Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Konferenco de universitatoj kie Esperanto aŭ interlingvistiko estas instruata

Elŝuti 25.06 Kb.

Konferenco de universitatoj kie Esperanto aŭ interlingvistiko estas instruata




Dato19.03.2017
Grandeco25.06 Kb.

Elŝuti 25.06 Kb.

Konferenco de universitatoj kie Esperanto aŭ interlingvistiko estas instruata


Mallonga ĝenerala enkonduko

John Wells, UCL Londono Amsterdamo 2008 07 17


Ni kunvenis por diskuti kiel instrui je universitata nivelo Esperanton aŭ interlingvistikon aŭ ambaŭ. En ĉi tiu mallonga ĝenerala enkonduko mi listigas amason da ‘kuglopunktoj’, kun la celo liveri kelkajn ideojn pri la eventuala fluo de niaj diskutoj.
Mi dividas mian prelegeton en kvar sekciojn: difini la disciplinon Esperanto, difini la disciplinon interlingvistiko, rilatigi nian laboron al nuntempaj intelektaj fluoj, kaj starigi demandojn pri praktikaj problemoj en universitatoj.

Difini la disciplinon: Esperanto


Evidente, unu el la ĉefaj taskoj de la Esperanto-movado estas instrui la lingvon: heredigi ĝin al novaj generacioj da parolantoj. Ĉu tio estas tasko ankaŭ por ni? Plej ofte, ni volos akcepti tiun taskon. Tamen — same kiel okazas en kelkaj institutoj de klasikaj lingvoj kiuj ne plu instruas la latinan, sed instruas anstataŭe pri ‘klasika civilizo’, kelkaj kursoj pri interlingvistiko preferos ne dediĉi la disponeblan tempon al la tamen temporaba tasko instrui la lingvon dekomence. Same kiel okazas por aliaj lingvoj, oni povas postuli jaman scion de la lingvo kiel kondiĉon por akcepti kandidaton en la studprogramo. Tio forigas la problemojn kiuj alie fluas el malsamaj lingvaj niveloj kaj malsama aĝo inter la studentoj.

Tiuj, kiuj tamen instruas la lingvon, okupiĝas pri la tradiciaj taskoj lernigi al la studentoj la gramatikon (larĝsence) kaj la vortprovizon. Tio havas du flankojn: praktikan (lingvoinstruan) kaj teorian (lingvopriskriban).

Necesas demandi ankaŭ, kiel la universitataj studoj rilatu al la ĝenerala Esperanto-movado, Mi mencias la Interlingvistikajn Studojn de Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kies studsemajno okazas oportune tuj antaŭ la festivalo Arkones.

Fundamenta tasko de universitatoj estas fari originalajn esplorojn. Ni esploru la lingvon mem: formale, el la vidpunkto de ĝenerala lingvistiko, demandante ekzemple kiel ĝi similas aŭ malsimilas al aliaj lingvoj, kiel ĝi ilustras aŭ ne la ‘universalojn’, la trajtojn komunajn de ĉiuj lingvoj; kaj praktike, kiel sociolingvistikan fenomenon unikan en la historio de la homaro. Ni esploru la ĉiaman dilemon, en la lingvouzo kaj lingvoevoluo, inter skemismo kaj naturalismo: ni observu kiel la pendolo balanciĝas inter tiuj du polusoj, de malsanulejo ĝis hospitalo, de allogaĵo al atrakcio, kaj de frazmelodio al intonacio.

En la socia flanko, ni esploru la historion de la Esperanto-movado. Ni paŭsu la dividon en la dudeka jarcento inter la idealoj de klaspolitiko unuflanke kaj neŭtralismo aliflanke; kaj en la lastaj jardekoj inter finvenkismo, la klasika celo de la movado, kaj la ‘jamvenkismo’, lanĉita per la Deklaracio de Raŭmo, laŭ kiu (por trosimpligi) Esperanto jam ekzistas, jam venkis, kaj estas plu nur uzenda kaj praktikenda sen la celo konverti la mondon.

