terminoj kaj povas esti efektivigitaj en landoj kun diversaj historiaj, kulturaj kaj religiaj fondoj, kun plena respekto por universalaj homaj rajtoj.

II. KERNAJ PRINCIPOJ

9. Ĉiu persono havas rajton al alirebla, senpaga kaj altkvalita baz-nivela edukado. Ŝtatoj devus uzi bonsensajn leĝajn kaj aliajn rimedojn por efektivigi la iom-post-ioman realigon de tiu rajto respekte al meznivela edukado kaj por altnivela edukado surbaze de kapablo. La rajto al edukado por ĉiuj estas bazita super universalaj kaj regionaj hom-rajtoj instrumentoj, inter kiuj instrumentoj pri minoritataj rajtoj. La kernaj principoj de internaciaj homaj rajtoj estas plene aplikeblaj al la rajto al edukado kaj devus esti bonintence efektivigitaj per Ŝtatoj. Ĉi tiuj inkluzivas principojn de egaleco kaj sendiskriminacio, kaj ankaŭ la principoj de egaleco inter virinoj kaj viroj en la ĝuado de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. La principo de sendiskriminacio inkluzivas ĉiujn homojn de edukad-aĝo loĝantajn en la teritorio de Ŝtato, enhavante nenaciulojn, kaj senkonsidere ilian leĝan statuson.

10. Politikaj kaj praktikoj en lernejoj kiuj, de jure de facto. apartigas lernantojn en malsamaj grupoj surbaze de minoritata statuso malobservas rajtojn de minoritatoj kaj ankaŭ forprenas el la tuta socio ĝian plej bonan okazon flegi socian koherecon kaj respekton de diverseco de vidpunktoj kaj spertoj. Lernantoj kaj socioj gajnas la plej grandan edukan avantaĝon kiam klasĉambroj enhavas diversecon de lernantoj, etne, kulture kaj ekonomie.

11. La principo de egaleco ne signifas unuaforman traktadon en la kampo de edukado senkonsidere cirkonstancojn, sed prefere ke malsalma traktado de individuoj kaj grupoj estu pravigita kiam specifigitaj cirkonstancaj motivigas ĝin, tiel kiel rajto al egala traktado ankaŭ estas malobservita kiam Ŝtatoj, sen permesebla pravigo, ne traktas malsame homojn kies situacio estas signife malsama. La principo de sendiskriminacio implicas ke homojn apartenantaj al minoritatoj ne devus esti traktataj malsame en la kampo de edukado sole surbaze de iliaj apartaj etnaj, religiaj aŭ kulturaj karakterizoj, krom se estas permeseblaj

kriterioj por motivigi tiajn distingaĵojn, inkluzive kriteriojn difinitajn en specifaj instrumentoj pri minoritataj rajtoj. Naciaj kaj lokaj kontekstoj gravas en la detalita aplikado de edukaj respondecoj, kaj Registaroj ĝuas marĝenon de apreciado kiam ili aplikas la principojn al apartaj kontekstoj.

12. Principoj de egaleco kaj sendiskriminacio permesas uzi apartajn provizorajn rimedojn. Tiaj rimedoj estas devigaj kiam kondiĉoj de ilia aplikado estas plenumigitaj. Apartaj rimedoj aŭ pozitiva agado uzendas, ekzemple, por ke Registaroj rekonu la estanton de struktura diskriminacio kaj kontraŭbatalu ĝin. La kazo de apartaj rimedoj aŭ pozitiva agado ne devus esti konfuzita kun minoritataj aŭ indiĝenaj rajtoj al estanteco kaj identeco kiuj ekzistadas tiom longe kiom la koncernitaj individuoj kaj komunumoj deziras la daŭran aplikadon de tiuj rajtoj. Rimedoj uzitaj en la kampo de edukado por minoritoj ne devus konstitui programon de altrudita aŭ artefarita asimileco.

