Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Koncizaj faktoj pri nuntempa litovio

Elŝuti 10.37 Kb.

Koncizaj faktoj pri nuntempa litovio




Dato01.12.2017
Grandeco10.37 Kb.

Elŝuti 10.37 Kb.

KONCIZAJ FAKTOJ

PRI NUNTEMPA LITOVIO
Geografiaj koordinatoj: norde 56027’ da norda latitudo, sude 53054’ da norda latitudo; okcidente 20056’ da orienta longitudo, oriente 26051’ da orienta lon­gitudo. Distanco inter la plej norda kaj la plej suda punktoj 276 km, inter la plej okcidenta kaj la plej orienta – 373 km.

Areo de la ŝtato: 65 300 kvadrataj kilometroj. Laŭ areo en Eŭropo estas 16 malpli grandaj ŝtatoj: Albanio, Belgio, Bosnio-Hercegovino, Danio, Estonio, Kroatio, Latvio, Luksemburgio, Makedonio, Malto, Mol­davio, Montenegro, Nederlando, Slovakio, Slove­nio, Svislando.

Landlimoj: norde kun Latvio 588 km, oriente kaj sude kun Belorusio 677 km, sude kun Pollando 104 km, sudokcidente kun Rusio 273 km, okcidente 90 km da Baltmara bordo. Entute 1714 km.

Tereno: apudmara ebenaĵo, nur en orienta parto aperas mon­tetoj; la plej alta monteto – Juozapinė (293,6 m super marnivelo); la plej longaj riveroj: Nemunas (937 km, en Litovio 475 km), Neris (510 km, en Lito­vio 234 km), Venta (346 km, en Litovio 161 km). Estas 2830 lagoj pli grandaj ol 0,5 ha; la plej grandaj lagoj: Drūkšiai (4479 ha, profun­deco 33,3 m), Dysnai (2439 ha, 6 m), Dusia (2334 ha, 31,7 m). Arbaroj kovras 30,9 % da teritorio (por ĉiu loĝanto estas 0,57 ha da arbaro).

Klimato: Meza jara temperaturo + 6,10 laŭ Celsius. Plej mal­varma monato estas januaro (– 4,90 C), plej varma – julio (+170 C). Rekorda registrita frosto – 430 C, rekorda varmego + 370 C. Averaĝa kvanto de precipitaĵo 680 mm jare. Pli multe da precipitaĵo falas en no­vembro - februaro.

Loĝantoj: 2 988 000 homoj (2012). Laŭ naciecoj litovoj konsis­tigas 83,9 %, poloj – 6,6 %, rusoj – 5,4 %. Den­seco de loĝantoj estas 45,7 homoj en kv. km. Senlaboreco en 2012 estis 13,3 %.

Malpli da loĝantoj havas 9 Eŭropaj ŝtatoj: Albanio, Bosnio-Her­ce­­­go­vino, Estonio, Islando, Latvio, Luksemburgio, Makedonio, Montenegro, Slo­ve­ni­o.



Vivodaŭro: Averaĝa ekspekto de vivodaŭro estas 74,9 jaroj (por viroj 69,98 jaroj, por virinoj 80,1 jaroj).

Religio: plimulto da loĝantaro estas rom-katolikoj (79 %). Estas ankaŭ grandaj komunumoj de ortodoksuloj kaj protestantoj.

Ĉefurbo de la ŝtato: Vilnius (Vilno) kun 527 900 loĝantoj. Aliaj grandaj urboj estas: Kaunas (Kaŭno, 307 500), Klaipėda (158 900), Šiau­­­liai (106 800), Panevėžys (97 600).

Ŝtata ordo: demokratia respubliko. La valida konstitucio aprobita dum referendumo la 25an de oktobro 1992. Gvidanto de la ŝtato – prezidento, elek­tata rekte de civitanoj por 5 jaroj. Parlamento estas nomata Sejmo, ĝin konsis­tigas 141 membroj elektataj por 4 jaroj. Litovio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1991, apartenas al Eŭropa Unio kaj NATO ekde 2004.

Ŝtata lingvo estas la litova.

Ŝtata flago – trikoloro flava-verda-ruĝa, aprobita en 1918.

Ŝtata blazono: kavaliro sur blanka rajdĉevalo en ruĝa fono, ekde 14a jarcento. La blazono nomiĝas „Vytis“ (La Persekutanto).

Ŝtata himno: „Nacia glorkanto“ verkita de Vincas Kudirka, unuan fojon kantita en 1906.

Ŝtataj festotagoj:

1a de januarotago de litova flago;

16a de februaro – tago de refondo de Litova ŝtato (en 1918);

11a de marto – tago de rekreo de sendependeco (en 1990);

6a de julio – tago de la ŝtato; kronado de Mindaugas (en 1253).

Vojoj: fervojoj – 1767 km, publikaj tervojoj – 82 900 km, akvo­vojoj – 452 km.

Turismo: en la jaro 2012 Litovion vizitis preskaŭ 2 milionoj da turistoj.

Nacia valuto estas lido (litove litas), egala al 100 cendoj. Kodo de lido – LTL. Stabila kurzo de eŭro: 1 € = 3,45 LTL.

Tempo: Litovio apartenas al la dua hor-zono (Grenviĉa Meza Tempo + 2 horoj, aŭ Mez-Eŭropa Tempo + 1 horo).


Elŝuti 10.37 Kb.

  • Areo de la ŝtato
  • Vivodaŭro
  • Ŝtata ordo
  • Ŝtata lingvo
  • Vojoj

  • Elŝuti 10.37 Kb.