Studi la literaturon de Esperanto estas unu inter pluraj studobjektoj de nia disciplino. Pri ties graveco ekzistas diversaj opinioj. Multaj universitataj fakoj de lingvoj, almenaŭ en mia lando Britujo, okupiĝas ĉefe ne pri la lingvo mem sed preskaŭ sole pri la literaturo de la koncerna lingvo. Tio laŭ mi estas bedaŭrinda afero, sed oni povas imagi la starigon de Esperanto-fakoj kun simila limigo de la studkampo.

Esplorante la Esperanto-literaturon oni ne nur okupiĝas pri unuopaj aŭtoroj sed volas difini periodojn kaj skolojn, stilojn kaj ĝenrojn. Oni aplikas la aparaton de literatura kritikado, ne forgesante modernajn tendencojn (ekzemple strukturalismo, intertekstismo ktp). Oni esploras, kiel la literaturo de Esperanto rilatas al alilingvaj literaturoj.

Difini la disciplinon: interlingvistiko


Povas esti, ke paroli pri interlingvistiko estas pli akcepteble en multaj universitataj rondoj ol paroli rekte pri Esperanto. Tamen interlingvistiko ne estas nura kaŝnomo por Esperantaj studoj.

Bona komencpunkto povas esti la intelektaj fluoj de la dua duono de la dek-naŭa jarcento: la fluoj, kiuj animis doktoron Zamenhof en lia projekto. En tiu epoko okazis frapaj novaj inventoj — fervojo, telegrafo — kaj baldaŭ okazos ankoraŭ aliaj mondskuaj inventoj — telefono, radio, aŭtomobiloj. En la unuaj jaroj Esperanto estis sentata kiel moderna invento same signifa por la tuta mondo.

Bone estas rigardi la pozicion de Esperanton en la longa intelekta historio de projektoj de lingvoj artefaritaj, logikaj, filozofiaj, idealaj, konstruitaj, planitaj. Kiuj estis la specialaj kvalitoj aŭ cirkonstancoj, kiuj kondukis al ĝia relativa sukceso?

Oni povas esplori aliajn projektojn de komuna lingvo. Eventuale iuj volos instrui la elementojn de Volapük aŭ de Ido por komparo.

De kie venis la ideo, ke en la mondo ekzistas “lingva problemo”? Ĉu tiu problemo estas sentata same nun, kiel antaŭ 120 jaroj?

La emo plibonigi, normigi, krei lingvon estas multe pli vasta temo ol interlingvistiko. Ekzistas tuta studofako ‘lingvoplanado’, kiu restas aktuala temo en multaj triamondaj landoj.

Ni ne preteratentu la ideologian flankon, la t.n. ‘internan ideon’. Novan puŝon al tiaj konsideroj donis la verkisto Umberto Eco, aŭtoro de La Perfekta Lingvo. Mi citas:

"La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton! … La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata."

Ni volonte frontas la demandon, kio estas la diferenco inter lingvo kaj kodo? inter ‘naturaj’ homaj lingvoj kaj komputila aŭ maŝina lingvo? Kiuj estas la motivoj, por lokigi Esperanton firme inter la t.n. naturaj lingvoj?

La studo pri la historio de piĝinaj kaj kreolaj lingvoj estis fruktodona en la teorioado de lingvistiko. Kiel povas esti, ke frakasitaj socioj sen komuna lingvo povas kvazaŭ mem inventi novan lingvon por ebligi almenaŭ minimuman komprenon? Kio okazas al la dua generacio kaj la sekvaj generacioj en tiaj socioj? Unu provo klarigi la aferon estas la ‘hipotezo de la bioprogramo’, laŭ kiu la similecoj inter malsamaj kreolaj lingvoj ne estas klarigeblaj sole laŭ la supertavola kaj subtavolaj lingvoj, sed devas dependi de kapablo, ennaskita en la infano, strukturi la gramatikon laŭ universalaj principoj genetike heredataj, kiel komuna heredaĵo de ĉiuj ni anoj de la specio Homo. Kiel tio rilatas al la fenomeno Esperanto?