13. Edukado por ĉiuj lernantoj devus enhavi interkulturan aliron kiu rekonas kaj valoras kulturan diversecon. Devus esti evoluiĝo de interkultura kaj kontraŭrasisma kapablo ene de edukadaj institucioj je ĉiu nivelo kaj inspirante ĉiujn politikojn.

14. Minoritatoj rajtas partopreni la vivon de la Ŝtato kaj decidojn afektantajn sian estontecon kaj tiun de siaj infanoj. En la kampo de edukado, tiu rajto implicas enmeton de minoritatoj en la desegno, efektivigeco, monitoro kaj taksado de edukaj programoj kaj la administrado de edukadaj institucioj. Tio ankaŭ signifas ke alternativo al integrita kursaro konsidereblas por plenumi la bezonojn, aspirojn kaj prioritatojn de minoritatoj.

15. La respondecoj de la Ŝtato plenumi la rajtojn al edukado kaj sendiskriminacio ne estas diluitaj pere de kompleksojn de politikaj strukturoj; la respondecoj etendiĝas principe al la tuta Ŝtata teritorio. Registaroj devas klopodi laŭeble por certigi ke naciaj politikoj ne estas subfosigitaj aŭ defiigitaj de lokaj aŭtoritatoj en Ŝtatoj kun enlandaj konstituciaj aranĝoj, tiel kiel malcentralizigita aŭtoritato aŭ transpaso de povoj.

16. Ŝtatoj devus uzi taŭgajn rimedojn tiaj kiaj, laŭeble, homoj apartenantaj al minoritatoj havus adekvatajn oportunojn lerni siajn gepatrajn lingvojn aŭ havi instrukcion en siaj gepatraj lingvoj. Ĉi tiuj rimedoj estas plej kritaj en antaŭlernejoj kaj elementaj lernejoj, sed povas etendiĝi al postaj fazoj de edukado. Lernejaj kursaroj devas instigi scion inter ĉiuj lernantoj pri la historio, tradicioj, lingvo kaj kulturo de la minoritatoj ekzistantaj ene de ilia teritorio kaj ankaŭ certigi ke minoritatoj havigu al si adekvatajn oportunojn por akiri scion de la socio entute.

17. En la kampo de edukado kaj minoritatoj, estas nepra bezono por akurataj donitaĵoj kiuj estas kvalitecaj kaj kvantecaj, disagregitaj laŭ sekso, raso, etno kaj handikap-stato, por taksi la bezonatajn postulojn en la disvolviĝo, institucieco, efektivigo kaj monitoro de celigitaj edukadaj politikoj. Donitaĵoj devus ankaŭ esti kolektitaj pri povrec-stato kaj pri la aliro al edukado kaj progreso de infanoj kiuj ne parolas la superregantan lingvon. Indikiloj kaj normoj estas necesaj por akurate taksi edukadajn politikojn, inklusive de taksadoj de la etendiĝo de diskriminacio kontraŭ mintoritatoj kaj la sukceso aŭ malsukceso de politikoj por elimini diskriminacion. Tiaj donitaĵoj devus inkluzivi reserĉojn pri kaŭzoj de malmulta

lernej-aliĝo kaj elretiriĝoj indicoj kiam taŭgas. Disagrego de donitaĵoj laŭ sekso montros la barierojn kiuj malhelpas knabinojn kaj virinojn akcedi al edukado kaj lernado. Ĉiuj donitaĵoj devas esti regule alirebligitaj al la publiko.

18. Donitaĵ-kolektaj ekzercon pri minoritatoj devus okazi en kultur-sensitiva maniero, je volonta bazo, kaj kun plena respekto por privateco kaj anonimeco de la koncernitaj individuoj, kaj surbaze de ilia mem-identeco kiel membroj de koncernitaj grupoj.

III. ESENCAJ POSTULOJ POR EFIKA EDUKAD-STRATEGIO

19. Ŝtatoj devus aliri al edukado de minoritatoj kun pozitiva sinteno. Rimedoj devus esti uzataj de Ŝtatoj por aktive efektivigi edukad-rajtojn ĝis maksimumo de iliaj disponeblaj resursoj, individue kaj pere de internacia helpo kaj kooperacio.

