Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Konsci u numero 68 15/04/2015 Informilo por enprofundighi en la e-movadon Afrikan Redaktas : Liberesko

Elŝuti 5.13 Kb.

Konsci u numero 68 15/04/2015 Informilo por enprofundighi en la e-movadon Afrikan Redaktas : Liberesko




Dato07.11.2017
Grandeco5.13 Kb.

Elŝuti 5.13 Kb.

K O N S C I U
=================================
Numero 68 15/04/2015
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================

MESAGHO DUM LA 14a DE APRILO OKAZE DE LA KVINJARIGHO DE UETA EN 2015


*********************************************************************

Estimataj geamikoj,

Jen ni en la 14a de aprilo 2015. Iam en tiu chi tago estis finighanta la surtera vivo de Zamenhof. Aliiam okazis diversaj aferoj, kaj jen en tiu tago 2010a naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Pasis jam kvin jaroj. Ni scias kion ni faris kaj nun kion ni faros.

Ni povis arigi esperantistojn afrikajn en unusola loko ech se virtuala. Kune ni diskutis pri aferoj por la progresigo de Esperanto en Afriko. Hans BAKKER chiam estis kun ni. ACE (Afrika Centro Espeprantista) povis siamaniere nutri afrikanojn per buntaj informoj pri la tutmonda E-movado. Ghi povis ankau eduki afrikajn esperantistojn, kion ghi plufaros en venontaj jaroj.

Granda stadio, kiun afrikaj esperantistoj ne povis jam atingi, estas konsciighi pri siaj esperantisteco kaj homeco. Homeco, char ili devas vere konsideri sin kiel homojn kaj vivi homece inter siaj samhomoj. Esperantisteco char ili devas konduti kiel chiuj aliaj esperantistoj de la mondo. Kio ege gravas en tio chi, tio estas ilia sinforgeso profite al la ceteraj homoj. Ne chiam nur al afrikanoj oni donu ion kun la klarigo de afrikanoj estas nepagipovaj. Ankau afrikaj esperantistoj donu al aliaj kian tiuj chi jam longajn jarojn donis al ili.

Unua afero farenda estas, ke afrikaj esperantistoj klopodu memfinanci sian agadon. Tio eku per kotizetoj al la lokaj kluboj. Kiuj diras, ke afrikanoj ne povas ion kotizi, tiuj certe ne tute konas Afrikon. Afrikaj esperantistoj ja kotizas en aliaj medioj, kaj preskau nur en esperantujo oni nomas ilin nepagipovaj. Sub tiu kvalifito kashighas multo, kiu plagas la movadon en Afriko. Vidu ni, ke la afrika E-movado chiam sinkas en diskordoj pro la klopodoj de ekstrafrikaj esperantistoj por helpi al afrikaj esperantistoj. Ne, ankau afrikaj esperantistoj organizu sin por unue prizorogi sin kaj poste kontribui ankau mone al la tutmonda esperantokomunumo.

Tiu chi kvinjarigho de UETA alvokas chiujn afrikajn esperantistojn pripensi la sorton de Afrika Agado, kies vera progreso dependas de nia konsiciigho pri nia respondeco en la movado. Ne chiam oni donu al ni, sed ankau ni donu al la aliaj. Alikontinentaj Esperantisitoj ne chiam donu al ni, sed ili klopodu, ke ankau ni donu ion, antau ol ili aldonu siajn kontribuojn. Eble kanto de togolandano povos ion aludi al ni.

"Inter bufo kaj lacerto, kiun oni helpu por surgrimpi muron ?"


Ni chiuj pripensu nian respondon, dum ni baldau havos tiun de Midi LAKOSS, la togolanda kantisto.
Chu bufon oni helpu au lacerton. Tiu chi jam klopodas grimpi dum bufo tute ne povas. Kiun vi helpos ?
La togolanda kantisto, lautis :"adogloooooo.... jesu kristo la ve nu o". Li tiel gratulas lacerton, ke Jesuo kompatos lin. Chiuj ni komprenas, ke la kantisto shatus helpi ne bufon sed lacerton".
Simple ni mem faru ion, antau ol ekspekti, ke iu venu por helpi nin.

Estimaj geamikoj afrikaj, jen la pilko sur via kampo. Klopodu iom movighi finance profite vian agadon, antau ol atendi ion de la ekstero. Tio ege altigos nian homan dignecon.

Sukceson !

La administranto de ACE (Afrika Centro Esperantista)



GBEGLO Koffi

www.ipernity.com/blog/gkp/890314


Elŝuti 5.13 Kb.


Elŝuti 5.13 Kb.