Ni ne forgesu la pragmatikon. En la lingvistiko oni aludas per tiu esprimo al la kapablo de parolantoj de naturaj lingvoj komuniki pli ol tion, kion oni efektive diras. La kapablo kompreni kion signifas la diraĵo de alia parolanto estas ‘pragmatika kompetento’. Ekzemple ni povas ŝerci, troigi, mensogi, ironii, sarkasmi. Se mi diras “Estas terure varme”, vi ne tuj supozas, ke pro la varmo mi estas en tre forta timo (teruro). Se vi respondas “Kial ne malfermi fenestron?” vi ne vere serĉas kialojn por ne malfermi fenestron.

Alia pragmatika fenomeno estas tio, ke ankaŭ en Esperanto ni uzas frazmelodiojn: sed neniu instruas aŭ lernas, kion signifas frazmelodio (pri tio mi prelegos en la UK). Mi ĵus diris, “la UK”: kiel do vi sciis, ke mi celas la venontan semajnon en Roterdamo, ne alian UK? Pro pragmatika kompetento. Tiaj fenomenoj ekzistas en la angla, en la ĉina, en la zulua, en Esperanto: sed ne en komputilaj programoj, ne en HTML.

Aparta demando por lingvistikistoj interesiĝantaj pri Esperanto estas jena: kio estas la sekvoj de ĝenerala nedenaskeco? Kion signifas, ke la plimulto de ĝiaj parolantoj unue akiris alian lingvon? Kio estas la apartaj ecoj, kontraste, de Esperanto kiel lingvo denaska?

Laste, en interlingvistiko, oni volas studi tute ĝenerale la funkciadon de lingvoj en internaciaj rilatoj. Oni volas kompari la solvon eventuale proponitan de Esperanto precipe kun la solvo (aŭ nesolvo) prezentata de la uzo de la angla kiel lingvo dua, aldona, fremda, internacia. Kaj mi asertus, ke la angla kiel fremda lingvo estas ofte same artefarita — se uzi tiun terminon — aŭ eĉ pli artefarita, ol estas Esperanto.

Al kiu aŭ al kiuj apartenas tiu aŭ alia lingvo? En la historio de la planlingvoj, konata estas la malsama konduto de Schleyer, kiu volis reteni Volapük kiel propran posedaĵon, kaj Zamenhof, kiu volis transdoni al la uzantoj ĉiujn rajtojn pri Esperanto. Leviĝas simila demando hodiaŭ pri la angla lingvo, precipe en landoj, en kiuj ĝi estas uzata administre, komerce, eduke (ekzemple Niĝerio, Singapuro, Barato). Ĉu ili rajtas mem difini sian lokan version de la norma angla lingvo, aŭ ĉu ili ĉiam devas kulture submetiĝi al la normoj de Britujo kaj Usono?

En tiaj landoj la landanoj povas senti fortan emocian ligitecon al la origine fremda lingvo. (Mi vidis tion frape en Kameruno, kie unu provinco estis antaŭe brita kolonio, kaj do uzas la anglan, dum la cetera lando estas eksfranca, do uzas la francan. La anglalingvaj kamerunanoj estis ravitaj, kiam la ŝtatestro parolis al ili kelkajn vortojn en la angla.)

Leviĝas la sama demando pri la angla uzata inter nedenaskaj parolantoj, ekzemple kiam svedo negocas kun japano aŭ ĉino kun ganaano. Ĉu la denaskaj parolantoj de la angla ankoraŭ havas la rajton difini ĝin? insisti, ke svedoj lernu la fonetikan diferencon inter [s] kaj [z] kaj la gramatikan inter do you smoke? kaj are you smoking? aŭ ke la japanoj mastru la diferencon inter [r] kaj [l] kaj inter singularo kaj pluralo?

Leviĝas similaj problemoj pri aliaj tiel nomitaj 'lingvoj de pli larĝa kontakto' (la franca, la hispana, la portugala, la rusa, la ĉina). Cetere, ĉu estas akcepteble, ke la mondo restu dividita laŭ tiuj historie difinitaj lingvoteritorioj? Ke mozambikano faras siajn eksterlandajn kontaktojn unuavice per la portugala, togolandano per la franca, ugandano per la angla? Kio pri la speciala pozicio de la klasika araba lingvo, spegulanta ankoraŭ en la islamaj landoj la iaman rolon de la latina en la kristana okcidento?