20. Ŝtatoj devus reekzameni, efikigi kaj amendi sian leĝdonadon laŭbezono por aserti la rajton al edukado por ĉiuj, elimini diskriminacion kaj garantii kvalitan edukadon por ĉiuj membroj de minoritatoj.

21. Ŝtatoj devus krei condiĉojn ebligante instituciojn kiuj reprezentas minoritatojn partopreni je signifoplena maniero en la evoluiĝo kaj efektivigo de politikoj kaj programoj rilate al edukado por minoritatoj.

22. Buĝetaj prioritatoj estas nepraj al la Ŝtato por efektivigi siajn devigojn respekti, protekti kaj konformiĝi al la edukadajn rajtojn de minoritatoj. Por skizi edukadajn buĝetojn en la kazo de minoritatoj, oni bezonas klarajn kriteriojn. La kost-taksado kaj financo de edukadaj politikoj devus esti bazitaj je tutisma aprecado de minoritataj bezonoj surbaze de la tujaj ke neforpreneblaj devigoj de la Ŝtato garantii ke la rajtoj al edukado estos praktikata sen diskriminacio kaj surbaze de la principo de egala traktado. La principo de egala traktado necesigas la asignon de pluaj resursoj kaj klopodoj por antaŭenigi la rajton al edukado inter minoritataj grupoj kiuj estas estintaj viktimoj de historiaj maljustoj aŭ diskriminacio efektivigante sian rajton al edukado.

23. Buĝetaj asignoj por edukado devus esti travideblaj kaj cedema al ekstera ekzamenado. Buĝetoj devus esti prezentitaj en formo kiu permesas taksadon de asignoj disagregitaj laŭ minoritata statuso kaj sekso, igante travidebla la celadon de apartaj rimedoj por minoritataj knabinoj kaj minoritataj knaboj.

24. Programoj por edukado de minoritatoj, kaj ankaŭ instruistoj kaj tauĝajn lern- kaj leg-materialoj, inkluzive librojn, devas esti disponigeblaj en la gepatraj lingvoj de la minoritatoj.

25. Edukadaj servoj devus esti organizataj por ke ili atingu minoritatajn komunumojn ĉie en la ŝtata teritorio, kaj devus esti sufiĉaj por pritrakti la bezonojn de tiaj komunumoj. Ŝtatoj devas certigi ke la edukadaj servoj por minoritatoj estas liverataj je kvalita nivelo komparebla al naciaj normoj.

26. Ŝtatoj devus rekoni ke adekvata dungado, trejnado kaj stimuligado de instruistoj labori en regionoj loĝataj plejmulte per membroj de minoritatoj konstituas faktorojn de grandega graveco en la provizo de adekvataj edukad-servoj, kaj ili devus organizi programoj de trejnado de instruistoj tial.

27. Ŝtataj aŭ lokaj politikoj aŭ praktikoj kiuj, de jure de facto, rezultas en klasoj aŭ lernejoj por minoritataj lernantoj, aŭ lernejoj aŭ klasoj kun disproporciege altaj nombroj de minoritataj lernantoj, je diskriminacia bazo, estas malpermesitaj, krom en limigitaj kaj neordinaraj cirkonstancoj. Specife, la misuzo de psikologaj aŭ lern-kapablaj ekzamenoj por registrigo de infanoj en elementaj lernejoj devas esti submetita al profunda ekzamenado, rilate al ilia ebleco generi diskriminaciajn rezultojn. La kreado kaj evoluiĝo de klasoj kaj lernejoj provizante edukadon en minoritataj lingvoj ne devus esti konsiderata kiel nepermeseblan segregacion, se atribuo al tiaj klasoj kaj lernejoj estas de naturo libervola. Tamen, kiam apartaj edukadaj institucioj estas staritaj por minoritatoj pro lingvistikaj, religiaj aŭ kulturaj kialoj, neniuj barieroj devus esti konstruataj por malhelpi membrojn de minoritataj grupoj studi ĉe ĝeneralaj edukadaj institucioj, se ili aŭ iliaj familioj tiel deziras.