Rilatoj al nuntempaj intelektaj fluoj


Oni ne forgesu la rilaton inter Esperanto-interlingvistiko kaj la intelektaj fluoj de la nuntempa mondo. Eble plej grava estas la tutmondiĝo (globalization) de la komerco kaj de la intelekta vivo. Kio estas la rilato — ne, ĉu entute ekzistas rilato, inter la trinkado de Coca-Cola kaj la uzado de la angla lingvo? Ĉu estas vere, ke la angla lingvo ‘minacas’ aliajn lingvojn? Se jes, ĝuste kio estas minacata?

Kiel ni rilatas al la kontraŭaj tendencoj de tutmondiĝo unuflanke kaj lokismo aliflanke? en Eŭropo, inter federaciismo kaj regionismo?

Ĉu oni pravas, ligante la demandon pri Esperanto al la demando pri endanĝerigitaj lingvoj? Kion la homaro povus aŭ devus fari pri la malaperantaj lingvoj de Amazonio, Nov-Gvineo, Afriko?

(Ĉu ekzistas ia rilato inter Esperanto-interlingvistiko kaj ekologio? kaj klimatŝanĝo? Kredeble ne, sed kiu scias?)

Kio estas la sekvoj de novaj inventoj kaj eltrovoj en la elektronika kampo? De poŝtelefonoj, de tuja konektiteco per la interreto, de Facebook aŭ Ipernity? De porteblaj parolantaj elektronikaj vortaroj kaj frazlibroj?

Ĉu fine portas frukton la multjara esplorado pri maŝintradukado? Ni esperantistoj scias pri la projekto DLT, kiu uzis Esperanton kiel pontolingvon, sed tio estis antaŭ dudek jaroj. Ĉu la lingvoteknologio de aŭtomata parolrekono kaj parolsintezo liveris uzeblajn rezultojn en internacia nivelo? Mi atentigas, ke Babelfish, la aŭtomata tradukprogramo de Yahoo, “ne pretendas liveri perfektan tradukon”; sed por iuj celoj ĝi povas esti vere utila.


Praktikaj problemoj en universitatoj


Ni volas en niaj diskutoj atenti ankaŭ praktikajn problemojn. Se ni volas, ke Esperanto-interlingvistiko ludu rolon en niaj universitatoj, kiel ni enkadrigos ĝin en la studprogramoj? Ĉu ĝi povas roli en la licencia studprogramo? la magistra? la doktora? Aŭ ĝi sidu ekster tiuj ĉefaj programoj (kiel plejparte nun), troviĝante en mallongaj kursoj? Ĉu eblas integrigi ĝin kun aliaj studobjektoj?

Ni ne povas ne atenti la aktualajn klopodojn harmoniigi la formon de la universitataj studoj en diversaj landoj, aŭ laŭ la usona modelo, aŭ laŭ la eŭropa bolonja modelo.

Ĉu ni povas ekspluati la internaciajn programojn de niaj universitatoJ? Kiel ni povas evoluigi, ekzemple, studentajn interŝanĝojn inter diversaj landoj?

Plej praktike, kiel ni povas plej bone starigi kaj flegi rilatojn kun rektoroj, dekanoj, administrantoj, kaj aliaj, en kies manoj kuŝas la decidopovo en la universitato? Kiel certigi, ke niaj bezonoj estas atentataj de la universitataj bibliotekoj? Kiel atingi influon en esplorkomitatoj kaj, ne malplej grave, en la fondaĵoj kapablaj liveri financajn rimedojn por niaj laboroj?

Ni volos ankaŭ provi trovi solvon al la demando pri taŭgaj studmaterialoj.

Fine, ni devas iel zorgi pri kontinueco en niaj laboroj, por ke studoj de Esperanto-interlingvistiko en unu universitato ne malaperu kiam unu engaĝita unuopulo foriras, emeritiĝas, aŭ mortas.





Elŝuti 25.06 Kb.

  • Difini la disciplinon: Esperanto
  • Difini la disciplinon: interlingvistiko
  • Rilatoj al nuntempaj intelektaj fluoj
  • Praktikaj problemoj en universitatoj

  • Elŝuti 25.06 Kb.