28. Edukado devus esti disponebla je ĉiuj niveloj por minoritatoj, de antaŭlernejo ĝis triagrada edukado, kaj same teknika kaj metia edukado, surbaze de egaleco kun aliaj lernantoj.

IV. EGALA ALIRO AL KVALTA EDUKADO POR MINORITATOJ

29. La principo de sendiskriminacio estas ŝlosilo al akiro de egala aliro al edukado, kaj certigo de daŭran partoprenon kaj kompletigon de kvalita edukado por membroj de malfavorataj kaj minoritataj grupoj.

30. Membroj de minoritatoj devas havi realisman kaj efektivan aliron al kvalitaj edukad-servoj, sen diskriminacio, ene de la Ŝtata jurisdikcio. Alireco havas tri superkuŝantajn dimensiojn : nediskriminacion pro malpermesataj kialoj; fizikan aliron; kaj ekonomian aliron.

31. Barieroj al alireco povas rezulti de unuopaj aŭ multoblaj faktoroj, ĉu fizikaj, sociaj, financaj aŭ pedagogiaj. Ŝtatoj devus pritratkti ĉiujn tiajn faktorojn por faciligi efektivan aliron, aparte en kazoj kie barieroj al aliro estas kunmiksitaj, kiel en la kazo de lernantinoj, rezultante en malvirta cirklo kiu kondukas al grava edukad-ekskluzivo. La estanteco de lokaj kutimoj kiuj limigas liberan movon de knabinoj kaj virinoj ne kvitigas la Ŝtaton de ties respondecoj garantii aliron al edukado por minoritataj knabinoj.

32. Apartan atenton al edukado estas postulata en la konteksto de urĝencoj, armitaj konfliktoj kaj naturaj katastrofoj kiam infanoj de minoritatoj aŭ vundeblaj loĝantaroj ne havas aliron al socia protekto kaj esencaj servoj, inkluzive edukado. Rimedoj uzendas por eviti diskriminacion kaj favoratismon dum tiuj periodoj kaj dum periodoj de renormaliĝo kaj rebonstatigo.

33. Aŭtoritatoj devus senigi direktajn kaj nedirektajn instituciajn barierojn al edukado por minoritatoj, kaj pritrakti kulturajn, seksajn kaj lingvistikajn barierojn kiuj povus havi egalvalorajn alir-neantajn efikojn.

34. Por certigi efikan aliron al edukado por membroj de minoritataj komunumoj, aŭtoritatoj devus klopodi preni rimedojn por forigi malhelpojn rezulte de povreco kaj infan-laboro, sendomiĝo, malaltaj nutraĵ-niveloj, malbonsano kaj sanitara servo inter la komunumoj, kaj ankaŭ malhelpoj rezultantaj el politiko de historia diskriminacio aŭ maljusto en la efektivigo de la rajto al edukado.

35. Malfacilaĵoj en lerneja registro kaj reteno de delokigitaj homoj, membroj de nomadaj aŭ duon-nomadaj grupoj, migrantaj laboristoj kaj iliaj infanoj, kaj knabinoj kaj knaboj, devus esti pritraktitaj en postiva kaj konstruplena maniero. Manko de dokumentoj ne devus malhelpi lernantojn registriĝi en lernejoj.

36. Matrikulado kaj registraj formalaĵoj kaj kostaj ŝarĝoj devus esti mildigitaj por faciligi la akcepton de minoritataj lernantoj en lernejoj; tiaj malhelpaj faktoroj povus esti afero de pliprofunda koncerno rilate al akcepto de inaj lernantoj.

37. Resursoj devus esti sufiĉaj por garantii ke la edukadon de iliaj infanoj estas finance ebla propozicio por minoritataj familioj.

38. La influo de loĝejaj moviĝadoj sur lernej-registroj devus esti zorge taksitaj kaj pritraktitaj por eviti neegalajn sociajn kaj edukadajn rezultojn. Aŭtoritatoj devus atenti pri situigo de lernejoj por ke minoritataj lernantoj ne estas malfavorigitaj rilate al fizika aliro al lernej-konstruaĵoj nek kvalito de edukadaj rezultoj.

39. Ŝtatoj devus zorge monitori kaj klopodi preni rimedojn por malaltigi la alta kvanto de ekskludo kaj elretiriĝo inter minoritataj lernantoj kaj, de minimus, konformigi ilin kun la kvantoj en la majoritata loĝantaro, kune kun gepatroj, asocioj kaj komunumoj. Ŝtatoj devus klopodi preni rimedojn por faligi barierojn al edukato, ĉu kulturaj, sociaj, ekonomiaj aŭ iujn ajn aliajn, kiuj kondukas al altaj elretiriĝaj kvantoj.

40. Ŝtatoj devus certigi egalan aliron al edukado por virinoj kaj knabinoj en minoritataj grupoj, kuijn povreco kaj familiaj respondecoj povus disproporcie ekfrapi, kaj kiuj povus esti submetitaj al plimalbonigita diskriminacio, inkluzive en ekstremaj kazoj perforto, surbaze de kulturo, sekso aŭ kasto.

41. Pozitiva agado en edukado por membroj de minoritoj kiuj estis submetitaj al politiko de historia diskriminacio aŭ maljustoj en la efektivigo de la rajto al edukado devus etendiĝi al alta edukado, kie la kunigita ekfrapo de diskriminacio je pli malaltaj niveloj de edukado ofte rezultas en malaltaj niveloj de reprezentado de membroj de minoritataj grupoj en la lastaj etapoj de edukado, ĉu kiel lernantoj, ĉu kiel edukad-profesiuloj.

42. Programoj de plenkreska edukado aŭ "dua-ŝancaj" lernejoj devus esti kuraĝigitaj kaj multobligitaj por membroj de minoritatoj kiuj ne plenumis bazajn edukadajn nivelojn.

V. LERNADA MEDIO

43. Edukado devus vigle strebi al eliminado de antaŭjuĝoj inter loĝantaraj grupoj kaj antaŭenigo de reciproka respekto, interkompreno kaj toleremo inter ĉiuj homoj loĝantaj en la Ŝtato, kio ajn iliaj etnaj, religiaj aŭ kulturaj devenoj aŭ sekso.

44. Edukado pri homaj rajtoj por ĉiuj devus fariĝi esencan parton de la nacia edukado sperto.

45. Instruista dungantaro devus esti proviziitaj de komenca kaj daŭra trejnado preparante ilin respondi al bezonoj de lernantoj de diversaj devenoj.

46. Instruista trejnado, inkluzive trejnado de instruistoj de minoritataj komunumoj, devus enhavi kontraŭ-diskriminacion, seks-senteman kaj interkulturan trejnadon.

47. Ŝtatoj devus strebi por certigi ke la lernej-medio por membroj de minoritatoj estu bonveniga kaj akceptema al iliaj bezonoj kaj zorgoj.

48. Sistemoj por registri rasismaj aŭ similaj incidentoj celantaj minoritatoj, kaj politikoj por elmini tiajn incidentojn devus esti devolvigitaj en lernejaj sistemoj.

49. Disciplinaj agadoj prenitaj kontraŭ lernantoj devus esti proporciaj, justaj kaj imunaj de iu ajn percepto de antaŭjuĝo kontraŭ minoritataj lernantoj. Pozitivaj disciplinaj praktikoj kiuj ne konfliktas kun la unuaj celoj de reteno de lernantoj kaj edukadaj rezultoj devus esti uzataj. Disciplinaj agadoj devus respekti la rajtojn de gepatroj esti plene informigitaj, partopreni al decidofaran procezon kaj serĉi eksteran mediacion.

50. Ŝtatoj devus agi por reĝustigi situaciojn en kiuj mankas trejnitaj instruistoj kiuj parolas minoritatajn lingvojn.

51. Ŝtatoj devus vigle strebi dungi kaj trejni instruistojn de minoritataj komunumoj, viroj kaj virinoj, je ĉiuj niveloj de edukado kiel ŝlosil-aspekto de strategio por devolvigi plurkulturan etoson en lernejoj.

52. Lerneja direkcio kaj adminstrado devus vigle impliki reprezentantojn de minoritataj komunumoj.

53. Ŝtatoj devus kuraĝigi kaj sistemigi viglan konsulton kaj kunlaboron inter gepatroj de infanoj de minoritatoj kaj la lernejaj aŭtoritataj, inkluzive kiam taŭgas, pere de dungigo de mediaciantoj por plibonigi gepatra-lerneja komunikado, kaj de interpretistoj kiam gepatroj ne parolas la lingvon de la lerneja administracio.

VI. ENHAVO KAJ PROVIZO DE LA KURSARO

54. La formo kaj substanco de edukado, inkluzive kursaron kaj instru-metodojn, devas esti akcepteblaj de gepatroj kaj infanoj laŭkoncerne, kulture taŭgaj kaj de kvalito egala al naciaj normoj.

55. Devus esti rekonata la libereco de gepatroj aŭ leĝaj kuratoroj elekti edukadajn instituciojn por siaj infanoj krom tiuj starigitaj de la ŝtataj aŭtoritatoj, kaj tiu de certigi la religian kaj moralan edukon de siaj infanoj konforme al iliaj propraj konvinkoj. Tiaj alternativaj institucioj tamen devas konformiĝi al la "minimumaj edukadaj normoj kiel establitaj aŭ

aprobitaj de la Ŝtato".2 Iu ajn Ŝtata financado de ne-Ŝtataj lernejoj devas esti provizita al ĉiuj tiaj lernejoj egalbaze. Ŝtatoj devus certigi ke ĉiuj gepatroj estas informigitaj pri la rajto elekti alternativajn edukad-instituciojn.

56. Rilate al la rajto ekzerci religion en lernejoj aŭ edukadaj institucioj, forumoj por daŭra dialogo devus esti starigitaj laŭbezono inter membroj de religiaj minoritatoj kaj la edukadaj institucioj kiuj servas ilin, cele al plibona kompreno kaj por akomodi iliajn religiajn bezonojn ene de lernejoj.

57. En kazoj kie membroj de minoritatoj staras siajn proprajn edukadajn instituciojn, ilia rajto tion fari ne devus esti ekzercita en maniero kiu malhelpas ilin kompreni la kulturon kaj lingvon de la nacia komunumo entute, kaj partopreni en ĝiaj agadojn.

58. Ŝtatoj devus provizii adekvatajn oportunojn al homoj apartenantaj al minoritatoj lerni sian gepatran lingvon aŭ lerni pere de la gepatra lingvo, alternativoj kiuj ne devus esti komprenitaj kiel reciproke ekskluzivaj. Specifaj formoj de tiaj oportunoj devus esti elektitaj kunkonsulte kun homoj apartenantaj al minoritatoj kaj konsiderante iliajn libere esprimitajn dezirojn.

59. Lernejaj lingvo-reĝimoj por unuaj etapoj de edukado en Ŝtataj lernejoj devus ideale uzi la lingvon de la infano kiel ĉefa medio de instruado, kun iom-post-ioma enkonduko de la Ŝtata lingvo aŭ ĉefa loka lingvo, se malsamas ol tiu de la infano, je pli posta etapo, laŭeble per dulingvaj instruistoj sentemaj al la kulturaj devenoj de minoritataj infanoj.

60. Edukado devus esti adaptebla al situacioj de ŝanĝantaj socioj kaj komunumoj kaj esti respondemaj al bezonoj de lernantoj en diversaj sociaj kaj kulturaj situacioj. Diversaj lern-sistemoj devus esti konsiderataj por ke estu liverata kvalitan formalan kaj neformalan edukadon kiu estas konforme al la situacio, kultur-specifa, kaj trafa ene de integrata sistemo de edukado.

61. Kursaroj devus adekvate respeguli la diversecon kaj plurecon de socio kaj la kontribuon de minoritatoj al socio.

62. Kursaroj devus antaŭenigi la konservon kaj protekton de minoritataj lingvoj, kaj identigi kaj ekipi membrojn de minoritatoj per la edukadajn ilojn bezonatajn por ilia plena partopreno en la koncerna socio.

63. Kursaroj rilate al minoritatoj devus esti devolvigitaj kune kun organizoj reprezantantaj minoritatoj, kaj membroj de minoritataj grupoj devus, ideale, teni influplenajn oficojn en edukad-ministroj aŭ aliaj aŭtoritatoj decidantaj pri kursaroj.

-----------------------

2 International Covenant on Economic, Social and Cultural Rights (Internacia Kontrakto super Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj), art. 13., para 3.

64. Ŝtataj edukad-aŭtoritatoj devus certigi ke la ĝenerala deviga kursaro por ĉiuj en la Ŝtato enhavas instruadon de historio, kulturo kaj tradicioj de minoritatoj de la vidpunkto de la minoritatoj mem. Ŝtatoj devus uzi rimedojn por instrui al la komunumo rakontojn pri minoritatoj al aliaj grupoj.

65. La antaŭenigo de kulturoj rajtoj de minoritatoj estas necesa por progresigi la plenumon de iliaj edukad-rajtoj. Ĉi-tiuj rajtoj inkluzivas aliron al skribaj, aŭdaj kaj vidaj medi-materialoj en ilia propra lingvo por riĉigi la kulturan vivon de minoritatoj. Devus ankaŭ esti liberan interŝanĝon de libroj kaj aliaj edukad-materialoj kaj aliro al universitatoj regataj de membroj de ilia nacia grupo en aliaj Ŝtatoj. 3

66. Edukadaj kursaroj ne devus enhavi materialojn kiuj stereotipas aŭ humiligas minoritatojn, inkluzive kunmiksitan stereotipadon de minoritataj knabinoj kaj virinoj surbaze de kaj ilia nacia aŭ etna deveno, kaj de ilia sekso. Instruistoj kaj aliaj edukad-dungantoj devus eviti la uzon de ofensivajn nomojn por indivduo aŭ komunumo aŭ nomojn nelibere elektitaj de la koncerna individuo aŭ komunumo. Edukadaj kursaroj instruitaj al ne-minoritataj grupoj ene de la Ŝtato devus enhavi materialojn desegnitaj por redukti stereotipojn kaj rasismajn sintenojn cele al minoritatoj.

67. Membroj de la ĝeneral loĝantaro devus havi la okazon lerni minoritatajn lingvojn kaj tiele kontribui al la plifortigon de toleremo kaj kultura interŝanĝo ene de la Ŝtato.

-----

---------------

3 Tiu ĉi kondiĉo estas konforme al artiklo 2, paragrafo 5, de la Deklaracio pri Rajtoj de Homo apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj


Elŝuti 65.09 Kb.

  • ANTAŬENIGO KAJ PROTEKTO DE CXIUJ HOMAJ RAJTOJ : CIVILAJ, POLITIKAJ, EKONOMIAJ, SOCIAJ KAJ KULTURAJ RAJTOJ, INKLUZIVE LA RAJTON AL EVOLUIGO
  • (15 kaj 16 de decembro 2008) GE.09-11819 (E) 090309 _________________ * Malfrua submeto I. EDUKADO
  • II. KERNAJ PRINCIPOJ
  • III. ESENCAJ POSTULOJ POR EFIKA EDUKAD-STRATEGIO
  • IV. EGALA ALIRO AL KVALTA EDUKADO POR MINORITATOJ
  • V. LERNADA MEDIO
  • VI. ENHAVO KAJ PROVIZO DE LA KURSARO

  • Elŝuti 65.09 Kb.